Additional Prayers Revealed by ‘Abdu’l-Bahá

Esperanto · Abdu-l-Bahá

Infanoj kaj Junuloj AB07303

Add range:
Ho Vi sankta Dio! Lasu ĉi tiujn plantidojn ĝermintajn per la fluado de Via gvidado fariĝi freŝaj kaj verdaj tra la elverŝiĝoj de la nuboj de Via tenera mizerikordo; stimulu ilin per la mildaj ventoj zefirantaj el la pratoj de Via ununureco kaj permesu ke ekfloru ili per la radioj de la Suno de l’ Realo, ke senĉese kresku kaj disvolviĝu ili kaj fariĝu floroj kaj fruktoj.Ho Eternulo Dio! Dotu ilin ĉiujn per kompreno, donu al ili povon kaj forton kaj igu ilin reflekti Vian dian helpon kaj konfirmon, tiel ke alte distingiĝu ili inter la homoj.Vi estas la Pova kaj la Potenca.