God Passes By

Esperanto · Shoghi Effendi

Enkonduko SEGPBFW

Add range:

Jen niatempa rakonto pri temo neordinara: rakonto plena je amo kaj ĝojo, je vizio kaj forto, pri triumfoj jam atingitaj kaj pli grandaj ankoraŭ venontaj.

Kaj kiom ajn plenas ĝi je profunde sombraj tragedioj – fine lasas ĝi la homaron ne al estonteco aĉa kaj neelten- ebla, sed vidas ĝin elpaŝi de sub ombroj sur la altan ŝoseon de sia neevitebla destino kondukanta al la malfermaj pordoj de la Promesita Urbo de l‘ Paco Eterna. Tiuj ĉi cent jaroj distingiĝas, kiel ni scias, per grandaj homaj atingoj kaj mirindaĵoj neniam spertitaj en antaŭaj epokoj; sed vidis ili ankaŭ seniluziigojn kaj perdojn senkomparajn. Tiu ĉi tamen estas rakonto pri samperiode okazintaj mirakloj pli grandaj, pli potencaj, pli benoplenaj. Anstataŭ pri larmoj kaj angoro raportas ĝi pri longe forgesita Ĝojo kaj perdita Potenco ree venintaj desur la Ĉielo en la mondon surteran kaj en la vivojn de homoj mortidevaj. Rakontas ĝi pri aferoj Diaj: pri la naskiĝo de nova Monda Kredo meze de ni – Kredo, kiu enviciĝas post ĉiuj antaŭaj Mondaj Kredoj de la pasinteco, kiu agnoskas ilin ĉiujn, kompletigas ilin ĉiujn kaj realigas la komunan intencon de ili ĉiuj, Kredo alvokanta aparte la kristanojn, »la popolon de la Evan- gelio«, leviĝi kaj akceli ĝian diskonigon tra la tuta mondo. La rakonto disvolviĝas ĉirkaŭ soleca kaj majesta Personeco, kaj ĝia inspira motivo estas la senlima, transcenda amo, kiun Tiu elmontras al la tuta homaro – kaj la responda amo, kiun vekas Li en la koroj de la sinceraj kredantoj. Homaflanke temas pri Amo kaj Lukto kaj Morto. Rakontas ĝi pri viroj kaj virinoj kiel ni mem; tamen, pro amo plej pura pretis ili fordoni ĉion sian – kion ili havis kaj kio ili estis.

Rakontas ĝi pri forlasitaj hejmoj, pri rompitaj koroj, pri perdo de ĉio, pri ekzilo kaj suferado, kaj pri nesubpremebla sindono. Longe ŝajnis kvazaŭ la mondo estus tro trista, tro kontenta pri trivialaj aferoj ol ke povus ĝi vere akcepti Revelacion tiel spirito- plenan, tiel universalan. Ree kaj ree ŝajnis ke certe tiraneco violente elradikigus la Kredon. Ja diverslande multaj altranguloj konsciis pri ĝi; estis ili informitaj pri la kruela subpremado de ĝiaj adeptoj kaj aŭdis ili ties protestojn kaj alvokojn je justeco. Sed neniu tiujn aŭskultis aŭ helpis. Strange kaj domaĝe ke epoko tiel avide esplorema kaj malkovrinta tiom da veroj ne sin ĝenis pri la spirita regno kaj tute malatentis pri tiu vero, kiu estas la plej grava de ĉiuj. Neniam venis en la mondon Profeto kun pli grandaj pruvoj pri Sia identeco ol Bahá’u’lláh – kaj neniam iu alia Kredo dum la unua jarcento de sia disvolviĝo tiom multe atingis kaj tiel foren tra la planedo diskoniĝis kiel tiu ĉi. Ĉiam la plej potenca pruvo de Profeto estis Li mem kaj estis la efiko de Lia vorto.

Bahá’u’lláh ree ardigis en la homkoroj la fajrojn de l‘ kredo kaj ĝojo. Lia scio estis denaska kaj spontanea, ne akirita en iu lernejo. Neniu kapablis kontraŭi aŭ rezisti Lian saĝon kaj agnoskis Lian grandecon eĉ Liaj plej severaj malamikoj. Enkorp- iĝis en Li ĉiuj homaj virtoj. Senlimaj estis Liaj fortoj. Afliktoj kaj suferadoj Lian firmecon kaj potencon eĉ nur plikreskigis. Kiel Dia kuracisto diagnozis Li la malsanojn de la Epoko kaj preskribis la bezonatan medikamenton. Liaj instruoj estis universalaj kaj iluminis la tutan homaron. Kaj ek de Lia forpaso eĉ pli disetendiĝas Lia potenco. Unikaj estis Liaj antaŭscioj kaj la eventoj jam pruvis kaj daŭre plu pruvas ilian pravon. Dua pruvo, kiun ĉiu Profeto elmontris, estas la atesto de la pasinteco – la evidenteco de Frutempaj Profetaĵoj. Ke plenumiĝas hodiaŭ la profetaĵoj de la Korano kaj el islamaj tradicioj – kio konsterne evidentas – ne malhelpas la Islamon per- sekutadi la Bahaan Kredon. Ke plenumiĝas la profetaĵoj de Kristo kaj de la Biblio estas ĝenerale konata kaj rimarkata en la Okcidento jam de pli ol cent jaroj. Sed la tuteco de tiu ĉi plenumiĝo videblas nur en Bahá’u’lláh. Proklamita estis Lia Kredo en 1844, la jaro dum kiu fine per la Edikto de l‘ Tolero malstriktiĝis la forbaro de la judoj de sia propra tero, kiun estis trudinta la islamanoj dum ĉirkaŭ dekdu jarcentoj, kaj tiel plenumiĝis »la tempo de la nacianoj«1. La Alveno longe prokrastiĝis kaj okazis en periodo de subpremado kaj maljusteco, de religia malkontento kaj nekredado, kiam senardiĝis2 amo al Dio kaj al la proksimulo kaj kiam la homaro dronis en materiismo kaj plezuremo3. La Profeto venis kiel rabisto dum la nokto4 kaj estis tie ĉi meze inter ni dum la homoj envualiĝis en profunda spirita dormo. Li elprovis kaj ekzamenis la animojn, apartigis la spiritajn disde la nespiritaj, la verajn disde la falsaj kredantoj, la ŝafojn disde la kaproj5 – kaj la homoj, kiuj tion ne rimarkis, troviĝis kvazaŭ en kaptilo6 kaj ne sciis pri sia danĝero antaŭ ol ilin trafis la venĝa juĝo de Dio. Sed la apero de la Kredo kaj la rapideco kaj direkto de ĝia disvastiĝo estis kiel la fulmo, kiu venas el la Oriento kaj montriĝas ĝis al la Okcidento7.

Kristanismo kontraste al la Revelacio de Mohamedo estis disvastiĝinta de Oriento al Okcidento kaj estis plejparte Okcidenta Kredo. La Bahaa Kredo simile direktiĝis okcidenten sed kun eĉ pli granda rapideco kaj impeto ol la Kristanismo. Ek de la komenco de la Epoko, de la tagoj de la Heroldo de la enk 12 Kredo, la Báb, la kronikoj montras konscian simpation de kristanoj por la Nova Instruo, kio klare kontrastas kun la sinteno de iliaj islamaj najbaroj. La plej frua tiurilata ekzemplo estas probable la bonvolema tributo de d-ro Cormick, angla kuracisto vivinta en Teherano, al la Báb, Kiun – suferanta la sekvojn de torturado – li prizorgis en malliberejo kaj kies instruojn li opinis similaj al tiuj de Kristanismo. La plej unua okcidenta historiisto de la movado, la franca diplomato grafo Gobineau, skribis (en 1865) entuziasme pri la sankteco de la Báb, pri la nobleco de Liaj idealoj, pri Lia ĉarmo, Lia elokvento kaj pri la mirige potenca efiko, kiun havis Liaj vortoj je amiko kaj malamiko. Simile esprimiĝis Ernest Renan en Les Apôtres (1866), lordo Curzon en »Persia«, profesoro 1 Luko 21:24 2 Mateo 24:12, 24:51 3 Mateo 24:38 4 Mateo 24:44 5 Mateo 25:33 6 Luko 21:35 7 Mateo 24:27 Browne el Kembriĝo en kelkaj verkoj, kaj pli poste multaj kristanaj kleruloj. Sed inter la multaj okazoj por tia senpera simpatio la plej spektakla estas la ekzekuto de la Báb sur la bazara placo de Tabrizo la 9an de julio 1850.

La responsa oficiro de la ekzekuta skadro estis kristano. Proksimiĝis li al la Báb kaj insiste Lin petis ke ne devu li, kiu vartis en sia koro nenian malamikceon kontraŭ Li, kulpiĝi pro la efektivigo de tiel abomena krimo. La Báb respondis ke, se sincera estus lia peto, Dio ja kapablas ĝin plenumi. La rimarkinda miraklo, per kiu plenumiĝis tiu peto, kaj ke martiriĝis la Báb tra alia skadro sub islama oficiro, fariĝis historia. La kristana Okcidento, kvankam for de la scenejo kie dis- volviĝis la misio de la Profeto, jardekojn antaŭ la Oriento ĝin sentis kaj efektive respondis al tiu Dia Mondimpulso. Poetoj, gravaj kaj ne tiel gravaj, kiel Shelley kaj Wordsworth kaj multaj aliaj, prikantis la novan Tagiĝon. Nova misiista agado disvastigis la kristanan Evangelion tra la mondo: spiritaj viroj kaj virinoj klopodis revivigi la veran religion; reformistoj leviĝis por elsarki longdaŭrajn misojn; novelistoj uzis sian arton por sociaj celoj. Kia diferenco kompare kun kiel reagis la korupta, fanatika, perse- kutanta Oriento! La Báb mem identigis Sian instruon laŭ spirito kaj intenco kun tiu de Kristo, kiu estis preparo por la Lia. Kaj Li citis kelkajn el la instrukcioj de Kristo por Siaj disĉiploj – kiel parton de Sia propra ordina letero al la »Literoj de l’ Vivanto«. Bahá’u’lláh ŝajne dekomence vidis la apartajn kapablojn de la progresema kaj entreprenema Okcidento. Ĉion eblan Li faris por porti la Veron de la Epoko al la Okcidento kaj al ties gvidantoj. Malebligita persone liveri Sian mesaĝon al Eŭropo, skribis Li el turka prizono ĝeneralan Epistolon al la kristanoj kaj alian al la regantoj kaj gvidantoj de la mondo, sed specife al la kristanaj regantoj. Ankaŭ skribis Li kvin personajn leterojn: unu al la caro, alian al la papo, alian al reĝino Viktorino kaj du al Napoleono III. Per potenca kaj majesta lingvaĵo, kvazaŭ ordonas la Reĝo de l‘ Reĝoj al Siaj vasaloj, en tiuj leteroj Li deklaris ke estas la nun- tempo la Supera Tago de Dio kaj Li mem la Sinjoro de l‘ Sinjoroj, la Patro veninta en Sia gloro plej granda. Ĉio menciita en la Evangelio plenumiĝis. Jesuo estis anoncinta tiun ĉi Lumon kaj estis Liaj signoj disvastiĝintaj tra la Okcidento por ke hodiaŭ Liaj adeptoj turnu sian vizaĝon al Bahá’u’lláh. Tiuj leteroj ja estas proklamoj de tre antaŭen rigardanta enk 17 Providenco. Kaj la katastrofo de la Okcidento, kiu okazis de kiam estis ili skribitaj, nun donas al ili tragikan kaj teruran signifon. Ili estas sufiĉe longaj, sed estu redonita ilia ĝenerala enhavo tie ĉi en kelkaj alineoj. En Sia letero al reĝino Viktorino laŭdas Li la moŝtinon por fini enk 18 sklavomerkatadon kaj por »konfidi la bridojn de l‘ interkonsil- iĝado al la manoj de la reprezentantoj de l‘ popolo«1. Sed tiuj kunvenantaj por interkonsiliĝi faru tion en sinteno de preĝado al Dio kaj de responso por la plejbono de la tuta homaro. La homa gento estu konsiderata kiel unu kaj kvazaŭ homa korpo, kiun, malgraŭ ke perfekte kreita, afliktas gravaj malsanoj. Ĝia sorto troviĝas en la manoj de regantoj tiel ebriaj pro fiero, ke eĉ sian propran avantaĝon ili ne kapablas vidi – des malpli rekoni tiun ĉi potencan Revelacion. La sola vera kuracilo por la malsanoj de la mondo estas la unuiĝo de ĉiuj ĝiaj popoloj en unu universala Kozo, unu komuna Kredo. Tion kapablas efektivigi nur la Dia Kuracisto. Li alvokas la reĝinon sekurigi pacon, juste kaj respektoplene trakti siajn regatojn, eviti ekscesajn impostojn, kaj realigi internacian union por redukti armadon kaj komunan rezistadon de ĉiuj nacioj kontraŭ iu agresanto. Lia letero al la Papo entenas pasian, ameman alvokon al la enk 19 kristanoj, ke ili rekonu tiun ĉi, la Promesitan Tagon de Dio, ke ili kolektiĝu sub ĝia lumo, aklamu sian Sinjoron kaj Lianome eniru la Regnon. Ili estas kreitaj por la lumo kaj ne ŝatas Li ilin vidi en mallumo. Kristo la mondon purigis per Amo kaj per la Spirito por ke en tiu ĉi Tago eblas akiri Vivon el la manoj de la Kompatema.

Tio ĉi estas la alveno de la Patro, pri kiu parolis Jesaja; la instruo, kiun nun rivelas Li, estas tiu, kiun Kristo retenis kiam Li diris: »Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.«1 Li alvokas la Ĉefpontifikon preni la Kalikon de l‘ Vivo, trinki el ĝi kaj »tiam ĝin oferti al tiuj el inter la anoj de ĉiuj Kredoj kiuj turniĝas al ĝi«2. La letero al Aleksandro II estas respondo al preĝo de la caro al sia Sinjoro kaj samtempe agnoskas favoron faritan de sendito de la caro al Bahá’u’lláh kiam troviĝis Li katenita en prizono. Li elmontras al la caro la superan grandecon de tiu ĉi Manfestiĝo, rakontas al li kiel la Profeto pro la savado de la mondo Sin submetis al milo da turmentoj kaj estas de la homoj, al kiu vivon Li portis, minacata per morto.

Li alvokas lin igi publika tiun ĉi maljustecon kaj oferti sin mem, pro amo al Dio kaj la Regno de Dio, kiel elaĉeton sur la pado de Dio – nenia damaĝo lin trafos sed rekompenco en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Granda, tre granda estos la beno atendanta tiun reĝon, kiu sian koron donos al la Sinjoro. En Siaj du leteroj al Napoleono III Bahá’u’lláh emfaze elmontras al la imperiestro la unuecon de la homaro, kies multaj malsanoj ne kuraceblos antaŭ ol la nacioj, rezignante pri siaj propraj interesoj, interkonsentos kaj unuiĝos en komuna obeado de la plano de Dio. La homaro estu kiel unu korpo kaj unu animo. Dio en tiu ĉi Epoko postulas de ĉiu homo multe pli grandskalan kredon ol iam antaŭe la mondo ĝin atingis. Ĉiuj estas alvokataj instrui la veron kaj labori por la Kozo de Dio, sed neniu je tiu ĉi servo atingos bonajn rezultojn antaŭ ol ke unue li purigas kaj nobligas sian karakteron. Bahá’u’lláh alvokas la klerikojn forlasi sian ermitecon, miksiĝi en la vivon de la socio kaj geedziĝi. Dio en tiu ĉi Epoko vokas la homon al Li; kaj ajna teologio, kiu faras siajn proprajn tezojn la standardon de vero kaj kiu forturniĝas de Li, estas sen ajna valoro kaj efiko. Venis Li por vere kaj plene revivigi kaj unuigi la tutan homaron, kaj Li ĝin kunigos je la unusola tablo de Sia malavaro. La imperi- estro Lian nomon alvoku kaj deklaru Lian veron al la popolo.

Entenas tiuj ĉiuj leteroj, precipe tiu al Napoleono III, gravajn avertojn kaj apertajn aŭ implicajn minacojn kaze ke la reĝoj ne agnoskos la Manifestiĝon kaj ne obeos Liajn ordonojn. Sed la kolektiva letero direktita al ĉiuj reĝoj estas pli severa kaj minaca ol la ceteraj. Bahá’u’lláh la regantojn jene avertas: se ili ne traktos la malriĉulojn kiel konfiditojn de Dio, se ili ne gardos plej striktan justecon, se ili ne interpaciĝos, ne finos la ilin apartigantajn konfliktojn, ne reduktos siajn armilarojn, kaj ne sekvos la aliajn konsilojn nune donatajn al ili fare de la Profeto, tiam »Dia puno vin trafos el ĉiuj direktoj kaj la verdikto de Lia justeco estos proklamita kontraŭ vi. Tiutage estos vi senpovaj rezisti Lin kaj rekonos vian propran senpotencon. Indulgu vin mem kaj tiujn sub vi.«1 Multajn jarcentojn antaŭe Kristo estis priplorinta la urbon kies enk 25 loĝantoj ignoris Lian viziton kaj rifuzis Lian protekton. Nun, je Sia dua veno, la samo ree okazis. Sed tiuj, kiuj venigis sur sin la koleron de Dio, ĉifoje ne estis la anoj de iu nacio sed estis la tuta homaro. Antaŭ Sia forpaso proklamis Bahá’u’lláh: »Proksimiĝas la horo enk 26 je kiu aperos la plej granda konvulsio.«2 Kaj plu: »Venis la tempo por la detruado de la mondo kaj de ĝiaj popoloj.«3 Pli ol kvardek jarojn post kiam ekspediĝis tiuj leteroj faris enk 27 ‘Abdu’l-Bahá, la filo de la Profeto kaj nomumita modelo de Lia Kredo – de la Junaj Turkoj finfine liberigita el Sia mallibereco –, trijaran vojaĝon tra Eŭropo kaj Ameriko. Malgraŭ ke trista pro multaj aferoj observataj kaj konscia pri la pereo al kiu pelis ilia malatento la naciojn, Li tamen ne akuzis, nek riproĉis aŭ kritikis; anstataŭe per mildaj vortoj kaj sendistinga amo Li alvokis Siajn aŭskultantojn agi noble kaj heroe. Multe Li parolis pri la spirita kaj socia celo de Dio por tiu ĉi iluminita epoko, nome pri »La Plej Granda Paco«. Li mem per Sia ĝojo, Sia sereno, Sia amo por ĉiuj, Sia saĝo, Sia forto, decidemo kaj kompleta submetiĝo je Dio, ŝajnis esti enkarniĝo de la Spirito de tiu Paco. Nura Lia ĉeesto jam sentebligis al perceptemaj homoj animstaton pri kiu eble ili aŭdis sed kiun neniu el ili iam spertis.

Tra multaj monatoj de misia agado Publishing Trust, Wilmette, Illinois 1990, p. 81 klarigis Li la moralajn kaj spiritajn antaŭkondiĉojn, kiuj ebligos la Plej Grandan Pacon, kaj elmontris en multaj paroladoj la praktikajn rimedojn per kiuj ĝi atingeblos. En Usono, en Wilmette apud la bordo de Lago Miĉigano, Li metis la fondoŝtonon de la unua Bahaa Templo de la Okcidento, ĉirkaŭ kiu estonte grupiĝos konstruaĵoj dediĉitaj al socialaj, humanaj, edukaj kaj sciencaj celoj – la tuto estos modele dediĉita al la glorado de Dio kaj la servado al la homaro. En Ameriko Li ankaŭ vidis la unuajn paŝojn de la starigo de la Administra Sistemo de Bahá’u’lláh. Sed la ĝenerala publika eĥo ne sufiĉis por bari la tajdojn ondantajn direkte al milito. Antaŭ ol forlasi Usonon1 ‘Abdu’l-Bahá aŭguris la eksplodon de bataloj ene de du jaroj. Kiam fine ree estis paco Li deklaris, ke la Ligo de Nacioj en sia tiama konstruo ne kapablus preventi militon. Kaj antaŭ Sia forpaso en 1921 anoncis Li al Siaj adeptoj la eksplodon de alia milito ankoraŭ pli furioza ol la lasta pasinta.

Komence de la dua bahaa jarcento por multaj ŝajnas, ke la homaro drivas en barko senpilota sur maro ŝtorma kaj nekonata. Sed por bahaanoj riveliĝas alia vizio. Disbatiĝas la muroj per kiuj la homoj baras al si la vojon al progreso. Homa fiero humiliĝas, homa saĝo stultiĝas. La anarkio de naciismo kaj la mankoj de sekularismo plene evidentiĝas. Malrapide leviĝas la vualo antaŭ la estonteco. Kien ajn pensemaj homoj direktas sian rigardon – vidas ili antaŭ si ian gvidan veron, ian direktodonan principon, kiun antaŭlonge jam prezentis Bahá’u’lláh kaj kiun rifuzis la homoj.

La resumo kaj esenco de la plej altaj esperoj vartataj de la plej kapablaj mensoj troviĝas hodiaŭ en tiel simpla deklaro kiel tiu de la »dek du punktoj« de ‘Abdu’l-Bahá: 1. sendependa serĉado de la vero; 2. la unueco de la homaro; 3. religio kiel fonto de amo kaj harmonio; 4. religio man-en-mane kun scienco; 5. universala paco; 6. inter- nacia lingvo; 7. edukado por ĉiuj; 8. egalaj eblecoj por ambaŭ seksoj; 9. justeco por ĉiuj; 10. laboro por ĉiuj; 11. forigo de eks- trema povreco same kiel ekstrema riĉeco; 12. la Sankta Spirito estu la ĉefa impulsa forto de la vivo. ‘Abdu’l-Bahá priskribas la enorman, kompleksan kaj kom- enk 32 plikan taskon unuigi ĉiujn popolojn – tiel komplete kaj plej simple – per jenaj sep pleje ivaj vortigoj: 1. politika unueco; 2. unueco de l‘ pensado en mondaj entreprenadoj; 3. unueco en libereco; 4. religia unueco; 5. unuceo de la nacioj; 6. unueco de la rasoj; 7. lingva unueco. Jam komencis la bahaanoj fare kaj fakte konstrui la rimedon enk 33 destinitan esti la modelo kaj nukleo de la Plej Granda Paco. La Administra Sistemo de ilia komunumo estas same simpla kiel estas ĝi funde konceptita; kaj ĝin kapablas stiri nur tiuj, kies vivon animas la amo kaj timo de Dio. Estas ĝi sistemo, kiu kreas perfektan ekvilibron inter unueco kaj universaleco, la praktika kaj la spirita, la rajtoj de l‘ individuo kaj la rajtoj de l‘ socio – ne pere de iaj arbitraj kompromisoj sed pere de la rivelado de interna harmonio. Atestas tiuj spertintaj la funkciadon de tiu Sistemo, ke ĝi montriĝis al ili kvazaŭ homa korpo farita por videbligi sian enan animon. Sur la lagobordo en Wilmette staras la finkonstruita Templo de enk 34 l‘ Glorado, signo de la Spirito de la Plej Granda Paco kaj de la Splendo de Dio sobiĝinta por estadi inter la homoj. La muroj de la Templo estas travideblaj, faritaj kiel malferma strukturo kvazaŭ ŝtonskulptaĵo kun enmetitaj vitroj.

Ĉiaspecaj lumsimboloj inter- plektiĝas en tiu strukturo: la lumoj de la suno, de la luno kaj de la konstelacioj, la lumoj de la spiritaj ĉieloj sternitaj per la grandaj Revelaciantoj de hodiaŭ kaj hieraŭ, la Kruco diversforma, la Lunarko kaj la naŭpinta Stelo (la emblemo de la Bahaa Kredo). Neniam malhelo okupas la templon; tage ĝin iluminas la suno, kies radioj enfluas de ĉiu flanko tra la ekskvizitaj murtruoj, kaj nokte ĝin iluminas lampoj tiel, ke ĝia riĉe ornamita silueto lume konturiĝas kontraŭ la malhelo. De kiu ajn flanko proksimiĝas vizitanto aperas al li la leviĝanta strukturo de la Templo kvazaŭ spirito de l‘ adorado. Kaj vidata elaere similas ĝi al naŭpinta stelo veninta desur la ĉielo por trovi restadejon surteran. Sed por gvidi la popolojn al la Lando Promesita, por fari la enk 35 homaron spirita, por atingi la Plej Grandan Pacon atendas la mondo la leviĝadon de tiuj, kiujn la Reĝo de l‘ Reĝoj vokis al tiu tasko – la kristanojn kaj la ekleziojn de la Okcidento. »Vere diris Kristo: ›Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj‹.1 En tiu ĉi tago, tamen, diras Ni: ›Venu, ke Ni faros vin vivigantoj de la homaro.‹ … Diru! Tiu ĉi estas la Tago de l‘ Graco! Venu vi, ke Mi vin faros reĝojn en la vastoj de Mia regno. Se vi obeos Min, vidos vi kion al vi Ni promesis, kaj Mi vin faros la amikojn de Mia Animo en la regno de Mia majesto kaj la kunulojn de Mia Beleco en la ĉielo de Mia Potenco por ĉiam.«2 Hosts, 1:129 kaj 1:125 3 George Townshend, iama katedralestro de la St. Patrick katedralo en Dublino, ĉefdiakono de Clonfert, aŭtoro de pluraj libroj pri la Bahaa Religio, i.a. Christ and Bahá’u’lláh. The Promise of All Ages kaj The Old Churches and the New World Religon La 23an de majo de tiu ĉi multpromesa jaro1 la bahaa mondo celebros la centjariĝon de la fondo de la Kredo de Bahá’u’lláh. Tiam festos ĝi samtempe la centan datrevenon de la ekapero de la Babisma Religio, de la inaŭguro de la Bahaa Erao, de la komenco de la Bahaa Ciklo kaj de la naskiĝo de ‘Abdu’l-Bahá. La grandeco de la potencoj per kiuj estas dotita tiu ĉi Kredo, kiu en la spirita historio de la mondo havas nek ekzemplon nek egalon kaj kiu markas la kulminon de universala profeta ciklo, defias nian imagopovon. Blindigas niajn okulojn la brileco de la miljara gloro, kiun devos ĝi elradii je la plenumiĝo de l‘ tempo. Kaj eskapas nian komprenkapablon la vasteco de la ombro, kiun ĝia Aŭtoro daŭre ĵetos sur sinsekvajn Profetojn destinitajn leviĝi post Li. Jam la misteraj procezoj, kiujn generis ĝia kreiva spirito ene de malpli ol jarcento, provokis en la homa socio tian tumulton, kian neniu menso kapablas sondi. Trairinte dum siaj maturiĝaj jaroj inkubacian periodon, lanĉis ĝi pere de la ekapero de sia malrapide kristaliĝanta sistemo en la ĝenerala vivo de la homaro ferment- adon kapablan skui la fundamenton de malordiĝinta socio, purigi ĝian vivsangon, reorienti kaj rekonstrui ĝiajn instituciojn kaj fasoni ĝian finan destinon.

Al kio alia povas observanta rigardo aŭ senantaŭjuĝa menso, informita pri la signoj kaj aŭguroj heroldantaj la naskiĝon kaj akompanantaj la leviĝon de la Kredo de Bahá’u’lláh, atribui tiun ĉi ekstreman, tiun ĉi planedan renverson kun siaj sekvoj de detruado, mizero kaj timo, ol al la ekapero de Lia embria mond- ordo, kiu, kiel Li mem sen ia dubo proklamis, »tordis la ekvilibron de la mondo kaj renversis la ordan vivon de l‘ homaro«? Al kio alia se ne al la nerezistebla difuzado de tiu ĉi mondskua, mondviviga, mondsavanta spirito, kiu laŭ la atesto de la Báb estas »vibranta en la plej internaj realoj de ĉiuj aferoj«, atribueblas la originoj de tiu ĉi malbonaŭgura krizo, kiu nekompreneblas por la homo kaj koncedite senprecedencas en la kronikoj de la homa gento? En la konvulsioj de la hodiaŭa socio, en la freneza, tutmonda agitiĝo de la homa pensado, en la ferocaj antagonismoj incitantaj rasojn, kredojn kaj klasojn, en la averioj de la nacioj, en la defalado de reĝoj, en la disfalado de imperioj, en la estingado de dinastioj, en la kolapso de la klerikaj hierakioj, en la degenerado de longe honoritaj institucioj, en la dissolviĝado de ligoj, sekularaj same kiel religiaj, kiuj tiel longe tenis kune la membrojn de la homaro – ĉio tio manfestiĝanta per daŭre kreskanta evidenteco ek de la eks- plodo de la Unua Mondmilito, kiu venis rekte antaŭ la komencaj jaroj de la Formanta Jararo de la Kredo de Bahá’u’lláh –, en tio ĉi povas ni facile rekoni la evidentan agonion de tempoperiodo, kiu spertis la efikon de Lia revelacio, kiu ignoris Liajn admonojn kaj klopodas liberiĝi de ĝia ŝarĝo, kiu estas la rekta sekvo de la impulso komunikita al ĝi per la genera, la puriga, la transforma influo de Lia spirito. Okaze de datreveno tiel profunde signifa estas mia intenco provi sur la sekvaj paĝoj doni superrigardon pri la elstaraj eventoj de tiu jarcento, kiu vidis tiun ĉi spiriton sterniĝi super la mondo, kaj pri la unuaj paŝoj de la sekvinta enkorpiĝo de ĝi en sistemo, kiu devos transformiĝi al ordosistemo envolviĝanta la tutan homaron kaj kapabla plenumi la altan destinon atendantan la homon sur tiu ĉi planedo. Provos mi retrorigardi al la eventoj – el perspektivo konvena al ili kaj malgraŭ la relative eta tempospaco, kiu nin disigas de ili –, kiujn disvolvis antaŭ niaj okuloj la paso de cent jaroj, unikaj same laŭ sia gloro kiel laŭ siaj afliktoj. Provos mi prezenti kaj interrilatigi, kiel eble koncize, tiujn gravajn okazaĵojn, kiuj nerimarkite sed nehaltigeble kaj sub la okuloj de sinsekvaj generacioj – perversaj, indiferentaj aŭ malamikaj – transformis herezecan kaj ŝajne neglekteblan trunketon de la Shaykhí-skolo de la Ithná-‘Asharíyyih-sekto de ŝijaisma Islamo al monda religio, kies sennombraj adeptoj estas organike kaj nedissolveble unuigitaj, kies lumo disradias tra la tero tiel vaste kiel de Islando en la nordo al la Magelana Markolo en la sudo, kies branĉoj diskreskis tra ne malpli ol sesdek landoj de la mondo, kies literaturo estas tradukita kaj dissemita al ne malpli ol kvardek lingvoj, kies posedaĵoj sur la kvin kontinentoj de la terglobo – ĉu loke, nacie aŭ internacie – jam sumiĝas je kelkmilionoj da dolaroj, kies registritaj elektitaj asembeloj certigis al si la oficialan rekonon de aro da registaroj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, kies adeptoj devenas el la diversaj rasoj kaj ĉefaj religioj de la homaro, kies reprezentantoj troveblas en centoj da urboj kaj en Persio kaj en Usono, pri kies veroj publike kaj ripete atestis anoj de reĝaj familioj, kies sendependecon proklamis kaj pruvis ĝiaj malamikoj el inter la rangoj de ĝia gepatra religio en la plej gravaj centroj de kaj la araba kaj la islama mondo, kaj kies pretendoj estas fakte rekonitaj – kio donas al ĝi la rajton je la kvara rango inter la religioj en la lando1, en kiu establiĝis ĝia monda spirita centro kaj kiu estas samtempe la koro de Kristanismo, la plej grava sanktejo de la juda popolo kaj, escepte sole de Mekko, la plej sankta loko de Islamo. Ne estas mia celo – kaj la okazo tion ne postulas – skribi detalan historion pri la lastaj cent jaroj de la Bahaa Kredo, nek intencas mi respuri la originojn de tiel gravega movado, aŭ prezenti la kondiĉojn de ĝia naskiĝo, aŭ studi la trajtojn de la religio, el kiu ĝi ĝermis, aŭ provi prijuĝon de kiel efikis ĝi la sorton de la homaro. Volas mi kontentiĝi per retrorigardo al la ĉefaj okazintaĵoj ligitaj kun ĝia naskiĝo kaj kresko kaj al la unuaj etapoj de la establiĝo de ĝiaj administraj institucioj – institucioj, kiuj konsiderendas kiel la nukleo kaj heroldo de tiu monda sistemo, kiu devos enkorpigi la animon, efektivigi la leĝojn kaj plenumi la celon kaj la intencon de la Kredo de Dio en la hodiaŭa tago.

Ankaŭ ne volas mi – superrigardante la panoramon, kiun sternas antaŭ nia spekto la disvolviĝado de jarcento – ignori la senperan interplektiĝon de ŝajnaj retrobatoj kaj evidentaj venkoj, el kio la mano de nesondebla Providenco decidis ek de ĝiaj plej unuaj tagoj formi la trajtojn de la Kredo, aŭ neglekti la katastrofojn, kiuj tiel ofte sin prezentis kiel preludo de freŝaj triumfoj siavice stimulantaj ĝian kreskadon kaj solidigantaj ĝiajn antaŭajn atingojn.

Fakte dispartigeblas la historio de la evoluo de 1 la nuna Israelo ĝiaj unuaj cent jaroj al serio da internaj kaj eksteraj krizoj diversgrade severaj, detruaj laŭ sia tuja efiko, sed ĉiu mistere liberiganta analogan kvanton da Dia forto – tiel donanta freŝan impulson al ĝia plua disvolviĝado, kiu siavice portis kun si ankoraŭ pli gravan suferadon sekvatan de ankoraŭ pli granda elverŝo de ĉiela beno ebliganta al ĝiaj porbatalantoj ankoraŭ pli akceli ĝian antaŭenmarŝon – kaj serve al tiu beno akiri por ĝi ankoraŭ pli impresajn venkojn. Direblas – plej vaste skizita – ke la unuan jarcenton de la Bahaa Erao konsistigas kaj la Heroa, la Primitiva, la Apostola Jararo de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj ankaŭ la eniraj etapoj de la Formanta, la Transira, la Fera Jararo, kiu vidos la kristaliĝadon kaj formiĝadon de la kreivaj energioj liberigitaj de Lia Revelacio.

Skeme dirite kovris la unuaj okdek jaroj de tiu jarcento la kompletan periodon de la unua jararo, dum la lastaj du jardekoj vidis la komencon de la dua. La unua komenciĝas per la Deklaro de la Báb, inkludas la mision de Bahá’u’lláh kaj finiĝas per la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá. La alian inaŭguras Lia Lasta Volo kaj Testamento, kiu difinas ĝiajn trajtojn kaj metas ĝian fundamenton. Tiel la jarcento pristudata de ni rigardeblas kiel dispartiĝanta en kvar distingajn periodojn malsame longajn, ĉiu specife grava kaj de eksterordinara kaj fakte netaksebla signifo. Tiuj ĉi kvar periodoj estas firme interligitaj kaj konsistigas sinsekvajn erojn de unusola, nedividebla, mirakla kaj majesta dramo, kies misteron neniu intelekto kapablas sondi, kies kulminon neniu okulo kapablas eĉ nur nebule percepti, kies finan rezulton neniu menso kapablas adekvate konjekti. Ĉiu el tiuj aktoj fokusiĝas je sia propra temo, fieras pri siaj propraj herooj, prikronikas siajn proprajn tragediojn kaj triumfojn kaj faras sian propran kontribuon al la realiĝo de unu komuna, neŝanĝebla celo kaj intenco. Apartigi unu el ili de la aliaj, malligi la postajn manifestiĝojn de universala, ĉion- ampleksanta Revelacio disde la origina celo, kiu animis ĝin en siaj plej unuaj tagoj – tio egalus al damaĝi la fundamenton, sur kiu restas ĝi, kaj al lamentinda distordo de ĝia vero kaj ĝia historio. Centras unuaperiode (1844–1853) la nobla, juneca kaj nerezistebla personeco de la Báb, Kiu estis senkompare milda, neperturbeble serena, magneta en Lia parolo, unika laŭ la dramaj epizodoj de Lia kurta kaj tragika oficado. Komenciĝas tiu ĉi periodo per la Deklaro de Lia Misio, kulminas ĝi per Lia martiriĝo kaj finiĝas ĝi en vera orgio de religia masakrado tiel hida kiel neniam antaŭe vidita. Karakterizas ĝin naŭ jaroj de sovaĝa kaj senkompata luktado, kies scenejo estis la tuta Persio, dum kiu pli ol dek mil herooj fordonis sian vivon, en kiu rolis du regantoj de la dinastio de la Kaĝaroj kaj iliaj kanajlaj ministroj, kaj kiun subtenis la tuta ŝijaisma klerika hirarkio, la ŝtataj militaj fortoj kaj la senkompata malamikeco de la amasoj. La duan periodon (1853– 1892) inspiras la reĝa personeco de Bahá’u’lláh, superrega laŭ Sia sankteco, spirhaltiga laŭ Sia majesto kaj potenco, neatingebla laŭ la transcenda radiado de Sia gloro. Tiu periodo inaŭguriĝas kiam ekpulsadas la Revelacio, kiun anticipis la Báb, en la animo de Bahá’u’lláh kiam troviĝis Li en la Síyáh-Chál de Teherano, maturiĝas ĝi per la proklamado de tiu Revelacio al la reĝoj kaj religiaj gvidantoj de la mondo, kaj finiĝas ĝi per la forpaso de ĝia Aŭtoro proksime de la prizonurbo Akko. Etendiĝas ĝi tra pli ol tridek naŭ jaroj de kontinua, de senprecedenca kaj stuporiga Revelaciado, markas ĝin la disvastiĝo de la Kredo al la najbaraj teritorioj de Turkio, Rusio, Irako, Sirio, Egiptio kaj Hindio, kaj distingas ĝin analoga severiĝo de malamikeco efektiviĝinta per kunigitaj atakoj lanĉitaj de la ŝaho de Persio kaj la sultano de Turkio, la du konsentite plej potencaj regantoj de la Oriento, kaj la oponado fare de la du klerikaroj de kaj ŝijaisma kaj sunaisma Islamo. La tria periodo (1892–1921) turniĝas ĉirkaŭ la pleje vigla personeco de ‘Abdu’l-Bahá, mistera laŭ Sia naturo, unika laŭ Sia rango, mirige potenca laŭ kaj la ĉarmo kaj la forto de Sia karaktero. Komenciĝas ĝi per la anonco de la Interligo de Bahá’u’lláh, dokumento senparalela en la historio de iu ajn pli frua religio, atingas ĝi sian kulminon per la emfaza aserto de la Centro de tiu Interligo – en la Urbo de l‘ Interligo1 – de la unika karaktero kaj la gravegaj implicoj de tiu dokumento, kaj finiĝas ĝi per Lia forpaso kaj enterigo sur monto Karmelo. Fiksiĝos ĝi en la historio kiel preskaŭ tridekjara periodo, dum kiu tragedioj kaj triumfoj estis tiel intense interplektitaj, ke la Astro de l‘ Interligo iam vualiĝis sub ombro kaj aliam disbrilis ĝia lumo tra Eŭropo kaj ĝis eĉ al Aŭstralazio, la Fora Oriento kaj Nordameriko. La kvaran periodon (1921–1944) motivas la fortoj radiantaj el la Lasta Volo kaj Testamento de ‘Abdu’l-Bahá, tiu Ĉarto de la Nova Monda Sistemo de Bahá’u’lláh, la ido naskiĝinta el la mistika renkontiĝo inter Li, Kiu estas la Fonto de la Leĝaro de Dio, kaj la menso de Tiu, Kiu estas la portanto kaj la interpretanto de tiu Leĝaro. La inaŭguro de tiu ĉi kvara, tiu ĉi lasta periodo de la unua bahaa jarcento sinkronas kun la naskiĝo de la Formanta Periodo de la Bahaa Erao, kun la fondo de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh – sistemo kiu estas samtempe la pioniro, la nukleo kaj la modelo de Lia Monda Sistemo.

Tiu ĉi periodo, kovranta la unuajn dudek tri jarojn de tiu ĉi Formanta Periodo, jam distingiĝis per plia eksplodo de malamikeco malsamkaraktera – unuflanke akcelas ĝi la disvastiĝon de la Kredo tra ankoraŭ pli vastaj regionoj sur la kvin kontinentoj de la Terglobo, kaj aliflanke rezultas el ĝi la emancipiĝo kaj la rekono de la sendependa statuso de kelkaj ĝiaj komunumoj. Tiuj ĉi kvar periodoj estu konsiderataj ne nur kiel la konsistigaj, nesepareblaj partoj de unu majesta tuto, sed kiel progresantaj stadioj de unu sola evolua procezo – vasta, kontinua kaj nerezistebla. Ĉar, superrigardante la tutan panoramon, kiun la efikoj de la unu jarcenton aĝa Kredo sternas antaŭ ni, povas ni – de kia ajn vidpunkto observas ni tiun ĉi kolosan scenejon – nur konkludi, ke la eventoj konektitaj kun tiuj ĉi periodoj prezentas al ni klaran evidenton de malrapide maturiĝanta procezo, de iompostioma emancipiĝo el la katenoj de religia ortodoksio, kaj de paralela reduktiĝo de civitanaj maleblecoj kaj restriktoj. Rigardante tiujn ĉi periodojn de la bahaa historio kiel la konsistigajn partojn de unusola tuto, vidas ni kiel la ĉeno de eventoj sukcese proklamas la leviĝon de Antaŭanto, la Mision de Tiu, Kies alvenon la Antaŭanto promesis, la establiĝon de Interligo generita el la rekta aŭtoritato de la Promesito mem, kaj fine la naskiĝon de Sistemo, kiu estas la ido generita de kaj la Aŭtoro kaj la nomumita Centro de tiu Interligo. Observas ni kiel la Báb, la Antaŭanto, anoncis la baldaŭan ekfunkciadon de Die donita Sistemo, kiel Bahá’u’lláh, la Promesito, formulis ties leĝojn kaj regulojn, kiel ‘Abdu’l-Bahá, la nomumita Centro, priskribis ties distingajn ecojn, kaj kiel la nuna generacio de iliaj adeptoj komencis starigi la kadron de ties institucioj. Spektas ni, tra tiuj periodoj, kiel la beba lumo de la Kredo el sia lulilo difuziĝas orienten al Hindio kaj la Fora Oriento, okcidenten al la najbaraj teritorioj de Irako, Turkio, Rusio kaj Egiptio, disetendiĝas tiel foren ĝis al la nordamerika kontinento, iluminas poste la ĉefajn landojn de Eŭropo, kovras per sia radiado, dum pli posta stadio, Aŭstralion kaj Nov-Zelandon, lumigas la bordojn de la Arktiko, kaj fine ardigas la horizontojn de Centra kaj Suda Ameriko. Atestas ni analogan kreskadon de la diverseco de ĝia adeptaro, kiu multiĝis el kaŝita anaro ĉefe devenanta el la amasoj de la ŝijaisma Persio – dum la unua periodo de ĝia historio – al gefrataro reprezentanta la gvidajn religiajn sistemojn de la mondo, preskaŭ ĉiun kaston kaj koloron, de la plej humila laboristo kaj kamparano ĝis al anoj de reĝaj familioj. Notas ni similan disvolviĝadon je la amplekso de ĝia literaturo. Tiu ĉi literaturo – unue limigita al la streta gamo de rapide transskribitaj, ofte difektitaj, sekrete cirkuligitaj manu- skriptoj nur kaŝe legitaj, ofte perditaj kaj foje eĉ manĝitaj de la timigitaj membroj de malpermesita sekto – ŝvelis ene de jarcento al nenombreblaj eldonoj konsistigantaj dekojn da miloj da presitaj volumoj en diversaj skribsistemoj kaj ne malpli ol kvardek lingvoj, kelkaj lukse eldonitaj, aliaj riĉe ilustritaj, ĉiuj metode kaj vigle dissemitaj tra tutmondaj, sisteme starigitaj kaj speciale organi- zitaj komitatoj kaj asembleoj. Observas ni ne malpli evidentan evoluon je tio, kion kovras ĝiaj instruoj, kiuj, unue intence rigidaj, kompleksaj kaj severaj, poste dum sekva Revelacio reformuliĝis, vastiĝis kaj malseveriĝis, ankoraŭ pli poste estis klarigitaj, konfirmitaj kaj kompletigitaj tra nomumita Interpretanto, kaj fine sisteme kunmetitaj kaj universale aplikataj fare de kaj individuoj kaj institucioj. Ne malpli distingan gradiĝon povas ni malkovri en la karaktero de la oponado, kiun devis ĝi alfronti, oponado kiu unue ekflamis sine de ŝijaisma Islamo, kiu dum pli posta stadio signife intensiĝis per la ekzilado de Bahá’u’lláh al la regno de la Turka sultano kaj per, rezulte, la malamikeco de la pli potenca sunaisma hierakio kaj ĝia kalifo, la ĉefo de la vasta plimulto de la adeptoj de Mohamedo, oponado al kiu aldoniĝas nun – pro la starigo de la Die lanĉita Sistemo en la kristana Okcidento kaj pro ties jam perceptebla influo je civitanaj kaj ekleziaj institucioj – establitaj registaroj kaj sistemoj ligitaj al la plej aĝaj, la plej profunde enradikiĝintaj sacerdotaj hierarkioj de la Kristanismo. Povas ni samtempe rekoni, tra la nebulo de daŭre kreskanta malamikeco, la dolorplenan, tamen persistan progreson de certaj ĝiaj komunumoj tra la ŝtupoj de kaŝiteco, de malpermesiteco, de emancipiĝo kaj de rekono – ŝtupoj, kiuj devos tra sinsekvaj jarcentoj kulmini per la plena establiĝo de la Kredo kaj, je la maturiĝo de ĝiaj potenco kaj aŭtoritato, per la fondo de la mondampleksa Bahaa Konfederacio. Povas ni same percepti ne malpli aprezindan avancon je la leviĝo de ĝiaj institucioj, ĉu temas pri administraj centroj aŭ adorejoj – institucioj, plej komence kaŝitaj subtere, nepercepteble elmergiĝintaj al la brilanta taglumo de publika rekono, leĝe protektitaj, pliriĉigitaj per piaj fondumoj, je kiuj unue elstaris la konstruado de la Mashriqu’l-Adhkár de Aŝgabato, la unua Bahaa Adorejo, kaj kiujn pli aktuale eternigis la konstruado, en la koro de la nordamerika kontinento, de la Patrina Templo de la Okcidento, la antaŭanto de dia, malrapide maturiĝanta civilizacio.

Kaj fine povas ni eĉ atesti la rimarkindan pliboniĝon de la kondiĉoj ĉirkaŭ la pilgrimadoj al la sanktaj maŭzoleoj de ĝia mondcentro entreprenitaj fare de ĝiaj devotaj adeptoj – pilgrimadoj origine penegaj, danĝeraj, tede longaj, ofte piediraj, foje fiaskaj, kaj limigitaj al manpleno da ĉikanitaj orientaj adeptoj, pilgrimadoj kiuj iompostiom altiris, sub kondiĉoj daŭre pliboniĝantaj rilate al sekureco kaj komforto, konstante multiĝantan nombron da novkonvertitoj alvenantaj el la kvar anguloj de la terglobo; kulminis tiu evoluo en la vaste publikigita, sed tiel domaĝe malebligita vizito de nobla reĝino1, kiu estis laŭ sia propra skriba atesto devigita, ĉe jam la sojlo mem de la urbo de sia kordeziro, devojigi siajn paŝojn kaj rezigni pri la privilegio de tiel senkompara beno. 1 Maria de Rumanio

Epilogo: retro- kaj antaŭenrigardo SEGPBRP

Add range:

Tiel venis al sia fino la unua jarcento de la bahaa erao – erao, kiu pro sia sublimeco kaj fekundeco unikas sur la tuta tereno de la religia historio kaj fakte en la kroniko de la homaro.

Die estigita procezo, dotita per nemezureblaj ivoj, mistera en sia disvolviĝado, terura laŭ la venĝaj batoj al ĉiuj provantaj ĝin kontraŭstari, senlime riĉa laŭ siaj promesoj por la regenerado kaj redemptado de la homaro, lanĉiĝis en Ŝirazo, pli kaj pli impetiĝis en sinsekve Teherano, Bagdado, Adrianopolo kaj Akko, transsaltis la marojn, verŝis siajn vivigajn influojn sur la Okcidenton kaj manifestis la unuajn pruvojn de sia rava, la mondon viviganta forto en la mezo de la nordamerika kontinento.

Ekĝermis ĝi en la koro de Azio kaj pli kaj pli akceliĝis sur sia nerezistebla itinero okcidenten ĝis kiam per sia gloro ĉirkaŭis ĝi la tutan teron. Generis ĝin la filo de komercisto en la provinco Farso, reskulptis ĝin nobelo el Núr, plifortigis ĝin la penadoj de Tiu, Kiu pasigis la plej bonajn Siajn adoleskajn kaj adoltajn jarojn en ekzilo kaj mallibereco, kaj atingis ĝi siajn plej evidentajn triumfojn en lando kaj ene de popolo troviĝantaj duonon de la tergloba cirkonferenco for de sia devenlando. Rezistis ĝi ĉiun atencon kontraŭ si, faligis ĝi ĉiun baron, kiu malhelpis ĝian avancon, humiligis ĝi ĉiun fieran antagoniston, kiu provis senfortigi ĝin, kaj levis ĝi al ekzaltaj altoj de nekredebla kuraĝo la plej feblajn kaj plej humilajn inter tiuj, kiuj fariĝis asiduaj instrumentoj de ĝia radikale transforma potenco. Heroaj luktoj kaj senkomparaj venkoj, interplektitaj kun teruraj tragedioj kaj merititaj punoj, formis ĝian centjaran historion.

Kiel rezulto de la disvolviĝado de ĉi tiu procezo multiĝis kaj transformiĝis manpleno da studentoj apartenantaj al la Shaykhí- skolo – ĝerminta el la Ithná-‘Asharíyyih-sekto de ŝijaisma Islamo – al monda komunumo firme konektita, klarvizia, viveca, konsekrita per la ofero de ne malpli ol dudek mil martiroj; transnacia; malsekteca; nepolitika; pretendanta la statuson kaj alprenanta la funkciojn de monda religio; disvastiĝinta tra la kvin kontinentoj kaj la insuloj de la maroj; kun branĉoj etendiĝantaj tra sesdek suverenaj ŝtatoj kaj dek sep dependaj teritorioj; ekipita per literaturo tradukita kaj diskonigita en kvardek lingvoj; kontrolanta fondaĵojn de kelkaj milionoj da dolaroj; rekonita de aro da registaroj en kaj la Oriento kaj la Okcidento; integra laŭ celo kaj sinteno; sen profesia klerikaro; konfesanta unusolan kredon; observanta unusolan leĝon; animita de unusola celo; organisme unuigita pere de Die dekretita kaj unika Administra Sistemo; inkludanta en siaj vicoj reprezentantojn el ĉiuj gvidaj religioj de la mondo kaj el la diversaj klasoj kaj rasoj; fidela al siaj civitanaj devoj; konscia pri siaj sociaj responsoj kaj ankaŭ pri la danĝeroj minacantaj la socion al kiu apartenas ĝi; kundividanta la suferojn de tiu socio kaj memfida pri sia propra granda destino.

Nelonge post tiu nokto dum kiu en Ŝirazo Li deklaris Sian Mision al Mullá Ḥusayn formis la Báb la kernon de ĉi tiu komun- umo.

Ties naskiĝon salutis vea kriado al kiu unuanime aliĝis la ŝaho, lia registaro, lia popolo kaj la tuta klerika hierarkio de lia lando. Preskaŭ tuj post Ties reveno de Sia pilgrimo al Mekko, estis senpera kaj kruela malliberigo en la montoj de Azerbajĝano la sorto de ĝia junaĝa Fondinto. En la izoliteco de Máh-Kú kaj Chihríq starigis Tiu Sian Interligon, formulis Siajn leĝojn kaj transdonis al estontaj generacioj la plejmulton de Siaj skriboj. Konferenco de Liaj disĉiploj, gvidata de Bahá’u’lláh, en la vilaĝeto Badasht sub dramaj cirkonstancoj nuligis la leĝojn de la Islamo kaj enkondukis tiujn de la nova religiosistemo. En Tabrizo la Báb en ĉeesto de la tronheredonto kaj la gvidaj klerikaj eminentuloj de Azerbajĝano publike kaj senhezite eldiris Sian pretendon esti neniu alia ol la promesita, la longe atendita Qá’im. Neniigaj ŝtormoj de violento en Mazandarano, Nejrizo, Zanĝano kaj Teherano pereigis multajn Lian adeptojn kaj forrabis de Li la plej noblajn kaj plej valorajn subtenantojn. Li mem fariĝis atestanto de la preskaŭa ekstermo de Lia Kredo kaj la perdo de la plej multaj el la Literoj de l’ Vivanto. Kaj, post persone travivi serion de amaraj humiligoj, ekzekutis Lin taĉmento sur la kazerna placo de Tabrizo. Eksterordinare feroca amasbuĉado voris for ankaŭ la plej grandan heroinon de Lia Kredo, plu senigis ĝin de siaj anoj, estingis la vivon de Lia fidela sekretario kaj konfidito de Liaj lastaj deziroj, kaj kaŭzis ke Bahá’u’lláh estis ĵetita en la profundon de la plej aĉa subtera karcero de Teherano. Naŭ jarojn post tiu historia Deklaro kaj en la pesta atmosfero de la Síyáh-Chál fruktiĝis la Mesaĝo proklamita de la Báb, plenumiĝis Ties promeso kaj aŭroris la plej glora, la plej decida periodo de la Heroa Jararo de la bahaa epoko.

El la hasta ekzilo de Bahá’u’lláh al Irako laŭ ordono de ŝaho Náṣiri’d-Dín, Lia subita retiriĝo al la montoj de Kurdio kaj la degenero kaj konfuzo aflikt- antaj la postrestintan, persekutitan komunumon de Liaj kundis- ĉiploj en Bagdado rezultis momenta eklipso de la ĵus leviĝinta Suno de l’ Vero, la plej granda Lumo de la mondo.

Sekve de Lia reveno el Sia dujara retiriĝo ekestiĝis inversigo de la sorto de la rapide disfalanta komunumo, el kio rezultis rekreado de tiu komunumo, ĝia morala reformado, la plibonigo de ĝia prestiĝo, la riĉigo de ĝia doktrino, kaj kulmine, en la ĝardeno Najíbíyyih kaj tuj antaŭ Lia ekzilo al Konstantinopolo, la Deklaro de Lia Misio al Siaj proksimaj kunuloj. En Adrianopolo rezultis alia krizo – la plej severa, kiun la luktanta Kredo dum sia historio estis destinita sperti – el la ribelo de la nomumito de la Báb kaj la fifaroj de tiu kaj ties malica genio deloginta lin. Tio preskaŭ disŝiris la ĵus firmiĝintajn fortojn de la Kredo kaj mankis ne multo al la kompleta detruo, en fajrobapto, de la komunumo de la Plej Granda Nomo starigita de Bahá’u’lláh. Purigita de la poluo de ĉi tiu »Plej Granda Idolo« kaj ne perdinta la fidon pro la ĝin trafinta konvulsio povis la nedetruebla Kredo nun, per la forto de la Interligo starigita de la Báb, superi la plej gigantajn obstaklojn, kiujn iam ĝi renkontis – kaj ĝuste tiam atingis ĝi la zeniton de sia gloro pere de la prokla- mado de la Misio de Bahá’u’lláh al la reĝoj, la regantoj kaj la klerikaj gvidantoj de la mondo en kaj la Oriento kaj la Okcidento. Preskaŭ kalkane de ĉi tiu senprecedenca venko sekvis la kulmino de Liaj suferoj, la ekzilo al la punkolonio Akko dekretita de sultano ‘Abdu’l-‘Azíz. Nedormantaj malamikoj ĉi tion aklamis kiel signalon de la fina ekstermado de la multe timata kaj hatata kontraŭulo, kaj la ekzilo en ĉi tiu fortresa urbo, nomita de Bahá’u’lláh Lia »Plej Granda Prizono«, ŝutis sur tiun ĉi Kredon elprovojn de kaj interne kaj ekstere, tiajn kiajn neniam antaŭe ĝi spertis. Tamen, la formul- ado de la leĝoj kaj preceptoj de la novnaskiĝinta Religiosistemo kaj la proklamado kaj rekonfirmado de ĝiaj fundamentaj principoj – varpo kaj vefto de la estonta Administra Sistemo – ebligis al la malrapide maturiĝanta Revelacio, malgraŭ tiu tajdo de afliktoj, avanci etapon plu kaj doni sian plej belan frukton. La ascendo de Bahá’u’lláh igis Liajn lojalajn subtenantojn plonĝi en funebro kaj konfuzo, nove vekis la esperojn de la perfidantoj de Lia Kozo, kiuj ribelis kontraŭ Lia Die donita aŭtoritato, kaj ĝojigis kaj kuraĝigis Liajn politikajn same kiel Liajn klerikajn oponantojn.

La Instrumento forĝita de Li, la de Li mem starigita Interligo, post Lia forpaso enkanaligis la fortojn liberigitajn de Li dum Sia kvardekjara oficado, konservis la unuecon de Lia Kredo kaj provizis la impulson bezonatan por puŝi ĝin antaŭen ke atingu ĝi sian destinon.

Sekvis la proklamon de ĉi tiu nova Interligo ankoraŭ plia krizo kaŭzita de unu el Liaj propraj filoj, kiu laŭ la preceptoj de tiu Instrumento estis investita per la rango tuj post tiu de neniu alia ol la Centro de tiu Interligo mem. La nedetruebla Kredo – esti akirinta sian unuan venkon super la rompantoj de la Interligo kaj pelita antaŭen de la fortoj liberigitaj per la revelacio de tiu senmorta kaj unika Dokumento – sub la gvidado de ‘Abdu’l-Bahá disradiis tra la Okcidento, iluminis la okcidentajn bordojn de Eŭropo, flirtigis sian standardon en la koro de la nordamerika kontinento kaj lanĉis tiujn procezojn, kiuj kulminis per la translokigo de la mortaj postrestaĵoj de ĝia Heroldo al la Sankta Lando kaj ilia enterigo en maŭzoleo sur monto Karmelo, kaj ankaŭ en la konstruado de ĝia unua templo en Rusa Turkestano. Tuj post la rimarkindaj venkoj atingitaj en kaj la Oriento kaj la Okcidento sekvis ege grava krizo kaŭzita de la abomenaj intrigoj de la ĉefrompanto de la Interligo de Bahá’u’lláh kaj de la ordonoj de la tirana ‘Abdu’l-Ḥamíd. Tiu ĉi krizo dum pli ol sep jaroj elmetis la Koron kaj Centron de la Kredo al konstante minancata danĝero, ege maltrankviligis kaj timigis ĝiajn adeptojn kaj prokrastis la efektivigon de la entreprenoj konceptitaj por ĝia disvastigo kaj firmigo. La historiaj vojaĝoj de ‘Abdu’l-Bahá tra Eŭropo kaj Nordameriko, nelonge post la falo de tiu tirano kaj la disfalo de lia reĝimo, estis fatala frapo por la rompantoj de la Interligo, donis firman bazon al la kolosa entrepreno komencita de Li dum la fruaj jaroj de Sia oficado, levis la prestiĝon de la Kredo de Lia Patro al ĝis tiam neniel atingitaj altoj, fariĝis la rimedo por vaste kaj dise proklami ĝiajn verojn, kaj malfermis la vojon por la disradiado de ĝia lumo tra Orienta Azio kaj ĝis al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Alia grava krizo – la lasta travivita de la Kredo en sia monda centro, provokita de la kruela Jamál Páshá kaj severigita per la turmentoj de katastrofa mondmilito kaj la de tiu kaŭzitaj mankoj kaj interrompo de komunikado – minacis per eĉ pli grava danĝero la Estron de la Kredo mem kaj ankaŭ la plej gravajn sanktejojn konservantaj la korpajn postrestaĵojn de ĝiaj du Fondintoj.

La revelacio de la Tabeloj de la Dia Plano – dum la sombraj tagoj de tiu tragika konflikto kaj samtempe la lastaj jaroj de la oficado de ‘Abdu’l-Bahá – investis la membrojn de la gvida bahaa komunumo en la Okcidento, la ĉampionojn de la estonta Administra Sistemo, per monda misio, kiu dum la lastaj jaroj de la unua bahaa jarcento verŝis nepereeblan gloron sur la Kredon kaj ĝiajn administrajn instituciojn. La ĉeso de tiu longa kaj kordolor- iga konflikto frustris la esperojn de tiu armea despoto kaj trudis al li humiligan malvenkon, definitive forprenis la danĝeron, kiu dum sesdek kvin jaroj ombris super kaj la Fondinto de la Kredo kaj la Centro de Ties Interligo, efektivigis la profetaĵojn faritajn de Li en Siaj skriboj, ankoraŭ pli levis la prestiĝon de la Kredo kaj de ĝia Gvidanto, kaj distingiĝis per la disvastiĝo de la Mesaĝo ĝis al la aŭstralia kontinento.

Kiel ankaŭ okazis je la ascendo de Lia Patro, mergis la subita forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, kiu markis la finiĝon de la Praa Jararo de la Kredo, Liajn fidelajn disĉiplojn en malĝojo kaj konsterniĝo, donis freŝajn esperojn al la ŝrumpanta sekvantaro de Mírzá Yaḥyá kaj Mírzá Muḥammad-‘Alí, kaj instigis al febra agado politikajn same kiel klerikajn oponantojn, kiuj ĉiuj anticipis la baldaŭan disfalon de tiuj komunumoj, kiujn la Centro de la Interligo tiel funde inspiris kaj lerte gvidis. La promulgo de Lia Lasta Volo kaj Testamento – kiu inaŭguris la Formantan Jararon de la bahaa erao kaj estas la Ĉarto baze konturanta tiun Sistemon, kiu estis anoncita de la Báb, kiu estis viziita de Bahá’u’lláh, kaj kies leĝojn kaj principojn estis Tiu deklarinta – multe pli forte interligis tiujn ĉi komunumojn en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko en kunordigita agado kaj ebligis al ili starigi kaj solidigi la kadron de ĉi tiu Sistemo pere de tio, ke ili establis siajn lokajn kaj naciajn Asembleojn, formulis la statutojn de tiuj Asembleoj, rekonigis ĉi tiujn instituciojn fare de la civilaj aŭtoritatoj en diversaj landoj, fondis administrajn sidejojn, konstruis la supran parton de la unua Adorejo en la Okcidento, establis kaj ampleksigis la gamon de la fondaĵoj de la Kredo, kaj akiris, en ĝia monda centro kaj ankaŭ sur la nordamerika kontinento, la plenan rekonon de la religia karaktero de ĉi tiuj fondaĵoj fare de la civilaj aŭtoritatoj.

Dum ekis ĉi tiu potenca procezo – meti la strukturan bazon de la monda bahaa Administra Sistemo – severa, historia verdikto fare de islama klerika tribunalo en Egiptio oficiale elpelis ĉiujn islamdevenajn anojn de la Kredo el la Islamo, kondamnis ilin esti herezuloj kaj igis la membrojn de la proskribita komunumo alfronti testojn kaj danĝerojn kiajn neniam antaŭe ili spertis.

Krome en Irako la maljusta decido de civila tribunalo en Bagdado, instigita de ŝijaismaj malamikoj, kaj en Rusio la dekreto de eĉ pli timinda oponanto, forrabis de la Kredo unuflanke unu el ĝiaj plej sanktaj pilgrimejoj kaj aliflanke al ĝi malebligis uzi sian unuan Adorejon, kies konstruado, iniciatita de ‘Abdu’l-Bahá, realiĝis dum Ties oficado. Kaj fine, inspiritaj de tiu neatendita deklaro fare de longjara malamiko – ja tiu egipta verdikto markis la unuan paŝon survoje al la kompleta emancipiĝo de la Kredo – kaj ne malkuraĝ- igitaj per tiu duobla bato kontraŭ siaj institucioj, leviĝis la adeptoj de Bahá’u’lláh, jam unuigitaj kaj plene ekipitaj per la institucioj de firme establita Administra Sistemo, por kroni la neforgeseblajn atingojn de la unua bahaa jarcento per tio, ke ili pravigis la sendependan karakteron de sia Kredo, ke ili igis respekti la fundamentajn leĝojn dekretitajn en sia Plej Sankta Libro, ke ili postulis kaj iujkaze ankaŭ atingis, ke la regantaj aŭtoritatoj rekonu ilian rajton esti rigardataj kiel la adeptoj de sendependa religio, ke ili havigis al si fare de la plej alta Tribunalo de la mondo ties kondamnon de la maljusteco kaŭzita al ili fare de iliaj persekutantoj, ke ili setlis en ne malpli ol tridek kvar pliaj landoj kaj ankaŭ dek tri dependaj teritorioj, ke ili disvastigis sian literaturon en dudek naŭ pliaj lingvoj, ke ili povis membrigi reĝinon inter la vicoj de la subtenantoj de sia Kozo, kaj fine ke ili lanĉis entreprenon, kiu, kiam tiu jarcento proksimiĝis al sia fino, ebligis al ili kompletigi la eksteran ornamadon de sia dua Adorejo kaj sukcese fini la unuan etapon de la Plano konceptita de ‘Abdu’l- Bahá por la tutmonda kaj sistema disvastigado de ilia Kredo.

Kiam ni retrorigardas tra la kompleta tumulta jarcento, vidas ni ke reĝoj, imperiestroj kaj princoj, ĉu de la Oriento aŭ de la Okcidento, ignoris la alvokon de la Fondintoj de tiu Kredo, aŭ mokis Ilian Mesaĝon, aŭ dekretis Ilian forpelon kaj ekzilon, aŭ barbare persekutis Iliajn sekvantojn, aŭ persiste penadis sen- kreditigi Iliajn instruojn. Trafis tiujn la kolerego de la Ĉiopova, perdis multaj el ili sian tronon, devis kelkaj el ili vidi la estingon de sia dinastio, iuj estis murditaj aŭ superŝutitaj per honto, aliaj trovis sin tute senpova malhelpi la kataklisman disfalon de sia regno, ankoraŭ aliajn oni degradigis al pozicio de servutulo en sia propra regno. La kalifujo, la ĉefa malamiko de la Kredo, kiu elingis la glavon kontraŭ ĝia Aŭtoro kaj trifoje Lin ekzilis, estis humiligita ĝis al nura polvo kaj en sia mizera kolapso suferis la saman sorton kiel ĝin la juda hierarkio, la ĉefa persekutinto de Jesuo Kristo, suferis preskaŭ du mil jarojn pli frue tra la mano de siaj romiaj mastroj dum la unua jarcento de la Kristana Epoko.

Membroj de diversaj klerikaj ordoj, ŝijaismaj, sunaismaj, zoroastrismaj kaj kristanaj, furioze atakis la Kredon, fie nomis ĝiajn subtenantojn herezuloj, kaj senindulge penadis disrompi ĝian strukturon kaj subfosi ĝiajn fundamentojn. La plej timindaj kaj malamikaj inter tiuj ordoj estis aŭ faligitaj aŭ diserigitaj, aliaj rapide perdis sian prestiĝon kaj influon, ĉiuj devis fronti la atakon de la sekulara potenco, kiu agrese kaj insiste celis restrikti iliajn privilegiojn kaj certigi sian propran aŭtoritaton. Apostatoj, ribeluloj, perfiduloj kaj herezuloj faris, kaŝe aŭ publike, sian plejeblon por subfosi la lojalecon de la sekvantoj de tiu Kredo, por disfendi iliajn vicojn aŭ por atenci iliajn instituciojn. Ĉi tiuj malamikoj estis unu post la alia – iuj iompostiome, aliaj ege rapide – refutitaj, dispelitaj, forbalaitaj kaj forgesitaj. Konsiderinda nombro el inter ĝiaj gvidantoj – ĝiaj plej fruaj disĉiploj, ĝiaj plej eminentaj ĉampionoj, el la akompan- intoj kaj kunekzilitoj de ĝiaj Fondintoj, el la konfiditaj helpintoj kaj sekretarioj de ĝia Aŭtoro kaj de la Centro de Lia Interligo, eĉ iuj el inter la idoj de la Manifestiĝo mem, inklude de la nomumito de la Báb kaj la filo de Bahá’u’lláh, nomita de Li en la Libro de Lia Interligo – permesis al si forlasi ĝian ŝirmon, malhonori ĝin pere de neforviŝeble fiaj agoj, kaj provoki tiel grandegajn krizojn, kiajn neniu antaŭa religio devis iam ajn sperti. Ĉiuj senescepte estis rapide forigitaj de la enviinda pozicio okupita de ili, multaj el ili vivis sufiĉe longe por vidi la malsukceson de siaj aĉaj planoj, aliaj falis en degradiĝon kaj mizeron, tute senpovaj lezi la unuecon aŭ haltigi la antaŭenmarŝon de la Kredo, kiun tiel senhonte ili forlasis. Ministroj, ambasadoroj kaj aliaj ŝtataj eminentuloj konstante komplotis por misprezenti ĝian celon, instigis al la sinsekvaj ekziloj de ĝiaj Fondintoj, kaj malice insidis por subfosi ĝiajn fundamentojn. Pere de tiaj intrigoj ili senscie kaŭzis sian propran defalon, facilanime perdis la konfidon de siaj suverenoj, eltrinkis ĝis al la lasta guto la kalikon de l‘ malhonoro kaj nerevokeble sigelis sian propran pereon. Mem la homaro, perversa kaj komplete senatenta, rifuzis doni aŭdantan orelon al la insistaj pledoj kaj avertoj de la Fondintoj-duopo de la Kredo kaj de pli poste la Centro de la Interligo en Ties publikaj paroladoj en la Okcidento. Ĝi sin ĵetis en du ruinigajn militojn senprecedence grandegajn, kiuj perturbis ĝian ekvilibron, forfalĉis ĝian junularon kaj ĝin skuis ĝis al la radikoj.

Pere de sia aliĝo al tiel potenca Kozo kaj sia respondo al ties alvoko eblis aliflanke al la feblaj, la nevideblaj, la surtretitaj plenumi tiajn bravaĵojn kaj heroaĵojn, ke tiuj egalis kaj foje eĉ eklipsis la elstare kuraĝajn farojn de la senmorte famaj viroj kaj virinoj, kies nomoj kaj agoj ornamas la spiritan kronikon de la homaro.

Malgraŭ la batoj faritaj kontraŭ ĝia ĝermanta forto fare de la sekularaj kaj klerikaj aŭtoritatoj de ekstere aŭ fare de nigrakoraj malamikoj de interne la Kredo de Bahá’u’lláh neniel rompiĝis aŭ kliniĝis; ĉiam pli ĝi fortiĝis kaj paŝadis de venko al venko. Fakte direblas ke ĝia historio, se ĝuste interpretita, prezentiĝas kiel sinsekvo de pulsadoj, de alternantaj krizoj kaj triumfoj kondukantaj ĝin ĉiam pli proksime al ĝia Die fiksita destino. La eksplodon de sovaĝa fanatikeco, kiu sekvis post la naskiĝo de la Revelacio proklamita de la Báb, kaj Ties postajn areston kaj malliberigon sekvis la formuliĝo de la leĝoj de Lia religiosistemo, la establiĝo de Lia Interligo, la inaŭguro de tiu religiosistemo en Badasht, kaj la publika aserto de Lia rango en Tabrizo. Vastajn kaj eĉ pli violentajn ribeladojn en la provincoj, la ekzekuton de Li, la postan amasbuĉadon kaj la malliberigon de Bahá’u’lláh en la Síyáh-Chál sekvis la ekaŭroro de la Bahaa Revelacio en tiu subtera karcero. Kaj la ekzilon de Bahá’u’lláh en Irako, Lian retiriĝon al Kurdio kaj la konfuzon kaj kordoloron, kiuj afliktis Liajn disĉiplojn en Bagdado, sekvis siavice la revigliĝo de la babana komunumo, kio kulminis per la Deklaro de Lia Misio en la Ĝardeno Najíbíyyih. La dekreton de sultano ‘Abdu’l-‘Azíz, kiu vokis Lin al Konstantin- opolo, kaj la krizon kaŭzitan de Mírzá Yaḥyá sekvis la proklamo de tiu Misio al la kronitaj kapoj kaj la klerikaj gvidantoj de la mondo. La ekzilo de Bahá’u’lláh al la punkolonio Akko, kun ĉiuj konektitaj problemoj kaj mizeroj, kondukis siavice al la promulgo de la leĝoj kaj preceptoj de Lia Revelacio kaj al la proklamo de Lia Interligo, la lasta ago de Lia vivo. La fajrajn testojn kaŭzitajn de la ribelo de Mírzá Muḥammad-‘Alí kaj ties kunuloj sekvis la enkonduko de la Kredo de Bahá’u’lláh en la Okcidento kaj la translokigo de la korpaj postrestaĵoj de la Báb al la Sankta Lando. La renovigitan malliberigon de ‘Abdu’l-Bahá, kun la konektitaj danĝeroj kaj maltrankviloj, sekvis la defalo de ‘Abdu’l-Ḥamíd, la liberigo de ‘Abdu’l-Bahá el la enfermiteco, la entombigo de la restaĵoj de la Báb sur monto Karmelo kaj la triumfaj vojaĝoj de la Centro de la Interligo mem tra Eŭropo kaj Nordameriko.

La eksplodo de la katastrofa mondmilito kaj la profundiĝantaj danĝeroj, al kiuj Jamál Páshá kaj la rompantoj de la Interligo elmetis Lin, kondukis al la revelacio de la Tabeloj de la Dia Plano, al la fuĝo de tiu subpremema komandanto, al la liberigo de la Sankta Lando, al la plialtigo de la prestiĝo de la Kredo en ĝia monda centro kaj al rimarkinda etendiĝo de ĝiaj agadoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento. La forpason de ‘Abdu’l-Bahá kaj la profundan funebron kaŭzitan de Lia foresto sekvis la promulgo de Lia Lasta Volo kaj Testamento, la inaŭguro de la Formanta Jararo de la bahaa epoko kaj la meto de la fundamentoj de tutmonda Administra Sistemo. Kaj fine, la forrabon de la ŝlosiloj de la Tombo de Bahá’u’lláh fare de la rompantoj de la Interligo, la perfortan uzurpon de Lia Domo en Bagdado fare de la ŝijaisma komunumo, la ekaperon de persekutado en Rusio kaj la elpelon de la bahaa komunumo el la Islamo en Egiptio, sekvis la publika konfirmo de la sendependa religia statuso de la Kredo fare de ĝiaj sekvantoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, la rekono de tiu statuso ĉe ĝia mondcentro, la deklaro de la Konsilio de la Ligo de Nacioj konfirmanta la pravecon de ĝiaj pretendoj, rimarkinda vastiĝo de ĝiaj internaciaj instruaj agadoj kaj de ĝia literaturo, la panegiroj de reĝino atestantaj ĝian Dian devenon, kaj la kompletiĝo de la ekstera ornamado de ĝia unua Domo de Adorado en la okcidenta mondo.

La afliktoj akompanintaj la pli-kaj-plian disvolviĝadon de la Kredo de Bahá’u’lláh ja efektive estis pli gravaj ol tiuj suferitaj de la religioj de la pasinteco. Tamen, malkiel ĉe tiuj religioj, tute ne sukcesis ĉi tiuj afliktoj lezi ĝian unuecon aŭ krei, eĉ nur iomatempe, breĉon en la vicoj de ĝiaj anoj. Ne nur transvivis ĝi ĉi tiujn suferigajn travivaĵojn, sed elmergiĝis ĝi el ili purigita kaj sendifekta, dotita per pli granda kapablo fronti kaj venki sur sia nehaltigebla antaŭenmarŝo ajnan krizon eventuale aperontan.

Grandegaj estis efektive la taskoj plenumitaj kaj la venkoj atingitaj ene de jarcento fare de ĉi tiu dolore elprovita, sed nevenkebla Kredo! Ĝiaj nefinitaj taskoj, ĝiaj estontaj venkoj estos nun, kiam ĝi troviĝas sojle de la dua bahaa jarcento, ankoraŭ pli grandaj. Dum la nelonga unua jarcento de sia ekzisto sukcesis ĝi disradii sian lumon tra kvin kontinentoj, starigi siajn frontajn postenojn en la plej foraj anguloj de la terglobo, establi sur nedifektebla bazo sian Interligon kun la homaro, starigi la strukturon de sia mondampleksa Administra Sistemo, forskui multajn el la katenoj malhelpintaj ĝian kompletan emancipiĝon kaj tutmondan rekonon, akiri siajn unuajn venkojn kontraŭ reĝaj, politikaj kaj klerikaj oponantoj, kaj lanĉi la unuan el siaj sistemaj kampanjoj por la spirita konkerado de la tuta planedo.

Tamen, ankoraŭ ne establiĝis la institucio konsistigonta la finan etapon en la konstruado de la strukturo de ĝia monda Administra Sistemo kaj funkcionta en la rekta proksimeco de ĝia monda spirita centro.

La plena emancipiĝo de la Kredo el la katenoj de religia ortodoksismo – la esenca antaŭkondiĉo por ĝia universala rekono kaj por la elmergiĝo de ĝia Mondordo – estas ankoraŭ neatingita. La sinsekvaj kampanjoj kun la celo disetendi plu, laŭ la Plano de ‘Abdu’l-Bahá, la bonefikan influon de ĝia Sistemo al ĉiu lando kaj insulo, kie la struktura bazo de ĝia Administra Sistemo ne jam estas starigita, ankoraŭ restas lanĉendaj. La standardo de l’ Yá Bahá’u’l-Abhá, kiu devos, kiel antaŭdirita de Li, flirti de la pinakloj de la plej eminenta erudiciejo en la Islama mondo, ankoraŭ ne estas levita. La Plej Granda Domo, dekretita de Bahá’u’lláh en Sia Kitáb-i-Aqdas kiel centro de pilgrimado, ankoraŭ ne estas liberigita. La tria Mashriqu’l-Adhkár, konstruota je Lia gloro kaj kies tereno lastatempe akiriĝis, kaj ankaŭ la suplementaj institucioj de la du jam starigitaj Domoj de Adorado en la Oriento kaj la Okcidento, ankoraŭ ne estas konstruitaj. La kupolo, la fina ero, kiu kronu, kiel anticipita de ‘Abdu’l-Bahá, la Tombodomon de la Báb, ankoraŭ ne estas ekrealigita. La kodigo de la Kitáb-i-Aqdas, la Patrina Libro de la Bahaa Revelacio, kaj la sistema promulgado de ĝiaj leĝoj kaj preceptoj ankoraŭ ne estas komencitaj. La preparaj aranĝoj por la starigo de bahaaj tribunaloj, investitaj kun la laŭleĝa rajto apliki kaj efektivigi tiujn leĝojn kaj preceptojn, ankoraŭ ne estas faritaj. La restituo de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo kaj la restarigo de la komunumo tiel sindediĉe ĝin konstruinta estas ankoraŭ ne atingitaj. La suvereno, kiu ornamos, kiel profetita en la Plej Sankta Libro de Bahá’u’lláh, la tronon de Lia patrio kaj kiu disetendos sian reĝan protekton super Lia longe persekutita adeptaro, ankoraŭ ne montriĝis. La interbatalo, kiu devos rezulti el la kunigitaj atencoj farotaj, kiel profetita de ‘Abdu’l-Bahá, de la religiaj gvidantoj ĝis nun indiferentaj pri la avanco de la Kredo, estas ankoraŭ ne batalita. La Ora Jararo de la Kredo mem, kiu devos vidi la unuiĝon de ĉiuj popoloj kaj nacioj de la mondo, la establon de la Plej Granda Paco, la inaŭguron de la Regno de la Patro surtere, la maturiĝon de la tuta homaro kaj la naskiĝon de monda civilizacio inspirita kaj direktita de la kreivaj energioj liberigitaj de la Mondordo de Bahá’u’lláh kaj brilanta en sia zenita splendo, estas ankoraŭ ne naskiĝinta kaj ĝiaj gloroj ne imagataj.

