Long Obligatory Prayer
Kiu deziras reciti tiun ĉi preĝon, tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li atendas la kompaton de sia Eternulo, la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam diru li:
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas al Vi je tiuj, Kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Nobla, la Plej Glora, faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekskludis min de Via beleco, kaj lumon, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.
Tiam li petegante levu la manojn al Dio – benata kaj superigata estu Li – kaj diru:
Ho Vi, la Sopiro de la mondo kaj la Amato de la nacioj! Vi vidas min turniĝanta al Vi, kaj senigita je ĉia ligo al iu ajn krom al Vi, kaj kroĉiĝanta al Via kordono, per kies movo ekscitiĝis la tuta kreaĵaro. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo, kaj la filo de Via servanto. Vidu, staras mi preta plenumi Vian volon kaj Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplaĉon. Mi petegas al Vi je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto, kiel Vi volas kaj ŝatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas ĉiun mencion kaj laŭdon! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio! Ne rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu ampleksas la ĉielojn kaj la teron. Je Via Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro de ĉiuj nacioj! Mi deziras nur kion Vi deziras kaj amas nur kion Vi amas.
Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante sian frunton al la tero, diru:
Vi transcendas la priskribon de ĉiu ajn krom Vi mem kaj la komprenon de ĉio ajn krom Vi.
Tiam staru kaj diru li:
Faru mian preĝon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kiu vivu mi tiel longe kiel daŭros Via suvereneco kaj menciu Vin en ĉiuj el Viaj mondoj.
Refoje li petegante levu siajn manojn kaj diru:
Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandiĝas kaj per la fajro de Kies amo la tuta mondo estas ekflamigita! Mi petegas al Vi je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreaĵaron: ne detenu de mi, kio estas ĉe Vi, ho Vi, Kiu regas super ĉiuj homoj! Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi fremdulo rapidas al sia plej supera hejmo sub la tendo de Via majesto kaj en la regno de Via kompato, kaj tiu ĉi pekinto serĉas la oceanon de Via pardono, kaj tiu ĉi malaltulo la korton de Via gloro kaj tiu ĉi povra kreaĵo la aŭroron de Via riĉeco. Via estas la aŭtoritato ordoni kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke estas Vi glorenda en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj kaj restu senrestrikta en Via dekretado.
Tiam levu li la manojn kaj ripetu trifoje la Plej Grandan Nomon (t.e. »Alláh-u-Abhá« [ala’ o abha’; arab.: Dio la Plej Glora]).
Tiam kliniĝu li, kun la manoj sur la genuoj, antaŭ Dio – benata kaj superigata estu Li – kaj diru:
Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitiĝis mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante memori kaj glori Vin; kiel ĝi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono atestas en la regno de Via parolo kaj en la ĉielo de Via scio. En tiu ĉi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi ĉion, kio estas ĉe Vi, por ke mi montru mian povrecon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn riĉaĵojn kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.
Tiam staru li kaj dufoje levu petante la manojn kaj diru:
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Sed kiu, do, estas mi, ke povus mi kuraĝi stari ĉe la pordego al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj brilas el la ĉielo de Via volo? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema animo serĉas la riveron de eterna vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj, kaj estas mia la rezigno kaj volonta subiĝo sub Via volo, ho Kreinto de la ĉieloj!
Tiam trifoje levu li la manojn kaj diru:
Pli granda estas Dio ol ĉiu grandulo!
Tiam surgenuiĝu li kaj, klinante sian frunton al la tero, diru:
Tro alta Vi estas por ke la laŭdo de tiuj proksimaj al Vi povus ascendi ĝis la ĉielo de Via proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, povus atingi la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke estas Vi sanktigita super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Nobla, la Plej Glora.
Tiam sidiĝu li kaj diru:
Mi atestas, kion atestas ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la loĝantoj de la plej alta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto mem el la plej glora Horizonto: ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Li, Kiu estas manifestita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservita Simbolo, per Kiu la literoj de l’ »Estu!« estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plej Alta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre.
Tiam staru li rekte kaj diru:
Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj mian ploradon kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco! Miaj mispaŝoj retenas min proksimiĝi al Vi; kaj miaj pekoj tenas min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigas min, kaj la separo de Vi detruas min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj piedsignoj en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj »Ĉi tie mi estas. Ĉi tie mi estas.«, kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj je la Mateno de Via Manifestiĝo, ordonu, ke fiksiĝu mia okulo je Via beleco kaj observu mi ĉion ajn en Via Libro.
Tiam trifoje ripetu li la Plej Grandan Nomon kaj kliniĝu malsupren, kun la manoj sur la genuoj, kaj diru:
Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin kaj konigis al mi Lin, Kiu estas la Tagiĝo de Viaj signoj, kaj igis min kliniĝi antaŭ Via Moŝteco kaj humiliĝi antaŭ Via Dieco kaj rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.
Tiam leviĝu li kaj diru:
Ho Dio, mia Dio! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruas min. Kiam ajn mi kontemplas miajn misfarojn kaj Vian bonvolemon fandiĝas mia koro en mia interno kaj bolas mia sango en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo! Ruĝiĝas mi levante mian vizaĝon al Vi, kaj hontas miaj petantaj manoj etendiĝi al la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj sur la tero malsupre! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Reĝo de l’ vidata kaj nevidata!
Tiam trifoje ripetu li la Plej Grandan Nomon kaj surgenuiĝu, kun sia frunto sur la tero, kaj diru:
Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsuprensendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj dotas nin per ĉio bona malsuprensendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ la multegaj vantaj fantazioj kaj vanaj imagoj. Vi, vere, estas la Potenca, la Ĉion-Scianta.
Tiam levu li la kapon kaj sidiĝu kaj diru:
Mi atestas, ho mia Dio, kion atestas Viaj Elektitoj, kaj rekonas, kion rekonas la loĝantoj de la plej alta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj Vian potencan Tronon. Viaj estas la regnoj de l’ tero kaj ĉielo, ho Sinjoro de la mondoj!