Kio ajn

trafos ĉi tiun ankoraŭ bebaĝan Kredon de Dio dum estontaj jardekoj aŭ la sekvontaj jarcentoj, kio ajn la suferoj, danĝeroj kaj afliktoj, kiujn eble alportos la sekva stadio de ĝia tutmonda evoluado, de kie ajn venos la atencoj lanĉotaj kontraŭ ĝi fare de ĝiaj aktualaj aŭ estontaj oponantoj, kiel ajn grandaj la retropuŝoj kaj fiaskoj suferotaj de ĝi – povas ni, kiuj havis la privilegion aprezi, laŭ la sondkapabloj de niaj limigitaj mensoj, la signifon de tiuj mirindaj fenomenoj ligitaj kun ĝiaj leviĝo kaj establiĝo, havi nenian dubon, ke tio jam atingita de ĝi dum la unuaj cent jaroj de ĝia vivo donas sufiĉan garantion, ke impetos ĝi plu antaŭen, konkeros pli altajn nivelojn, faligos ĉiun obstaklon, malkovros novajn horizontojn kaj akiros ankoraŭ pli grandajn venkojn ĝis kiam estos komplete plenumita ĝia glora misio etendiĝanta ĝis al estontaj tempoj nun ankoraŭ nesonde

blaj.

1. La naskiĝo de la Revelacio de la Báb SEGPB01

Add range:

1.

La naskiĝo de la Revelacio de la Báb La 23a de majo 1944 signas la komencon de la plej turbula periodo de la Heroa Jararo de la Bahaa Erao, jararo markanta la inaŭguron de la plej glora epoko en la plej granda ciklo, kiun ĝis nun spertis la spirita historio de la homaro.

Ne pli ol nur naŭ jarojn daŭris tiu ĉi plej ekscita, tiu ĉi plej tragika, tiu ĉi plej eventoplena periodo de la unua bahaa jarcento. Ĝin inaŭguris la naskiĝo de Revelacio kies Portanton la estonteco aklamos kiel »la Punkton ĉirkaŭ Kiu la realoj de la Profetoj kaj Mesaĝistoj cirkulas«. Kaj finiĝis ĝi per la unuaj vivsignoj de ankoraŭ pli potenca Revelacio »kies tagon«, certigis Bahá’u’lláh mem, »ĉiu Profeto anoncis«, kiun »la animo de ĉiu Dia Mesaĝisto soife atendis« kaj tra kiu »elprovis Dio la korojn de la tuta aro de Siaj Mesaĝistoj kaj Profetoj«. Apenaŭ povas mirigi ke la senmorta kronikisto de la eventoj ligitaj kun la naskiĝo kaj leviĝo de la Bahaa Revelacio konsideris necese dediĉi ne malpli ol la duonon de sia kortuŝa rakonto al la priskribo de tiuj okazaĵoj, kiuj dum tiel kurta tempospaco tiel grave riĉigis – pere de sia tragikeco kaj heroeco – la religiajn kronikojn de la homaro. Pro la intense drameca forto, pro la rapideco, per kiu tiel signife gravaj eventoj sin sekvis, pro la holokaŭsto, kiu baptis ĝian naskiĝon, pro la miraklaj cirkonstancoj de la martiriĝo de Tiu, Kiu ĝin inaŭguris, pro la ivoj, per kiuj ĝi dekomence estis tiel profunde dotita, pro la fortoj, kiujn fine ĝi naskis, sendube unikas tiu ĉi naŭjara periodo en la tuta gamo da religiaj travivaĵoj de la homaro. Superrigardante la epizodojn de tiu ĉi unua akto de la majesta dramo ekstaras antaŭ niaj okuloj ĝia Ĉefheroo, la Báb, leviĝanta meteorsimile super la horizonto de Ŝirazo, trapasanta la malhelan ĉielon de Persio de sudo al nordo, malleviĝanta per tragika rapideco kaj pereanta en glora fulmo. Vidas ni Liajn satelitojn, galaksion de Dio-ebriaj herooj, leviĝantaj super tiu sama horizonto, disradiantaj la saman inkandeskan lumon, forbrulantaj kun tiu sama rapideco kaj donantaj siavice plian impeton al la daŭre kreskanta viveco de la naskiĝanta Kredo de Dio.

Tiu, Kiu donis al tiel nesondebla movado la originan impulson, estis neniu alia ol la promesita Qá’im (Li, kiu leviĝas), la Ṣáḥibu’z- Zamán (la Reganto de la Epoko), Kiu pretendas la ekskluzivan rajton nuligi la tutan religion de la Korano, Kiu nomis Sin mem »la Primara Punkto el kiu generiĝis ĉio kreita, … la Vizaĝo de Dio Kies splendoro neniam malhel-igeblas, la Lumo de Dio Kies radiado neniam paliĝas«. La popolo ene de kiu aperis Li, estis la plej dekadenca de la tuta civilizita mondo, ekstreme malklera, sovaĝa, kruela, droninta en antaŭjuĝoj, servile submetiĝanta je preskaŭ diigita klerika hierarkio, kiu, pro sia malestimindeco, memorigis pri la izraelanoj de Egiptio dum la tagoj de Moseo, pro sia fanatikeco pri la judoj dum la tagoj de Jesuo, kaj pro sia perverseco pri la idolanoj de Arabio dum la tagoj de Mohamedo. La ĉefmalamiko, kiu negis Liajn pretendojn, defiis Lian aŭtoritaton, presekutis Lian Kozon, kiu sukcesis preskaŭ estingi Lian lumon kaj kiu fine diseriĝis pro la efikoj de Lia Revelacio, estis la ŝijaisma klerikaro. Krude fanatikaj, nedireble koruptaj, senlime regantaj super la amasoj, ĵaluze kroĉiĝantaj je sia pozicio kaj nekuraceble oponantaj ajnajn liberalajn ideojn, estis la anoj de tiu kasto dum jarmilo preĝe alvokintaj la nomon de la Kaŝita Imamo, estis iliaj brustoj ardintaj per la atendado de Lia alveno, estis sonorinta de iliaj katedroj la laŭdado de Lia tutmonda dominado, kaj ankoraŭ devote kaj senĉese murmuradis iliaj lipoj preĝojn ke rapidiĝu Lia veno. La servopretaj instrumentoj prostituantaj siajn altajn oficojn por la celo de la malamikoj estis neniuj aliaj ol la suverenoj de la kaĝara dinastio, unue la bigota, malsanema kaj ŝanceliĝema ŝaho Muḥammad, kiu last-momente nuligis la viziton de la Báb al la ĉefurbo, kaj due la juna kaj sensperta ŝaho Násiri’d-Dín, kiu voleme donis sian konsenton mortpuni sian Kaptiton. La precipaj kanajloj, kiuj kuniĝis kun la ĉefiniciatintoj de tiel malica konspiro, estis la du grandveziroj, Hájí Mírzá Áqásí, la idoligita guvernisto de ŝaho Muḥammad, vulgara, ruzega kaj kaprica intrigemulo, kaj la despota, sangosoifa, senindulga Amír-Niẓám, Mírzá Taqí Khán; la unua de tiuj ekzilis la Báb-on al la montaraj citadeloj de Azerbajĝano, kaj la dua dekretis Lian mortigon en Tabrizo.

Ilia komplico en tiuj ĉi kaj aliaj abomenaj krimoj estis registaro pufiĝinta per aro da senfaraj, parazitaj korteganoj kaj koruptaj, malkompetentaj guberniestroj tenace kroĉ-iĝantaj je siaj nemerititaj privilegioj kaj plene servilaj al fifame degenera klerikaro. La herooj, kies faroj brilegas en la analoj de tiu ĉi furioza spirita batalo, en kiu envolviĝis samtempe la popolo, la klerikaro, la monarko kaj la registaro, estis la elektitaj disĉiploj de la Báb, la Literoj de l‘ Vivanto, kaj iliaj kunuloj, la pioniroj de la Nova Tago, kiuj fronte al tiom da intrigado, ignorado, senmoraleco, krueleco, superstiĉo kaj poltroneco kontraste elmontris spiriton noblegan, neestingeblan kaj pleje estimindan, scion surprize profundan, elokventon plene ravan, piecon supere fervoran, kuraĝon leone rezolutan, abnegacion sankte puran, devontigon granite firman, vizion mirige ampleksan, devoton por la Profeto kaj Liaj Imamoj, kiu iliajn kontraŭulojn konsternis, konvinkokapablon, kiu iliajn antagonistojn alarmis, kredon tiel profundan kaj konduton tiel noblan, ke ili defiis kaj renversis la vivojn de siaj samlandanoj.

La inaŭgura sceno de la unua akto de tiu ĉi granda dramo okazis en la supra ĉambro de la modesta hejmo de la filo de komercisto en Ŝirazo, en obskura angulo de tiu urbo. Estis la horo antaŭ sunsubiro, la 22an de majo en la jaro 1844. Ĉeestis la Báb, 25jara sajido de pura kaj sankta deveno, kaj la juna Mullá Ḥusayn, la unua kredonta je Li. Ilia renkontiĝo tuj antaŭ tiu interparolo estis ŝajne pure hazarda. La interparolado mem daŭris ĝis la horo de l‘ sunleviĝo.

La Gastiganto restis sola kun Sia gasto kaj la dormanta urbo neniel konsciis pri la graveco de ilia konversacio. Por la estontaj generacioj konserviĝis nenia protokolo pri tiu unika nokto krom la fragmenta sed tre informriĉa raporto el la buŝo de Mullá Ḥusayn. »Sidis mi, perpleksa pro Liaj vortoj, forgesinta la horon kaj tiujn, kiuj min atendis«, atestis li mem post klarigi kiujn demandojn li starigis al sia Gastiganto kaj kiujn plene kontentigajn respondojn li de Tiu ricevis, respondoj, kiuj sen ajna dubo pruvis la pravecon de Ties pretendo esti la promesita Qá’im. »Subite la voko de l‘ muezino, kiu vokis la kredantojn al ilia matena preĝo, vekis min el la ekstazo, en kiun evidente mi estis falinta. Ĉiujn delicojn, ĉiujn nedireblajn glorojn, kiujn la Ĉiopova priskribis en Sia Libro kiel la netakseblan posedaĵon de la popolo de l‘ Paradizo – ŝajne mi ilin ĉiujn spertis dum tiu nokto.

Mi sentis min kvazaŭ troviĝi en loko pri kiu vere direblas: ›Tie nenia plago nin atingos kaj tie nenia laceco nin tuŝos‹; ›neniun vantan parolon ili tie aŭdos, nek ian falsecon, sed nur la vokon, “Paco! Paco!”‹; ›ilia voko tie estos “Gloron al Vi, ho Dio!” kaj ilia saluto tie “Paco!”, kaj finiĝos ilia voko per “Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj kreitaĵoj!”‹ Dormo fuĝis de mi tiunokte.

Ensorĉis min la muziko de Lia voĉo, kiu leviĝis kaj falis dum Lia ĉantado – nun forte ŝvelanta kiam rivelis Li versojn de la Qayyúmu’l-Asmá‘, kaj jen iĝis etere kaj fajne harmonia kiam Li eldiris la preĝojn revelaciitajn. Fine de ĉiu alvoko ripetis Li la verson: ›Diste de la gloro de via Sinjoro, la Ĉia-Glora, estu kion Liaj kreitaĵoj asertas pri Li! Kaj paco estu sur Liaj Mesaĝistoj! Kaj laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj estaĵoj!‹« »Tiu ĉi revelacio«, Mullá Ḥusayn plie atestis, »tiel subite kaj impete torentis sur min, venis ĝi kiel tondro, kiu iomatempe ŝajnis sensentigi miajn sensojn. Blindigis min ĝia miriga splendo kaj superis min ĝia detrua potenco. Ekscito, ĝojo, spirhalto kaj miro kirlis la profundon de mia animo. Domina inter tiuj emocioj estis ĝojego kaj forteco, kiuj ŝajnis min transformi. Kiel febla kaj senpotenca, kiel deprimita kaj timida antaŭe mi sentis min! Povis mi nek skribi nek iri – tiel tremadis miaj manoj kaj piedoj. Nun tamen min galvanizis la scio pri Lia Revelacio. Mi sentis posedi tiajn kuraĝon kaj forton, ke, se la tuta mondo, ĉiuj ĝiaj popoloj kaj regantoj, leviĝus kontraŭ mi, kontraŭstarus mi ilian atencon sole kaj sentime.

La universo ŝajnis esti manpleno da polvo en mia teno. Ŝajnis mi esti la voĉo de personiĝinta Gabrielo alvokanta la tutan homaron: ›Vekiĝu, ĉar jen, aŭroris la matena Lumo. Leviĝu, ĉar manifestiĝis Lia Kozo. Vaste malfermita estas la pordo de Lia graco; eniru do, ho popoloj de la mondo! Ĉar estas veninta Li, Kiu estas Tiu promesita al vi!‹« Tamen, pli signifan lumon ĵetas sur tiun ĉi epizodon, kiu markas la Deklaron de la Misio de la Báb, tralego de tiu »unua, plej granda kaj plej potenca« el ĉiuj libroj de la Baba Religio, la fama komentario pri la surao Jozefo, kies unua ĉapitro, kiel estas konfirmita al ni, fluis komplete dum tiu nokto de l‘ noktoj el la plumo de ĝia dia Revelacianto. La priskribo de tiu epizodo fare de Mullá Ḥusayn same kiel la unuaj paĝoj de tiu libro atestas pri la grandeco kaj potenco de tiu grava Deklaro.

La pretendo esti ne malpli ol la porparolanto de Dio mem, promesita de la Profetoj de pasintaj tempoj; la aserto, ke Li samtempe estas la Heroldo de Iu nemezureble pli granda ol Li mem; la alvokoj, kiujn Li trumpete direktis al la reĝoj kaj monarkoj de la tero; la severaj avertoj direktitaj al la ĉefo de la reĝimo, ŝaho Muḥammad; la konsilo al Hájí Mirza Aqasi timi Dion, kaj la rezoluta ordono abdiki sian aŭtoritaton kiel grandveziro de la ŝaho kaj submetiĝi je Tiu, Kiu estas la »Heredanto de la tero kaj de ĉio sur ĝi«; la provoko submetita al la regantoj de la mondo, per kiu Li proklamis la sendependecon de Sia Kozo, deklaris la vanecon de ilia efemera potenco kaj ilin alvokis »meti flanken, ĉiu kaj ĉiuj, sian regadon«

kaj porti Lian Mesaĝon al »landoj kaj en la Oriento kaj en la Okcidento« – ĉio tio konsistigas la esencajn trajtojn de tiu unua kontakto, kiu markis la naskiĝon kaj fiksis la daton de la komenco de la plej glora erao de la spirita vivo de la homaro. Kun tiu ĉi historia Deklaro ekaŭroris nova tempo, kiu signas la finon kaj kompletiĝon de ĉiuj antaŭaj. La unua impulso de tiel signifoplena Revelacio estis komunikita al tiu, »por kiu sola«, laŭ la Kitáb-i-Íqán, »Dio establiĝis sur la sidejo de Sia kompato kaj ascendis sur la tronon de eterna gloro«. Tamen, ne antaŭ ol pasis kvardek tagoj komenciĝis la akceptado de la ceteraj deksep Literoj de l’ Vivanto. Iom post iom, spontanee, kelkaj dum dormo, aliaj maldorme, iuj pere de fastado kaj preĝado, aliaj helpe de sonĝoj kaj vizioj, ili malkovris la Celon de sia serĉado kaj kolektiĝis sub la standardo de la novnaskita Kredo. La lasta, sed laŭrange la unua, de tiuj Literoj enskribitaj sur la Konservita Tabelo, estis la erudicia, dudekdujara Quddús, rekta posteulo de Imamo Ḥasan kaj la plej estimata disĉiplo de Siyyid Káẓim. Tuj post li virino, la sola de sia sekso, kiu malkiel ŝiaj kundisĉiploj neniam atingis la ĉeeston de la Báb, akiris la apostolan rangon en la nova religisistemo.

Poetino malpli ol tridekjara, de nobla deveno, fascine ĉarma, nerezisteble elokventa, kun spirito nevenkebla, konvinkoj malortodoksaj kaj agoj aŭdacaj fariĝis ŝi per la »Lango de l’ Gloro« la neforgesebla Ṭáhirih (la Pura) kun la kroma nomo Qurratu’l-‘Ayn (Kompato de l’ Okuloj) ricevita de Siyyid Káẓim, ŝia instruisto; ŝi eksciis per dumsonĝa apero al ŝi de la Báb pri tiu ĉi Kozo, kiu estis destinita levi ŝin al plej alta famo kaj sur kiun verŝis ŝi, per sia aŭdaca heroeco, nepereontan brilon.

Ĉi tiuj »unuaj Literoj generitaj de la Primara Punkto«, ĉi tiu »kompanaro de anĝeloj viciĝanta antaŭ Dio en la Tago de Lia veno«, ĉi tiuj »Konservujoj de Lia Mistero«, ĉi tiuj »Printempoj fontintaj el la Fonto de Lia Revelacio«, ĉi tiuj unuaj kunuloj, kiuj, laŭ la vortoj de la Persa Bajano, »ĝuas plej proksiman aliron al Dio«, ĉi tiuj »Lumiloj, kiuj de eterne riverencis kaj eterne plu riverencos antaŭ la Ĉiela Trono«, kaj fine ĉi tiuj en la Apokalipso menciitaj »presbiteroj« »sidantaj antaŭ Dio sur iliaj seĝoj«, »vestitaj per blankaj vestoj« kaj havantaj surkape »orajn kronojn« – ĉi tiuj estis, antaŭ sia disirado, vokitaj al la ĉeesto de la Báb, Kiu al ili diris Siajn vortojn de adiaŭo, konfidanta al ĉiu el ili specifan taskon kaj asignanta al iuj el ili kiel la konvenan terenon de aktivado siajn devenajn provincojn. Li preskribis al ili observi plejan singardemon kaj moderecon en sia konduto, rivelis la altecon de ilia rango kaj emfazis la grandecon de iliaj responsoj. Li ilin memorigis pri la vortoj direktitaj de Jesuo al Siaj disĉiploj kaj emfazis la superan grandegecon de la Nova Tago. Li avertis ilin, ke ili ne per deturniĝo sin senigu de la Regno de Dio, kaj certigis al ili, ke, se plenumos ili la ordonon de Dio, igos Dio ilin Siaj heredantoj kaj spiritaj gvidantoj inter la homoj. Li aludis pri la sekreto kaj anoncis la alproksimiĝon de Tago ankoraŭ pli potenca kaj petis ilin prepari sin por ĝia alveno.

Li rememorigis pri la triumfo de Abrahamo super Nimrodo, de Moseo super Faraono, de Jesuo super la juda popolo, kaj de Mohamedo super la triboj de Arabio, kaj asertis la neeviteblan kaj finan ekregon de Sia propra Revelacio. Al Mullá Ḥusayn Li konfidis mision de pli specifa naturo kaj pli grandega graveco. Li konfirmis ke estis Lia interligo kun li establita, avertis lin esti pacienca kaj indulgema kun la klerikoj, kiujn renkontos li, instrukciis lin iri al Teherano, kaj aludis per vortoj plej ardaj al la ankoraŭ ne rivelita Mistero konservita en tiu urbo – Mistero kiu, Li asertis, transcendos la lumon de kaj Heĝazo kaj Ŝirazo.

Vigligitaj ekagi per la mandato aljuĝita al ili, lanĉitaj sur sia danĝera kaj revolucia misio, ekvojiris ĉi tiuj sekundaraj lumiloj, kiuj kune kun la Báb konsistigas la Unuan Váḥid-on de la Religi- sistemo de la Bajano, dise kaj vaste tra la provincoj de sia denaska lando, kie, kun senkompara heroeco, ili rezistis la sovaĝan kaj komunan atencon de la fortoj kuniĝantaj kontraŭ ili, kaj senmort- igis sian Kredon per siaj propraj heroaĵoj kaj tiuj de siaj sam- religianoj, tiel kreante tumulton, kiu konvulsie skuis ilian landon kaj resonigis siajn eĥojn ĝis al la ĉefurboj de okcidenta Eŭropo.

Estis tamen nur post kiam la Báb estis ricevinta la entuziasme anticipitan leteron de Mullá Ḥusayn, Sia fidata kaj amata leŭten- anto, komunikanta la ĝojajn novaĵojn de sia interparolo kun Bahá’u’lláh, ke Li decidis entrepreni Sian longan kaj penan pilgrimadon al la Tomboj de Siaj prapatroj. En la monato ŝabano de la jaro 1260 p.h. (septembro 1844) en plenumo de islamaj tradicioj ekis al vizito de la Kaabo Tiu, Kiu estis flanke de kaj Sia patro kaj Sia patrino semo de la eminenta Fáṭimih kaj estis ankaŭ posteulo de la Imamo Ḥusayn, la plej eminenta inter la laŭleĝaj posteuloj de la Profeto de Islamo. En Buŝero la 19an de ramadano (oktobro 1844) per velŝipo Li ekvojaĝis, akompanata de Quddús, kiun Li persiste preparis por la transpreno de sia estonta ofico.

Albordiĝinta en Ĝido post ŝtorma vojaĝo daŭrinta pli ol monaton, Li surmetis la pilgriman veston kaj ekrajdis per kamelo al Mekko, kie Li alvenis la unuan de dulhiĵao (la 12an de decembro). Quddús, tenanta la bridon en siaj manoj, akompanis sian Mastron piedire al tiu Sanktejo. Laŭ Lia kronikisto la Profeto-pilgrimanto de Ŝirazo dediĉis la tagon ‘Arafih plentempe al preĝado. En la tago Nahr Li pluiris al Muná, kie Li laŭ kutimo oferis dek naŭ ŝafidojn, naŭ en Sia propra nomo, sep en la nomo de Quddús kaj tri en la nomo de Sia etiopa servanto. Poste Li, kune kun la aliaj pilgrimantoj, ĉirkaŭ- iris la Kaabon kaj plenumis la ritojn preskribitajn por la pilgrimo. Lian viziton al Heĝazo markis du epizodoj aparte gravaj. La unua estis la deklaro de Lia misio kaj Lia aperta defio al la aroganta Mírzá Muhít-i-Kirmání, unu el la plej elstaraj subtenantoj de la Shaykhí-skolo, kiu foje eĉ ne hezitis aserti sian sendependecon de la estroj de tiu skolo, kiun post la morto de Siyyid Káẓim estis transpreninta Ḥájí Muḥammad Karím Khán, terura malamiko de la Kredo de la Báb.

La dua estis la invito, en la formo de epistolo transdonita de Quddús al la Sherif de Mekko, per kiu la gardanto de la Domo de Dio estis alvokita akcepti la veron de la nova Revelacio.

Tamen, sorbita per siaj propraj okupoj la Sherif ne respondis.

Sep jarojn poste, kiam dum konversacio kun iu Ḥájí Níyáz-i-Baghdádí tiu ĉi sama Sherif estis informita pri la cirkonstancoj de la misio kaj la martiriĝo de la Profeto de Ŝirazo, li atente aŭskultis la priskribon de tiuj eventoj kaj esprimis sian indignon pri la tragika sorto trafinta Lin. La vizito de la Báb en Medino markis la finiĝon de Lia pilgrimo. Tra Ĝido Li revenis al Buŝero, kie unu el Liaj unuaj agoj estis adiaŭi Sian kunvojaĝanton kaj disĉiplon kaj certigi al li, ke li renkontos la Amaton de ilia koro. Krome Li anoncis al li, ke li akiros la kronon de martira morto kaj ke Li mem poste suferos similan sorton per la mano de ilia komuna malamiko. La reveno de la Báb al Sia denaska lando (safaro 1261; februaro – marto 1845) signalis tumulton, kiu skuis la tutan landon. La incendio, kiun bruligis la deklaro de Lia misio, hele ekflamis per la disvojado kaj aktivecoj de Liaj nomumitaj disĉiploj. Jam ene de malpli ol du jaroj estis ĝi bruliginta la pasiojn de same ĝiaj amikoj kaj malamikoj. La eko de la incendio eĉ ne atendis la revenon al Sia denaska urbo de Tiu, Kiu ĝin kaŭzis. El la implicoj de Revelacio tiel drame sternita super popolo tiel degenerita, tiel facile flamigebla, povis fakte rezulti nenio alia ol eksciti en la homaj brustoj la plej furiozajn pasiojn de timo, de malamo, de kolerego kaj envio.

Kredo kies Fondinto ne kontentiĝis per la pretendo esti la Pordo al la Kaŝita Imamo, Kiu alprenis rangon superantan eĉ tiun de la Ṣáḥibu’z-Zamán, Kiu konsideris Sin la antaŭulo de iu senkompare pli granda ol Li mem, Kiu ordone komandis al ne nur la regatoj de la ŝaho, sed al la monarko mem kaj eĉ al la reĝoj kaj princoj de la tero forlasi ĉion sian kaj sekvi Lin, Kiu pretendis esti la heredanto de la tero kaj ĉio ĝia – Kredo kies religiaj doktrinoj, kies etikaj normoj, sociaj principoj kaj religiaj leĝoj defiis la tutan strukturon de la socio en kiu ĝi naskiĝis, baldaŭ arigis, kun frapanta unuanimeco, la amason de la popolo malantaŭ siaj pastroj kaj sia ŝtatestro kun liaj ministroj kaj lia registaro, kaj kunveldis ilin al oponado, kiu ĵuris detrui, radike kaj plene, la movadon, kiun iniciatis Iu, Kiun ili konsideris esti malpia kaj aroga pretendanto. Eblas diri ke kun la reveno de la Báb al Ŝirazo komenciĝis la unua kolizio de fortoj neakordigeblaj.

Jam la energia kaj aŭdaca Mullá ‘Alíy-i-Basṭámí, unu el la Literoj de l’ Vivanto, »la unua, kiu forlasis la Domon de Dio (Ŝirazo) kaj la unua, kiu Lianome suferis«, – kiu, en ĉeesto de unu el la eminentaj reprezentantoj de ŝijaisma Islamo, la vaste fama Shaykh Muḥammad Ḥasan, aŭdace asertis, ke el la plumo de lia novtrovita Mastro ene de kvardek ok horoj fluis versoj samnombre kiel tiuj de la Korano, por kiujn revelacii ĝia Aŭtoro bezonis dudek tri jarojn – estis ekskomunikita, ĉenligita, senhonorigita, enprizonigita kaj probable mortigita.

Mullá Ṣádiq-i-Khurásání, kiu, instigita de la ordono de la Báb en la Khasá’il-i-Sab‘ih ŝanĝi la sanktegan formulon de la adhán, en Ŝirazo antaŭ ŝokita kongregacio ĝin voĉigis en ĝia amendita formo, estis tuj arestita, insultita, senvestigita kaj skurĝita per milo da vipobatoj. La kanajla Ḥusayn Khán, la Niẓámu’d-Dawlih, la guberniestro de la provinco Farso, kiu estis leginta la defion vortigitan en la Qayyúmu’l-Asmá‘, ordonis ke Mullá Ṣádiq, kune kun Quddús kaj alia kredanto, estu senprokraste kaj publike punata, kaj igis forbruli iliajn barbojn, trabori iliajn nazojn kaj tiujn tratiri per rimenoj. Estinte sub tiaj hontindaj kondiĉoj kondukitaj tra la stratoj, estis ili poste elpelitaj el la urbo. Tiutempe la loĝantoj de Ŝirazo bolis per ekscitiĝo. Perforta polemiko furiozis en la moskeoj, la medresoj, la bazaroj kaj aliaj publikaj lokoj. Paco kaj sekureco estis grave endanĝerigitaj. La mulaoj, maltrankvilaj, enviaj, kaj profunde kolerigitaj, komencis percepti kiel endanĝerigita estis ilia pozicio. La guberniestro, tre alarmita, ordonis aresti la Báb-on.

Estis Li eskorte venigita al Ŝirazo kaj, en ĉeesto de Ḥusayn Khán, severe riproĉita kaj Lia vizaĝo tiel violente batita, ke Lia turbano falis teren. Per la interveno de la Imám-Jum‘ih Li estis, je ties honoro, liberigita kaj konfidita al la gardo de Sia patrina onklo Ḥájí Mírzá Siyyid ‘Alí. Sekvis mallonga paŭzo de trankvileco, kiu ebligis al la kaptita Junulo festi la tiujaran kaj la sekvajaran Naw-Rúz-on en relativa senzorgo kune kun Sia patrino, Sia edzino kaj Sia onklo. Dume la febro, kiu estis kaptinta Liajn adeptojn, transiris per si mem al la klerikaro kaj al la komercistaro kaj invadis la pli altajn sociajn rondojn.

Efektive, ondo da pasia enketado inundis la tutan landon kaj sennombraj kongregacioj mire kaj scivole aŭskultis la atestojn elokvente kaj sentime vortigitajn de la rondvojaĝantaj mesaĝistoj de la Báb. La tumulto fariĝis tiel granda, ke la ŝaho, ne povanta pli longe ignori la situacion, delegis la fiditan Siyyid Yaḥyáy-i-Dárábí, alinomita Vaḥíd, unu el la plej erudiciaj, elokventaj kaj influaj de liaj subuloj – viro kiu parkere posedis ne malpli ol tridek mil tradiciojn –, enketi pri la vera situacio kaj raporti al li. Tiu – viro tolerema, tre sprita, laŭnature fervora kaj intime asociita kun la kortego – dum tri sinsekvaj interparoloj komplete konvinkiĝis per la argumentoj kaj personeco de la Báb. Ilia unua interparolo koncentriĝis je la metafizikaj instruoj de Islamo, je la plej obskuraj eroj de la Korano, kaj je la tradicioj kaj profetaĵoj de la Imamoj. Dum la dua interparolo Vaḥíd konsternite devis konstati ke la demandoj, kiujn li intencis submeti por ekspliko, estis forviŝitaj el lia tiel bonega memoro – kaj spite al tio, tiel li tute perplekse devis eltrovi, la Báb respondis ĝuste tiujn de li forgesitajn demandojn.

Dum la tria interparolo la cirkonstancoj de la revelaciado de komentario pri la surao Kawthar, ampleksanta ne malpli ol du mil versojn, fare de la Báb tiel forte impresis la delegiton de la ŝaho, ke li kontentigis sin per nura skriba raporto al la kortegestro kaj leviĝis por de nun dediĉi siajn tutajn vivon kaj rimedojn al la servo de Kredo, kiu pli poste dum la ribelo de Nejrizo kompensus lin per la krono de martiriĝo. Li, kiu kun firma decidemo volis malpravigi la argumentojn de mistera sajido de Ŝirazo, volis konvinki Lin rezigni pri Siaj ideoj kaj volis kiel indikon de sia venko super Li konduki Lin al Teherano – li estis devigita senti sin, kiel li mem poste agnoskis, »humila kiel la polvo sub Liaj piedoj«. Eĉ Ḥusayn Khán, kiu estis la gastiganto de Vaḥíd dum ties restado en Ŝirazo, sentis sin devigita skribi al la ŝaho kaj esprimi sian konvinkon ke la eminenta delegito de lia moŝto fariĝis babano.

Alia fama subtenanto de la Kozo de la Báb, eĉ pli arde fervora ol Vahíd kaj laŭ rango preskaŭ same eminenta, estis Mullá Muḥammad-‘Alíy-i-Zanjání, alinome Ḥujjat.

Estante Akhbárí, pasia polemikulo, kun menso aŭdaca kaj sendependa, ne toleranta restriktojn, viro, kiu aŭdacis kondamni la tutan klerikan hierarkion de la Abváb-i-Arbá‘ih ĝis al la plej humila mulao, estis li pli ol unufoje per siaj superaj talentoj kaj verva elokvento publike refutinta kaj konfuzinta siajn ortodoksajn ŝijaismajn oponantojn.

Tia persono ne povis resti indiferenta al Kozo, kiu kaŭzis tiel gravan fendon inter liaj sampatrianoj. La disĉiplo, kiun li sendis al Ŝirazo por enketi pri la afero, tuj falis sub la sorĉon de la Báb. La legado de unusola paĝo de la Qayyúmu’l-Asmá’, alportita de tiu mesaĝisto al Ḥujjat, sufiĉis por kaŭzi tian transformiĝon ene de li, ke li deklaris antaŭ la kolektiĝintaj ulemoj de sia naskiĝurbo, ke, se la Aŭtoro de tiu verko deklarus la tagon esti nokto kaj la sunon esti ombro, li senhezite sankcius tian verdikton. Ankoraŭ plia varbito por la daŭre plu ŝvelanta armeo de la nova Kredo estis la eminenta klerulo Mírzá Aḥmad-i-Azghandí, la plej klera, la plej saĝa kaj la plej elstara inter la ulemoj de Ĥorasano, kiu, anticipinte la alvenon de la promesita Qá’im, estis kompilinta ĉirkaŭ dekdu mil tradiciojn kaj profetaĵojn pri la tempo kaj karaktero de la atendita Revelacio, estis cirkuliginta tiujn inter Liaj disĉiploj, kaj estis instiginta ilin vaste citi tiujn al ĉiuj kongregacioj kaj en ĉiuj kunvenoj. Dum en la provincoj la situacio konstante pli malboniĝadis, rapide kulminis la amara malamikeco de la popolo de Ŝirazo. Ḥusayn Khán, venĝema, nepardonema kaj ĉagrenita per la raportoj de siaj senlacaj agentoj, ke la povo kaj famo de sia Kaptito kreskadis ĉiuhore, decidis tuj agi. Estas eĉ raportita ke lia komplico, Ḥájí Mírzá Áqásí, instigis lin sekrete mortigi la untan disfaliganton de la ŝtato kaj ruiniganton de ĝia establita religio. Laŭ ordono de la guberniestro grimpis la policĉefo, ‘Abdu’l-Ḥamíd Khán, en profunda nokto la muron de la domo de Ḥájí Mírzá Siyyid ‘Alí, kie la Báb estis hejmarestita, eniĝis, Lin arestis kaj ĉiujn Liajn librojn kaj dokumentojn konfiskis. Tiun saman nokton, tamen, okazis evento, kiu per sia drama subiteco sendube estis provi- dence destinita por nuligi la planojn de la komplotantoj kaj ebligi al la Celobjekto de ilia malamo daŭrigi Sian agadon kaj plenumi Sian Revelacion.

Katastrofe severa ekapero de ĥolero ekde la noktomezo estis jam trafinta centon da homoj. La timego antaŭ tiu plago obsedis ĉiun koron kaj la loĝantoj de la trafita urbo, vekriantaj kaj funebrantaj, forfuĝis en konfuzo. Jam mortis tri el la domservantoj de la guberniestro.

Anoj de lia familio kuŝis danĝere malsanaj. En sia malespero estis li, lasante la mortintojn neen- tombigitaj, fuĝinta al ĝardeno en la periferio de la urbo. ‘Abdu’l- Ḥamíd Khán, alfrontita per ĉi tiu neantaŭvidita evoluo, decidis konduki la Báb-on al Lia propra hejmo. Je la alveno eksciis li konsternite, ke lia propra filo kuŝas agonie kun la plago. En sia malespero li ĵetis sin al la piedoj de la Báb, petegis pardonon, ĵurpetis Lin ne puni la filon per la pekoj de la patro, kaj ĵure promesis eksiĝi de sia posteno kaj neniam denove akcepti tian pozicion. Konstatinte ke lia preĝo estis respondita li pledis al la guberniestro liberigi sian Kaptiton kaj tiel eviti la mortigajn sekvojn de tiu ĉi hanto. Ḥusayn Khán konsentis kaj liberigis sian Kaptiton kondiĉe ke Li forlasu la urbon. Mirakle savita per ĉiopova kaj gardema Providenco, la Báb iris al Isfahano (septembro 1846) akompanata de Siyyid Káẓim-i- Zanjání. Sekvis alia paŭzo, nelonga tempo de relativa trankvileco dum kiu la lanĉitaj Diaj procezoj impetis plu, antaŭ ol fulmrapide disvolviĝis serio da eventoj, kiu kondukis al la malliberigo de la Báb en la fortresoj de Máh-Kú kaj Chihríq kaj kulminis per Lia martiriĝo sur la kazerna korto de Tabrizo. Bone konscia pri la baldaŭ Lin afliktontaj elprovoj, la Báb estis, antaŭ Sia fina separiĝo de Sia familio, testamentinta al Sia patrino kaj Sia edzino ĉiujn Siajn posedaĵojn, estis konfidinta al la lasta la sekreton pri kio Lin trafos kaj revelaciinta por ŝi specialan preĝon, per la legado de kiu, Li certigis ŝin, malaperus ĉiuj ŝiaj konsterniĝoj kaj malĝojoj.

Laŭ la instrukcioj de la guberniestro de la urbo, Manúchihr Khán, la Mu‘tamidu’d-Dawlih, kiu estis ricevinta leteron de la Báb petanta lin indiki la ejon kie Li loĝu, la unuajn kvardek tagojn de Sia estado en Isfahano pasigis Tiu kiel gasto de Mírzá Siyyid Muḥammad, la Sulṭánu’l-‘Ulamá, la Imám-Jum‘ih, unu el la plej altrangaj klerikaj eminentuloj de la urbo. Li estis honore bonvenigita kaj tiel sorĉis la popolon de tiu urbo ke, je iu okazo, entuziasma homamaso post Lia reveno de la publika banejo laŭte postulis la akvon uzitan de Li por Sin lavi. Tiel magia estis Lia ĉarmo, ke Lia gastiganto, forgesante la dignon de sia alta rango, insistis mem servi al Li. Estis laŭ la peto de tiu ĉi sama altrangulo, ke la Báb iun nokton post vespermanĝo revelaciis Sian tre konatan komentarion pri la surao Va’l-‘Asr.

Skribanta kun miriga rapideco, Li, ene de nur kelkaj horoj, surpaperigis klarigon pri la signifo de nur la unua litero de tiu surao – litero kiun estis emfazinta Shaykh Aḥmad-i- Aḥsá’í kaj kiun Bahá’u’lláh mencias en la Kitáb-i-Aqdas –, versoj, kiuj nombre egalis trionon de la Korano, bravaĵo, kiu elvokis tian respektoplenan omaĝon de tiuj, kiuj ĝin atestis, ke ili leviĝis kaj kisis la orlon de Lia robo.

La tumulta entuziasmo de la loĝantaro de Isfahano dume videble kreskis. Amasoj da homoj, iuj instigitaj de scivolo, aliaj avidaj eltrovi la veron, ankoraŭ aliaj ege dezirantaj esti kuracataj de siaj kriplaĵoj, el ĉiu kvartalo de la urbo venadis ege multnombre al la domo de la Imám-Jum‘ih. La saĝa kaj prudenta Manúchihr Khán ne povis rezisti la tenton viziti tiel strangan, tiel scivoligan Personecon. Antaŭ brila kunveno de la plej erudiciaj klerikoj petis li, kartvelo laŭ deveno kaj denaska kristano, la Báb-on ekspliki kaj elmontri la veron de la specifa misio de Mohamedo.

Al ĉi tiu peto, kiu la ĉeestantojn estus metinta en embarason, la Báb vole respondis. Post malpli ol du horoj kaj sur kvindek paĝoj Li ne nur revelaciis precizan, viglan kaj originalan disertacion pri ĉi tiu nobla temo, sed ankaŭ ligis ĝin kun kaj la alproksimiĝo de la Qá’im kaj la reveno de la Imamo Ḥusayn – prezentaĵo kiu instigis Manúchihr Khán-on deklari antaŭ tiu renkontiĝo sian kredon je la Profeto de Islamo, kaj ankaŭ sian rekonon de la supernaturaj donitaĵoj per kiuj estis dotita la Aŭtoro de tiel konvinka traktato. Ĉi tiu evidente kreskanta influo de needukita Junulo je la guberniestro kaj la loĝantoj de urbo prave konsiderata kiel unu el la bastionoj de ŝijisma Islamo, alarmis la klerikajn aŭtoritatulojn. Rezignante pri ia aperta malamikeco, kio, kiel tute bone ili sciis, nur malebligus al ili realigi sian intencon, provis ili per la cirkuligado de plej senbridaj onidiroj persvadi la grandveziron de la ŝaho savi situacion, kiu de horo al horo fariĝis pli akuta kaj minaca. La populareco ĝuata de la Báb, Lia persona prestiĝo, kaj la honoroj elmontritaj al Li de Liaj sampatrianoj jam estis atingintaj sian plej altan nivelon. Baldaŭ venonta pereo rapide komencis ombri super Li. De tiam disvolviĝis en rapida sinsekvo serio da tragedioj destinitaj kulmini je Lia propra morto kaj la evidenta estingo de la influo de Lia Kredo.

La superregema kaj ruza Ḥájí Mírzá Áqásí, timanta ke la influo de la Báb povus trafi ankaŭ lian suverenon kaj sekve sigeli la propran pereon, estis kiel neniam antaŭe ektimigita. Instigita per suspekto ke la Báb ekhavis la sekretan simpation de la Mu‘tamíd kaj bone konscia ke la ŝaho fidis je tiu, li severe riproĉis la Imám- Jum‘ih-on esti neglektinta sian sanktan devon. Samtempe li per kelkaj leteroj malavare verŝis siajn favorojn super la ulemoj de Isfahano, kiujn ĝis tiam li ignoris. Agitita klerikaro komencis de la predikseĝoj de tiu urbo insulti kaj kalumnii la Aŭtoron de tio, kio por ili estis abomeninda kaj forte timinda herezo. La ŝaho mem estis persvadita voki la Báb-on en sian ĉefurbon. Manúchihr Khán, petita aranĝi Lian foriron, decidis intertempe transloĝigi Lin al sia propra hejmo. Dume la muĝtahidoj kaj la ulemoj, konsternitaj pro la signoj de tiel penetra influo, kunvokis renkontiĝon, kiu produktis insultan dokumenton subskribitan kaj sigelitan de la klerikaj gvidantoj de la urbo kaj denuncanta la Báb-on kiel herezulon kaj kondamnanta Lin al morto. Eĉ la Imám-Jum‘ih estis devigita aldoni sian skriban ateston ke la Akuzito malhavas saĝon kaj juĝkapablon. La Mu‘tamíd, en sia granda embaraso kaj por pacigi la kreskantan tumulton, elpensis planon per kiu ĉiam pli maltrankvila popolamaso estis kredigita ke la Báb foriris al Teherano, dum li sukcese ebligis al Li mallongan, kvarmonatan ripozadon en la privateco de la ‘Imárat-i-Khurshíd, la privata rezidejo de la guberniestro en Isfahano. Estis dum tiuj tagoj ke la gastiganto esprimis la deziron dediĉi ĉiujn siajn posedaĵojn, taksitaj de liaj samtempuloj je ne malpli ol kvardek milionoj da frankoj, al la antaŭenigo de la interesoj de la nova Kredo, deklaris sian intencon konverti ŝahon Muḥammad, persvadi tiun liberigi sin de hontinda kaj krima ministro, kaj akiri lian reĝan konsenton por geedziĝo de unu el liaj fratinoj kun la Báb. Tamen, akcelis la alproksimiĝantan krizon la subita morto de la Mu‘tamíd, aŭgurita de la Báb mem. La senkompata kaj rabema Gurgín Khán, la vicguberniestro, persvadis la ŝahon sendi duan alvokon ordonantan, ke la kaptita Junulo estu kaŝvestite sendata al Teherano, akompanata de rajdeskorto. Al ĉi tiu skriba mandato de

2. La malliberigo de la Báb en Azerbajĝano SEGPB02

Add range:

la suvereno senhezite respondis la abomena Gurgín Khán, kiu antaŭe estis eltrovinta kaj detruinta la testamenton de sia onklo, la Mu‘tamíd, kaj konfiskinta ties posedaĵojn.

Tamen, je la distanco de malpli ol tridek mejloj de la ĉefurbo, en la fortreso de Kinár- Gird, mesaĝisto liveris al Muḥammad Big, kiu estris la eskorton, skriban ordonon de Ḥájí Mírzá Áqásí kun la instrukcio iri al Kulayn kaj tie atendi pliajn instrukciojn. Tion ĉi sekvis nelonge poste letero datita rabiosanio 1263 (19a de marto ĝis 17a de aprilo 1847), kiun la ŝaho mem direktis al la Báb kaj kiu, kvankam esprimita ĝentilvorte, klare indikis kiel vaste efikis la venena influo de la grandveziro je la suvereno. La planoj tiel ame intencitaj de Manúchihr Khán estis nun jam plene fiaskintaj. La fortreso Máh-Kú, ne malproksime de la samnoma vilaĝo, kies loĝantoj estis longatempe ĝuintaj la favoron de la ĉefveziro, troviĝis en la plej izolita nordokcidenta angulo de Azerbajĝano kaj estis, je la konsilo de lia perfida ministro, fare de ŝaho Muḥammad asignita kiel la loko de enprizonigo de la Báb. Neniu pli ol nur unu kunulo kaj unu servanto el inter Lia sekvantaro ricevis permeson kunesti kun Li en tiu malgajiga kaj malfavora ĉirkaŭaĵo. Ĉiopova kaj ruza, tiu ministro, pretekstante ke necesus al lia mastro koncentri sian tujan atenton je lastatempa ribelo en Ĥorasano kaj insurekcio en Kermano, sukcesis fiaskigi planon, kiu, se realiĝinta, estus plej grave efikinta lian propran fortunon kaj ankaŭ la tujan destinon de lia registaro, de la regnestro kaj de la popolo. 2. La malliberigo de la Báb en Azerbajĝano La periodo de la ekzilo de la Báb al la montoj de Azerbajĝano, daŭranta ne malpli ol tri jarojn, estis la plej trista, la plej drama kaj iusence la plej graveda fazo de Lia sesjara misio. Ĝi konsistas el la naŭ monatoj de seninterompa enfermiteco en la fortreso de Máh- Kú kaj Lia posta malliberigo en la fortreso de Chihríq, kiu estis interrompita sole per nelonga, tamen neforgesebla vizito al Tabrizo. Ombris super tiu tuta periodo la malcedema kaj kreskanta malamo de la du plej potencaj oponantoj de la Kredo, la ĉefveziro de ŝaho Muḥammad, Ḥájí Mírzá Aqásí, kaj la Amír- Niẓám, la ĉefveziro de ŝaho Náṣiri’d-Dín.

Ĝi kompareblas kun la plej kriza fazo de la misio de Bahá’u’lláh, dum Lia ekzilo en Adrianopolo, kiam Li devis alfronti la despotan sultanon ‘Abdu’l- ‘Azíz kaj liajn ministrojn, ‘Álí Páshá kaj Fu’ád Páshá, kaj ĝi paralelas kun la plej malhelaj tagoj de la misio de ‘Abdu’l-Bahá en la Sankta Lando sub la subprema regado de la tirana ‘Abdu’l- Ḥamíd kaj la same tirana Jamál Páshá. Ŝirazo estis la neforgesebla scenejo de la historia Sindeklaro de la Báb, Esfahano donis al Li, kiel ajn kurte, relative pacan kaj sekuran rifuĝejon, dum Azerbaj- ĝano estis destinita fariĝi la scenejo de Lia suferado kaj martiriĝo. Ĉi tiuj finaj jaroj de Lia tera vivo eniros la homan historion kiel la tempo kiam la nova religio atingis sian plenan staturon, kiam la pretendoj de ĝia Fondinto estis plene kaj publike asertitaj, kiam formuliĝis ĝiaj leĝoj, kiam la Interligo de ĝia Aŭtoro estis firme establita, kiam ĝia sendependeco estis proklamita, kaj kiam la heroeco de ĝiaj porbatalantoj arde disflamis en senmorta gloro. Ĉar estis dum tiuj ĉi intense dramaj, sortoŝarĝitaj jaroj, ke la plenaj implicoj de la rango de la Báb estis sciigitaj al Liaj disĉiploj kaj formale anoncitaj de Li en la ĉefurbo de Azerbajĝano, en ĉeesto de la tronheredonto; ke la Persa Bajano, la deponejo de la leĝoj dekretitaj de la Báb, estis revelaciita; ke la tempo kaj la karaktero de la religio de »Tiu, Kiun Dio manifestos« estis nemiskompreneble fiksitaj; ke la Konferenco de Badasht proklamis la nuligon de la malnova ordo; kaj ke la grandaj incendioj de Mazandarano, de Nejrizo kaj de Zanĝano estis ekbruligitaj.

Sed ja la malsaĝa kaj miopa Ḥájí Mírzá Aqásí stulte imagis, ke, per refuto de la plano de la Báb renkonti la ŝahon vidalvide en la ĉefurbo kaj per forigo de Li al la plej fora angulo de la regno, li povus tuj je ĝia naskiĝo estingi la Movadon kaj same baldaŭ jam triumfi super ĝia Fondinto. Apenaŭ povis li imagi, ke la izoligo mem, kiun li trudis al sia Kaptito, ebligos al Tiu ellabori la Sistemon destinitan enkarnigi la animon de Lia Kredo, kaj donos al Li kaj la ŝancon sekurigi ĝin de diseriĝo kaj skismo, kaj proklami Sian mision formale kaj senretene. Apenaŭ povis li imagi, ke tiu ĉi forfermo mem instigos la ĉagrenitajn disĉiplojn kaj kunulojn de tiu Kaptito ĵeti for la katenojn de malmoderna teologio, kaj kaŭzos okazaĵojn, kiuj elvokos de ili bravecon, kuraĝon kaj sinrezignemon senekzemplajn en la historio de ilia lando. Apenaŭ povis li imagi, ke per ĝuste tiu ĉi ago fariĝos li la instrumento per kiu plenumiĝos la aŭtentika tradicio atribuita al la Profeto de Islamo pri la neevitebleco de tio, kio estis okazonta en Azerbajĝano.

Lerninte nenion el la ekzemplo de la guberniestro de Ŝirazo – kiu, timanta kaj tremanta, ĉe la unua gusto de la venĝa kolerego de Dio malglore fuĝis kaj rezignis pri plua tenado de sia Kaptito – siavice la ĉefveziro de ŝaho Muḥammad, per la de li faritaj ordonoj, akumulis por si mem severan kaj neeviteblan seniluziiĝon kaj pavimis la vojon al la finfina propra ruiniĝo.

Liaj ordonoj al ‘Alí Khán, la prizonestro de la fortreso de Máh- Kú, estis rigoraj kaj klaraj. Survoje al tiu fortreso la Báb pasigis kelkajn tagojn en Tabrizo, tagoj kiujn karakterizis tia intensa ekscitiĝo de la tiea popolo, ke krom malmultaj personoj, nek la publiko nek Lia sekvantaro ricevis permeson Lin renkonti. Dum oni Lin eskortis tra la stratoj de la urbo la kriegado de »Alláh-u- Akbar« resonis de ĉiuj flankoj. Fakte la tumulto fariĝis tiel granda, ke al la urba anoncisto estis ordonita averti la loĝantojn, ke ĉiu kuraĝanta provi veni en la ĉeeston de la Báb perdus ĉiujn siajn posedaĵojn kaj estus malliberigita. Alveninta en Máh-Kú, al kiu Li donis la nomon Jabál-i-Basít (la Aperta Monto), estis dum la unuaj du semajnoj neniu permesita Lin vidi, escepte de Lia sekretario, Siyyid Ḥusayn, kaj ties frato. Tiel lamentinda estis Lia sorto en tiu fortreso, ke en la Persa Bajano deklaris Li mem, ke nokte Li eĉ lumantan lampon ne havis kaj ke al Lia soleca ĉambro, konstruita el sunbakitaj brikoj, eĉ pordo mankis, kaj en Sia Epistolo al ŝaho Muḥammad Li plendis, ke la loĝantoj de la fortreso konsistis el nur du gardistoj kaj kvar hundoj. Forfermita sur la altojn de izolita kaj danĝera monto je la landlimoj de la otomana kaj rusa imperioj, enprizonigita ene de la solidaj muroj de kvartura fortreso, fortranĉita de Sia familio, Siaj amatoj kaj Siaj disĉiploj, troviĝanta en la proksimeco de bigota kaj tumultema komunumo, kiu, per siaj etno, tradicio, lingvo kaj konvinkoj, malsamis de la plejmulto de la loĝantoj de Persio, gardita de la loĝantoj de distrikto, kiu, estante la naskiĝloko de la ĉefveziro, estis ricevinta la apartan favoron de lia administracio, tiel la Kaptito de Máh-Kú en la okuloj de Sia malamiko ŝajnis esti kondamnita al forvelko de Sia juneco kaj post nelonge al kompleta ekstermo de Siaj esperoj.

Tiu malamiko tamen estis baldaŭ jam konsciiĝonta kiel grave li mistaksis kaj sian Kaptiton kaj tiujn, kiujn malavare li superŝutis per favoroj. La sendisciplina, fiera kaj malprudenta loka loĝantaro iom post iom subiĝis je la ĝentileco de la Báb, mildiĝis per Lia modesteco, edifiĝis per Liaj konsiloj kaj per Lia saĝo instruiĝis.

Ili tiel raviĝis per amo al Li, ke ilia unua ĉiumatena ago, spite la admonojn de la regema ‘Alí Khán kaj la ripetaj minacoj el Teherano ilin puni, estis trovi lokon de kie ili povis kapti almenaŭ flagran ekvidon de Lia vizaĝo kaj peti de malproksime Lian benon por sia ĉiutaga laboro. Kaze de disputo ili emis rapidi al la baza muro de la fortreso kaj, kun siaj okuloj fiksitaj je Lia restadejo, envoki Lian nomon kaj reciproke ĵuri al si diri la veron. ‘Alí Khán mem, sub la influo de stranga vizio, sentis tian humiliĝon, ke li estis instigita malstriktigi la severecon de sia disciplino – kiel penton por sia pasinta konduto. Tia fariĝis lia malsevereco, ke pliiĝanta fluo da entuziasmaj kaj sindonaj pilgrimantoj komencis esti permesita atingi la pordojn de la fortreso.

Inter ili estis la nekonsternebla kaj nelacigebla Mullá Ḥusayn, kiu piede iris la tutan vojon de Maŝhado en la orienta parto de Persio al Máh-Kú, la plej okcidenta posteno de la regno, kaj, post tiel penega vojaĝo, povis celebri la feston de Naw-Rúz (1848) kune kun sia Amato. Tamen, sekretaj agentoj taskigitaj observi ‘Alí Khán-on, informis al Ḥájí Mírzá Aqásí pri la novdirektiĝo de la eventoj, sekve de kio li tuj decidis translokon de la Báb al la fortreso de Chihríq (ĉ. la 10an de aprilo 1848), al kiu Li donis la nomon Jabál- i-Shadíd (la Aflikta Monto). Tie Li estis konfidita al la gardado de Yaḥyá Khán, bofrato de ŝaho Muḥammad. Kvankam komence tiu agis plejeble severe, povis li tamen poste ne kontraŭstari la fascinon de sia Kaptito. Nek povis la kurdoj, kiuj loĝis en la vilaĝo Chihríq kaj kies malamo al la ŝijaanoj superis eĉ tiun de la loĝantoj de Máh-Kú, rezisti la penetre potencan influon de la Kaptito. Ankaŭ ilin oni vidis ĉiumatene, antaŭ ol eki al sia ĉiutaga laboro, proksimiĝi al la fortreso kaj sin adore sterni antaŭ la sankta Enprizonigito. »Tiel granda estis la alfluo de la popolo«, estas la atesto de eŭropa vidatestinto, skribita en ties memoraĵoj pri la Báb, »ke la korto ne sufiĉe grandis por ĉiuj Liaj aŭskultantoj, tiel ke la plimulto restis sur la strato kaj aŭskultis kun rava atento la versojn de la nova Korano.« La tumulto leviĝanta en Chihríq efektive superis la scenojn viditajn en Máh-Kú. Sajidoj de distinga merito, eminentaj ulemoj kaj eĉ ŝtatoficistoj aŭdace kaj rapide fariĝis adeptoj de la Kozo de la Prizonulo.

La konvertiĝo de la fervora kaj fama Mírzá Asadu’lláh, kromnomita Dayyán, eminenta ŝtatoficisto de alta literatura renomo, kiun dotis la Báb per »kaŝita kaj konservita scio«, kaj laŭdis kiel la »deponejon de la fido de la sola vera Dio«, kaj la alveno de derviŝo, eksa navváb, el Barato, kiun la Báb en vizio estis petinta rezigni pri riĉeco kaj pozicio kaj rapidi piedire por Lin en Azerbajĝano renkonti, igis la situacion ekboli. Rakontoj pri tiuj ĉi frapaj eventoj atingis Tabrizon, estis de tie plukomunikitaj al Teherano kaj devigis Ḥájí Mírzá Aqásí-on denove interveni.

La patro de Dayyán, intima amiko de tiu ministro, jam estis espriminta al li sian profundan zorgon pri la maniero per kiu la nova Kredo gajnis por si la kapablajn oficistojn de la ŝtato. Por kvietigi la kreskantan ekscitiĝon la Báb estis vokita al Tabrizo. Timemaj pro la entuziasmo de la popolo de Azerbajĝano decidis tiuj, al kies gardo estis Li transdonita, ŝanĝi sian itineron kaj eviti la urbon Khúy kaj pasi tra Urúmíyyih. Je Lia alveno en tiu urbo Princo Malik Qásim Mírzá ceremonie renkontis Lin kaj oni eĉ iun vendredon vidis kiel tiu piedire akompanis sian rajdantan Gaston voje al la publika banejo, dum la subuloj de la Princo klopodis reteni la homojn, kiuj en sia supera entuziasmo antaŭenpuŝiĝis por kapti ekvidon de tiel mirinda Kaptito. Tabrizo siavice, superbolanta pro furioza ekscitiĝo, ĝojplene salutis Lian alvenon. Tia estis la fervoro de la popola sento ke al la Báb estis asignita loko ekster la urbopordoj. Tamen, tio ne sukcesis kvietigi la regantajn emociojn. Antaŭavertoj, admonoj kaj restriktoj nur pli gravigis situacion, kiu jam fariĝis kriza. Estis en tiu momento, ke la ĉefveziro publikigis sian historian ordonon tuj kunvoki la klerikajn gravulojn de Tabrizo por priparoli la plej efikajn rimedojn por definitive estingi la flamojn de tiel vora incendio. Povas bone esti ke la cirkonstancoj ĉirkaŭ la ekzamenado de la Báb, rezultintaj el tiel senpensa kaj hasta ago, rangos kiel unu el la ĉefepizodoj de Lia drama kariero.

La asertita celo de tiu kunveno estis konduki la Kaptiton antaŭ tribunalon kaj pritrakti la paŝojn entreprenendajn por ekstermi Lian tiel nomatan herezon. Ĝi tamen male donis al Li la superan ŝancon de Lia misio aserti publike, formale kaj tute senrestrikte la pretendojn de Sia Revelacio. En la oficiala rezidejo kaj en la ĉeesto de la guberniestro de Azerbajĝano, Náṣiri’d-Dín Mírzá, la tronheredonto; sub la prezido de Ḥájí Mullá Maḥmúd, la Nizámu’l-‘Ulamá, la privata instruisto de la Princo; antaŭ la kuniĝintaj klerikaj eminentuloj de Tabrizo, la gvidantoj de la Shaykhí-komunumo, la Shaykhu’l- Islám, kaj la Imám-Jum’ih, la Báb, sidiĝinta sur la ĉefloko rezervita por la Valí-‘Ahd (la tronheredonto), per resona voĉo donis Sian celebritan respondon al la demando de la prezidanto de tiu asembleo.

»Estas Mi«, Li deklamis, »estas Mi, estas Mi la Promesito! Estas Mi Tiu, Kies nomon alvokis vi dum jarmilo, ĉe Kies mencio leviĝis vi, Kies alvenon ĝisvivi sopiris vi, kaj ke la horo de Lia Revelacio rapide venu preĝe elpetis vi de Dio. Vere, diras Mi, estas la devo de la popoloj de kaj la Oriento kaj la Okcidento obei Mian vorton kaj promesi fidelecon al Mi.« La ĉeestantoj por momento en silenta konfuzo time-respekte klinis la kapojn. Tiam Mullá Muḥammad-i-Mamáqání, tiu unuokula blankbarba renegato, kolektinte sufiĉe da kuraĝo, per sia tipa impertinento riproĉis Lin esti malica kaj abomeninda sekvanto de Satano, al kio la sentima Junulo rebatis ke ja Li restos je tio asertita. La Báb, responde al la demando poste metita al Li de la Nizámu’l-‘Ulamá, konfirmis ke Liaj vortoj konsistigas la plej nerefuteblan evidenton de Lia misio.

Li citis versojn de la Korano por pruvi la veron de Sia aserto kaj pretendis kapabli revelacii ene de du tagoj kaj du noktoj versojn egalaj al tiu tuta Libro. Responde al kritiko atentiganta Lin pri malobservo Lia de la reguloj de gramatiko citis Li certajn erojn de la Korano kiel evidentan konfirmon. Kaj, firme kaj digne refutinte frivolan kaj senrilatan rimarkon ĵetitan al Li de unu el tiuj ĉeestantaj, Li senhezite Mem fermis tiun renkontiĝon, leviĝis kaj forlasis la ĉambron. La renkontiĝo per tio dissolviĝis, lasante ĝiajn partoprenintojn en konfuzo, inter si dividitaj, amare indignaj kaj humiligitaj per sia nekapablo atingi sian celon. Neniel malkuraĝiginte la spiriton de sia Kaptito kaj neniel iginte Lin malkonfesi aŭ rezigni Sian mision, tiu renkontiĝo kapablis produkti nenian rezulton krom la decido, atingita nur post konsiderinda argumentado kaj diskutado, puni Lin per bastonado plenumata per la mano kaj en la preĝodomo mem de la senkompata kaj avara Mírzá ‘Alí-Aṣghar, la Shaykhu’l- Islám de tiu urbo. Kun siaj planoj vanigitaj estis Ḥájí Mírzá Áqásí devigita ordoni la rekondukon de la Báb al Chihríq. Tiu ĉi drama, tiu ĉi senrestrikta kaj formala deklaro de la profeta misio de la Báb ne estis la sola sekvo de la stulta ago kondamni la Aŭtoron de tiel gravega Revelacio al trijara enfermo en la montoj de Azerbajĝano. Ĉi tiu periodo de malliberiĝo en fora angulo de la regno, tre for de la ŝtormcentroj Ŝirazo, Esfahano kaj Teherano, donis al Li la necesan tempon por lanĉi Sian plej monumentan verkon kaj ankaŭ por okupiĝi pri aliaj aldonaj verkoj destinitaj disvolvadi la tutan amplekson kaj peri la plenan potencon de Sia kurta kaj tamen monumenta religia sistemo.

Same laŭ la vasteco de la skriboj eliĝintaj Lian plumon kaj laŭ la diverseco de la temoj traktataj en tiuj skrikoj, Lia Revelacio staras tute sen paralelo en la kronikoj de iu ajn antaŭa religio.

Li mem, malliberigita en Máh-Kú, konfirmas ke ĝis tiam Liaj skriboj, traktantaj tre diversajn temojn, jam ampleksis ne malpli ol kvincent mil versojn. »La versoj pluvintaj el tiu ĉi Nubo de l’ Dia mizerikordo«, estas la atesto de Bahá’u’lláh en la Kitáb-i-Íqán, »tiel abundas, ke ĝis nun neniu kapablis taksi ilian nombron. Dudeko da volumoj nun estas haveblaj. Kiom da ankoraŭ restas por ni neatingeblaj! Kiom da estas forrabitaj kaj falis en la manojn de la malamiko kun sorto kiun neniu konas!« Ne malpli atentokapta estas la vario de temoj prezentiĝanta en tiuj multnombraj skriboj: preĝoj, predikoj, oratoraĵoj, vizittabeloj, sciencaj traktatoj, doktrinaj disertacioj, admonoj, komentoj pri la Korano kaj pri diversaj tradicioj, epistoloj al la plej altrangaj religiaj kaj ekleziaj eminentuloj de la regno, kaj leĝoj kaj preceptoj por firmigi Lian Kredon kaj direkti ĝiajn aktivecojn. Jam en Ŝirazo, dum la plej frua fazo de Sia misio, revelaciis Li kion Bahá’u’lláh karakterizis esti »la unua, la plej granda, kaj plej potenca de ĉiuj libroj« en la Baba Religio, la celebratan komentarion pri la surao Jozefo kun la titolo Qayyúmu’l-Asmá’, kies fundamenta celo estis antaŭdiri kion la vera Jozefo (Bahá’u’lláh) en sekvanta Revelacio devos elteni fare de iu, kiu estis samtempe Ties ĉefa malamiko kaj samsanga frato. Tiu ĉi verko, konsistanta el pli ol naŭ mil tricent versoj kaj dividita en cent dek unu ĉapitroj, ĉiu ĉapitro estanta komentario pri unu verso de la supre menciita surao, komenciĝas per la vekvoko de la Báb kaj severaj avertoj direkte al la »aro da reĝoj kaj filoj de la reĝoj«; antaŭdiras la pereon de ŝaho Muḥammad; ordonas al lia grandveziro, Ḥájí Mírzá Áqásí, abdiki sian aŭtoritaton; admonas la tutan islaman klerikaron; avertas pli specife la membrojn de la ŝijaisma komunumo; laŭdas la virtojn kaj anticipas la venon de Bahá’u’lláh, la »Gardito de Dio«, la »Plej Granda Mastro«; kaj proklamas per senambigua lingvaĵo la sendependecon kaj universalecon de la Baba Revelacio, rivelas ĝian gravecon kaj asertas la neeviteblan triumfon de ĝia Aŭtoro.

Ĝi krome direktas la »okcidentulojn« »elveni el siaj urboj kaj asisti la Kozon de Dio«; avertas la popolojn de la tero pri la »terura, la plej dolora venĝo de Dio«; minacas la tutan islaman mondon per »la Plej Granda Fajro«

se turniĝos ĝi for de la novrevelaciita Leĝaro; antaŭsignas la martiriĝon de la Aŭtoro; panegire laŭdas la altan rangon de la popolo de Bahá, la »Kunuloj de la karmezinkolora rubena Arkeo«; profetas la paliĝon kaj kompletan neniiĝon de iuj el la plej grandaj lumoj sur la firmamento de la Baba Religio; kaj eĉ antaŭvidas »afliktan turmenton«

en kaj la »Tago de Nia Reveno« kaj »la mondo venonta« por tiuj uzurpantaj la rangon de imamo, tiuj kiuj »militis kontraŭ Ḥusayn (Imamo Ḥusayn) en la Lando de la Eŭfrato«. Estis tiu ĉi Libro, kiun la babanoj dum preskaŭ la tuta oficado de la Báb universale konsideris kiel la Koranon de la popolo de la Bajano; estis ĝia unua kaj plej defia ĉapitro revelaciita en ĉeesto de Mullá Ḥusayn, en la nokto de la Sindeklaro de ĝia Aŭtoro; estis kelkaj ĝiaj paĝoj portitaj de tiu sama disĉiplo al Bahá’u’lláh, kiel la unuaj fruktoj de Revelacio, kiu tuj ricevis Lian entuziasman aliĝon; estis la tuta ĝia teksto tradukita al la persa de la genia kaj talenta Ṭáhirih; ekflamigis ekstraktoj el ĝi la malamikecon de Ḥusayn Khán kaj provokis la unuan eksplodon de persekutado en Ŝirazo; estis unu sola ĝia paĝo, kiu kaptis la menson kaj ravis la animon de Ḥujjat; kaj estis ĝia enhavo, kio flamigis la sentimajn defendantojn de la Fuorteto Shaykh Ṭabarsí kaj la heroojn de Nejrizo kaj Zanĝano.

Tiun ĉi verkon, tiel elstare meritplena, tiel tre grave influa, sekvis la revelacio de la unua Tabelo de la Báb al ŝaho Muḥammad; de Liaj Tabeloj al sultano ‘Abdu’l-Majíd kaj al Najíb Páshá, la valí de Bagdado; de la Saḥífiy-i-Baynu’l-Ḥaramayn, revelaciita inter Mekko kaj Medino, responde al demandoj fare de Mírzá Muḥít-i-Kirmání; de la Epistolo al la Sherif de Mekko; de la Kitábu’r-Rúḥ, konsistanta el sepcent suraoj; de la Khasá’il- i-Sab‘ih, kiu preskribis ŝanĝi la vortigon de la adhán; de la Risáliy-i-Furú‘-i-‘Adlíyyih, tradukita al la persa de Mullá Muḥammad-Taqíy-i-Harátí; de la komentario pri la surao Kawthar, kiu kaŭzis tian transformiĝon en la animo de Vaḥíd; de la komentario pri la surao Va’l-‘Aṣr en la domo de la Imám-Jum’ih de Esfahano; de la disertacio pri la Specifa Misio de Mohamedo, skribita laŭ la peto de Manúchihr Khán; de la dua Tabelo al ŝaho Muḥammad kun la urĝa peto je aŭdienco por prezenti la verojn de la nova Revelacio kaj dispeli liajn dubojn; kaj de la Tabeloj senditaj de la vilaĝo Síyáh-Dihán al la ulemoj de Kazvino kaj al Ḥájí Mírzá Aqásí, demandanta lin pri la kaŭzo de la subita ŝanĝiĝo de lia decido.

La plejparto de la verkoj, kiuj fluadis el la tiel produktema menso de la Báb, estis tamen rezervita por la periodo de Lia enfermiteco en Máh-Kú kaj Chihríq.

Al ĉi tiu periodo verŝajne apartenas la nenombritaj epistoloj, kiujn, kiel atestis nenio alia ol la aŭtoritato de Bahá’u’lláh, la Báb specife adresis al la klerikoj de ĉiu urbo en Persio kaj ankaŭ al tiuj loĝantaj en Naĝafo kaj Karbalao, kaj en kiuj Li detale elmetis la erarojn faritajn de ĉiu el ili. Estis dum Sia enprizonigo en la fortreso de Máh-Kú ke Li, laŭ la atesto de Shaykh Ḥasan-i-Zunúzí, kiu transskribis dum tiuj naŭ monatoj la versojn diktitajn de la Báb al Sia sekretario, revelaciis ne malpli ol naŭ komentariojn pri la tuta Korano – komentarioj kies sorto estas bedaŭrinde nekonata kaj el kiuj almenaŭ unu, kiel la Aŭtoro mem konfirmis, superis certarilate libron laŭmerite tiel faman kiel la Qayyúmu’l-Asmá’. Ene de la muroj de tiu sama fortreso estis revelaciita la Bajano (ekspliko), tiu monumenta deponejo de la leĝoj kaj preceptoj de la nova religia sistemo kaj la trezorejo konservanta la plimulton de samtempe la referencoj kaj tributoj kaj la avertoj de la Báb rilate al »Tiu, Kiun Dio manifestos«. Senegala inter la doktrinaj verkoj de la Fondinto de la baba religia sistemo, konsistanta el naŭ Váḥid-oj (unuoj) kun ĉiu el po dek naŭ ĉapitroj escepte de la lasta Váḥid konsistanta el nur dek ĉapitroj – oni ĝin ne intermiksu kun la pli malgranda kaj malpli grava Araba Bajano revelaciita samperiode –, plenumanta la profetaĵon de Mohamedo, ke »Junulo de Baní- Háshim ... revelacios novan Libron kaj promulgos novan Leĝaron«, plene gardita de la interpolado kaj falsado estintaj la sorto de tiel multaj el la malpli gravaj verkoj de la Báb, okupas ĉi tiu Libro el proksimume ok mil versoj pivotan pozicion en la babisma literaturo kaj estu konsiderata ĉefe kiel panegiro de la Promesito – prefere ol kiel kodo da leĝoj kaj preceptoj destinita esti daŭra gvidlibro por estontaj generacioj.

Tiu ĉi Libro samtempe nuligas la leĝojn kaj ceremoniojn preskribitajn de la Korano rilate al preĝo, fasto, geedziĝo, divorco kaj heredo, kaj konfirmas tute kaj plene la kredon je la profeta misio de Mohamedo, same kiel pli frue la Profeto de l’ Islamo nuligis la leĝojn de la Evangelio kaj tamen rekonis la Dian devenon de la Kredo de Jesuo Kristo. Ĝi krome majstre interpretas la signifon de certaj terminoj ofte aperantaj en la sanktaj libroj de antaŭaj religiaj sistemoj kiel: Paradizo, Infero, Morto, Resurekto, la Reveno, la Pesilo, la Horo, la Lasta Juĝo, kaj tiel plu.

Intence severa laŭ la reguloj kaj reglamentoj, kiujn ĝi faras devigaj, revolucia laŭ la principoj kiujn ĝi enkondukis, intencita veki el sia epokojn aĝa letargio kaj la klerikaron kaj la popolon kaj fari subitan kaj mortigan baton kontraŭ la arkaikaj kaj koruptaj institucioj, ĝi per siaj drastaj instrukcioj proklamas la alvenon de la anticipita Tago, la Tago kiam »la Juĝanto vokos al severa prijuĝo«, kiam Li »detruos ĉion ajn estinta antaŭ Li, same kiel la Apostolo de Dio detruis la vojojn de tiuj Lin antaŭintaj«. Oni rimarku ĉirilate ke en la tria Váḥid de ĉi tiu Libro aperas ero, kiu, same laŭ sia eksplicita mencio de la nomo de la Promesito kaj laŭ sia anticipado de la Sistemo, kiu devos en pli posta epoko identiĝi kun ties Revelacio, meritas rangi kiel unu el la plej signifaj deklaroj troveblaj en iuj ajn el la verkoj de la Báb. »Bonas al tiu«, estas Lia profeta anonco, »kiu sian rigardon fiksas je la Sistemo de Bahá’u’lláh kaj dankas al sia Sinjoro. Ĉar certe manifestiĝos Li. Dio efektive kaj nerevokeble ordonis tion en la Bajano«. Estas ĝuste tiu sama Sistemo, kun kiu la Fondinto de la promesita Revelacio dudek jarojn poste – enkorpiganta tiun saman terminon en Sian Kitáb-i-Aqdas – identigis la Sistemon antaŭviditan en tiu Libro, asertanta ke »tiu ĉi plej granda Sistemo«

renversis la ekvilibron de la mondo kaj radikale transformis la regulitan vivon de la homaro. Estas la trajtoj de ĝuste tiu sama Sistemo, kiujn konturis, dum pli posta stadio en la evoluo de la Kredo kaj per la dekretoj de Sia Testamento la Centro de la Interligo de Bahá’u’lláh kaj nomumita Interpretanto de Liaj instruoj. Estas la struktura bazo de ĝuste tiu sama Sistemo, kiun nun, dum la Forma Periodo de tiu sama Kredo, la mandatuloj de tiu sama Interligo, la elektitaj reprezentantoj de la tutmonda bahaa komunumo pene kaj unuigite establas. Estas la superstrukturo de ĝuste tiu sama Sistemo, kiu sian plenan staturon atingos je la ekapero de la Bahaa Monda Konfederacio – la Regno de Dio sur tero –, kiun finfine je la pleneco de l’ tempo devos vidi la Ora Epoko de tiu ĉi sama religisistemo.

La Báb ankoraŭ estis en Máh-Kú kiam Li skribis la plej detalan kaj iluminan de Siaj Tabeloj al ŝaho Muḥammad. Kun antaŭparolo laŭdanta la unuecon de Dio, Liajn Apostolojn kaj la dek du Imamojn; senambigua en sia aserto de la dieco de sia Aŭtoro kaj de la supernaturaj povoj, kun kiuj estas dotita Lia Revelacio; preciza en la versoj kaj tradicioj, kiujn ĝi citas konfirme al tiel aŭdaca pretendo; severa en sia kondamno de iuj de la oficialuloj kaj reprezentantoj de la registaro de la ŝaho, precipe de la »malvirta kaj malbeninda«

Ḥusayn Khán; kortuŝa en sia priskribo de la humiligo kaj afliktoj al kiuj estis submetita ĝia verkinto, similas tiu ĉi historia dokumento multtrajte al la Lawḥ-i-Sulṭán, la Tabelo adresita sub similaj cirkonstancoj el la prizona fortreso Akko de Bahá’u’lláh al ŝaho Náṣiri’d-Dín kaj konsistiganta Lian plej longan epistolon al iu sola suvereno. La Dalá’il-i-Sab‘ih (Sep Pruvoj), la plej grava el la polemikaj verkoj de la Báb, estis revelaciita dum tiu sama periodo. De rimarkinda klareco, admirinda laŭ sia precizeco, originala laŭ sia koncepto, nerefutebla laŭ sia argumentado, estas tiu verko, ankaŭ sen konsideri la multajn kaj diversajn en ĝi cititajn pruvojn de Lia misio, notinda pro la kulpigo de la »sep potencaj suverenoj regantaj la mondon« en tiu Lia tempo, kaj same pro sia maniero emfazi la responsojn kaj riproĉi la konduton de la kristanaj ekleziuloj de pli frua tempo, kiujn, asertas Li, estus sekvinta la amaso de iliaj samreligianoj, se ili estus agnoskintaj la veron de la misio de Mohamedo.

Dum la enfermo de la Báb en la fortreso de Chihríq, kie Li pasigis preskaŭ la tutajn du restantajn jarojn de Sia vivo, la Lawḥ- i-Hurú’fát (Tabelo de la Literoj) estis revelaciita honore al Dayyán – Tabelo kiu, kiel ajn miskomprenita komence kiel ekspliko pri la scienco de aŭgurado, poste rekoniĝis kiel unuflanke malvualanta la misteron de la Mustagháth kaj aliflanke svage jam aludanta al la dek naŭ jaroj pasendaj inter la Sindeklaro de la Báb kaj tiu de Bahá’u’lláh. Estis dum tiuj ĉi jaroj – jaroj daŭre mallumigataj per la rigorecoj de la mallibereco de la Báb, per la severaj malhonorigoj trudataj al Li, kaj per la novaĵoj pri la katastrofoj trafintaj la heroojn de Mazandarano kaj Nejrizo – ke Li revelaciis, nelonge post Sia reveno el Tabrizo, Sian denuncan Tabelon al Ḥájí Mírzá Áqásí. Verkita en aŭdaca kaj emfaza lingvaĵo, senindulga en sia kondamno, estis ĉi tiu epistolo ekspedita al la sentima Ḥujjat, kiu, kiel konfirmis tion Bahá’u’lláh, ĝin liveris al tiu malvirta ministro. Al ĉi tiu tempo de enprizonigo en la fortresoj de Máh-Kú kaj Chihríq – tempo de nesuperita fekundeco, tamen amara pro siaj humiligoj kaj daŭre pli profundiĝantaj suferoj – apartenas preskaŭ ĉiuj skribaj aludoj, ĉu en la formo de avertoj, pledoj aŭ admonoj, kiujn la Báb, anticipe al la proksimiĝanta horo de Sia plej supera aflikto, sentis necese fari rilate la Aŭtoron de Revelacio baldaŭ jam anstataŭonta Sian propran. Konscia jam de la komenco pri Sia duobla misio kiel la Portanto de tute sendependa Revelacio kaj la Heroldo de iu ankoraŭ pli granda ol Lia propra, povis Li ne kontentigi Sin per la multnombraj raportoj, preĝoj, leĝoj kaj preceptoj, disertacioj kaj epistoloj, homilioj kaj oratoraĵoj, kiuj senĉese fluadis el Lia plumo.

La Maĵora Interligo, kiel konfirmas Liaj verkoj, establita de Dio jam de pratempoj tra la Profetoj de ĉiuj epokoj kun la tuta homaro rilate al la novnaskita Revelacio, estis jam plenumita. Ĝin devus nun kompletigi Minora Interligo starigenda tra Li kun la tuta Lia sekvantaro koncerne Tiun, Kies alvenon Li karakterizis kiel la frukton kaj finan celon de Sia Religio. Tia Interligo senescepte estis la karakteriza trajto de ĉiu antaŭa religio. Ĝi ekzistadis diversforme kaj diversemfaze, ĉiam esprimiĝadis per vualita lingvaĵo, kaj aludoj al Ĝi troviĝis en kriptaj profetaĵoj, en malfacile kompreneblaj alegorioj, en neaŭtentigitaj tradicioj, kaj en fragmentaj kaj neklaraj eroj de la sanktaj skriboj. En la Baba Religio tamen estis al ĝi destinita, kvankam ne enkorpiĝi en specifa dokumento, tamen establiĝi per klara kaj senambigua lingvaĵo.

Malkiel la Profetoj venintaj antaŭ Li, Kies Interligoj estis vualitaj en mistero, malkiel Bahá’u’lláh, Kies klare difinita Interligo estas dokumentita en speciale skribita Testamento kaj titolita de Li »la Libro de Mia Interligo«, la Báb elektis enplekti en Sian Libron de Leĝoj, la Persan Bajanon, sennombrajn erojn inter kiuj estas iuj intence obskuraj, la plej multaj tamen preterdube klaraj kaj konvinkaj, kaj per kiuj Li fiksas la daton de la promesita Revelacio, laŭdas ĝiajn virtojn, asertas ĝian superan karakteron, asignas al ĝi senlimajn potencojn kaj unuarangecon, kaj forigas ĉian baron, kiu povus obstakli ĝian rekonon. »Li vere«, diris Bahá’u’lláh en Sia Kitáb-i-Badí‘ rilate al la Báb, »ne neglektis Sian devon admoni la popolon de l’ Bajano kaj al ĝi liveri Sian Mesaĝon. En neniu epoko aŭ religio iu ajn Manifestiĝo tiel detale kaj per lingvaĵo tiel eksplicita menciis la Manifestiĝon destinita Lin sekvi.« Iujn el Siaj disĉiploj la Báb zorgeme preparis atendi la tuj okazontan Revelacion. Aliajn Li buŝe certigis ke ili ĝisvivos vidi ĝian tagon. Al Mullá Báqir, unu el la Literoj de l’ Vivanto, Li efektive, en Tabelo adresita al li, profetis ke li renkontos la Promesiton vidalvide.

Al Sáyyah, alia disĉiplo, Li parole donis similan certigon. Al Mullá Ḥusayn Li instrukciis iri al Teherano kaj certigis al li, ke en tiu urbo estados Mistero kun Kies lumo nek Heĝazo nek Ŝirazo povos rivali. La vesperon antaŭ sia fina separiĝo estis promesita al Quddús, ke li atingos la ĉeeston de Tiu, Kiu estis la sola Celo de ilia adorado kaj amo. En Máh-Kú Li deklaris al Shaykh Ḥasan-i-Zunúzí, ke en Karbalao li ekvidos la vizaĝon de la promesita Ḥusayn.

Al Dayyán Li donis la titolon »la tria Litero kredonta je Tiu, Kiun Dio manifestos«, dum al ‘Aẓím Li en la Kitáb-i-Panj-Sha’n malkaŝis la nomon kaj anoncis la proksimiĝantan alvenon de Tiu, Kiu finos kaj kompletigos Lian propran Revelacion.

Posteulon aŭ anstataŭanton la Báb neniam nomumis kaj Li detenis Sin asigni interpretanton de Siaj instruoj. Tiel travideble klaraj estis Liaj mencioj de la Promesito, tiel kurtdaŭra Lia propra Misio, ke konsideratis necesa nek tio nek la alia. Laŭ la atesto de ‘Abdu’l-Bahá en »A Traveller’s Narrative« (Rakonto de Vojaĝanto) estis ĉio tiurilate de Li farita, ke – sekve de konsilo de Bahá’u’lláh kaj de aliaj disĉiploj – Li nomumis Mírzá Yaḥyá-on, ke li agu kiel nura pajlohomo ĝis kiam manifestiĝos la Promesito – tiel ebliganta al Bahá’u’lláh antaŭenigi en relativa sekureco la tiel karan al Li Kozon. »La Bajano«, konfirmas la Báb, parolanta pri la Promesito, en tiu Libro, »estas de la komenco ĝis la fino la deponejo de ĉiuj Liaj atributoj kaj la trezorejo de Lia fajro kaj Lia lumo.« »Se ĝisatingos vi Lian Revelacion«, deklaras Li en alia kunteksto, »kaj obeos Lin, estos vi rivelinta la frukton de la Bajano; se ne, vi ne indas esti menciita antaŭ Dio.« »Ho popolo de l’ Bajano!«, tiel Li, en tiu sama Libro, avertas la tutan Sian adeptaron, »ne agu vi kiel agis la popolo de la Korano, ĉar, se tiel vi faros, neniiĝos la fruktoj de via nokto.«

»Ne permesu vi«, estas Lia emfaza ordono, »ke la Bajano kaj ĉio revelaciita en ĝi retenu vin de tiu Esenco de l’ Esto kaj Sinjoro de l’ videbla kaj nevidebla.« »Atentu, atentu«, estas Lia signifoplena averto adresita al Vaḥíd, »ke ne en la tagoj de Lia Revelacio la Váḥid de la Bajano (la dek ok Literoj de l’ Vivanto kaj la Báb) vuale vin forfermu de Li, ĉar estas en Lia konsidero ĉi tiu Váḥid nura kreitaĵo.« Kaj denove: »Ho kongregacio de la Bajano kaj ĉiuj, kiuj anas en ĝi! Rekonu vi la limojn metitajn antaŭ vi, ĉar Li, la Punkto de l’ Bajano mem, kredis je Tiu, Kiun Dio manifestos, jam antaŭ ol estis kreitaj ĉiuj aferoj. Per tio, vere, gloriĝas Mi antaŭ ĉiuj, kiuj troviĝas en la regno de l’ ĉielo kaj tero.« »En la jaro naŭ«, Li, donante la daton de la alveno de la promesita Revelacio, eksplicite skribis, »atingos vi ĉion bonan«. »En la jaro naŭ atingos vi la ĉeeston de Dio.« Kaj denove: »Post Ḥin (68) estos donata al vi Kozo, kun kiu tiam vi konatiĝos.« »Antaŭ ol estos pasintaj naŭ ek de la inaŭguro de ĉi tiu Kozo«, deklaris Li pli precize, »ne manifestiĝos la realaĵoj de tio kreita. Ĉio, kion ĝis nun vi vidis, estas nur la kreskado de la humida ĝermo ĝis ke Ni vestis ĝin per karno.

Paciencu ĝis kiam vi ekvidos novan kreitaĵaron. Diru: ›Benita, tial, estu Dio la plej elstara el ĉiuj Kreantoj!‹« »Atendu vi«, estas Lia deklaro al ‘Aẓím, »ĝis kiam estos pasintaj naŭ ek de la tempo de la Bajano.

Tiam eksklamaciu: ›Benita, tial, estu Dio la plej elstara el ĉiuj Kreantoj!‹« »Estu vi atentemaj«, admonis Li, aludanta en rimarkinda ekstrakto al la jaro dek naŭ, »de la komenciĝo de la Revelacio ĝis la nombro Váḥid (19)«. »La Sinjoro de la Tago de l’ Kalkulo«, deklaris Li eĉ pli eksplicite, »manifestiĝos fine de Váḥid (19) kaj komence de okdek (1280 p.h.).« »Se aperus Li ĝuste ĉimomente«, revelaciis Li en Sia arda deziro certigi ke la proksimeco de la promesita Revelacio ne retenu homojn de la Promesito, »estus Mi la unua adoranta Lin kaj la unua kliniĝanta antaŭ Li.« »Skribis Mi mencie pri Li«, laŭdas Li la Aŭtoron de la anticipita Revelacio, »tiujn ĉi vortojn gemsimilajn: ›Kapablas nenia aludo Mia Lin aludi, nek povas tion ia mencio en la Bajano.‹« »Mi mem estas nur la unua servanto kredanta je Li kaj je Liaj signoj...« »La unujara ĝermo«, konfirmas Li signifoplene, »kiu tenas en si la potencojn de la Revelacio venonta estas dotita per potenco superanta la kombinitajn fortojn de la tuta Bajano.« Kaj ree: »La tuta Bajano estas nur unusola folio inter la folioj de Lia Paradizo.« »Pli bona estas por vi«, simile Li asertas, »citi nur unu verson el tiuj de Tiu, Kiun Dio manifestos, ol surpaperigi la tutan Bajanon, ĉar tiutage tiu unu verso vin savos dum ne kapablos vin savi la tuta Bajano.« »Hodiaŭ la Bajano estas en la stato de semo; evidentiĝos ĝia plena perfekteco je la komenciĝo de la manifestiĝo de Tiu, Kiun Dio manifestos.« »La Bajano ricevas ĉian sian gloron de Tiu, Kiun Dio manifestos.« »Ĉio revelaciita en la Bajano estas nur ringo je Mia mano, kaj Mi mem estas, vere, nur ringo je la mano de Tiu, Kiun Dio manifestos... Li ĝin turnas kiel al Li plaĉas, por kio al Li plaĉas kaj per kio al Li plaĉas. Li, vere, estas la Helpo en Danĝero, la Plej Alta.« »La Certeco mem hontas«, deklaris Li responde al Vaḥíd kaj al unu el la Literoj de l’ Vivanto, kiuj estis demandintaj pri la Promesito, »esti vokita por atesti Lian veron ...

kaj la Atesto mem hontas atesti pri Li.« Alparolante tiun ĉi saman Vaḥíd-on deklaris Li krome: »Se certus Mi ke en la tago de Lia manifestiĝo vi Lin neos, senhezite Mi vin senheredigus... Se aliflanke estus dirita al Mi ke kristano, kiu neniel estas ligita al Mia Kredo, kredos je Li, Mi lin traktos kiel la pupilon de Mia okulo.«

Kaj fine estas tio ĉi Lia kortuŝa alvoko al Dio: »Atestu Vi, ke pere de tiu ĉi Libro interligis Mi kun ĉiuj kreitaĵoj koncerne la mision de Tiu, Kiun Vi manifestos, jam antaŭ ol estis starigita la interligo pri Mia propra misio. Sufiĉas Vi kiel atestanto kaj tiuj, kiuj kredis je Viaj signoj.«

»Mi, vere, ne neglektis Mian devon admoni tiun ĉi popolon«, estas ankoraŭ plia atesto el Lia plumo. »... Se en la tago de Lia Revelacio ĉiuj surtere fidelos al Li, ĝojegos Mia plej interna esto pro tio, ke ĉiuj estos atingintaj la pinton de sia ekzistado... Se ne, malfeliĉos Mia animo. Mi vere kun ĉi tiu celo nutris ĉiujn aferojn. Kiel do povas iu ajn esti vualita for de Li?« La tri lastajn kaj plej eventoplenajn jarojn de la agoperiodo de la Báb markis, kiel ni tion observis sur la antaŭaj paĝoj, ne nur la formala kaj publika deklaro de Lia misio, sed ankaŭ senprecedenca torento da Liaj inspiritaj verkoj, inkluzive de kaj la revelacio de la fundamentaj leĝoj de Lia Religio kaj ankaŭ la establo de tiu Minora Interligo por sekurigi la unuecon de Lia sekvantaro kaj pavimi la vojon por la alveno de senkompare pli potenca Revelacio.

Estis dum tiu ĉi sama periodo, dum la fruaj tagoj de Lia enprizonigo en la fortreso de Chihríq, ke la sendependeco de la novnaskiĝinta Kredo estis publike agnoskita kaj asertita de Liaj disĉiploj. La leĝoj, kiuj fundamentis la novan Religion, estis revelaciitaj de ilia Aŭtoro ene de prizona fortreso en la montoj de Azerbajĝano, dum la Religio mem estis nun inaŭgurota sur ebenaĵo rande de Mazandarano, ĉe konferenco de Lia kolektiĝinta sekvantaro. kontakton kun la Báb kaj estante Mem la direktanta forto malantaŭ la multoblaj aktivecoj de Siaj luktantaj kundisĉiploj, diskrete tamen efike prezidis tiun konferencon, gvidante kaj stirante ĝiajn diskutojn. Quddús estis konsiderata kiel la repre- zentanto de la konservativa elemento ene de ĝi. Efektivigante antaŭkonceptitan planon elpensitan por mildigi la timojn kaj konsterniĝon, kiujn sendube devus veki tia konferenco, oponis li kontraŭ la ŝajne ekstremaj starpunktoj por kiuj pledis la impeta Ṭáhirih.

La primara celo de tiu renkontiĝo estis kompletigi la revelacion de la Bajano pere de subita, kompleta kaj drama rompo kun la pasinteco – kun ĝia ordo, ĝia klerikara regado, ĝiaj tradicioj kaj ĝiaj ceremonioj. La sekundara celo de la konferenco estis konsultiĝi pri kiamaniere la Báb povus esti liberigota el Sia kruela enfermiteco en Chihríq. La unua estis grandioze sukcesa; la dua devis dekomence fiaski.

La scenejo de tia defia kaj signifoplena proklamo estis la vilaĝeto Badasht, kie Bahá’u’lláh luis, meze de agrabla ĉirkaŭaĵo, tri ĝardenojn, el kiuj Li asignis unu al Quddús, alian al Ṭáhirih, kaj la trian rezervis por Si mem. La okdek unu disĉiploj kolektiĝintaj tie el diversaj provincoj estis Liaj gastoj de la tago de sia alveno ĝis la tago de sia foriro. Ĉiun el la dudek du tagoj de Sia estado en tiu vilaĝeto revelaciis Li Tabelon, kiu estis ĉantata en la ĉeesto de la kunvenintaj kredantoj. Al ĉiu kredanto Li asignis novan nomon, sen tamen sciigi la identecon de tiu, kiu degnis doni ĝin.

Li mem estis de tiam nomata Bahá. Al la Lasta Litero de l’ Vivanto estis donita la nomo Quddús, dum Qurratu’l-‘Ayn ricevis la titolon Ṭáhirih. Per tiuj ĉi nomoj ili ĉiuj estis poste de la Báb adresitaj en la Tabeloj, kiujn Li revelaciis por ĉiu el ili. Estis Bahá’u’lláh, Kiu konstante kaj senerare, tamen nesuspekt- inde stiris la disvolviĝon de tiu neforgesebla epizodo. Kaj estis Bahá’u’lláh, Kiu direktis la renkontiĝon al sia fina kaj drama kulmino. Iun tagon en Lia ĉeesto, kiam malsano ligis Lin al lito, Ṭáhirih, konsiderata la rava kaj senmakula emblemo de ĉasteco kaj la enkorpiĝo de la sankta Fáṭimih, subite aperis, bele ornamita sed sen ĉadoro, antaŭ la kolektiĝintaj kunuloj, sidiĝis dekstramane de la ektimigita kaj kolerigita Quddús, kaj, disŝirante per siaj fajraj vortoj la vualojn gardintajn la sanktecon de la islamaj leĝoj, aŭdigis fanfaran vokon kaj proklamis la inaŭguron de nova Religia Sistemo. La efiko estis fulmotondra. Ŝi, tiel senmakule pura, tiel ege respektata ke eĉ rigardi ŝian ombron oni konsideris agon nedecan, tiumomente en la okuloj de tiuj ŝokite ŝin rigardantaj fifamigis sin mem, hontigis la Kredon de kiu ŝi estis fervora adepto, kaj makulis la senmortan Vizaĝon Kiun ŝi simbolis. Timo, kolero kaj konfuzo trabalais la plejinternon de iliaj animoj kaj ekfrostigis iliajn sensojn. ‘Abdu’l-Kháliq-i-Iṣfahání, terurigita kaj konsternita per tia vidaĵo, propramane tratranĉis sian gorĝon. Sangoŝprucita kaj furioze ekscitita forfuĝis li de antaŭ ŝia vizaĝo. Kelkaj, forlasante siajn kunulojn, malkonfesis sian Kredon. Aliaj mute kaj paralizite staris antaŭ ŝi.

Ankoraŭ aliaj, certe kun pulsantaj koroj, memoris la islaman tradicion, kiu antaŭanoncis la aperon de Fáṭimih mem, je la promesita Tago de l’ Juĝo, sen vualo transiranta la Ponton (Ṣirát). Quddús, senvorta pro kolero, ŝajnis nur atendi la momenton kiam li povus faligi ŝin per la glavo, kiun en sia mano li tenis.

Ṭáhirih, sentima, serena kaj triumfe ĝojplena, leviĝis kaj, sen ia ajn prepara pripenso kaj per lingvaĵo frape simila al tiu de la Korano, faris al la restantaj kunvenintoj vervan kaj elokventan alvokon, kiun ŝi finis per tiu ĉi aŭdaca aserto: »Estas mi la Vorto, kiun diros la Qá’im, la Vorto, kiu igos forfuĝi la ĉefojn kaj nobelojn de la tero!«

Je tio ŝi invitis ilin reciproke sin brakumi kaj celebri tiel grandegan okazon. Je tiu neforgesebla tago sonis la »Klariono« menciita en la Korano, laŭtis la »surdiga trumpetoblovo« kaj okazis la »Kata- strofo«. La tagoj, kiuj tuj sekvis tiel frapan forlason de multjarcentaj islamaj tradicioj, vidis efektivan revolucion en la mondpercepto, kutimoj, ceremonioj kaj diservaj manieroj de tiuj ĉi ĝis tiam fervoraj kaj piaj defendintoj de la Mohameda Leĝaro. Tiel la celo de la Konferenco – kiel ajn skue ĝi pasis de komenco ĝis fino, kiel ajn domaĝe estis la secesio de kelkaj, kiuj rifuzis toleri la nuligon de la fundamenta statuto de la Islama Kredo – plene kaj glore efektiviĝis. Nur kvar jarojn pli frue estis la Aŭtoro de la Baba Religio en la privateco de Sia hejmo en Ŝirazo deklarinta Sian mision al Mullá Ḥusayn. Tri jarojn post tiu Deklaro, ene de la muroj de la prizona fortreso Máh-Kú, diktis Li al Sia sekretario la fundamentajn kaj distingajn principojn de Sia Religia Sistemo. Unu jaron poste Liaj sekvantoj mem, sub la fakta gvidado de Bahá’u’lláh, ilia kundisĉiplo, en la vilaĝeto Badasht nuligis la Koranan Leĝaron, malkonfesante kaj la Die donitajn kaj la home faritajn principojn de la Mohameda Kredo kaj liberigante sin el la katenoj de ĝia malmoderniĝinta sistemo. Preskaŭ tuj poste la Báb mem, ankoraŭ enprizonigito, pravigis la agojn de Siaj disĉiploj asertante en ĉeesto de la tronheredonto, de la gvidaj repre- zentantoj de la Shaykhí-komunumo kaj de la plej famaj klerikaj eminentuloj kunvenintaj en la ĉefurbo de Azerbajĝano, formale kaj senrezerve Sian pretendon esti la promesita Qá’im.

Iom pli ol kvar jaroj estis pasintaj depost la naskiĝo de la Baba Revelacio kiam eksonis la trumpetblovo anoncanta la formalan estingon de la malnova kaj la inaŭguron de la nova Religisistemo. Nenia pompo, nenia impona parado markis tiel gravan turnopunkton en la religia historio de la mondo. Nek adekvatis ĝia modesta kadro por tiel subita, frapa, kompleta emancipiĝo el la obskuraj kaj batalpretaj fortoj de fanatikeco, de klerikaj maĥinacioj, de religia ortodoksismo kaj superstiĉo. La kunvenintoj konsistis el neniuj pli ol unu sola virino kaj manpleno da viroj, plejparte varbitaj el la vicoj de tiuj, kiujn nun ili ekatakis, kaj estis escepte de malmultaj sen grandaj monrimedoj, prestiĝo aŭ potenco. La Kapitano mem de la roto forestis, kaptita en la tenajlo de Siaj malamikoj.

La areno estis eta vilaĝeto sur la ebenaĵo de Badasht ĉe la landlimo de Mazandarano.

La trumpetisto estis soleca virino, la plej nobla de sia sekso en tiu Religio, kiun eĉ iuj el ŝiaj samreligianoj deklaris herezulino. La voko sonigita de ŝi estis la mortfunebra sonorado de la dek du jarcentojn aĝa leĝaro de la Islamo. Tiu ĉi disfala procezo, asociita kun la regresa sorto de malnoviĝinta kvankam Die revelaciita Leĝaro, dudek jarojn poste, akcelita per alia trumpetblovo anoncanta la formuladon de la leĝoj de ankoraŭ plia Revelacio, akiris aldonan impeton, en pli posta periodo en Turkio, rapidigis la nuligon de la kanona Ŝario, en ŝijaisma Persio kondukis al la fakta rezigno pri tiu Leĝaro, pli lastatempe en Egiptio responsis pri la apartigo de la Sistemo antaŭvidita en la Kitáb-i-Aqdas de la sunaisma eklezia Leĝaro, en la Sankta Lando mem pavumis la vojon por la rekono de tiu Sistemo, kaj estas destinita kulmini per la sekularigo de la islamaj

3. Renversoj en Mazandarano, Nejrizo kaj Zanĝano SEGPB03

Add range:

ŝtatoj kaj la universala rekono de la Leĝaro de Bahá’u’lláh fare de ĉiuj nacioj, kaj ĝia surtroniĝo en la koroj de ĉiuj popoloj de la islama mondo.

3. Renversoj en Mazandarano, Nejrizo kaj Zanĝano 57 La mallibereco de la Báb en fora, izolita angulo de Azerbajĝano – kiun la disvolviĝoj ĉe la Konferenco de Badasht igis neforgesebla kaj kiun distingis tiel rimarkindaj evoluoj kiel la publika deklaro de Lia misio, la formulado de la leĝoj de Lia Religio kaj la establo de Lia Interligo – akiris ankoraŭ plian signifon per la intensaj konvulsioj, kiuj rezultis el la agoj de kaj Liaj oponantoj kaj Liaj disĉiploj. La tumultoj, kiuj ekflamis kiam la jaroj de tiu malliberigo proksimiĝis al sia fino kaj kulminis per Lia martiriĝo, elvokis je Lia sekvantaro tian altgradan heroecon kaj de Liaj oponantoj tian furiozan malamikecon kiel neniam antaŭe dum la unuaj tri jaroj de Lia misio.

Fakte prave konsidereblas tiu ĉi nelonga sed plej tumulta periodo kiel la plej sanga kaj la plej drama de la Heroa Jararo de la Bahaa Epoko. El la decidaj okazaĵoj, kiuj konektiĝis kun la malliberigo de la Báb en Máh-Kú kaj Chihríq kaj kiuj markis la kulminon de Lia Revelacio, povis sekvi nenio alia ol ke al pli senbrida flamado ili ekbruligis kaj la fervoron de Liaj amantoj kaj la furiozon de Liaj malamikoj. Baldaŭ jam eksplodis persekutado pli horora, pli naŭza kaj pli inside intriga ol ajna rezultinta el la komplotoj de Ḥusayn Khán aŭ eĉ Ḥájí Mírzá Áqásí. Analogis kun ĝi manifestiĝo de heroeco senegala al iuj ajn el la plej fruaj elmontroj de ega entuziasmo, kiuj en Ŝirazo aŭ Esfahano salutis la naskiĝon de la Kredo. Ĉi tiu periodo de senĉesa kaj senprecedenca tumultado en rapida sinsekvo rabis de la Kredo ĝiajn ĉefajn protagonistojn, ĝi sian kulminon atingis per la estingo de la vivo de ĝia Aŭtoro kaj ĝin sekvis plia kaj ĉifoje preskaŭ kompleta eliminado de ĝiaj eminentaj subtenantoj – kun la sola escepto de Tiu, al Kiu, dum ĝia plej malhela horo, la Providenco konfidis la duoblan funkcion savi la severe batitan Kredon de kompleta ekstermo kaj inaŭguri la Religiosistemon destinitan anstataŭi ĝin.

Ke la Báb, sub tiel dramaj cirkonstancoj kaj per tiel defia tono antaŭ distingita kunveno de eminentaj ŝijaismaj klerikoj – potencaj, ĵaluzaj, alarmitaj kaj malamikaj – formale pretendis la aŭtoritaton de la promesita Qá’im, tio kaŭzis ke eksplode ekrulis vera lavango da katastrofoj verŝiĝanta sur kaj la Kredon kaj la popolon ene de kiu estis ĝi naskiĝinta.

Ĝi kreskigis al flagranta fajro la fervoron, kiu ardis en la animoj de la disĵetitaj disĉiploj de la Báb jam indignintaj pro la kruela malliberigo de sia Gvidanto kaj kies fervoro nun ankoraŭ pli ekardis per la elverŝoj de Lia plumo, kiuj senĉese ilin atingis de la loko de Lia enfermiteco. Ĝi tra la tuta lando, de nordo al sudo, de oriento al okcidento, en bazaroj, moskeoj, medresoj kaj aliaj publikaj lokoj, provokis pasiajn kaj daŭrajn debatojn. Per tio ankoraŭ pli profundiĝis la fendo jam separinta ĝian popolon. Dume, je tiel danĝera horo, ŝaho Muḥammad rapide forsinkis sub la pezo de siaj korpaj difektoj. La supraĵmensa Ḥájí Mírzá Áqásí, kiu nun stiris la ŝtatajn aferojn, elmontris ŝanceliĝemon kaj nekompetenton, kiuj ŝajne kreskis kun ĉiu plia etendiĝo de liaj gravaj responsoj. Iam li inklinis aprobi la verdikton de la ulemoj; alifoje li kondamnis ilian agresemon kaj malfidis iliajn asertojn; kaj je ankoraŭ alia okazo falis li en mistikismon kaj, profundiĝanta en siaj revadoj, perdis el sia vido la gravecon de la krizo prezentiĝanta al li.

Tiel fuŝa mastrumado de la naciaj aferoj aŭdacigis klerikaron, kies membroj jam de siaj pupitroj per fia fervoro hurle ĵetadis anatemojn kaj laŭtvoĉe incitadis superstiĉajn kredantarojn arme ataki la subtenantojn de multe hatata kredo, insulti la honoron de iliaj inoj, forrabi iliajn posedaĵojn kaj molesti kaj vundi iliajn infanojn. »Kio pri la signoj kaj mirindaĵoj«, tondris ili antaŭ nenombreblaj aroj amasiĝintaj, »kiuj devas nepre inaŭguri la alvenon de la Qá’im? Kio pri la Maĵora kaj la Minora Kaŝitecoj? Kio pri la urboj Jabúlqá kaj Jabúlsá? Kiel klarigi la eldirojn de Ḥusayn- ibn-i-Rúh, kaj kiel interpreti la aŭtentajn tradiciojn atribuitajn al Ibn-i-Mihríyár? Kie estas la Viroj de la Nevidata, kiuj dum unu semajno trapasu la tutan tersurfacon? Kio pri la konkero de la Oriento kaj la Okcidento, kiun okazigos je Sia apero la Qá’im? Kie estas la unuokula Antikristo kaj la azeno, kiun li rajdu? Kio pri Súfyán kaj lia regno?« »Ĉu ni konsideru mortajn literojn«, brue ili riproĉis, »la nedubeblajn, la sennombrajn tradiciojn de niaj sanktaj imamoj, aŭ ĉu estingu ni per fajro kaj glavo tiun ĉi senhontan herezon, kiu nialande aŭdacas levi sian kapon?«

La kleraj kaj rezolutaj apologiantoj de tiel misprezentita Kredo – tiel sekvantaj la ekzemplon de sia Gvidanto – senhezite oponis kontraŭ ĉi tiuj kalumnioj, minacoj kaj protestoj per traktatoj, komentoj kaj refutoj skrupule verkitaj, en la argumentado bone rezonitaj, abunde referencitaj, lucidaj, elokventaj kaj konvinkaj, konfirmantaj ilian kredon je la Profeta rango de Mohamedo, je la legitimeco de la Imamoj, je la spirita suvereneco de la Ṣáḥibu’z- Zamán (la Sinjoro de la Epoko), majstre interpretantaj la obskurajn, la intence alegoriajn kaj malfacile kompreneblajn tradiciojn, versojn kaj profetaĵojn en la islamaj sanktaj skriboj, kaj subtene al siaj konvinkoj elmontrantaj la mildecon kaj evidentan senhelpecon de la Imamo Ḥusayn, kiu, malgraŭ sia senrajtigiteco, sia malvenko kaj sia humiliga martiriĝo, estis aklamita de iliaj antagonistoj kiel la enkorpiĝo kaj la senkompara simbolo mem de la ĉion konkeranta suvereneco kaj potenco de Dio.

Alarmige ŝvelinta estis ĉi tiu furioza, tutlanda disputo kiam fine ŝahon Muḥammad venkis lia malsano kaj li per sia morto kaŭzis la renverson ankaŭ de sia favorita kaj ĉiopova ministro, Ḥájí Mírzá Aqásí, kiu baldaŭ, senigita de la de li amasigitaj riĉoj, falis en malfavoron, estis elpelita el la ĉefurbo kaj serĉis rifuĝon en Karbalao.

Surtroniĝis la deksepjara Náṣiri’d-Dín Mírzá, kiu lasis la direktadon de aferoj al la malcedema, durkora Amír-Niẓám, Mírzá Taqí Khán, kiu, sen konsulti siajn kunministrojn, dekretis tujan kaj adekvatan punadon de la malfeliĉaj babanoj. Guberniestroj, distriktaj juĝistoj kaj ŝtatoficistoj tra la provincoj, agititaj per la abomena kalumnia kampanjo de la klerikaro kaj instigitaj de sia avido je monaj rekompencoj, reciproke konkuris en siaj respektivaj regosferoj je la persekutado kaj malhonorigado de la anoj de senrajtigita Kredo. Unuafoje en la historio de la Kredo estis lanĉita kontraŭ ĝi sistema kampanjo en kiu kuniĝis la civilaj kaj ekleziaj potencoj, kampanjo kulminonta per la hororoj spertotaj de Bahá’u’lláh en la Síyáh-Chál de Teherano kaj per Lia posta ekzilo al Irako. La registaro, klerikaro kaj popolo leviĝis, kvazaŭ unusola homo, por sian komunan malamikon atenci kaj ekstermi. En foraj kaj izolitaj centroj senkompate trafis la glavo de iliaj malamikoj la disĵetitajn disĉiplojn de la persekutata komunumo, dum en centroj kie la babaj komunumoj havis multajn anojn tiuj klopodis sin defendi, el kio, misprezentata de ruza kaj trompema oponanto, tamen nur rezultis ke ankoraŭ pli ardiĝis la malamikeco de la aŭtoritatuloj kaj multobliĝis la fiagoj de la subpremanto.

Oriente ĉe Shaykh Ṭabarsí, sude en Nejrizo, okcidente en Zanĝano, kaj en la ĉefurbo mem masakroj, tumultoj, manifestacioj, bataloj, sieĝoj kaj perfidoj en rapida sinsekvo atestis pri la violento de la ŝtormo eksplodinta kaj elmontris la bankroton kaj nigrigis la historian kronikon de fiera tamen degenerinta popolo.

La aŭdaco de Mullá Ḥusayn, kiu, je la instrukcio de la Báb ornamis sian kapon per la verda turbano, uzita kaj sendita al li de sia Mastro, kaj levis la Nigran Standardon, kies malvolvo laŭ la Profeto Mohamedo devis heroldi la alvenon de la anstataŭanto de Dio sur la tero, kaj kiu, rajdanta sian batalĉevalon pinte de ducent du el siaj kundisĉiploj, direktiĝis renkonti kaj asisti Quddús-on en la Jazíriy-i-Khaḍrá (Verda Insulo) – tiu lia aŭdaco estis la signalo por batalo resononta tra la tuta lando. Tiu kunpuŝiĝo daŭris ne malpli ol dek unu monatojn. Ĝia scenejo estis plejparte la arbaro de Mazandarano. Ĝiaj herooj estis la gvidaj disĉiploj de la Báb. Ĝiaj martiroj estis ne malpli ol duono de la Literoj de l’ Vivanto, eksklude nek de Quddús nek de Mullá Ḥusayn, respektive la lasta kaj la unua de tiuj Literoj. La ĝin subtenanta instrukcia forto, diskreta kaj sentruda, estis neniu alia ol la menso de Bahá’u’lláh. Kaŭzita estis ĝi per la senkaŝa kaj decida persistemo de la pioniroj de nova Tempo, kiuj sentime kaj dece proklamis ĝian alvenon, kaj per ilia malcedema decidiĝo – kaze ke konvinkado pruviĝis malsukcesa – rezisti kaj sin defendi kontraŭ la atencoj de malicaj kaj malprudentaj atakantoj. Elmontris ĝi preter ajna ombro de dubo kion kapablas atingi la nevenkebla spirito de aro da tricent dek tri senspertaj, neekipitaj sed tamen Dio-ebriaj studentoj, plejparte hejmosidaj kabinetuloj de superaj lernejoj kaj klostroj, kiam tiuj kuniĝas en sindefendo kontraŭ trejnita armeo, bone ekipita, subtenata de la amasoj de la popolo, benita de la klerikaro, gvidata de reĝsanga princo, subtenata per la rimedoj de la ŝtato, aganta kun la entuziasma aprobo de sia suvereno, kaj inspirita per la senlacaj konsiloj de rezoluta kaj ĉiopova ministro. Ĝia fina rezulto estis abomena perfido, kiu finiĝis en orgio de buĉado, kiu siajn krimajn kulpulojn makulis per eterna fifamo kaj siajn viktimojn per la nimbo de nepereonta gloro, kaj kiu generis ĝuste tiujn semojn, kiuj en posta tempo devos flori per tutmondaj administraj institucioj, kaj kiuj devos, en la pleneco de l’ tempo, doni siajn orajn fruktojn en la formo de la mondon elaĉetonta kaj la tutan teron ampleksanta Sistemo.

Ne necesas provi eĉ mallonge nur rakonti ĉi tiun tragikan epizodon – kiel ajn grava ĝia signifo, kiel ajn false kaj mise ĝin redonis malfavoraj kronikistoj kaj historiistoj.

Por tiuj ĉi paĝoj sufiĉas eta superrigardo pri ĝiaj plej gravaj disvolviĝoj. Kiam ni prezentas al ni la eventojn de ĉi tiu granda tragedio, notas ni la eltenemon, la sentimon, la disciplinon kaj la eltrovemon de ĝiaj herooj, kio akre kontrastas kun la malnobleco, la poltroneco, la senordemo kaj la ŝanceliĝemo de iliaj oponantoj. Observas ni la subliman paciencon kaj la noblan retenemon de unu el ĝiaj ĉefaj aktoroj, la leonkora Mullá Ḥusayn, kiu persiste rifuzis elingigi sian glavon ĝis kiam, je farsang-distanco de Bárfurúsh, kolektiĝis kolera armita homamaso, elverŝanta la plej aĉajn insultojn kaj blokanta al li la vojon, kaj mortbatis sep el liaj senkulpaj kaj neŝanceleblaj kunuloj. Plenigas nin admiro pri la persista fido de tiu sama Mullá Ḥusayn, elmontrita per lia decido plu sonigi la adhán dum esti sieĝata en la karavanejo de Sabzih-Maydán, malgraŭ tio ke estis tuj mortpafitaj per la kugloj de la malamiko tri el liaj kunuloj, kiuj estis sinsekve surgrimpintaj la tegmenton de la gastejo kun la eksplicita celo plenumi tiun sanktan riton. Mirigas nin la spirito de rezignemo, kiu instigis tiujn dolore atakitajn suferantojn rifuze ignori la posedaĵojn postlasitajn de la fuĝanta malamiko; kiu igis ilin forĵeti siajn proprajn havaĵojn kaj esti kontentaj kun nur siaj ĉevaloj kaj glavoj; kiu igis la patron de Badí’, unu el tiu brava kompanaro, senhezite ĵeti vojflanken la tornistreton plenan je turkisoj alportitaj de li el la mino de sia patro en Nejŝaburo; kiu igis Mírzá Muḥammad-Taqíy-i-Juvayní- on forĵeti egalvaloran sumon el arĝento kaj oro; kaj kiu instigis tiujn samajn kunulojn rezigni kaj rifuzi eĉ nur tuŝi la multekostan ekipaĵon kaj la kofrojn plenajn je oro kaj arĝento, kiujn la demoralizita kaj hontoplena Princo Mihdí-Qulí Mírzá, la komandanto de la armeo de Mazandarano kaj frato de ŝaho Muḥammad, estis postlasinta je sia hasta fuĝo el sia tendaro. Povas ni nur altestimi la plej seriozan sincerecon per kiu Mullá Ḥusayn je la Princo pledis por sia afero kaj formale kaj klare konfirmis al tiu, ke nek li nek liaj kundisĉiploj intencas iel ajn uzurpi la aŭtoritaton de la ŝaho aŭ subfosi la fundamentojn de lia ŝtato. Povas ni nur indigni pri la konduto de tiu ĉeffiulo, la histeria, kruela kaj aroganta Sa‘ídu’l-‘Ulamá, kiu, alarmita pro la alproksimiĝo de tiuj samaj kunuloj kaj freneza pro ekscitiĝo, antaŭ grandega vira kaj virina homamaso ĵetis teren sian turbanon, malfermŝiris la kolon de sia ĉemizo kaj, veanta pri la kompatinda stato al kiu sinkis Islamo, petegis la ĉeestantojn urĝi al armiloj kaj amasbuĉi la alproksimiĝantan svarmon.

Fascine mirigas nin kontempli la superhoman kapablon ebliganta al Mullá Ḥusayn, malgraŭ lia fragila korpo kaj tremanta mano, per sia glavo unubate ekstermi perfidan malamikon rifuĝintan malantaŭ arbon – tiel ke samtempe li dupecige tratranĉis kaj la arbon, kaj la viron kaj ties pafilon. Movas nin krome la sceno de la alveno de Bahá’u’lláh ĉe la Fuorto kaj kiel ĝi donis nepriskribeblan ĝojon al Mullá Ḥusayn, la respektoplena akcepto de Liaj kundisĉiploj, Lia inspektado de la fortikaĵoj haste starigitaj de ili por sia protekto, kaj la konsiloj kiujn Li donis al ili, kio kondukis al la mirakla liberigo de Quddús, lia posta firma kuniĝo kun la defendantoj de tiu Fuorteto kaj lia efika partopreno en la heroaĵoj ligitaj al ĝia sieĝo kaj fina detruo. Fascinas nin la sereno kaj sagaco de tiu sama Quddús, la konfidenco inspirita per lia alveno, lia eltrovemo, la fervoro kaj ĝojo per kiuj la sieĝatoj matene kaj vespere aŭskultis lian voĉon ĉante citanta la versojn de sia celebrita komentario pri la Ṣád de Ṣamad, al kiu li estis jam, dum sia estado en Sárí, dediĉinta traktaton trifoje pli ampleksan ol la Korano, kaj kiun li nun, malgraŭ la tumultaj atakoj de la malamiko kaj la mankoj suferataj de li kaj liaj kunuloj, plu eksplikis aldonante al tiu interpreto tiom multe da versoj kiel antaŭe jam li skribis. Memoras ni ekscitkore tiun neforgeseblan bataliron kiam, kun la voko »Ekrajdu viajn ĉevalojn, ho vi herooj de Dio!«, Mullá Ḥusayn, akompanata de du cent du el la sieĝataj kaj dolore afliktitaj kunuloj antaŭataj de Quddús, antaŭ tagiĝo sturmis el la Fuorteto kaj, levantaj la krion »Yá Ṣáḥibu’z-Zamán!«, plenforte atakis la fortikaĵojn de la Princo kaj penetris ĝis al liaj privataj apartamentoj – por eltrovi ke tiu en sia konsterniĝo estis saltinta el malantaŭa fenestro en la ĉirkaŭfosaĵon, eskapis nudpiede kaj postlasis sian konfuzitan kaj venkitan armeon. Memoras ni kortuŝite tiun lastan tagon de la surtera vivo de Mullá Ḥusayn, kiam, nelonge post noktomezo, plenuminta sian ritan lavadon, vestinta sin per novaj vestoj kaj volvinta sian kapon per la turbano de la Báb, li ekrajdis sian ĉevalon, instrukciis malfermi la kradon de la Fuorteto, elrajdis ĉekape de tri cent dek tri de siaj kunuloj, laŭtvoĉe vokis »Yá Ṣáḥibu’z-Zamán!«, sinsekve atakis la sep barikadojn starigitajn de la malamiko, superis ĉiun el ili malgraŭ la kuglohajlo pluvanta sur lin, rapide disbatis iliajn defendantojn kaj estis dispelinta iliajn homfortojn, kiam, en la sekva tumulto, lia ĉevalo subite kaptiĝis en la ŝnuro de tendo, kaj antaŭ ol li povis sin eltiri estis trafita en la brusto de kuglo kiun la poltrona ‘Abbás-Qulí Khán-i-Láríjání pafis el sia embusko en la branĉoj de najbara arbo.

Aklamas ni la imponegan kuraĝon kiu, en posta batalo, inspiris dek naŭ el tiuj bravkoraj kunuloj plonĝe sturmi la tendaron de la malamiko konsistanta el ne malpli ol du regimentoj infanteria kaj kavaleria, kaj tie kaŭzi tian konstern- iĝon, ke unu el la komandantoj, la sama ‘Abbás-Qulí Khán, falinta de sia ĉevalo kaj en sia aflikto pende postlasinta en la piedingo unu el siaj botoj, unubote kaj konfuzite forkuris al la Princo kaj konfesis la humiligan malvenkon suferitan. Nek povas ni ne noti la superan eltenemon per kiu ĉi tiuj heroaj animoj elportis la pezon de siaj severaj elprovoj – kiam iliaj nutraĵprovizoj unue reduktiĝis al la karno de ĉevaloj alportita el la forlasita tendaro de la malamiko, kiam pli poste ili devis kontentigi sin per la herbo plukebla sur la kampoj, tiam kiam iliaj sieĝantoj lasis al ili liberan spiron, kiam ankoraŭ pli poste ili estis devigitaj konsumi la ŝelon de la arboj kaj la ledon de siaj seloj, siaj zonoj, siaj glavingoj kaj siaj ŝuoj, kiam dum dek ok tagoj ili havis nenion krom humido de kio ili trinkis buŝplenon da ĉiumatene, kiam la kanonado de la malamiko devigis ilin fosi subterajn pasejojn ene de la Fuorteto, kie ili, aĉe vivantaj en koto kaj akvo kun vestoj malseke forputrantaj, devis sin vivteni per muelitaj ostoj, kaj kiam fine, premataj de mordanta malsato, ili estis, kiel tion atestas tiutempa kronikisto, devigitaj elterigi la ĉevalon de sia omaĝata gvidanto, Mullá Ḥusayn, ĝin dispecigis, ĝiajn ostojn muelis al polvo, tion miksis kun la putriĝinta viando kaj, tiel farinte el ĝi rostaĵon, vore ĝin forkonsumis.

Nek eblas ne mencii la pleje fian perfidon, kiun fine faris la senpova kaj senhonorigita Princo, kaj ties malobservo de sia tiel nomata nerompebla ĵuro de li skribita kaj sigelita sur la marĝeno de la unua surao de la Korano, per kio li, ĵuranta je tiu sankta Libro, promesis liberigi ĉiujn defendantojn de la Fuorteto, konfirmis je sia honoro ke neniu lia armeano aŭ iu el la ĉirkaŭo ilin molestus kaj ke li mem proprakoste aranĝus ilian sekuran foriron al siaj hejmoj.

Kaj fine ni memorigas al ni la finan scenon de tiu sombra tragedio, kiam rezulte de la Princa malobservo de sia sankta promeso aro el la perfiditaj kunuloj de Quddús estis kunigitaj en la tendaro de la malamiko, estis senigitaj je siaj posedaĵoj kaj forvenditaj kiel sklavoj, kaj oni la ceterajn aŭ mortigis per la lancoj kaj glavoj de la soldatoj, aŭ disŝiris, aŭ ligis al arboj kaj tratruis per kuglohajlo, aŭ dispecigis per kanono antaŭ kies buŝo estis ili ligitaj kaj poste transdonis al fajro, aŭ unue senviscerigis kaj poste iliajn kapojn aplikis sur lancoj kaj pikstangoj. Quddús, ilia amata gvidanto, estis per plia honta ago de la timigita Princo transdonita al la manoj de la diabla Sa‘ídu’l-‘Ulamá, kiu en sia neestingebla malamikeco – kaj helpe de la kanajlaro kies pasion senlace li estis ardiginta – sian viktimon senvestigis, katenis kaj parade pelis tra la stratoj de Bárfurúsh, incitante la kanajlan parton de la ina loĝantaro sur lin kraĉi kaj verŝi siajn aĉajn blasfemojn, lin ataki per tranĉiloj kaj hakiloj, lian korpon mutili kaj en fajron ĵeti la dismembrigitajn korpopecojn.

Ĉi tiun emocian epizodon – tiel glora por la Kredo, tiel peĉe nigriganta la reputacion de ĝiaj malamikoj, epizodo kiu devas esti konsiderata kiel rara fenomeno en la historio de la moderno – baldaŭ sekvis paralela renversiĝo frape simila laŭ siaj esencaj trajtoj. La scenejo de lamentindaj afliktoj nun moviĝis suden al la provinco Farso, ne malproksime de la urbo kie krepuskis la aŭrora lumo de la Kredo. La impeton de tiu ĉi freŝa suferado devis nun elteni en plena furiozo Nejrizo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La Burgo Khájih, proksime de la kvartalo Chinár-Súkhtih de tiu arde agitita vilaĝo, fariĝis la ŝtormocentro de la nova ekbrulo. La heroo turanta super siaj kunuloj, brave luktanta kaj fariĝanta viktimo de ĝiaj vorantaj flamoj, estis tiu »unika kaj en sia tempo senkompara personeco«, la vaste disfamiĝinta Siyyid Yaḥyáy-i-Dárábí, pli bone konata kiel Vaḥíd. Plej eminenta inter liaj perfidaj oponantoj estis la kanajla kaj fanatika guberniestro de Nejrizo, Zaynu’l-‘Ábidín Khán, kiu, subtenata de ‘Abdu’lláh Khán, la Shujá‘u’l-Mulk, kaj apogita de Princo Fírúz Mírzá, la guberniestro de Ŝirazo, instigis kaj nutris la fajron de tiu incendio. Malgraŭ ke multe pli kurta ol la renversiĝo de Mazandarano, kiu daŭris ne malpli ol dek unu monatojn, estis la hororaĵoj, kiuj ĝian finon markis, rezulte ne malpli katastrofaj. Refoje manpleno da viroj, senkulpaj, leĝfidelaj, pacamaj, tamen altmotivaj kaj nesupereblaj, ĉikaze konsistantaj parte el netrejnitaj knaboj kaj maljunuloj, estis surprizitaj, defiitaj, ĉirkaŭitaj kaj atencitaj per la supera forto de kruela kaj ruza malamiko, kiu konsistis el multnombraj fortkorpaj viroj, kiuj, malgraŭ ke bone trejnitaj, adekvate ekipitaj kaj kontinue plifortigitaj, ne kapablis subigi aŭ cedigi la spiriton de siaj kontraŭuloj.

Ĉi tiu freŝa tumulto originis en kredodeklaroj same sentimaj kaj pasiaj, kaj en manifestacioj de religia entuziasmo preskaŭ same impetaj kaj dramaj kiel tiuj kondukintaj al la renversiĝo en Mazandarano.

Instigis ĝin ne malpli daŭra kaj violenta eksplodo de senkompromisa klerika malamikeco. Akompanis ĝin analogaj manifestiĝoj de blinda religia fanatikeco. Provokis ĝin similaj agoj de nuda agreso fare de kaj klerikaro kaj popolo. Atestis ĝi denove la saman intencon, estis ĝi animita ĝisfunde per la sama spirito, kaj rezultis el ĝi preskaŭ same altaj kaj superhomaj heroeco, eltenemo, kuraĝo kaj sinforgeso. Rivelis ĝi ne malpli sagace elpensitan kunordigon de planoj kaj klopodoj inter la civilaj kaj klerikaj aŭtoritatuloj konceptitan por defii kaj ekstermi komunan malamikon. Antaŭis ĝin fare de la babanoj simila kategoria refuto de ajna intenco entrudiĝi en la civilan jurisdikcion de la regno aŭ subfosi la legitiman aŭtoritaton de ĝia suvereno. Prezentis ĝi ne malpli konvinkan ateston pri la sinregado kaj indulgemo de la viktimoj fronte al la senkompata kaj neprovokita agreso de la subpremanto. Kiam proksimiĝis ĝi al sia kulmino demonstris ĝi apenaŭ malpli frape la poltronecon, la sendisciplinecon kaj la degeneron de spirite bankrota malamiko. Kiam proksimiĝis ĝi al sia fino, markis ĝin perfido same abomena kaj hontoplena. Finiĝis ĝi per masakro eĉ pli naŭza laŭ la hororoj, kiujn ĝi elvokis, kaj la mizeroj, kiujn ĝi kaŭzis. Decidis ĝi la sorton de Vaḥíd, kiu per sia verda turbano, la emblemo de sia fiera deveno, estis ligita al ĉevalo kaj humilige trenita tra la stratoj, post kio lia kapo estis dehakita, remburita per pajlo kaj kiel trofeo sendita al la festenanta Princo en Ŝirazo, dum lian korpon oni lasis al la pritraktado de la furiozantaj virinoj de Nejrizo, kiuj, ebriaj je barbara ĝojo pro la jubelkrioj de triumfanta malamiko, dancis ĉirkaŭ ĝi akompanataj de tamburoj kaj cimbaloj. Kaj fine rezultis el ĝi, pere de ne malpli ol kvin mil viroj speciale taskigitaj por tio, ĝenerala kaj furioza atenco de la sendefendaj babanoj, kies posedaĵojn oni konfiskis, kies domojn oni detruis, kies bastionon oni bruligis ĝis al la fundamentoj, kies virinojn kaj infanojn oni kaptis kaj el kiuj kelkajn, senvestigitajn ĝis preskaŭ nudeco, oni sidigis sur azenoj, muloj kaj kameloj kaj kondukis tra vicoj da kapoj dehakitaj de la senvivaj korpoj de iliaj patroj, fratoj, filoj kaj edzoj, kiuj antaŭe estis aŭ brulmutilitaj aŭ suferis elŝiradon de siaj ungoj aŭ ĝismortan vipadon aŭ tramarteladon de siaj manoj kaj piedoj per feraj stiftoj aŭ truadon de siaj nazoj kun posta tratiro de ŝnuroj kaj, tiel briditaj, kondukadon tra la stratoj sub la rigardado de kolera kaj mokanta homamaso.

Apenaŭ estis pasinta tiu ĉi tiel ruiniga, tiel afliktoplena tumulto, kiam ekbrulis en Zanĝano kaj ĝia ĉirkaŭo alia incendio, eĉ pli katastrofa ol la du antaŭaj renversiĝoj.

Senprecedenca laŭ kaj sia tempodaŭro kaj la nombro de tiuj forbalaitaj per ĝia furiozado, difinis ĉi tiu perforta ŝtormo pli akre ol iam la netransponteblan abismon, kiu apartigis la torĉoportantojn de la novnaskita Kredo disde la civilaj kaj klerikaj reprezentantoj de grave ŝanceliĝanta sistemo – tiu ŝtormo, kiu ekflamis en la okcidenta parto de Persio, kaj en kiu Mullá Muḥammad-‘Alíy-i-Zanjání, alinomita Ḥujjat, unu el la plej kapablaj kaj plej imponaj ĉampionoj de la Kredo, kune kun ne malpli ol mil okcent de siaj kundisĉiploj eltrinkis la kalikon de l’ martiriĝo. La ĉefaj figuroj plejparte responsaj kaj rekte koncernataj pri ĉi tiu abomena tragedio estis la envia kaj hipokrita Amír Arslán Khán, la Majdu’d-Dawlih, patrina onklo de ŝaho Náṣiri’d-Dín, kaj liaj kunuloj, la Ṣadru’d-Dawliy-i-Iṣfahání, kaj Muḥammad Khán, la Amír-Túmán, kiujn asistis unuflanke grandaj armeaj suplementaj trupoj ekspeditaj laŭ ordono de la Amír- Niẓám, kaj subtenis aliflanke la entuziasma morala subteno de la tuta klerikaro en Zanĝano. La loko fariĝanta la scenejo de heroaj bataloj, la ejo de intensaj suferoj kaj la celo de furiozaj kaj ripetaj atencoj, estis la burgo ‘Alí-Mardán Khán, kiu certatempe ŝirmis ne malpli ol tri mil babanojn, inkluzive de viroj, virinoj kaj infanoj.

Senegalas la rakonto pri ilia agonio en la kroniko de tuta jarcento.

Por riveli ĝian apartan karakteron sufiĉas mallonga mencio de certaj elstaraj karakterizaĵoj de ĉi tiu tristoplena epizodo, kiu dotis la Kredon en sia novnaskiteco per nemezureblaj povoj: la kortuŝaj scenoj sekvintaj la dividon de la loĝantaro de Zanĝano je du klaraj tendaroj per la ordono de ĝia guberniestro – decido drame proklamita de kriisto kaj distranĉanta ligojn de ĉimondaj interesoj kaj inklinoj favore al pli potenca lojaleco; la de Ḥujjat ripete al la sieĝitoj direktitaj admonoj sin deteni de agreso kaj perforto; lia konfirmo, memorigante la tragedion de Mazandarano, ke ilia venko konsistus sole en foroferi ĉion sian sur la altaro de la Kozo de la Ṣáḥibu’z-Zamán, kaj lia deklaro de la neŝanĝebla intenco de liaj kunuloj lojale servi sian suverenon kaj esti la bondezirantoj de lia popolo; la miriga sentimo per kiu tiuj samaj kunuloj repuŝis la ferocan atencon lanĉitan de la Ṣadru’d-Dawlih, kiu fine estis devigita konfesi sian mizeran malsukceson, estis riproĉita de la ŝaho kaj estis degradita; la malatento per kiu la okupantoj de la burgo renkontis la pledojn de la kriisto provanta ilin nome de despera malamiko flate logi al rezigno pri sia Kozo kaj trompe ilin devojigi per la malavaraj donacoj kaj promesoj de la suvereno; la eltrovemo kaj nekredebla aŭdaco de Zaynab, vilaĝa junulino, kiu, fajrigita per neretenebla sopiro dividi la sorton de la defendantoj de la burgo, kaŝvestis sin kiel viro, fortranĉis siajn buklojn, zonis glavon ĉirkaŭ sia talio, kaj, levante la vokon »Yá Ṣáḥibu’z-Zamán!«, sturme persekutis la atakintojn, kaj kiu, nekonsiderante nutraĵon kaj dormon, dum ne malpli ol kvin monatoj kaj meze de la bolanta tumulto daŭre instigadis la fervoron de siaj viraj kunuloj kaj rapidis save ilin asisti; la kolosa tumulto estigita fare de la gardistoj, kiuj okupis la barikadojn kriegante la kvin vokojn preskribitajn de la Báb en ĝuste tiu nokto en kiu estis ricevitaj Liaj instrukcioj, kaj kaŭzanta ke mortis kelkaj personoj en la tendaro de la malamiko, ke la diboĉantaj oficiroj sammomente forĵetis siajn vinglasojn, renversis la vetludajn tablojn, nudpiede for- rapidis kaj igis aliajn, duonvestitaj, forkuri en la sovaĝejon aŭ panike fuĝi al la hejmoj de la ulemoj – ĉio tio elstaras kiel la torĉlumoj de ĉi tiu sanga batalo. Ni same rememoras la kontraston inter la malordo, la malbenado, la fia ridado, la diboĉoj kaj la honto, kiuj karakterizis la tendaron de la malamiko, kaj la etoson de respektoplena devotado sterniĝinta tra la burgo, el kiu konstante sonadis glorantaj himnoj kaj ĝojkantoj. Nek povas ni ne noti la pledon de Ḥujjat kaj liaj ĉefsubtenantoj adresitan al la ŝaho kaj refutanta la malicajn asertojn de iliaj malamikoj, certiganta lin pri sia lojaleco al li kaj lia registaro kaj pri sia preteco en lia ĉeesto pruvi la fidindecon de sia Kozo; la forkapton de ĉi tiuj mesaĝoj fare de la guberniestro kaj la anstataŭigon de ili per falsitaj leteroj plenplenaj je insultoj, kiuj estis ilialoke ekspeditaj al Teherano; la entuziasma subtenado fare de la inaj okupantoj de la burgo, iliaj ekzaltitaj jubelkrioj, la entuziasmo per kiu iuj el ili sin kaŝvestis kiel viroj, rapidis replenigi la vicojn de ĝiaj defendantoj anstataŭ- ante siajn mortigitajn gefratojn, dum aliaj sin okupis pri la malsanuloj kaj portis sur siaj ŝultroj felsakojn da akvo por la vunditoj, kaj ankoraŭ aliaj kiuj, simile kiel la kartagaj virinoj de la antikvo, sian longan hararon fortondis kaj la dikajn harŝnurojn ligis ĉirkaŭ la pafiloj por ilin plifortigi; la fian perfidon de la sieĝantoj, kiuj, la saman tagon ankoraŭ kiam ili formulis kaj skribis pacpeticion kaj ĝin sendis al Ḥujjat – aldoninte al ĝi sigelitan kopion de la Korano kiel garantian ateston de sia promeso –, ne maldegnis ĵeti en subteran karceron la anojn, inkluzive infanojn, de la delegacio, kiun li sendis por trakti kun ili, elŝiris la barbon de la estimata gvidanto de tiu delegacio, kaj sovaĝe mutilis unu el liaj kundisĉiploj.

Krome ni rememoras la grandanimecon de Ḥujjat, kiu, malgraŭ ke afliktita per la subita perdo de kaj sia edzino kaj sia infano, daŭrigis per serena kaj neŝancelebla trankvilo admoni siajn kunulojn esti indulgaj kaj kontentiĝi per la volo de Dio, ĝis kiam li mem fariĝis la viktimo de vundo ricevita de la malamiko; la barbaran venĝon de kontraŭulo senkompare supera laŭ nombro kaj ekipaĵo, venĝon aplikitan al la viktimoj per transdono de ili al laŭ amplekso kaj feroco senekzempla masakro kaj prirabo, al kiuj libere sin fordonis rabema armeo, monavida popolamaso kaj nesatigebla klerikaro; la elmetitecon de la kaptitoj, de ambaŭ seksoj, malsataj kaj povre vestitaj, dum ne malpli ol dek kvin tagoj kaj noktoj al la mordanta malvarmo de escepte severa vintro, dum aroj da virinoj gaje dancadis ĉirkaŭ ili, kraĉis en iliajn vizaĝojn kaj insultadis ilin per la plej aĉaj sakroj; la sovaĝan kruelecon per kiu aliaj estis kondamnitaj al dispecigo per pafiloj, al plonĝigo en glaci- malvarman akvon, al severa vipado, al esti per la kapo dronigita en bolantan oleon, esti ŝmirita per siropo kaj transdonita al pereo en la neĝo; kaj fine la nesatigeblan haton, kiu instigis la ruzan guberniestron persvadi per siaj insinuoj la sepjaraĝan filon de Ḥujjat sciigi la entombigejon de sia patro, kio igis lin senhonorigi la tombon, elterigi la kadavron, ordoni ke oni ĝin trenu, akomp- anata per la sonado de tamburoj kaj trumpetoj, tra la stratoj de Zanĝano kaj elmetu, dum tri tagoj kaj tri noktoj, al nepriskribeblaj abomenaĵoj. Tiuj ĉi kaj aliaj similaj incidentoj konektitaj kun la epopea historio de la Zanĝano-renversiĝo, karakterizita de lordo Curzon kiel »terura sieĝo kaj buĉado«

– ĉio tio kombiniĝas por kovri la kronikon de la Heroa Jararo de la Kredo de Bahá’u’lláh per sombra gloro nesuperita per ajna simila epizodo. La tajdo da katastrofoj, kiu dum la finaj jaroj de la misio de la Báb per tia minaca furiozo balais tra la provincoj de Persio, ĉu en la oriento, en la sudo aŭ en la okcidento, povis ne tuŝi ankaŭ la koron kaj centron de la regno.

Kvar monatojn antaŭ la martiriĝo de la Báb estis Teherano siavice partoprenanta, ne tiagrade kaj sub malpli dramaj cirkonstancoj, en la amasmurdado, kiu tiel profunde makulis la vizaĝon de la lando. Okazis en tiu urbo tragedio, kiu pruviĝis preludo de la masakro-orgio, kiu post la ekzekuto de la Báb konvulsie trafis ĝiajn loĝantojn kaj semis konsterniĝon ĝis al la periferiaj provincoj. Ĝi originis en la ordonoj kaj plenumiĝis sub la okuloj de la kolera kaj murda Amír-Niẓám mem, subtenata de Maḥmúd Khán-i-Kalántar, kaj kun la asisto de certa Ḥusayn, unu el la ulemoj de Kaŝano. La herooj de tiu tragedio estis la Sep Martiroj de Teherano, kiuj reprezentis la pli gravajn klasojn inter siaj sampatrianoj kaj kiuj konscie rifuzis elaĉeti sian vivon per simpla lipa neado, kion la ŝijaisma Islamo sub la nomo de taqíyyih dum jarcentoj rekonis kiel, en la horo de danĝero, plene pravigeblan kaj efektive laŭdindan artifikon. Nek la ripetaj kaj viglaj intervenoj de altrangaj membroj de la profesioj al kiuj ĉi tiuj martiroj apartenis, nek la konsiderindaj sumoj, kiujn, en la kazo de unu el ili – la nobla kaj serena Ḥájí Mírzá Siyyid ‘Alí, la patrina onklo de la Báb –, riĉaj komercistoj de Ŝirazo kaj Teherano volonte ofertis kiel elaĉeton, nek la pasiaj pledoj de ŝtataj oficialuloj en la nomo de alia – la pia kaj altestimata derviŝo Mírzá Qurbán-‘Alí –, nek eĉ la interveno de la Amír-Niẓám mem, kiu klopodis persvadi ambaŭ ĉi tiujn kuraĝulojn al malkonfeso, sukcesis persvadi iun el la sep rezigni pri la sopiritaj laŭroj de martiriĝo. La spitaj respondoj, kiujn ili ĵetis al siaj persekutantoj, la ekstaza ĝojo kiu kaptis ilin kiam ili alproksimiĝis la scenejon de sia morto, la jubilaj kriegoj, kiujn ili laŭtigis kiam ili ekvidis sian ekzekutiston, la kortuŝaj versoj kiujn dum siaj finaj momentoj iuj el ili deklamis, la pledoj kaj defioj kiujn ili direktis al la amaso da homoj ŝtipe gapantaj ilin, la entuziasmo per kiu la lastaj tri viktimoj penadis reciproke sin antaŭi en sigeli sian kredon per sia propra sango, kaj fine la abomenaĵoj, al kiujn apliki sin degradis sangosoifa malamiko, abomenaĵoj faritaj al iliaj mortaj korpoj kuŝantaj neentombigitaj dum tri tagoj kaj tri noktoj en la Sabzih- Maydán, tri tagoj kaj noktoj dum kiuj miloj da tiel nomataj piaj ŝijaismanoj piedbatis iliajn kadavrojn, kraĉis sur iliajn vizaĝojn, ilin surĵetis per ŝtonoj, prisakris, mokis kaj surverŝis per rubo – ĉi tiuj estas la ĉefaj karakterizaĵoj de la tragedio de la Sep Martiroj de Teherano, tragedio kiu elstaras kiel unu el la plej teruraj scenoj observitaj dum la frua disolviĝo de la Kredo de Bahá’u’lláh.

Ne surprizas ke la Báb en la Fortreso de Chihríq, premita per la pezo de Siaj amasiĝintaj ĉagrenoj, sur la paĝoj de longa panegiro, kiu

4. La ekzekuto de la Báb SEGPB04

Add range:

senmortigis ilian fidelecon al Lia Kozo, aklamis kaj gloris ilin kiel ĝuste tiujn »Sep Kaprojn«

kiuj, laŭ islama tradicio, devos en la Tago de l’ Juĝo, »marŝi fronte« de la promesita Qá’im, kaj kies morto antaŭos la baldaŭan martiriĝon de ilia vera Ŝafisto. 4. La ekzekuto de la Báb 71 La ondoj de ekstrema aflikto, kiuj la Kredon violente batadis kaj fine en rapida sinsekvo forvoris la plej kapablajn, la plej karajn kaj la plej fidindajn disĉiplojn de la Báb, dronigis Lin, kiel jam ni vidis, en nedireblan tristecon. Kiel notis Lia kronikisto, dum ne malpli ol ses monatoj ne eblis al la Kaptito de Chihríq ion aŭ skribi aŭ dikti. Konsumita de funebro pro la teruraj novaĵoj tiel rapide Lin trafantaj, pro la senfinaj afliktoj plagantaj Liajn plej kapablajn reprezentantojn, pro la angoroj, kiujn suferis la sieĝitoj, kaj la senhonta perfido de tiuj transvivintaj, pro la lamentindaj kordoloroj eltenendaj de la malliberigitoj kaj la abomeninda buĉado de viroj, virinoj kaj infanoj, kaj ankaŭ pro la hidaj malhonorigoj de iliaj kadavroj, Li dum naŭ tagoj rifuzis, kiel tion atestis Lia sekretario, renkonti iun el Liaj amikoj kaj apenaŭ tuŝis la manĝaĵon ofertitan al Li.

Larmoj konstante pluvis el Liaj okuloj kaj superabunde elverŝiĝis esprimoj de angoro el Lia vunda koro kiam dum ne malpli ol kvin monatoj Li sola kaj senkonsola velkadis en Sia prizono. La kolonojn de Lia juna Kredo plejparte faligis la unua bato de la uragano, kiu ilin trafis: Quddús, kiun senmortigis Li kiel Ismu’lláhi’l-Ákhir-on (la Lasta Nomo de Dio); al kiu pli poste Bahá’u’lláh en Sia epistolo Kullu’ṭ-Ṭá‘ám donis la honortitolon Nuqṭiy-i-Ukhrá (la Lasta Punkto) kaj kiun en alia epistolo levis Li al rango tuj post neniu alia ol la Heroldo de Sia Revelacio; kiun Li en ankoraŭ alia epistolo identigis kun unu el la »Mesaĝistoj kulpigitaj esti trompantoj« menciitaj en la Korano; kiun la Persa Bajano elstarigis kiel tiun kunpilgrimanton ĉirkaŭ kiu cirkulas speguloj je la nombro de ok váḥid-oj; pri kies »abnegacio kaj sincera sindediĉo al la volo de Dio fieras Dio mem enmeze de la Ĉielularo«; kiun ‘Abdu’l-Bahá nomis la »Luno de l’ Gvidado«; kaj kies aperon la Apokalipso de Johano anticipis kiel unu el la du »Atestantoj«

kiujn devas, antaŭ ol la »dua Veo jam pasis«, eniri la »spirito de vivo el Dio« – tiu viro estis, dum la plena florado de sia juneco, sur la Sabzih-Maydán de Bárfurúsh suferinta morton, kiun, kiel atestas Bahá’u’lláh, eĉ Jesuo Kristo ne alfrontis je la horo de Sia plej granda angoro. Mullá Ḥusayn, la unua Litero de l’ Vivanto, estis kromnomita Bábu’l-Báb (la Pordo de l’ Pordo); estis nomita la »Primara Spegulo«; kiun la plumo de la Báb superŝutis per panegiroj, preĝoj kaj Tabeloj de l’ vizito, kiuj laŭ nombro ekvivalentas trifoje la amplekson de la Korano; kiun alparolas ĉi tiuj panegiroj kiel la »amaton de Mia Koro«; la polvo de kies tombo, tiu sama Plumo deklaris, estas tiom potenca ke ĝi kapablas serenigi la malĝojajn kaj resanigi la malsanajn; kiun »la kreitaĵoj levitaj je la komenco kaj je la fino« de la religio de la Báb, envias kaj plu envios ĝis la »Tago de l’ Juĝo«; kiun la Kitáb-i-Íqán aklamas kiel tiun sen kiu »Dio ne estus establiĝinta sur la sidejo de Sia kompatemo, nek okupintus la tronon de eterna gloro«; pri kiu Siyyid Káẓim esprimis tian altestimon ke liaj disĉiploj suspektis ke la ricevinto de tiaj laŭdoj ja devus esti la Promesito mem – tiaulo estis same, en la floraj jaroj de sia adolteco, martire mortinta ĉe Ṭabarsí. Vaḥíd, kiun prezentas la Kitáb-i-Íqán kiel la »unikan kaj senegalan personecon de sia epoko«, viro de eksterordinara erudicio kaj la plej elstara personeco enlistiĝinta sub la standardo de la nova Kredo, pri kies »talentoj kaj sanktuleco«, pri kies »altaj atingoj en la sfero de scienco kaj filozofio« la Báb atestis en Sia Dalá’il-i-Sab‘ih (Sep Pruvoj), jam sub similaj cirkonstancoj tiriĝis en la vorticon de alia renversiĝo kaj baldaŭ estis siavice trinkonta el la pokalo, kiun eltrinkis la heroaj martiroj de Mazandarano.

Ḥujjat, alia ĉampiono de elstara aŭdaco, de nesubigebla volo, de rimarkinda originaleco kaj pasia fervoro, rapide kaj neeviteble entiriĝis en la fajran fornon kies flamoj estis jam envolvinta Zanĝanon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. La patrina onklo de la Báb, la sola patro kiun Li konis ekde Sia infanaĝo, Lia ŝirma ŝildo kaj subtenanto kaj la konfida gardanto de kaj Lia patrino kaj Lia edzino, estis ankaŭ forprenita de Li per la hakilo de la ekzekutisto en Teherano.

Ne malpli ol la duono de Liaj elektitaj disĉiploj, la Literoj de l’ Vivanto, estis jam antaŭintaj Lin sur la kampo de l’ martiriĝo. Ṭáhirih, kvankam ankoraŭ viva, kuraĝe sekvis vojon, kiu kondukis ŝin neeviteble al pereo. Rapide finiĝanta vivo, tiel plenplena je la amasigitaj zorgoj, seniluziiĝoj, perfidoj kaj malĝojoj de tragika misio, nun rapide proksimiĝis al sia zenito. La plej tumulta periodo de la Heroa Jararo de la nova Revelacio rapide atingis sian kulminon. La pokalo da amaraj afliktoj, kiun devis gusti la Heroldo de tiu Revelacio, estis nun ĝisrande plena. Efektive, Li mem estis jam antaŭsigninta Sian propran, alproksimiĝantan morton.

En la Kitáb-i-Panj-Sha’n, unu el Liaj lastaj verkoj, estis Li aludinta la fakton, ke la sesa Naw-Rúz post la deklaro de Lia misio estus la lasta destinita al Li festi sur la tero. En Sia interpreto de la litero Há estis Li vortiginta Sian sopiron je martiriĝo, dum en la Qayyúmu’l-Asmá’ Li estis efektive profetinta la neeviteblon de tia finiĝo de Sia glora vivovojo. Kvardek tagojn antaŭ Sia fina foriro el Chihríq estis Li kolektinta ĉiujn dokumentojn en Sia posedo kaj metinta ilin, kune kun Sia plumujo, Siaj sigeloj kaj Siaj ringoj, en la manojn de Mullá Báqir, Litero de l’ Vivanto kiun Li instrukciis konfidi ilin al Mullá ‘Abdu’l-Karím-i-Qazvíní, kromnomita Mírzá Aḥmad, kiu liveru ilin al Bahá’u’lláh en Teherano. Dum sange disvolviĝis la konvulsioj de Mazandarano kaj Nejrizo la grandveziro de ŝaho Náṣiri’d-Dín maltrankvile pri- pensis la signifon de ĉi tiuj ekstremaj okazaĵoj. Kaj, timema pro iliaj sekvoj por siaj sampatrianoj, sia registaro kaj sia suvereno, febre cirkulis lia menso ĉirkaŭ tiu fatala decido, kiu estis destinita ne nur marki per neforigebla spuro la sorton de lia lando, sed kiu ankaŭ estis ŝarĝita per netakseblaj sekvoj por la destino de la tuta homaro. La subpremadoj faritaj kontraŭ la sekvantaro de la Báb, pri tio li estis nun jam plene konvinkita, estis nur plie ardigintaj ilian fervoron, ŝtaliginta ilian decidiĝon kaj konfirminta ilian lojalecon al sia persekutita Kredo.

La izoligo kaj malliberigo de la Báb estis produktinta la malan efikon ol kion memfide anticipis la Amír-Niẓám. Grave maltrankviliĝinta li amare kondamnis la katastrofan mildecon de sia antaŭulo, Ḥájí Mírzá Áqásí, kiu estis permesinta ke la aferoj evoluis al tia stato.

Li sentis ke nun devus pli radikala kaj eĉ pli ekzemplodona puno esti aplikata al tio, kion li konsideris esti abomena herezo poluanta la civilajn kaj ekleziajn instituciojn de la regno. Nenio malpli ol la estingo de la vivo de Tiu, Kiu estis la ĉefa fonto de tiel naŭza doktrino kaj la fona motoro de tiel pleje vigla movado, kredis li, povus bari la tajdon, kiu kaŭzis tian kaoson tra la tuta lando. La sieĝo de Zanĝano ankoraŭ daŭris kiam li, rezignante pri eksplicita ordono de sia suvereno kaj agante sendepende de siaj konsilantoj kaj kunministroj, ekspedis sian ordonon al princo Ḥamzih Mírzá, la Ḥishmatu’d-Dawlih, la guberniestro de Azerbaj- ĝano, instrukcianta lin ekzekuti la Báb-on.

Timante ke eventuale la apliko de tia plene meritita puno povus en la ĉefurbo de la regno ekmovi fortojn de li eble ne regeblajn, li ordonis, ke lia Kaptito estu kondukata al Tabrizo kaj tie mortigita. Ricevinte rezolutan rifuzon de la indigniĝinta princo plenumi kion tiu konsideris esti fia krimo, la Amír-Niẓám komisiis sian propran fraton, Mírzá Ḥasan Khán, efektivigi liajn ordonojn. La kutimaj formalaĵoj por akiri la necesan rajtigon de la gvidaj muĝtahidoj de Tabrizo estis rapide kaj facile kompletigitaj. Tamen, nek Mullá Muḥammad-i- Mamaqání, kiu estis skribinta la mortigoverdikton kontraŭ la Báb tiun saman tagon kiam Tiu estis pridemandita en Tabrizo, nek Ḥájí Mírzá Báqir, nek Mullá Murtaḍá-Qulí, al kies domoj ilia Viktimo estis humilige kondukita de la farrásh-báshí laŭ ordono de la grandveziro, degnis vidalvide renkonti sian timatan Oponanton. Tuj antaŭ kaj nelonge post tiu ĉi humiliga trakto de la Báb okazis du tre signifaj incidentoj, kiuj ilumine elmontras la misterajn cirkonstancojn, kiuj ĉirkaŭis la ekon de Lia martiriĝo.

La lastan konversacion, kiun la Báb konfidence havis kun Sia sekretario Siyyid Ḥusayn en unu el la ĉambroj de la kazerno, la farrásh-báshí abrupte interrompis. La sekretarion li flankentiris kaj severe riproĉis kiam lia Kaptito tiel lin alparolis: »Ne antaŭ ol estos Mi dirinta al li ĉiujn aferojn, kiujn Mi deziras diri, povas ajna surtera potenco silentigi Min. Eĉ se la tuta mondo armiĝus kontraŭ Mi, estus ĝi senpova deteni Min plenumi Mian intencon ĝis la lasta vorto.«

La kristanon Sám Khán, la kolonelo de la armena regimento ordonita efektivigi la ekzekuton, kiu estis, ektiminte ke eble lia ago povus provoki la koleron de Dio, petinta liberigon de la devo trudita al li, la Báb jene trankviligis: »Sekvu viajn instrukciojn, kaj se via intenco estas sincera, la Ĉiopova certe kapablos liberigi vin el via embaraso.«

Sekve Sám Khán ekis plenumi sian devon. Najlego estis batita en kolonon, kiu apartigis du ĉambrojn de la kazerno vide al la placo. Du ŝnuroj estis fiksitaj al ĝi kaj per ili aparte ligitaj kaj la Báb kaj unu el Liaj disĉiploj, la juna kaj pia Mírzá Muḥammad-‘Alíy-i- Zunúzí, kromnomita Anís, kiu antaŭe estis ĵetinta sin al la piedoj de sia Mastro kaj peteginta ke neniaokaze li estu de Li forsendita. La ekzekuta taĉmento stariĝis en tri vicoj kun po ducent kvindek viroj. Ĉiu vico sinsekve ekpafis ĝis kiam la tuta taĉmento estis elpafinta siajn kuglojn. Tiel densa estis la fumo de la sepcent kvindek fusiloj, ke mallumiĝis la ĉielo.

Kiam fine malaperis la fumo prezentis sin al la mireganta homamaso da proksimume dek mil animoj, kiuj amasiĝis sur la tegmentoj de la kazerno kaj de la apudaj domoj, sceno, kiun iliaj okuloj apenaŭ povis kredi. La Báb por ili ne plu videblis! Staris nur Lia kunulo, viva kaj nelezita, antaŭ la muro je kiu antaŭe ili estis ligitaj. Nur la ŝnuroj, je kiuj ili pendis, estis distranĉitaj. »La Siyyid-i-Báb ne plu videblas!« ekkriis la konfuzitaj spektantoj. Tuj rezultis freneza serĉado. Oni Lin trovis, nevundita kaj serena, en ĝuste tiu ĉambro, en kiu oni Lin lokis la antaŭan nokton, okupata kompletigi la interrompitan konversacion kun Sia sekretario. »Finis Mi la konversacion kun Siyyid Ḥusayn«, estis la vortoj per kiuj la Kaptito, tiel providence savita, salutis la aperon de la farrásh-báshí: »Nun vi daŭrigu plenumi vian intencon«. Memorante la antaŭe faritan aŭdacan aserton de sia Kaptito kaj skuita per tiel konsterna revelacio, la farrásh-báshí tuj forlasis la scenon kaj eksiĝis de sia posteno.

Same Sám Khán, memorante kun sentoj plenaj je miro kaj respekto la trankviligajn vortojn diritajn al li de la Báb, ordonis al siaj taĉmentanoj tuj foriri de la kazerno kaj, forlasante la kazernan korton, ĵuris ke neniam li ripetos tiun agon, eĉ ne je la kosto de sia vivo. Áqá Ján-i-Khamsíh, kolonelo de la korpogardistaro, volonte sin proponis por lin anstataŭi.

Ĝuste je la sama muro kaj en la sama maniero la Báb kaj Lia kunulo estis denove alligitaj, dum la nova regimento formiĝis en linioj kaj ekpafis al ili. Ĉifoje, tamen, la kugloj iliajn brustojn trakribris kaj iliajn korpojn tute disŝiris, escepte de iliaj vizaĝoj, kiuj nur iomete makuliĝis. »Ho kaprica generacio!«, estis la lastaj vortoj de la Báb al la gapanta homamaso kiam prepariĝis la regimento ekpafi sian salvon. »Kredus vi je Mi, agus ĉiu el vi laŭ la ekzemplo de tiu ĉi junulo, kiu laŭrange superas la pli multajn de vi, kaj vole oferus vin sur Mia pado. Venos la tago kiam vi estos rekonintaj Min; tiun tagon Mi jam ne estos kun vi.« Tamen, tio ne estis jam ĉio. La saman momenton kiam estis faritaj la pafoj leviĝis aparte severa ŝtormo kaj furiozis super la urbo.

De tagmezo ĝis nokto kirlego da polvo forvualis la sunlumon kaj blindigis la okulojn de la popolo. En Ŝirazo en 1268 p.h. okazis »tertremo« aŭgurita en ne malpli grava Libro ol la Apokalipso de Johano. Ĝi la tutan urbon ĵetis en tumulton kaj kaŭzis kaoson inter ĝia loĝantaro, kaoson, kiun ankoraŭ multe pligravigis la ekapero de ĥolero, malsatmizero kaj aliaj afliktoj. En tiu sama jaro ne malpli ol ducent kvindek el la ekzekuta taĉmento, kiu anstataŭis la regimenton de Sám Khán, kune kun siaj oficiroj mortis en terura tertremo, dum tri jarojn poste la restantaj kvincent suferis, kiel punon por sia ribelo, la saman sorton kiel iliaj manoj ĝin aplikis al la Báb. Por certigi ke neniu el ili transvivu, estis iliaj korpoj truitaj per dua salvo kaj post tio, pikitaj sur lancoj kaj stangoj, elmetitaj al la gapado de la urbanaro de Tabrizo. La ĉefa instiginto de la mortigo de la Báb, la senkompromisa Amír-Niẓám, kaj lia frato, lia ĉefa komplico, renkontis sian morton ene de du jaroj post tiu sovaĝa ago. Je la vespero de tiu tago en kiu la Báb estis ekzekutita, kiu estis la 9a de julio 1850 (la 28a ŝabano 1266 p.h.) kaj Lia tridek unua jaro kaj la sepa de Lia Misio, la tordiĝintaj korpoj estis translokitaj de la kazerna korto al la rando de la ĉirkaŭa fosaĵo ekster la urbopordo. Kvar rotoj de po dek gardostarantoj ricevis ordonon laŭvice ilin gardi. La sekvan matenon la rusa konsulo en Tabrizo vizitis la lokon kaj instrukciis la pentriston, kiu lin akompanis, desegni la mortajn restaĵojn tiaj kiel ili kuŝis apud la fosaĵo.

Meze de la sekva nokto adepto de la Báb, Ḥájí Sulaymán Khán, sukcesis helpe de iu Ḥájí Alláh-Yár movi la korpojn for al silkofabriko posedata de unu el la kredantoj el Milán, kaj metis ilin la sekvan tagon en speciale faritan lignan ĉerkon, kiun li poste transigis al sekura loko.

Dume la mulaoj fanfarone proklamis de la pupitroj, ke la kadavron de ĉi tiu viro forkonsumis sovaĝaj bestoj – dum la sankta korpo de la Senmakula Imamo konserviĝis kontraŭ ajnaj rabo- kaj rampobestoj.

Tuj post kiam la sukcesa translokigo de la postrestaĵoj de la Báb kaj Lia kunsuferinto estis komunikita al Bahá’u’lláh, instrukciis Li tiun saman Sulaymán Khán-on porti ilin al Teherano, kie ili estis transdonitaj al la sanktejo de Imám-Zádih Ḥasan, kaj de tie ili estis poste movitaj al diversaj lokoj ĝis la tempo kiam, laŭ la instrukcioj de ‘Abdu’l-Bahá, oni ilin transportis al la Sankta Lando, kie Li ceremonie ilin entombigis por ilia lasta ripozo en speciale konstruita maŭzoleo sur la deklivoj de monto Karmelo. Tiel finiĝis vivo, kiun estontaj generacioj rekonos kiel la konektiĝon de du universalaj profetaj cikloj, la Adama Ciklo, kiu retroetendiĝas ĝis al la unuaj aŭroroj de la registrita religia historio de la mondo, kaj la Bahaa Ciklo, kies destino estas daŭri tra la ankoraŭ ne naskiĝintaj entendiĝoj de l’ tempoj dum periodo ne malpli ol kvin mil jarcentojn longa. La apoteozo, en kiu tiu vivo sian apogeon atingis, markas, kiel jam ni observis, la kulminon de la plej heroa fazo de la Heroa Jararo de la Bahaa Religio. Ĝi povas krome esti rigardata ne aliel ol kiel la plej drama, la plej tragika evento okazinta ene de la tuta unua bahaa jarcento. Efektive povas ĝi prave esti aklamata kiel senegala en la kronikoj de la vivoj de ĉiuj Fondintoj de la ekzistantaj mondaj religiaj sistemoj. Tiel decida evento ja devis veki vastan kaj fervoran interesiĝon eĉ preter la limoj de la lando en kiu ĝi okazis. »C’est un des plus magnifiques exemples de courage qu’il ait été donné à l’humanité de contempler«*, estas la atesto de kristana klerulo kaj ŝtatoficisto, kiu vivis en Persio kaj konatiĝis kun la vivo kaj instruoj de la Báb, »et c’est aussi une admirable preuve de l’amour que notre hèros portait à ses concitoyens.

Il s’est sacrifié pour l’humanité: pour elle il donné son corps et son âme, pour elle il subi les privations, les affronts, les injures, la torture et le martyre. Il a scellé de son sang le pacte de la fraternité universelle, et comme Jesùs il a payé de sa vie l’annonce du regné de la concorde, de l’équité et de l’amour du prochain.«

»Un fait étrange, unique * Trovu tradukon de la francaj citaĵoj en Apendicoj. dans les annales de l’humanité«, estas plia atesto el la plumo de tiu sama klerulo komente pri la cirkonstancoj de la martiriĝo de la Báb. »Ne malpli ol miraklo«, deklaris konata franca orientalisto. »Vera Dioulo«, estas la verdikto de fama brita vojaĝanto kaj verkisto. »La plej nobla frukto de sia lando«, estas la tributo farita al Li de konata franca publicisto. »Tiu niatempa Jesuo ... profeto, kaj pli ol profeto«, estas la juĝo farita de respektata angla kleriko. »La plej grava religia movado ekde la fondiĝo de Kristanismo«, antaŭvidis la ivojn de a Kredo de la Báb la multfama Oksforda klerulo, la eksa Mastro de la Kolegio Balliol. »Multaj personoj el ĉiuj partoj de la mondo«, skribis ‘Abdu’l- Bahá, »ekvojaĝis al Persio kaj komencis plenkore esplori la aferon.«

La rusa caro, skribis tiutempa kronikisto, nelonge antaŭ la martiriĝo de la Báb eĉ instrukciis la rusan konsulon en Tabrizo plene enketi kaj raporti pri la cirkonstancoj de tiel frapa movado – komisio ne plu plenumebla pro la ekzekuto de la Báb. En landoj tiel for kiel tiuj de okcidenta Eŭropo vekiĝis intereso ne malpli profunda kaj tre rapide disvastiĝis al literaturaj, artaj, diplomatiaj kaj intelektaj rondoj. »La tutan Eŭropon«, atestas la supre menciita franca publicisto, »kaptis kompato kaj indigno... Inter la literaturistoj de mia generacio, en la Parizo de 1890, la martiriĝo de la Báb ankoraŭ estis tiel freŝa temo kiel estis la unuaj novaĵoj pri Lia morto. Ni verkis poemojn pri Li. Sarah Bernhardt instigis al Catulle Mendès verki teatraĵon pri la temo de ĉi tiu historia tragedio.« Rusa poetino, membro de la filozofia, orientalisma kaj biblioscienca societoj de Sankt-Peterburgo, eldonis en 1903 dramon titolitan »La Báb«, kiu post unu jaro estis prezentita en unu el la ĉefaj teatroj de tiu urbo, vekis poste atenton en Londono, estis tradukita al la franca en Parizo kaj al la germana de la poeto Fiedler, estis nelonge post la Rusa Revolucio denove prezentita en la Popola Teatro en Leningrado, kaj sukcese vekis la sinceran favoron kaj intereson de la fama Tolstoj, kies panegiro de la poemo poste publikiĝis en la rusa gazetaro. Estus efektive nenia troigo diri ke nenie ajn en la tuta religia literaturo de la mondo, escepte de la Evangelioj, ni trovas ian raporton pri la morto de iuj ajn el la religiofondintoj de la pasinteco, kiu kompareblas kun la martiriĝo suferita de la Profeto el Ŝirazo.

Atestita de ĉeestantoj, kiuj propraokule ĝin vidis, konfirmita de viroj de rekonita reputacio, kaj agnoskita de registaraj kaj ankaŭ neoficialaj historiistoj el inter tiuj, kiuj estis ĵurintaj senindulgan malamikecon al la Kredo de la Báb, povas tiel stranga, tiel neklarigebla fenomeno esti vere konsiderata kiel la plej miriga manifestiĝo de la unikaj ecoj per kiuj estis dotita la revelacio promesita de ĉiuj religoj de la pasinteco.

Sole la pasiono de Jesuo Kristo kaj efektive Lia tuta publika misio ofertas paralelon al la Misio kaj morto de la Báb, paralelon kiun neniu studento de kompara religioscienco povas ne percepti aŭ ignori.

La juneco kaj mildeco de la Inaŭguranto de la Babismo; la ekstrema kurteco de Lia publika misio kaj la tumulto, kiun ĝi kaŭzis; la drama rapideco per kiu tiu misio proksimiĝis al sia kulmino; la apostola ordo kiun Li starigis kaj la primarecon kiun Li aljuĝis al unu el ĝiaj anoj; la aŭdaco per kiu Li defiis pratempajn konvenciojn, ritojn kaj leĝojn enteksitajn en tiu religio, en kiun Li estis mem naskiĝinta; la rolo ludata de oficiale rekonita kaj firme enradikiĝinta religia hierarkio kiel la ĉefa instiganto de la hororaĵoj, kiujn devis Li suferi; la malhonorigoj ŝutitaj sur Lin; la subiteco de Lia aresto; la pridemandado al kiu Li estis submetita; la mokado kaj la skurĝado truditaj al Li; la publika ofendo al kiu Li estis elmetita; kaj fine ke humilige oni Lin katenis kaj pendigis antaŭ la okuloj de malamika homamaso – en ĉio tio povas ni nur percepti rimarkindan similecon kun la karakterizaj trajtoj de la vivovojo de Jesuo Kristo. Tamen, krom la miraklo konektita kun la ekzekuto de la Báb oni memoru, ke Li estu, malkiel la Fondinto de la kristana religio, konsiderata ne nur kiel la sendependa Aŭtoro de religio revelaciita de Dio, sed devas esti agnoskata ankaŭ kiel la Heroldo de nova Epoko kaj la Inaŭguranto de granda universala profeta ciklo. Nek oni preteratentu la gravan fakton ke, dum la ĉefaj oponantoj de Jesuo Kristo tra Lia vivodaŭro estis la judaj rabenoj kaj iliaj kunuloj, la fortoj ariĝintaj kontraŭ la Báb reprezentis la kombiniĝon de la civilaj kaj klerikaj potenculoj de Persio, kiuj, ekde la momento kiam Li faris Sian deklaron ĝis la horo de Lia morto, unuigite kaj per ĉiuj rimedoj al ili disponeblaj persiste konspiris kontraŭ la subtenantoj kaj kalumniis la principojn de Lia Revelacio.

La Báb, aklamita de Bahá’u’lláh kiel la »Esenco de l’ Esencoj«, la »Maro de l’ Maroj«, la »Punkto ĉirkaŭ Kiu cirkulas la realaĵoj de la Profetoj kaj Mesaĝistoj«, »de Kiu Dio igis fonti la scion pri ĉio, kio estis kaj estos«, Kies »rango estas ekzaltita super tiu de ĉiuj Profetoj«, kaj Kies »Revelacio transcendas la komprenon kaj perceptokapablon de ĉiuj iliaj elektitoj«, estis liverinta Sian Mesaĝon kaj plenuminta Sian mision. Li, Kiu estis, per la vortoj de ‘Abdu’l-Bahá, la »Mateno de l’ Vero« kaj la »Heroldo de la plej Granda Lumo«, Kies alveno signalis samtempe la finiĝon de la »Profeta Ciklo« kaj la ekon de la »Ciklo de l‘ Plenumiĝo«, estis pere de Sia Revelacio samtempe foriginta la noktajn ombrojn descendintajn sur Lia lando kaj proklaminta la baldaŭan leviĝon de tiu Senkompara Astro, Kies radiado estis destinita envolvi la tutan homaron. Li, »la Primara Punkto el kiu generiĝis ĉiuj kreitaĵoj«, »unu el la portantaj kolonoj de la Primara Vorto de Dio«, la »Mistika Diejo«, la »Granda Anonco«, la »Flamo de tiu ĉiela Lumo, kiu brilis sur Sinajo«, la »Rememoro pri Dio« pro Kiu »establiĝis aparta Interligo kun ĉiu kaj ĉiuj Profetoj«, kiel konfirmis Li mem, per Sia alveno samtempe plenumis la promeson de ĉiuj tempoj kaj inaŭguris la kompletiĝon de ĉiuj Revelacioj. Li, la »Qá’im« (Tiu leviĝonta) promesita al la anoj de Ŝijaismo, la »Mahdo« (Tiu gvidata) atendita de la anoj de Sunaismo, la »Reveno de Johano la Baptisto« atendita de la kristanoj, la »Ushídar-Máh« pri kiu parolas la zoroastrismaj sanktaj skriboj, la »Reveno de Elija« anticipita de la judoj, Kies Revelacio elmontros »la signojn kaj ecojn de ĉiuj Profetoj«, Kiu »manifestos la perfektecon de Moseo, la radiadon de Jesuo kaj la paciencon de Ijobo«, estis aperinta, estis proklaminta Sian Kozon, estis senkompate persekutita kaj glore mortinta. La »Dua Veo«, pri kiu parolas la Apokalipso de Johano, estis finfine aperinta kaj la unua el la du »Mesaĝistoj«, Kies aperon profetis la Korano, estis sendita malsupren. Fine sonis la unua »Trumpetoblovo«, destinita frapi la teron per ekstermado kaj anoncita en tiu lasta Libro. »La Neevitebla«, »la Katastrofo«, »la Resurekto«, »la Tertremo de la Lasta Horo«, aŭguritaj de tiu sama Libro, ĉiuj okazis. La »klaraj signoj«

estis »senditaj malsupren«, kaj la »Spirito« estis »spirinta«, kaj la »animoj« estis »vekiĝintaj«, kaj la »Ĉielo« estis »fendita«, kaj la »anĝeloj« estis »ariĝintaj laŭvice«, kaj la »steloj« estis »estingitaj«, kaj la »tero« estis »elĵetinta sian ŝarĝon«, kaj la »Paradizo« estis »alproksimigita«, kaj la »infero« estis »incendigita«, kaj la »Libro« estis »malfermita«, kaj la »Ponto« estis »sternita«, kaj la »Ekvilibro« estis »starigita«, kaj la »montoj pulvorigitaj«. La »purigado de la Sanktejo«, profetita de Danielo kaj konfirmita de Jesuo Kristo, kiam Li menciis »la abomenindaĵon de dezerteco«, efektiviĝis. La »tago kies longeco estos mil jaroj«, aŭgurita de la Apostolo de Dio en Sia Libro, finiĝis. Pasintaj estis la »kvardek du monatoj«, dum kiuj, kiel antaŭvidis Johano, la »Sankta Urbo« estos piedpremata. La »tempo de la fino« komenciĝis kaj la unua el la »du Atestantoj«, Kiun eniros »post la tri tagoj kaj duono la Spirito de vivo el Dio«, estis leviĝinta kaj »supreniris en la Ĉielon en la nubo«. Rivelitaj estis la, laŭ islama tradicio, »manfestiĝontaj restantaj dudek kaj kvin literoj« el la »dudek kaj sep literoj«, el kiuj kiel deklarite konsistas la Scio. La »Homido«, menciita en la Apokalipso, destinita »la naciojn regi per fera sceptro«, estis pere de Sia veno liberiginta la kreajn energiojn, kiuj, plifortigitaj per la elfluoj de rapide sekvanta kaj senlime pli potenca Revelacio, inspiros la tutan homaron per la kapablo akiri sian naturan unuiĝon, atingi maturecon kaj tiel la finan stadion de sia jarmilojn longa evoluado. En la Qayyúmu’l-Asmá’ estis leviĝinta la klariona voko direktita al la »aro da reĝoj kaj idoj de l’ reĝoj« kaj markinta la inaŭguron de procezo, kiu, akcelita per la postaj avertoj de Bahá’u’lláh al la tuta aro da monarkoj de l’ Oriento kaj Okcidento, rezultigus profundegan revolucion en la sorto de la monarkioj. En la Persa Bajano estis kategorie anoncita la »Sistemo«, kies fundamenton estis establonta la Promesito en la Kitáb-i-Aqdas kaj kies karakterizaĵojn estis konturonta la Centro de l’ Interligo en Sia Testamento, kaj kies administran kadron nun starigas Lia tuta sekvantaro. Klare formulitaj kaj proklamitaj estis la leĝoj, kiuj unuflanke abolu unubate la privilegiojn kaj ceremoniojn, la regulojn kaj instituciojn de tro oldiĝinta Religio kaj aliflanke transpontu la breĉon inter jam ne plu uzebla sistemo kaj la institucioj de mondampleksa Sistemo destinita anstataŭi ĝin.

Firme kaj nerevokeble establita estis la Interligo, kiu, malgraŭ la persistaj atencoj lanĉitaj kontraŭ ĝi kaj malkiel ĉiuj antaŭaj religiaj sistemoj, sukcesis konservi la senmakulecon de la Kredo de ĝia

5. La atenco je la vivo de la ŝaho kaj ĝiaj sekvoj SEGPB05

Add range:

Aŭtoro kaj pavimi la vojon por la alveno de Tiu destinita esti ĝia Centro kaj Celo.

Aŭroris la lumo disvastiĝonta iom post iom, tra sinsekvaj periodoj, de sia lulilo tiel for ĝis al Vankuvero en la Okcidento kaj la Ĉina Maro en la Oriento kaj dislumiĝonta ĝis al Islando en la Norda kaj la Tasmana Maro en la Sudo. Sian unuan atencon estis lanĉintaj la fortoj de l’ mallumo, komence limigitaj al la absoluta malamikeco de la civilaj kaj ekleziaj potencoj de la ŝijaisma Persio, poste akirontaj plian impeton tra la ĵurita kaj persista kontraŭstaro de la Kalifo de Islamo kaj la sunaisma hierarkio en Turkio, kaj kulminonta en la furioza antagonismo de la klerikaj ordenoj asociitaj kun aliaj kaj eĉ pli potencaj religiaj sistemoj. La kerno de la de Dio ordonita, mondampleksa Komunumo estis formiĝinta kaj malrapide elkristaliĝadis – Komunumo kies beba forto estis jam kreviginta la katenojn de la ŝijaisma ortodoksio kaj kiu per ĉiu kresko de sia anaro alstrebas kaj provas akiri pli larĝan kaj ankoraŭ pli signifan rekonon de siaj pretendoj esti la monda religio de la estonteco. Kaj, fine, estis koncedita al la semo dotita de la Mano de l’ Ĉiopovo per tiel vastaj kapabloj, kaj spite al tio ke krude ĝi estis surtretita kaj ŝajne malaperinta de la surfaco de la tero, per ĝuste tiu ĉi procezo la oportuno ĝermi kaj remanifestiĝi pere de eĉ pli konvinkenda Revelacio – Revelacio destinita dum posta periodo disflori al prosperantaj institucioj de tutmonda administra sistemo kaj maturiĝi, en la ankoraŭ ne naskiĝinta Ora Jararo, pere de potencaj organizacioj funkciantaj konforme kun la principoj de la mondon unuiganta kaj redemptanta Sistemo. 5. La atenco je la vivo de la ŝaho kaj ĝiaj sekvoj La Kredo, kiu ĝisfunde kirlis tutan landon, por kiu estis buĉitaj miloj da noblaj kaj heroaj animoj, kaj sur kies altaro oferis Sian vivon Li, Kiu estis ĝia Aŭtoro, nun devis trapasi ankoraŭ plian krizon de ekstrema perforto kaj kun gravaj sekvoj. Estis unu el tiuj periodaj krizoj, kiuj okazis tra la tuta jarcento kaj sukcesis dum momento eklipsi la briladon de la Kredo kaj preskaŭ dispecigi la strukturon de ĝiaj formiĝantaj institucioj.

Senescepte subitaj, ofte neatenditaj, ŝajne fatalaj por kaj ĝia spirito kaj ĝia vivo, estis tiuj ĉi neeviteblaj manifestiĝoj de la mistera evoluado de monda Religio – intense viva, defie pretenda, kun revoluciaj principoj kaj luktanta kontraŭ superfortaj obstakloj – aŭ kaŭzitaj de ekstere per la malico de ĝiaj rezolutaj antagonistoj aŭ provokitaj de interne per la malsaĝo de ĝiaj amikoj, la apostatiĝo de ĝiaj apogantoj, aŭ la malfideliĝo de kelkaj el la plej altrangaj familianoj kaj parencoj de ĝiaj fondintoj.

Kiam ni retrorigardas al ili, tiuj ĉi konceditaj regresoj kaj retrofaloj, kiuj ree kaj ree tiel tragike suferigis la Kredon, ne kapablis haltigi ĝian marŝadon antaŭen aŭ lezi ĝian unuecon – kiel ajn konsternaj ili estis por la granda amaso de siaj lojalaj anoj kaj kiel ajn laŭte distrumpetitaj fare de siaj oponantoj esti simptomoj de ĝia degenero kaj baldaŭa disfalo. Efektive estis malfacile elporteblaj la perdoj, kiuj el ili rezultis, estis abomenaj la angoroj kaj estis, dum ioma tempo, vastaj kaj paralizigaj la konsterniĝoj, kiujn ili kaŭzis.

Tamen, el adekvata perspektivo povas oni memfide deklari ĉiun el ili kaŝvestitan benon, movon de la providenco, kiu liberigis freŝan elverŝadon de ĉiela forto, miraklan eskapon el minacantaj kaj eĉ pli teruraj damaĝoj, instrumenton por la plenumiĝo de pratempaj profetaĵoj, ilon por purigi kaj revigligi la vivon de la komunumo, impeton por pli vasta ĝia etendiĝo kaj pli granda ĝia influo, kaj konvinkan evidentecon ke ne detrueblas ĝia kohera forto. Manifestiĝis kaj sin vidigis la signifo de tiuj elprovoj kaj montriĝis la neceso de tiaj travivaĵoj – plenevidente kaj preter la ombro de dubo – al kaj amiko kaj malamiko foje je la kulmino de la krizo mem, pli ofte tamen post kiam jam ĝi estis pasinta. Por la menso de la homoj malofte, se efektive iam ajn, restis sekretaj la misteroj malantaŭ tiuj ĉi misaŭguraj, Diosenditaj renversiĝoj, aŭ kaŝitaj la profunda celo kaj signifo pro kio ili okazis. Troviĝanta ankoraŭ en siaj plej fruaj jaroj nun la Kredo de la Báb ektravivis tian severan torturon.

Kalumniita kaj persekutita ekde la momento de sia naskiĝo, senigita dum siaj plej fruaj tagoj de la subtenado de la plejparto de siaj eminentaj apogantoj, ŝokita pro la tragika kaj subita perdo de sia Fondinto, ŝanceliĝanta pro la kruelaj batoj ĝin sinsekve trafintaj en Mazandarano, Teherano, Nejrizo kaj Zanĝano, tiu severe persekutata Kredo baldaŭ, per la honta ago de fanatika kaj senresponsa babano, elmetiĝis al humiligo kian ankoraŭ neniam antaŭe ĝi spertis. Aldoniĝis nun al la jam travivitaj elprovoj la pezega ŝarĝo de freŝa kataklismo senprecedence severa, ege hontinda kaj, pro la senperaj sekvoj, katastrofa.

Obsedita pro la amara tragedio de la martiriĝo de sia amata Mastro, instigita per despera frenezo venĝi tiun naŭzan faron, kaj kredanta ke kaŭzis kaj instigis tiun krimon neniu alia ol la ŝaho mem, iu Ṣádiq-i-Tabrízí, helpanto en kukaĵejo en Teherano, dum tago en aŭgusto (la 15an de aŭgusto 1852) kune kun sia komplico, same obskura junulo nomita Fatḥu’lláh-i-Qumí, ekis al Níyávarán, kie bivakis la imperia armeo kaj troviĝis la suvereno, kaj tie, atendanta flanke de la vojo kaj ŝajniganta sin senkulpa spektanto, per sia pistolo pafis kugletaĵon al la ŝaho nelonge post kiam tiu estis surĉevale aperinta el la palaco por fari sian matenan promenrajdon.

La pafilo utiligita de la atencanto pruvis, preter la ombro de dubo, kiel malsaĝa estis tiu duondemenca junulo kaj klare indikis, ke neniu juĝkapabla homo povus eble esti instiginta tiel sensencan agon. La tuta Níyávarán, kie kolektiĝis la imperia kortego kaj trupoj, rezulte de ĉi tiu atenco plonĝis en neimageblan tumulton. Trafitaj de hororo la ministroj de la ŝtato, gvidataj de Mírzá Áqá Khán-i- Núrí, la I’timádu’d-Dawlih kaj posteulo de la Amír-Niẓám, rapidis sukuri sian vunditan suverenon. La fanfaroj de trumpetoj, tamburadoj kaj akra fajfado kunvokis el ĉiuj flankoj la armeanojn de lia imperia moŝto. La asistantoj de la ŝaho, iuj rajde, aliaj piedire, amasiĝis sur la palaca tereno. Regis terura kaoso. Ĉiu ordonis, neniu aŭskultis aŭ obeis, nek ion ajn komprenis. Ardishír Mírzá, la guberniestro de Teherano, intertempe ordonis al siaj soldatoj patroli tra la senhomiĝintaj stratoj de la ĉefurbo, baris la pordegojn de la citadelo kaj ankaŭ de la urbo, ŝarĝis siajn kanonojn, febre ekspedis mesaĝiston por konstati kio veras de la senbridaj onidiroj cirkulantaj inter la popolo, kaj petis specialajn instrukciojn. Tuj post tiu fia ago falegis ĝia ombro sur la tutan Báb-an komunumon. Ŝtormo de publika indigno, naŭzo kaj rankoro, intensigita per la nepacigebla malamikeco de la patrino de la juna suvereno, balais la landon kaj vanigis ajnan eblecon de eĉ la plej baza enketo pri la originoj kaj la instigintoj de la atenco. Simpla signo aŭ flustro sufiĉis por ke senkulpulo implikiĝis kaj fariĝis la viktimo de plej abomenaj afliktoj.

Armeo da malamikoj – klerikoj, ŝtatoficistoj kaj popolanoj unuigitaj en senindulga malamo kaj serĉantaj okazon por senkreditigi kaj ekstermi timatan oponanton – fine ekhavis la pretekston je kiu estis ili sopirintaj. Nun povis ili efektivigi sian fian intencon.

Kvankam la Kredo ek de sia ekestiĝo malpretendis ian intencon uzurpi la rajtojn kaj prerogativojn de la ŝtato kaj kvankam ĝiaj subtenantoj kaj disĉiploj skrupule evitis ĉion ajn kio povus veki eĉ la plej etan suspekton pri deziro ĝia fari sanktan militon aŭ kio montrus ian agresan sintenon – tamen, malgraŭ tio, kaj intence ignorantaj la multajn evidentojn de la klara retenemo de la sekvantaro de persekutita religio, kapablis ĝiaj malamikoj apliki abomenaĵojn tiel barbarajn kiel tiuj por ĉiam ligitaj kun la sangaj epizodoj de Mazandarano, Nejrizo kaj Zanĝano. Kiel profunde abomenajn kaj kruelajn agojn pretis tiu ĉi sama malamiko plenumi nun, post ago tiel perfida, tiel aŭdaca? Ĝi sentis sin instigita fari ajnajn akuzojn kaj apliki ajnan mistraktadon, kiel ajn malprave, al tiuj kiuj asocieblis kun tiel kanajla krimo kontraŭ tiu personeco, kiu kombinis en si esti la ĉefa aŭtoritato de la ŝtato kaj la konfidito de la Kaŝita Imamo. Naŭza preter priskribo estis la rezultanta regado de teroro kaj ŝajne nesatigebla estis la venĝemo animanta tiujn, kiuj ekigis ĝiajn hororojn.

Ĝiaj resonoj eĥis ĝis en la gazetaron de Eŭropo, kio fifamigis ĝiajn sangosoifantajn partoprenantojn. La grandveziro, deziranta redukti sangovenĝajn agojn, disdividis la laboron ekzekuti la mortkondamnitojn inter la princoj kaj nobeloj, siaj ĉefaj ministrokolegoj, la generaloj kaj oficiroj de la kortego, la reprezentantoj de la klerikaj kaj komercistaj klasoj, la artilerio kaj la infanterio. Eĉ al la ŝaho mem estis asignita viktimo, kvankam li, por savi la dignon de la krono, delegis al sia hejmomastro anstataŭe fari la mortigan pafon. Ardishír Mírzá siataske okupigis la pordegojn de la ĉefurbo kaj ordonis al la gardistoj inspekti la vizaĝojn de ĉiuj, kiuj provis ĝin forlasi. La kalántar-ojn, la dárúghih-ojn kaj la kad-khudá-ojn, kiujn li estis venigintaj al si, li instruciis elserĉi kaj aresti ĉiun, kiun oni suspektis esti babano. Eksan servanton de bone konata adepto de la Kredo, junulon nomitan Abbás, oni per minaco lin malhome torturi devigis trairi la stratojn de Teherano kaj indiki ĉiun, kiun li rekonis kiel babanon. Eĉ oni lin devigis denunci ĉiun, kiun li konsideris preta kaj kapabla pagi altan elaĉetaĵon por sekurigi sian liberecon. La unua, kiu dum tiu fatala tago devis suferi, estis la missorta Ṣádiq, kiun tuj sur la scenejo de sia murdoprovo oni mortbatis. Lia korpo estis ligita al la vosto de mulo kaj tiel trenata la tutan vojon ĝis Teherano, kie ĝi estis hakita en du duonojn, kiujn ambaŭ oni pendigis kaj elmetis al publika spektado, dum la municipaj instancoj invitis la teherananojn surgrimpi la remparojn kaj rigardi la mutilitan kadavron. En la gorĝon de lia komplico – post kiam li estis torturita per ruĝe ardantaj pinĉiloj kaj la membrojn fendantaj ŝraŭboj – estis verŝita fandiĝinta plumbo.

Kamaradon de li, Ḥájí Qásim, oni devigis, senigita je siaj vestoj kaj kun lumigitaj kandeloj enŝovitaj en truojn faritajn en lia karno, paradi antaŭ la homamaso, kiu lin alkriis kaj blasfemis. Je iuj aliaj estis iliaj okuloj elĉizitaj, estis ili segitaj en partojn, sufokitaj, disblovigitaj de sur la buŝo de kanono, pecigitaj, dishakitaj per hakiloj kaj klaboj, hufferigitaj kvazaŭ ĉevaloj, trapikitaj per bajonetoj, kaj ŝton- umitaj.

Torturistoj konkuris unu kun la alia je eltrovemo en la gamo de la brutaleco, dum la plebo, al kies manoj oni transdonis la korpojn de la malfeliĉaj viktimoj, sian predon ekatakis kaj tiel ĝin mutilis ke postrestis eĉ ne spuro de la origina formo. Miris eĉ la ekzekutistoj, kvankam alkutimiĝintaj pro sia propra horora tasko, pri la diabla krueleco de la plebo. Spekteblis virinoj kaj infanoj, de ekzekutistoj kondukataj tra la stratoj, kun sia karno strie tranĉita kaj kun brulantaj kandeloj en siaj vundoj, antaŭ la silentaj spektantoj per korŝiraj voĉoj kanti: »Vere, venas ni de Dio, kaj al Li revenas ni!« Kiam iuj de la infanoj survoje faris sian lastan spiron, ĵetis iliaj turmentantoj iliajn korpojn sub la piedojn de la patroj kaj gefratoj, kiuj, fiere paŝantaj super ili, eĉ ne rerigardis al ili. Laŭ la atesto de distingita franca verkisto iu patro, kuŝanta surtere kun siaj du junaj filoj, ambaŭ jam superŝutitaj per sango kaj glitintaj sur lian bruston, preferis ne sian kredon abĵuri sed tratranĉigi la gorĝojn de la knaboj – kiam unu de la du, dekkvarjarulo, vigle postulis sian rajton kiel la pliaĝa lasi sian vivon unue. Aŭstra oficiro, kapitano von Goumoens, tiutempe dungito de la ŝaho, kiel kredinde estas raportita, estis tiel hororigita per la kruelaĵoj, kiujn li devis atesti, ke li submetis sian eksiĝon. »Sekvu min, mia amiko«, estas la propra atesto de la kapitano en letero skribita de li du semajnojn post la atenco kaj publikigita en la »Soldatenfreund«, »vi, kiu asertas posedi koron kaj eŭropan etikon, sekvu min al la malfeliĉuloj, kiuj estas devigitaj kun elkavigitaj okuloj manĝi surloke siajn proprajn detranĉitajn orelojn nekuiritajn; aŭ al tiuj kies dentoj estas per malhoma perforto eltiritaj per la mano de la ekzekutisto kaj kies kalvaj kranioj estas frakasitaj per martelobatoj; aŭ tien kie oni la bazaron per tio iluminas, ke al malfeliĉaj viktimoj oni dekstre kaj maldekste tranĉas profundajn truojn en iliaj brusto kaj ŝultroj kaj en tiujn vundojn metas brulantajn kandelojn.

Mi vidis iujn, kiuj estis ĉene trenataj tra la bazaro kun armea orkestro marŝanta antaŭ ili kaj ĉe kiuj la kandeloj ĝisfunde forbruliĝis kaj nun la korpograso kvazaŭ kiel ĵus estingiĝanta lampo en la vundo flagris. Ne malofte okazas ke la neniam laciĝanta genieco de la orientulo elpensas freŝajn torturojn. Oni la piedplandan haŭton de la babanoj forŝiras, trempas la sangantan vundon en bolantan oleon, hufferigas la piedon kvazaŭ ĉevalhufo kaj devigas la viktimon kuri. Neniun krion aŭdigas la brusto de la viktimo; la turmentado pasas en obskura silentado antaŭ la glaciiĝinta malsentemo de la fanatikulo; kaj nun kuru li – la korpo ne povas elteni kion la animo eltenas – kaj falas li; donu al li la liberigan finan baton!

Ne, la sbiro svingas la vipon, kaj – mi devis tion mem vidi – la centoble torturita kuras. Tio ĉi estas la komenco de la fino. La fino mem: oni la trapikitan, brulmutilitan korpon ĉe manoj kaj piedoj pendigas al arbo, la kapon teren, kaj ĉiu perso ek de ne tro proksima distanco havu la ĝuon elprovi sian celkapablon je la nobla, elmetita predo. Vidis mi kadavrojn disŝiritajn per ĉirkaŭ cent kvindek kugloj.« »Kiam nun mi relegas tion skribitan«, li daŭrigas, »venas al mi la penso, ke ĉe vi en nia kara kaj amata Aŭstrio oni dubos pri la plena vero de tio rakontita kaj akuzos min je troigo. Je Dio, ja estu tiel ke ne mi travivintus, ne travivus ĝin! Sed, devigata de mia profesio, estis mi bedaŭrinde ofte, tro ofte, atestanto de la abomenaĵoj. Nuntempe mi jam tute ne forlasas mian domon por ne denove renkonti hororscenojn. … Ĉar mia interno ribelas kontraŭ tiaj fiaj abomenaĵoj, jam mi ne volas plu aparteni al la scenejo de tiuj krimoj.« Ne surprizas do ke homo tiel vaste fama kiel Renan en sia »Les Apôtres« karakterizas la abomenan buĉadon faritan en unu sola tago dum la granda masakro de Teherano kiel »tagon eble sen paralelo en la historio de la mondo!«

La mano, kiu etendiĝis por fari tiel gravan frapon kontraŭ la anoj de tiel suferege elprovata Kredo, ne limigis sin al la persekutado de la ĝeneralaj sekvantoj de la Báb. Etendiĝis ĝi egale furioze kaj persiste kontraŭ la malmultaj restintaj gvidantoj transvivintaj la purigantajn ventojn de la aflikto, kiuj jam faligis tiom multe da subtenantoj de la Kredo, kaj ilin per egala forto ekstermis. Ĵetita en tiun furiozan ŝtormon kaj fine dronigita estis Ṭáhirih, tiu senmorta heroino jam ilumininta per neestingebla brilo same sian sekson kaj la Kozon kies adepto ŝi estis. Same fariĝis viktimo de ĝia furiozo Siyyid Ḥusayn, la sekretario de la Báb, la kunulo en Lia ekzilo, la konfidito de Liaj lastaj deziroj, kaj la atestanto de la mirindaĵoj, kiuj akompanis Lian martiriĝon.

Tiu mano aŭdacis leviĝi ankaŭ kontraŭ la tura personeco de Bahá’u’lláh. Sed kvankam ĝi Lin kaptis, ja ĝi malsukcesis Lin faligi. Lian vivon ĝi endanĝerigis, sur Lian korpon ĝi gravuris neforigeblajn markojn de senkompata krueleco, sed senpova ĝi estis haltigi vivovojon kies destino estis ne nur vivteni la fajron bruligitan per la Spirito de la Báb, sed kaŭzi konflagracion samtempe kompletiganta kaj superbrilanta la glorojn de Ties Revelacio. Dum tiuj sombraj kaj angoraj tagoj, kiam la Báb jam ne plu estis, kiam estis sinsekve estingitaj la lumoj brilintaj sur la firmamento de Lia Kredo, kiam Lia nomumito, »konfuzita fuĝanto kaŝiĝanta kiel derviŝo kun kashkúl (almozkorbo) enmane« vagadis tra la montoj kaj ebenaĵoj ĉirkaŭ Raŝto, prezentiĝis Bahá’u’lláh, pro Siaj agoj, en la okuloj de atenta malamiko kiel la plej timinda oponanto kaj kiel la sola espero de ĝis nun ankoraŭ ne ekstermita herezo. Nepris nun Lin kapti kaj mortigi. Estis Li, Kiu, apenaŭ tri monatojn post la naskiĝo de la Kredo, ricevis, tra la delegito de la Báb, Mullá Ḥusayn, la skribrulaĵon, kiu alportis al Li la unuajn novaĵojn de la novanoncita Revelacio, Kiu tuj aklamis ĝian veron kaj leviĝis por subteni tiun kozon. Estis al Lia denaska urbo kaj loĝloko kien la paŝoj de tiu delegito estis unue direktitaj – kiel la loko, kiu konservis »Misteron de tia transcenda sankteco, ke nek Heĝazo nek Ŝirazo povas esperi ĝin rivali«. Estis la raporto de Mullá Ḥusayn pri la tiamaniere establita kontakto, kiu donis tiel ekzaltan ĝojegon al la Báb kaj Lian koron tiel certigis, ke fine Li decidis fari la konsideritan pilgrimadon al Mekko kaj Medino. Sole Bahá’u’lláh estis la objekto kaj la fokuso de la kriptaj aludoj, la ardaj panegiroj, la vervaj preĝoj, la ĝojplenaj anoncoj kaj la intensaj avertoj en kaj la Qayyúmu’l-Asmá’ kaj la Bajano, kiuj estas respektive la unua kaj la lasta skriba atesto pri la gloro per kiu baldaŭ Dio Lin ĉirkaŭvolvos. Estis Li, Kiu pere de Sia korespondado kun la Aŭtoro de la ĵus fondita Kredo kaj per Sia intima asociiĝo kun la plej distingitaj inter ĝiaj disĉiploj, kiel Vaḥíd, Ḥujjat, Quddús, Mullá Ḥusayn kaj Ṭáhirih, povis nutri ĝian kreskon, ekspliki ĝiajn principojn, plifortigi ĝiajn etikajn fundamentojn, plenumi ĝiajn urĝajn bezonojn, forbari kelkajn el la akutaj danĝeroj ĝin minacantaj, kaj efike kontribui al ĝia kresko kaj solidiĝo. Estis Li, »tiu sola Objekto de nia adorado kaj amo«, al Kiu la Profetopilgrimanto, reveninta el Buŝero, aludis kiam Li adiaŭis al Quddús kaj anoncis al tiu la duoblan ĝojon, ke li atingos la ĉeeston de ilia Amato kaj eltrinkos la pokalon de l’ martiriĝo.

Estis Li, Kiu dum la floraj tagoj de Sia vivo, ĵetanta flanken ĉiun konsideron de ĉimonda famo, riĉeco aŭ pozicio, malatenta pri danĝeroj kaj riskanta la kalumniojn de Sia kasto, leviĝis por identigi Sin, unue en Teherano kaj poste en Sia denaska provinco Mazandarano, kun la kozo de obskura kaj malpermesita sekto, gajnis por ĝi la subtenon de granda nombro de la oficialuloj kaj eminentuloj de Núr, inkluzive de Siaj propraj konatoj kaj parencoj, sentime kaj persvade eksplikis ĝiajn verojn al la disĉiploj de la eminenta muĝtahido, Mullá Muḥammad, enlistigis sub ĝian standardon la nomumitajn reprezentantojn de tiu muĝtahido, certigis kiel konsekvencon de tio la tutkoran lojalecon de konsiderinda nombro el la klerikaj eminentuloj, registaraj oficistoj, kamparanoj kaj komercistoj, kaj sukcesis dum neforgesebla interparolo defii la muĝtahidon mem. Estis sole pro la potenca efiko de la skribita mesaĝo konfidita de Li al Mullá Muḥammad-Mihdíy-i-Kandí kaj liverita al la Báb, dum troviĝis Tiu en la proksimeco de la vilaĝo Kulayn, ke la animo de la desapontita Kaptito povis, je horo de necerteco kaj streĉiteco, sin liberigi el la angoro pezanta sur ĝi ekde la aresto en Ŝirazo. Estis Li, Kiu por Ṭáhirih kaj ŝiaj malliberigitaj kunuloj libervole submetiĝis al hontiga kelktaga mallibereco – la unua, kiun devis Li trasuferi – en la domo de unu el la kad-khudá-oj de Teherano. Estis Liaj gardemo, prudento kaj kapablo al kiuj ŝuldiĝis ŝia sukcesa eskapo el Kazvino, ŝia saviĝo el la manoj de siaj oponantoj, ŝia sekura alveno en Lia hejmo, kaj ke poste, apud la ĉefurbo, ŝi atingis sekuran rifuĝejon de kie ŝi pluiris al Ĥorasano. Estis al Li kien post sia alveno en Teherano estis sekrete kondukita Mullá Ḥusayn, kiu post tiu interparolo vojaĝis al Azerbajĝano por viziti la tiam tie en la fortreso de Máh-Kú enfermitan Báb-on. Estis Li, Kiu diskrete kaj celkonscie direktis la diskutojn de la Konferenco de Badasht, Kiu estis la gastiganto de Quddús, Ṭáhirih kaj la okdek unu disĉiploj, kiuj je tiu okazo kolektiĝis, Kiu tie ĉiutage revelaciis Tabelon kaj atribuis al ĉiu partoprenanto novan nomon, Kiu sola kaj sensubtene alfrontis la atencon de pli ol kvincentula vilaĝana kanajlaro en Níyálá, Kiu protektis Quddús-on kontraŭ la furiozo de liaj atakantoj, Kiu sukcesis reakiri parton de la posedaĵoj forrabitaj de la malamiko, kaj Kiu certigis la protekton kaj sekurecon de la konstante molestita kaj mistraktita Ṭáhirih. Kontraŭ Li ekbrulis la kolero de ŝaho Muḥammad, kiu, rezulte de la persistaj akuzadoj fare de intrigantoj, fine sentis sin devigita ordoni Lian areston kaj venigon al la ĉefurbo – asigno destinita ne plenumiĝi pro la subita morto de la suvereno.

Estis atribuenda grandparte al Liaj konsiloj kaj instigoj direktitaj al la okupantoj de Shaykh Ṭabarsí – kiuj per tia grandega respekto kaj amo estis bonvenigintaj Lin je vizito de tiu Fuorteto –, ke ĝiaj heroaj defendantoj elmontris tian spiriton, kaj estis Liaj eksplicitaj instrukcioj al kiuj ili ŝuldis la miraklan liberigon de Quddús kaj sekve de tio lian kuniĝon kun ili dum la sensaciaj heroaĵoj, kiuj igis neniel forgesebla la renversiĝon de Mazandarano. Estis pro tiuj samaj defendantoj, kun kiuj intencis Li kuniĝi, ke suferis Li Sian duan malliberigon, ĉifoje en la moskeo de Ámul, kien oni Lin kondukis meze de tumulto farita de ne malpli ol kvar mil spektantoj; pro ili suferis Li en la namáz-khánih de la muĝtahido de tiu urbo piedplandan bastonadon ĝis sangis Liaj piedoj kaj estis Li poste enfermita en la privatan rezidejon de ĝia guberniestro; pro ili estis Li amare kondamnita de la ĉefa mulao kaj insultita de la plebo, kiu, sieĝanta la rezidejon de la guberniestro, surĵetis Lin per ŝtonoj kaj kriegis al Li la plej aĉajn insultojn. Estis ĝuste Li, Kiun aludis Quddús, kiam li, je sia alveno en la Fuorteto de Shaykh Ṭabarsí, tuj post kiam li estis elseliĝinta kaj sin apogis je la sanktejo, eldiris la profetan verson: »La Baqíyyatu’lláh (la Konservito de Dio) estos por vi la plej bona, se do apartenas vi al tiuj kiuj kredas«. Estis ĝuste Li, Kiun celis la miriga panegiro, tiu majstra interpreto de la Ṣád de Ṣamad, parte verkita en tiu sama Fuorteto – sub la plej afliktaj cirkonstancoj kaj en ekvivalento de la sesoblo de la Korano – kaj de tiu sama juna heroo. Estis la dato de Lia baldaŭa Revelacio al kiu malklare aludis la Lawḥ-i-Ḥurúfát, revelaciita de la Báb en Chihríq honore al Dayyán, kaj en kiu la mistero de la »Mustagháth« estis rivelita. Estis atingi Lian ĉeeston al kio alian disĉiplon, Mullá Báqir, unu el la Literoj de l’ Vivanto, eksplicite direktis neniu alia ol la Báb mem.

Ekskluzive al Lia prizorgo estis liveritaj, konforme kun la instrukcioj, kiujn estis Tiu mem doninta antaŭ Sia foriro el Chihríq, la dokumentoj de la Báb, Ties plumskatolo, sigeloj kaj agataj ringoj kune kun skribrulaĵo sur kiu Tiu estis skribinta, en la formo de pentagramo, ne malpli ol tricent sesdek derivaĵojn de la vorto Bahá. Estis sole pro Lia iniciato kaj strikte konforme kun Liaj instrukcioj, ke la valorega korpa restaĵo de la Báb estis sekure translokita de Tabrizo al la ĉefurbo kaj estis plejeble sekrete kaj zorgeme kaŝita kaj sekure konservita dum la tumultaj jaroj, kiuj sekvis Ties martiriĝon.

Kaj fine estis Li, Kiu, dum la tagoj antaŭ la atenco je la vivo de la ŝaho, grave rolis, dum restado en Karbalao, je la disvastigado – per tiuj sama entuziasmo kaj kapablo, kiuj distingis Liajn pli fruajn klopodojn en Mazandarano – de la instruoj de Sia forpasinta Gvidanto, je la sekurigo de la interesoj de Ties Kredo, je revivigi la fervoron de ĝia profunde afliktita sekvantaro, kaj je la organizado de la fortoj de ĝiaj disbatitaj kaj konfuzitaj adeptoj. Tia viro, kun tiom da atingoj akiritaj, ja ne povis eskapi, kaj efektive ne eskapis, nek la kapton nek la furiozon de atentema kaj tre incitita malamiko.

Brulanta jam de la komenco per neretenebla entuziasmo por la Kozo, de kiu Li estis adepto; okulfrape sen ajna timo je Sia defendado de la rajtoj de subprematoj; en la plena florado de Sia juneco; treege eltrovema; senkompare elokventa; dotita per neelĉerpebla energio kaj penetra juĝkapablo; posed- anta la riĉaĵojn kaj plene ĝuanta la estimon, la potencon kaj la prestiĝon ligitajn kun enviinde alta kaj nobela socia pozicio, kaj tamen abnegacia pri ĉia tera pompo, profito, vanteco kaj posedaĵo; unuflanke per Sia regula korespondado intime ligita kun la Aŭtoro de la Kredo por kiu Li pledis, aliflanke profunde konektita kun la esperoj kaj timoj, la planoj kaj agadoj de ĝiaj ĉefaj subtenantoj; foje aperte avanca kaj transprenanta pozicion de agnoskita gvidanteco en la avangardo de la fortoj luktantaj por la emancipiĝo de tiu Kredo, alifoje intence retiriĝanta ege lerte kaj diskrete por plenefike rebonigi neoportunan aŭ danĝeran situacion; ĉiam atentoplena, preta kaj nelacigebla en Siaj penadoj konservi la senmakulecon de tiu Kredo, solvi ĝiajn problemojn, pledi por ĝi, revigligi ĝiajn adeptojn kaj refuti ĝiajn antagonistojn – fine elpaŝis Bahá’u’lláh, je tiu pleje kriza horo de ĝia sorto, en la centron mem de la scenejo tiel tragike vakiginta de la Báb, scenejo sur kiu, tio estis Lia destino, nun plenumu Li dum ne malpli ol kvardekjara periodo rolon tiel majestan, patosan kaj grandiozan, ke egalan atingis neniu el la grandaj Fondintoj de la historiaj religioj de la mondo. Tiu nepre rimarkinda kaj turanta personeco estis, pro la akuzoj faritaj kontraŭ Li, jam instiginta la koleregon de ŝaho Muḥammad, kiu, aŭdinta kio okazis en Badasht, per aro da farmán-oj direktitaj al la Khán-oj de Mazandarano, ordonis Lian areston kaj esprimis sian firman intencon mortigi Lin. Ḥájí Mírzá Aqásí, antaŭe malamikiĝinta kun la Veziro (la patro de Bahá’u’lláh) kaj kolera pro sia malsukceso trompe alproprigi al si bienon apartenantan al Bahá’u’lláh, estis ĵurinta eternan malamikecon al Tiu, Kiu tiel brilege sukcesis frustri liajn fiajn artifikojn.

Krome la Amír-Niẓám, plene konscia pri la penetra influo de tiel energia oponanto, estis enkadre de distingita renkontiĝo akuzinta Lin, ke rezulte de Liaj agadoj la registaro perdis ne malpli ol kvin kurúr-ojn, kaj estis eksplicite petinta Lin – je decida momento por la sorto de la Kredo – dumtempe transloĝiĝi al Karbalao.

Mírzá Áqá Khán-i-Núrí, la posteulo de la Amír-Niẓám, estis klopodinta, ĉe la ekkomenco de sia oficado, atingi repaciĝon inter sia registaro kaj Tiu, Kiun li konsideris esti la plej kapabla el la disĉiploj de la Báb. Nesurprize do ke, kiam poste okazis ago tiel skua kaj aŭdaca, enŝteliĝis en la mensojn de la ŝaho, de lia registaro, de lia kortego kaj de lia popolo suspekto kontraŭ Bahá’u’lláh same terura kiel ja senbaza. Plej eminenta inter ili estis la patrino de la juna suvereno, kiu, brule kolera, publike denuncis Lin esti volinta murdi ŝian filon. Kiam okazis la atenco je la vivo de la suvereno troviĝis Bahá’u’lláh, kiel gasto de la grandveziro, en Lavásán en la vilaĝo Afchih, kie Lin atingis la nekredebla novaĵo. Rifuzante sekvi la konsilon de la frato de la grandveziro, Ja’far-Qulí Khán, kiu agis kiel Lia gastiganto, dum iom da tempo tiuloke kaŝiĝi, kaj rezignante pri la servoj de la mesaĝisto speciale ekspedita por certigi Lian sekurecon, ekrajdis Li la sekvan matenon trankvile kaj sentime al la ĉefkomandejo de la imperia armeo, kiu tiam troviĝis en Níyávarán en la distrikto Shimírán. En la vilaĝo Zarkandih Lin renkontis Lia bofrato, Mírzá Majíd, kiu tiutempe agis kiel sekretario de la rusa ambasadoro princo Dolgorouki, al kies hejmo, kiu najbaris al la domo de lia superulo, oni Lin kondukis.

La servistoj de la Ḥajíbu’d-Dawlih, Ḥájí ‘Alí Khán, eksciintaj la alvenon de Bahá’u’lláh, rekte informis sian mastron, kiu siavice sciigis la suverenon. La ŝaho, tre mirigita, sendis siajn fiditajn oficirojn al la ambasado kaj postulis, ke la Akuzito estu tuj liverita en liajn manojn. Rifuzante agi laŭ la deziroj de la reĝaj komisiitoj, la rusa ambasadoro petis de Bahá’u’lláh translokiĝi al la hejmo de la grandveziro, al kiu li formale komunikis sian deziron, ke estu certigata la sekureco de la Garantiulo liverata nome de la rusa registaro al ties prizorgo. Tio ĉi, tamen, ne plenumiĝis pro la timo de la grandveziro perdi sian pozicion se li donus al la Akuzito la por Tiu postulitan protekton. Liverita en la manojn de Siaj malamikoj, devis tiu ĉi ege timata, multe akuzata kaj eminenta Subtenanto de ree kaj ree persekutata Kredo nun gusti el la kaliko, kiun eltrinkis ĝisfunde Tiu, Kiu estis ĝia agnoskita Gvidanto.

De Níyávarán oni Lin kondukis, »piedire kaj en ĉenoj, sen kapvesto kaj nudpiede«, sub la brulantaj radioj de la mezsomera suno, al la Síyáh-Chál de Teherano. Survoje plurfoje oni Lin senigis je la eksteraj vestoj, superŝutis per mokoj kaj priĵetis per ŝtonoj. Pri la subtera karcero, en kiun oni Lin ĵetis kaj kiu origine servis kiel akvorezervujo por unu el la publikaj banejoj de la ĉefurbo, kaj pri la suferega traktado de Li eltenenda en tiu pesta truo, atestu Liaj propraj vortoj el Lia »Epistolo al la Filo de la Lupo«. »Dum kvar monatoj estis Ni enfermitaj en ejo nekompareble abomena. ... Je Nia alveno unue oni Nin kondukis tra profunde malluma koridoro, de kie Ni tri krutajn ŝtuparojn malsupreniris al la loko, kie oni Nin enfermis. Tiu karcero estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek: ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, havis ĝi tamen nenian eliron krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Neniu plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek ia lango peri ĝian putran malbonodoron. La plej multaj el tiuj homoj havis nek veston nek surkuŝaĵon. Nur Dio scias, kion trasuferis Ni en tiu fetora kaj morna loko!« La piedoj de Bahá’u’lláh estis katenitaj en ŝtipo kaj ĉirkaŭ Lia kolo estis ligita la ĉeno Qará-Guhar, tiel torture peza, ke ĝi kaŭzis markojn sur Lia korpo videblajn ĝis al la fino de Liaj tagoj. »Peza ĉeno«, atestis ‘Abdu’l-Bahá, »estis lokita ĉirkaŭ Lia nuko; per tiu Li estis alkatenita al kvin aliaj babanoj; ĉi tiuj katenoj estis ŝlositaj kune per fortaj, tre pezaj boltoj kaj ŝraŭboj. Liaj vestoj estis disŝiritaj, ankaŭ Lia kapvesto. Kvar monatojn devis Li pasigi en tiaj teruraj kondiĉoj.« Dum tri tagoj kaj tri noktoj oni ne donis al Li ajnan manĝaĵon aŭ trinkaĵon. Ne eblis al Li dormi. La loko estis malvarma kaj humida, malpurega, trapenetrita kaj plena je febro, fiinsektoj kaj naŭza fetoro.

Liaj malamikoj, instigitaj de senindulga malamo, eĉ Lian nutraĵon forkaptis kaj venenis, esperante tiel akiri la favoron de la patrino de sia suvereno, Lia plej malcedema malamiko – provo kiu ne sukcesis atingi sian celon, kvankam ĝi Lian sanon damaĝis por multaj jaroj. D-ro J. E. Esslemont skribas en sia libro, »‘Abdu’l-Bahá rakontas, kiel iun tagon Li ricevis permeson eniri la prizonan korton por vidi Sian amatan patron dum la ĉiutaga promeno.

Bahá’u’lláh estis terure ŝanĝita, tiel malsana ke apenaŭ Li povis ekpaŝi; Liaj haroj kaj barbo estis nekombitaj, Lia kolo frotvundita kaj ŝvelinta pro la premo de peza ŝtala kolumo, Lia korpo estis klinita pro la ŝarĝo de la katenoj.«

Dum Bahá’u’lláh estis tiel naŭze kaj kruele submetita al elprovoj kaj afliktoj nesepareblaj de tiuj tumultaj tagoj, rapide venkis ilia neniiga potenco alian lumon de la Kredo, la bravan Ṭáhirih-on. Ŝia meteora vivovojo, inaŭgurita en Karbalao, kulmininta en Badasht, atingis nun sian finan plenumiĝon en martiriĝo, kiu eble rangas inter la plej emociaj epizodoj de la plej tumulta periodo de la bahaa historio. Ido el la tre altreputacia familio de Ḥájí Mullá Ṣáliḥ-i- Baraghání, kies membroj okupis enviindan pozicion en la persa klerika hierarkio; samnoma kiel la glora Fáṭimih; nomita Zarrín- Táj (Ora Krono) kaj Zakíyyih (la Virta) de sia familio kaj parencoj; naskiĝinta en la sama jaro kiel Bahá’u’lláh; ek de la infaneco konsiderata de siaj samurbanoj kiel mirinfano same pro sia inteligenteco kaj sia beleco; antaŭ sia konvertiĝo eĉ de kelkaj el la plej arogantaj kaj kleraj ulemoj de ŝia lando altestimata pro la brileco kaj originaleco de la starpunktoj proponitaj de ŝi; aklamita kiel Qurratu’l-‘Ayn (Konsolo de miaj okuloj) de ŝia admiranta instruisto, Siyyid Káẓim; titolita Ṭáhirih (la Pura) de la »Lango de l’ Potenco kaj Gloro«; kaj la sola ino, kiun envicigis la Báb inter la Literoj de l’ Vivanto; pro sonĝo menciita pli frue sur ĉi tiuj paĝoj ekkontaktis ŝi la Kredon, kiun ŝi per ĉia fervoro de sia nesubigebla spirito disvastigadis ĝis sia lasta spiro kaj en la horo de ĝia plej granda danĝero. Nehaltigebla per la pasiaj protestoj de sia patro; ignoranta la anatemojn de sia onklo; ne impresita per la insistaj petoj de sia edzo kaj siaj fratoj; ne senkuraĝigita per la rimedoj, kiujn provis apliki, unue en Karbalao, poste en Bagdado kaj fine en Kazvino, la civilaj kaj klerikaj aŭtoritatuloj por restrikti ŝiajn agadojn, akcelis ŝi kun entuziasma energio la Babisman Kozon.

Per siaj elokventaj pledoj, siaj sentimaj publikaj akuzoj, siaj disertacioj, poemoj kaj tradukoj, siaj komentarioj kaj kores- pondado, persiste ŝi ardigis la imagon kaj gajnis la lojalecon por la nova Revelacio de kaj araboj kaj persoj, kondamnis la perversecon de sia generacio, kaj advokatis revolu-cian transformiĝon de la kutimoj kaj moroj de sia popolo. Estis ŝi, kiu, estante en Karbalao – la unuaranga bastiono de ŝijaisma Islamo – sentis la urĝon direktiĝi per longaj epistoloj al ĉiu el la en tiu urbo loĝantaj ulemoj, kiuj degradis virinojn al rango nur iom super tiu de bestoj kaj eĉ neis ke animon ili posedas –, epistoloj per kiuj ŝi lerte pravigis siajn altajn intencojn kaj elmontris iliajn malicajn agmanierojn.

Estis ŝi, kiu aperte spitis la kutimojn de la fanatikaj loĝantoj de tiu sama urbo, aŭdace ignoris la datrevenon de la martiriĝo de la Imamo Ḥusayn, solenata per pompa ceremonio dum la unuaj tagoj de muharamo, kaj anstataŭe festis la datrevenon de la naskiĝo de la Báb, kiu koincidas kun la unua tago de tiu monato. Estis per grandega elokvento kaj miriga argumentada forto, ke ŝi refutis la reprezentan delegacion de ŝijaismaj, sunaismaj, kristanaj kaj judaj eminentuloj de Bagdado, kiuj klopodis deturni ŝin de sia asertita celo disvastigi la evangelion de la nova Mesaĝo. Estis ŝi, kiu lertege defendis sian kredon kaj pravigis sian konduton en la hejmo kaj en la ĉeesto de la eminenta juristo, Shaykh Maḥmúd-i-Álúsí, la muftio de Bagdado, kaj kiu poste havis sian historian interparolon kun la princoj, la ulemoj kaj la ŝtatoficistoj de Kermanŝaho, dum kiu la komentario de la Báb pri la surao Kawthar estis publike legita kaj tradukita, kaj kiu kulminis per la konvertiĝo de la Amír (la guberniestro) kaj lia familio. Estis tiu ĉi rimarkinde dotita virino, kiu profite al siaj persaj samreligianoj tradukis la longan komentarion de la Báb pri la surao Jozefo (la Qayyúmu’l-Asmá’) kaj faris sian plejeblon por disvastigi la scion pri tiu potenca Libro kaj ekspliki ĝian enhavon. Estis ŝia sentimo, ŝia lerto, ŝia organiza kapablo kaj ŝia neestingebla entuziasmo, kiuj firmigis ŝiajn ĵus akiritajn venkojn en centro tiel opona kiel Kazvino, kiu fieris pri la fakto, ke ne malpli ol cent de la plej altaj klerikaj gvidantoj de Islamo loĝis ene de ĝiaj muroj. Estis ŝi, kiu, en la domo de Bahá’u’lláh en Teherano, dum la neforgesebla interparolo kun la fama Vaḥíd, subite interrompis lian kleran diskurson pri la signoj de la nova Manifestiĝo kaj pasie lin urĝis – kun ‘Abdu’l-Bahá, tiutempe ankoraŭ infano, sur siaj genuoj – leviĝi kaj elmontri tra heroaj agoj kaj sinofero la profundecon kaj sincerecon de sia kredo. Estis al ŝiaj pordoj – dum en Teherano kulminis ŝiaj famo kaj populareco – kien amase venis la kremo de la virina socio en la ĉefurbo por aŭdi ŝiajn brilegajn diskursojn pri la unikaj principoj de ŝia Kredo. Estis la magio de ŝiaj vortoj, kio, okaze de la geedziĝo de la filo de Maḥmúd Khán-i-Kalántar en kies domo ŝi estis enfermita, fortiris la edziĝfestajn gastojn for de la festaĵoj kaj kolektis ilin ĉirkaŭ ŝi, avidaj ensuĉi ĉiun el ŝiaj vortoj. Estis ŝia pasia kaj senkondiĉa konfirmado de la pretendoj kaj distingaj karakterizaĵoj de la nova Revelacio, tra sinsekvo de sep konferencoj – okazigitaj dum estis ŝi enfermita en tiu sama domo – kun la deputitoj de la grandveziro komisiitaj pridemandi ŝin, el kio fine rezultis la verdikto ŝin mortigi. Estis fluintaj el ŝia plumo odoj, kiuj per senambigua lingvaĵo atestis pri ne nur ŝia kredo je la Revelacio de la Báb, sed ankaŭ pri ŝia rekono de la ekzalta kaj ankoraŭ vualita misio de Bahá’u’lláh.

Kaj fine sed ne laste ŝuldiĝis al ŝia iniciato, dum partoprenis ŝi la Konferencon de Badasht, ke la plej defiaj implicoj de revolucia kaj ĝis tiam nur nebule komprenita Religio malkovriĝis antaŭ ŝiaj kundisĉiploj kaj la nova Sistemo porĉiame separiĝis de la leĝoj kaj institucioj de la Islamo.

Tiaj brilaj atingoj nun kroniĝis kaj kompletiĝis per ŝia martiriĝo meze de la ŝtormo, kiu furiozis tra la tuta ĉefurbo. Iun nokton, konscia ke proksimis ŝia mortohoro, surmetis ŝi la vestojn de edziniĝonto, parfumis sin, vokis la edzinon de la kalántar, komunikis al ŝi la sekreton de sia baldaŭa martiriĝo kaj konfidis al ŝi siajn lastajn dezirojn. Tiam ŝi enŝlosiĝis en sia ĉambro kaj en preĝado kaj meditado atendis la horon, kiu atestu pri ŝia reunuiĝo kun sia Amato. Estis ŝi marŝanta tien kaj reen en sia ĉambro, ĉantanta litanion esprimanta kaj funebron kaj triumfon, kiam, en profunda nokto, alvenis la farrásh-oj de ‘Azíz Khán-i-Sardár por ŝin konduki al la ĝardeno Ílkhání, kiu troviĝis ekster la urbopordoj kaj kiu estis destinita fariĝi la ejo de ŝia martiriĝo. Kiam alvenis ŝi, la Sardár estis kun siaj leŭtenantoj meze de ebria diboĉo kaj muĝe ridegis; senkonsidere li ordonis ŝin tuj strangoli kaj ĵeti en fosaĵon.

Per tiu silka ŝalo, kiun intuicie ŝi estis rezervinta tiucele kaj kiun en siaj finaj momentoj ŝi transdonis al la filo de la kalántar, kiu ŝin akompanis, estis mortigita tiu ĉi senmorta heroino. Ŝia korpo estis metita en sekan puton, kiu estis poste plenigita per tero kaj ŝtonoj laŭ la maniero de ŝi dezirita. Tiel finiĝis la vivo de ĉi tiu granda babisma heroino, la unua martiro de porvirinaj rajtoj, kiu, je sia morto, sin turnis al sia gardisto kaj aŭdace deklaris: »Vi povas mortigi min tuj kiam vi volas, sed vi ne povas haltigi la emancipiĝon de la virinoj.« Ŝia vivovojo estis same brilega kiel kurta, same tragika kiel eventoplena. Malkiel tiu de ŝiaj kundisĉiploj, kies heroaj agoj restis plejparte nekonataj kaj nemenciitaj de iliaj samtempuloj en fremdaj landoj, la famo de tiu ĉi senmorta virino per rimarkinda rapideco diskoniĝis eksterlanden ĝis al la ĉefurboj de okcidenta Eŭropo kaj vekis la entuziasman admiron kaj elvokis la fervoran laŭdon de viroj kaj virinoj de multaj diversaj nacioj, profesioj kaj kulturoj. Ne surprizas, do, ke ‘Abdu’l-Bahá ŝian nomon ligis kun tiuj de Sarah, de Ásíyih, de la Virgulino Maria, kaj de Fáṭimih, kiuj, dum sinsekvaj Religisistemoj, pro siaj apartaj meritoj kaj unika pozicio, alte turis super la ordinaraj el inter sia sekso.

»Per sia elokvento«, skribis ‘Abdu’l-Bahá mem, »skuis ŝi la tiutempon kaj per sia rezonado perturbis la mondon.« Li krome ŝin karakterizis kiel »fajro brulanta per la amo de Dio« kaj »lampo lumanta per la malavareco de Dio«. Efektive la mirinda historio de ŝia vivo tiel foren kaj tiel rapide disvastiĝis kiel tiu de la rekta Fonto de ŝia inspiro: la Báb mem. »Prodige de science, mais aussi prodige de beauté« estas la tributo donita al ŝi de konata komentisto de la vivo de la Báb kaj Liaj disĉiploj. »La persa Johana de Arko, tiu, kiu gvidis la virinan emancipiĝon en la Oriento ... kiu similis al kaj la mezepoka Heloiza kaj la novplatonisma Hipatia«, tiel ŝin aklamis konata dramisto, kiun Sarah Bernhardt specife petis verki dramon pri ŝia vivo. »La heroeco de la ĉarme bela sed fatalsorta poetino de Kazvino, Zarrín-Táj (Ora Krono) ...« atestas lordo Curzon de Kedleston, »estas unu el la plej kortuŝaj epizodoj de la moderna historio«. »La apero de tia virino kiel Qurratu’l-‘Ayn«, skribis la bonkonata brita orientalisto profesoro E. G. Browne, »estas rara fenomeno ajnalande kaj ajnatempe, sed en tia lando kiel Persio estas ĝi eksterordinara afero aŭ eĉ preskaŭ miraklo. ... Se la Baba Religio ne havus alian pretendon je sia grandeco sufiĉus tiu ... ke produktis ĝi heroinon kiel Qurratu’l-‘Ayn.« »La rikolto semita de Qurratu’l-‘Ayn en islamaj landoj«, signifoplene asertas la fama angla kleriko d-ro T. K. Cheyne en unu el siaj libroj, »nun komencas aperi ...; al ĉi tiu nobla virino ... ni ŝuldas la malfermon de la katalogo de sociaj reformoj en Persio ...« »Certe unu el la plej frapaj kaj interesaj manifestiĝoj de ĉi tiu religio«, diras pri ŝi la konata franca diplomato kaj brila verkisto Comte de Gobineau. »En Kazvino«, aldonas li, »oni tute prave ŝin konsideris esti miraklo«. »Multaj«, li krome skribis, »kiuj ŝin konis kaj dum malsamaj periodoj de ŝia vivo aŭdis, diris al mi senescepte ..., ke kiam ŝi parolis oni estis ravita ĝis la fundo de sia animo, estis plena de admiro kaj estis kortuŝita ĝis larmoj.« »Nenia memoro«, skribas Sir Valentine Chirol, »estas pli profunde omaĝata aŭ fajrigas pli grandan entuziasmon ol tiu pri ŝi; kaj ankoraŭ la influo, kiun ŝi havis dum la daŭro de sia vivo, fortigas ŝian sekson.« »Ho Ṭáhirih!«, elvokas en sia libro pri la babanoj la granda turka aŭtoro kaj poeto Sulaymán Nazím Bey, »meritas vi mil ŝahojn Náṣiri’d-Dín!«

»La plej granda ina idealo estas Ṭáhirih«, estas la tributo al ŝi de la patrino de unu el la prezidentoj de Aŭstrio, s-ino Marianne Hainisch, »...

mi provos fari por la virinoj de Aŭstrio kion Ṭáhirih, ofertante sian vivon, faris por la virinoj de Persio.« Multas kaj diversas ŝiaj fervoraj admirantoj, kiuj, sur ĉiuj kvin kontinentoj, avidas ekscii pli pri ŝi.

Kaj multas tiuj, kies konduton nobligis ŝia inspira ekzemplo, kiuj parkerigis ŝiajn senkomparajn odojn aŭ skribis muzikon por ŝiaj poemoj, antaŭ kies spiritaj okuloj ardas ŝia nedominebla spirito, en kies koro firme nestas amo kaj admiro, kiujn neniam povos la tempo restrikti, kaj en kies animo brulas la decida volo same sentime kaj same fidele paŝadi tiun vojon, kiun por si elektis ŝi kaj de kiu neniam devojiĝis ŝi ekde la momento de sia konvertiĝo ĝis la horo de sia morto. La furioza persekutoŝtormo, kiu puŝis Bahá’u’lláh-on en la subteran karceron kaj kiu estingis la lumon de Ṭáhirih, ankaŭ decidis pri la sorto de la fama sekretario de la Báb, Siyyid Ḥusayn- i-Yazdí, kromnomita Azíz, kiu estis kun Li enfermita en kaj Máh- Kú kaj Chihríq. Estis li viro de riĉa sperto kaj alta merito, kiu profunde konis la instruojn de sia Mastro kaj ĝuis Ties senrestriktan konfidon. Senĉese sopiris li, rifuzante ĉiun oferton de la gvidaj oficialuloj de Teherano lin savi, je la martiriĝo, kiu ne estis ebligita al li tiun tagon kiam sur la kazernoplaco de Tabrizo la Báb lasis Sian vivon.

En la Síyáh-Chál de Teherano kunkaptito de Bahá’u’lláh, de Kiu li ricevis inspiron kaj konsolon kiam li rememoris tiujn altvalorajn tagojn pasigitajn kune kun sia Mastro en Azerbajĝano, estis li fine mortigita, sub cirkonstancoj honte kruelaj, de tiu sama ‘Azíz Khán-i-Sardár, kiu ankaŭ mortigis Ṭáhirih-on. Alia viktimo de la timigaj torturoj de malcedema malamiko estis la noblanima, influa kaj kuraĝa Ḥájí Sulaymán Khán. Tiel alte oni lin estimis, ke la Amír-Niẓám, je antaŭa okazo kaj por ŝpari lian vivon, konscie ignoris lian konekton kun la Kredo, kiun li adoptis. La tumulto tamen, kiu batis tra Teherano rezulte de la atenco kontraŭ la suvereno, kaŭzis lian areston kaj martiriĝon. La ŝaho, ne sukcesinta tra la Ḥajíbu’d-Dawlih persvadi lin malkonfesi, komandis ke oni lin ekzekutu per ajna de li mem elektita maniero. Tiel, laŭ lia eksplicita deziro, estis naŭ truoj faritaj en lia karno, en ĉiu el kiuj lumigita kandelo estis lokita. Kiam la ekzekutisto ne kuraĝis plenumi tiun ĉi hororan taskon, provis li kapti la tranĉilon el ties mano por povi mem ĝin bori en sian propran korpon. Tion la ekzekutisto, timante ke lin atakus li, rifuzis kaj siajn virojn instrukciis ligi la manojn de la viktimo malantaŭ ties dorso, post kio la maltima suferanto petegis ilin tranĉi du truojn en sian bruston, du en siajn ŝultrojn, unu en la nukon kaj kvar pliajn en la dorson – deziro kiun ili plenumis.

Staranta rekte kiel sago, kun la okuloj brilantaj per stoika eltenemo, tute ne ĝenata per la hurlado de la homamaso aŭ la vidaĵo de sia propra sango fluanta el la vundoj, kun kantistoj kaj tamburistoj irantaj antaŭ si, gvidis li la ularon, kiu premiĝis ĉirkaŭ li, al la fina loko de sia martiriĝo. Ĉiam denove post kelkaj paŝoj li sian marŝadon interrompis por alparoli la konfuzitajn spektantojn per vortoj glorantaj la Báb-on kaj la signifon de sia propra morto. Laŭtvoĉe li esprimis sian senbridan ĝojegon dum li vidis la kandelojn flagri en siaj sangaj ingoj. Kaj, kiam iu el ili falis de lia korpo, li ĉiufoje propramane ĝin reprenis, lumigis je unu el la aliaj kaj remetis ĝialoken. »Kial do vi ne dancas?« moke lin demandis la ekzekutisto, »se tiel plaĉas al vi la morto?« »Danci?« vokis la suferanto. »En unu mano la vinpokalo, en la alia mano la bukloj de l’ Amiko. Tia danco meze de l’ bazara placo estas mia dezir’!« Li ankoraŭ estis en la bazaro kiam ventobrizo igis ekflagri la flamojn de la kandeloj nun brulantaj profunde en lia karno. Tio kaŭzis siblon pro kio li eksklamaciis al la flamoj mordiĝantaj en liaj vundoj: »Delonge ne plu pikas vi, ho flamoj, kaj ne kapablas vi plu min dolori. Rapidu, ĉar el ĝuste viaj fajraj langoj aŭdas mi la voĉon, kiu vokas min al mia Amato.« Ene de flamanta lumo iris li kiel eble marŝas konkerinto al la scenejo de sia venko. Sojle de la pendumilo refoje li laŭtigis sian voĉon per fina pledo al la amasa rigardantaro. Poste li kliniĝis direkte al la sanktejo de la Imám-Zádih Ḥasan, murmurante kelkajn vortojn en la araba. »Mia laboro nun estas finita«, vokis li al la ekzekutisto, »venu vi kaj faru la vian«. Ankoraŭ duonviva estis lia korpo segita en du duonojn dum de liaj mortantaj lipoj plu plaŭdis la laŭdado de la Amato.

La brulmutilitaj kaj sangaj restaĵoj de lia kadavro estis, laŭ lia propra peto, pendigitaj ambaŭflanke de la Naw-pordo – kiel silenta atesto pri la neestingebla amo, kiun la Báb bruligis en la brustoj de Siaj disĉiploj. La violenta konflagracio, ekbruligita rezulte de la nesukcesa provo murdi la suverenon, ne povis limiĝi al la ĉefurbo. Ĝi invadis la apudajn provincojn kaj furiozis en Mazandarano, la naskoprovinco de Bahá’u’lláh, kie el ĝi rezultis la konfisko, la rabo kaj la detruo de ĉiuj Liaj posedaĵoj. En la vilaĝo Tákúr, en la distrikto de Núr, estis Lia lukse meblita hejmo, heredita de Sia patro, laŭ ordono de Mírzá Abú-Ṭálíb Khán, nevo de la grandveziro, komplete elrabita, kaj ĉio kion oni ne povis forporti estis laŭordone detruita.

La ĉambroj, pli elegantaj ol tiuj de la palacoj de Teherano, estis neripareble ruinigitaj.

Eĉ la domoj de la simplaj vilaĝanoj estis dezertigitaj kaj poste la tuta vilaĝo incendiita. La tumulto kaptinta Teheranon kaj kaŭzinta la eksplodojn de perforto kaj rabado en Mazandarano disvastiĝis eĉ ĝis al Jazdo, Nejrizo kaj Ŝirazo, tie skuis eĉ la plej izolitajn vilaĝetojn kaj ree ardigis la flamojn de persekutado. Refoje monavidaj guberniestroj kaj perfidaj subuloj konkuris inter si je elrabi kaj masakri la senkulpulojn kaj malhonori la plej noblajn inter siaj kunhomoj. Rezultis amasmortigo ripetanta la abomenaĵojn jam faritajn en Nejrizo kaj Zanĝano. »Mia plumo«, skribas la kronikisto de la sangaj epizodoj asociitaj kun la naskiĝo kaj ekkresko de nia Kredo, »sekiĝas pro hororo kiam ĝi provas priskribi tion, kio trafis tiujn bravajn virojn kaj virinojn. ... Tio, kion mi provis rakonti pri la hororoj de la sieĝo de Zanĝano, ... paliĝas antaŭ la terurega feroco de la abomenaĵoj faritaj kelkajn jarojn poste en Nejrizo kaj Ŝirazo.« La kapoj de ne malpli ol ducent viktimoj de ĉi tiuj eksplodoj de feroca fanatikeco estis pikitaj sur bajonetoj kaj triumfe portitaj de Ŝirazo al Abadeh. De kvardek virinoj kaj infanoj lokitaj en kaverno plenŝtopita de brulligno, kiun oni trempis per petrolo kaj incendiis, restis nur cindro. Tri cent virinojn oni devigis rajdi duope sur nuddorsaj ĉevaloj ĝis Ŝirazo. Senvestigitaj ĝis preskaŭ nudeco oni ilin gvidis tra vicoj de kapoj hakitaj de la senvivaj korpoj de iliaj edzoj, filoj, patroj kaj fratoj.

Nedireblaj insultoj amase ŝutiĝis sur ilin kaj la afliktoj kiujn ili suferis estis tiaj, ke multaj el ili pereis. Tiel finiĝis ĉapitro, kiu por ĉiuj tempoj kronikas la plej sangan, la plej tragikan, la plej heroan periodon de la unua bahaa jarcento. La sango torente verŝita dum tiuj eventoplenaj kaj kataklismaj jaroj konsidereblas kiel la fekunda semaĵo de la Mondsistemo proklamota kaj establota fare de rapide sekvanta kaj ankoraŭ pli granda Revelacio. Nepereebla atesto pri la gloro de la faroj, kiuj tiun Pratempon igas neforgesebla, estas la tributoj pagitaj, ekde la momento de ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, al la nobla armeo de la herooj, sanktuloj kaj martiroj de tiu Tempo – tributoj pagitaj de kaj amikoj kaj malamikoj, de Bahá’u’lláh mem ĝis al la plej neinvolvitaj observantoj en foraj landoj.

»La tuta mondo«, estas la senkompara atesto de Bahá’u’lláh en la Kitáb-i-Íqán, »miris pri kiel ili sin oferis. ... Konfuziĝas la menso per iliaj agoj kaj miras la animo pri ilia braveco kaj korpa eltenemo.

... Ĉu iu ajn tempo atestis pri tiel multkonsekvencaj okazaĵoj?« Kaj ree: »Ĉu la mondo, depost la tagoj de Adamo, atestis tian tumulton, tian violentan skuiĝon? ... Sajnas al Mi, ke pacienco riveliĝis sole per ilia eltenemo, kaj ke fideleco mem elmontriĝis sole per iliaj faroj.« »Pere de la sango verŝita de ili«, signifoplene Li konfirmis en preĝo, en kiu pli specife Li parolas pri la martiroj de la Kredo, »trempiĝis la tero per la mirinda revelacio de Via potenco kaj la gemsimilaj signoj de Via glora suvereneco.

Baldaŭ, kiam estos veninta la tempo destinita, konigos ĝi sian mesaĝon.« Al kiuj aliaj povus aplikiĝi ĉi tiuj signifoplenaj vortoj de Mohamedo, la Apostolo de Dio, cititaj de Quddús dum alparolis li siajn kunulojn en la Fuorteto de Shaykh Ṭabarsí, se ne al tiuj herooj de Dio, kiuj per sia vivosango anoncis la Promesitan Tagon? »Ho kiel Mi sopiras ekvidi la vizaĝojn de Miaj gefratoj, miaj gefratoj kiuj aperos je la fino de la mondo! Benitaj estas Ni, benitaj estas ili; pli granda estas ilia beniteco ol la nia.« Kiujn aliajn povus celi tiu tradicio nomata Ḥadíth-i-Jabír, troviĝanta en la Káfí kaj aŭtentigita de Bahá’u’lláh en la Kitáb-i-Íqán, kiu en senambigua lingvaĵo elmetas la signojn de la apero de la promesita Qá’im? »Je Lia tempo estos humiligitaj Liaj sanktuloj, kaj estos iliaj kapoj interŝanĝitaj kiel donacoj same kiel la kapoj de la Turko kaj de la Dajlamido estas interŝanĝitaj kiel donacoj; estos ili murditaj kaj bruligitaj, kaj timoplenaj, konfuzitaj kaj konsternitaj; la tero tinkturiĝos per ilia sango, kaj lamentado kaj veado regos inter iliaj virinoj; tiuj ĉi ja estas Miaj sanktuloj.«

»Rakontoj de imponega heroeco«, estas la skriba atesto de lordo Curzon de Kedleston, »iluminas la sangoplenajn paĝojn de la babisma historio. ... La ekzekutaj pafadoj de Smithfield ne instigis al pli nobla kuraĝo ol tiu, kiu renkontis kaj defiis la pli rafinitajn torturistojn de Teherano. Grava, do, devas esti kion instruas kredo, kiu kapablas veki en sia sekvantaro tiel raran kaj belan spiriton de sinoferado. La heroeco kaj martiriĝo de Liaj (la Báb) sekvantoj multajn aliajn inspiros, kiuj en la nuntempaj islamaj kronikoj ne povas trovi fenomenojn similajn.« »La Babismo«, skribis prof. J. Darmesteter, »kiu disvastiĝis ene de malpli ol kvin jaroj de unu ekstremo de Persio al alia, kiu en 1852 estis banita en la sango de siaj martiroj, silente progresadis kaj disvastiĝadis. Se entute Persio renaskiĝos, estos tra tiu ĉi nova Kredo.« »Des milliers de martyrs«, atestas Renan en sia »Les Apôtres«, »sont accourus pour lui (la Báb) avec allégresse au devant de la mort.

Un jour sans pareil peut-être dans l’histoire du monde fut celui de la grande boucherie qui se fit des Bábís à Teheran.« »Unu el tiuj strangaj eksplodoj de entuziasmo, kredo, fervora sindono kaj nevenkebla heroeco«, deklaras la tre bonkonata orientalisto prof. E. G. Browne, »... la naskiĝo de Kredo, kiu eventuale akiros lokon inter la grandaj religioj de la mondo.« Kaj plie: »La spirito animanta la babanojn estas tia, ke apenaŭ povas ĝi malsukcesi plej forte efiki al ĉiuj de ĝi influitaj. ... Tiuj, kiuj mem ne vidis, min ne kredu se ili volas, sed se iam tiu spirito riveliĝos al ili, spertos ili emociiĝon, kiun apenaŭ iam ili forgesos.« »J’avoue même«, estas la aserto farita de Comte de Gobineau en sia libro, »que, si je voyais en Europe une secte d’une nature analogue au Babysme se présenter avec des avantages tels que les siens, foi aveugle, enthousiasme extrême, courage et dévouement éprouvés, respect inspiré aux indifférents, terreur profonde inspirée aux adversaires, et de plus, comme je l’ai dit, un prosélytisme qui ne s’arrête pas, et donc les succès sont constants dans toutes les classes de la société; si je voyais, dis-je, tout cela exister en Europe, je n’hésiterais pas à prédire que, dans un temps donné, la puissance et le sceptre appartiendront de toute nécessité aux possesseurs de ces grands avantages.«

Laŭ raportoj ‘Abbás-Qulí Khán-i-Laríjání, kies kuglo responsis pri la morto de Mullá Ḥusayn, respondis al demando starigita al li de princo Aḥmad Mírzá en ĉeesto de kelkaj atestantoj: »La vero de la afero estas, ke ĉiu ajn, kiu ne vidis Karbalaon, ne nur komprenus kio tie okazis, sed ĉesus ĝin konsideri, se estus li vidinta Ṭabarsí- on; kaj estus li vidinta Mullá-on Ḥusayn de Bushrúyih, konvinkiĝus li, ke la Plej Granda de l’ Martiroj (Imamo Ḥusayn) revenis al la tero; kaj estus li atestinta miajn farojn, certe dirus li: ›Ĉi tiu estas Shimr reveninta kun glavo kaj lanco...‹ Vere, mi ne scias, kio estis montrita al tiuj ĉi homoj aŭ kion ili vidis, ke ili iris batali per tia preteco kaj ĝojo.

... La homa imagopovo ne kapablas prezenti al si iliajn kuraĝon kaj sentiman aŭdacon.« Kio, ni eble konklude emas nin demandi, estis la sorto de tiu fia skipo, kiu, pelita de malico, de avaro aŭ fanatikeco, provis estingi la lumon, kiun la Báb kaj Lia sekvantaro sternis tra ĝia lando kaj super ĝian popolon?

Rapide kaj sencede severe ilin trafis la vergo de l’ Dia punado kaj neniun el ili indulgis – nek la ĉefon de la regno, nek liajn ministrojn kaj konsilantojn, nek la klerikajn eminent- ulojn, kun kiuj lia registaro estis nedisigeble konektita, nek la guberniestrojn, kiuj servis kiel liaj reprezentantoj, nek la ĉefojn de lia armeo, kiuj diversgrade, intence aŭ pro timo aŭ indiferenteco, kontribuis al la abomenaĵoj al kiuj la ĵusnaskita Kredo estis tiel malmerite submetita. Ŝaho Muḥammad mem, suvereno samtempe bigota kaj hezitema, kiu rifuzis renkontiĝi en la ĉefurbo kun la Báb – laŭ Ties peto – kaj ebligi al Li prezenti la veron de Sia Kozo, cedis al la trudoj de malica ministro, estis je la frua aĝo de kvardek jaroj – post travivi subitan renversiĝon de l' fato – venkita per komplikiĝantaj malsanoj kaj kondamnita al tiu »fajro de l’ infero«, kiu »en la tago de l’ Resurekto« neeviteble lin forkon- sumu, ĝuste kiel estis ĵurinta la Aŭtoro de la Qayyúmu’l-Asmá’. Lia malica genio, la ĉiopotenca Ḥájí Mírzá Aqásí, la potenco malantaŭ la trono kaj la ĉefinstiganto de la fiaĵoj faritaj kontraŭ la Báb – interalie Lia malliberigo en la montoj de Azerbajĝano –, post la paso de apenaŭ unu jaro kaj ses monatoj ekde la tempo, kiam li estis enŝoviĝinta inter la ŝaho kaj ties Kaptito, estis senigita de sia potenco kaj de siaj senrajte akaparitaj riĉaĵoj, perdis la favoron de sia suvereno, devis pro la kreskiĝanta kolerego de siaj sam- patrianoj peti rifuĝon en la sanktejo de ŝaho ‘Abdu’l-‘Aẓím, kaj estis poste humilige forpelita al Karbalao, kie li fariĝis la viktimo de malsano, malriĉeco kaj mordanta aflikto – mizera praviĝo de tiu multedira Tabelo, en kiu lia Kaptito aŭguris lian pereon kaj lin akuzis pro liaj fifaroj. Rilate al la parvenua kaj fifama Amír-Niẓám, Mírzá Taqí Khán, kies unua jaro de sia mallonga ministreco estis makulita per la feroca atako kontraŭ la defendantoj de la Fuorteto de Ṭabarsí, kiu sankciis kaj instigis la ekzekuton de la Sep Martiroj de Teherano, kiu ekigis la atencon kontraŭ Vaḥíd kaj liaj kunuloj, kiu estis rekte responsa pri la mortoverdikto kontraŭ la Báb, kaj kiu kaŭzis la grandan renversiĝon de Zanĝano – li perdis, pro la senindulga ĵaluzo de sia suvereno kaj pro venĝemaj kortegaj intrigoj, ĉiujn honorojn, kiujn li estis ĝuinta, kaj estis perfide murdita pro reĝa ordono per tio, ke oni en la banejo de la Palaco de Fín, apud Kaŝano, liajn vejnojn tratranĉis. »Se la Amír-Niẓám«, deklaris Bahá’u’lláh laŭ raporto de Nabíl, »konscius pri Mia vera pozicio, estus li certe kaptinta Min. Li pleje klopodis malkovri la veran situacion, sed ne sukcesis. Dio deziris, ke li ne ekkonu ĝin.« Mírzá Áqá Khán, kiu tiel aktive partoprenis en la senbridaj kruelaĵoj faritaj rezulte de la atenco kontraŭ la suvereno, estis senoficigita kaj metita sub strikta gvatado en Jazdo, kie li siajn tagojn finis en honto kaj malespero.

Ḥusayn Khán, la guberniestro de Ŝirazo, stigmatizita kiel »vindrinkemulo« kaj »tirano«, la unua kiu leviĝis por molesti la Báb-on, kiu publike Lin riproĉis kaj sian serviston igis fari al Li brutalan baton en la vizaĝon, ne nur devis elteni la teruran katastrofon, kiu tiel subite trafis lin, lian familion, lian urbon kaj lian provincon, sed devis ankaŭ poste atesti la neniigon de ĉiuj siaj laboroj kaj pasigi en kaŝiĝo la restantajn tagojn de sia vivo, ĝis kiam li, forlasita de kaj siaj amikoj kaj siaj malamikoj, stumblis en sian tombon. Ḥajíbu’d-Dawlih, tiu sangosoifa demono, kiu tiel ade pelis ĝis morto tiel multe da senkulpaj kaj sendefendaj babanoj, siavice fariĝis viktimo de la incitite furiozantaj luroj, kiuj, post forrabi de li la posedaĵojn, de li fortranĉis la barbon kaj lin devigis ĝin manĝi, lin selis kaj bridis kaj antaŭ la okuloj de la popolo lin rajdis; kaj post tio devis li propraokule rigardi kiel ili honte kaj abomene pekis kontraŭ liaj edzinoj kaj infanoj. La Sa’ídu’l-‘Ulamá’, la fanatika, feroca kaj senhonta muĝtahido de Bárfurúsh, kies neestingebla malamikeco verŝis tian amason da insultoj sur la herooj de Ṭabarsí kaj al ili kaŭzis tiom da suferoj, fariĝis, nelonge post fari siajn abomenaĵojn, viktimo de stranga malsano kaŭzanta neestingeblan soifon kaj tiel ekstremajn frostotremajn atakojn, ke nek la peltoj, en kiuj li sin volvis, nek la konstante en lia ĉambro brulanta fajro povis mildigi liajn suferojn. Kaj la vidaĵo de lia hejmo – antaŭe tiel luksa kaj post lia morto tiel ruinigita kaj misuzita, ke fariĝis ĝi la rubejo de la loĝantoj de lia urbo – faris tiel profundan impreson je la loĝantoj de Mazandarano, ke en siaj reciprokaj malbenoj ili al si deziris, ke ilian hejmon trafu la sama sorto kiel trafis ĝi tiun malbenitan rezidejon. La falskora kaj ambicia Maḥmúd Khán-i-Kalántar, al kies gardo Ṭáhirih estis transdonita antaŭ sia martiriĝo, naŭ jarojn poste tiris sur sin la koleregon de sia reĝa mastro, estis trenita per ŝnuroj, piedojn antaŭe, tra la bazaroj al loko ekster la urbopordoj kaj tie pendigita sur la pendumilo. Mírzá Ḥasan Khán, kiu, laŭ ordono de sia frato, la Amír-Niẓám, plenumis la ekzekuton de la Báb, estis ene de du jaroj post tiu nepardonebla ago submetita al terura punado, kiu finiĝis per lia morto. La Shaykhu’l-Islám-on de Tabrizo, la impertinentan, avaran kaj tiranan Mírzá ‘Alí Aṣghar-on – kiu mem, post kiam la korpogardisto de la guberniestro de tiu urbo estis rifuzinta apliki bastonadon al la Báb, propramane dek unu foje vergobatis la piedojn de sia Kaptito – tiun saman jaron trafis paralizo kaj li, post elteni la plej doloregan suferadon, mortis mizeran morton, kiun baldaŭ poste sekvis la abolo de la funkcio de Shaykhu’l-Islám en tiu urbo.

La aroganta kaj perfida Mírzá Abú- Ṭálíb Khán, kiu, ignorante la konsilojn esti modera – donitaj al li de la grandveziro Mírzá Áqá Khán –, ordonis prirabi kaj bruligi la vilaĝon Tákúr kaj ankaŭ detrui la domon de Bahá’u’lláh, post unu jaro afliktiĝis per plago kaj mizere pereis forlasita de eĉ siaj plej proksimaj parencoj. Mihr-‘Alí Khán, la Shujá’u’l-Mulk, kiu post la provata atenco je la vivo de la ŝaho tiel sovaĝe persekutis la lastajn restintajn anojn de la Báb-a komunumo en Nejrizo, laŭ la atesto de la propra nepo malsaniĝis kaj suferis mutiĝon, kiu restis ĝis la tago de lia morto. Lian komplicon, Mírzá Na’ím-on, trafis malhonoriĝo, dufoje granda monpuno, demisiigo kaj submeto al specialaj torturoj. La regimento, kiu, spite al la miraklo, per kiu avertiĝis Sám Khán kaj liaj viroj kaj kiu igis ilin rezigni pri plia provo ekstermi la vivon de la Báb, volontulis ilin anstataŭi kaj per kuglohajlo trakribris Lian korpon, tiun saman jaron perdis ne malpli ol ducent kvindek de siaj oficiroj kaj soldatoj en terura tertremo inter Ardabilo kaj Tabrizo; du jarojn poste la restantaj kvincent estis pro ribelo senkompate mortpafitaj en Tabrizo; kaj la homoj, rigardantaj iliajn elmetitajn kaj mutilitajn korpojn, memoris ilian sovaĝan agon kaj sin esprimis per tiaj kondamnoj kaj miroj ke la gvidaj muĝtahidoj sentis necese ilin puni kaj silentigi. La estro de tiu regimento, Áqá Ján Bey, perdis sian vivon ses jarojn post la martiriĝo de la Báb dum britaj marameaj fortoj bombardis Muḥammarih-on.

La juĝo de Dio, kiu tiel rigore kaj senescepte trafis tiujn, kiuj okupis gvidan aŭ aktivan rolon je la krimoj faritaj kontraŭ la Báb kaj Lia sekvantaro, ne malpli severe traktis la amason de la popolo – popolo pli fanatika ol la judoj en la tagoj de Jesuo, popolo fifama pro sia ekstrema malklero, sia feroca bigoteco, sia obstina malico kaj sovaĝa kruelo, popolo facile aĉetebla, avara, egoisma kaj poltrona. Ne povas mi fari ion pli bonan ol citi kion la Báb mem skribis en la Dalá’il-i-Sab‘ih (Sep Pruvoj) dum la lastaj tagoj de Sia misio: »Rememoru vi la fruajn tagojn de la Revelacio. Kiel granda la nombro de tiuj, kiuj mortis pro ĥolero! Tio efektive estis unu el la signoj de la Revelacio, sed tamen neniu ĝin rimarkis! Dum kvar jaroj la plago inter la ŝijaismaj islamanoj furiozis sen ke iu ajn ĝian signifon kaptis!«

»Rilate la grandan amason de la popolo (en Persio)«, kronikis Nabíl en sia senmorta rakonto, »kiu per obtuza indiferento observis la tragedion disvolviĝantan antaŭ siaj okuloj kaj kiu neglektis levi eĉ nur fingron en protesto kontraŭ tiuj hidaj kruelaĵoj – ĝi siavice fariĝis viktimo de mizero, kiun nek ĉiuj resursoj de la lando nek la energio de ĝiaj ŝtatoficistoj kapablis mildigi. ... Ek de la tago kiam la mano de la atakanto leviĝis kontraŭ la Báb ... aflikto post aflikto elĉerpis la spiriton de tiu nedankema popolo kaj venigis ĝin al la rando de nacia bankroto. Per furiozo, kiun neniu povis eskapi, trafis tiun popolon plagoj, de kiuj eĉ la nomon apenaŭ iu el ĝi konis – krom tiuj tre malmultaj, kiuj en iuj polvokovritaj libroj legis supraĵan mencion de ili. Tiu skurĝo alportis ruinigon ĉie ajn kie ĝi sterniĝis. Princo kaj kamparano egale sentis ĝian baton kaj cedis al ĝia jugo. Firme ĝi tenadis la popolamason kaj rifuzis sian tenadon malstriktigi. Kiel la maligna febro, kiu preskaŭ eliminis la provincon Gilano, ĉi tiuj subitaj afliktoj daŭris kaj dezertigis la landon. Ĉi tiuj katastrofoj ja estis ege doloraj, sed la venĝanta kolerego de Dio ne haltis ĉe la missorto, kiu trafis malican kaj senkredan popolon. Ĝi sin sentigis en ĉiu vivanta estaĵo spiranta sur la surfaco de tiu hantita lando. Ĝi afliktis la vivon de same plantoj kaj bestoj kaj igis la homojn senti profundegan kordoloron. Malsatmizero aldonis siajn hororojn al la kolosa pezo de la afliktoj, sub kiuj ĝemadis la homoj. La skeleta fantomo de l’ malsatmorto obsede vagadis meze de ili kaj la perspektivo de malrapida kaj dolora morto ilin hantis. ... Same la popolo kaj la registaro sopiris je senŝarĝiĝo, kiun nenie ili povis trovi. Ĝisfunde eltrinkis ili la pokalon de l’ veo – komplete malatentaj pri la Mano, kiu ĝin metis al iliaj lipoj, kaj pri la Persono, pro Kies sorto ili devis suferadi.«

6. La naskiĝo de la Bahaa Revelacio SEGPB06

Add range:

6.

La naskiĝo de la Bahaa Revelacio La ondo de ekstremaj eventoj, kiuj rapide unu post alia sekvis la katastrofan atencon kontraŭ ŝaho Náṣiri’d-Dín, markas, kiel jam ni observis, la finon de la Babisma religiosistemo kaj la fermon de la unua, la plej malhela kaj plej sanga ĉapitro de la historio de la unua bahaa jarcento.

Per tiuj eventoj enkondukiĝis fazo de nemezurebla afliktado, dum kiu la sorto de la Kredo proklamita de la Báb sinkis al sia plej malalta nivelo. Efektive, ekde de ĝia ekestiĝo kontribuis – en konstante intensiĝanta kresĉendo – elprovoj kaj ĉagrenoj, regresoj kaj seniluziiĝoj, denuncoj, perfidoj kaj masakroj al la eliminado de granda parto de ĝia sekvantaro, streĉis al ekstremo la lojalecon de ĝiaj plej necedemaj subtenantoj, kaj preskaŭ sukcesis detrui la fundamentojn, sur kiuj ĝi staris.

Ek de ĝia naskiĝo la registaro, la klerikaro kaj la popolo kvazaŭ unusola homo leviĝis kontraŭ ĝi kaj ĵuris al ĝi sian eternan malamikecon. Ŝaho Muḥammad, mense kaj vole egale malforta, sub premado malakceptis la provojn faritajn de la Báb proksimiĝi al li, ne volis renkonti Lin vidalvide kaj eĉ rifuzis al Li eniri la ĉefurbon. La junulaĝa ŝaho Náṣiri’d-Dín, laŭ sia karaktero kruela kaj ordonema, ĉiam pli elmontris, kaj kiel kronprinco kaj kiel reganta suvereno, la intensan malamikecon ekflamiĝontan, pli poste dum lia regado, per tuta ĝia nigra kaj senkompata sovaĝeco. La potenca kaj sagaca Mu‘tamid, tiu unusola persono kapabla doni al Li la subtenon kaj protekton urĝe bezonatajn, estis forprenita de Li per subita morto. La Sherif de Mekko, kiu okaze de la pilgrimo de la Báb al Mekko konatiĝis kun la nova Revelacio pere de Quddús, restis surda al la Dia Mesaĝo; la mesaĝiston de la Báb li bonvenigis bruske kaj indiferente. La antaŭaranĝita renkontiĝo, kiu devis okazi en la sankta urbo Karbalao kiam la Báb survojis revene de Heĝazo, definitive nuliĝis – je la seniluziiĝo de Liaj sekvantoj, kiuj senpacience atendis Lian alvenon. La dek ok Literoj de l’ Vivanto, la ĉefaj bastionoj kaj fundamentoj de la vivoforto de la Kredo dum ĝia bebeco, estis plejparte mortigitaj.

La »Speguloj«, la »Vojmontr-antoj«, la »Atestantoj« konsistigantaj la babisman gvidantaron estis aŭ estingitaj per la glavo, forpelitaj de sia denaska grundo aŭ perforte devigitaj silenti. La programo, kies esencoj estis komunikitaj al la plej eminentaj inter ili, restis plejparte neplenumita pro ilia troa fervoro. La provoj de du el tiuj disĉiploj establi la Kredon en Turkio kaj Hindio signifoplene malsukcesis jam je la eko de ilia misio. La tempestoj, kiuj ŝtormis tra Mazandarano, Nejrizo kaj Zanĝano, aldone al komplete neniigi la promesplenajn vivovojojn de la omaĝata Quddús, la leonokora Mullá Ḥusayn, la erudicia Vaḥíd, kaj la nevenkebla Ḥujjat, fortranĉis la vivojn de stuporige granda nombro el la plej eltrovemaj kaj plej kuraĝaj de iliaj kundisĉiploj. La harstarigaj hororaĵoj ligitaj kun la mortoj de la Sep Martiroj de Teherano responsis pri la estingo de ankoraŭ plia vivanta simbolo de la Kredo, viro kiu, pro sia proksima parenceco kaj intima asociiĝo kun la Báb kaj ne malpli pro siaj denaskaj kvalitoj, povintus, se domaĝita, decide kontribui al la protektado kaj antaŭenigo de la luktanta Kozo.

La ŝtormo, kiu poste per senekzempla perforto batis jam surgenuigitan komunumon, krome forrabis de ĝi sian plej grandan heroinon, la senkomparan Táhirih-on, kies venkoj tiutempe ankoraŭ alte tajdis, sigelis la perean sorton de Siyyid Ḥusayn, la fidita sekretario de la Báb kaj ricevinto de Liaj finaj deziroj, faligis Mullá ‘Abdu’l-Karím-i-Qazvíní-on, laŭ ĝenerala juĝo unu el la tre malmultaj kiuj povis aserti profundan konon posedi pri la originoj de la Kredo, kaj en subteran karceron ĵetigis Bahá’u’lláh-on, la solan transvivinton inter la turaj figuroj de la nova religisistemo. La Báb mem – la Ĉeffonto de kie fluis la vivigaj energioj de la novnaskita Revelacio – jam antaŭ la eksplodo de tiu uragano sub korŝiraj cirkonstancoj frontis la salvojn de ekzekuta taĉmento kaj postlasis, kiel nominalan estron de preskaŭ komplete disrompita komunumo, nuran pajlohomon, kiu estis ekstreme timema, ja bonvolema sed ema sekvi eĉ la plej etan influon, tute sen iaj elstaraj kvalitoj, kaj nun (sen la gvidanta mano de Bahá’u’lláh, la vera Gvidanto) kontraŭ la minacantaj atencoj de mortiga malamiko serĉis, kaŝvestita kiel derviŝo, la protekton de la montoj de sia denaska Mazandarano. La multvoluma verkaro de la Fondinto de la Kredo – manuskripta, disigita, neklasifikita, nebone transskribita kaj ne taŭge konservita – estis parte, pro la febro kaj tumulto de la tempoj, aŭ intence detruita kaj konfiskita, aŭ rapide ekspedita al sekuraj ejoj preter la limoj de la lando en kiu ili estis revelaciitaj.

Potencaj oponantoj, inter kiuj alte turis la eksterordinare ambicia kaj hipokrita Ḥájí Mírzá Karím Khán, kiu laŭ la speciala instrukcio de la ŝaho estis en traktato malice atakinta la novan Kredon kaj ĝiajn doktrinojn, nun levis siajn kapojn kaj, kuraĝigitaj per la de ĝi suferitaj malvenkoj, surŝutis ĝin per mistraktoj kaj kalumnioj. Krome kelkaj babanoj, sub la streĉiteco de netolereblaj cirkonstancoj, estis devigitaj malkonfesi sian kredon, dum aliaj eĉ ne hezitis apostati kaj enviciĝi inter la malamikoj.

Kaj nun al la sumo de tiel ekstrema malbonsorto aldoniĝis abomena kalumnio estiĝinta per la fia ago de manpleno da senresponsaj fervoruloj, kio markis la sanktan kaj senkulpan Kredon per fifamo ŝajne neforigebla kaj minacanta de ĝi fortiri la fundamentojn. Sed tamen, la Fajro lumigita de la Mano de l' Ĉiopovo, kvankam sufokita per ĉi tiu torento da afliktoj direktiĝinta al ĝi, ne estis estingita. La flamo, kiu dum naŭ jaroj brulis per tiel brilega intenseco, efektive estis pormomente sufokita. Sed la granda konflagracio estis sub cindroj postlasinta bruleton, kiu ankoraŭ ardetis kaj estis destinita baldaŭ jam refoje incendiĝi tra la revivigaj brizoj de senkompare pli granda Revelacio kaj kaŭzi iluminadon dispelonta ne nur la ĉirkaŭan mallumon sed disĵetanta sian radiantan lumadon ĝis al la ekstremaj etendiĝoj de kaj la orienta kaj la okcidenta hemisferoj. Ĝuste kiel la perforta malliberigo kaj izoligo de la Báb estis, unuflanke, ebliginta al Li formuli Sian doktrinon, disvolvi plene la implicojn de Sia Revelacio, formale kaj publike deklari Sian rangon kaj establi Sian Interligon, kaj, aliflanke, proklami la leĝojn de Sia religiosistemo helpe de la voĉo de Siaj disĉiploj kunvenintaj en Badasht, tiel ankaŭ la senprecedence grandega krizo, kiu kulminis per la ekzekuto de la Báb kaj la malliberigo de Bahá’u’lláh, montriĝis esti la preludo de reviviĝo, kiu, pere de la viviga povo de multe pli potenca Revelacio, estis eternigonta la famon kaj vaste trans la limoj de Sia denaska lando fiksonta sur eĉ pli dura fundamento la originan Mesaĝon de la Profeto de Ŝirazo.

Kiam ŝajne la Kozo de la Báb ŝvebis rande de l' estingo, kiam ŝajne estis, laŭ homa pritakso, nuligitaj la ĝin animintaj esperoj kaj ambicioj, kiam ŝajne estis vane faritaj la kolosaj oferoj de ĝiaj sennombraj amantoj, ĝuste tiam subite ekefektiviĝis la Dia Promeso konservita en ĝi kaj mistere manifestiĝis ĝia fina perfekt- eco.

La Baba Religio finiĝis (ne tro frue sed je sia memdifinita horo), produktis sian destinitan frukton kaj rivelis sian finfinan celon: la naskiĝon de la Misio de Bahá’u’lláh. Dum ĉi tiu plej nigra kaj terura horo Nova Lumo glore ekbrilis super la sombra horizonto de Persio.

Rezulte de tio – kio efektive estis evolua, maturiĝa procezo – nun inaŭguriĝis la plej grava, se ne la plej atentokapta fazo de la Heroa Jararo de la Kredo. Kiel aŭguris la Báb mem, estis la de Li koncipita embria Kredo dum naŭ jaroj rapide, mistere kaj nerezisteble evoluinta, ĝis kiam naskiĝis, je la fiksita horo, la promesita Kozo de Dio enmeze de la morno kaj angoro de la teherana Síyáh-Chál. »Rigardu«, atestis Bahá’u’lláh mem jarojn poste refute al la asertoj de tiuj, kiuj malakceptis la validecon de Lia misio, kiu tiel baldaŭ sekvis tiun de la Báb, »kiel tuj post la finiĝo de la naŭa jaro de ĉi tiu mirinda, ĉi tiu plej sankta kaj benoriĉa Revelacio plej sekrete kompletiĝis la postulita nombro da puraj, da plene konsekritaj kaj sanktigitaj animoj.«

»Ke tiel mallonga intertempo«, certigis Li krome, »apartigu ĉi tiun plej potencan kaj mirindan Revelacion de Mia propra antaŭa Manifestiĝo estas sekreto, kiun kapablas deĉifri neniu homo, kaj estas mistero, kiun povas sondi neniu menso. Ĝia daŭro estis antaŭ-destinita.« Sankta Johano rilate al ĉi tiuj du sinsekvaj Revelacioj klare profetis: »La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.« »Ĉi tiu tria veo«, klarigis ‘Abdu’l-Bahá en komento pri ĉi tiu verso, »estas la tago de la manifestiĝo de Bahá’u’lláh, la Tago de Dio, kaj ĝi proksimas al la tago de la apero de la Báb.« »Ĉiuj popoloj de la mondo«, Li krome klarigis, »atendas du Manifestiĝojn, Kiuj devas esti samtempuloj; ĉiuj atendas la plenumiĝon de ĉi tiu promeso.« Kaj plie: »La kerna fakto estas, ke al ĉiuj estas promesitaj du Manifestiĝoj, Kiuj venos unu sekve de la alia.« Shaykh Aḥmad-i- Aḥsá’í, tiu lumanta stelo de Dia gvidado, kiu tiel klare perceptis, antaŭ la jaro sesdek, la alproksimiĝantan gloron de Bahá’u’lláh, kaj emfazis »la ĝemelajn Revelaciojn, kiuj sekvos unu la alian en rapida sinsekvo«, siaflanke en epistolo propramane skribita al Siyyid Káẓim faris ĉi tiun signifoplenan komenton rilate al la proksimiĝanta horo de tiu supera Revelacio: »La mistero de ĉi tiu Kozo devos elmontriĝi, kaj la sekreto de ĉi tiu Mesaĝo devos malkaŝiĝi.

Mi ne povas diri pli.

Mi ne povas fiksi tempon. Lia Kozo diskoniĝos post Ḥín (68).« La cirkonstancoj ene de kiuj la Vehiklo de ĉi tiu novnaskita Revelacio, sekvanta tiel rapide tiun de la Báb, ricevis la unuajn aludojn de Sia sublima misio memorigas kaj efektive en sia intenseco superas la animoŝancelan sperton de Moseo kiam Li en la sovaĝejo de Sinajo alfrontis la Brulantan Arbuston, de Zoroastro kiam Li estis vekita al Sia misio pere de sinsekvo de sep vizioj, de Jesuo kiam Li, elvenanta el la akvoj de la rivero Jordano, vidis la ĉielon malfermiĝi kaj la Sanktan Spiriton malsupreniĝi kvazaŭ kolombo kaj lumi sur Lin, de Mohamedo kiam en la Kaverno Hira, ekster la sankta urbo Mekko, la voĉo de Gabrielo Lin petis: »voku en la nomo de Via Sinjoro«, kaj de la Báb kiam en sonĝo Li proksimiĝis al la sanganta kapo de Imamo Ḥusayn, kaj, trinkante la sangon gutantan de lia tranĉita gorĝo, vekiĝis kaj rekonis Sin mem kiel la elektitan ricevanton de la elverŝiĝanta graco de la Ĉiopova.

Ĉiloke ja ni povus demandi nin: Kio, do, estas la karaktero kaj la implicoj de tiu Revelacio, kiu, manifestiĝanta tiel baldaŭ post kiam la Báb faris Sian Deklaron, unubate abolis la Religisistemon tiel freŝe proklamitan fare de tiu Kredo, kaj tiel pasie kaj forte konfirmis la Dian aŭtoritaton de ĝia Aŭtoro? Kio, ni povus ja paŭzi kaj konsideri, estas la pretendoj de Li, Kiu, estante mem disĉiplo de la Báb, je tiel frua fazo konsideris Sin mem rajtigita nuligi la Leĝon identigitan kun Sia amata Mastro?

Kio, ni povus plu pripensi, povas esti la rilato inter la religiaj sistemoj establitaj antaŭ Li kaj Lia propra Revelacio – Revelacio kiu dum tiu ekstreme danĝera horo fluis el Lia veanta animo, penetris tra la malhelo reganta en tiu pesta kaverno, kaj, trarompante ĝiajn murojn kaj disvastiĝanta tiel for kiel al la randoj de la tero, inspiris en la tutan homaron siajn senlimajn ivojn kaj nun antaŭ niaj propraj okuloj formas la evoluon de la homa socio?

Li, Kiu en tiel dramaj cirkonstancoj fariĝis la tenanto de la superforta ŝarĝo de tiel glora Misio, estis neniu alia ol Tiu, Kiun estontaj generacioj aklamos kaj Kiun nenombrebla sekvantaro jam rekonas kiel la Juĝiston, la Leĝdonanton kaj Elaĉetanton de la tuta homaro, kiel la Organizanton de la tuta planedo, kiel la Unuiganton de la homidoj, kiel la Inaŭguranton de la longe atendita jarmilo, kiel la Iniciatanton de nova »Universala Ciklo«, kiel la Establanton de la Plej Granda Paco, kiel la Fonton de la Plej Granda Justeco, kiel la Proklamanton de la maturiĝo de la tuta homaro, kiel la Kreanton de nova Monda Sistemo, kaj kiel la Inspiranton kaj Fondanton de monda civilizacio.

Por Israelo Li estis nek pli nek malpli ol la enkorpiĝo de la »Eterna Patro«, la »Sinjoro de l’ Ĉieluloj«

veninta malsupren »kun dek miloj da sanktuloj«, por la kristanoj Kristo reveninta »en la gloro de sia Patro«, por ŝijaisma Islamo la reveno de la Imamo Ḥusayn, por sunaisma Islamo la descendo de la »Spirito de Dio« (Jesuo Kristo), por la zoroastranoj la promesita Sháh-Bahrám, por la hinduoj la reenkarniĝo de Kriŝno, por la budhanoj la kvina Budho. En Sia nomo Li kombinis tiujn de la Imamo Ḥusayn, la plej eminenta el la posteuloj de la Apostolo de Dio – la plej brila »stelo« brilanta en la »krono« menciita en la Revelacio de Sankta Johano – kaj de la Imamo ‘Alí, la Estro de la Fideluloj, la dua de la du »atestantoj« laŭditaj en tiu sama Libro. Li estis formale nomata Bahá’u’lláh, alnomo specife trovebla en la Persa Bajano kaj indikanta same la gloron, la lumon kaj la splendon de Dio, kaj estis krome nomata la »Sinjoro de l' Sinjoroj«, la »Plej Granda Nomo«, la »Praa Beleco«, la »Plumo de l' Plej Alta«, la »Kaŝita Nomo«, la »Konservita Trezoro«, »Tiu, Kiun Dio manifestos«, la »Plej Granda Lumo«, la »Plej Alta Horizonto«, la »Plej Granda Oceano«, la »Supera Ĉielo«, la »Antaŭekzistanta Radiko«, la »Mem-Ekzistanta«, la »Tagstelo de l' Universo«, la »Granda Anonco«, la »Parolanto sur Sinajo«, la »Kribranto de l' Homoj«, la »Subpremito de l' Mondo«, la »Deziro de l' Nacioj«, la »Sinjoro de l' Interligo«, la »Arbo preter kiu maleblas pasi«.

Li retrospuris Sian devenon, unuflanke, al Abrahamo (la Patro de la Fideluloj) tra ties edzino Ketura, kaj aliflanke al Zoroastro, kaj ankaŭ al Yazdigird, la lasta reĝo de la sasanida dinastio. Li estis krome posteulo de Jiŝaj kaj apartenis, pere de Sia patro Mírzá ‘Abbás, pli bone konata kiel Mírzá Buzurg – nobelo intime ligita al la ministraj rondoj de la kortego de ŝaho Fatḥ-‘Alí – al unu el la plej aĝaj kaj famaj familioj de Mazandarano.

Je Li Jesaja, la plej granda de la judaj profetoj, aludis kiel la »Gloro de la Eternulo«, la »Patro de Eterneco«, la »Princo de Paco«, la »Mirinda«, la »Konsilisto«, la »Markoto el la trunko de Jiŝaj« kaj la »Branĉo [kiu] elkreskos el ĝiaj radikoj«, Kiu »establiĝos sur la trono de David«, Kiu »venos kun forta mano«, Kiu »juĝos inter la nacioj«, Kiu »frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj ... mortigos malpiulojn«, kaj Kiu »kolektos la dispelitojn de Izrael« kaj »la disĵetitojn de Jehuda ... kolektos de la kvar finoj de la tero«. Pri Li Davido kantis en siaj Psalmoj, aklamante Lin esti la »Sinjoro de l’ Ĉieluloj« kaj la »Reĝo de Gloro«. Pri Li parolis Ĥagaj kiel la »Ĉarma por ĉiuj nacioj«, kaj Zeĥarja kiel la »Markoto«, Kiu »kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo«. Zeĥarja laŭdis Lin esti la »Eternulo« Kiu »estos reĝo super la tuta tero«, dum Lian tagon kaj Joel kaj Cefanja aludis kiel esti la »tago de la Eternulo«; la lasta priskribis ĝin esti la »tago ...

de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, tago de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj kontraŭ la altaj turoj«. Lian Tagon krome Jeĥezkelo kaj Danielo aklamis esti la »tago de la Eternulo«, kaj Malaĥi priskribis ĝin kiel »la granda kaj timinda tago de la Eternulo«

kiam »leviĝos suno de justeco« kaj »sanigo estos en ĝiaj radioj«, dum Danielo antaŭdiris ke Lia alveno signos la finon de la »abomeninda ruiniĝo«. Pri Lia religio legeblas en la sanktaj libroj de la sekvantaro de Zoroastro ke en ĝi nepre la suno devos halti dum ne malpli ol unu tuta monato.

Ja al Li aludis Zoroastro kiam, laŭ la tradicio, Li aŭguris ke periodo de tri mil jaroj da konfliktado kaj disputado devos antaŭi la alvenon de la Mondsavanto Sháh-Bahrám, Kiu triumfos super Arimano kaj kondukos al epoko de beniteco kaj paco. Sole Lin celis la profetaĵo atribuita al Gotamo Budho mem, ke »Budho nomita Majtrejo, la Budho de universala kamaradeco« en la pleneco de l' tempo leviĝos kaj rivelos »Sian senliman gloron«. Lin la Bagavadgito de la Hinduoj indikis esti la »Plej Granda Spirito«, la »Deka Avataro«, la »Senmakula Manifestiĝo de Kriŝno«. Je Li aludis Jesuo Kristo kiel la »Estro de ĉi tiu mondo«, kiel la »Parakleto«

Kiu »pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon«, kiel la »Spirito de la vero«, Kiu »gvidos vin en ĉian veron«, Kiu »ne parolos de si mem; sed kion ajn Li aŭdos, tion Li parolos«, kiel la »Sinjoro de la vinberejo«, kaj kiel la »Filo de homo«, Kiu »venos en la gloro de Sia Patro«, »en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro«, kaj »ĉiuj anĝeloj« kun Li, kaj »ĉiuj nacioj« kolektiĝos antaŭ Lia trono. Je Li aludis la Aŭtoro de la Apokalipso kiel la »Gloro de Dio«, kiel »la Alfa kaj la Omega«, »la komenco kaj la fino«, »la unua kaj la lasta«. Identiganta Sian Revelacion kun la »tria veo«, li, krome, laŭdis Lian Leĝon kiel »novan ĉielon kaj novan teron«, kiel la »tabernaklon de Dio«, kiel la »sanktan urbon«, kiel la »novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo«.

Je Lia Tago Jesuo Kristo mem aludis kiel »la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de Sia gloro«. Je la horo de Lia alveno Sankta Paŭlo aludis kiel la horo de la »lasta trumpetsono«, la »trumpeto de Dio«, dum Sankta Petro parolis pri ĝi kiel la »tago de la Sinjoro«, kiam »la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos«. Lian Tagon li, krome, priskribis kiel esti »la tempoj de refreŝiĝo«, »la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo«. Je Li aludis Mohamedo, la Apostolo de Dio, en Sia Libro kiel la »Grandega Anonco« kaj Lian Tagon deklaris esti la Tago kiam »Alaho« venos »en la ombro de la nuboj«, la Tago kiam la »Sinjoro kaj la anĝeloj venos en vicoj« kaj »stariĝos la Spirito kaj la anĝeloj en vicoj«. Lian alvenon Li en tiu Libro, en surao onidire nomita de Li »la koro de la Korano«, antaŭsignis kiel tiun de la »tria« Sendito, malsupren sendita por »plifortigi« la du kiuj antaŭis Tiun.

Al Ties Tago Li, sur la paĝoj de tiu sama Libro, pagis ardan tributon gloranta ĝin esti la »Granda Tago«, la »Lasta Tago«, la »Tago de Dio«, la »Tago de l' Juĝo«, la »Tago de l' Verdikto«, la »Tago de l' Reciproka Trompo«, la »Tago de l' Separo«, la »Tago de l' Suspiro«, la »Tago de l' Renkonto«, la Tago »kiam la dekreto efektiviĝos«, la Tago je kiu la dua »Trumpeto eksonos«, la »Tago, en kiu stariĝos la homoj antaŭ la Sinjoron de l' Universo«, kaj »ĉiuj venos humile al Li«, la Tago kiam »vi vidas la montojn – vi opinias ilin firmaj, tamen ili moviĝas kiel la movado de la nuboj«, la Tago »en kiu estiĝos la juĝo«, »la Tago alproksimiĝanta, kiam la koroj supreniros en la gorĝojn, plenaj de malĝojo«, la Tago kiam »la teruro frapos ĉiun, kiu estas en la ĉielo kaj estas sur la tero, krom tiu kiun Alaho volas«, la Tago je kiu »forgesos ĉiu suĉigantino sian suĉinfanon, kaj ĉiu gravedulino liberiĝos de sia ŝarĝo«, la Tago kiam »brilegos la tero en la lumego de sia Sinjoro, kaj estos proponita la Libro, kaj aliros la profetoj kaj la atestantoj, kaj estos juĝite inter ili laŭvere, kaj ili ne ricevos maljustecon«.

La plenecon de Lia gloro la Apostolo de Dio krome, kiel atestis Bahá’u’lláh mem, komparis kun la »plenluno je sia dekkvara nokto«. Lian rangon la Imamo ‘Alí, la Komandanto de la Fideluloj, laŭ la sama atesto identigis kun »Li, Kiu sur Sinajo el la Brulanta Arbusto konversaciis kun Moseo«.

Pri la transcenda karaktero de Lia misio la Imamo Ḥusayn, denove laŭ Bahá’u’lláh, atestis kiel »Revelacio kies Rivelanto estos Tiu, kiu rivelis« la Apostolon de Dio mem. Pri Li Shaykh Aḥmad-i-Aḥsá’í – la heroldo de la Baba Religio, kiu estis, kiel antaŭe jam menciita, antaŭsigninta la »strangajn okazaĵojn« okazontajn »inter la jaroj sesdek kaj sesdeksep« kaj senambigue asertinta la neeviteblon de Lia Revelacio – skribis la jenon: »La Mistero de ĉi tiu Kozo devos manifestiĝi kaj la Sekreto de ĉi tiu Mesaĝo devos malkaŝiĝi. Mi ne povas diri pli; tempon mi ne povas indiki. Lia Kozo koniĝos post Ḥín (68)« (tio estas: post iomete da tempo). Siyyid Káẓim-i-Rashtí, disĉiplo kaj la posteulo de Shaykh Aḥmad, same skribis: »La Qá’im devos esti mortigita.

Post kiam Li estos ekstermita la mondo estos atinginta la aĝon de dek ok.« En sia Sharḥ-i-Qaṣídiy-i-Lámíyyih li eĉ aludis je la nomo »Bahá«. Kiam liaj tagoj proksimiĝis al sia fino li krome deklaris signifoplene al siaj disĉiploj: »Vere, mi diras, post la Qá’im manifestiĝos la Qayyúm. Ĉar, kiam estos malleviĝinta la stelo de la unua leviĝos la suno de la beleco de Ḥusayn kaj iluminos la tutan mondon. Tiutempe en tuta sia gloro riveliĝos la ›Mistero‹ kaj la ›Sekreto‹ pri kiu parolis Shaykh Aḥmad. ... Atingi tiun Tagon de la Tagoj signifas atingi la superan gloron de pasintaj generacioj, kaj unu bona faro plenumita tiutempe egalas al la pia adorado de nenombreblaj jarcentoj.«

La Báb ne malpli signifoplene laŭdis Lin esti la »Esenco de l’ Esto«, la »Konservito de Dio«, la »Ĉiopova Mastro«, la »Karmezina, ĉion-ampleksanta Lumo«, la »Sinjoro de la videbla kaj nevidebla«, la »sola Celo de ĉiuj antaŭaj Revelacioj, inklude de la Revelacio de la Qá’im mem«. Li formale nomis Lin »Tiu, Kiun Dio manifestos«, aludis al Li kiel la »Abhá-Horizonto« sub kiu Li mem vivis kaj restadis, specife registris Liajn titolojn en Sia plej konata verko, la Persa Bajano, elstarigis Lian »Sistemon«, malkovris Lian nomon per Sia aludo al la »Filo de ‘Alí, vera kaj senduba Gvidanto de l’ homoj«, ripete, parole kaj skribe, preter ombro de dubo, precizigis la tempon de Lia Revelacio, kaj avertis Siajn sekvantojn, ke »la Bajano kaj ĉio revelaciita en ĝi« ne de Li »ekskludu ilin kvazaŭ vualo«. Li krome deklaris, ke Li estis la »unua servanto kredanta je Li«, ke Li jam lojalis al Li »antaŭ ol kreiĝis ĉiuj aferoj«, ke »neniu aludo« Lia »povus aludi al Li«, ke »la unujara ĝermo entenanta la ivojn de la venonta Revelacio estas dotita per potenco superanta la kombinitajn fortojn de la tuta Bajano«. Krome Li klare asertis, ke Li »interligis kun ĉiuj kreitaĵoj« rilate Tiun, Kiun Dio manifestos jam antaŭ ol la interligo rilate al Sia propra misio estis establita. Li vole agnoskis esti nur »litero« en tiu »Plej Potenca Libro«, »rosguto« el tiu »Senlima Oceano«, ke Lia Revelacio estas »nur folio inter la folioj de Lia Paradizo«, ke »ĉio elstarigita en la Bajano« estas nur »ringo« sur Lia propra mano kaj ke Li mem estas »ringo sur la mano de Tiu, Kiun Dio manifestos«, Kiu »turnas ĝin kiel plaĉas al Li, por kio plaĉas al Li kaj pro kio plaĉas al Li«. Nemiskompreneble Li deklaris, ke Li »oferis« Sin mem »komplete« por Li, ke Li »konsentis esti damnita«

pro Li, »sopiris je nenio krom martiriĝo« sur la pado de Lia amo. Fine Li senambigue profetis: »Hodiaŭ la Bajano estas ankoraŭ al semo; je la komenco de la manifestiĝo de Tiu, Kiun Dio manifestos, evidentiĝos ĝia pleja perfekteco.« »Antaŭ ol naŭ estos pasintaj ek de la inaŭguro de ĉi tiu Kozo ne manifestiĝos la realaĵoj de la kreitaĵoj. Ĉio, kion ĝis nun vi vidis estas nur la kreskado de la humida ĝermo antaŭ ol Ni vestos ĝin per karno. Paciencu ĝis kiam vi ekvidos novan kreaĵon. Diru: Benita, sekve, estu Dio, la Plej Perfekta Faranto!« »Venis Li, ĉirkaŭ Kiu cirkulis la Punkto de l’ Bajano (Báb)«, estas la konfirma atesto de Bahá’u’lláh pri la neimagebla grandeco kaj supera karaktero de la propra Revelacio.

»Se ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero«, Li krome certigis, »estus en ĉi tiu tago dotitaj per la potencoj kaj atributoj destinitaj por la Literoj de l’ Bajano, kies rango estas dek mil oble pli glora ol tiu de la Literoj de la religio de l’ Korano, kaj se ili ĉiuj senescepte eĉ nur dum palpebrumo hezitus rekoni Mian Revelacion, konsideratos ili, en la okulo de Dio, kiel apartenantaj al tiuj devojiĝintaj kaj kiel ›Literoj de l’ Neado‹.« Li, aludanta al Si mem en la Kitáb-i-Íqán, asertas: »Potenca estas Li, la Reĝo de Dia povo, estingi per unu litero de Siaj mirindaj vortoj la vivspiron de la tuta Bajano kaj de ĝia popolo, kaj per unu litero doti ilin per nova kaj eterna vivo, kaj igi ilin leviĝi kaj rapidi for el la tomboj de siaj vanaj kaj egoaj deziroj.« »Ĉi tiu«, Li krome deklaras, »estas la reĝo de l’ tagoj«, la »Tago de Dio mem«, la »Tago, kiun neniam sekvos nokto«, la »Printempo, kiun neniam anstataŭos aŭtuno«, »la okulo al pasintaj tempoj kaj jarcentoj«, je kiu »soifis la animo de ĉiu Profeto de Dio, de ĉiu Dia Mesaĝisto«, kiun »ĉiuj diversaj popoloj de la tero sopiris«, per kiu »Dio elprovis la korojn de la tuta aro de Siaj Mesaĝistoj kaj Profetoj, kaj krom ili de tiuj, kiuj gardas Lian sanktan kaj netuŝeblan Rifuĝejon kaj de la loĝantoj de la Ĉiela Pavilono kaj de tiuj, kiuj restadas en la Tabernaklo de l’ Gloro«.

»En ĉi tiu plej potenca Revelacio«, Li krome diras, »ĉiuj religiosistemoj de la pasintenco atingis sian plej altan, sian finan kulminon.« Kaj denove: »Neniu inter la malnovaj Manifestiĝoj, krom je preskribita grado, iam ajn komplete komprenis la esencon de ĉi tiu Revelacio.« Rilate Sian propran rangon Li deklaras: »Se ne por Li, neniu Dia Mesaĝisto estus ornamita per la Robo de l’ Profeteco, nek revelaciiĝus iuj ajn el la Sanktaj Skriboj.« Kaj fine sed ne laste la tributo de ‘Abdu’l-Bahá mem je la transcenda karaktero de la Revelacio de Sia Patro: »Jarcentoj, aŭ eĉ aroj da ili devos forpasi antaŭ ol la Tagstelo de l’ Vero denove brilos en sia somermeza splendo aŭ refoje aperos radianta en freŝa sia gloro.« »La nura kontemplado pri la religio inaŭgurita de la Benita Beleco«, Li krome konfirmas, »sufiĉus por fortege impresi la sankt-ulojn de pasintaj tempoj – sanktuloj, kiuj sopiris nur unu momenton partopreni en ĝia granda gloro.« »Rilate al la Manifestiĝoj, kiuj estonte venos malsupren ›en la ombroj de la nuboj‹, sciu vere«, estas Lia signifoplena deklaro, »ke laŭ sia rilato al la fonto de sia inspiro ili troviĝos sub la ombro de la Praa Beleco.

Tamen, rilate al la tempoj en kiuj ili aperas, ĝustas por ili ĉiuj senescepte: Li ›faras kion ajn Li deziras‹.«

Kaj fine restas ĉi tiu, Lia ilumina klarigo konvinke priskribanta la veran rilaton inter la Revelacio de Bahá’u’lláh kaj tiu de la Báb: »La Revelacio de la Báb estu komparata kun la suno staranta en sia unua signo de la zodiako – la signo Ŝafo –, kiun la suno eniras je la printempa ekvinokso. La pozicio de la Revelacio de Bahá’u’lláh, aliflanke, reprezentiĝas per la signo Leono, la mez-somera kaj plej alta pozicio de la suno.

Per tio ĉi estu dirata, ke tiu ĉi sankta religio iluminiĝas per la lumo de la Suno de l’ Vero brilanta de sia plej alta pozicio kaj en la pleneco de sia splendo, sia varmo kaj gloro.« Provi ĝisfundan superrigardon liveri pri la profetaj mencioj de la Revelacio de Bahá’u’lláh estus efektive tasko neebla. Tion atestas la plumo de Bahá’u’lláh mem: »Ĉiuj Diaj Libroj kaj Sanktaj Skriboj antaŭdiris kaj anoncis al la homoj la alvenon de la Plej Granda Revelacio. Neniu povas adekvate redoni la versojn troviĝantajn en la Libroj de tempoj pasintaj, kiuj profetas ĉi tiun superan Gracon, ĉi tiun plej potencan Donacon.«

Konklude pri ĉi tiu temo, mi sentas, estu dirita, ke la Revelacio de Bahá’u’lláh senkondiĉe abolas ĉiujn religiajn sistemojn, kiuj ĝin antaŭis, senkompromise konfirmas la eternan veron, kiun ili entenas, firme kaj absolute rekonas la Dian devenon de iliaj Fond- intoj, nemakulite konservas la sanktecon de iliaj aŭtentikaj Skriboj, malpretendas ian intencon malaltigi la rangon de iliaj Fondintoj aŭ redukti la spiritajn idealojn, al kiuj insiste ili admonas, klarigas kaj interrilatigas iliajn funkciojn, rekonfirmas ilian komunan, ilian neŝanĝeblan kaj fundamentan celon, repacigas iliajn ŝajne diverĝ-ajn pretendojn kaj doktrinojn, volonte kaj dankeme rekonas iliajn respektivajn kontribuojn al la laŭpaŝa disvolviĝado de la unusola Dia Revelacio, senhezite agnoskas esti mem ne pli ol nur unu ero en la ĉeno de kontinue progresantaj Revelacioj, suplementas iliajn instruojn per tiaj leĝoj kaj preceptoj kiaj konformas kun la nepraj bezonoj kaj kiajn postulas la pli grandiĝanta alpropriga kapablo de rapide evoluanta kaj konstante ŝanĝiganta socio, kaj proklamas sian pretecon kaj kapablon la rivalajn sektojn kaj frakciojn, al kiuj ili disfalis, sintezi kaj enkorpigi en unu universalan samkredularon aganta enkadre de kaj konforme kun la preceptoj de Die konceptita kaj la mondon savanta Sistemo.

Revelacio aklamita kiel la promeso kaj krona gloro de pasintaj tempoj kaj jarcentoj, kiel la kompletiĝo de ĉiuj religiaj sistemoj ene de la Adama Ciklo, inaŭguranta eraon minimume mil jarojn daŭranta, kaj ciklon destinita daŭri ne malpli ol kvin mil jarcentojn, signis la finiĝon de la Profeta Erao kaj la komenciĝon de la Erao de l’ Plenumiĝo, nesuperita laŭ kaj la daŭro de la misio de ĝia aŭtoro kaj la fekundeco kaj grandiozeco de Lia komisio – tia Revelacio, kiel jam notite, naskiĝis meze de la mallumo de subtera karcero en Teherano, en abomena kaverno, kiu iam servis kiel akvorezervujo por unu el la publikaj banejoj de la urbo.

Envolvita en ĝia nepenetrebla malhelo, spiranta ĝian fetoran aeron, sensensigita per ĝia humida kaj frosta atmosfero, la piedoj fiksitaj en ŝtipo, sur la kolo pezega ĉeno, ĉirkaŭita de plej ekstremaj krimuloj kaj fiuloj, subpremita per la konscio pri la terura makulo, kiu lezis la honoron kaj nomon de Lia amata Kredo, dolore konscia pri la ekstrema aflikto trafinta ĝiajn adeptojn kaj pri la gravaj danĝeroj, kiujn alfrontis ĝiaj restintaj sekvantoj – je tiel krize decida horo kaj sub tiaj abomenaj cirkonstancoj la »Plej Granda Spirito«, kiel Li Mem Ĝin nomis, kaj simbolita en la zoroastra, la mosea, la krista kaj la mohameda religioj per respektive la Sankta Fajro, la Brulanta Arbusto, la Kolombo kaj la Anĝelo Gabrielo, descendis sur Bahá’u’lláh-on kaj, personiĝanta kiel »Junulino«, riveliĝis al Lia dolorplena animo. »Iunokte, en sonĝo«, skribis Li mem, rememorante fine de Sia vivo la unuajn ekmoviĝojn de Revelacio de Dio ene de Sia animo, »la jenaj ekzaltaj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke: ›Vere, Ni igos Vin triumfanta per Vi mem kaj tra Via plumo. Ne malĝoju pri tio, kio trafis Vin, nek timu, ĉar estas Vi sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la tero – homojn, kiuj donos al Vi venkon per Vi mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigas la korojn de tiuj, kiuj rekonas Lin.‹«

En alia alineo Li, koncize kaj metafore, priskribas la efikon de la impeta forto de la Dia Alvoko je Lia tuta estaĵo – sperto vigle memoriganta la vizion de Dio, kiu kaŭzis ke svenis Moseo, kaj la voĉon de Gabrielo, kiu tiel konsternis Mohamedon, ke Li rapidis sub la ŝirmon de Sia hejmo kaj petis Sian edzinon, Khadíjih, volvi Lin en Lian mantelon.

»Dum la tagoj kiam kuŝis Mi en la prizono de Teherano«, estas Liaj propraj neforgeseblaj vortoj, »kvankam la turmenta pezo de la katenoj kaj la fetora aero permesis al Mi nur ioman dormon, eĉ en tiuj maloftaj momentoj de dormo Mi sentis kvazaŭ io fluas de la supro de Mia kapo tra Mia brusto, kiel potenca torento, kiu ĵetiĝas teren de la pinto de altega monto. Rezulte de tio ĉiu membro de Mia korpo kvazaŭ ekardis. En tiaj momentoj Mia lango citadis kion aŭdi neniu homo povus elteni.« En Sia Súratu’l-Haykal (la Surao de la Templo) Li tiel priskribas tiujn spirhaltigajn momentojn kiam la Junulino, simbolo de la »Plej Granda Spirito«, proklamis Lian mision al la tuta kreitaĵo: »Inundita per afliktoj aŭdis Mi plej mirindan, plej dolĉan voĉon vokanta super Mia kapo.

Turnante Mian vizaĝon Mi ekvidis Junulinon – la enkorpiĝo de la rememoro de la nomo de Mia Sinjoro – ŝvebanta en la aero antaŭ Mi. Tiel ĝojegis ŝi enanime ke brilis ŝia vizaĝo en la ornamo de la bonplezuro de Dio, kaj ardis ŝiaj vangoj per la brilado de la Ĉio-Kompata. Inter la tero kaj la ĉielo levis ŝi vokon, kiu ensorĉis la korojn kaj mensojn de l’ homoj. Ŝi komunikis al kaj Mia interna kaj Mia ekstera estado novaĵojn, kiuj igis ĝojegi Mian animon kaj la animojn de la servantoj honoritaj de Dio. Signante per sia fingro al Mia kapo direktiĝis ŝi al ĉiuj en la ĉielo kaj ĉiuj sur la tero kaj diris: ›Je Dio! Ĉi tiu estas la Plej-Amata de l’ mondoj, kaj tamen vi ne komprenas. Ĉi tiu estas la Beleco de Dio inter vi kaj la potenco de Lia suvereneco ene de vi, povus do vi kompreni. Ĉi tiu estas la Mistero de Dio kaj Lia Trezoro, la Kozo de Dio kaj Lia gloro por ĉiuj, kiuj troviĝas en la regnoj de Revelacio kaj de kreado, se apartenas vi al tiuj kiuj perceptas.‹« En Sia Epistolo revelaciita je la kulmino de la proklamado de Sia Mesaĝo al ŝaho Náṣiri’d-Dín, Lia reĝa oponanto, troviĝas ĉi tiuj eroj, kiuj plie klarigas pri la Dia deveno de Lia misio: »Ho reĝo! Estis Mi homo kiel aliaj, dormanta sur Mia kuŝejo, kiam jen la brizoj de la Plej Glora pasis super Mi kaj instruis al Mi la scion pri ĉio, kio estas.

Tio ĉi ne estas de Mi, sed de Tiu, Kiu estas la Potenca kaj la Ĉioscia. Kaj Li ordonis al Mi levi Mian voĉon inter la tero kaj la ĉielo, kaj pro tio trafis Min kio plenigas per larmoj la okulojn de ĉiuj prudentaj... Tio ĉi estas nur folio, kiun movis la ventoj de la volo de Via Sinjoro, la Ĉiopova, la Ĉiel-Laŭdita...

Atingis Min Lia nepre deviga alvoko kaj igis Min laŭdi Lin inter ĉiuj popoloj. Estis Mi efektive kiel iu morta kiam estis eldirita Lia peto. La mano de la volo de Via Sinjoro, la Kompata, la Malavara, transformis Min.« »Je Mia Vivo!«, asertas Li en alia Tabelo, »Riveliĝis Mi ne laŭ Mia propra volo, sed Dio mem, laŭ Sia elekto, manifestis Min.«

Kaj denove: »Ĉiam, kiam Mi elektis kvieti kaj silenti, jen do, la Voĉo de la Sankta Spirito, staranta je Mia dekstra flanko, instigis Min kaj la Plej Granda Spirito aperis antaŭ Mia vizaĝo kaj Gabrielo ombris super Mi kaj la Spirito de l’ Gloro moviĝis ene de Mia sino iganta Min leviĝi kaj rompi Mian silenton.« Tiaj estis la cirkonstancoj en kiuj leviĝis la Suno de l’ Vero en la urbo Teherano – urbo kiu, pro tiel rara privilegio aljuĝita al ĝi, estis glorita de la Báb kiel la »Sankta Lando«, kaj kromnomita de Bahá’u’lláh »la Patrino de la mondo«, la »Tagiĝo de l’ Lumo«, la »Aŭrora loko de la signoj de l’ Sinjoro«, la »Ĝojfonto por la tuta homaro«. La unuaj aŭroroj de tiu senegale splenda Lumo jam estis, kiel jam priskribita, okazintaj en la urbo Ŝirazo. La rando de tiu suno estis nun aperanta super la horizonto de la Síyáh-Chál de Teherano. Ĝiaj radioj dissaltos jardekon pli poste en Bagdado, trapenetrantaj la nubojn, kiuj tuj post ĝia ekapero en tiu sombra ĉirkaŭaĵo malheligis ĝian briladon. Estis al ĝi destinita atingi sian zeniton en la fora urbo Adrianoplo kaj fine malleviĝi en la rekta proksimeco de la fortresa urbo Akko. La procezo, per kiu la brilado de tiel blindiga Revelacio disvolviĝadis al la okuloj de la homoj, necese estis malrapida kaj

7. La ekzilo de Bahá'u'lláh en Irako SEGPB07

Add range:

iompostioma.

La unua ekscio pri ĝi ricevita de ĝia Portanto nek samtempis kun nek estis tuj sekvata de malkovro de ĝia karaktero al aŭ Liaj propraj kunuloj aŭ Liaj parencoj. Periodo de ne malpli ol dek jaroj devis pasi antaŭ ol ĝiaj gravegaj implicoj povis esti rekte malkaŝitaj al eĉ nur tiuj, kiuj estis intime asociitaj kun Li – periodo de granda spirita fermentado dum kiu la Ricevinto de tiel gravega Mesaĝo malpacience anticipis la horon je kiu Li povus liberigi Sian peze ŝarĝitan animon, tiel abunde provizitan per la potencaj energioj liberigitaj de la novnaskita Revelacio de Dio. Ĉio kion Li faris dum ĉi tiu antaŭdekretita intertempo estis insinui – per vualita kaj alegoria lingvaĵo en epistoloj, komentoj, preĝoj kaj traktatoj, kiujn Li sentis Sin instigita revelacii –, ke la promeso de la Báb jam estis efektivigita kaj ke Li mem estis Tiu, Kiu estis elektita ĝin plenumi.

Malmultaj el Liaj kundisĉiploj, distingitaj per sia sagaco kaj sia persona ligiĝo kaj sindediĉo al Li, perceptis la radiadon de la ankoraŭ ne rivelita gloro, kiu inundis Lian animon, kaj, se ne Lia influo retenus ilin, estus ili malkaŝintaj Lian sekreton kaj vaste ĝin proklamintaj. 7. La ekzilo de Bahá’u’lláh en Irako 152 Kiel skribite en antaŭa ĉapitro estis la atenco je la vivo de ŝaho Náṣiri’d-Dín farita la 28an de la monato ŝavalo en la jaro 1268 p.h., kio ekvivalentas kun la 15a de aŭgusto 1852. Tuj poste Bahá’u’lláh estis arestita en Níyávarán, estis plej malhonore kondukita al Teherano kaj tie ĵetita en la Síyáh-Chál-on. Lia malliberigo daŭris ne malpli ol kvar monatojn, meze de kio komenciĝis la »jaro naŭ« (1269) – anticipita de la Báb per tiel ardaj vortoj, aludita de Shaykh Aḥmad-i-Aḥsá’í kiel la jaro »post Ḥin« –, kiu dotis la tutan mondon per neimageblaj ivoj. Du monatojn post la komenciĝo de tiu ĉi jaro, kiam la celo de la malliberigo de Bahá’u’lláh estis plenumita, liberiĝis Li el Sia enprizonigo kaj unu monaton poste ekis al Bagdado, la unua stacio de memorinda kaj dumviva ekzilo, kiu dum la venontaj jaroj kondukos Lin ĝis Adrianopolo en eŭropa Turkio kaj kiu finiĝos per Lia dudekkvarjara mallibereco en Akko.

Nun, kiam Li sekve de tiu fortefika sonĝo estis investita per la potenco kaj suverena aŭtoritato asociitaj kun Lia Dia misio, fariĝis ne nur neevitebla, sed nepra kaj urĝa Lia saviĝo el enprizonigo, kiu plenumis sian celon kaj kiu, se plilongigita, komplete malebligus al Li plenumi Siajn ĵus akiritajn taskojn.

Ankaŭ ne mankis la rimedoj kaj instrumentoj por ebligi Lian liberigon el la katenoj, kiuj malhelpis Lin: la persista kaj decida interveno de la rusa ambasadoro, princo Dolgorouki, kiu faris ĉion eblan por pruvi la senkulpecon de Bahá’u’lláh; la publika konfeso de Mullá Shaykh ‘Alíy-i-Turshízí, kromnomita ‘Aẓím, kiu, en la Síyáh-Chál en ĉeesto de la Ḥajíbu’d-Dawlih, de la tradukisto de la rusa ambasadoro kaj de ŝtata reprezentanto emfaze senkulpigis Lin kaj agnoskis sian propran komplicecon; la nedisputeblaj atestoj de kompetentaj tribunaloj; la senlacaj klopodoj fare de Liaj propraj fratoj, fratinoj kaj ceteraj parencoj – ĉio ĉi kombinite efikis kaj kondukis al Lia finfina saviĝo el la manoj de Liaj rabemaj malamikoj. Alia potenca, kvankam malpli evidenta influo, kiu agnoskende kunefikis je Lia liberigo, estis la sorto, kiun suferis tiel granda nombro de Liaj sindonaj kundisĉiploj, kiuj velkis kun Li en tiu sama prizono.

Ĉar, kiel ĝuste rimarkis Nabíl, »la sango verŝita dum tiu fatala jaro en Teherano de tiu heroa kunularo kun kiu Bahá’u’lláh estis malliberigita, estis la elaĉeto pagita por Lia saviĝo el la mano de malamiko, kiu provis preventi Lin atingi la celon por kiu Dio destinis Lin.« Kun tiaj superfortaj atestoj, pruvantaj preter la ombro de dubo la neenplektiĝon de Bahá’u’lláh, la grandveziro povis nun, akirinte de sia suvereno la kontraŭvolan konsenton liberigi la Kaptiton, sendi sian fiditan reprezentanton, Ḥájí ‘Alí, al la Síyáh-Chál kun la instrukcio transdoni al Bahá’u’lláh la dekreton de Lia liberigo. Kion ekvidis tiu sendito je sia alveno tie surloke en li elvokis tian koleron, ke li malbenis sian mastron pro la honta traktado de viro de tia alta rango kaj senmakula renomo. Prenante sian mantelon de siaj ŝultroj li prezentis ĝin al Bahá’u’lláh petegante Lin vesti ĝin dum Li estus en la ĉeesto de la ministro kaj ties konsilantoj, peto kiun Li emfaze rifuzis, preferante aperi vestita per la vestoj de prizonulo antaŭ la membroj de la imperia registaro.

Tuj kiam Li prezentis Sin antaŭ tiuj, la grandveziro alparolis Lin dirante: »Estus vi sekvinta mian konsilon kaj estus distanciĝinta de la Kredo de la Siyyid-i-Báb, neniam vi suferintus la dolorojn kaj malhonorigojn, kiuj amasiĝis sur vi.«

»Estus viavice vi«, replikis Bahá’u’lláh, »sekvinta Miajn konsilojn, ne atingintus la aferoj de la registaro tiel krizan staton.«

Mírzá Áqá Khán estis je tio rememorigita pri la konversacio, kiun li havis kun Li okaze de la martiriĝo de la Báb, kiam li estis avertita, ke »la flamo ekbruligita kaŭzos incendion pli furiozan ol iam ajn«. »Kion vi konsilas al mi nun fari?« li demandis al Bahá’u’lláh. »Ordonu al la guberniestroj de la regno«, estis la tuja respondo, »ĉesi la sangon de la senkulpaj verŝi, ĉesi iliajn posedaĵojn forrabi, ĉesi iliajn virinojn malhonori kaj iliajn infanojn molesti.« Tiun saman tagon ankoraŭ la grandveziro ekagis laŭ la tiel al li donita konsilo; sed ajna efiko de tio montriĝis esti nur pormomenta kaj nekonsiderinda – kiel abunde tion montris la pluaj postaj eventoj. La relativa paco kaj trankvilo donita al Bahá’u’lláh post Lia tragika kaj kruela malliberigo estis destinitaj, pro la dikto de senerara Saĝo, daŭri ekstreme mallonge. Apenaŭ estis Li rekun- iĝinta kun Siaj familio kaj parencoj kiam estis komunikita al Li dekreto de ŝaho Náṣiri’d-Dín, ke ene de unu monato Li forlasu la teritorion de Persio kaj kun la permeso mem elekti la landon de Sia ekzilo. La rusa ambasadoro, tuj post kiam li estis informita pri la imperia decido, esprimis la deziron, ke Bahá’u’lláh venu sub la protekton de lia registaro kaj ofertis disponigi ĉion necesan por Lia transiro al Rusio. Ĉi tiun tiel spontanee faritan inviton Bahá’u’lláh, sekvante seneraran intuicion, malakceptis preferante ekloĝi sur turka teritorio, en la urbo Bagdado.

»Dum kuŝis Mi ĉenita kaj katenita en la prizono«, Li mem jarojn poste atestis en Sia epistolo direktita al la caro de Rusio, Aleksandro II Nikolajeviĉ, »unu el viaj ambasadoroj ofertis al Mi sian helpon. Pro tio Dio konsekris al vi rangon, kiun kapablas kompreni neniu escepte de Li. Gardu vin, ke ne forŝakros vi ĉi tiun noblan rangon.« »En la tagoj« estas ankoraŭ plia ilumina atesto revelaciita de Lia plumo, »kiam estis ĉi tiu Subpremito dolore-aflikte malliberigita, la ambasadoro de la altestimata registaro (de Rusio) – Dio, glorata kaj altigata estu Li, asistu lin! – faris sian plejeblon por atingi Mian liberigon. Plurfoje estis donita permeso Min liberigi. Kelkaj el la ulemoj de la urbo tamen preventis tion. Fine Mia libereco estis akirita per la fervora klopodado kaj penado de lia ekscelenco la ambasadoro. ... Lia imperia moŝto, la plej granda imperiestro – Dio, altigata kaj glorata estu Li, asistu lin!

–, je la nomo de Dio ofertis al Mi sian protektadon – protektado kiu kaŭzis la envion kaj malamikecon de la malsaĝuloj surtere.« La edikto de la ŝaho, kiu preskribis tujan forpelon de Bahá’u’lláh el Persio, inaŭguris novan kaj gloran ĉapitron en la historio de la unua bahaa jarcento. Vidita el adekvata perspektivo estos ĝi eĉ agnoskita kiel enkondukanta la plej eventoplenan kaj decidan epokon en la monda religia historio. Ĝi koincidas kun la inaŭguro de oficado etendiĝanta tra preskaŭ kvardek jaroj, oficado kiu senegalas en la religiaj kronikoj de la tuta homaro – pro sia kreiva potenco, sia puriga forto, siaj resanigaj influoj, kaj pro la nerezistebla efiko de la fortoj, kiujn ĝi liberigis kaj kiuj la mondon direktis kaj formis. Ĝi markas la unuan fazon de serio da ekziloj dum kvar jardekoj kaj finiĝontaj nur per la morto de Tiu, Kiun trafis tiu kruela edikto. La procezo, kiun ĝi lanĉis kaj kiu iom post iom disvolviĝadis, komenciĝis per tio ke establiĝis Lia Kozo dum iom da tempo en ĝuste la mezo de la ĵaluze gardata bastiono de ŝijaisma Islamo, kaj ĝi venigis Lin en personan kontakton kun ties plej altaj kaj plej eminentaj reprezentantoj; pli poste ĝi konfrontis Lin, je la sidejo de la kalifo, kun la civilaj kaj ekleziaj eminentuloj de la regno kaj la reprezentantoj de la sultano de Turkio, la plej potenca reganto en la islama mondo; kaj fine ĝi kondukis Lin ĝis al la marbordo de la Sankta Lando, tiel plenumante la profetaĵojn en kaj la Malnova kaj la Nova Testamento kaj efektivigante la promesojn konservitajn en diversaj tradicioj atribuitaj al la Apostolo de Dio kaj la Imamoj, kiuj sukcedis Tiun, kaj inaŭgurante la longe atenditan rekondukon de Israelo al la praa lulilo de sia Kredo.

Eblas diri ke pere de ĝi komenciĝis la lasta kaj la plej fruktodona de la kvar stadioj de vivo, kies unuajn dudek sep jarojn karakterizis kaj la senzorga ĝuado de ĉiuj avantaĝoj, kiujn donas nobeleco kaj riĉeco, kaj senlaca zorgado pri la bezonoj de la malriĉuloj, la malsanuloj kaj la subpremitoj; sekvis naŭ jaroj de aktiva kaj modela adepteco serve al la Báb; kaj fine sekvis kvarmonata mallibereco, super kiu ombris konstanta morta danĝero, kiun amarigis angoraj afliktoj kaj kiun, kiam ĝi proksimiĝis al sia fino, igis eterne memorenda la subita erupcio de la fortoj liberigitaj de superforta, animskue transforma Revelacio.

Ĉi tiu deviga kaj rapida foriro de Bahá’u’lláh de Sia denaska lando, akompanata de kelkaj Liaj parencoj, memorigas kelk- aspekte pri la hasta fuĝo de la Sankta Familio al Egiptio, la subita migrado de Mohamedo de Mekko al Medino nelonge post kiam Li transprenis la profetecon, la elirado de Moseo, Ties frato kaj Ties sekvantaro el la lando de ilia naskiĝo responde al la Dia alvoko, kaj antaŭ ĉio pri la ekzilo de Abrahamo for de Ur en Ĥaldeo al la promesita lando – ekzilo kiu pro la sennombraj benoj, kiujn ĝi donis al tiel multe da diversaj popoloj, kredoj kaj nacioj, estas la plej proksima historia ekzemplo por la netakseblaj benoj destinitaj hodiaŭ kaj dum estontaj tempoj esti donacataj al la tuta homaro kiel rekta rezulto de la ekzilo suferita de Tiu, Kies Kozo estas la floro kaj frukto de ĉiuj antaŭaj Revelacioj.

‘Abdu’l-Bahá, post kiam Li en Sia »Kelkaj Responditaj Demand- oj«

nombras la grave influajn sekvojn de la ekzilo de Abrahamo, signifoplene konfirmas: »… se la ekzilo de Abrahamo de Ur al Alepo en Sirio donis ĉi tiun rezulton, ni devas pripensi kio estos la efiko de la ekzilo de Bahá’u’lláh de Teherano al Bagdado kaj de tie al Konstantinopolo, al Rumelio kaj al la Sankta Lando.« Je la unua tago de la monato rabiosanio de la jaro 1269 p.h. (la 12a de januaro 1853), naŭ monatojn post Sia reveno de Karbalao, Bahá’u’lláh kune kun kelkaj Siaj familianoj kaj eskortita de oficiro de la imperia korpogardistaro kaj oficiala reprezentanto de la rusa legacio, ekvojis al Sia trimonata vojaĝo al Bagdado. Inter tiuj, kiuj ekziliĝis kun Li, estis Lia edzino, la sankta Navváb, de Li krom- nomita la »Plej Sublima Folio«, kiu dum preskaŭ kvardek jaroj daŭre elmontris tiajn eltenemon, piecon, sindediĉon kaj animan noblecon, ke postmorte ŝi ricevis el la plumo de sia Sinjoro la unikan tributon esti fariĝinta Lia »eterna edzino en ĉiuj mondoj de Dio«.

Ankaŭ inter la ekzilitoj, kiuj nun lastfoje adiaŭis sian denaskan landon, estis Lia naŭjara filo, pli poste kromnomita la »Plej Granda Branĉo«, destinita fariĝi la Centro de Lia Interligo kaj sankciita interpretanto de Liaj instruoj, kune kun Sia sepjara fratino, konata en postaj jaroj per la sama titolo kiel tiu de ŝia eminenta patrino, kaj kies servoj ĝis la matura maljuneco de okdek ses jaroj ne malpli ol ŝia sublima gepatra deveno rajtigas ŝin je la distinga rango de la elstara heroino de la Bahaa Religio. El la du fratoj, kiuj akompanis Lin dum tiu vojaĝo, la unua estis Mírzá Músá, kutime nomita Áqáy-i-Kalím, Lia lojala kaj aprezata subtenanto, la plej kapabla kaj plej distingita inter Liaj gefratoj kaj unu el la »nur du personoj, kiuj«, laŭ atesto de Bahá’u’lláh, »estis adekvate informitaj pri la originoj«

de Lia Kredo.

La alia estis Mírzá Muḥammad-Qulí, duonfrato kiu malgraŭ la mallojaleco de iuj liaj parencoj ĝisfine restis lojala al la Kozo de kiu li iĝis adepto. La vojaĝo entreprenita dum la profundo de eksterordinare severa vintro – vojaĝo, kiu kondukis la malgrandan aron de tiel maladekvate ekipitaj ekzilitoj tra la neĝkovritaj montopasejoj de okcidenta Persio – estis, kvankam longa kaj danĝera, seneventa escepte de la varma kaj entuziasma akcepto de la vojaĝantoj dum ilia nelonga restado en Karand fare de ĝia guberniestro Ḥayát-Qulí Khán de la ‘Alíyu’lláhí-sekto. Al tiu estis returne elmontrita tia bonkoreco fare de Bahá’u’lláh, ke la loĝantoj de la tuta vilaĝo estis tuŝitaj kaj daŭrigis, ankoraŭ longe poste, elmontri tian gastamon al Liaj sekvantoj survoje al Bagdado, ke ili akiris la reputacion esti babanoj. Bahá’u’lláh en preĝo tiutempe revelaciita de Li detale priskribas la afliktojn kaj elprovojn, kiujn Li devis elteni en la Síyáh-Chál, kaj atestas pri la torturoj travivitaj dum tiu »terura vojaĝo«: »Mia Dio, Mia Mastro, Mia Deziro! ... Vi kreis tiun ĉi polvoatomon per la perfekta potenco de Via povo kaj nutris Lin per Viaj manoj, kiujn neniu povas kateni. ... Vi destinis por Li elprovojn kaj afliktojn, kiujn kapablas priskribi neniu lango, nek adekvate rakonti iu el Viaj Tabeloj. La kolo, kiun Vi kutimigis al la tuŝado de silko, Vi fine ĉirkaŭpremis per fortaj ĉenoj, kaj la korpon, kiun Vi dorlotis per brokaĵo kaj veluro, Vi fine submetis al la humiligo de subtera karcero.

Via dekreto Min katenis per sennombraj katenoj kaj ĵetis ĉirkaŭ Mian kolon ĉenojn, kiujn neniu kapablas rompi. Pasis kelkaj jaroj dum kiuj pluvis sur Min afliktoj kvazaŭ duŝoj de l’ graco. ... Kiom da noktoj dum kiuj la pezo de ĉenoj kaj katenoj malebligis al Mi ripozon, kaj kiel multnombraj la tagoj dum kiuj mankis al mi paco kaj trankvilo pro tio per kio la manoj kaj langoj de la homoj Min afliktis! Kaj panon kaj akvon, kiujn Vi pere de Via ĉionampleksa kompato permesis al la bestoj de la kampo, ili dum iom da tempo malpermesis al ĉi tiu servanto, kaj tion, kion ili rifuzis trudi eĉ al tiuj kiuj malfidelis al Via Kozo, ja ili trudis al Mi, ĝis kiam, fine, estis nerevokeble fiksita Via dekreto kaj tiu ĉi Via servanto alvokita forlasi Persion, akompanata de kelkaj malfortuloj kaj junaĝaj infanoj, je tempo kiam la frosto estas tiel severa, ke oni eĉ ne povas paroli kaj glacio kaj neĝo tiel abundas ke ne eblas moviĝi.«

Fine, la 28an de ĵumadesanio 1269 p.h.

(la 8a de aprilo 1853), Bahá’u’lláh alvenis en Bagdado, la ĉefurbo de la tiama turka provinco Irako. De tie malmultajn tagojn poste Li pluiris al Káẓimayn, urbeto ĉirkaŭ tri mejlojn norde de la urbo, kie plejparte loĝis persoj kaj kie estas entombigitaj la du Káẓim-oj, la sepa kaj la naŭa Imamoj. Nelonge post Lia alveno la en Bagdado postenigita reprezentanto de la registaro de la ŝaho vizitis Lin kaj proponis, ke, konsiderante la multajn vizitantojn amasiĝantajn en tiu centro de pilgrimado, estus konsilinde por Li ekloĝi en Malnova Bagdado, propono al kiu vole Li konsentis. Monaton pli poste, ĉirkaŭ la fino de raĵabo, Li luis la domon de Ḥájí ‘Alí Madad, en malnova kvartalo de la urbo, al kiu Li transloĝiĝis kune kun Sia familio. En tiu urbo, priskribita en islamaj tradicioj kiel »Ẓahru’l-Kúfih«, nomita dum jarcentoj la »Rezidejo de Paco« kaj eternigita de Bahá’u’lláh kiel la »Urbo de Dio«, Li, escepte de Sia dujara retiriĝo al la montoj de Kurdio kaj Siaj fojaj vizitoj al Naĝafo, Karbalao kaj Káẓimayn, daŭre loĝis ĝis Sia ekzilo al Konstantinopolo. Al tiu urbo la Korano aludis kiel la »Rezidejo de Paco« al kiu Dio mem »vokas«. Al ĝi, en tiu sama Libro, pliaj aludoj estas faritaj en la verso: »Por ili estas la Domo de la Paco de ilia Sinjoro ... En la tago, en kiu Li kunvenigos ĉiujn.« El ĝi ondon post ondo radiadis potenco, brileco kaj gloro, kiuj nesenteble reanimis Kredon velkintan, forte vunditan, sinkantan en obskuron, minacatan forgesiĝi. El ĝi dis- vastiĝadis, tage kaj nokte kaj per ĉiam pli kreskanta energio, la unuaj emanoj de Revelacio, kiu laŭ sia amplekso, sia abundo, sia impeta forto kaj la kvanto kaj vario de sia literaturo, estis destinita superi eĉ tiun de la Báb. Super ĝia horizonto ekdisbrilegis la radioj de la Suno de l’ Vero, Kies kreskantan gloron dum dek longaj jaroj estis ombrintaj la malhelaj nuboj de voranta hato, neelŝirebla ĵaluzo, senindulga malico. En ĝi la Tabernaklo de la promesita »Sinjoro de l’ Ĉieluloj« estis unue starigita kaj la fundamentoj de la longe atendita Reĝejo de la »Patro« neatenceble establita. El ĝi venis la plej fruaj novaĵoj de la Mesaĝo de l’ Saviĝo, kiu markas, kiel profetita de Danielo, post la paso de »mil ducent kaj naŭdek tagoj« (1280 p.h.) la finon de »la abomeninda ruiniĝo«. Ene de ĝiaj muroj nerevokeble fondiĝis kaj estas konstante konsekrita la »Plej Granda Domo de Dio«, Lia »Piedbenko«

kaj la »Trono de Lia Gloro«, »la Polusa Stelo de adoranta mondo«, la »Lampo de l’ Saviĝo inter la tero kaj la ĉielo«, la »Signo de Lia rememoro por ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero«, en ĝi konserviĝis la »Juvelo, kies gloro disradiis al la tuta kreitaro«, la »Standardo« de Lia Reĝejo, la »Sanktejo ĉirkaŭ kiu cirkulos la fideluloj«. Al ĝi estas, pro ĝia sankteco kiel la »Plej Sankta Rezidejo« de Bahá’u’lláh kaj la »Sidejo de Lia transcenda gloro«, donita la honoro esti la centro de pilgrimado duaranga post neniu alia ol nur la urbo Akko, Lia »Plej Granda Prizono«, en kies rekta najbareco troviĝas Lia sankta Tombo, la kiblo de la bahaa mondo.

Ĉirkaŭ ĝia ĉiela Tablo, pretigita en ĝia koro mem, klerikoj kaj laikoj, sunaismanoj kaj ŝijaismanoj, kurdoj, araboj kaj persoj, princoj kaj nobeloj, kamparanoj kaj derviŝoj, ariĝis pli kaj pli multnombre de fore kaj malfore, ĉiuj festenantaj laŭ siaj bezonoj kaj perceptkapabloj porcion de tiu Dia provizaĵo, kiu ebligis al ili, kun la paso de la tempo, diskonigi ĝis al eksterlando la famon de tiu malavara Donanto, multigi la vicojn de Liaj admirantoj, vaste disigi Liajn verkojn, pligrandigi la rondon de Lia kongregacio, kaj meti firman fundamenton por la estonta starigo de la institucioj de Lia Kredo.

Kaj fine, antaŭ la okuloj de la diversaj komunumoj troviĝantaj ene de ĝia pordoj, estis inaŭgurita la unua fazo de la iompostioma disvolviĝado de novnaskita Revelacio, estis registritaj la unuaj elverŝoj de la inspirita plumo de ĝia Aŭtoro, estis formulitaj la unuaj principoj de Lia malrapide kristaliĝanta doktrino, estis komprenitaj la unuaj implicoj de Lia plej supera rango, estis lanĉitaj la unuaj atakoj celantaj disrompi Lian Kredon deinterne, estis noteblaj la unuaj venkoj super ĝiaj internaj malamikoj, kaj estis faritaj la unuaj pilgrimoj al la Pordo de Lia Ĉeesto.

Ĉi tiu dumviva ekzilo, al kiu la Portanto de tiel altvalora Mesaĝo nun estis providence kondamnita, ne manifestis kaj efektive ne povis manifesti, ĉu subite aŭ rapide, siajn latentajn ivojn. La procezo, per kiu ĝiaj nesuspektitaj benoj manifestiĝu antaŭ la okuloj de la homoj, estis malrapida, dolore malrapida, kaj karakterizis ĝin – kiel efektive tion montras la historio de Lia Kredo ekde ĝia iniciato ĝis hodiaŭ – aro da krizoj, kiuj foje minacis haltigi ĝian pluan disvolviĝadon kaj neniigi ĉiujn esperojn, kiujn ĝia progreso estis alportinta. Unu tia krizo, kiu, kiam ĝi profundiĝis, minacis endanĝerigi Lian novnaskitan Kredon kaj renversi ĝiajn plej fruajn funda- mentojn, ombris super la unuaj jaroj de Lia restado en Irako, la unua stadio de Lia dumviva ekzilo, kaj donis al ili apartan signifon.

Malkiel tiuj antaŭintaj ĝin, ĉi tiu krizo laŭ sia karaktero estis sole interna kaj estis okazigita sole per la agoj, la ambicioj kaj la stultaĵoj de tiuj, kiuj estis konsiderataj aparteni al Liaj agnoskitaj disĉiploj.

Intertempe relative kvietiĝis la eksteraj malamikoj de la Kredo, ĉu civilaj aŭ klerikaj, kiuj ĝis nun ĉefe responsis pri la persekutoj kaj humiligoj, kiujn ĝi suferis. La ŝajne nesatigebla publika apetito je venĝo estis nun, kiel konsekvenco de la fluintaj sangotorentoj, jam certagrade malpliiĝinta. Krome ion simila al laciĝo kaj mal- espero eksentis kelkaj el la plej obstinaj malamikoj de la Kredo, kiuj estis sufiĉe sagacaj por percepti ke la Kredo, kvankam ĝi kliniĝis sub la gravaj frapoj aplikitaj de iliaj manoj al ĝi, restis en sia strukturo esence nedifektita kaj ĝia spirito nerompita.

Kaj ankaŭ la ordonoj faritaj al la guberniestroj de la provincoj fare de la grandveziro, sobrige efikis je la lokaj aŭtoritatuloj, kiuj estis nun malkuraĝigitaj plu elverŝi sian furiozon sur la malamatajn opon- antojn kaj regali ilin per siaj sadismaj kruelaĵoj. Rezultis iomtempa paŭzo, kiun tamen pli poste anstataŭis plia ondo de subpremadoj per kiuj la sultano de Turkio kaj ties ministroj kaj ankaŭ la sunaisma klerikaro manenmane kun la ŝaho kaj la ŝijaisma klerikaro de Persio kaj Irako klopodis definitive ekstermi la Kredon kaj ĉion ĝian. Dum daŭris ĉi tiu paŭzo, komenciĝis riveliĝi la unuaj manifestiĝoj de la jam menciita interna krizo – krizo kiu, kiam ĝi proksimiĝis al sia kulmino, pruviĝis esti, kvankam malpli videbla por la publika okulo, senprecedence severa. Ĝi reduktis la nombran forton de la bebeca komunumo, endanĝerigis ĝian unuecon, kaŭzis grandegan lezon de ĝia prestiĝo kaj dum konsiderinda tempo makulis ĝian gloron.

Ĉi tiu krizo jam ĝermis dum la tagoj tuj post la ekzekuto de la Báb, intensiĝis dum la monatoj kiam la stiranta mano de Bahá’u’lláh estis subite retirita rezulte de Lia enfermo en la Síyáh- Chál de Teherano, pligraviĝis pro Lia hasta ekzilo for de Persio, kaj komencis elmontri siajn detruajn trajtojn dum la unuaj jaroj de Lia restado en Bagdado. Ĝia katastrofa forto impetiĝis dum Lia dujara retiriĝo al la montoj de Kurdio. Kaj kvankam subigita dum iom da tempo post Lia reveno de Sulajmanijo per la ĉiondominanta influo de la prepariĝanta Deklaro de Lia Misio, ekflamis ĝi poste per ankoraŭ pli granda violento kaj atingis sian kulminon en Adrianopolo Sed fine tamen ekstermis ĝin la efiko de la nerezist- eblaj fortoj liberigitaj per la proklamo de tiu Misio al la tuta homaro.

Ĝia centra figuro estis neniu alia ol la nomumito de la Báb, la naiva kaj poltrona Mírzá Yaḥyá. Iuj trajtoj de ties karaktero estas jam sur la supraj paĝoj aluditaj. La nigrakora kanajlo, kiu lertege kaj per malcedema persisto ensorĉis kaj manipulis ĉi tiun vantan kaj inertan viron, estis iu Siyyid Muḥammad, naskiĝinta en Esfa- hano, fifama pro sia eksterordinara ambicio, sia blinda obstino kaj neretenebla ĵaluzo. Al li Bahá’u’lláh poste aludis en la Kitáb-i- Aqdas kiel tiu, kiu »misgvidis« Mírzá Yaḥyá-on, kaj stigmatizis lin en unu el Siaj Tabeloj kiel la »fonto de envio kaj la kvintesenco de malbonuleco«, dum ‘Abdu’l-Bahá priskribis la rilaton inter ĉi tiuj du kiel tiu inter »la suĉanta infano« kaj la »ege aprezata mamo« de ĝia patrino. Devigita rezigni pri siaj studoj en la Madrisiy-i-Ṣadr de Esfahano, ĉi tiu sajido estis honte kaj pente migrinta al Karbalao, tie enviciĝis inter la sekvantoj de la Báb kaj montris, post Ties martiriĝo, signojn de ŝanceliĝemo kio vidigis la malprofundecon de lia kredo kaj kiel fundamente feblaj estis liaj konvinkoj.

La unua vizito de Bahá’u’lláh al Karbalao kaj la signoj de malkaŝa respektego, amo kaj admiro elmontritaj al Li de kelkaj el la plej elstaraj inter la eksaj disĉiploj kaj kunuloj de Siyyid Káẓim, estis vekintaj en ĉi tiu egoisma kaj senskrupula intriganto envion kaj bredis en lia animo malamikecon, kiujn nur pli ardigis la indulgo kaj pacienco elmontrita al li fare de Bahá’u’lláh. Liaj misgviditaj helpantoj, volontaj iloj de liaj diablaj intencoj, estis la konsider- inda nombro da babanoj kiuj, konfuzitaj, seniluziiĝintaj kaj sen gvidanto, estis jam antaŭpreparitaj por esti trompe logitaj de li sur vojon absolute kontraŭanta la principojn kaj konsilojn de ilia forpasinta Gvidanto.

La Báb ne plu inter Sia sekvantaro; Lia nomumito serĉanta sekuran kaŝejon en la montoj de Mazandarano aŭ vaganta kaŝ- vestita kiel derviŝo aŭ arabo de urbo al urbo; Bahá’u’lláh mal- liberigita kaj poste ekzilita preter la limojn de Sia indiĝena lando; la floro de la Kredo falĉita en ŝajne senfina sinsekvo de buĉadoj – en tiu situacio la postrestintoj de tiu persekutata komunumo sinkis en aflikton, kiu stuporigis kaj paralizis ilin, kiu subpremis ilian spiriton, konfuzis iliajn mensojn kaj pleje elprovis ilian lojalecon. Tiel ekstreme reduktitaj ne plu havis ili ian fidindan voĉon sufiĉe aŭtoritatan por liberigi ilin de siaj antaŭtimoj, solvi iliajn problemojn aŭ instrukcii al ili taskojn kaj devojn.

Nabíl, tiutempe vojaĝanta tra la provinco Ĥorasano, la scenejo de la tumultaj fruaj venkoj de la kreskanta Kredo, resumas siajn impresojn pri la reganta situacio kaj atestas en sia rakonto: »La fajro de la Kozo de Dio estis preskaŭ ĉiuloke estingita.

Mi ne povis eĉ spuron de varmo detekti ie ajn.« En Kazvino, laŭ la sama atesto, splitiĝis la restintoj de la komunumo al kvar frakcioj, kiuj sin reciproke amare oponis kaj fariĝis la predo de la plej absurdaj doktrinoj kaj fantaziaĵoj.

Bahá’u’lláh je Sia alveno en Bagdado, urbo kiu vidis la brilan kaj nelacigeblan fervoron de Táhirih, trovis inter Siaj samlandanoj loĝantaj en tiu urbo ne pli ol unu solan babanon, dum en Káẓimayn, kie loĝis ĉefe persoj, restis nura manpleno da Liaj sampatrianoj ankoraŭ konfesantaj, en timo kaj kaŝo, sian kredon je la Báb. Ne malpli ol ŝrumpis ilia nombro ankaŭ akre degeneris la morala konduto de la anoj de tiu ĉi pereanta komunumo. Tiaj estis iliaj »konfuzoj kaj stultaĵoj«, por citi la proprajn vortojn de Bahá’u’lláh, ke je Sia elprizoniĝo estis Lia unua decido »elpaŝi ... kaj plenforte aliri la taskon regeneri ĉi tiujn homojn«.

Dum regresis la animstato de la deklaritaj anoj de la Báb kaj dum multobliĝis evidentoj ke daŭre profundiĝis ilia konfuziĝo, fariĝis pli kaj pli aŭdacaj tiuj, kiuj volis kaŭzi nenion ol nur damaĝon. Ili atendis sian momenton por je sia propra utilo ekspluati la pli kaj pli malboniĝantan situacion. La konduto de Mírzá Yaḥyá – kiu pretendis esti la posteulo de la Báb, kaj kiu fieris pri siaj bombaste sonantaj titoloj Mir’átu’l-Azalíyyih (Eterna Spegulo), Ṣubḥ-i-Azal (Mateno de l’ Eterneco) kaj Ismu’l-Azal (Nomo de l’ Eterneco) – kaj precipe la maĥinacioj de Siyyid Muḥammad, promociita de li al la rango de la unua inter la »Atestantoj« de la Bajano, nun fariĝis tiaspecaj ke tio rekte trafis la prestiĝon de la Kredo kaj grave endanĝerigis ĝian estontan sekurecon. Mírzá Yaḥyá post la ekzekuto de la Báb estis trafita de tia forta ŝoko, ke li preskaŭ perdis sian kredon. Vaganta dum iom da tempo, kaŝvestita kiel derviŝo, en la montoj de Mazandarano, li per sia konduto tiel severe elprovis la lojalecon de siaj kun- kredantoj en Núr – el kiuj la plimulto estis konvertiĝinta per la nelacigebla fervoro de Bahá’u’lláh –, ke ankaŭ ili ŝanceliĝis en siaj konvinkoj kaj kelkaj eĉ ne detenis sin aliĝi al la malamiko. Li poste iris al Raŝto kaj kaŝe restis en la provinco Gilano ĝis sia foriro al Kermanŝaho, kie, por pli bone sin maski, li dungiĝis je iu ‘Abdu’lláh-i-Qazvíní, fabrikisto de tukoj, kaj fariĝis vendisto de ties varoj.

Ankoraŭ li estis tie kiam Bahá’u’lláh trapasis tiun urbon survoje al Bagdado.

Kaj, esprimanta la deziron loĝi en la proksimeco de Bahá’u’lláh sed en propra domo kie li povus inkognite plenumi iujn komercojn, li sukcesis akiri de Li sumon da mono, per tio aĉetis kelkajn pakojn da kotono kaj poste pluiris, vestita kiel arabo, tra Mandalíj al Bagdado. Tie li ekloĝis en la strato de la negocistoj de lignokarbo, troviĝanta en kaduka kvartalo de la urbo, metis turbanon sur sian kapon, alprenis la nomon Ḥájí ‘Alíy-i-Lás-Furúsh kaj ekfaris sian ĵuselektitan negocon. Siyyid Muḥammad dume ekloĝis en Karbalao kaj – kun Mírzá Yaḥyá kiel sia fidela komplico – okupiĝis pri kaŭzi malkon- kordon kaj pelmeligi la vivon de la ekzilitoj kaj de la komunumo, kiu kolektiĝis ĉirkaŭ tiuj. Ne surprizas do, ke – dum ankoraŭ Li ne povis malkaŝi la Sekreton, kiu ĝermis en Lia koro, kaj kiam pli kaj pli ombriĝis ĉirkaŭ Li – ĉi tiuj avertaj, konsilaj kaj certigaj vortoj fluis el la plumo de Bahá’u’lláh: »Venis la tagoj de elprovadoj. Oceanoj da malkonkordo kaj aflikto ondas kaj la Standardoj de l’ Dubo ĉiu- angule okupiĝas pri damaĝon kaŭzi kaj la homojn konduki al pereo. ... Ne permesu vi ke la voĉo de iuj soldatoj de l’ negado semas dubon inter vi, nek ke fariĝas vi senatentaj pri Li, Kiu estas la Vero, ĉar en ĉiu Religio ekestiĝis tiaj disputoj.

Dio, tamen, establos Sian Kredon kaj manifestos Sian lumon spite tion, ke la ribelemuloj tion malŝatas. ... Vaĉu vi ĉiutage super la afero de Dio. ... Ĉiuj estas kaptitaj en Lia teno. Nenien povas iu ajn fuĝi. Ne pensu, ke la Kozo de Dio estas afero facilanime traktebla, afero en kiu iu ajn povas kontentigi siajn kapricojn. Nuntempe kaj diversloke kelkaj animoj faris tiun ĉi saman pretendon. Alproksimiĝas la tempo kiam ... ĉiu el ili estos pereinta kaj perdiĝinta, ne, estos ili komplete neniiĝintaj kaj nememorataj, ĝuste kiel la polvo.« Mírzá Áqá Ján, »la unua, kiu kredis« je Li, pli poste nomita Khádimu’lláh (Servanto de Dio) – junula babano, ekflamiĝinta per sindediĉo, kiu, sub la influo de sonĝo pri la Báb kaj rezulte de la studado de certaj verkoj de Bahá’u’lláh, estis haste forlasinta sian hejmon en Kaŝano kaj vojaĝinta al Irako esperante atingi Lian ĉeeston, kaj kiu ekde tiam diligente Lin servis dum kvardek jaroj en sia triobla funkcio de sekretario, akompananto kaj asistanto – al li Bahá’u’lláh, pli ol al iu alia, estis inklinita malkaŝi, je tiu ĉi decida momento, sparkon de la ĝis nun nerivelita gloro de Sia rango.

Rakontante siajn travivaĵojn al Nabíl atestis tiu ĉi sama Mírzá Áqá Ján la jenon pri tiu unua kaj neniam forgesebla nokto pasigita en Karbalao en la ĉeesto de sia ĵus trovita Amato, Kiu tiam gastis ĉe Ḥájí Mírzá Ḥasan-i-Ḥakím-Báshí: »Ĉar estis somero Bahá’u’lláh kutime pasigis Siajn vesperojn kaj dormis sur la teg- mento de la Domo. ... Tiunokte, kiam Li iris dormi, mi, laŭ Liaj instrukcioj, kuŝiĝis kelkajn metrojn for de Li por nelonga ripozo. Tuj post kiam mi estis leviĝinta kaj ... en angulo de la tegmento, kiu troviĝis apud muro, komencis miajn preĝojn, vidis mi Tiun benitan Personecon leviĝi kaj direktiĝi al mi. Kiam Li atingis min Li diris: ›Vi ankaŭ estas nedormanta.‹ Post tio Li komencis ĉanti kaj tien kaj reen paŝadi. Kiel iam ajn mi povos priskribi la voĉon kaj la versojn kiujn ĝi recitis, kaj Lian irmanieron kiam Li paŝadis antaŭ mi! Ŝajnas al mi ke kun ĉiu Lia paŝo kaj ĉiu Lia eldirita vorto miloj da oceanoj de lumo ondis antaŭ mia vizaĝo, kaj miloj da mondoj de senkompara grandiozo riveliĝis al miaj okuloj, kaj miloj da sunoj fajre lumadis sur min!

Tiel Li, en la lunlumo inundanta Lin, daŭrigis paŝi kaj ĉanti. Ĉiam, kiam Li proksimiĝis al mi, Li iom paŭzis kaj, per tono tiel mirinda ke neniu lango kapablas priskribi ĝin, diris: ›Aŭdu Min, Mia filo. Je Dio, la Vera! Ĉi tiu Kozo certe manifestiĝos. Ne atentu vi la vantan babiladon de la popolo de l’ Bajano, kiu tordas la signifon de ĉiu vorto.‹ Tiamaniere Li daŭrigis paŝi kaj ĉanti kaj alparoli min per tiaj vortoj ĝis kiam aperis la unuaj strioj de l’ aŭroro. ... Poste mi metis Liajn litaĵojn en Lian ĉambron kaj, esti preparinta Lian teon, estis forpermesita el Lia ĉeesto.« La fido enradikigita en Mírzá Áqá Ján per ĉi tiu neatendita kaj subita kontakto kun la spirito kaj direktanta genio de novnaskiĝ- inta Revelacio ĝisfunde lian animon instigis – animo jam ekflamiĝ- inta per konsuma amo naskiĝinta el sia rekono de la supereco, kiun jam ĝuis lia ĵus trovita Mastro inter Siaj kundisĉiploj en kaj Irako kaj Persio. Ĉi tiu intensa adorado, kiu penetris lian tutan estaĵon kaj kiun ne eblis subpremi nek kaŝi, estis tuj rimarkita de kaj Mírzá Yaḥyá kaj lia kunulo-konspiranto Siyyid Muḥammad. La cirkonstancoj kiuj kondukis al la revelacio de la Tabelo Kullu’ṭ- Ṭá’am, skribita dum tiu periodo laŭ peto de Ḥájí Mírzá Kamálu’d- Dín-i-Naráqí, babano de honora rango kaj alta kulturo, povis nur pligravigi situacion, kiu jam fariĝis serioza kaj minaca.

Instigita per la deziro ricevi klarigon de Mírzá Yaḥyá rilate al la signifo de la korana verso »Ĉiu ajn manĝaĵo estis permesita al la idoj de Izraelo« Ḥájí Mírzá Kamálu’d-Dín estis petinta lin skribi koment- arion pri ĝi – peto kiu estis jesita, sed kun nevolemo kaj per maniero, kiu montris tian nekompetenton kaj supraĵecon ke seniluziiĝis Ḥájí Mírzá Kamálu’d-Dín kaj detruiĝis lia fido je ĝia aŭtoro.

Turniĝinta al Bahá’u’lláh kaj ripetinta sian peton, li estis honorita per Tabelo, en kiu Izraelo kaj liaj infanoj estis identigitaj respektive kun la Báb kaj Ties sekvantoj – Tabelo kiu pro la aludoj, kiujn ĝi enhavis, pro la beleco de ĝia lingvaĵo kaj pro sia konvinka argumentado tiel ravis la animon de la ricevanto, ke tiu estus, se ne estus reteninta lin la mano de Bahá’u’lláh, tuj proklaminta sian eltrovon de la kaŝita Sekreto de Dio reprezentata en Tiu, Kiu revelaciis ĝin. Al ĉi tiu evidenta kaj pli kaj pli profundiĝanta adorado de Bahá’u’lláh kaj al la pasia alligiteco al Lia persono nun aldoniĝis pliaj kialoj, kiuj kondukis al tio ke ekmontriĝis la kolektiĝinta ĵaluzo, kiun Lia kreskanta prestiĝo elvokis en la brustoj de Liaj oponantoj kaj malamikoj.

La konstante plivastiĝanta rondo de Liaj konatuloj kaj admirantoj, Lia amika interrilatado kun oficialuloj, inkluzive la guberniestron de la urbo, la sinceraj, multokazaj kaj spontaneaj omaĝoj al Li fare de viroj, kiuj iam estis distingitaj kunuloj de Siyyid Káẓim, la seniluziiĝo rezultinta el la persista kaŝiĝado de Mírzá Yaḥyá kaj la cirkulantaj malfavoraj onidiroj pri lia karaktero kaj liaj kapabloj, la signoj de kreskanta sen- dependeco, denaska sagaco kaj esenca supereco kaj kapablo gvidi, kiujn nepretervideble elmontris Bahá’u’lláh mem – ĉio tio kombiniĝis por plilarĝigi la breĉon, kiun la fifama kaj ruza Siyyid Muḥammad senlace elkovis kaj kreis.

Nun klare percepteblis kaŝita oponado, kies celo estis nuligi ĉiujn de Bahá’u’lláh faritajn klopodojn kaj malhelpi ĉiujn de Li konceptitajn planojn por rehabiliti la konfuzitan komunumon. Senĉese cirkuliĝis insinuoj, kies celo estis semi dubojn kaj suspektojn kaj prezenti Lin kiel uzurpanton, kiel subfosanton de la leĝoj starigitaj de la Báb, kaj kiel detruanton de Ties Kozo. Oni kaŝe kaj nerekte kritikis, defiis kaj misprezentis Liajn Epistolojn, interpretojn, alvokojn kaj komentariojn. Oni eĉ planis kontraŭ Li antencon, kiu tamen ne efektiviĝis. Nun tro plenis la pokalo de l’ afliktoj de Bahá’u’lláh.

Vanaj restis ĉiuj Liaj admonoj, ĉiuj Liaj klopodoj kuraci rapide degenerantan situacion. Ĉiuhore kaj videble intensiĝis kaj pliiĝis Liaj multoblaj afliktoj. Pri la malĝojo, kiu plenigis Lian animon, kaj la graveco de la situacio, kiun Li devis alfronti, abunde atestas Liaj verkoj revelaciitaj dum tiu sombra periodo. En iuj Siaj preĝoj Li kortuŝe konfesas, ke »aflikto super aflikto« amasiĝis super Li, ke »opon- antoj unuanime« atakis Lin, ke »mizero« dolore trafis Lin, kaj ke Li trempiĝis en »ĉagrenoj plej teruraj«. Dion mem Li alvokas kiel Atestanton de Siaj »suspiroj kaj lamentado«, Siaj »senpovo, mizero kaj povro«, de la »vundoj« kaŭzitaj al Li kaj la »humiligo« suferita. »Tiel dolora estis Mia plorado«, Li en unu el tiuj preĝoj konfesas, »ke Mi estis malhelpita mencii Vin kaj kanti Vian laŭdon.« »Tiel laŭta estis la voĉo de Mia lamentado«, Li en alia ero konfirmas, »ke ĉiu patrino funebranta pri sia infano mirus kaj ĉesus plori kaj ĝemi.« »La maljustoj suferataj de Mi«, Li en Sia Lawḥ-i-Maryam lamentas, »forskrapis de la Tabelo de l’ kreo la maljustojn suferitajn de Mia Unua Nomo (la Báb).« »Ho Marjam!«, Li daŭrigas: »El la Lando Tá (Teherano), post nenombreblaj afliktoj, atingis Ni, je la instrukcio de la Tirano de Persio, Irakon, kie post la katenoj de Niaj malamikoj Nin trafis la perfido de Niaj amikoj. Dio scias kio trafis Min de post tiam!« Kaj ree: »Eltenis Mi kion neniu homo, ĉu estas li de l’ pasinteco aŭ de l’ estonteco, iam eltenis aŭ eltenos.« »Inundis Min oceanoj da tristo«, Li atestas en la Tabelo Kullu’ṭ-Ṭá‘ám, »el kiu eĉ nur guton trinki neniu animo kapablus. Tia estas Mia kordoloro ke pro ĝi Mia animo preskaŭ forlasis Mian korpon.« »Aŭskultu, ho Kamál!«, Li en tiu sama Tabelo, priskribante Sian kompatindan staton, elvokas, »la voĉon de ĉi tiu humila, ĉi tiu forlasita formiko, kiu kaŝiĝas en sia truo kaj kies deziro estas retiriĝi el via mezo kaj malaperi de via vido pro tio, kion la manoj de l’ homoj faris. Dio, vere, estas atestanto inter Mi kaj Siaj servantoj.« Kaj ree: »Veo Mia, veo Mia! ... Ĉio, kion mi vidis ek de la tago je kiu unuafoje Mi trinkis la puran lakton el la mamo de Mia patrino ĝis ĉi tiu momento, forviŝiĝis de Mia memoro sekve de tio, kion faris la manoj de l’ homoj.« Krome en Sia Qaṣídiy-i-Varqá’íyyih, odo revelaciita dum la tagoj de Sia ermitiĝo en la montoj de Kurdio je la laŭdo de la Virgulino personiganta la Spiriton de Dio, Kiu antaŭnelonge descendis sur Lin, Li jene elverŝas la angorojn de Sia koro ŝarĝita per malĝojoj: »Sole la diluvo de Noa estas mezuro de la larmoj verŝitaj de Mi kaj sole la fajro de Abrahamo esprimas Mian animstaton.

La funebro de Jakobo spegulas Mian kordoloron kaj la afliktoj de Ijobo eron de Mia fatalo.« »Verŝu paciencon sur Min, ho Mia Sinjoro!«, estas Lia petego en unu el Siaj preĝoj, »kaj venkigu Min super la fiuloj.« »En ĉi tiuj tagoj«, Li, priskribante en la Kitáb- i-Íqán la severecon de la ĵaluzo, kiu tiutempe komencis vidigi siajn venenajn dentegojn, »tiaj odoroj de l’ ĵaluzo disvastiĝas, ke ...

ekde la komenco de la fondo de la mondo ... ĝis hodiaŭ neniel aperis, nek iam estonte montriĝos tia malico, envio kaj hato.« »Dum preskaŭ du jaroj«, Li simile deklaras en alia Tabelo, »Mi deturniĝis de ĉio krom Dio kaj fermis Miajn okulojn antaŭ ĉio krom Li, por ke eble formortu la fajro de l’ hato kaj malintensiĝu la ardo de l’ ĵaluzo.« Mírzá Áqá Ján mem atestis: »La Benita Beleco elmontris tian malĝojon, ke tio tremigis la membrojn de mia korpo.« Li krome rakontis, kiel raportas Nabíl en sia rakonto, ke nelonge antaŭ la ermitiĝo de Bahá’u’lláh, li je unu okazo vidis Lin, inter aŭroro kaj sunleviĝo, subite veni el Sia domo, ankoraŭ kun Sia noktoĉapo sur la kapo, kaj elmontri tiajn signojn de perturbo, ke tute maleblis al li rigardi en Lian vizaĝon; irante plu Li kolere rimarkis: »Ĉi tiuj kreitoj estas la samaj kiel tiuj, kiuj dum tri mil jaroj adoris idolojn kaj riverencis antaŭ la Ora Bovido. Ankaŭ nun ili taŭgas por nenio pli bona. Kia rilato povas esti inter ĉi tiuj homoj kaj Tiu, Kiu estas la Vizaĝo de l’ Gloro? Kiaj ligoj povas ligi ilin al Tiu, Kiu estas la supera enkorpiĝo de ĉio aminda?« »Mi staris«, deklaris Mírzá Áqá Ján, »enradikiĝinta, senviva, sekigita kiel mortinta arbo, preta fali pro la efiko de la miriga potenco de Liaj vortoj. Fine Li diris: ›Igu ilin reciti: “Ĉu estas alia foriganto de malfacilaĵoj krom Dio? Diru: Laŭdata estu Dio! Li estas Dio!

Ĉiuj estas Liaj servantoj, kaj ĉiuj obeas Lian ordonon!” Diru al ili ke ili ripetu tion kvin cent fojojn, ne, milfoje, tage kaj nokte, dormante kaj maldorme, por ke ja eble la Vizaĝo de l’ Gloro riveliĝu antaŭ iliaj okuloj kaj ondoj da lumo descendu sur ilin.‹ Li mem, mi poste informiĝis, recitis ĝuste tiun ĉi verson kun vizaĝo malkaŝanta plejan malĝojon. ... Plurfoje dum tiuj tagoj aŭdeblis Li diri: ›Ni restadis dum kelka tempo inter ĉi tiuj homoj sen percepti eĉ la plej etan reagon iliaflanke.‹ Ofte Li aludis pri Sia malapero el inter ni, sed neniu el ni komprenis la signifon de Lia diro.«

Fine, perceptante, kiel Li mem atestas en la Kitáb-i-Íqán, »la signojn de baldaŭaj eventoj«, Li decidis ke antaŭ ol tiuj okazos foriru Li.

»La sola celo de Nia ermitiĝo«, Li en tiu sama Libro asertas, »estis eviti fariĝi objekto de malharmonio inter la fideluloj, fonto de perturbo por Niaj kunuloj, la ilo de vundiĝo por iu ajn animo aŭ la kaŭzo de malĝojo por iu ajn koro.« »Nia retiriĝo«, krome Li emfaze konfirmas samloke, »ne kontemplis revenon kaj Nia separiĝo ne esperis je reunuiĝo.« Subite, kaj sen informi iun ajn eĉ el la membroj de la propra familio, je la 12a de raĵabo 1270 p.h. (la 10a de aprilo 1854) Li for- iris, akompanata de asistanto, mohamedano nomita Abu’l-Qásim- i-Hamadání, al kiu Li donis monsumon kaj instrukciis utiligi ĝin kiel negocisto por siaj propraj celoj.

Nelonge poste tiu servanto estis atakita de ŝtelistoj kaj mortigita. Bahá’u’lláh do restis tute sola je Siaj vagadoj tra la vastoj de Kurdio, regiono kies krudaj kaj militemaj loĝantoj estis konataj pro sia jarcentojn aĝa malamikeco al la persoj, kiujn ili konsideris secesiintoj de la islama Kredo kaj de kiuj ili diferencis laŭ siaj aspekto, gento kaj lingvo. Vestita per la kruda vestaĵo de vojaĝanto, preninta kun Si nenion krom Sia kashkúl (almozbovlo) kaj ŝanĝo de vestoj, kaj alprenante la nomon derviŝo Muḥammad, Bahá’u’lláh retiriĝis al la sovaĝejo kaj dum iom da tempo vivis sur iu monto nomata Sar- Galú, tiel malproksime de homaj setlejoj ke nur dufoje jare, je semado kaj rikolto, ĝin vizitis la kamparanoj de tiu regiono. Sola kaj ne ĝenata Li pasigis konsiderindan parton de Sia ermitiĝo sur la pinto de tiu monto en kruda ŝtonkonstruaĵo, kiu servis al tiuj kamparanoj kiel ŝirmejo kontraŭ la ekstremoj de la vetero. Foje Lia restadloko estis kaverno, kiun Li mencias en Siaj Epistoloj al la fama Shaykh ‘Abdu’r-Raḥmán kaj al Maryam, parencino de Li. »Mi tiel vagis tra la sovaĝejo de l’ abnegacio«, Li priskribas en la Lawḥ- i-Maryam la rigidecon de Sia aŭstera izoliteco, »ke en Mia ekzilo ĉiu okulo dolore ploris pri Mi kaj ĉiuj kreitaĵoj verŝis sangajn larmojn pro Mia angoro.

La birdoj de l’ aero estis Miaj kunuloj kaj la bestoj de l’ kampo Miaj akompanantoj.« »El Miaj okuloj«, Li en la Kitáb-i-Íqán atestas pri tiuj tagoj, »pluvis larmoj de angoro kaj en Mia sanganta koro ondis oceano de agonia doloro. Multajn vesperojn mi ne havis nutraĵon por Min vivteni kaj dum multe da tagoj Mia korpo trovis nenian ripozon. ...

Sola mi intime komunikis kun Mia spirito, senkonscia pri la mondo kaj ĉio ĝia.« En la odoj, kiujn Li revelaciis dum tiuj tagoj de kompleta devotado kaj plena ermitiĝo, kaj en la preĝoj kaj monologoj, kiuj, en verso kaj prozo kaj en la araba kaj la persa, verŝiĝis el Lia tristoŝarĝita animo kaj de kiuj multajn Li ĉantis al Si mem je krepusko kaj dum noktaj maldormoj, Li laŭdis la nomojn kaj atributojn de Sia Kreinto, elstarigis la glorojn kaj misterojn de Sia propra Revelacio, laŭdkantis pri tiu Junulino personiganta la Spiriton de Dio ene de Li, okupiĝis pri Sia soleco kaj Siaj pasintaj kaj estontaj afliktoj, pritraktis la blindecon de Sia generacio, la perfidon de Siaj amikoj kaj la malvirtecon de Siaj malamikoj, konfirmis Sian persistemon leviĝi kaj, se necese, oferi Sian vivon por pravigi Sian Kozon, emfazis la esencajn antaŭkondiĉojn, kiujn devas posedi ĉiu serĉanto de la Vero, kaj, anticipante Sian propran sorton, memorigis pri la tragedio de la Imamo Ḥusayn en Karbalao, la kompatinda stato de Mohamedo en Mekko, la suferoj de Jesuo kaŭzitaj de la judoj, la elprovoj de Moseo truditaj de la Faraono kaj lia popolo, kaj la torturo de Jozefo kiam Li, perfidita de Siaj fratoj, velkis en puto. Ĉi tiuj unuaj kaj pasiaj elverŝoj de Animo luktanta senpezigi sin en la izoliteco de libervola ekzilo – el kiuj, tamen, bedaŭrinde multaj perdiĝis por estontaj generacioj – estas kune kun la Tabelo Kullu’ṭ-Ṭa’ám kaj la poemo kun la titolo Rashḥ-i-‘Amá, revelaciitaj en Teherano, la unuaj fruktoj de Lia Dia Plumo.

Ili estas la antaŭantoj de tiuj senmortaj verkoj – la Kitáb-i- Íqán, la Kaŝitaj Vortoj kaj la Sep Valoj – kiuj en la jaroj antaŭ Lia Deklaro en Bagdado tiel multe riĉigos la konstante ŝvelantan kvanton de Liaj verkoj, kaj kiuj pavimos la vojon al plia florado de Lia profeta genio en Lia epokfara Proklamo al la mondo pere de potencaj Epistoloj al la reĝoj kaj regantoj de la homaro, kaj fine, dum la krona plenumiĝo de Lia Misio, per la Leĝoj kaj Preceptoj de Lia Religiosistemo formulitaj dum Li estis enfermita en la Plej Granda Prizono en Akko. loĝanto de Sulajmanijo kiu posedis grundon en la proksimeco, serĉis kaj kontaktis Lin sekve de sonĝo kiun li havis pri la Profeto Mohamedo. Nelonge post kiam establiĝis ĉi tiu kontakto, vizitis Lin Shaykh Ismá‘íl, la gvidanto de la Khálídíyyih Ordeno kaj ankaŭ loĝanta en Sulajmanijo, kaj sukcesis post ripetaj petoj akiri Lian konsenton translokiĝi al tiu urbo.

Intertempe Liaj geamikoj en Bagdado estis eltrovintaj Lian kieeston kaj sendis la bopatron de Áqáy-i-Kalím, Shaykh Sulṭán, por petegi Lin reveni; kaj estis nun, kiam Li vivis en Sulajmanijo, en ĉambro apartenanta al la Takyiy- i-Mawláná Khálid (teologia seminario), ke ilia mesaĝisto alvenis.

»Mi trovis«, diris tiu Shaykh Sulṭán rakontante siajn travivaĵojn al Nabíl, »ĉiujn tiujn, kiuj vivis kun Li en tiu ejo, de ilia Mastro ĝis al la plej humila novico, tiel enamiĝintaj kaj forportitaj de sia amo al Bahá’u’lláh, kaj tiel nepreparitaj konsideri la eblecon de Lia foriro, ke mi estis certa ke ili senhezite ĉesigus mian vivon, se mi informus ilin pri la celo de mia veno.« Shaykh Sulṭán rakontis ke Bahá’u’lláh nelonge post Sia alveno en Kurdio per Siaj propraj kontaktoj kun Shaykh ‘Uthmán, Shaykh ‘Abdu’r-Raḥmán kaj Shaykh Ismá‘íl, la honoritaj kaj nekontestitaj gvidantoj de respektive la Naqshbandíyyih, la Qádiríyyih kaj la Khálidíyyih Ordenoj, povis komplete gajni al Si iliajn korojn kaj establi Sian superecon super ili.

La unua el tiuj, Shaykh ‘Uthmán, inkludis inter siaj adeptoj neniujn malpli eminentajn ol mem la sultanon kaj ties kunularon. La dua, responde al kies peto estis poste revelaciita la »Kvar Valoj«, posedis la neŝanceleblan anecon de minimume cent mil devotaj sekvantoj, dum la tria estis tiel alte honorata de siaj subtenantoj ke ili konsideris lin egala kun Khálid, la fondinto de la Ordeno. Kiam Bahá’u’lláh alvenis en Sulajmanijo komence neniu suspektis Lin, pro Lia strikta silento kaj sindetenema sinteno, posedi ian kleron aŭ saĝon. Estis nur hazarde, ke vekiĝis la scivolemo de la kleraj docentoj kaj studentoj de tiu seminario; unu el la studentoj, kiu zorgis pri Li, montris al ili specimenon de Lia ekskvizita kaligrafio kaj tio instigis ilin aliri Lin kaj testi Lian nivelon de lerto en la artoj kaj sciencoj praktikataj de ili. Tiu seminario famis pro siaj vastaj fondusoj, siaj multaj takyih-oj kaj sia asociiteco kun Ṣaláḥi’d-Dín-i-Ayyúbí kaj ties posteuloj; kelkaj el la plej eminentaj reprezentantoj de sunaisma Islamo estis venintaj de ĝi kaj instruintaj ĝiajn maksimojn; kaj nun delegacio, gvidata de Shaykh Ismá‘íl mem kaj konsistanta el ĝiaj plej eminentaj doktoroj kaj plej distingitaj studentoj, renkontiĝis kun Bahá’u’lláh kaj, trovante Lin ema respondi ajnajn demandojn, kiujn ili deziris starigi al Li, petis Lin dum aro da laŭvicaj kunvenoj ekspliki por ili la konfuzigajn kaj nekompreneblajn erojn, kiujn enhavis la Futúḥát-i-Makkíyyih, la celebrata verko de la fama Shaykh Muḥyi’d-Dín-i-‘Arabí.

»Dio estas Mia atestanto«, estis la tuja respondo de Bahá’u’lláh al la klera delegacio, »ke neniam Mi vidis la libron, kiun vi mencias. Mi tamen konsideras, per la potenco de Dio, ... facile plenumebla kion ajn vi deziras Min fari.« Instrukciante unu el ili voĉlegi al Li ĉiutage paĝon de tiu libro, Li povis tiel mirige solvi ilian perpleksecon, ke ili perdiĝis en admiro. Ne kontentiganta Sin per nura ekspliko de la neklaraj eroj de la teksto, Li interpretis por ili la pensadon de ĝia aŭtoro, klarigis lian doktrinon kaj disvolvis lian intencon.

Foje Li eĉ ne detenis Sin pridemandi la solidecon de certaj pozicioj troviĝantaj en tiu libro, mem degnis doni ĝustan prezenton de la miskomprenitaj temoj kaj subtenis tion per pruvoj kaj evidentaj argumentoj, kiuj plene konvinkis Liajn aŭskultantojn. Mirigitaj per la profundeco de Lia saĝo kaj la amplekso de Lia kompreno, estis ili instigitaj peti de Li kion ili konsideris esti konvinka kaj fina evidento de la unika potenco kaj scio, kiujn nun iliavide Li ŝajnis posedi. »Neniu inter la mistikuloj, la saĝuloj kaj la kleruloj«, ili asertis petante de Li tiun plian favoron, »ĝis nun pruviĝis kapabla verki poemon en rimo kaj metro identa kun tiu de la pli longa el la du odoj kun la titolo Qáṣidiy-i-Tá‘íyyih verkita de Ibn-i-Fáriḍ. Ni petas vin skribi por ni poemon en tiu sama metro kaj rimo.« Ĉi tiu peto ricevis konsenton kaj Li diktis ne malpli ol du mil versojn en ekzakte la maniero de ili specifita; el tiuj Li elektis cent dudek sep, kiujn konservi Li permesis al ili, juĝanta ke la temo traktata en la cetero estis ankoraŭ tro frua kaj neadekvata por la bezonoj tiutempaj.

Estas tiuj samaj cent dudek sep versoj el kiuj konsistas la Qáṣidiy-i-Varqá’íyyih, tiel tre konata al Liaj arabe parolantaj sekvantoj kaj ĝenerale cirkulanta inter ili.

Tia estis ilia reago je ĉi tiu miriga demonstro de la sagaco kaj genio de Bahá’u’lláh, ke ili unuanime agnoskis, ke ĉiu unuopa verso de tiu poemo senescepte estis dotita per forto, beleco kaj potenco vaste superantaj ion ajn enhavata en aŭ la maĵora aŭ la minora odoj verkitaj de tiu celebrita poeto. Ĉi tiu epizodo, nekontesteble la plej elstara inter la eventoj kiuj okazis dum la du jaroj dum kiuj Bahá’u’lláh forestis el Bagdado, treege stimulis la intereson kun kiu kreskanta nombro el la ulemoj, la kleruloj, la ŝejkoj, la doktoroj, la sanktuloj kaj princoj, kiuj kolektiĝis en la seminarioj de Sulajmanijo kaj Kirkuko, nun sekvis Liajn ĉiutagajn agadojn.

Pere de Siaj multaj konversacioj kaj epistoloj Li malfermis novajn perspektivojn al ili, solvis la kon- fuzojn, kiuj agitis iliajn mensojn, klarigis la internan signifon de multaj ĝis tiam neklaraj eroj en la verkoj de diversaj komentistoj, poetoj kaj teologoj, kaj akordigis la ŝajne kontraŭdirajn asertojn, kiuj abundis en tiuj disertacioj, poemoj kaj traktatoj. Tiaj estis la estimo kaj respekto por Li, ke iuj konsideris Lin esti Unu el la »Viroj de l’ Nevidata«, aliaj kalkulis Lin inter la lertuloj de la alĥemio kaj la aŭgurado, ankoraŭ aliaj nomis Lin »pivoto de la universo«, dum konsiderinda nombro inter Liaj admirantoj eĉ ne hezitis kredi ke Lia rango ne estis malplia ol tiu de profeto. Kurdoj, araboj kaj persoj, kleruloj kaj analfabetoj, alt- kaj malaltranguloj, junuloj kaj olduloj, kiuj konatiĝis kun Li, renkontis Lin per egala respektego kaj multaj el inter ili kun vera kaj profunda amo – kaj tio malgraŭ certaj asertoj kaj aludoj pri Sia rango faritaj de Li publike, kiuj, se ili estus venintaj el la buŝo de iu ajn alia ano de Lia gento, estus provokinta tian furiozon ke estus endanĝerigita Lia vivo. Estas do nesurprize ke Bahá’u’lláh mem en la Lawḥ-i- Maryam nomis tiun tempon de Sia ermitiĝo »la plej potencan ateston« kaj »la plej perfektan kaj konvinkan evidenton« pri la vero de Sia Revelacio. »Ene de mallonga tempo«, estas la propra atesto de ‘Abdu’l-Bahá, »Kurdio estis magnetizita per Lia amo.

Dum ĉi tiu periodo Bahá’u’lláh vivis en malriĉeco. Liaj vestoj estis tiuj de povruloj kaj senhavuloj. Lia nutraĵo estis tiu de la senhavaj kaj humilaj. Etoso de majesto aŭreolis super Li kiel la suno je tagmezo. Ĉie oni Lin ege respektis kaj amis.« Dum estis metataj la fundamentoj de la estonta grandeco de Bahá’u’lláh en fremda lando kaj meze de fremda popolo, la situacio de la Báb-a komunumo ĉiam pli rapide malboniĝadis. Kontentaj kaj kuraĝigitaj per Lia neatendita kaj longdaŭra retiriĝo de la scenejo de Sia agado la instigantoj de fifaroj kune kun siaj devojigitaj kunuloj estis vigle okupitaj etendi la gamon de siaj fiaj agadoj. Mírzá Yaḥyá, kiu plej multe de la tempo sin enfermis en sia domo, pere de sia korespondado kun tiuj babanoj kiujn li tute fidis, sekrete direktis kampanjon, kiu celis tute senkreditigi Bahá’u’lláh- on. Timante iujn eventualajn oponantojn li estis sendinta unu sian subtenanton, Mírzá Muḥammad-i-Mázindarání, al Azerbajĝano kun la eksplica celo murdi Dayyán-on, la »deponejon de la ekkono de Dio«, kiun li kromnomis »Patro de Maljustaĵoj« kaj stigmatizis kiel »Tághút«

– kaj kiun la Báb estis laŭdinta kiel la »Tria Litero kredonta je Tiu, Kiun Dio manifestos«. En sia malsaĝeco li krome persvadis Mírzá Áqá Ján-on iri al Núr kaj tie atendi taŭgan momenton por fari sukcesan atencon je la vivo de la suvereno. Liaj senhonto kaj impertinento tiel kreskis, ke li mem faris ion – kaj poste permesis al Siyyid Muḥammad ripeti tion – kio estis tiel naŭza, ke Bahá’u’lláh ĝin nomis »plej grava perfido«, io kio malhonorigis la Báb-on kaj kio »surverŝis per tristo ĉiujn landojn«. Li eĉ, kiel plian pruvon de sia ega krimeco, ordonis ke la kuzo de la Báb, Mírzá ‘Alí-Akbar, fervora admiranto de Dayyán, estu sekrete ekzekutita – komando kiu estis plenumita per tuta sia mal- justeco. Siyyid Muḥammad – al kiu nun lia mastro, Mírzá Yaḥyá, estis doninta plenan agoliberon – estis kolektinta ĉirkaŭ si, kiel klare konfirmas tion Nabíl, kiu tiutempe estis kun li en Karbalao, aron da brutaluloj, al kiuj li permesis kaj kiujn li eĉ instigis nokte forkapti la turbanojn de la kapoj de riĉaj pilgrimantoj kolektiĝintaj en Karbalao, ŝteli iliajn ŝuojn, forrabi la manuskriptojn kaj kandelojn el la sanktejo de Imamo Ḥusayn, kaj forpreni la trinktasojn de la publikaj fontanoj. Ĉe Nabíl povis la profunda degenero de ĉi tiuj tiel nomataj adeptoj de la Kredo de la Báb nur elvoki la memoron pri la nobla rezignemo elmontrita de la kunuloj de Mullá Ḥusayn, kiuj, je la sugesto de sia gvidanto, estis malŝate forĵetintaj al la vojrando la oron, la arĝenton kaj la turkisojn en sia posedo, aŭ elmontrita per la konduto de Vahíd, kiu rifuzis permesi la forsavon de eĉ la plej senvaloraj inter la trezoroj de sia lukse meblita domo en Jazdo antaŭ ol ĝin prirabis la kanajlaro, aŭ elmontrita per la decido de Ḥujjat ne permesi al siaj kunuloj, kiuj troviĝis rande de malsatmorto, meti sian manon al la propraĵoj de iuj aliaj, malgraŭ ke tio savus al ili la propran vivon.

Tia estis la senhonto kaj impertinento de ĉi tiuj demoralizitaj kaj misgviditaj babanoj, ke, laŭ la atesto de ‘Abdu’l-Bahá, ne malpli ol dudek kvin personoj arogis al si deklaron esti Tiu Promesito antaŭdirita de la Báb! Tiel malprosperis ilia sorto ke apenaŭ ili aŭdacis montri sin publike. Kurdoj kaj persoj, kiam tiuj renkontis ilin surstrate, konkuris inter si fitrakti ilin kaj aperte kalumnii la Kozon, kiun ili konfesis. Estas do nesurprize ke reveninte al Bagdado Bahá’u’lláh priskribis la tiaman situacion per jenaj vortoj: »Ni trovis ne pli ol manplenon da animoj, feblaj kaj malkuraĝaj, ne, tute perditaj kaj mortaj.

La Kozo de Dio ĉesis esti sur ies lipoj, kaj neniu koro emis akcepti ĝian mesaĝon.«

Tia estis la kordoloro, kiu ekposedis Lin je la alveno, ke dum kelka tempo Li rifuzis forlasi Sian domon escepte por Siaj vizitoj al Káẓimayn kaj por fojaj renkontiĝoj kun malmultaj el Siaj amikoj, kiuj loĝis en tiu urbo kaj en Bagdado. La tragika situacio estiĝinta dum Lia dujara foresto nun devige postulis Lian revenon. »El la Mistika Fonto«, Li mem klarigas en la Kitáb-i-Íqán, »venis la alvoko, kiu igis Nin reveni al la loko de kie Ni estis foririnta. Cedante Nian volon al la Lia, submetiĝis Ni je Lia ordono.« »Je Dio krom Kiu estas neniu alia Dio!« estas Lia emfaza konfirmo al Shaykh Sulṭán, kiel Nabíl tion raportas en sia kroniko, »Se ne pro Mia rekono de la fakto, ke la benita Kozo de la Primara Punkto troviĝis rande de kompleta pereo kaj tiel la tuta sankta sango fluigita sur la pado de Dio estus vane verŝita, Mi neniel konsentus reveni al la homoj de la Bajano kaj lasus ilin adori plu la idolojn, kiujn ilia imago estis forminta.«

Eĉ Mírzá Yaḥyá, tute konscia pri tio, kien per sia nebridita estrado de la Kredo li estis ĝin kondukinta, estis insiste kaj skribe petinta Lin reveni. Ne malpli urĝaj estis la petegoj de Liaj familianoj kaj amikoj, precipe de Lia 12-jaraĝa filo, ‘Abdu’l-Bahá, Kies animon tiel konsumis malfeliĉo kaj soleco, ke, kiel Li asertis en konversacio registrita de Nabíl en ties kroniko, Li post la foriro de Bahá’u’lláh jam dum Sia knaba aĝo maljuniĝis.

Decidante fini la tempon de Sia ermitiĝo Bahá’u’lláh adiaŭis al la ŝejkoj de Sulajmanijo, kiuj nun apartenis al Liaj plej fervoraj kaj, kiel ilia estonta konduto montros, plej lojalaj admirantoj. Akom- panata de Shaykh Sulṭán Li revenis al Bagdado, al »la bordoj de la Rivero de l’ Afliktoj«, kiel Li mem nomis ĝin. Li vojaĝis en mal- rapidaj etapoj, konscia, kiel Li deklaris al Sia kunvojaĝanto, ke ĉi tiuj finaj tagoj de Sia retiriĝo estis »la solaj tagoj de paco kaj trankvilo«

lasitaj al Li, »tagoj, kiuj neniam ree estos al Mi destinitaj.«

8. La ekzilo de Bahá'u'lláh en Irako (daŭrigo) SEGPB08

Add range:

Je la 12a de raĵabo 1272 p.h.

(la 19a de marto 1856) Li alvenis en Bagdado, ekzakte du lunajn jarojn post Sia foriro al Kurdio. 8. La ekzilo de Bahá’u’lláh en Irako (daŭrigo) 200 La reveno de Bahá’u’lláh el Sulajmanijo al Bagdado estas pleje signifa turnopunkto en la historio de la unua bahaa jarcento. Atinginte sian plejan malfluson, nun la tajdo de la fortunoj de la Kredo ree komencis altiĝi kaj estis destinita flusi plu, konstante kaj grandforte, ĝis al nova akvomarka alto, kiu ĉifoje asociiĝas kun la Deklaro de Lia Misio tuj antaŭ Lia ekzilo al Konstantinopolo. Kun Lia reveno al Bagdado establiĝis tiel firma ankro kiel la Kredo neniam ĝis nun en sia historio ĝin havis. Neniam antaŭe, krom dum siaj unuaj tri jaroj, povis aserti tiu Kredo posedi fiksan kaj alireblan centron, al kiu ĝiaj anoj povis turniĝi por esti gvidataj kaj el kiu ili kontinue kaj senobstrukce ricevadis inspiron. Ne malpli ol duono de la mallonga misio de la Báb pasis je la plej fora landlimo de Lia denaska lando, kie Li estis enfermita kaj efektive fortranĉita de la plejmulto de Siaj disĉiploj. La periodon tuj post Lia martiriĝo markis konfuzo eĉ pli plorinda ol la izoliteco kaŭzita per Lia devigita mallibereco. Kaj ankaŭ kiam aperis la de Li antaŭdirita Revelacio ne sekvis tion tuja deklaro, kiu ebligus al la membroj de la distirita komunumo kolektiĝi ĉirkaŭ sia atendita savanto. La kaŝiĝo de Mírzá Yaḥyá, la ĝis la manifestiĝo de la Promesito provizore nomumita centro, daŭradis; la naŭmonatan foreston de Bahá’u’lláh el Sia denaska lando, pro vizito al Karbalao, rapide sekvis Lia malliberigo en la Síyáh-Chál, Lia ekzilo al Irako, kaj poste Lia ermitiĝo en Kurdio – ĉio tio kombiniĝis al plilongigo de la fazo de malstabileco kaj streĉiteco, kiun devis trapasi la babisma komunumo.

Malgraŭ ke Bahá’u’lláh ne rivelis la misteron ĉirkaŭ Sia propra pozicio, povis la babanoj nun fine centri siajn esperojn kaj siajn agadojn ĉirkaŭ Tiu, je Kiu ili kredis (kion ajn ili konsideris esti Lia rango) kaj Kiu kapablis certigi la stabilecon kaj senmakulecon de ilia Kredo.

La orientiĝo, kiun tiel ricevis la Kredo, kaj la fiksiteco de la centro, al kiu nun gravitis ĝi en unu aŭ alia formo, daŭras esti elstaraj ĝiaj trajtoj, kiujn neniam denove ĝi malhavos.

Kiel jam ni vidis, la Kredo de la Báb estis atinginta preskaŭan estingon sekve de la sinsekvaj kaj fortegaj batoj kiujn ĝi ricevis. Kaj la potenca Revelacio donita al Bahá’u’lláh en la Síyáh-Chál ne povis tuj estigi iajn videblajn rezultojn tiaspecajn ke ili stabilige influus la preskaŭ disfalintan komunumon. La neatendita ekzilo de Bahá’u’lláh estis plia frapo por ĝiaj membroj, kiuj estis kutimiĝ- intaj meti sian fidon je Li. La forŝlosiĝado kaj neniofarado de Mírzá Yaḥyá pli akcelis la jam komenciĝintan procezon de diseriĝo. Kaj la longdaŭra ermitiĝo de Bahá’u’lláh en Kurdio estis ŝajne sigelinta ĝian kompletan disfalon.

Nun tamen la tajdo, kiu atingis tiel alarmigan malfluson, turniĝis kaj, kiam ĝi leviĝis al la punkto de la inundo, kunvenigis tiujn netakseblajn benojn, kiuj heroldis la anoncon de la Revelacio jam sekrete rivelita al Bahá’u’lláh.

Ne estus troigo diri ke dum la sep jaroj etendiĝintaj inter la rea transpreno de Lia laboro kaj la deklaro de Lia profeta misio – jaroj al kiuj ni nun direktas nian atenton – naskiĝis kaj malrapide formiĝis la bahaa komunumo, sub la nomo kaj en la formo de releviĝanta babisma komunumo kaj malgraŭ tio ke ĝia Kreinto ankoraŭ kamufliĝis kaj plu laboris kiel unu el la plej eminentaj disĉiploj de la Báb. Tio estis periodo, dum kiu la prestiĝo de la nominala kapo de la komunumo konstante malaperadis de la scenejo kaj paliĝis antaŭ la kreskanta splendo de Li, Kiu estis ĝia efektiva Gvidanto kaj Redemptoro. Tio estis periodo, dum kiu maturiĝis kaj estis rikoltitaj la unuaj fruktoj de ekzilo dotita per netakseblaj ivoj. Tio estis periodo, kiu eniros la historion kiel iu dum kiu la prestiĝo de la rekreita komunumo treege pliboniĝis, ĝia moro komplete renoviĝis, ĝia rekono de Li, Kiu rehabilitis ĝian bonfarton, entuziasme certiĝis, ĝia literaturo grandege riĉigis, kaj ĝiaj venkoj super siaj novaj oponantoj universale agnoskiĝis. La prestiĝo de la komunumo, kaj precipe tiu de Bahá’u’lláh, komencis nun, ekde sia unua ekestiĝo en Kurdio, pli kaj pli kreskadi ĝis al kresĉendo.

Apenaŭ Bahá’u’lláh denove ekkaptis la bridojn de la aŭtoritato pri kiu Li estis rezigninta, kiam jam la piaj admirantoj postlasitaj de Li en Sulajmanijo komencis multnombre venadi al Bagdado – kun la nomo »derviŝo Muḥammad« sur siaj lipoj kaj kun la »domo de Mírzá Músá la babano« kiel sia celo.

Mirigite per tio ke ili vidis svarmi je la domo de Bahá’u’lláh tiom da ulemoj kaj sufianoj el Kurdio, de kaj la Qádiríyyih kaj la Khálidíyyih Ordenoj, kaj instigite de rasa kaj interkonfesia rivaleco, la religiaj gvidantoj de la urbo, kiel la fama Ibn-i-Álúsí, la muftio de Bagdado, kune kun Shaykh ‘Abdu’s- Salám, Shaykh ‘Abdu’l-Qádir kaj Siyyid Dáwúdí, komencis serĉi Lian ĉeeston kaj, esti akirintaj tute kontentigajn respondojn al la kelkaj siaj pridemandoj, enskribiĝis inter la aro de Liaj plej unuaj admirantoj. Ke ĉi tiuj elstaraj gvidantoj senrezerve rekonis tion, kio distingis la karakteron kaj la konduton de Bahá’u’lláh, unue stimulis la scivolemon kaj pli poste elvokis la senliman laŭdon de grandnombro da observantoj ankaŭ de malpli elstara pozicio, inter kiuj troviĝis poetoj, mistikuloj kaj altranguloj, kiuj aŭ loĝis en aŭ vizitis la urbon. Ŝtatoficistoj – la plej eminentaj inter tiuj estis ‘Abdu’lláh Páshá kaj lia leŭtenanto Maḥmúd Áqá, kaj Mullá ‘Alí Mardán, bonkonata kurdo en tiuj rondoj – iom post iom venis en kontakto kun Li kaj kontribuis al konigi ankaŭ eksterlanden Lian rapide disvastiĝantan famon. Kaj ne povis tiuj distingitaj persoj, kiuj aŭ loĝis en Bagdado kaj ĝia ĉirkaŭaĵo aŭ kiel pilgrimantoj vizitis la tieajn sanktejon, resti imunaj je la sorĉo de Lia ĉarmo. Princoj de reĝa sango, inter kiuj estis tiaj eminentuloj kiel la Ná’ibú’l-Íyálih, la Shuja‘u’d-Dawlih, la Sayfu’d-Dawlih, kaj Zaynu’l-‘Ábidín Khán, la Fakhru’d-Dawlih, same nerezisteble entiriĝis en la ĉiam pli vastiĝantan rondon de Liaj kontaktoj kaj konatoj.

Tiuj, kiuj dum la dujara foresto de Bahá’u’lláh el Bagdado tiel persiste insultis kaj laŭte mokis Liajn kunulojn kaj familianojn, estis nun jam plejparte silentigitaj. Ne malkonsiderinda nombro inter ili nun ŝajnigis respekti kaj estimi Lin. Kelkaj asertis esti Liaj defendantoj kaj subtenantoj, dum aliaj deklaris dividi Liajn kredkonvinkojn kaj efektive enviciĝis inter la anoj de la komunumo al kiu Li apartenis. Tia estis la reago, kiu estiĝis, ke eĉ iun el ili oni aŭdis distrumpeti ke jam en la jaro 1250 p.h. – do, jam jardekon antaŭ la Deklaro de la Báb – li perceptis kaj adoptis la veron de Lia Kredo!

La situacio komplete renversiĝis ene de nur kelkaj jaroj post kiam Bahá’u’lláh revenis el Sulajmanijo.

La domo de Sulaymán-i- Ghannám – kiu poste ricevis la oficialan nomumon Bayt-i-A‘ẓam (la Plej Granda Domo) – tiutempe konata kiel la domo de Mírzá Músá la babano, ekstreme modesta loĝejo situanta en la kvartalo Karkh najbare al la okcidenta bordo de la rivero, kie la familio de Bahá’u’lláh ekloĝis antaŭ Lia reveno el Kurdio, nun fariĝis la fokusa centro por granda nombro da serĉantoj, vizitantoj kaj pilgrimantoj, inklude de kurdoj, persoj, araboj kaj turkoj, kaj apartenantaj al Islamo, Judismo kaj Kristanismo. Ĝi krome fariĝis vera sanktejo, al kiu rifuĝis la viktimoj de la maljusteco de la oficiala reprezentanto de la persa registaro, esperante ricevi helpon kontraŭ la de ili suferataj maljustaĵoj.

Samtempe alfluo de persaj babanoj, kies sola celo estis atingi la ĉeeston de Bahá’u’lláh, ŝveligis la torenton de vizitantoj, kiuj fluadis tra Liaj gastamaj pordoj. Ili ne povis ne vaste kontribui al la plivastiĝo kaj progreso de la nove renaskiĝinta Kredo kiam je sia reveno al sia denaska lando ili reportis nenombreblajn atestojn, kaj voĉajn kaj skribajn, pri Lia konstante kreskanta potenco kaj gloro. Kvar el la kuzoj de la Báb kaj Ties patrina onklo, Ḥájí Mírzá Siyyid Muḥammad, nepino de ŝaho Fatḥ-‘Alí kaj fervora admirantino de Táhirih, kromnomita Varaqatu’r-Riḍván, la erudicia Mullá Muḥammad-i-Qá’iní, kromnomita Nabíl-i-Akbar, la jam fama Mullá Ṣádiq-i-Khurásání, kromnomita Ismu’lláhu’l- Aṣdaq, kiu kun Quddús estis humilige persekutita en Ŝirazo, Mullá Báqir, unu el la Literoj de l’ Vivanto, Siyyid Asadu’lláh, krom- nomita Dayyán, la althonorata Siyyid Javád-i-Karbilá’í, Mírzá Muḥammad-Ḥasan kaj Mírzá Muḥammad-Ḥusayn, pli poste eternigitaj per la titoloj de respektive Sulṭánu’sh-Shuhadá kaj Maḥbúbu’sh-Shuhadá (Reĝo de Martiroj kaj Amato de Martiroj), Mírzá Muḥammad-‘Alíy-i-Nahrí, kies filino, je pli posta dato, edzine ligiĝis al ‘Abdu’l-Bahá, la senmorta Siyyid Ismá‘íl-i-Zavári’í, Ḥájí Shaykh Muḥammad, de la Báb kromnomita Nabíl, la klera Mírzá Áqáy-i-Munír, kromnomita Ismu’lláhu’l-Muníb, la eltenema Ḥájí Muḥammad-Taqí, kromnomita Ayyúb, Mullá Zaynu’l-‘Ábidín, kromnomita Zaynu’l-Muqarrabín, kiu rangis kiel altestimata muĝtahido – ĉiuj ĉi estis inter la vizitantoj kaj kundisĉiploj, kiuj transpaŝis Lian sojlon, kaptis eron de la splendo de Lia majesto, kaj vaste kaj fore komunikis la kreivan influon inspiritan al ili per sia kontakto kun Lia spirito. Mullá Muḥammad-i-Zarandí, krom- nomita Nabíl-i-A‘ẓam, kiun ja bone oni povas nomi Lian Poeto- Laŭreanton, Lian kronikiston kaj Lian nelacigeblan disĉiplon, jam aliĝis al la ekzilitoj kaj eklanĉis sian longan kaj penan sinsekvon da vojaĝoj al Persio por antaŭenigi la Kozon de sia Amato.

Eĉ tiuj, kiuj en sia malsaĝeco kaj aŭdaco en Bagdado, en Karbalao, en Ĥomo, en Kaŝano, en Tabrizo kaj en Teherano estis arogintaj al si la rajton alpreni la titolon de »Tiu, Kiun Dio manifestos«, estis plejparte instinkte gvidataj serĉi Lian ĉeeston, konfesi sian eraron kaj peti Lian pardonon. Kun la tempopaso fuĝintoj kun siaj edzinoj kaj infanoj, pelitaj per la konstanta timo de persekutado, serĉis la relativan sekurecon donatan al ili per la proksimeco de Tiu, Kiu jam fariĝis la kolektiĝa celo por la membroj de arde ĉagrenita komunumo. Persoj de alta eminenteco, vivantaj en ekzilo kaj vid-al-vide de la kreskanta prestiĝo de Bahá’u’lláh rezignantaj pri la postuloj de modereco kaj prudento, sidis, forgesema pri sia fiero, ĉe Liaj piedoj kaj sorbis, ĉiu laŭ sia kapablo, porcion de Lia spirito kaj saĝo. Iuj el la pli ambiciaj inter ili, kiel Abbás Mírzá, filo de ŝaho Muḥammad, la Vazír-Niẓám, kaj Mírzá Malkam Khán, kaj ankaŭ certaj oficistoj de fremdaj registaroj, provis en sia miopeco akiri Lian subtenon kaj asiston por la antaŭenigo de la propraj planoj kiujn ili vartis en sia koro, planoj kiujn Li senhezite kaj severe kondamnis. Ankaŭ la tiama reprezentanto de la brita registaro, kolonelo Sir Arnold Burrowes Kemball, ĉefkonsulo en Bagdado, ne malsensis la pozicion, kiun Bahá’u’lláh nun okupis. Tiu, komencante amikan korespondadon kun Li, kiel atestis Bahá’u’lláh mem, ofertis al Li la protekton de brita civitaneco, vizitis Lin persone kaj pretis transdoni al reĝino Viktorino ajnan komunikon, kiun eble Li volus sendi al ŝi. Li eĉ esprimis sian pretecon aranĝi translokigon de Lia rezidejo al Barato aŭ iu ajn loko plaĉa al Li. Ĉi tiun sugeston Bahá’u’lláh malakceptis elektante plu loĝi en la regejo de la sultano de Turkio. Kaj fine, dum la lasta jaro de Sia estado en Bagdado, la guberniestro Námiq-Páshá, impresita per la multaj signoj de estimo kaj admiro por Li, vizitis Lin por pagi sian personan tributon al Tiu, Kiu estis jam akirinta tiel klare videblan venkon super la koroj kaj animoj de tiuj, kiuj renkontis Lin. Tiel profunda estis la respekto de la guberniestro por Tiu, Kiun li konsideris esti unu el la Lumoj de la tiutempo, ke li nur post la paso de tri monatoj, dum kiuj li estis ricevinta kvin sinsekvajn ordonojn de ‘Álí Páshá, kapablis sin devigi informi Bahá’u’lláh-on pri la deziro de la turka registaro ke Li venu al la ĉefurbo. Je iu okazo, kiam ‘Abdu’l-Bahá kaj Áqáy-i-Kalím estis delegitaj de Bahá’u’lláh viziti lin, ilin bonvenigis li per tia pompa ceremonio ke la vicguberniestro deklaris, ke laŭ lia scio neniam iu el la altranguloj de la urbo estis ricevinta de iu guberniestro tiel varman kaj ĝentilegan akcepton.

Efektive estis sultano ‘Abdu’l-Majíd tiel frapita per la favoraj raportoj ricevitaj pri Bahá’u’lláh de la sinsekvaj guberniestroj de Bagdado (tio ĉi estas la propra atesto farita de la vicguberniestro al Bahá’u’lláh mem), ke li daŭre rifuzis akcepti la petojn de la persa registaro Lin aŭ liveri al ĝia reprezentanto aŭ ordoni Lian forpelon de la turka teritorio.

Je neniu antaŭa okazo ekde la ekestiĝo de la Kredo, eĉ ne dum 2010 la tagoj kiam la Báb en Isfahano, en Tabrizo kaj en Chihríq estis aklamata per la ovacioj de entuziasma popolamaso, estis iu ĝia subtenanto leviĝinta al tia alta eminenteco en la publika konscio aŭ estis tiel vaste kaj tiel potence influinta tiel diversecan rondon de admirantoj. Tamen, kiel ajn senprecedenca estis la influo de Bahá’u’lláh dum tiu pratempo de la Kredo, kiam Li vivis en Bagdado, ja estis ĝia tiutempa etendiĝo modesta kompare kun la vastega famo, kiun akiris la Kredo je la finiĝo de tiu sama periodo kaj pere de la rekta inspiro de la Centro de Lia Interligo sur kaj la eŭropa kaj la amerika kontinentoj.

La supereco atingita de Bahá’u’lláh nenie pli bone montriĝis ol per Lia kapablo plilarĝigi la perspektivon kaj transformi la karakteron de la komunumo al kiu Li apartenis. Kvankam mem nominale babano kaj kvankam ankoraŭ la enhavo de la Bajano estis konsiderata liga kaj netuŝebla, kapablis Li enradikigi normon kiu, kvankam ja akordigebla kun ĝiaj principoj, etike superis la plej altajn principojn establitajn de la babisma religisistemo. Krome la bonefikaj kaj fundamentaj veroj, kiujn advokatis la Báb kaj kiuj estis aŭ malklariĝintaj, aŭ neglektitaj, aŭ misprezentitaj, estis nun de Bahá’u’lláh eksplikataj, reasertataj kaj freŝe enkondukataj en la komunan vivon de la komunumo kaj en la animojn de la individuoj, kiuj konsistigis ĝin. La distanciĝo de la Kredo de la Báb disde ĉiu formo de politika agado kaj de ĉiuspecaj sekretaj asocioj kaj frakcioj; la emfazo donita al la principo de senperforto; la neceso de strikta obeado de establita aŭtoritato; la deviga malpermeso de ĉiaspeca divida agitado, de klaĉi, venĝi kaj disputi; la emfazo donita al sincereco, afableco, humileco kaj pieco, al honesteco kaj veramo, ĉasteco kaj fideleco, al justeco, toleremo, kamaradeco, amikeco kaj konkordo, al la studado de artoj kaj sciencoj, al sinofero kaj abnegacio, al pacienco, anima firmeco kaj submetiĝo je la volo de Dio – ĉio ĉi konsistigas la plej gravajn trajtojn de etika kondutokodo, kiun nemiskompreneble atestas la dum tiuj jaroj de la nelacigebla plumo de Bahá’u’lláh revelaciitaj libroj, traktatoj kaj epistoloj.

»Pere de la helpo de Dio kaj Lia dia graco kaj kompato«, Li mem skribis rilate al la karaktero kaj sekvoj de Sia propra agado dum tiu periodo, »revelaciis Ni, kiel abundan pluvon, Niajn versojn kaj ilin sendis al diversaj mondopartoj.

Pere de Niaj saĝaj konsiloj kaj amemaj admonoj Ni ĉiujn homojn, kaj precipe ĉi tiun popolon, admonis kaj al ili malpermesis ribeli, kvereli, disputi aŭ konflikti. Rezulte de tio kaj per la graco de Dio transformiĝis spitema kapriceco kaj malsaĝeco al pieco kaj komprenemo, kaj militaj armiloj transformiĝis al instrumentoj de l’ paco.« »Bahá’u’lláh«, konfirmis ‘Abdu’l-Bahá, »post Sia reveno (el Sulajmanijo) faris tiajn energiajn klopodojn eduki kaj trejni ĉi tiun komunumon, reformi ĝiajn kondutmanierojn, reguligi ĝiajn aferojn kaj rehabiliti ĝian fortunon, ke post nelonge ĉiuj ĉi problemoj kaj misoj estis estingitaj kaj pleja paco kaj trankvilo ekregis la homkorojn.« Kaj plie: »Kiam estis ĉi tiuj fundamentaj principoj establitaj en la koro de la anoj de ĉi tiu popolo, agis ili ĉie tiamaniere, ke en la takso de la aŭtoritatuloj ili famiĝis pro la senmakuleco de sia karaktero, la firmeco de sia koro, la pureco de siaj motivoj, la laŭdindeco de siaj faroj kaj la elstareco de sia konduto.«

La elstara karaktero de la instruoj prezentitaj de Bahá’u’lláh dum tiu periodo eble plej bone ilustriĝas per la sekva deklaro farita de Li tiutempe al ŝtatoficisto raportinta al Li, ke pro la sindediĉo al Lia persono atestita de iu malbonfarinto hezitis li apliki al tiu la kriman punon merititan: »Diru al li, ke neniu en ĉi tiu mondo povas aserti ian rilaton al Mi escepte de tiuj, kiuj en ĉiuj siaj faroj kaj en sia konduto sekvas Mian ekzemplon tiamaniere, ke ĉiuj popoloj de la tero ne povus malhelpi ilin fari kaj diri tion, kio estas konvena kaj deca.« »Se ĉi tiu Mia frato«, Li plie deklaris al tiu oficisto, »ĉi Mírzá Músá, kiu estas de la samaj patrino kaj patro kiel Mi kaj kiu ekde sia plej frua infanaĝo akompanas Min, farus ion kontraŭa al la interesoj de la ŝtato aŭ la religio kaj se en via vido lia kulpo estus evidenta, plaĉus al Mi kaj aprezus Mi se vi ligus al li la manojn kaj lin ĵetus en la riveron al drono, kaj rifuzus Mi konsideri intervenon lianome de iu ajn.« En alia kunteksto, dezirante emfazi Sian fortan kondamnon de ĉia perforto, Li skribis: »Estus en Mia konsidero pli akcepteble se persono damaĝus iun el Miaj propraj filoj aŭ parencoj ol vundus iun alian animon.«

»La plimulto de tiuj ĉirkaŭ Bahá’u’lláh«, skribis Nabíl, karakter- izante la spiriton, kiu animis la reformitan babisman komunumon en Bagdado, »tiel zorge sanktigis kaj purigis sian animon, ke ili ne permesis ke transiru iliajn lipojn iu vorto kiu povus ne konformi al la volo de Dio, nek ili faris eĉ nur unusolan paŝon, kiu povus esti kontraŭa al Lia bonplaĉo.«

»Ĉiu«, rakontas li, »eniris pakton kun unu el siaj kundisĉiploj, per kiu ili interkonsentis reciproke sin admoni kaj, se necese, puni per kelkaj batoj sur la piedplandojn laŭ nombro proporcia al la graveco de la ofendo kontraŭ la altaj normoj kiujn observi ili estis ĵurintaj.« Priskribante la fervoron de ilia sindevigo, li diras, ke »nur post kiam la kulpulo estis suferinta la petitan punon konsentus li ree manĝi aŭ trinki.« La kompleta transformiĝo de la sinteno kaj karaktero de Siaj kunuloj, kiujn efikis la skribita kaj parolita vorto de Bahá’u’lláh, ekvivalentis kun la arda sindediĉo, kiun Lia amo elvokis en iliaj animoj.

Pasia sindono kaj fervoro, kiu rivalis kun la entuziasmo ardinta tiel intense en la brustoj de la disĉiploj de la Báb dum iliaj momentoj de pleja ekzaltiĝo, nun forkaptis la korojn de la bagdadaj ekzilitoj kaj ekscitegis ilian tutan estaĵon. »Ĉiu estis tiel ebriigita«, skribis Nabíl, karakterizante la fekundecon de ĉi tiu treege energia spirita reviviĝo, »tiel forportita per la dolĉa aromo de la Mateno de Dia Revelacio, ke, tiel ŝajnis al mi, el ĉiu dorno burĝonis amasoj da floroj kaj ĉiu semo produktis nenombreblajn rikoltojn.« »Tiu ĉambro en la Plej Granda Domo apartigita por akcepti la vizitantojn de Bahá’u’lláh, kvankam kaduka kaj jam delonge ne plu taŭga por tio«, notis tiu sama kronikisto, »pro tio ke ĝian plankon tretis la benitaj piedoj de la Multe Amata, konkuris kun la Plej Ekzaltita Paradizo. Kvankam de malalta tegmento ŝajnis ĝi tamen etendiĝi ĝis al la steloj. Kaj kvankam ĝi povis fieri pri nur unusola kanapo farita el palmbranĉoj, sur kiu Li, Kiu estas la Reĝo de l’ Nomoj, kutimis sidi, altiris ĝi al si, kvazaŭ magneto, la korojn de la princoj.« Estis tiu ĉi sama akceptoĉambro, kiu malgraŭ sia kruda simpleco tiel ĉarmis la Shuja’u’d-Dawlih-on, ke tiu esprimis al siaj kunprincoj sian intencon konstrui duplikaton de ĝi en sia hejmo en Káẓimayn.

»Li verŝajne sukcesos«, Bahá’u’lláh laŭ raportoj ridete rimarkis kiam oni Lin sciigis pri ĉi tiu intenco, »laŭaspekte reprodukti ĝin kaj fari ekzaktan kopion de ĉi tiu malalttegmenta ĉambro farita el koto kaj pajlo kune kun sia eta ĝardeno.

Sed kio pri lia kapablo malfermi en ĝi la spiritajn pordojn, kiuj kondukas al la kaŝitaj mondoj de Dio?« »Mi ne scias kiel klarigi tion«, priskribis alia princo, Zaynu’l-‘Ábidín Khán, la Fakhru’d-Dawlih, la etoson kiu regis en tiu akceptoĉambro, »sed se kolektiĝus en mia koro ĉiuj malĝojoj de la mondo ja ili ĉiuj malaperus, mi sentas, en la ĉeesto de Bahá’u’lláh. Estas kvazaŭ mi enirus la Paradizon mem.«

La ĝojaj festoj, kiujn tiuj kunuloj malgraŭ siaj ekstreme modestaj enspezoj daŭre ofertis honore al sia Amato; la ren- kontiĝoj, daŭrantaj ĝis al profunda nokto, en kiuj ili laŭte celebris kun preĝoj, poezio kaj kantoj la laŭdon de la Báb, de Quddús kaj de Bahá’u’lláh; la fastoj kiujn ili observis; la noktajn vigilojn kiujn ilin faris; la sonĝoj kaj vizioj kiuj fajrigis iliajn animojn kaj kiujn ili reciproke al si rakontis kun sentoj de senlima entuziasmo; la fervoro kun kiu tiuj, kiuj servis al Bahá’u’lláh, plenumis Liajn komisiojn, kontentigis Liajn bezonojn kaj portis pezajn haŭtosakojn da akvo por Liaj ritaj lavadoj kaj por aliaj hejmaj bezonoj; la neprudentaj agoj kiujn, en momentoj de ekstazo, ili foje faris; la esprimoj de miro kaj admiro, kiujn iliaj vortoj kaj agoj elvokis je la urba loĝantaro, kiu rare iam atestis pri tiaj manifestiĝoj de religia raviĝo kaj persona sindediĉo – ĉio ĉi, kaj multo pli, por ĉiam asociiĝas kun la historio de tiu senmorta periodo inter la naskiĝhoro de la Revelacio de Bahá’u’lláh kaj ĝia anonco tuj antaŭ Lia foriro el Irako. Multnombraj kaj frapaj estas la historietoj, kiujn rakontis tiuj, kiujn devo, hazardo aŭ inklino dum ĉi tiuj kortuŝaj jaroj venigis en rektan kontakton kun Bahá’u’lláh.

Multas kaj emociigas la atestoj de spektantoj, kiuj havis la privilegion rigardi Lian vizaĝon, observi Lian paŝadon aŭ aŭdi Liajn rimarkojn kiam Li iris tra la vojoj kaj stratoj de la urbo aŭ promenis laŭ la bordo de la rivero, aŭ de la preĝantoj kiuj en siaj moskeoj rigardis Lin preĝi, aŭ de la almozpetantoj, la malsanuloj, la maljunuloj kaj la malfeliĉuloj, kiujn Li helpis, resanigis, subtenis kaj konsolis, aŭ de la vizitantoj, de la plej fiera princo ĝis la plej simpla almozulo, kiuj pasis trans Lian sojlon kaj sidis ĉe Liaj piedoj, aŭ de la negocisto, la metiisto kaj la butikisto, kiuj servis al Li kaj provizis Lin per la ĉiutagaj bezonoj, aŭ de Liaj fervoruloj kiuj perceptis la signojn de Lia kaŝita gloro, aŭ de Liaj oponantoj kiuj konfuziĝis aŭ senarmiĝis per la potenco de Liaj eldiroj kaj la varmo de Lia amo, aŭ de la pastroj kaj laikoj, la nobeloj kaj kleruloj, kiuj vizitis Lin kun la intenco defii Lian aŭtoritaton, aŭ elprovi Lian scion, aŭ priesplori Liajn asertojn, aŭ konfesi siajn mankojn, aŭ deklari sian konvertiĝon al la Kozo kiun Li reprezentis.

Por mia celo sufiĉos el tia trezoro de karaj memoroj citi ununuran okazon: tiun pri unu el Liaj fervoraj amantoj, naskiĝinto el Zavárih, Siyyid Ismá‘íl laŭnome, kromnomita Dhabíḥ (la Ofero), siatempe konata kleriko, malparolema, meditema kaj tute dis- tranĉita de ĉia tera ligo, kies memelektita tasko, pri kiu li mem fieris, estis balai la alirvojojn al la domo en kiu loĝis Bahá’u’lláh.

Malvolvante sian verdan turbanon, la signon de sia sankta deveno, de sur sia kapo, li je la tagiĝa horo kun senlima pacienco kolektis la ŝtonerojn, kiujn tretis la paŝoj de lia Amato, forblovis la polvon el la fendetoj de la muro apud la pordo de tiu domo, kolektis la balaaĵon en la faldoj de sia propra mantelo, kaj, nevolante ke la piedoj de iuj aliaj tretu sur ĝin, portis tiun balaaĵon ĝis al la bordoj de la rivero kaj ĵetis ĝin en ĝiajn akvojn. Fine, ne povante digi la oceanon de l’ amo kiu ondis ene de lia animo, iun tagon li, post kiam dum kvardek tagoj li rezignis pri kaj dormo kaj manĝaĵo kaj farinte lastafoje la servon tiel karan al lia koro, direktiĝis al la bordoj de la rivero je la vojo al Káẓimayn, faris siajn ritajn lavadojn, kuŝiĝis sur la dorso, kun sia vizaĝo direktita al Bagdado, per razilo tratranĉis al si la gorĝon, metis la razilon sur sian bruston kaj faris sian lastan spiron. (1275 p.h.) Ne estis tiu la sola kiu konsideris tian agon kaj decidis ĝin efektivigi.

Aliaj pretis fari la samon se ne Bahá’u’lláh estus sen- prokraste interveninta kaj ordoninta al la rifuĝintoj loĝantaj en Bagdado tuj reveni al sia denaska lando. Nek povis la aŭtoritatuloj, kiam estis klare ke Dhabíḥ mortis per sia propra mano, resti indiferentaj rilate al Kozo kies Gvidanto kapablis inspiri tian raran sindediĉon al la koroj de Siaj amantoj kaj tiel absolute regi super ili. Eksciinte pri la skrupuloj, kiujn tiu epizodo elvokis en iuj rondoj en Bagdado, Bahá’u’lláh laŭ iuj raportoj rimarkis: »Siyyid Ismá‘íl posedis tiajn potencon kaj povon, ke, se estus li alfrontita de ĉiuj popoloj de la tero, li sendube kapablus elmontri sian superecon super ili.« Pri tiu ĉi sama Dhabíḥ, kiun laŭde Li nomis »Reĝo kaj Amato de Martiroj«, laŭ raportoj Li diris: »Ĝis nun sur la tero verŝiĝis nenia sango tiel pura kiel la sango verŝita de li.«

»Tiel ebriigitaj estis tiuj, kiuj trinkis el la kaliko de la ĉeesto de Bahá’u’lláh«, estas ankoraŭ plia atesto el la plumo de Nabíl, kiu mem estis vidatestanto de la plimulto de ĉi tiuj ekscitaj epizodoj, »ke en iliaj okuloj la palacoj de reĝoj ŝajnis esti pli efemeraj ol araneaĵo.

... Iliaj celebradoj kaj festoj estis tiaj ke la reĝoj de la tero neniam revis pri similaj.« »Mi mem «, li rakontas, »loĝis kun du aliaj en ĉambro kiu estis tute sen mebloj. Bahá’u’lláh iun tagon eniris ĝin kaj, rigardante ĉirkaŭ si, rimarkis: ›Ĝia malpleneco plaĉas al Mi. Miakonsidere ĝi estas pli preferinda ol multaj spacoplenaj palacoj, ĉar en ĝi la amatoj de Dio okupiĝas pri la rememoro de la Senkompara Amiko, kun koroj kiuj estas tute senigitaj je la skorio de ĉi tiu mondo.‹« Lia propra vivo estis same senornama kaj ĝin karakterizis tiu sama simpleco, kiu markis la vivojn de Liaj amataj kunuloj. »Estis iam tempo en Irako«, Li mem konfirmas en unu el Siaj Epistoloj, »kiam la Praa Beleco ... ne havis linaĵon por ŝanĝo. Tiu sola ĉemizo, kiun Li posedis, estis lavita, sekigita kaj denove vestita.«

»Dum multaj noktoj«, daŭrigas Nabíl, prezentante la vivon de tiuj sinforgesantaj kunuloj, »ne malpli ol dek personoj sin vivtenis per nenio krom daktiloj, kiuj valoris nur cendon. Neniu sciis al kiu efektive apartenis la ŝuoj, la manteloj aŭ la roboj troviĝantaj en ilia domo. Kiu ajn iris al la bazaro povis aserti ke la ŝuoj sur liaj piedoj estis liaj propraj, kaj ĉiu kiu faris viziton al Bahá’u’lláh povis aserti ke la mantelo kaj la robo, per kiuj tiam li vestiĝis, apartenis al li. Sian propran nomon ili forgesis, iliaj koroj estis senigitaj je io ajn alia escepte de adorado de sia Amato. ... Ho, kia ĝojo tiutaga kaj kia feliĉo kaj miro tiuhora!«

La enorma plimultiĝo, laŭ amplekso kaj kvanto, de verkoj de Bahá’u’lláh post Lia reveno el Sulajmanijo estas ankoraŭ plia distinga trajto de la periodo nun traktata. La versoj, kiuj dum tiuj jaroj elfluis el Lia plumo kaj kiujn Li mem priskribis kiel »abundan pluvon«, ĉu en la formo de epistoloj, admonoj, komentarioj, apologioj, disertacioj, profetaĵoj, preĝoj, odoj aŭ specifaj Tabeloj, kontribuis signifagrade al la reformado kaj progresanta disvolviĝ- ado de la babisma komunumo, al la plilarĝigo de ĝia perspektivo, al la pliampleksigo de ĝiaj agadoj kaj al klerigi la mensojn de ĝiaj membroj.

Laŭ la atesto de Nabíl, kiu tiutempe loĝis en Bagdado, estis tiu periodo tiel produktiva, ke dum la unuaj du jaroj post la reveno de Lia ermitiĝo la neregistritaj versoj, kiuj elfluis Liajn lipojn, averaĝe en ununura diurno atingis la ekvivalenton de la Korano! Tiuj versoj, kiujn Li aŭ diktis aŭ propramane skribis, estis laŭ nombro ne malpli rimarkindaj ol laŭ la riĉeco de sia enhavo aŭ la diverseco de la temoj traktataj. Tamen, vasta kaj efektive la proporcie pli granda parto de ĉi tiuj verkoj bedaŭrinde neretrov- eble perdiĝis por estontaj generacioj. Laŭ la raporto de Nabíl neniu alia aŭtoritato ol Mírzá Áqá Ján mem, la sekretario de Bahá’u’lláh, konfirmis ke, laŭ la eksplica instrukcio de Bahá’u’lláh, centmiloj da versoj, plejparte skribitaj per Lia propra mano, estis forviŝitaj kaj ĵetitaj en la riveron. »Trovante min hezita efektivigi Liajn instrukciojn«, Mírzá Áqá Ján rakontis al Nabíl, »Bahá’u’lláh certigis min dirante: ›Nuntempe troviĝas neniu inda aŭdi ĉi tiujn melodiojn.‹ ... Ne unufoje aŭ dufoje, sed nenombreble ofte mi ricevis la instrukcion ripeti ĉi tion.« Certa Muḥammad Karím, naskiĝinto de Ŝirazo, kiu estis atestanto de la rapideco kaj la maniero per kiu la Báb estis skribinta la versojn inspiritajn al Li, post kiam atingis li dum tiuj tagoj la ĉeeston de Bahá’u’lláh kaj propraokule vidis kion li mem estis konsiderinta la sola pruvo pri la misio de la Promesito, postlasis por estontaj generacioj la sekvan ateston: »Mi atestas ke la versoj revelaciitaj de Bahá’u’lláh, laŭ la rapideco per kiu ili estis skribitaj, laŭ la facileco per kiu ili fluadis, laŭ sia klareco, sia profundeco kaj dolĉeco, superis tiujn kiujn mi mem vidis verŝiĝadi el la plumo de la Báb kiam mi estis en Ties ĉeesto. Se Bahá’u’lláh havus neniun alian pretendon je grandeco ja sufiĉus tiu, ke, en la okuloj de la mondo kaj de ĝiaj popoloj, Li produktis tiajn versojn kiel hodiaŭ ili elfluadis Lian plumon.«

Plej eminenta inter la netakseblaj trezoroj elĵetitaj de la ondiĝanta oceano de la Revelacio de Bahá’u’lláh rangas la Kitáb-i- Íqán (Libro de Certeco), revelaciita ene de du tagoj kaj du noktoj dum la finaj jaroj de tiu periodo (1278 p.h. – 1862). Ĝi estis skribita en plenumo de la profetaĵo de la Báb, Kiu estis specife deklarinta ke la Promesito kompletigus la tekston de la nefinita Persa Bajano, kaj responde al la demandoj direktitaj al Bahá’u’lláh de la ĝis tiam ankoraŭ ne konvertiĝinta patrina onklo de la Báb, Ḥájí Mírzá Siyyid Muḥammad, dum vizitis tiu kun sia frato, Ḥájí Mírzá Ḥasan-‘Alí, Karbalaon.

Estante modelo de persa prozo, laŭ stilo samtempe originala, pura kaj esprimiva kaj rimarkinde klara, konvinka en la argumentado kaj senkompara en sia nerezistebla elokventeco, ĉi tiu Libro, skize elmetanta la Grandan Redemptan Planon de Dio, okupas pozicion senegalan al ajna verko en la tuta gamo de la bahaa literaturo, escepte de la Kitáb-i-Aqdas, la Plej Sankta Libro de Bahá’u’lláh. Revelaciita tuj antaŭ la deklaro de Lia Misio, ofertas ĝi al la homaro la »Selektitan Sigelitan Vinon«, kies sigelo estas el »mosko«, rompis ĝi la »sigelojn« de la »Libro« menciita de Danielo kaj konigis ĝi la signifon de la »vortoj«

destinitaj resti »fermitaj« ĝis al la » fina tempo.« Sur du cent paĝoj ĝi senambigue proklamas la ekziston kaj unuecon de persona Dio, nekonebla, nealirebla, la fonto de ĉia Revelacio, eterna, ĉioscia, ĉiea kaj ĉiopova; ĝi asertas la relativ- econ de religia vero kaj la kontinuecon de Dia Revelaciado; ĝi konfirmas la unuecon de la Profetoj, la universalecon de ilia Mesaĝo, la identecon de iliaj fundamentaj instruoj, la sanktecon de iliaj skriboj, kaj la duoblan karakteron de ilia rango; ĝi kondamnas la blindecon kaj perversecon de la klerikoj kaj doktuloj de ĉiuj tempoj; ĝi citas kaj eksplikas la alegoriajn erojn de la Nova Testamento, la nekompreneblajn versojn de la Korano, kaj la kriptajn mohamedajn tradiciojn, kiuj bredis tiujn delongajn miskomprenojn, dubojn kaj malamikecojn, kiuj disigis kaj apartigis la sekvantojn de la gvidaj mondaj religiaj sistemoj; ĝi listas la esencajn antaŭkondiĉojn per kiuj ĉiu vera serĉanto povas atingi la celon de sia serĉado; ĝi elmontras la validecon, la sublimecon kaj signifon de la Revelacio de la Báb; ĝi aklamas la heroecon kaj abnegacion de Liaj disĉiploj; ĝi antaŭsignas kaj profetas la tutmondan triumfon de la Revelacio promesita al la popolo de la Bajano; ĝi konfirmas la purecon kaj la senkulpecon de la Virgulino Maria; ĝi gloras la Imamojn de la Kredo de Mohamedo; ĝi celebras la martiriĝon kaj laŭdas la spiritan suverenecon de la Imamo Ḥusayn; ĝi disvolvas la signifon de tiaj simbolaj terminoj kiel »Reveno«, »Resurekto«, »Sigelo de la Profetoj« kaj »Tago de l’ Juĝo«; ĝi aludas al kaj distingas inter la tri stadioj de Dia Revelacio; kaj ĝi brilvorte okupiĝas pri la gloroj kaj mirindaĵoj de la »Urbo de Dio«, kiu je fiksitaj intervaloj renoviĝas per la elŝutiĝo de l’ Providenco, por la gvidado, la beno kaj la saviĝo de la tuta homaro. Ja eblas pretendi, ke, el ĉiuj libroj revelaciitaj de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio, ĉi tiu Libro sola, per la forbalao de baroj aĝantaj jarcentojn kaj tiel nevenkeble separintaj la grandajn religiojn de la mondo, elmetis larĝan kaj nerefuteblan fundamenton por la kompleta kaj daŭra repaciĝo inter iliaj sekvantaroj.

Nepre tuj post ĉi tiu unika netaksebla trezoro rangas tiu miriga kolekto de gemosimilaj eldiroj, la »Kaŝitaj Vortoj«, per kiuj Bahá’u’lláh estis inspirita dum Li paŝadis, envolvita en Siaj meditadoj, laŭ la bordo de la Tigriso.

Revelaciita en la jaro 1274 p.h., parte pers-, parte arablingva, estis ĝi origine nomita la »Kaŝita Libro de Fáṭimih« kaj de sia Aŭtoro identigita kun la samnoma Libro pri kiu kredas la ŝijaisma Islamo, ke posedas ĝin la promesita Qá’im kaj ke konsistigas ĝin la konsolaj vortoj, kiujn la anĝelo Gabrielo pro ordono de Dio direktis al Fáṭimih kaj diktis al Imamo ‘Alí kun la sola celo konsoli ŝin en sia horo de amara angoro post la morto de sia plej eminenta Patro. La signifon de ĉi tiu ege vigliga spirita fermento ĵetita en la vivon de la mondo por reorienti la homajn mensojn, edifi iliajn animojn kaj korekti ilian konduton, eblas plej bone prijuĝi per la priskribo de ĝia karaktero donita de ĝia Aŭtoro mem en la malferma ero: »Tio ĉi estas kio descendis el la regno de l’ gloro, eldirita far la lango de potenco kaj forto, kaj revelaciita al la Profetoj de l’ pasinto. Ĝian internan esencon prenis Ni kaj ĝin vestis per la robo de koncizo kiel signon de graco al la justuloj, ke fidelaj ili estu al la Interligo de Dio, tra sia vivo plenumu kion al ili konfidis Li, kaj en la regno de l’ spirito atingu la gemon de Dia virto.«

Al ĉi tiuj du elstaraj kontribuoj al la monda religia literaturo, respektive okupantaj nesuperitajn poziciojn inter la doktrinaj kaj etikaj verkoj de la Aŭtoro de la Bahaa Religio, dum tiu sama periodo aldoniĝis traktato, kiun ja oni povas konsideri Lian plej grandan mistikan komponaĵon, nomita la »Sep Valoj«, kiun Li skribis responde al la demandoj de Shaykh Muḥyi’d-Dín, la kadio de Khániqayn, kaj en kiu Li priskribas la sep stadiojn, kiujn devas trairi la animo de la serĉanto antaŭ ol ĝi povas atingi la celon de sia ekzisto.

La »Kvar Valoj«, epistolo al la klera Shaykh ‘Abdu’r-Raḥmán-i- Karkúkí; la »Tabelo de la Sankta Maristo«, en kiu Bahá’u’lláh profetis la severajn afliktojn kiuj Lin trafos; la »Lawḥ-i-Ḥúríyyih« (Tabelo de la Virgulino), en kiu eventoj de pli fora estonteco estas aluditaj; la »Súriy-i-Ṣabr« (Surao de Pacienco), revelaciita je la unua tago de Rezvano, kiu laŭdas Vaḥíd-on kaj liajn kunsufer- antojn en Nejrizo; la komentario pri la unuopaj Literoj troviĝantaj antaŭ la suraoj de la Korano; Lia interpreto de la litero Váv, menciita en la verkoj de Shaykh Aḥmad-i-Aḥsá’í, kaj de aliaj malfacile kompreneblaj eroj en la verkoj de Siyyid Káẓim-i-Rashtí; la »Lawḥ-i-Madínatu’t-Tawḥíd«

(Tabelo de la Urbo de l’ Unueco); la »Ṣaḥífiy-i-Shaṭṭíyyih«; la »Muṣíbát-i-Ḥurúfát-i-‘Álíyát«; la »Tafsír-i-Hú«; la »Javáhiru’l-Asrár« kaj amaso da aliaj verkoj, en la formo de epistoloj, odoj, homilioj, specifaj Tabeloj, komentarioj kaj preĝoj, kontribuis, ĉiu propramaniere, al ŝveligi la »riverojn de eterna vivo«, kiuj elverŝiĝis el la »Rezidejo de l’ Paco«

kaj donis potencan impeton al la ekspansio de la Kredo de la Báb en kaj Persio kaj Irako, refreŝiganta la animojn kaj transformanta la karakteron de ĝiaj adeptoj. La nedisputeblaj evidentoj pri la amplekso kaj ega imponeco de la leviĝanta potenco de Bahá’u’lláh; Lia rapide kreskanta prestiĝo; la mirakla transformado kiun, per preskribo kaj ekzemplo, Li efektivigis en la perspektivo kaj karaktero de Siaj kunuloj – de Bagdado ĝis al la plej izolitaj urbetoj kaj vilaĝetoj en Persio; la forkonsuma amo al Li, kiu ardis en iliaj koroj; la grandega kvanto de verkoj kiuj fluadis tage kaj nokte el Lia plumo – ĉio tio ne povis ne flamigi la fajron de l’ antagonismo, kiu plu bruladis en la brustoj de Liaj ŝijaismaj kaj sunaismaj malamikoj. Nun, kiam Lia loĝejo estis translokita proksimen al la bastionoj de ŝijaisma Islamo kaj Li mem estis en rekta kaj preskaŭ ĉiutaga kontakto kun la fanatikaj pilgrimantoj svarmantaj en la sanktejoj de Naĝafo, Karbalao kaj Káẓimayn, ne plu prokrasteblis elprovo de forto inter la kreskanta ega brileco de Lia gloro kaj la nigraj kaj batalpretaj fortoj de bigoteco. Estis bezonata nur fajrero por ekbruligi tiun ĉi ekbruliĝeman materialon el la tutaj amasiĝintaj malamoj, timoj kaj ĵaluzoj kaŭzitaj per la reviviĝintaj aktivecoj de la babanoj. Tiun provizis certa Shaykh ‘Abdu’l-Ḥusayn, ruza kaj obstina kleriko, kies forkonsuman ĵaluzon pri Bahá’u’lláh superis sole lia kapablo inciti fiaĵojn inter kaj altranguloj kaj ankaŭ tiuj de la plej malalta rango, araboj aŭ persoj, kiuj svarmis en la stratoj kaj bazaroj de Káẓimayn, Karbalao kaj Bagdado. Estis li, kiun Bahá’u’lláh en Siaj Tabeloj stigmatizis per tiaj epitetoj kiel la »kanajlo«, la »intrig- anto«, la »malvirtulo«, kiu »tiris la glavon de sia memo kontraŭ la vizaĝo de Dio«, »en kies animo flustris Satano« kaj »de kies malpieco fuĝas Satano«, la »fiulo« »de kiu originas kaj al kiu revenos ĉia malfideleco, krueleco kaj krimo«. Grandparte per la klopodoj de la grandveziro, kiu deziris liberiĝi de li, ĉi tiu ĝena muĝtahido estis komisiita de la ŝaho iri al Karbalao por en tiu urbo ripari la sanktejojn.

Atendante sian ŝancon li alianciĝis kun Mírzá Buzurg Khán, novnomumita persa ĉefkonsulo, kiu estis de la sama fia mensostato kiel li mem, viro insida, malsincera, sen prudento aŭ honoro kaj fifama alkoholulo, kiu baldaŭ fariĝis viktimo de la influo de tiu fia komplotanto kaj la volema instrumento de ties fiaj planoj.

Ilia unua komuna klopodo estis, per ekstrema tordo de la vero, akiri dekreton de la guberniestro de Bagdado, Muṣṭafá Páshá, por la ekstradicio de Bahá’u’lláh kaj Liaj kunuloj, klopodo kiu mizere malsukcesis. Rekonante la vanecon de ajna provo atingi sian celon pere de la interveno de la lokaj aŭtoritatuloj, Shaykh ‘Abdu’l- Ḥusayn komencis, pere de la persista cirkuligo de rakontoj pri sonĝoj, kiujn unue li inventis kaj poste interpretis, eksciti la pasiojn de superstiĉa kaj tre incitiĝema loĝantaro. La manko de reagoj al tio kaŭzis je li rankoron, kiu ankoraŭ pli fortiĝis kiam honte li ne kuraĝis fronti la defion de persona interparolo kun Bahá’u’lláh, pri kiu interkonsento jam estis atingita. Mírzá Buzurg Khán siaflanke uzis sian influon por provoki la malamikecon de la pli malaltrangaj elementoj de la loĝantaro kontraŭ la komuna Kontraŭulo per tio ke li incitis ilin publike ofendi Lin, esperante tiel provoki ian neprudentan rebatan agon, kiu uzeblus kiel kialo por falsaj akuzoj pere de kiuj eventuale eblus akiri la deziratan dekreton por la ekstradicio de Bahá’u’lláh. Sed ankaŭ tiu ĉi provo pruviĝis fiaska, ĉar sole jam la ĉeesto de Bahá’u’lláh, Kiu, malgraŭ la avertoj kaj petegoj de Siaj amikoj, plu tage kaj nokte moviĝis maleskortita tra la stratoj de la urbo, sufiĉis por dronigi Liajn untajn molestantojn en konsterniĝon kaj honton. Plene konscia pri iliaj motivoj, Li proksimiĝis al ili, amuziĝis pri iliaj intencoj, ŝercis kun ili kaj postlasis ilin superŝutitaj per konfuzo kaj la firma decido rezigni pri ĉiuj siaj elpensitaj fiaj planoj. La ĉefkonsulo eĉ ne detenis sin dungi brutalulon, turkon nomata Riḍá, kontraŭ la sumo de cent túmán-oj, provizis lin per ĉevalo kaj du pistoloj kaj ordonis al li embuski kaj mortigi Bahá’u’lláh-on, promesante al li, ke certe li estus plene protektita. Riḍá, eksciinte iun tagon ke lia unta viktimo estis en la publika banejo, sukcesis eviti la gardemajn surlokajn babanojn, eniris la banejon kun pistolo kaŝita en sia mantelo kaj en la interna ĉambro alfrontis Bahá’u’lláh-on. Sed li devis eltrovi ke mankis al li la kuraĝo plenumi sian taskon.

Jarojn poste li mem rakontis ke je alia okazo, kiam li kun pistolo en la mano embuskis Bahá’u’lláh-on, li je la proksimiĝo de Bahá’u’lláh tiome superfortiĝis per timo, ke la pistolo falis el lia mano; pro tio Bahá’u’lláh petis Áqáy-i-Kalím-on, kiu akompanis Lin, ĝin redoni al li kaj montri al li la vojon hejmen. Nun, kun siaj ripetitaj provoj atingi sian malican celon vanigita, Shaykh ‘Abdu’l-Ḥusayn direktis siajn energiojn en novan kanalon. Li promesis al sia komplico lin promocii al la rango de ministro de la krono, se li sukcese persvadus la registaron rekonduki Bahá’u’lláh-on al Teherano kaj Lin denove ĵeti en prizonon. Li sendis longajn kaj preskaŭ ĉiutagajn raportojn al la rekta ĉirkaŭantaro de la ŝaho. Li pentris ekstravagancajn bildojn pri alta pozicio ĝuata de Bahá’u’lláh per tio ke li prezentis Lin kiel esti akirinta la aliĝon de la nomadaj triboj de Irako. Li pretendis, ke Li estus en pozicio arigi, dum unu tago, ne malpli ol cent mil virojn pretajn je Lia ordono sin armi. Li akuzis Lin konsideri, kune kun diversaj gvidantoj en Persio, ribelon kontraŭ la suvereno. Per rimedoj kiel tiuj ĉi li fine sukcesis krei sufiĉan premon por ke la aŭtoritatuloj en Teherano persvadis la ŝahon asigni al li mand- aton, atribui al li plenan agopovon kaj devigi la persajn ulemojn kaj oficistojn ĉiamaniere lin asisti. Ĉi tiun mandaton la Shaykh tuj plusendis al la ekleziuloj de Naĝafo kaj Karbalao, petante ilin en Káẓimayn, la loko kie li loĝis, aranĝi kunvenon. Aro da ŝejkoj, mulaoj kaj muĝtahidoj, avidaj akiri por si la favoron de la suvereno, senprokraste respondis. Kiam al ili estis sciigita kiucele ili estis kunvokitaj, venis ili al la decido deklari sanktan militon kontraŭ la kolonio de ekzilitoj kaj pere de lanĉo de subita kaj ĝenerala atako kontraŭ ĝi detrui la Kredon en sia koro. Tamen, je siaj mirego kaj seniluziiĝo devis ili konstati ke la gvida muĝtahido inter ili, la celebrita Shaykh Murtaḍáy-i-Anṣárí, viro fama por sia toleremo, sia saĝo, sia senkompromisa justeco, sia pieco kaj nobla karaktero, rifuzis, kiam li informiĝis pri iliaj fiaj planoj, proklami la necesan verdikton kontraŭ la babanoj. Estis li, kiun Bahá’u’lláh pli poste laŭdis en la »Lawḥ-i-Sulṭán« kaj kalkulis inter »tiuj doktoroj, kiuj ja efektive trinkis el la kaliko de l’ sinforgeso« kaj »neniam malhelpis Lin«, kaj kiun ‘Abdu’l-Bahá menciis kiel: »la eminenta kaj erudicia doktoro, la nobla kaj celebrita klerulo, la sigelo de serĉantoj de la vero«.

Pledante ke ne sufiĉe li konus la principojn de ĉi tiu komunumo kaj asertante ke li fare de ĝiaj membroj vidis nenian agon, kiu malakordus kun la Korano, li, ignorante la admonojn de siaj kolegoj, abrupte forlasis la kunvenon kaj revenis al Naĝafo – post tio tra mesaĝisto li al Bahá’u’lláh esprimis sian bedaŭron pri kio okazis kaj sian lojalan deziron ke estu Li protektata.

Estante frustritaj en siaj fiaj planoj sed senindulgaj en sia malamikeco, la kunvenintaj klerikoj delegis la kleran kaj sindonan Ḥájí Mullá Ḥasan-i-‘Ammú, homo agnoskita pro sia senriproĉa karaktero kaj sia saĝo, submeti al Bahá’u’lláh diversajn dem- andojn por klarigo. Kiam ĉi tiuj estis prezentitaj kaj estis donitaj al la mesaĝisto tute kontentigaj respondoj, Ḥájí Mullá Ḥasan – konfirmante ke la ulemoj rekonus la vastecon de la scioj de Bahá’u’lláh – kiel evidenton pri la vero de Lia misio petis miraklon, kiu ĉiujn koncernatojn komplete kontentigus. »Kvankam vi ne rajtas peti tion ĉi«, Bahá’u’lláh respondis, »ĉar Dio testu Siajn kreitaĵojn kaj ne ili testu Dion, Mi tamen permesas kaj akceptas ĉi tiun peton. ... La ulemoj devas kunveni, unuanime elekti iun miraklon kaj skribi, ke post la elfaro de ĉi tiu miraklo ili ne plu pridubos Min, kaj ke ĉiuj agnoskos kaj konfesos la veron de Mia Kozo. Ili sigelu ĉi tiun paperon kaj portu ĝin al Mi. Ĉi tio devas esti la akceptita kriterio: se la miraklo estas farita, restos nenia dubo por ili; kaj se ne, estos Ni konviktitaj pri fripona trompo.« Ĉi tiu klara, defia kaj kuraĝa respondo, senekzempla en la kronikoj de iu religio kaj direktita al la plej eminentaj ŝijaismaj klerikoj kunvenintaj en sia pratempa bastiono, estis tiel kontentiga por ilia delegito, ke tiu tuj leviĝis, kisis la genuon de Bahá’u’lláh kaj foriris por transdoni Lian mesaĝon. Tri tagojn poste li informis ke tiu eminenta kunvenantaro fiaskis atingi decidon kaj preferis rezigni pri la afero, decido kiun poste li mem vaste diskonigis dum sia vizito al Persio, kaj kiun li eĉ persone komunikis al la tiama ministro pri eksterlandaj aferoj, Mírzá Sa‘íd Khán. Kiam Li informiĝis pri ilia reago al ĉi tiu defio Bahá’u’lláh laŭ raportoj rimarkis: »Ni pere de ĉi tiu ĉiel kontentiga, ĉionampleksa mesaĝo, kiun Ni sendis, rivelis kaj pravigis la miraklojn de ĉiuj Profetoj, ĉar Ni lasis la elekton al la ulemoj mem, preta riveli ĉion ajn kion ili decidus.«

»Se ni zorgeme esploras la tekston de la Biblio«, skribis ‘Abdu’l-Bahá koncerne similan defion faritan pli poste de Bahá’u’lláh en la »Lawḥ-i-Sulṭán«, »ni vidas ke la Dia Manifestiĝo neniam diris al tiuj, kiuj negis Lin: ›Kiun ajn miraklon vi deziras, Mi pretas fari, kaj Mi submetiĝos je kiu ajn testo, kiun vi proponas.‹ Sed en la epistolo al la ŝaho Bahá’u’lláh diris klare: ›Kunvenigu la ulemojn kaj voku Min, ke la evidentoj kaj pruvoj estu klare donataj.‹«

Sep jaroj de seninterrompa, de pacienca kaj ege sukcesa solid- iĝo nun proksimiĝis al sia fino. Sengvida komunumo, submetita al longdaŭra kaj treega premo de kaj interne kaj ekstere kaj minacata de ekstermo, estis revivigita kaj dum la dudek jaroj de sia historio kreskinta al senekzempla alteco. Nun, kiam estis ĝiaj fundamentoj refortigitaj, ĝia spirito ekzaltita, ĝia perspektivo transformita, ĝia gvidado sekurigita, ĝiaj fundamentaj principoj redeklaritaj, ĝia reputacio plibonigita, ĝiaj malamikoj troviĝantaj en embaraso, la Mano de l’ Destino laŭpaŝe preparis lanĉi novan fazon de ĝia tiel varieventa disvolviĝo dum kiu ĝin kaj fortuno kaj fatalo portadu tra unu plia stadio de sia evoluado. La Savanto, la sola espero kaj la rekonita gvidanto de ĉi tiu komunumo, Kiu estis ree kaj ree superinta la iniciatintojn de tiom da intrigoj atenci Lin, Kiu estis moke ignorinta ĉiujn tiujn timemajn konsilojn ke Li fuĝu de la scenejo de la danĝero, Kiu estis firme malakceptinta ripetajn kaj grandanimajn proponojn faritajn de amikoj kaj subtenantoj certigi Lian personan sekurecon, Kiu estis tiel klare kaj videble venkinta Siajn antagonistojn – Tiu, je ĉi tiu bonaŭgura horo, estis per la nerezisteblaj procezoj de Sia disvolviĝanta Misio instigita transigi Sian loĝlokon al ankoraŭ pli granda kaj grava centro, la ĉefurbo de la Otomana Imperio, la sidejo de la Kalifo, la administra centro de la sunaisma Islamo, la rezidejo de la plej potenca reganto de la islama mondo.

Jam Li estis alfrontinta kun aŭdaca defio la klerikojn pere de ties eminentaj reprezentantoj loĝantaj en Naĝafo, Karbalao kaj Káẓimayn. Nun, troviĝonta proksime de la kortego de Sia reĝa oponanto, Li estis simile defionta la agnoskitan estron de la sunaisma Islamo kaj ankaŭ la suverenon de Persio, la reprezent- anton de la kaŝita Imamo. Kaj krome Li estis adresonta, alvokonta kaj avertonta la tutan aron da reĝoj de la tero kaj precipe la sultanon kaj liajn ministrojn, dum la kristanajn reĝojn kaj la sunaisman hierarkion Li estis severe admononta. Ne surprizas do ke la ekzilita Portanto de la ĵus anoncita Revelacio, anticipante la estontan grandiozecon de la Lampo de Sia Kredo, post ĝia forigo el Irako, eldiris ĉi tiujn profetajn vortojn: »Ĝi pompe brilos ene de alia mondoparto, kiel tion antaŭdestinis Li, kiu estas la Ĉiopova, la Praulo de l’ Tagoj.

... Ke la Spirito forlasu la korpon de l’ Irako estas efektive mirinda signo por ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero.

Baldaŭ vidos vi ĉi tiun Dian Junulon rajdi sur la stalono de l‘ venko. Tiam tremado ekkaptos la korojn de la enviaj.« La horo antaŭdestinita por la foriro de Bahá’u’lláh el Irako estis nun veninta kaj estis lanĉita la procezo per kiu ĝi efektiviĝis. La naŭ monatoj de persistaj klopodoj fare de Liaj malamikoj, kaj precipe de Shaykh ‘Abdu’l-Ḥusayn kaj ties aliancano Mírzá Buzurg Khán, nun produktis sian frukton. Ŝaho Náṣiri’d-Dín kaj liaj ministroj, unuflanke, kaj la persa ambasadoro en Konstantinop- olo, aliflanke, estis senĉese urĝataj tuj ekagi por certigi la forigon de Bahá’u’lláh el Bagdado. Pere de ekstrema misprezentado de la vera situacio kaj la disvastigo de alarmaj raportoj malica kaj energia malamiko fine sukcesis persvadi la ŝahon instrukcii sian ministron pri eksterlandaj aferoj, Mírzá Sa‘íd Khán, doni direktivon al la persa ambasadoro ĉe la Sublima Pordo, Mírzá Ḥusayn Khán – intima amiko de ‘Alí Páshá, la grandveziro de la sultano, kaj de Fu’ád Páshá, la ministro pri eksterlandaj aferoj –, persvadi sultanon ‘Abdu’l-‘Azíz, ke li ordonu la tujan translokigon de Bahá’u’lláh al loko tre for de Bagdado, surbaze de tio ke Lia daŭra loĝado en tiu urbo najbara al la persa teritorio kaj proksima al tiel grava centro de ŝijaisma pilgrimado signifus rektan minacon por la sekureco de Persio kaj ĝia registaro.

Mírzá Sa‘íd Khán en sia komuniko al la ambasadoro stigmatizis la Kredon »malprudenta kaj abomena sekto«, priploris la liberigon de Bahá’u’lláh el la Síyáh-Chál kaj denuncis Lin esti iu, kiu ne ĉesus »sekrete korupti kaj misgvidi malsaĝulojn kaj nesciajn malfortulojn.« »Konforme al la reĝa ordono«, li skribis, »mi, via fidela amiko, ricevis la direktivon … instrukcii vin senprokraste ekhavi rendevuon kun la ekscelenco, la Ṣadr-i- A‘ẓam, kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj ... por peti ... la forigon de ĉi tiu fonto de fifaroj el centro kiel Bagdado, kiu estas la renkontiĝejo de multaj diversaj popoloj kaj troviĝas apud la landlimoj de la provincoj de Persio.«

En tiu sama letero, citante celebratan verson, li skribis: »›Mi vidas sub cindroj la ardon de l’ fajro kaj bezonatas nur etaĵo por abrupte incendion kaŭzi‹«; tiel li malkaŝis siajn timojn kaj provis ilin inspiri en sian kores- pondanton. Kuraĝigita per tio ke troviĝis sur la trono monarko kiu estis deleginta multajn siajn potencojn al siaj ministroj, kaj helpe de certaj eksterlandaj ambasadoroj kaj ministroj en Konstantinop- olo, Mírzá Ḥusayn Khán sukcesis akiri, pere de multa persvado kaj amika premado de tiuj ministroj, la sankcion de la sultano por la translokigo de Bahá’u’lláh kaj Liaj kunuloj (kiuj estis dume per la cirkonstancoj devigitaj ŝanĝi sian civitanecon) al Konstantinop- olo.

Eĉ estas raportita ke la peto de la persaj aŭtoritatuloj pri aktiva kaj senprokrasta interveno en ĉi tiu afero estis la unua peto de amika potenco post la surtroniĝo de la nova sultano.

Estis la kvina tago de Naw-Rúz (en la jaro 1863) kaj dum Bahá’u’lláh en la periferio de Bagdado celebris tiun feston en la Mazra‘iy-i-Vash shásh, kaj kiam estis ĵus revelaciita de Li la »Tabelo de la Sankta Maristo«, kies sombraj profetaĵoj vekis gravajn zorgojn inter Liaj kunuloj, kiam alvenis komisiito de Námiq Páshá kaj en Liajn manojn liveris komunikon per kiu tiu petis okazigi interparolon inter Li kaj la guberniestro.

Kiel atentigas Nabíl en sia kroniko, Bahá’u’lláh dum la lastaj jaroj de Sia estado en Bagdado en Siaj paroloj aludis al tempo de elprovado kaj tumulto neeviteble alproksimiĝanta kaj elmontris malĝojon kaj pezan koron, kio multe maltrankviligis tiujn ĉirkaŭ Li. Sonĝo, kiun Li havis tiutempe kaj kiu nemiskompreneble aŭguris minacon, plie konfirmis la timojn kaj malbonajn antaŭ- sentojn, kiuj atakis Liajn kunulojn. »Mi vidis«, skribis Li en iu Tabelo, »la Profetojn kaj la Mesaĝistojn kunveni kaj sidiĝi ĉirkaŭ Mi, veantaj, plorantaj kaj laŭte lamentantaj. Mirigite Mi demandis ilin pri la kialo, je kio ankoraŭ pli grandiĝis ilia lamentado kaj plorado kaj ili diris al Mi: ›Ni ploras pro Vi, ho Plej Granda Mistero, ho Tabernaklo de l’ Senmorteco!‹ Ili ploris per tia plorado ke ankaŭ Mi ploris kun ili. Je tio la Ĉieluloj de l’ alto alparolis Min dirante: ›… Baldaŭ ekvidos Vi per Viaj propraj okuloj kion vidis ĝis nun neniu Profeto. ... Paciencu, paciencu.‹ ... Ili plu alparolis Min dum la tuta nokto ĝis alproksimiĝis la tagiĝo.« »Oceanoj da malĝojo«, konfirmas Nabíl, »ondis en la koroj de la aŭskultantoj kiam estis voĉlegata al ili la Tabelo de la Sankta Maristo. ... Evidentis por ĉiu ke ja fermiĝus la bagdada ĉapitro kaj malfermiĝus nova anstataŭ ĝi. Bahá’u’lláh, tuj post kiam tiu Tabelo estis ĉantita, ordonis kunfaldi la starigitajn tendojn kaj ke ĉiuj Liaj kunuloj revenu al la urbo. Dum la tendoj estis forprenataj Li rimarkis: »Ĉi tiuj tendoj kompareblas kun la ornamaĵoj de ĉi tiu mondo, por kiuj, kiam ĵus ili estas elmetitaj, alvenas la tempo por ree ilin enmeti.«

El ĉi tiuj Liaj vortoj tiuj, kiuj aŭdis ilin, perceptis ke tiuj tendoj neniam denove estus starigotaj tiuloke.

Ili ankoraŭ ne estis forprenitaj kiam alvenis la mesaĝisto el Bagdado por liveri la antaŭe menciitan komunikon de la guberniestro.« Je la sekva tago la vicguberniestro en moskeo najbare de sia domo liveris al Bahá’u’lláh la leteron de ‘Álí Páshá adresitan al Námiq Páshá, kiu ĝentillingve invitis Bahá’u’lláh-on translokiĝi, kiel gasto de la Otomana registaro, al Konstantinopolo, asignante monsumon al Lia dispono kaj ordonante al rajdista eskorto akom- pani Lin por Lia protekto.

Al ĉi tiu peto Bahá’u’lláh donis Sian pretan konsenton, sed rifuzis akcepti la sumon ofertitan al Li. Je la urĝa interveno de la komisiito, ke tia rifuzo ofendus la aŭtoritat- ulojn, Li kontraŭvole konsentis akcepti la malavaran sumon destinitan por Lia uzo kaj ĝin tiun saman tagon distribuis inter la malriĉuloj. La efiko de ĉi tiu subita informo je la kolonio de la ekzilitoj estis tuja kaj superforta. »Tiu tago«, skribis vidatestanto, priskribante la reagon de la komunumo je la novaĵoj pri la alproksimiĝanta foriro de Bahá’u’lláh, »vidis konfuzon kia estas asociita kun la tumulto de la tago de Resurekto. Ŝajnis al mi ke eĉ la pordoj kaj muroj de la urbo laŭte ploris pro sia tre baldaŭ okazonta separiĝo de la Amato Abhá. Dum la unua nokto post kiam estis anoncita Lia foriro, senescepte ĉiuj Liaj amatoj rezignis pri dormo kaj manĝo. ... Neniun animon inter ili eblis trankviligi. Multaj decidis por si, ke, se evidentiĝus ke ili ne rajtus akompani Lin, ili senhezite mortigus sin. ... Iom post iom, tamen, per la vortoj kiujn Li direktis al ili kaj per Siaj admonoj kaj amema bonkoreco, ili trankviliĝis kaj kompleze al Li rezignaciis.« Por ĉiu el ili, ĉu arabo aŭ perso, viro aŭ virino, infano aŭ plenkreskulo, kiu loĝis en Bagdado, Li dum tiuj tagoj revelaciis kaj propramane skribis apartan Tabelon.

En la plej multaj de ĉi tiuj Tabeloj Li antaŭdiris la aperon de la »Bovido« kaj de la »Birdoj de l’ Nokto«, aludoj al tiuj, kiuj, kiel anticipita en la Tabelo de la Sankta Maristo kaj antaŭsignita en la sonĝo citita supre, estis levontaj la standardon de ribelado kaj kaŭzontaj la plej gravan krizon en la historio de la Kredo. Dudek sep tagojn post kiam tiu mornoza Tabelo estis tiel neatendite revelaciita de Bahá’u’lláh kaj estis transdonita en Liajn manojn la fatala komuniko anoncanta Lian forigon al Konstanti- nopolo, je merkreda posttagmezo (la 22an de aprilo 1863), tridek unu tagojn post Naw-Rúz, la 3an de dulkadao 1279 p.h., Li ekis al la unua etapo de Sia kvarmonata vojaĝo al la ĉefurbo de la Otomana Imperio.

Je tiu historia tago – de post tiam por ĉiam la unua tago de la festo Rezvano – kulminis nenombreblaj adiaŭaj vizitoj al Li fare de amikoj kaj konatuloj el ĉiu klaso kaj konfesio, kaj estis ĝi tago kian la loĝantoj de Bagdado apenaŭ iam vidis.

Aroj da homoj de ambaŭ seksoj kaj de ĉiu aĝo, amikoj kaj nekonatoj, araboj, kurdoj kaj persoj, eminentuloj kaj klerikoj, oficialuloj kaj negocistoj, same kiel multaj el la pli malaltaj klasoj, malriĉuloj, orfoj, parioj, iuj konsternitaj, aliaj korŝiritaj, multaj larmoplenaj kaj timantaj, malmultaj pelitaj de scivolemo aŭ sekreta kontento, svarmis sur la vojoj al Lia domo, avidaj kapti finan ekvidon de Tiu, Kiu dum jardeko, pere de preskribo kaj ekzemplo, estis tiel potence influinta tiel grandan nombron de la tre diversdevenaj loĝantoj de ilia urbo. Forlasante lastan fojon, meze de plorado kaj lamentado, Sian »Plej Sanktan Loĝejon«, el kiu estis »elirinta la spiro de la Ĉio- Glora« kaj el kiu elverŝiĝis en »senĉesa sonado« la »melodio de la Ĉiel-Kompata«, kaj disdonante survoje kun malavara mano finajn almozojn al la malriĉuloj kun kiuj tiel fidele Li amikis, kaj dirante vortojn de konsolo al la senkonsolaj, kiuj de ĉiu flanko premiĝis al Li, fine Li atingis la bordojn de la rivero kaj estis prame transigata, akompanata de Siaj filoj kaj sekretario, al la Ĝardeno Najíbíyyih, situanta je la vidalvida riverbordo.

»Ho Miaj kunuloj«, Li, antaŭ ol enpramiĝis Li, alparolis la fidelan aron ĉirkaŭ Li, »Mi konfidas al vi ĉi tiun urbon Bagdado en la stato kiel nun vi vidas ĝin, kiam foriras Mi kaj kiam el la okuloj de same amikoj kaj nekonatoj, amasiĝantaj sur ĝiaj tegmentoj, en ĝiaj stratoj kaj bazaroj, verŝiĝas larmoj kiel la pluvo de l’ printempo. Estas nun al vi atenti ke ne viaj faroj kaj konduto malheligu la flamon de l’ amo, kiu brulas ene de la brustoj de ĝiaj loĝantoj.« La muezino estis ĵus farinta la posttagmezan vokon al preĝado kiam Bahá’u’lláh eniris la ĝardenon Najíbíyyih, kie Li restis dek du tagojn antaŭ Sia fina foriro el la urbo. Tie Liaj amikoj kaj kunuloj, alvenantaj en sinsekvaj ondoj, atingis Lian ĉeeston kaj faris al Li, kun sentoj de profunda malĝojo, sian finan adiaŭon. Elstara inter ili estis la fama Álúsí, la muftio de Bagdado, kiu, kun okuloj malklaraj pro larmoj, prisakris la nomon de ŝaho Náṣiri’d-Dín, kiun li konsideris esti la ĉefa responsulo pri tiel nemeritita ekzilo.

»Mi ĉesis rigardi lin«, li publike asertis, »kiel Náṣiri’d-Dín (la Helpanto de la Kredo), sed konsideras lin anstataŭe esti ĝia detruanto.« Alia distingita vizitanto estis la guberniestro mem, Námiq Páshá, kiu, post esprimi per la plej respektoplena vortigo sian bedaŭron pri la evoluoj kaŭzintaj la foriron de Bahá’u’lláh, kaj certigante al Li sian pretecon helpi al Li kiel ajn eblus al li, transdonis, al la oficiro nomumita akompani Lin, skriban verdikton kun la ordono al la guberniestroj de la provincoj tra kiuj la ekzilitoj estis pasontaj, plejeble zorgi pri ili.

»Kion ajn vi bezonas«, li, post multaj pardonpetoj, informis al Bahá’u’lláh, »vi nur diru. Ni pretas ĝin plenumi.« »Zorgu vi pri Niaj amatoj«, estis la respondo al liaj insistaj kaj ripetaj ofertoj, »kaj traktu ilin kun bonkoreco« – peto, al kiu li donis sian varman kaj senhezitan konsenton. Ne povas do surprizi, ke, vid-al-vide de tiom da evidentoj de profunda sindediĉo, simpatio kaj estimo, manifestataj tiel frape de same altranguloj kaj malaltranguloj – ekde la tago kiam Bahá’u’lláh anoncis Sian planitan vojaĝon ĝis la tago de Lia foriro el la ĝardeno Najíbíyyih –, ke tiuj, kiuj tiel senlace provis akiri la ordonon por Lia ekzilo kaj tiel ĝojis pri la sukceso de siaj klopodoj, nun amare bedaŭris sian agon. »Tia estis la interveno de Dio«, konfirmas ‘Abdu’l-Bahá, en letero skribita de Li el tiu ĝardeno, rilate al tiuj malamikoj, »ke ilia ĝojo ŝanĝiĝis al ĉagreno kaj

9. La deklaro de la Misio de Bahá'u'lláh SEGPB09

Add range:

malĝojo, tiome ke la persa ĉefkonsulo en Bagdado treege bedaŭris la planojn kaj intrigojn, kiujn elpensis la intrigantoj.

Námiq Páshá mem, je la tago kiam li vizitis Lin (Bahá’u’lláh), deklaris: ›Antaŭe ili insistis pri via foriro. Nun, tamen, ili eĉ pli insistas ke restu vi.‹« 9. La deklaro de la Misio de Bahá’u’lláh kaj Lia vojaĝo al Konstantinopolo La alveno de Bahá’u’lláh en la ĝardeno Najíbíyyih – poste nomata de Lia sekvantaro la ĝardeno Rezvano – signalis la komencon de kio poste rekoniĝis kiel la plej sankta kaj la plej granda de ĉiuj bahaaj festoj, la festo memore al la Deklaro de Lia Misio al Liaj kunuloj.

Tiel gravegan Deklaron eblas konsideri kiel la logikan kompletiĝon de la profunde transforma procezo iniciatita de Li mem je Sia reveno de Sulajmanijo, kaj kiel preludon de la fina proklamo de tiu sama Misio al la mondo kaj ĝiaj regantoj el de Adrianopolo. Per tiu solena ago finfine ĉesis la ne malpli ol jardekon longa »prokrasto« inter la naskiĝo de la Revelacio de Bahá’u’lláh en la Síyáh-Chál kaj ĝia anonco al la disĉiploj de la Báb. Plenumiĝis la »fiksita tempo de l’ kaŝo« dum kiu, kiel Li mem atestis, la »signoj kaj pruvoj de Die destinita Revelacio« verŝiĝis sur Lin. La »miriado da lumvualoj«, en kiuj estis volvita Lia gloro, estis je tiu historia horo parte levita, kio permesis al la homaro ekvidi »plej etan brileron« el la brilego de Lia »senkompara, Lia plej sankta kaj ekzalta Vizaĝo«. La »mil ducent naŭdek tagoj«, fiksitaj de Danielo en la lasta ĉapitro de Sia Libro kiel la tempodaŭro de la »abomeninda ruiniĝo« nun estis pasintaj. Nun komenciĝis la »cent lunaj jaroj« destinitaj rekte antaŭi tiun beatan kompletiĝon (1335 tagoj) anoncitan de Danielo en tiu sama ĉapitro. Nun kompletiĝis la dek naŭ jaroj – konsistigantaj la unuan »Váḥid« – antaŭdestinitaj en la Persa Bajano per la plumo de la Báb. La Sinjoro de l’ Regno, Jesuo Kristo reveninta en la gloro de la Patro, pretis okupi Sian tronon kaj preni la sceptron de mondampleksa, nedetruebla suvereneco. La komunumo de la Plej Granda Nomo, la »kunuloj de la Karmezinkolora Arko«, brilvorte laŭdita en la Qayyúmu’l-Asmá’, nun ekvideblis.

La profetaĵo de la Báb rilate al la »Rezvano«, la scenejo de la malvualigo de la transcenda gloro de Bahá’u’lláh, estis laŭvorte plenumita. Ne senkuraĝigita per la antaŭviditaj abomenaj afliktoj, kiuj, kiel Li mem antaŭdiris, baldaŭ Lin ekkaptos; tuj antaŭ dua ekzilo, kiu plenos je multaj riskoj kaj danĝeroj kaj portos Lin ankoraŭ pli for de Sia patrujo, la lulilo de Lia Kredo, al etne, lingve kaj kulture fremda lando; plene konscia pri la plie vastiĝonta nombro de Siaj oponantoj, inter kiuj baldaŭ troviĝos monarko pli despota ol ŝaho Náṣiri’d-Dín, kaj ministroj ne malpli malcedemaj en sia mal- amikeco ol Ḥájí Mírzá Áqásí aŭ la Amír-Niẓám; ne retenata per la ripetaj interrompoj pro la alvenado de amaso da vizitantoj, kiuj svarmis en Lia tendo, Bahá’u’lláh elektis tiun tre decidan kaj ŝajne netaŭgan horon por fari tiel defian pretendon, por malkaŝi antaŭ la okuloj de la mondo la misteron ĉirkaŭ Sia persono kaj por plene transpreni la potencon kaj la aŭtoritaton, kiuj estis la ekskluzivaj privilegioj de Tiu, Kies alvenon la Báb estis profetinta.

Tiu granda proksimiĝanta evento jam ombris super la kolonio de ekzilitoj, kiuj atenteme atendis ĝian alvenon. Kiam la jaro »okdek« kontinue kaj nehaltigeble alproksimiĝis, Li, Kiu fariĝis la vera gvidanto de tiu komunumo, ĉiam pli spertis kaj laŭpaŝe komunikis al Siaj estontaj sekvantoj la impetan influon de ĝia inspira forto. La festaj, la animskuaj odoj, kiujn Li revelaciis preskaŭ ĉiutage; la Tabeloj, plenaj je aludoj, kiuj fluadis el Lia plumo; la aludoj pri la alproksimiĝanta horo, kiujn Li faris en privataj konversacioj kaj publikaj paroloj; la ekzaltiĝo, kiu en momentoj de kaj ĝojo kaj tristo inundis Lian animon; la ekstazo, kiu ekkaptis Liajn amantojn jam ravitajn per la multiĝantaj evidentoj de Lia kreskanta grandeco kaj gloro; la perceptebla ŝanĝiĝo de Lia sinteno; kaj fine Lia surmeto de la táj (alta felta kapvesto) la tagon kiam Li foriris el Sia Plej Sankta Domo – ĉio tio nemiskompreneble proklamis Lian tuj okazontan alprenon de la profeta ofico kaj de la aperta gvidado de la komunumo, kiun konsistigis la sekvantaro de la Báb.

»Dum multaj vesperoj«, skribas Nabíl, prezentante la tumulton, kiu kaptis la korojn de la kunuloj de Bahá’u’lláh dum la tagoj antaŭ la deklaro de Lia misio, »Mírzá Áqá Ján kunvokis ilin en sia ĉambro, fermis la pordon, lumigis aron da kamforizitaj kandeloj kaj laŭtvoĉe ĉantis al ili la nove revelaciitajn odojn kaj Tabelojn en sia posedo.

Tute senkonsciaj pri ĉi tiu efemera mondo, komplete mergitaj en la sferoj de la spirito, forgesantaj pri la bezonoj de nutro, dormo aŭ trinko, ili subite konstatis ke la nokto fariĝis tago kaj ke la suno proksimiĝis al sia zenito.«

Tamen, pri la ekzaktaj cirkonstancoj de tiu epokfara Deklaro estas ni bedaŭrinde apenaŭ informitaj. La vortoj efektive diritaj de Bahá’u’lláh je tiu okazo, la maniero de Lia Deklaro, la de ĝi kaŭzita reago, ĝia efiko je Mírzá Yaḥyá, la identeco de tiuj privilegiitaj aŭdi Lin – ĉio tio estas vualita en obskuro, kiun estontaj historiistoj trovos nur malfacile penetrebla. La fragmenta priskribo postlasita de Lia kronikisto Nabíl al estontaj generacioj estas unu el la tre malmultaj aŭtentikaj dokumentoj, kiujn ni posedas pri la nefor- geseblaj tagoj pasigitaj de Li en tiu ĝardeno. »Ĉiutage«, rakontas Nabíl, »antaŭ la horo de l’ tagiĝo, la ĝardenistoj tranĉis la rozojn, kiuj vice staris laŭ la kvar ĉefaj promenvojoj de la ĝardeno, kaj metis ilin meze de la planko de Lia benita tendo. Tiel granda estis la amasigita stako ke, kiam Liaj kunuloj kolektiĝis por trinki sian matenan teon en Lia ĉeesto, ili ne povis vidi unu la alian trans ĝi. Ĉiujn tiujn rozojn Bahá’u’lláh propramane donis al tiuj, kiujn ĉiumatene Li forsendis el Sia ĉeesto por ilin liveri al Liaj arabaj kaj persaj amikoj en la urbo.« »Iun nokton«, li daŭrigas, »estis la naŭa nokto de la kreskanta luno, apartenis mi al tiuj, kiuj gardis apud Lia benita tendo. Kiam alproksimiĝis la noktomeza horo mi vidis Lin forlasi la tendon, preterpasi la lokojn kie iuj Liaj kunuloj dormis, kaj komenci tien kaj reen paŝadi laŭ la lunlumigitaj irvojoj de la ĝardeno kun floroj ambaŭflanke. Tiel laŭta estis la ĉiuflanka kantado de la najtingaloj, ke nur tiuj proksimaj al Li povis klare aŭdi Lian voĉon. Li daŭrigis paŝadi ĝis kiam, paŭzanta meze de unu el ĉi tiuj vojoj, Li rimarkis: ›Vidu ĉi tiujn najtingalojn. Tiel granda estas ilia amo por ĉi tiuj rozoj, ke de krepusko ĝis tagiĝo sendorme ili trilas siajn melodiojn kaj en arda pasio intimas kun la celo de sia adorado. Kiel do povas elekti dormon tiuj, kiuj asertas esti flamigitaj per la rozosimila beleco de la Amato?‹ Dum tri sinsekvaj noktoj mi gardis kaj ĉirkaŭiris Lian benitan tendon.

Ĉiam, kiam mi preterpasis la kanapon sur kiu Li kuŝis, mi trovis Lin maldorma, kaj ĉiutage, de l’ mateno ĝis vespero, mi vidis Lin senĉese okupata en konversacioj kun la torento de vizitantoj, kiuj alfluadis el Bagdado.

Neniam ajn mi povis detekti en la vortoj, kiujn Li diris, ian spuron de afekto.« La signifon de tiu Deklaro rivelu al ni Bahá’u’lláh mem. Aklamante tiun historian okazon kiel la »Plej Grandan Feston«, la »Reĝon de l’ Festoj«, la »Feston de Dio«, Li, en Sia Kitáb-i-Aqdas, karakterizas ĝin kiel la Tagon je kiu »ĉio kreita mergiĝis en la maro de l’ purigo«, dum en unu el Siaj specifaj Tabeloj Li mencias ĝin kiel la Tagon je kiu »la brizoj de l’ pardono zefiris super la tuta kreitaĵo«. »Jubilu per ekzalta ĝojo, ho popolo de Bahá!«, Li, en alia Tabelo, skribis, »kiam rememoras vi la Tagon de supera feliĉo, la Tagon je kiu parolis la Lango de la Praulo de l’ Tagoj, kiam Li forlasis Sian Domon irante al la Loko de kiu sur la tutan kreitaĵon verŝis Li la grandiozecon de Sia Nomo, la Ĉiokompata. ... Se volus Ni revelacii la kaŝitajn sekretojn de tiu Tago, svenus kaj mortus ĉiuj troviĝantaj surtere kaj en la ĉielo, escepte de tiuj, kiujn savus Dio, la Ĉiopova, la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa. Tia estas la ebriiga efiko de la vortoj de Dio je la Revelacianto de Liaj sendubaj pruvoj, ke Lia plumo jam ne plu povas moviĝi.« Kaj plu: »Venis la Dia Printempo, ho Plej Ekzalta Plumo, ĉar rapide alproksimiĝas la Festo de la Ĉioindulga. ... La Suno de l’ Beato brilas super la horizonto de Nia Nomo la Beata, ĉar la Regno de la Nomo de Dio estas ornamita per la Nomo de Via Sinjoro, la Kreinto de la ĉieloj. ... Atentu ke ne io detenas Vin laŭdi la grandecon de ĉi tiu Tago – la Tago je kiu la Fingro de l’ Majesto kaj Potenco rompis la sigelon de la Vino de l’ Reunuiĝo kaj vokis ĉiujn en la ĉielo kaj ĉiujn sur la tero. ... Ĉi tiu estas la Tago je kiu la mondo nevidata elvokas: ›Granda estas via beniteco, ho tero, ĉar vi estas farita la skabelo de via Dio kaj elektita kiel la sidejo de Lia potenca trono‹. ... Diru ... estas Li, Kiu elmetis antaŭ vi la kaŝitan kaj aprezitan Gemon, ho ke vi serĉu ĝin. Estas Li, Kiu estas Tiu Amata de ĉiuj aferoj, ĉu de la pasinteco aŭ de la estonteco.« Kaj ankoraŭ plu: »Leviĝu kaj proklamu al la tuta kreitaĵo la novaĵon, ke Li, Kiu estas la Ĉiokompata, direktis Siajn paŝojn al la Rezvano kaj eniris ĝin. Gvidu, do, la homojn al la Ĝardeno de l’ Delico, kiun Dio faris la Trono de Sia Paradizo. ... Ene de ĉi tiu Paradizo kaj el la altoj de ĝiaj plej sublimaj ĉambroj la Junulinoj de l’ Ĉielo jubilis kaj laŭte vokis: ›Jubilu vi, la loĝantoj de la sferoj supraj, ĉar la fingroj de Li, Kiu estas la Praulo de l’ Tagoj, sonorigas, en la nomo de la Ĉioglora, la Plej Grandan Sonorilon en la plej interna koro de la ĉieloj.

La manoj de l’ graco rondirigis la pokalojn de eterna vivo. Proksimiĝu kaj trinku ĝis satiĝo.‹« Kaj fine: »Forgesu la mondon de l’ kreaĵo, ho Plumo, kaj turniĝu Vi al la vizaĝo de Via Sinjoro, la Sinjoro de ĉiuj nomoj. Ornamu, do, la mondon per la favoroj de Via Sinjoro, la Reĝo de tagoj eternaj.

Ĉar Ni perceptas la parfumon de la Tago je kiu Li, Kiu estas la Deziro de ĉiuj nacioj, verŝis sur la regnojn de la nevidata kaj la vidata la splendojn de la lumo de Siaj plej elstaraj nomoj kaj envolvis ilin per la radiado de la lumiloj de Siaj plej malavaraj favoroj, favoroj kiujn neniu kapablas taksi escepte de Li, Kiu estas la Ĉiopova Protektanto de la tuta kreitaĵo.« Kiam Bahá’u’lláh forlasis la ĝardenon Rezvano je la tagmezo de la 14a de dulkadao 1279 p.h. (la 3a de majo 1863) estiĝis scenoj de tumulta entuziasmo ne malpli spektakloriĉaj kaj eĉ pli kortuŝaj ol tiuj, kiuj Lin salutis kiam Li forlasis la Plej Grandan Domon en Bagdado. »La grandan tumulton«, skribis vidatestanto, »kiu en niaj mensoj asociiĝas kun la Tago de Kunvenigo, la Tago de Juĝo, ni vidis je tiu okazo.

Same kredantoj kaj malkredantoj plorĝemis kaj lamentis. La kunvenintaj estroj kaj gravuloj estis mire frapitaj. Tiel profundaj emocioj estis instigitaj, ke neniu lango povas ilin priskribi, nek povus iu observanto eskapi ilian kontaĝon.« Rajdanta Sian ĉevalon, ruanan stalonon el plej purrasa bredo, la plej bonan kiun Liaj amantoj povis aĉeti por Li, kaj lasanta post Si multege da riverencantaj fervoraj admirantoj, Li ekvojis al la unua stadio de vojaĝo venigonta Lin al la urbo Konstantinopolo. »Multis la kapoj«, rakontas Nabíl, mem atestanto de tiu neforgesebla sceno, »kiuj ĉiuflanke kliniĝis al la polvo sub la piedoj de Lia ĉevalo kaj kisis ĝiajn hufojn, kaj sennombraj estis tiuj, kiuj premis sin antaŭen por brakumi Liajn piedingojn.« »Kiel granda la nombro de tiuj enkorpiĝoj de fideleco«, atestas kunvojaĝanto, »kiuj, ĵetantaj sin antaŭ tiun rajdbeston, preferis morti ol separiĝi de sia Amato! Ŝajnas al mi, kvazaŭ tiu benita stalono paŝis sur la korpoj de tiuj purkoraj animoj.« »Estis Li (Dio)«, deklaras Bahá’u’lláh mem, »Kiu ebligis al Mi foriri el la urbo (Bagdado), vestita per majesto kian neniu, escepte de neganto kaj maliculo, povas ne agnoski.« Tiaj signoj de omaĝado kaj devotado daŭre ĉirkaŭis Lin ĝis kiam Li atingis Konstantinopolon.

Nabíl aŭdis ke Mírzá Yaḥyá, kiu estis rapidinta piedire kaj je sia propra elekto malantaŭ la transportilo de Bahá’u’lláh, je la tago de Lia alveno en tiu urbo rimarkis al Siyyid Muḥammad: »Se mi ne elektintus kaŝi min, sed estus rivelinta mian identecon, la honoro ĉitage elmontrita al Li (Bahá’u’lláh) estintus ankaŭ la mia.«

La samaj signoj de devotado elmontritaj al Bahá’u’lláh je Lia foriro el Sia Domo kaj pli poste el la ĝardeno Rezvano ripetiĝis kiam la 20an de dulkadao (la 9an de majo 1863), akompanata de Siaj familianoj kaj dudek ses de Siaj disĉiploj, Li forlasis Firayját- on, Lia unua haltloko dum tiu vojaĝo. Karavano estis formita – konsistanta el kvindek muloj, rajdista gvardio de dek soldatoj kun ilia oficiro, kaj sep paroj da howdah-oj, ĉiu paro kun kvar sunombreloj – kaj je leĝeraj etapoj ĝi en la daŭro de ne malpli ol cent dek tagoj faris sian vojon tra la altebenaĵoj, ravinoj, arbaroj, valoj kaj paŝtejoj, kiuj formas la pitoreskan pejzaĝon de orienta Anatolio, al la haveno de Samsuno je la Nigra Maro. Foje rajdanta sur ĉevalo, foje ripozanta en la howdah rezervita por Lia uzo kaj ofte ĉirkaŭata de Siaj kunuloj, el kiuj la plimulto piedmarŝis, Li pro la skriba ordono de Námiq Páshá estis, kiam dum la printempo Li vojaĝis norden, entuziasme akceptita de la valí-oj, la mutiṣárrif-oj, la qá’im-maqám-oj, la mudír-oj, la ŝejkoj, la muftioj kaj kadioj, la ŝtatoficistoj kaj eminentuloj de la distriktoj tra kiuj Li pasis. En Kirkuko, en Arbilo, en Mosulo, kie Li haltis dum tri tagoj, en Nusajbino, en Mardino, en Dijarbakiro, kie kelktaga halto estis farita, en Khárpút, en Sivaso, kaj ankaŭ en aliaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj, Lin tuj antaŭ Lia alveno renkontis delegacio kaj simile Lin je la foriro dum kelka distanco akompanis simila delegacio.

La festaĵoj, kiuj ĉe iuj stacioj estis faritaj en Lia honoro, la nutraĵo kiun la vilaĝanoj preparis kaj alportis je Lia akcepto, la fervoron kiun ree kaj ree ili elmontris provizante la rimedojn por Lia komforto, memorigis pri la ega respekto kiun la loĝantoj de Bagdado estis elmontrintaj al Li tiel multokaze. »Dum ni tiun matenon pasis tra la urbo Mardino«, tiu sama kunvojaĝanto rakontas, »nin antaŭis rajdeskorto de registaraj soldatoj portantaj siajn flagojn kaj tamburantaj bonvenon. La mutisárrif, kune kun oficialuloj kaj eminentuloj, akompanis nin, dum viroj, virinoj kaj infanoj amasiĝantaj sur la tegmentoj kaj plenigantaj la stratojn atendis nian alvenon. Digne kaj pompe ni trapasis tiun urbon kaj rekomencis nian vojaĝon dum la mutisárrif kaj liaj kunuloj eskortis nin dum konsiderinda distanco.«

»Laŭ la unuanima atesto de tiuj, kiujn ni renkontis dum tiu vojaĝo«, notis Nabíl en sia rakonto, »neniam antaŭe ili vidis laŭ ĉi tiu itinero, kiun konstante prenis guberniestroj kaj mushír-oj pasantaj tien kaj reen inter Konstantinopolo kaj Bagdado, iun ajn vojaĝi en tia stato kaj elmontri al ĉiuj tian gastamon kaj tiel grandan malavaron.« Kiam Li proksimiĝis al la haveno de Samsuno Bahá’u’lláh, ekvidante el Sia howdah la Nigran Maron, laŭ la peto de Mírzá Áqá Ján revelaciis Tabelon nomitan Lawḥ-i-Hawdaj (Tabelo de la Howdah), kiu per tiaj aludoj kiel la »Dia Elprovilo«

kaj »la lamenta kaj turmenta fiago«, ree konfirmis kaj aldonis al la mornaj antaŭdiroj en la antaŭ nelonge revelaciita Tabelo de la Sankta Maristo. En Samsuno la ĉefinspektisto de la tuta provinco, etendiĝanta de Bagdado ĝis Konstantinopolo, vizitis Lin akompanata de kelkaj paŝaoj, elmontris al Li plejeblan respekton kaj estis invitita de Li al tagmanĝo. Sed sep tagojn post Lia alveno, Li, kiel antaŭdirita en la Tabelo de la Sankta Maristo, estis irigita sur turkan vaporŝipon kaj tri tagojn poste je tagmezo elŝipigita kune kun Siaj kunekzilitoj en la haveno de Konstantinopolo la 1an de rabiolavalo 1280 p.h. (la 16an de aŭgusto 1863). Du specialaj kaleŝoj, kiuj atendis ĉe la kajo, Lin kaj Lian familion veturigis al la domo de Shamsí Big, la oficialulo nomumita de la registaro okupiĝi pri ĝiaj gastoj, kiu loĝis proksime de la Khirqiy-i-Sharíf moskeo.

Poste ili estis translokitaj al la pli spaca domo de Vísí Páshá en la kvartalo de la Sulṭán Muḥammad moskeo. Eblas diri, ke kun la alveno de Bahá’u’lláh en Konstantinopolo, la ĉefurbo de la Otomana Imperio kaj sidejo de la Kalifo (aklamata de la mohamedanoj kiel »la Kupolo de l’ Islamo«, sed stigmatizita de Li kiel la ejo kie estis establita la »trono de l’ tiraneco«), malfermiĝis la plej malgaja kaj la plej katastrofa kaj malgraŭ tio la plej glora ĉapitro en la historio de la unua bahaa jarcento. Komenciĝis nun periodo en kiu miksiĝis nedireblaj senigoj kaj senprecedencaj elprovoj kun la plej noblaj spiritaj triumfoj. La suno de la ofico de Bahá’u’lláh estis atingonta sian zeniton.

La plej decidaj jaroj de la Heroa Jararo de Lia religisistemo proksimis. La katastrofa procezo, antaŭdirita jam en la jaro sesdek de Lia Antaŭulo en la Qayyúmu’l-Asmá’, eklanĉiĝis. Ekzakte du jardekojn pli frue la Revelacio de la Báb estis naskiĝinta en la urbo Ŝirazo en plej malhela Persio. Malgraŭ ke ĝia Aŭtoro estis submetita al kruela enprizonigo, estis Li tamen proklaminta Siajn kolosajn pretendojn antaŭ distingita kunveno en Tabrizo, la ĉefurbo de Azerbajĝano.

En la vilaĝeto Badasht la defendantoj de Lia Kozo sentime inaŭguris la Religiosistemon estiĝintan el Lia Kredo. Kaj naŭ jarojn poste, meze de la senespero kaj angoro de la Síyáh-Chál en Teherano, subite tiu Revelacio rapide kaj mistere fruktiĝis. La procezo de la rapide degeneranta farto de tiu Kredo, iom post iom ekinta kaj alarme akceliĝinta dum la jaroj de la retiriĝo de Bahá’u’lláh al Kurdio, estis post Lia reveno el Sulajmanijo majstre haltigita kaj inversigita. La etika, la morala kaj la doktrina fundamento de novnaskita komunumo estis poste, dum Lia estado en Bagdado, nerenverseble establita. Kaj fine, en la ĝardeno Rezvano, tuj antaŭ Lia ekziliĝo al Konstantinopolo, finiĝis la de nesondebla Providenco destinita dekjara prokrastiĝo per la Deklaro de Lia Misio kaj la videbla ekapero de tio, kio estis fariĝonta la kerno de mondampleksa Komunumo. Kio nun restis efektigenda estis la proklamado de tiu sama Misio, en la urbo Adrianopolo, al la mondaj sekularaj kaj klerikaj gvidantoj – proklamo sekvota, en la prizonfortreso Akko dum sinsekvaj jardekoj, de plia disvolvado de la principoj kaj maksimoj konsistigantaj la firman bazon de tiu Kredo, de la formulado de la leĝoj kaj preceptoj sekure certigantaj ĝian integrecon, de la establado, tuj post Lia forpaso, de la Interligo destinita konservi ĝian unuecon kaj konstantigi ĝian influon, de la grandega kaj tutmonda etendiĝo de ĝiaj agadoj sub la gvidado de ‘Abdu’l-Bahá, la Centro de tiu Interligo, kaj fine, dum la Formanta Jararo de tiu Kredo, de la starigo de ĝia Administra Sistemo, la antaŭsigno de ĝia Ora Jararo kaj estonta gloro.

Ĉi tiu historia Proklamo okazis kiam la Kredo troviĝis en ekstreme violenta naskokonvulsia krizo kaj okazis ĝi ĉefe per direktiĝo al la reĝoj de la tero kaj al la kristanaj kaj islamaj klerikaj gvidantoj, kiuj, pro sia grandega prestiĝo, supereco kaj aŭtoritato, kumulis timigan kaj fatalan responson por la sorto de siaj subuloj kaj sekvantoj.

Eblas diri ke la unua fazo de tiu Proklamo ekis en Konstantin- opolo per la komuniko (la tekston de kiu ni tamen bedaŭrinde ne posedas) direktita de Bahá’u’lláh al sultano ‘Abdu’l-‘Azíz, la absoluta reganto de potenca imperio kaj la memnomita reprezentanto de la Profeto de la Islamo. Tiel potenca, tiel eminenta persono estis la unua inter la suverenoj de la mondo, kiu ricevis la Dian Alvokon kaj la unua inter la monarkoj de la Oriento, kiu devis fronti la implicojn de la venĝa justeco de Dio.

La okazon por ĉi tiu komuniko donis la fifama edikto promulgita de la sultano malpli ol kvar monatojn post la alveno de la ekzilitoj en lia ĉefurbo kaj ekzilanta ilin, subite kaj tute sen ajna pravigo en profunda vintro kaj sub la plej hontigaj cirkonstancoj, al Adrianopolo, urbo situanta rande de lia imperio.

Tiu fatala kaj humiliga decido de la sultano kaj liaj ĉefaj ministroj, ‘Álí Páshá kaj Fu’ád Páshá, estis konsiderindagrade atribuebla al la persista intrigado de la Mushíru’d-Dawlih, Mírzá Ḥusayn Khán, la persa ambasadoro ĉe la Sublima Pordo, kondamnita de Bahá’u’lláh kiel Lia »kalumniisto«, kiu atendis la unuan ŝancon por ataki Lin kaj la Kozon de kiu Li nun estis la deklarita kaj rekonita gvidanto. Ĉi tiu ambasadoro estis konstante premita de sia registaro persiste daŭrigi la politikon inciti kontraŭ Bahá’u’lláh la malamikecon de la turkaj aŭtoritatuloj. Plie lin instigis la rifuzo de Bahá’u’lláh sekvi la ĝeneralan praktikon de registaraj gastoj, kiel ajn altrangaj, je sia alveno en la ĉefurbo persone viziti la Shaykhu’l-Islám-on, la Ṣadr-i-A‘ẓam-on kaj la ministron pri eksterlandaj aferoj – dum Bahá’u’lláh eĉ ne reciprokis la vizitojn faritajn al Li fare de kelkaj ministroj, de Kamál Páshá kaj de eksa turka sendito al la kortego de Persio. Kaj ne malkuraĝigis lin la honesta kaj sendependa sinteno de Bahá’u’lláh, kio tiel akre kontrastis kun la avareco de la persaj princoj, kiuj je sia alveno »petadis ĉe ĉiu pordo ajnajn monsumojn kaj donacojn, kiujn ili kapablis havigi al si«. Indigniĝis li pro la malemo de Bahá’u’lláh prezenti Sin ĉe la persa ambasadejo kaj reviziti ĝian reprezentanton; kaj, asistata en siaj klopodoj de sia komplico Ḥájí Mírzá Ḥasan-i-Ṣafá, kiun li instrukciis cirkuligi pri Li senbazajn raportojn, li sukcesis per sia oficiala influo kaj ankaŭ per siaj privataj rilatoj kun ekleziuloj, gravuloj kaj ŝtatoficistoj prezenti Bahá’u’lláh-on kiel fieran kaj arogantan personon, Kiu konsideras Sin mem esti staranta super la leĝo, Kiu faras malamikajn planojn kontraŭ ĉiuj establitaj aŭtoritatoj, kaj Kies aplombo kaŭzis la gravajn diferencojn estiĝintajn inter Li kaj la persa registaro. Ankaŭ ne estis li la sola, kiu okupis sin per tiaj fiaj artifikoj. Iuj aliaj, laŭ ‘Abdu’l-Bahá, »kondamnis kaj kalumniis« la ekzilitojn esti »misfortuno por la tuta mondo«, esti »detruantoj de traktatoj kaj interkonsentoj«, esti »minaco por ĉiuj landoj«

kaj »meriti ĉiaspecajn punojn«.

Ne malpli grava persono ol la altrespektata bofrato de la Ṣadr- i-A‘ẓam estis komisiita konigi al la Kaptito la edikton kontraŭ Li – edikto, kiu klare pruvis faktan koalicion inter la turka kaj la persa imperiaj registaroj kontraŭ komuna oponanto, kaj kiu fine alportis tiel tragikajn konsekvencojn por la sultanujo, la kalifujo kaj la kaĝara dinastio. Ĉar Bahá’u’lláh rifuzis jesi aŭdiencon, devis tiu sendito kontentigi sin per tio ke li prezentis siajn infanecajn rimarkojn kaj bagatelajn argumentojn al ‘Abdu’l-Bahá kaj Áqáy-i- Kalím, kiuj estis delegitaj renkonti lin kaj kiujn li informis ke post tri tagoj li revenus por ricevi la respondon al la ordono, kiun transdoni li estis petita.

La saman tagon Tabelo en severe kondamna tono estis revelaciita de Bahá’u’lláh kaj estis la sekvan matenon en fermita koverto de Li konfidita al Shamsí Big kun la instrukcio liveri ĝin al la manoj de ‘Alí Páshá kaj diri ke ĝi estus sendaĵo de Dio. »Mi ne scias kion tiu letero enhavis«, Shamsí Big poste informis Áqáy-i- Kalím-on, »sed tuj post kiam la grandveziro estis leginta ĝin, li kadavre paliĝis kaj rimarkis: ›Estas kvazaŭ la Reĝo de l’ Reĝoj ordonas al sia plej humila vasala reĝo kaj reguligas lian konduton.‹ Tiel lamentinda estis lia kondiĉo ke mi retiriĝis el lia ĉeesto.« Bahá’u’lláh laŭ raportoj komentis pri la efiko de tiu Tabelo: »Ĉiuj ajn agoj, kiujn la ministroj de la sultano, konatiĝintaj kun ĝia enhavo, decidis entrepreni kontraŭ Ni, ja konsidereblas kiel motivitaj. Tamen, ne estas pravigeblaj la agoj, kiujn ili faris antaŭ ol esti ĝin leginta.«

Tiu Tabelo laŭ Nabíl estis de konsiderinda longeco, malfermiĝis per vortoj direktitaj al la suvereno mem, severe skoldis liajn ministrojn, prezentis ilian malmaturecon kaj nekompetentecon, kaj inkluzivis erojn direktitajn al la ministroj mem, en kiuj ili estis aŭdace defiataj kaj severe admonataj ne fieri pri siaj mondaj posedaĵoj, nek malsaĝe postkuri riĉaĵojn, kiujn ja la tempopaso neeviteble forrabus de ili.

Bahá’u’lláh troviĝis tuj antaŭ Sia foriro, kiu sekvis preskaŭ senprokraste post la promulgo de la edikto pri Lia ekzilo, kiam, dum fina kaj neforgesebla interparolo kun la supre menciita Ḥájí Mírzá Ḥasan-i-Ṣafá, Li sendis la sekvan mesaĝon al la persa ambasadoro: »Kion profitis al vi kaj tiuj kiuj samas kun vi, jaron post jaro mortigi tiel multe da subpremitoj kaj trudi al ili multnombrajn afliktojn? Ja spite tion ili centobliĝis kaj troviĝas vi plu en kompleta konfuzo, ne sciantaj kiel liberigi viajn mensojn de ĉi tiu subpremada pensmaniero. ... Lia Kozo transcendas ĉiun kaj ajnan planon elpensitan de vi.

Sciu tion: Ja ĉi tiu Dia Fajro neniam estingeblas eĉ se kuniĝus ĉiuj registaroj sur la tero por preni Mian vivon kaj la vivojn de tiuj, kiuj portas ĉi tiun Nomon. Male ampleksos Lia Kozo ĉiujn reĝojn de la tero, eĉ ĉion kreitan el akvo kaj argilo. ... Kio ajn ankoraŭ Nin trafos: granda estos nia gajno kaj evidenta la perdo, kiu afliktos ilin.«

Konforme al la striktaj ordonoj pri la tuja foriro de la ekzilitoj jam dufoje ekzilitaj, Bahá’u’lláh, Lia familio kaj Liaj kunuloj – iuj veturantaj en ĉaroj, aliaj rajdantaj sur ŝarĝobestoj, kun siaj posedaĵoj stakitaj en ĉaretoj tirataj de oksoj – ekis, akompanataj de turkaj soldatoj, je malvarma decembra mateno kaj meze de la plorado de la amikoj, kiujn ili postlasis, al sia dekdutaga vojaĝo tra deprimiga kaj ventoblovata lando al urbo karakterizata de Bahá’u’lláh kiel »la loko kien neniu iras escepte de tiuj, kiuj ribelis kontraŭ la aŭtoritato de la suvereno«. »Ili elpelis Nin«, estas Lia propra atesto en la Súriy-i-Mulúk, »el la urbo (Konstantinopolo) per humiligo kun kiu kompareblas nenia humiligo surtere.« »Nek Mia familio, nek tiuj, kiuj akompanis Min«, Li konstatas plu, »havis la necesajn vestaĵojn por protekti sin kontraŭ la malvarmo de tiu frosta vetero.« Kaj plie: »La okuloj de Niaj malamikoj ploris pri Ni kaj krom ili ĉiuj personoj komprenemaj.« Nabíl lamentas: »Estis ekzilo eltenata per tia humileco ke ploras la plumo rakontanta ĝin kaj hontas la paĝo teni ĝian priskribon.« »Regis tiujare tiel intensa malvarmo«, tiu sama kronikisto notis, »ke eĉ la plej oldaj ne povis memori ion similan. En iuj regionoj de Turkio kaj Persio bestoj fariĝis viktimoj de ĝia severeco kaj pereis en la neĝadoj. La supraj partoj de la Eŭfrato, en Ma’dan-Nuqrih, estis dum kelkaj tagoj kovritaj de glacio – senprecedenca fenomeno – kaj en Dijarbakiro la rivero glaciiĝis dum ne malpli ol kvardek tagoj.« »Por el la fontoj akiri akvon«, rakontis unu el la ekzilitoj de Adrianopolo, »granda fajro estis farenda tuj apud ili kaj devis bruli dum kelkaj horoj antaŭ ol ili degelis.«

Vojaĝante tra pluvo kaj ŝtormo, foje eĉ farante noktajn marŝojn, la elĉerpitaj vojaĝantoj post nelongaj haltoj en Kúchík- Chakmáchih, Búyúk-Chakmáchih, Salvarí, Birkás kaj Bábá-Ískí, alvenis je sia celo la 1an de raĵabo 1280 p.h. (la 12an de decembro 1863) kaj estis lokitaj en la Khán-i-‘Arab, duetaĝa karavanejo proksime al la domo de ‘Izzat-Áqá. Tri tagojn poste al Bahá’u’lláh kaj Lia familio estis asignita domo taŭga nur por somera loĝado en la Murádíyyih kvartalo proksime de la Takyíy-i-Mawlaví, kaj ili post semajno estis denove transloĝigitaj al alia domo proksime de moskeo en tiu sama kvartalo.

Ĉirkaŭ ses monatojn poste ili translokiĝis al pli spaca loĝloko konata kiel la domo Amru’lláh (Domo de la Ordono de Dio) situanta nordaflanke de la moskeo Sulṭán Salím.

Tiel finiĝas la malferma sceno de unu el la plej dramaj epizodoj en la misio de Bahá’u’lláh. La kurteno nun leviĝas al tio, kio estas koncedite la plej tumulta kaj kriza periodo de la unua bahaa jarcento – periodo destinita antaŭi la plej gloran fazon de tiu misio, la proklamadon de Lia Mesaĝo al la mondo kaj ĝiaj regantoj.

10. La ribelo de Mírzá Yaḥyá SEGPB10

Add range:

10.

La ribelo de Mírzá Yaḥyá kaj la proklamo de la Misio de Bahá’u’lláh en Adrianopolo La dudekjara Kredo ĵus komencis refortiĝi post serio da sinsekvaj frapoj kiam trafis ĝin plej serioza krizo, kiu ĝin ŝancelis ĝis al siaj radikoj. Nek la tragika martiriĝo de la Báb, nek la humiliga atenco kontraŭ la suvereno kaj ties sangaj sekvoj, nek la hontiga ekzilo de Bahá’u’lláh for de Sia denaska lando, nek eĉ Lia dujara retiriĝo al Kurdio – kiel ajn katastrofaj estis iliaj sekvoj – kompareblas laŭ graveco kun ĉi tiu unua ĉefa interna konvulsio, kiu kaptis ĵus releviĝintan komunumon kaj minacis kaŭzi neripareblan breĉon en la vicoj de ĝiaj membroj. Pli naŭza ol la senindulga malamikeco de Abú-Jahl, la parenco de Mohamedo, pli honta ol la perfido de Jesuo Kristo fare de Lia disĉiplo Judaso Iskarioto, pli perfida ol la konduto de la filoj de Jakobo rilate al sia frato Jozefo, pli abomena ol la faro de unu el la filoj de Noa, pli fia ol eĉ la krimo farita de Kaino kontraŭ Habelo, rezultigis la abomena konduto de Mírzá Yaḥyá – unu el la duonfratoj de Bahá’u’lláh, la nomito de la Báb kaj rekonita ĉefo de la baba komunumo – periodon de aflikto, kiu nigramakule markis la fortunon de la Kredo dum ne malpli ol duonjarcento. Ĉi tiun superan krizon Bahá’u’lláh mem nomis Ayyám-i-Shidád (Tagoj de Streĉiteco), dum kiuj »la plej dolora vualo« estis disŝirita kaj nerevokeble efektiviĝis la »la plej granda separiĝo«. Ĉi tiu krizo treege kontentigis kaj kuraĝigis la eksterajn malamikojn de la Kredo, kaj civilajn kaj ekleziajn, donanta avantaĝon al ili kaj elvokanta ilian malkaŝan mokadon. Ĝi konsternis kaj konfuzis la amikojn kaj subtenantojn de Bahá’u’lláh kaj en la okuloj de ĝiaj okcidentaj admirantoj grave damaĝis la prestiĝon de la Kredo. Ĝi estis bolinta ekde la unuaj tagoj de kiam Bahá’u’lláh troviĝis en Bagdado, estis dumtempe subpremata per la kreivaj fortoj, kiuj, sub Lia ankoraŭ ne proklamita estrado, reanimis diseriĝantan komunumon, kaj ĝi fine eksplodis en tuta sia violento dum la jaroj tuj antaŭ la proklamo de Lia Mesaĝo.

Ĝi alportis netakseblan turmenton al Bahá’u’lláh, videble maljunigis Lin kaj per siaj sekvoj faris al Li la plej fortan frapon, kiun iam ajn dum Sia vivodaŭro Li devis elteni. Ĝin realigadis la torditaj intrigoj kaj senĉesaj maĥinacioj de tiu sama diabla Siyyid Muḥammad, tiu fia flustranto, kiu, ignorante la konsilon de Bahá’u’lláh, insistis akompani Lin al Konstantinopolo kaj Adrianopolo kaj nun per nelacigebla viglo duobligis siajn klopodojn efektivigi ĝin.

Ekde la reveno de Bahá’u’lláh el Sulajmanijo Mírzá Yaḥyá estis elektinta daŭre sin forfermi en hontinda izoliĝo en sia propra domo aŭ estis, ĉiam kiam minacis danĝero, retiriĝinta al rifuĝejoj kiel Hillao kaj Basrao. Al la lasta urbo li fuĝis, kaŝvestita kiel bagdada judo, fariĝante negocisto de ŝuoj. Tiel granda estis lia timego ke laŭ raportoj li foje diris: »Tiun, kiu asertas ke li vidis min aŭ aŭdis mian voĉon, mi deklaras esti nekredanto.« Eksciinta pri la baldaŭa foriro de Bahá’u’lláh al Konstantinopolo li komence kaŝis sin en la ĝardeno Huvaydar apud Bagdado kaj dume pripensis ĉu estus rekomendinde fuĝi al Abisenio, Barato aŭ iu alia lando. Rifuzante atenti la konsilon de Bahá’u’lláh iri al Persio kaj tie disvastigi la verkojn de la Báb, li sendis iun Ḥájí Muḥammad Káẓim, kiu similis al li, al la registara domo por akiri por li pasporton en la nomo de Mírzá ‘Alíy-i-Kirmánsháhí kaj forlasis Bagdadon, kie li postlasis la skribojn, kaj kaŝvestita iris, akompanata de araba babano nomata Záhir, al Mosulo, kie li kuniĝis kun la ekzilitoj, kiuj survojis al Konstantinopolo.

Konstante observanta la daŭre pli profundiĝantan ligiĝon de la ekzilitoj al Bahá’u’lláh kaj ilian mirigan adoradon de Li; plene konscia pri la altoj, al kiuj ascendis la populareco de lia Frato en Bagdado, dum Ties vojaĝo al Konstantinopolo kaj poste pere de Ties asociiĝo kun la gravuloj kaj guberniestroj de Adrianopolo; kolerigita per la multnombraj evidentoj de la kuraĝo, la digno kaj la sendependeco, kiujn tiu Frato elmontris en Siaj interrilatoj kun la aŭtoritatuloj en la ĉefurbo; provokita per la multnombraj Tabeloj, kiujn la Aŭtoro de la novestablita religisistemo senĉese revelaciadis; permesanta lasi sin trompi per la tentaj perspektivoj de senbrida estrado prezentataj al li de Siyyid Muḥammad, la Antikristo de la Bahaa Revelacio – simile kiel ŝaho Muḥammad estis misgvidata de Ḥájí Mírzá Aqásí, la Antikristo de la Baba Revelacio; rifuzante la admonojn de eminentaj membroj de la komunumo, kiuj skribe konsilis al li esti saĝa kaj sinretena; forgesema pri la bonkoreco kaj konsiloj de Bahá’u’lláh, Kiu, dek tri jarojn pli aĝa ol li, estis gardinta lin dum liaj fruaj adoleskeco kaj adolteco; kuraĝigita per la pekojn-kovranta okulo de sia Frato, Kiu tiel multokaze metis vualon super liajn multajn krimojn kaj mal- saĝaĵojn – tiel ĉi tiu ĉefrompanto de la Interligo de la Báb, spronata de sia kreskanta ĵaluzo kaj instigata de sia pasia amo al estrado, estis pelata elfari tiajn fifarojn, kiaj nek kaŝeblis nek tolereblis.

Nekuraceble koruptita per sia konstanta asociiĝo kun Siyyid Muḥammad, tiu vivanta enkorpiĝo de malico, avido kaj trompo, li jam dum la foresto de Bahá’u’lláh el Bagdado kaj eĉ post Lia reveno el Sulajmanijo makulis la kronikon de la Kredo per faroj neforviŝeble fiaj.

Lia plurfoja tordado de la teksto de la verkoj de la Báb; la blasfema aldono farita de li al la formulo de la adhán, per tio ke li enkondukis eron, en kiu li identigis sin mem kun Dio; lia insertado en tiujn verkojn de referencoj al sukcedo, kiu nomumis lin mem kaj liajn posteulojn kiel heredantojn de la Báb; la ŝanceliĝemo kaj apatio elmontritaj de li, kiam li informiĝis pri la tragika morto de sia Mastro; lia kondamno al morto de ĉiuj »Speguloj de la Baba Religio«, kvankam li mem estis unu el tiuj Speguloj; lia kanajla ago kaŭzi la murdon de Dayyán, kiun li timis kaj enviis; lia fia aranĝo, dum la foresto de Bahá’u’lláh el Bagdado, de la murdo de Mírzá ‘Alí-Akbar, la kuzo de la Báb; kaj, plej abomena el ĉio, lia nedireble naŭza lezo, dum tiu sama periodo, de la honoro de la Báb mem – ĉio ĉi, kiel atestita de Áqáy-i-Kalím kaj raportita de Nabíl en sia kroniko, aperis sub ankoraŭ pli akra lumo per pliaj agoj kies elfaro neeviteble sigelis lian sorton.

Desperaj provoj per veneno mortigi Bahá’u’lláh-on kaj Liajn kunulojn, kaj tiel reakiri sian propran forglitiĝintan estradon, komencis agiti lian menson proksimume unu jaron post ilia alveno en Adrianopolo. Bone konscia pri la erudiciaj konoj de sia duonfrato, Áqáy-i-Kalím, pri farmaciaj aferoj, li, sub diversaj pretekstoj, ekhavis klarigojn de tiu rilate la efikojn de certaj herboj kaj venenoj kaj poste komencis kontraŭe al sia kutima konduto inviti Bahá’u’lláh-on al sia hejmo, kie iutage li sukcesis, esti sur Ties teotason ŝmirinta substancon miksitan de li mem, sufiĉe veneni Lin por kaŭzi al Li gravan malsanon, kiu daŭris ne malpli ol monaton kaj kiun akompanis severaj doloroj kaj forta febro kaj el kio sekvis, ke de tiam ĝis la fino de Sia vivo Bahá’u’lláh havis tremantan manon.

Tiel grava estis Lia kondiĉo, ke eksterlanda doktoro nomata Shíshmán estis vokita por pritrakti Lin. La doktoron tiel konsternis Lia intense purpureca haŭtkoloro, ke li juĝis Lian kazon senespera kaj, falinta je Liaj piedoj, retiriĝis el Lia ĉeesto sen preskribi medikamenton. Kelkajn tagojn poste tiu doktoro malsaniĝis kaj mortis. Antaŭ lia morto Bahá’u’lláh sciigis, ke doktoro Shíshmán oferis sian vivon por Li.

Al Mírzá Áqá Ján, sendita de Bahá’u’lláh por viziti lin, la doktoro deklaris ke Dio respondis liajn preĝojn kaj ke post lia morto iu d-ro Chúpán, kiun li sciis esti fidinda, estu vokata anstataŭ li kiam necesus. Laŭ la atesto de unu el liaj edzinoj, kiu estis intertempe forkurinta de li kaj rivelis la detalojn de la supre menciita faro, tiu ĉi sama Mírzá Yaḥyá je alia okazo venenis la puton, kiu provizis akvon por la familio kaj la kunuloj de Bahá’u’lláh, sekve de kio la ekzilitoj ekhavis strangajn simptomojn de malsano. Unu el la kunuloj, Ustád Muḥammad-‘Alíy-i-Salmání la barbiro, kiun unue li superŝutis per multaj signoj de favoro, li eĉ iom post iom kaj tre singarde informis pri sia deziro, ke tiu, je taŭga okazo dum sia prizorgado de Bahá’u’lláh en la banejo, mortigu Lin. »Ustád Muḥammad-‘Alí tiel furioziĝis pro tiu propono«, diris Áqáy-i- Kalím rakontante en Adrianopolo ĉi tiun epizodon al Nabíl, »ke li sentis fortan deziron tuj surloke mortigi Mírzá Yaḥyá-on kaj estus ankaŭ farinta tion, se ne tiom li estus timanta la malkontenton de Bahá’u’lláh. Okazis ke mi estis la unua persono, kiun li renkontis – plorante venanta el la banejo. ... Iom poste mi finfine sukcesis, post multa persvado, konvinki lin reiri al la banejo kaj kompletigi sian nefinitan taskon.« Kvankam poste instrukciita de Bahá’u’lláh ne malkaŝi ĉi tiun okazaĵon al iu ajn, la barbiro ne povis reteni sin kaj malkaŝis la sekreton – kaj tiel dronigis la komunumon en grandan konsterniĝon.

»Kiam la sekreto, kiun li (Mírzá Yaḥyá) vartis en sia brusto, estis rivelita de Dio«, Bahá’u’lláh mem konfirmas, »li negis tian intencon kaj imputis ĝin al ĝuste tiu servanto (Ustád Muḥammad-‘Alí).« Venis la momento por Li, Kiu antaŭ tiel nelonge, kaj parole kaj en multaj Tabeloj, estis revelaciinta la implicojn de Siaj pretendoj, nun formale konigi la esencon de Sia Misio al tiu, kiu estis la nomumito de la Báb.

Pro tio Mírzá Áqá Ján estis komisiita transdoni al Mírzá Yaḥyá ĵus revelaciitan verkon, la Súriy-i-‘Amr, kiu nemiskompreneble konfirmas tiujn pretendojn, voĉlegi ĝian enhavon al li kaj postuli de li senambiguan kaj klaran respondon. La peto de Mírzá Yaḥyá, havi unu tagon dum kiu li povu pripensi sian respondon, estis jesata.

Tamen, la sola respondo kiu venis, estis rebata deklaro indikanta la horon kaj la minuton je kiu li mem fariĝis la ricevanto de sendependa Revelacio postulanta la senrezervan submetiĝon je li fare de la popoloj de la tero en kaj la Oriento kaj la Okcidento. Tiel impertinenta aserto, farita de tiel perfida oponanto al la sendito de la Portanto de tiel gravega Revelacio, estis la signalo por la aperta kaj fina disrompiĝo inter Bahá’u’lláh kaj Mírzá Yaḥyá – rompiĝo kiu markas unu el la plej mornajn datojn en la bahaa historio. Dezirante kvietigi la furiozan malamikecon brulantan en la brusto de Siaj antagonistoj kaj certigi al ĉiu el la ekzilitoj kompletan liberon elekti inter Li kaj ili, Bahá’u’lláh kun Sia familio retiriĝis (la 22an de ŝavalo 1282 p.h.) al la domo Riḍá Big, kiu estis luita laŭ Lia instrukcio, kaj dum du monatoj rifuzis asociiĝi kun aŭ amiko aŭ fremdulo, inklude de Siaj propraj kunuloj. Li donis instrukcion al Áqáy-i-Kalím dividi ĉiujn meblojn, litaĵojn, vestaĵojn kaj ilarojn troveblajn en Lia hejmo kaj sendi la duonon al la domo de Mírzá Yaḥyá, liveri al li certajn relikvojn, kiujn delonge li deziris havi – kiel la sigeloj kaj ringoj kaj manskribitaj manuskriptoj de la Báb – kaj certigi, ke li ricevu sian plenan porcion de la alimento fiksita de la registaro por la vivteno de la ekzilitoj kaj iliaj familioj.

Krome Li igis Áqáy-i-Kalím-on instrukcii, ke ĉiutage dum kelkaj horoj iu el la kunuloj, kiun li mem elektu, prizorgu la butikumadon por Mírzá Yaḥyá, kaj certigi al li, ke ĉio, kio de nun lianome venos el Persio, estu liverota al liaj manoj.

»Tiu tago«, Áqáy-i-Kalím laŭ raportoj informis Nabíl-on, »estis iu de plej granda ekscitiĝo. Ĉiuj kunuloj lamentis en sia separiĝo de la Benita Beleco.« »Tiujn tagojn«, estas la skriba atesto de unu el tiuj kunuloj, »karakterizis tumulto kaj konfuzo. Ni estis dolore konsternitaj kaj multe timis, ke daŭre ni estu senigitaj je la graco de Lia ĉeesto.« Ĉi tiu aflikto kaj konsterniĝo tamen estis destinita daŭri nur mallonge.

La kalumnioj, per kiuj nun kaj Mírzá Yaḥyá kaj Siyyid Muḥammad plenigis siajn leterojn, kiujn ili disvastigis tra Persio kaj Irako, kaj ankaŭ la petskriboj, kiujn, en humilaĉa lingvaĵo, la unua direktis al Khurshíd Páshá, la guberniestro de Adrianopolo, kaj al ties asistanto Azíz Páshá, devigis Bahá’u’lláh-on rezigni pri Sia retiriĝo. Nelonge poste Li estis informita, ke ĉi tiu sama frato sendis unu sian edzinon al la registara domo por plendi ke ŝia edzo estus trompita je siaj rajtoj kaj ke ŝiaj infanoj troviĝus rande de malsatmorto – akuzo kiu tre disvastiĝis kaj, atinginte Konstantin- opolon, je la profunda aflikto de Bahá’u’lláh fariĝis la temo de ekscitaj diskutoj kaj nocaj komentoj en rondoj, kiuj pli frue multe impresiĝis per la alta normo, kiun fiksis en tiu urbo Lia nobla kaj digna konduto.

Siyyid Muḥammad vojaĝis al la ĉefurbo, petegis la persan ambasadoron, la Mushíru’d-Dawlih-on, asigni al Mírzá Yaḥyá kaj li mem subvencion, akuzis Bahá’u’lláh-on esti sendinta agenton por murdi ŝahon Náṣiri’d-Dín, kaj streĉis ĉiujn siajn fortojn por misprezenti kaj kalumnii Tiun, Kiu tiel longe kaj tiel pacience estis silente kaj indulge elteninta la ekstremajn fiaĵojn pri kiuj li mem kulpis. Post restado de proksimume unu jaro en la domo de Riḍá Big Bahá’u’lláh revenis al la domo, kiun Li estis okupinta antaŭ la retiriĝo de Siaj kunuloj, kaj tiam, post tri monatoj, transloĝiĝis al la domo Izzat Áqá, en kiu Li vivis ĝis Sia foriro el Adrianopolo. Estis en ĉi tiu domo, en la monato ĵumadelao 1284 p.h. (septembro 1867), kie okazis plej signifoplena evento, per kiu komplete konsterniĝis Mírzá Yaḥyá kaj liaj subtenantoj kaj kiu proklamis al kaj amikoj kaj malamikoj la triumfon de Bahá’u’lláh super ili. Iu Mír Muḥammad, babano el Ŝirazo, kiu multe indigniĝis pro kaj la pretendoj kaj la poltrone hermeta retiriĝo de Mírzá Yaḥyá, sukcesis eltrudi de Siyyid Muḥammad persvadi lin vidalvide renkontiĝi kun Bahá’u’lláh, tiel ke eblus publike distingi inter tio vera kaj tio falsa. Stulte supozanta ke lia eminenta Frato neniam akceptus tian proponon, Mírzá Yaḥyá nomis la moskeon Sulṭán Salím kiel la lokon por ilia renkonto.

Tuj post kiam Bahá’u’lláh informiĝis pri ĉi tiu aranĝo ekis Li, piedire en la tagmeza varmo kaj akompanata de tiu ĉi sama Mír Muḥammad, al tiu menciita moskeo, kiu situis en fora parto de la urbo, kaj dum la marŝado tra la stratoj kaj merkatoj deklamadis versojn per voĉo kaj maniero, kiuj tre mirigis tiujn, kiuj vidis kaj aŭdis Lin.

»Ho Mohamedo!«, estas iuj de la vortoj diritaj de Li je tiu neforgesebla okazo, kiel atestas Li mem en iu Tabelo, »Vere Li, Kiu estas la Spirito, eliris de Sia loĝloko, kaj kun Li eliris la animoj de la elektitoj de Dio kaj la realoj de Liaj Mesaĝistoj. Vidu, do, la loĝantojn de la supraj sferoj super Mia kapo kaj en Mia teno ĉiujn atestojn de la Profetoj. Diru: Se kolektiĝus ĉiuj klerikoj, ĉiuj saĝuloj, ĉiuj reĝoj kaj regantoj surtere, Mi, vere, alfrontus ilin kaj proklamus la versojn de Dio, la Suverena, la Ĉiopova, la Ĉiosaĝa. Estas Mi Tiu, Kiu timas neniun, eĉ se ĉiuj en la ĉielo kaj ĉiuj sur la tero leviĝus kontraŭ Mi. ... Ĉi tiu estas Mia mano, kiun Dio blankigis por ke ĉiuj mondoj ĝin vidu. Ĉi tiu estas Mia bastono; se Ni malsuprenigus ĝin, englutus ĝi, vere, ĉiujn kreitaĵojn.« Mír Muḥammad, kiu estis sendita antaŭen por anonci la alvenon de Bahá’u’lláh, baldaŭ revenis kaj informis Lin ke tiu, kiu defiis Lian aŭtoritaton, estus deziranta, pro ne- antaŭviditaj cirkonstancoj, prokrasti je unu aŭ du tagoj la interparolon. Je Sia reveno al Sia domo Bahá’u’lláh revelaciis Tabelon, en kiu Li rakontis kio okazis, fiksis la tempon por la prokrastita interparolo, sigelis la Tabelon per Sia sigelo, konfidis ĝin al Nabíl kaj instrukciis al li liveri ĝin al unu el la novaj kredantoj, Mullá Muḥammad-i-Tabrízí, por la informo de Siyyid Muḥammad, kiu kutimis frekventi la butikon de tiu kredanto. Estis aranĝita ke, antaŭ ol liveri tiun Tabelon, li postulu de Siyyid Muḥammad sigelitan noton kun la promeso de Mírzá Yaḥyá, en la kazo ke li ne aperos ĉe la renkontiĝejo, skribe konfirmi ke liaj pretendoj estas falsaj. Siyyid Muḥammad promesis la sekvan tagon akiri tiun postulitan dokumenton. Kaj kvankam Nabíl dum tri sinsekvaj tagoj en tiu butiko atendis la respondon, nek aperis la sajido, nek estis sendita tiu noto de li.

Nabíl konfirmis, kiam dudek tri jarojn poste li notis ĉi tiun historian epizodon en sia kroniko, ke tiu neliverita Tabelo ankoraŭ estis en lia posedo, »tiel freŝa kiel tiun tagon je kiu la Plej Granda Branĉo skribis ĝin kaj la sigelo de la Praa Beleco sigelis kaj ornamis ĝin« – evidenta kaj nerefutebla atesto pri la klara supereco de Bahá’u’lláh super venkita oponanto. Kiel jam observite karakterizis akuta angoro la reagon de Bahá’u’lláh je ĉi tiu plej malĝojiga epizodo de Sia Misio. »Tiu, kiun Mi prizorgis dum monatoj kaj jaroj per ama kaj bonkora mano«, lamentis Li, »leviĝis por preni Mian vivon.«

»La kruelaĵoj truditaj de Miaj subpremantoj«, Li skribis, alude al ĉi tiuj perfidaj malamikoj, »klinis Min suben kaj igis Mian hararon blankiĝi. Se aperus vi antaŭ Mia trono, ne rekonus vi la Praan Belecon, ĉar pro la subpremado de la malfideluloj el Lia vizaĝo malaperis ĝia freŝo kaj foriĝis ĝia brilado.« »Je Dio!« elvokis Li: »Restis neniu punkto sur Mia korpo, kiun ne trafis la lancoj de viaj maĥinacioj.« Kaj plu: »Vi faris al via Frato kion neniu homo faris al alia.« »Kion produktis via plumo«, krome Li konfirmis, »tio kaŭzis, ke la Vizaĝoj de l’ Gloro sterniĝis en la polvo, ke disŝiriĝis la Vualo de l’ Grandeco en la Sublima Paradizo, kaj ke distranĉiĝis la koroj de tiuj favorataj kaj troviĝantaj en la plej altaj tronejoj.«

Kaj tamen pardonema Sinjoro en la Kitáb-i-Aqdas certigas tiun ĉi saman fraton, tiun ĉi »fonton de l’ malico«, »el kies propra animo leviĝis la ventoj de l’ pasio kaj blovis kontraŭ li«: »ne timu pro viaj faroj«, petas lin: »revenu al Dio, humila, obeema kaj submetiĝanta«, kaj konfirmas: »Li de vi forigos viajn pekojn«, kaj »via Sinjoro estas la Pardonanta, la Potenca, la Ĉio-Kompata.«

Je la ordono kaj per la potenco de Li, Kiu estas la Fonto de la Plej Granda Justeco, estis la »Plej Granda Idolo« – konsternita, abomenita kaj rompita – elĵetita el la komunumo de la Plej Granda Nomo. Purigita de ĉi tiu poluo, liberigita de ĉi tiu horora obsedo, la beba Kredo de Dio povis nun antaŭenmarŝi kaj povis, malgraŭ la tumulto, kiu konvulsie ĝin trafis, elmontri sian kapablon en pliaj bataloj venki kaj atingi pli elstarajn altojn kaj pli grandajn sukcesojn.

Ja ĝi suferis portempan breĉon inter siaj adeptoj, eklipson de sia gloro kaj porĉiaman makulon en sia kroniko. Tamen, ne eblis ĝian nomon forviŝi. Restis ĝia spirito tute nerompita. Nek povis ĉi tiu tiel nomata skismo diserigi ĝian strukturon. La jam menciita Interligo de la Báb gardis tiun Kredon kaj per siaj neŝanĝeblaj veroj, nerefuteblaj profetaĵoj kaj ripetitaj avertoj certigis ĝian senmakulecon, pruvis ĝian nedifekteblon kaj konstantigis ĝian influon.

Kvankam Li mem profunde malĝojis kaj ankoraŭ suferis pro la efikoj de la atenco je Lia vivo kaj kvankam Li bone konsciis, ke verŝajnis baldaŭa plia ekzilo, Bahá’u’lláh tamen, ne mal- kuraĝigita per la frapo eltenita de Lia Kozo kaj per la ĝin ĉirkaŭantaj danĝeroj, leviĝis kun senkompara potenco – eĉ jam antaŭ ol estis pasinta tiu suferiga epizodo – por proklami la al Li konfiditan Mision al tiuj, kiuj, en Oriento kaj Okcidento, tenis enmane la bridojn de supera surtera aŭtoritato.

Estis la destino de la suno de Lia Revelacio ekbrili en sia tagmeza gloro pere de ĝuste ĉi tiu Proklamo kaj ke plene manifestu Lia Kredo sian dian potencon. Sekvis periodo de ega aktiveco, kies rezultoj superis tiujn de la printempaj jaroj de la misio de Bahá’u’lláh. »Tage kaj nokte«, skribis vidatestanto, »la Diaj versoj tiel multnombre elŝutiĝis, ke ne eblis registri ilin. Mírzá Áqá Ján notis ilin dum ili diktiĝis, dum la Plej Granda Branĉo estis senĉese okupata ilin transskribi. Ne estis nur momento de ripozo.« »Aro da sekretarioj«, atestis Nabíl, »estis tage kaj nokte okupataj, sed tamen ili ne kapablis elfari la taskon. Inter ili estis Mírzá Báqir-i-Shírází. ... Sole li transskribis ne malpli ol du mil versojn ĉiutage. Li laboris dum ses aŭ sep monatoj. Ĉiumonate la ekvivalento de kelkaj volumoj estis de li transskribita kaj sendita al Persio. Ĉirkaŭ dudek volumojn, kiujn li kaligrafis, postlasis li kiel rememoron por Mírzá Áqá Ján.« Bahá’u’lláh mem, parolante pri la versoj revelaciitaj de Li, skribis: »Tiaj estas la elverŝadoj ... de la nuboj de Dia Malavaro, ke ene de nur unu horo estis revelaciita la ekvivalento de milo da versoj.« »Tiel granda estas la graco donita en ĉi tiu tago, ke el la ĉielo de Dia sankteco, se troveblus sekretario kapabla tion plenumi, en ununura diurno sendiĝus la ekvivalento de la Persa Bajano.«

»Mi ĵuras je Dio!« konfirmis Li je alia okazo: »Tiutempe estis revelaciita la ekvivalento de ĉio kio estis antaŭe sendita malsupren al la Profetoj.« »Kio estas jam revelaciita en ĉi tiu lando (Adrianopolo)«, Li krome deklaris rilate al la abundo de Siaj verkoj, »tion sekre- tarioj ne kapablas transskribi. Tial tio restis plejparte netrans- skribita.« Jam meze de tiu dolora krizo kaj eĉ antaŭ ol ĝi atingis sian kulminon, torentis el la plumo de Bahá’u’lláh sennombraj Tabeloj, en kiuj la implicoj de Liaj ĵus konfirmitaj pretendoj estas plene eksplikataj. La Súriy-i-Amr, la Lawḥ-i-Nuqṭih, la Lawḥ-i-Aḥmad, la Súriy-i-Aṣḥáb, la Lawḥ-i-Sáyyáh, la Súriy-i-Damm, la Súriy-i-Ḥájj, la Lawḥu’r-Rúḥ, la Lawḥu’r-Riḍván kaj la Lawḥu’t-Tuqá estas inter la Tabeloj, kiujn Lia plumo estis jam verkinta kiam Li translokiĝis al la domo Izzat Áqá. Preskaŭ tuj post kiam efektiviĝis la »Plej Granda Separiĝo«

revelaciiĝis la plej gravaj Tabeloj asociitaj kun Lia estado en Adrianopolo: La Súriy-i-Mulúk (Surao de la Reĝoj), la plej signifoplena Tabelo revelaciita de Bahá’u’lláh, en kiu Li unuafoje direktas Siajn vortojn kolektive al la tuta aro da monarkoj de la Oriento kaj Okcidento, kaj en kiu estas aparte alparolitaj la sultano de Turkio kaj liaj Ministroj, la reĝoj de la kristanaro, la franca kaj persa ambasadoroj akredititaj je la Sublima Pordo, la islamaj klerikaj gvidantoj en Konstantinopolo, ĝiaj kleruloj kaj loĝantoj, la popolo de Persio kaj la filozofoj de la mondo; la Kitáb-i-Badí‘, Lia apologio, verkita por refuti la akuzojn kontraŭ Li de Mírzá Mihdíy-i-Rashtí, analoga al la Kitáb-i-Íqán revelaciita defende al la Revelacio de la Báb; la Munájátháy-i- Ṣíyám (Preĝoj por Fasto), verkita en anticipo de la Libro de Liaj Leĝoj; la unua Tabelo al Napoleono III, en kiu estas alparolata la imperiestro de la francoj kaj estas testata la sincereco de liaj motivoj; la Lawḥ-i-Sulṭán, Lia detala epistolo al ŝaho Náṣiri’d-Dín, en kiu la intencoj, celoj kaj principoj de Lia Kredo estas eksplikataj kaj la valideco de Lia Misio elmontrata; la Súriy-i-Ra’ís, komencita en la vilaĝo Káshánih survoje al Kalipoliso, kaj kompletigita nelonge poste en Gyáwur-Kyuy – ĉi tiujn eblas konsideri ne nur kiel la plej elstarajn inter la nenombreblaj Tabeloj revelaciitaj en Adrianopolo, sed kiel okupantaj primaran pozicion inter ĉiuj verkoj de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio.

tero konigas la karakteron de Sia Misio, admonas ilin adopti Lian Mesaĝon, konfirmas la validecon de la Revelacio de la Báb, riproĉas ilin pro sia indiferenteco rilate al Lia Kozo, alvokas ilin esti justaj kaj prudentaj, solvi siajn konfliktojn kaj redukti siajn armilarojn, sciigas Siajn afliktojn, urĝas ilin responsi kaj zorgi pri la malriĉuloj, avertas ke »atakos«

ilin »Dia puno el ĉiu direkto« se ili rifuzas atenti Liajn konsilojn, kaj antaŭdiras Sian »triumfon sur la tero«

eĉ se troviĝos neniu reĝo, kiu turnos sian vizaĝon al Li. Bahá’u’lláh en tiu sama Tabelo pli specife skoldas la reĝojn de la kristanaro esti neglektintaj »bonvenigi« Lin kaj »proksimiĝi« al Li, Kiu estas la »Spirito de l’ Vero«, kaj pro tio ke ili persistis »amuziĝi« per siaj »distroj kaj vantoj«, kaj deklaras ke ili »estos vokitaj responsi« pri siaj faroj »en la ĉeesto de Li, Kiu kunigos la tutan kreaĵaron.«

Sultanon ‘Abdu’l-‘Azíz Li alvokas »aŭskulti la parolon ...

de Tiu, Kiu neerare iras la Rektan Vojon«, admonas lin persone okupiĝi pri la aferoj de sia popolo kaj ne fidi neindajn ministrojn, nek siajn trezorojn, kaj ne »transpaŝi la limojn de modereco«, sed trakti siajn subulojn per »absoluta justeco«, kaj sciigi al si la superfortan ŝarĝon de Liaj propraj afliktoj. En tiu sama Tabelo Li asertas Sian senkulpecon kaj Sian lojalecon al la sultano kaj ties ministroj, priskribas la cirkonstancojn de Sia ekzilo for el la ĉefurbo kaj certigas lin pri Siaj preĝoj al Dio lianome.

Li krome, estante en Kalipoliso, al ĉi tiu sama sultano, kiel atestas tion la Súriy-i-Ra’ís, sendis pere de turka oficiro nomita ‘Umar buŝan mesaĝon per kiu Li petis la suverenon asigni al Li dekminutan interparolon, »por ke li povu peti kion ajn de li konsiderata esti sufiĉa atesto kaj pruvo por tio, ke ĝuste Li estas Tiu, Kiu estas la Vero«, aldonante ke, »se Dio ebligos al Li liveri ĝin, li tiam liberigu ĉi tiujn mistraktitojn kaj lasu ilin al si mem.«

Al Napoleono III Bahá’u’lláh direktis specifan Tabelon, kiu sendiĝis al la imperiestro tra unu el la francaj diplomatoj, kaj en kiu Li parolis longe pri la suferoj eltenitaj de Li mem kaj de Liaj adeptoj, ĵuris ke ili estis senkulpaj, rememorigis lin pri siaj du deklaroj en la nomo de la subprematoj kaj de la senhelpuloj kaj, dezirante testi la sincerecon de liaj motivoj, alvokis lin »enketi pri la kondiĉoj de tiuj, kiuj estis mistraktataj«, »etendi sian prizorgon al la senpovuloj« kaj rigardi Lin kaj Liajn kunekzilitojn »kun la okulo de ama bonkoreco.« Por ŝaho Náṣiri’d-Dín Li revelaciis Tabelon – la plej longan epistolon al iu suvereno –, en kiu Li atestis pri la senprecedenca severeco de la malfacilaĵoj, kiuj trafis Lin, memorigis ke la suvereno tuj antaŭ Lia foriro al Irako rekonis Lian senkulpecon, petegis lin regi kun justeco, priskribis kiel Dio Lin alvokis leviĝi kaj proklami Sian Mesaĝon, konfirmis la senpartiecon de Siaj konsiloj, proklamis Sian kredon je la unueco de Dio kaj Liaj Profetoj, diris kelkajn preĝojn nome de la ŝaho, pravigis Sian propran agadon en Irako, substrekis la utilan influon de Siaj instruoj, kaj aparte emfaze kondamnis ĉiujn formojn de perforto kaj fieco. Krome Li en tiu sama Tabelo montris la validecon de Sia Misio, esprimis la deziron esti »kunvenigata vidalvide kun la tiutempaj klerikoj kaj liveri pruvojn kaj atestojn en la ĉeesto de lia reĝa moŝto«

– kio establus la veron de Lia Kozo –, prezentis la perversecon de la klerikaj gvidantoj en Liaj propraj tagoj kiel ankaŭ en la tempo de Jesuo Kristo kaj de Mohamedo, antaŭdiris ke Liajn suferojn sekvos la »elverŝadoj de supera graco«

kaj »superabunda prospero«, komparis la afliktojn trafintajn Liajn familianojn kaj tiujn eltenitajn de la parencoj de la Profeto Mohamedo, traktis la malstabilecon de homaj aferoj, priskribis la urbon al kiu Li estis ekzilota, antaŭsignis la estontan humiligon de la ulemoj, kaj finis per ankoraŭ plia esprimo de la espero, ke la suvereno estu asistata de Dio »helpi Lian Kredon kaj turniĝi al Lia justeco.« Al ‘Álí Páshá, la grandveziro, adresiĝis de Bahá’u’lláh la Súriy-i- Ra’ís. En ĉi tiu Li petas lin »aŭskulti la voĉon de Dio«, deklaras ke nek lia »gruntado«, nek la »bojado« de tiuj ĉirkaŭ li, nek »la mondularo« povas reteni la Ĉiopovan atingi Sian celon, akuzas lin esti farinta tion, kio igis »lamenti la Apostolon de Dio en la plej sublima Paradizo«, kaj esti konspirinta kun la persa ambasadoro por damaĝi al Li, antaŭdiras »la evidentan perdiĝon« en kiu baldaŭ troviĝos li, gloras la Tagon de Sia propra Revelacio, profetas ke ĉi tiu Revelacio »post nelonge ampleksos la teron kaj ĉiujn ĝian loĝantojn«, kaj ke la »Lando de l’ Mistero (Adrianopolo) kaj kio estas apud ĝi ...

forglitos el la manoj de la reĝo, kaj aperos tumultoj, kaj leviĝos la voĉo de lamentado, kaj riveliĝos evidenta fieco ĉiuflanke«, identigas tiun saman Revelacion kun la Revelacioj de Moseo kaj de Jesuo, memorigas pri la »aroganteco«

de la persa imperiestro dum la tempo de Mohamedo, la »transpaŝo« de la Faraono dum la tempo de Moseo kaj la »malpieco« de Nimrodo dum la tempo de Abrahamo, kaj proklamas Sian celon »revivigi la mondon kaj unuigi ĉiujn ĝiajn popolojn«. La ministrojn de la sultano Li en la Súriy-i-Mulúk riproĉas pro ilia konduto – en alineoj en kiuj Li defias la solidecon de iliaj principoj –, antaŭvidas ke ili estos punataj pro siaj agoj, kondamnas iliajn fieron kaj maljuston, asertas Sian sincerecon kaj abnegacion de la mondaj vantoj kaj proklamas Sian senkulpecon.

La francan ambasadoron akredititan je la Sublima Pordo Li en tiu sama surao riproĉas esti aliancinta kun la persa ambasadoro kontraŭ Li, memorigas lin pri la konsiloj de Jesuo Kristo troviĝantaj en la Evangelio de Sankta Johano, avertas lin, ke li devos responsi pri la aferoj, kiujn kulpis liaj manoj, kaj konsilas al li, kaj tiuj similaj kiel li, neniun trakti tiel kiel li traktis Lin.

Al la persa ambasadoro en Konstantinopolo Li en tiu sama Tabelo direktas longan eron, en kiu Li elmetas liajn iluziojn kaj kalumniojn, kondamnas lian maljustecon kaj la maljustecon de liaj samlandanoj, certigas lin ke Li neniel malbonvolas al li, deklaras ke li, se li konsciiĝus pri la ega graveco de siaj misfaroj, funebrus dum ĉiuj tagoj de sia vivo, asertas ke li ĝis sia morto restos senatenta, pravigas Sian propran agadon en Teherano kaj en Irako, kaj atestas pri la korupto de la persa ministro en Bagdado kaj lia kompliceco kun tiu ministro.

Al la tuta aro de la ekleziaj gvidantoj de la sunaisma Islamo en Konstantinopolo Li direktas specifan mesaĝon en la sama Súriy-i- Mulúk, en kiu Li kondamnas ilin pro tio ke ili estas senatentaj kaj spirite mortaj, riproĉas ilin pro sia fiero kaj pro tio ke ili ne serĉis Lian ĉeeston, senvualigas al ili la plenan gloron kaj signifon de Sia Misio, konfirmas ke iliaj gvidantoj, se ankoraŭ ili vivus, »cirkulus ĉirkaŭ Li«, kondamnas ilin esti »adorantoj de nomoj«

kaj amantoj de estrado, kaj ĵuras ke Dio trovos ĉe ili nenion akcepteblan krom se ili en Lia takso »noviĝus«.

Al la saĝuloj de la urbo Konstantinopolo kaj la filozofoj de la mondo Li dediĉas la finajn erojn de la Súriy-i-Mulúk, en kiu Li avertas ilin ne fieri antaŭ Dio, rivelas al ili la esencon de vera saĝo, substrekas la gravecon de kredo kaj honesta konduto, riproĉas ilin pro tio, ke ili neglektis havigi al si klerecon de Li, kaj konsilas al ili ne »transpaŝi la limojn de Dio«, nek turni sian rigardon al la »manieroj de la homoj kaj iliaj kutimoj.«

Al la loĝantoj de Konstantinopolo Li en tiu sama Tabelo deklaras, ke Li »timas neniun krom Dio«, ke Li parolas »nenion escepte tion petitan de Li (Dio)«, ke Li sekvas nenion krom la vero de Dio, ke en Lia konsidero la guberniestroj kaj altranguloj de la urbo estas kiel »infanoj kolektiĝantaj kaj ludantaj kun argilo«, kaj ke Li perceptis neniun esti sufiĉe matura por ricevi la verojn, kiujn Dio instruis al Li.

Li alvokas ilin firme teniĝi je la ordonoj de Dio, avertas ilin ne fieri antaŭ Dio kaj Liaj amatoj, memorigas pri la afliktoj kaj laŭdas la virtojn de Imamo Ḥusayn, preĝas ke Li mem suferu similajn afliktojn, profetas ke post nelonge Dio starigos popolon, kiu rakontos pri Liaj suferoj kaj postulos de Liaj subpremantoj la restarigon de Liaj rajtoj, kaj alvokas ilin aŭskulti Liajn vortojn, reveni al Dio kaj penti.

Kaj fine, direktiĝanta al la popolo de Persio, Li en tiu sama Tabelo konfirmas ke, se ili mortigus Lin, Dio certe starigos Iun anstataŭ Li, kaj certigas ke la Ĉiopova »perfektigos Sian lumon«

spite tion, ke ili sekrete en siaj koroj malamegas tion. Tiel signifoplena proklamo, dum tiel decida periodo, fare de la Portanto de tiel sublima Mesaĝo, al la reĝoj de la tero, kaj islamaj kaj kristanaj, al ministroj kaj ambasadoroj, al la klerikaj estroj de sunaisma Islamo, al la kleruloj kaj loĝantoj de Konstantinopolo – la sidejo de kaj la sultanujo kaj la kalifujo –, al la filozofoj de la mondo kaj la popolo de Persio, ne estu konsiderata kiel la sola elstara evento asociita kun la estado de Bahá’u’lláh en Adrian- opolo. Aliaj evoluoj kaj okazaĵoj de granda, kvankam malplia signifo estas notendaj sur ĉi tiuj paĝoj, se ni volas juste taksi la gravecon de ĉi tiu ekscita kaj decidiga fazo de la misio de Bahá’u’lláh. Estis dum ĉi tiu periodo kaj kiel rekta rezulto de la ribelo kaj abomena defalo de Mírzá Yaḥyá, ke leviĝis certaj disĉiploj de Bahá’u’lláh (kiuj verŝajne rangas inter la »trezoroj« promesitaj al Li de Dio kiam Li troviĝis peze katenita en la Síyáh-Chál de Teherano), interalie unu el la Literoj de l’ Vivanto kaj kelkaj transvivintoj de la luktoj de Tabarsí kaj la erudicia Mírzá Aḥmad- i-Azghandí, por defendi la novnaskitan Kredon, por en multaj kaj detalaj apologioj – kiel ilia Mastro estis farinta tion en la Kitáb-i- Badí‘ – refuti la argumentojn de Liaj oponantoj kaj elmontri iliajn naŭzajn farojn. Estis dum tiu ĉi periodo ke plivastiĝis la limoj de la Kredo kiam ĝia standardo estis daŭre starigita en Kaŭkazio per la mano de Mullá Abú-Ṭalíb kaj aliaj, kiujn konvertis Nabíl, ke establiĝis ĝia unua egipta centro kiam Siyyid Ḥusayn-i-Káshání kaj Ḥájí Báqir-i-Káshání ekloĝis en tiu lando, kaj kiam Sirio aldoniĝis al tiuj landoj jam varmigitaj kaj iluminitaj per la fruaj radioj de la Revelacio de Dio – nome Irako, Turkio kaj Persio. Estis dum ĉi tiu periodo ke la saluto »Alláh-u-Abhá« anstataŭis la malnovan saluton »Alláh-u-Akbar« kaj estis samtempe adoptita en Persio kaj en Adrianopolo.

La unua kiu, je la sugesto de Nabíl, uzis ĝin en Persio estis Mullá Muḥammad-i-Furúghí, unu el la defendintoj de la Fortikaĵo Shaykh Tabarsí. Estis dum ĉi tiu periodo ke la esprimon »la popolo de la Bajano«, nun indikanta la sekvantaron de Mírzá Yaḥyá, anstataŭis la termino »la popolo de Bahá«. Estis dum tiuj tagoj ke Nabíl – lastatempe en specife al li direktita Tabelo honorita per la titolo ›Nabíl-i-A‘ẓam‹ kaj petita »liveri la Mesaĝon« de sia Sinjoro »al Oriento kaj Okcidento« – leviĝis, malgraŭ ripetaj persekutadoj, por disŝiri la »plej seriozan vualon«, por planti la amon al sia adorata Mastro en la korojn de Ties sampatrianoj, kaj por pledi por la Kozo proklamita de sia Amato sub tiel tragikaj kondiĉoj. Estis dum tiuj samaj tagoj ke Bahá’u’lláh instrukciis al tiu sama Nabíl – je ties vizito de la Domo de la Báb en Ŝirazo kaj de la Plej Granda Domo en Bagdado – Lianome reciti la du ĵus revelaciitajn Tabelojn de l’ Pilgrimo kaj elfari, anstataŭ Li, la ritojn preskribitajn en ili – ago kiu markas la enkondukon de unu el la plej sanktaj observoj pli poste formale establota en la Kitáb-i-Aqdas. Estis dum ĉi tiu periodo ke la »Preĝoj de l’ Fasto« estis revelaciitaj de Bahá’u’lláh anticipe de la Leĝo, kiun tiu sama Libro baldaŭ promulgos. Estis ankaŭ dum la tagoj de la ekzilo de Bahá’u’lláh en Adrianopolo, ke Li direktis Tabelon al Mullá ‘Alí- Akbar-i-Sháhmírzádí kaj Jamál-i-Burújirdí, du el Liaj bone konataj adeptoj en Teherano, instrukcianta ilin transloki per plejebla sekreteco la kadavron de la Báb el la Imám-Zádih Ma‘ṣúm, kie kaŝiĝis ĝi, al iu alia sekura loko – ago kiu poste pruviĝis providenca kaj kiu konsidereblas kiel markanta alian stadion en la longa kaj pena translokigo de tiu korpa restaĵo al la koro de monto Karmelo kaj al tiu loko, kiun Li estis poste indikonta en Siaj instrukcioj al ‘Abdu’l-Bahá. Estis dum tiu ĉi periodo ke la Súriy-i-Ghuṣn (Surao de la Branĉo) estis revelaciita, en kiu la estonta rango de ‘Abdu’l- Bahá estas antaŭsignita kaj en kiu Tiu estas panegire nomita la »Branĉo de l’ Sankteco«, la »Membro de la Leĝo de Dio«, la »Konfido de Dio«, »sendita malsupren en la formo de homa templo«

– Tabelo, kiu verŝajne konsidereblas kiel anonco de la rango atribuota al Tiu en la Kitáb-i-Aqdas kaj pli poste eksplikota kaj konfirmota en la Libro de Lia Interligo.

Kaj fine estis dum tiu ĉi periodo ke plenumiĝis la unuaj pilgrimadoj al la loĝloko de Li, Kiu nun estis la videbla Centro de ĵus establita Kredo – pilgrimadoj, kiujn, pro ilia nombro kaj speco, alarmita registaro en Persio unue restriktis kaj poste malpermesis, sed kiuj estis antaŭanoncantaj la konverĝajn fluojn da pilgrimantoj, kiuj, el Oriento kaj Okcidento kaj komence sub danĝeraj kaj penaj cirkonstancoj, direktos siajn paŝojn al la prizonfortreso Akko – pilgrimadoj, kiuj kulminos per la historia alveno je la piedo de monto Karmelo de reĝa konvertitino, ŝi al kiu sojle de tre sopirita kaj multe reklamita pilgrimado estos tiom kruele malebligata atingi sian celon.

Ĉi tiuj rimarkindaj evoluoj – iuj sinkronaj kun la proklamado de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj aliaj rezultantaj el ĝi kaj el la interna konvulsio, kiun trapasis la Kozo – ne povis ne kapti la atenton de la eksteraj malamikoj de la Movado, kiuj nepre deziris pleje ekspluati ĉiun krizon, kiun eble estigus la malsaĝeco de ĝiaj amikoj aŭ la perfido de renegatoj. La densaj nuboj estis apenaŭ dispelitaj per la subita ekradiado de Suno, Kiu nun briladis per sia tagmeza intenso, kiam trafis ĝin la mallumo de alia katastrofo – la lasta, kiun la Aŭtoro de tiu Kredo estis destinita suferi – nigriganta ĝian firmamenton kaj submetanta ĝin al unu el la plej severaj elprov- adoj, kiujn ĝis nun ĝi spertis. Aŭdaciĝintaj per la lastatempaj suferigaj travivaĵoj, pro kiuj Bahá’u’lláh tiel kruele afliktiĝis, ĉi tiuj iomatempe kvietaj mal- amikoj denove kaj diversmaniere komencis montri la latentan malamikecon, kiun ili bredis en siaj koroj. En diversaj landoj ree ekflamis persekutado laŭgrade varia en sia severeco. En Azerbaj- ĝano kaj Zanĝano, en Nejŝaburo kaj Teherano, oni la anojn de la Kredo aŭ malliberigis, kalumniis, punis, torturis aŭ ekzekutis. El inter la suferantoj estu nomata la maltima Najaf-‘Alíy-i-Zanjání, transvivinto de la lukto de Zanĝano, kaj eternigita en la »Epistolo al la Filo de la Lupo«, kiu, testamentanta la de li posedatan oron al sia ekzekutisto, aŭdiĝis laŭte krii »Yá Rabbíya’l-Abhá«

antaŭ ol li estis senkapigita. Monavida kaj brutala ĉefkonsulo en Egiptio eltordis ne malpli ol cent mil túmán-ojn de la riĉa persa konvertito Ḥájí Abu’l-Qásim-i-Shirází, arestis Ḥájí Mírzá Ḥaydar-‘Alí-on kaj ses de liaj kunkredantoj, kaj instigis ilian kondamnon al naŭjara ekzilo en Ĥartumo, konfiskante ĉiujn verkojn en ilia posedo, kaj poste en prizonon ĵetis Nabíl-on, kiun Bahá’u’lláh estis sendinta por ilianome apelacii al la kedivo.

En Bagdado kaj Káẓimayn nelacigeblaj malamikoj, serĉantaj sian ŝancon, severe kaj humilige mistraktis la fidelajn subtenantojn de Bahá’u’lláh: ili sovaĝe al ‘Abdu’r-Rasúl-i-Qumí disfendis la ventron kiam li je la horo de tagiĝo en haŭtosako portis akvon de la rivero al la Plej Granda Domo, kaj meze de scenoj de publika mokado ili forpelis ĉirkaŭ sepdek kunulojn al Mosulo, inkluzive de virinoj kaj infanoj. Ne malpli aktivaj estis Mírzá Ḥusayn-Khán, la Mushíru’d- Dawlih, kaj liaj kunuloj, kiuj, dezirante nepre plene profiti el la malfacilaĵoj lastatempe trafintaj Bahá’u’lláh-on, leviĝis por Lin detrui. La aŭtoritatuloj en la ĉefurbo furiozis pro la estimo montrita al Li de la guberniestro Muḥammad Pásháy-i-Qibrisí, eksa grandveziro, kaj liaj posteuloj Sulaymán Páshá, de la Qádiríyyih ordeno, kaj precipe Khurshíd Páshá, kiu, publike kaj multokaze frekventis la domon de Bahá’u’lláh, gastigis Lin dum ramadano kaj elmontris fervoran admiron por ‘Abdu’l-Bahá. Ili bone konsciis pri la defia tono adoptita de Bahá’u’lláh en kelkaj Liaj nove revelaciitaj Tabeloj kaj pri la malstabileco reganta en ilia propra lando. Ilin maltrankviligis la konstanta venado kaj forirado de pilgrimantoj en Adrianopolo kaj la troigaj raportoj de Fu‘ád Páshá, kiu lastatempe estis ĝin trapasinta okaze de inspekta vizito.

Ilin provokis la petskriboj de Mírzá Yaḥyá, kiuj atingis ilin tra Siyyid Muḥammad, lia agento. Ilin alarmis anonimaj leteroj (skribitaj de tiu sama sajido kaj de komplico, Áqá Ján, deĵoranta en la turka artilerio), kiuj misprezentis la verkojn de Bahá’u’lláh kaj kiuj akuzis Lin esti konspirinta kun bulgaraj komandantoj kaj certaj diplomatoj de eŭropaj regnoj por pere de la helpo de kelkaj miloj de Liaj sekvantoj konkeri Konstantinopolon. Kaj nun, instigitaj per la internaj malkonkordoj, kiuj ŝancelis la Kredon, kaj ĉagrenitaj pro la evidenta estimo al Bahá’u’lláh fare de la eksterlandaj konsuloj postenigitaj en Adrianopolo, ili decidis tuj kaj draste agi por elimini tiun Kredon, izoli ĝian Aŭtoron kaj senpovigi Lin.

La maldiskretaĵoj faritaj de kelkaj tro fervoraj adeptoj de la Kredo, kiuj alvenis en Konstantinopolo, sendube pliakrigis la jam akutan situacion. Estis fine farita la fatala decido ekzili Bahá’u’lláh-on al la punkolonio Akko kaj Mírzá Yaḥyá-on al Famagusto en Kipro. Ĉi tiu decido estis perita en severtona Farmán de sultano ‘Abdu’l-‘Azíz. Oni la kunulojn de Bahá’u’lláh alvenintajn en la ĉefurbo, kune kun kelkaj kiuj poste aliĝis al ili, kaj ankaŭ Áqá Ján-on, la fifaman kaŭzanton de problemoj, arestis, pridemandis, senigis je siaj paperoj kaj ĵetis en prizonon. La membrojn de la komunumo en Adrianopolo oni plurfoje vokis al la prefektejo por certiĝi pri ilia nombro dum samtempe onidiroj estis disigitaj, ke oni ilin separos kaj ekzilos al diversaj lokoj – aŭ sekrete ekzekutos. Je iu mateno subite la domo de Bahá’u’lláh estis ĉirkaŭata de soldatoj. Gardostarantoj postenis je ĝiaj pordoj. Liaj sekvantoj estis denove kunvokataj de la aŭtoritatuloj, pridemandataj kaj ordonataj prepariĝi por foriro. »La amatoj de Dio kaj Liaj familianoj«, estas la atesto de Bahá’u’lláh en la Súriy-i-Ra’ís, »dum la unua nokto restis sen nutraĵo...

La homoj ĉirkaŭis la domon kaj islamanoj kaj kristanoj ploris pri Ni... Ni perceptis ke la plorado de la popolo de la Filo (kristanoj) superis la ploradon de aliaj – jen signo por tiuj, kiuj pripensas.« »Granda tumulto kaptis la homojn«, skribas Áqá Riḍá, unu el la plej firmaj subtenantoj de Bahá’u’lláh, ekzilita kun Li la tutan vojon de Bagdado al Akko. »Ĉiuj estis konfuzitaj kaj ege bedaŭris... Iuj esprimis sian kunsenton, aliaj konsolis nin kaj ploris pri ni... La plejmulto de niaj posedaĵoj estis aŭkcie vendata por duono de sia valoro.« Iuj de la konsuloj de fremdaj regnoj vizitis Bahá’u’lláh-on kaj esprimis sian pretecon Lianome interveni helpe de sia respektiva registaro – sugestoj por kiuj Li esprimis aprezon, sed kiujn Li firme malakceptis. »La konsuloj de tiu urbo (Adrianopolo) je la horo de Lia foriro ariĝis en la ĉeesto de ĉi tiu Junulo«, skribis Li mem, »kaj esprimis sian deziron helpi Lin. Ili, vere, elmontris al Ni fortan korinklinon.« La persa ambasadoro senprokraste informis la persajn konsul- ojn en Irako kaj Egiptio, ke la turka registaro retiris sian protekton de la babanoj kaj ke ili estis liberaj trakti tiujn laŭplaĉe.

Kelkaj pilgrimantoj, inter kiuj estis Ḥájí Muḥammad Ismá‘íl-i-Káshání, en la Lawḥ-i-Ra’ís kromnomita Anís, intertempe alvenis en Adrian- opolo kaj devis foriri al Kalipoliso sen eĉ vidi la vizaĝon de sia Mastro. Du el la kunuloj estis devigitaj divorci de sia edzino, ĉar ties parencoj rifuzis permesi ke ili foriru en ekzilon.

Khurshíd Páshá, kiu estis jam plurfoje strikte malakceptinta la skribajn akuzojn senditajn al li de la aŭtoritatuloj en Konstantinopolo kaj estis vigle propetinta en la nomo de Bahá’u’lláh, tiel embarasiĝis per la ago de sia registaro ke li decidis malaperi, kiam li informiĝis pri la tuja foriro de Bahá’u’lláh el la urbo, kaj instrukciis la oficiston pri civila stato komuniki al Li la enhavon de la edikto de la sultano. Unu el la kredantoj, Ḥájí Ja‘far-i-Tabrízí, trovante ke lia nomo ne estas sur la listo de tiuj ekzilitoj, kiuj akompanu Bahá’u’lláh-on, per razilo tratranĉis al si la gorĝon, sed estis ĝustatempe malhelpita ĉesigi sian vivon – ago kiun Bahá’u’lláh karakterizas en la Súriy-i-Ra’ís kiel »senprecedenca en forpasintaj jarcentoj« kaj kiel de »Dio apartigita por ĉi tiu Revelacio, kiel indiko de la potenco de Sia povo.« La 22an de la monato rabiosanio 1285 p.h.

(la 12an de aŭgusto 1868) Bahá’u’lláh kaj Lia familio, eskortita de turka kapitano Ḥasan Effendi kaj aliaj soldatoj disponigitaj de la municipa admin- istracio, ekvojis al sia kvartaga vojaĝo al Kalipoliso, veturante en droŝkoj kaj haltante survoje en Uzún-Kúprú kaj Káshánih; lastaloke la Súriy-i-Ra’ís estis revelaciita. »La loĝantoj de la kvartalo, en kiu vivis Bahá’u’lláh, kaj la najbaroj, kiuj kolektiĝis por adiaŭi Lin, plej triste kaj bedaŭre venis unu post la alia«, skribas vidatestinto, »por kisi Liajn manojn kaj la orlon de Lia robo, dume esprimante sian malĝojon pro Lia foriro. Ankaŭ tiu tago estis stranga tago.

Ŝajnis al mi ke la urbo, ĝiaj muroj kaj ĝiaj pordegoj priploris sian tujan separiĝon de Li.« »Tiun tagon«, skribas alia vidatestinto, »troviĝis mirinda aro da islamanoj kaj kristanoj ĉe la pordo de la domo de nia Mastro. La horo de la foriro estis neforgesebla. La plej multaj de la ĉeestantoj estis plorantaj kaj ĝemantaj, precipe la kristanoj.« Bahá’u’lláh mem deklaras en la Súriy-i-Ra’ís: »Diru: Ĉi tiu Junulo forlasis ĉi tiun landon kaj deponis sub ĉiu arbo kaj ĉiu ŝtono konfidaĵon, kiun videbligos Dio post nelonge pere de la potenco de l’ vero.« Kelkaj de la kunuloj, kiuj estis venigitaj el Konstantinopolo, atendis ilin en Kalipoliso. Je Sia alveno Bahá’u’lláh faris la sekvan deklaron al Ḥasan Effendi, kiu finis sian devon kaj adiaŭis: »Diru al la reĝo, ke ĉi tiu teritorio forglitos el liaj manoj kaj ke liaj aferoj konfuziĝos.« »Al tio ĉi«, skribis Áqá Riḍá, kiu registris tiun scenon, »Bahá’u’lláh krome aldonis: ›Ne Mi diras ĉi tiujn vortojn, sed Dio ilin diras.‹ Tiumomente Li eldiris versojn, kiujn povis aŭdi ni, kiuj troviĝis sur la teretaĝo.

Ili estis diritaj kun tia granda forto kaj potenco ke, tiel ŝajnis al mi, tremis la fundamentoj de la domo mem.« Eĉ en Kalipoliso, kie tri noktoj estis pasigitaj, neniu eksciis kio estis la celloko por Bahá’u’lláh. Iuj kredis ke Li kaj Liaj fratoj estos ekzilitaj al certa loko kaj la ceteraj disigitaj kaj ekzilitaj. Aliaj pensis ke Liaj kunuloj estos resenditaj al Persio, dum ankoraŭ aliaj atendis sian tujan ekstermadon.

La origina ŝtata ordono estis ke Bahá’u’lláh, Áqáy-i-Kalím kaj Mírzá Muḥammad-Qulí estu kune kun servanto ekzilitaj al Akko, dum la ceteraj iru al Konstantin- opolo. Ĉi tiu ordono, kiu provokis scenojn de nerakontebla aflikto, estis tamen revokita pro la insisto de Bahá’u’lláh kaj la interveno de ‘Umar Effendi, majoro nomumita akompani la ekzilitojn. Estis fine decidita ke ĉiuj ekzilitoj, kiuj nombris ĉirkaŭ sepdek, estu ekzilitaj al Akko. Krome venis instrukcioj ke certa nombro de la adeptoj de Mírzá Yaḥyá, inter tiuj estis Siyyid Muḥammad kaj Áqá Ján, akompanu ĉi tiujn ekzilitojn, dum kvar el la kunuloj de Bahá’u’lláh ricevis la ordonon foriri kun la Azalí-oj al Kipro. Tiel gravaj estis la danĝeroj kaj elprovoj, kiujn frontis Bahá’u’lláh je la horo de Sia foriro el Kalipoliso, ke Li avertis Siajn kunulojn ke »ĉi tiu vojaĝo estos malsama de ĉiuj antaŭaj vojaĝoj«, kaj ke tiu, kiu ne sentis sin »sufiĉe forta por alfronti la estontecon«, pli bone »foriru al kio ajn loko plaĉa al li kaj evitu la testojn, ĉar de nun li ne plu povos eskapi« – averto, kiun Liaj kunuloj unuanime elektis ignori.

11. La enprizonigo de Bahá'u'lláh en Akko SEGPB11

Add range:

Je la mateno de la 2a de ĵumadelao 1285 p.h.

(la 21a de aŭgusto 1868) ili ĉiuj surŝipiĝis je aŭstra vaporŝipo, kiu tra Madellí ekvojis al Aleksandrio, kun dutaga halto en Smyrna, kie Jináb-i-Munír, kromnomita Ismu’lláhu’l-Muníb, grave malsaniĝis kaj je sia granda aflikto devis esti postlasita en hospitalo kie li mortis nelonge poste. En Aleksandrio ili transŝipiĝis al vaporŝipo de la sama kompanio, ironta al Ĥajfo, kie, post nelongaj haltoj en Port Said kaj Jafo, ili surbordiĝis, sed kelkajn horojn poste en velŝipo daŭrigis al Akko, kie ili elŝipiĝis la posttagmezon de la 12a de ĵumadelao 1285 p.h. (la 31a de aŭgusto 1868). Estis dum la momento kiam Bahá’u’lláh enpaŝis la boaton, kiu portu Lin al la varfo en Ĥajfo, ke ‘Abdu’l-Ghaffár, unu el la kvar kunuloj kondamnitaj dividi la ekzilon de Mírzá Yaḥyá, kaj kies »sindediĉon, amon kaj fidon al Dio« Bahá’u’lláh estis multe laŭdinta, en sia despero ĵetis sin en la maron, kriante »Yá Bahá’u’l-Abhá«, kaj estis poste savita kaj kun plej granda malfacileco revivigita – nur por tamen esti devigita de insistaj oficialuloj daŭrigi sian vojaĝon kune kun la partio de Mírzá Yaḥyá al la celloko origine indikita por li. 11. La enprizonigo de Bahá’u’lláh en Akko La alveno de Bahá’u’lláh en Akko markas la malfermon de la fina fazo de Lia kvardek jarojn longa misio, de la fina etapo kaj efektive de la kulmino de la ekzilo, en kiu pasis tiu tuta misio.

Tiu ekzilo unue venigis Lin ege proksime al la bastionoj de ŝijaisma orto- doksismo kaj en kontakto kun ĝiaj elstaraj reprezentantoj, en pli posta periodo al la ĉefurbo de la Otomana Imperio kaj igis Lin direkti Siajn epokfarajn deklarojn al la sultano, al ties ministroj kaj al la klerikaj estroj de sunaisma Islamo, kaj ĝi nun rezultis en Lia alteriĝo sur la marbordo de la Sankta Lando – tiu Lando promesita de Dio al Abrahamo, sanktigita per la Revelacio de Moseo, honorita per la vivoj kaj agadoj de la hebreaj patriarkoj, juĝistoj, reĝoj kaj profetoj, adorata kiel la lulilo de Kristanismo kaj kiel la loko kie, laŭ atesto de ‘Abdu’l-Bahá, Zoroastro »konversaciis kun kelkaj el la Profetoj de Israelo«, kaj kiu en Islamo asociiĝas kun la noktovojaĝo de ĝia Apostolo tra la sep ĉieloj al la trono de la Ĉiopova.

Ene de la limoj de ĉi tiu sankta kaj enviinda lando, »la nesto de ĉiuj Profetoj de Dio«, »la Valo de la nesondebla Dekreto de Dio, la neĝoblanka Ejo, la Lando de nepereonta splendo«, la Ekzilito de Bagdado, de Konstantinopolo kaj de Adrianopolo estis kon- damnita pasigi ne malpli ol trionon de la al Li asignita vivotempo kaj pli ol duonon de la tuta tempo de Sia Misio.

»Estas malfacile«, deklaras ‘Abdu’l-Bahá, »kompreni kiel Bahá’u’lláh povus esti devigita forlasi Persion kaj starigi Sian tendon en ĉi tiu Sankta Lando, se ne pro la persekutado de Liaj malamikoj, pro Lia forpelo kaj ekzilo.« Efektive estis tia rezulto, Li certigas al ni, fakte profetita »du aŭ tri mil jarojn antaŭe per la lango de la Profetoj«. Dio, »fidela al Sia promeso«, estis »revelaciinta kaj doninta al kelkaj de la Profetoj la bonan novaĵon, ke la ›Sinjoro de l’ Ĉieluloj manifestiĝos en la Sankta Lando‹«. Jesaja ĉi-rilate anoncis en sia Libro: »Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo: Jen estas via Dio! Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas.« Davido en siaj Psalmoj antaŭvidis: »Levu, pordegoj, viajn kapojn; kaj leviĝu, pordoj antikvaj, por ke eniru la Reĝo de gloro. Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, la Eternulo, la potenculo de milito.« »El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis. Nia Dio venas kaj ne silentas.« Amos same aŭguris Lian venon: »La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.« Akko mem – staranta flanke de la »gloro de Libano« kaj troviĝ- anta en plena vido de la »splendo de Karmelo«, ĉe la piedo de la montoj kie hejmis Jesuo Kristo – estis priskribita de Davido kiel »fortikigita urbo«, nomita de Hosea »pordo de espero«

kaj aludita de Jeĥezkel kiel »la orienta pordego de la domo de la Eternulo«, kie »la majesto de Dio de Izrael aperis«, Li, kies voĉo estas »kiel tumulto de grandaj akvoj.« Pri ĝi la araba Profeto parolis kiel »urbo en Sirio al kiu Dio elmontris Sian specialan gracon«, troviĝanta »inter du montoj ... en la mezo de herbejo«, »je la marbordo ... kuŝanta sub la Trono«, »blanka, de blankeco kiu plaĉas al Dio«.

»Benita la homo«, krome, kiel konfirmas Bahá’u’lláh, deklaris Li, »kiu vizitis Akkon kaj benita li, kiu vizitis la vizitinton de Akko.« Krome: »Li, kiu vokas al preĝado en ĝi – lia voĉo leviĝos ĝis al la Paradizo.« Kaj plie: »La malriĉuloj de Akko estas la reĝoj de la Paradizo kaj ĝiaj princoj. Monato en Akko pli bonas ol mil jaroj aliloke.« Krome en rimarkinda tradicio, kiu troviĝas en la verko de Shaykh Ibnu’l-‘Arabí’ titolita »Futúḥát-i-Makkíyyih« kaj kiu estas agnoskita kiel aŭtentika eldiraĵo de Mohamedo kaj estas citita de Mírzá Abu’l-Faḍl en sia »Fará’íd«, estas farita ĉi tiu signifa aŭguro: »Ĉiuj el ili (la kunuloj de la Qá’im) estos mortigitaj escepte de Unu, Kiu atingos la ebenon de Akko, la Bankedan Salonon de Dio.«

Bahá’u’lláh mem, kiel estas atestita de Nabíl en sia rakonto, jam dum la unuaj jaroj de Sia ekzilo en Adrianopolo aludis al tiu sama urbo en Sia Lawḥ-i-Sáyyah, nomante ĝin la »Valo de Nabíl« – la vorto Nabíl ekvivalentas laŭ sia cifera valoro kun tiu de Akko. »Je Nia alveno«, antaŭvidas tiu Tabelo, »bonvenigis Nin standardoj de lumo kaj la Voĉo de la Spirito laŭte diris: ›Baldaŭ ĉiuj loĝantaj surtere enlistiĝos sub ĉi tiuj standardoj.‹«

La ne malpli ol dudek kvar jarojn daŭranta ekzilo, al kiu Bahá’u’lláh estis kondamnita de du orientaj despotoj kuniĝintaj en sia necedema malamikeco kaj miopeco, eniros la homan historion kiel periodo, kiu vidis miraklan kaj vere radikalan transformadon de la vivcirkonstancoj kaj la agadoj de la Ekzilito mem; ĝi estos ĉefe memorata pro la vasta reekflamo de persekutado, intermita sed eksterordinare kruela, tra la tuta Lia denaska lando, pro la samtempa kreskado de la nombro de Liaj sekvantoj, kaj fine pro la enorma etendiĝo de la gamo kaj kvanto de Liaj verkoj. Lia alveno en la punkolonio Akko pruviĝis esti ĉio krom la fino de Liaj afliktoj, ĝi fakte estis la komenco de supera krizo, kiun karakterizis amara suferado, severaj restriktoj kaj intensa tumulto, kiu en sia graveco superis eĉ la suferojn de la Síyáh-Chál en Teherano kaj kun kiu kompareblas neniu alia evento en la historio de la tuta jarcento escepte de la interna konvulsio, kiu skuis la Kredon en Adrianopolo.

»Sciu vi«, skribis Bahá’u’lláh dezirante emfazi la krizecon de la unuaj naŭ jaroj de Lia ekzilo en tiu prizonurbo, »ke je Nia alveno en tiu loko Ni elektis nomi ĝin la ›Plej Granda Prizono‹. Malgraŭ ke antaŭe en alia lando (Teherano) submetita al ĉeno kaj kateno, Ni tamen rifuzis nomi ĝin per tiu nomo.

Diru: Pripensu tion, ho vi kapablaj kompreni!« La turmento eltenita de Li kiel rekta sekvo de la atenco kontraŭ ŝaho Náṣiri’d-Dín estis trudita al Li sole de la eksteraj malamikoj de la Kredo. La aflikto en Adrianopolo aliflanke, kies efikoj preskaŭ disduigis la komunumon de la adeptoj de la Báb, esence estis sole interna.

Sed ĉi tiun freŝan krizon nun, kiu dum preskaŭ jardeko agitis Lin kaj Liajn kunulojn, konstante markis ne nur la atencoj de Liaj eksteraj oponantoj, sed ankaŭ la maĥinacioj de internaj malamikoj kaj la gravaj misfaroj de tiuj, kiuj faris, kvankam portantaj Lian nomon, kio igis lamenti kaj Lian koron kaj Lian plumon. Akko, la antikva Ptolemais, la St. Jean d’Acre de la krucmilitistoj, kiu sukcese spitis la sieĝon de Napoleono, sub la Turkoj sinkis al la nivelo de punkolonio, al kiu el ĉiuj partoj de la turka imperio sendiĝis murdistoj, vojrabistoj kaj politikaj agitantoj. Ĝin zonis duobla sistemo de remparoj; ĝian loĝantaron Bahá’u’lláh stigmatizis kiel »la generacio de vipuroj«; ĝi ne havis ajnan akvofonton ene de siaj pordoj; ĝi estis puloinfektita, humida kombinaĵo de malhelaj kaj malpuraj serpentumaj stratetoj. »Laŭ kion oni diras«, registris la Supera Plumo en la Lawḥ-i-Sulṭán, »estas ĝi la plej mizera el la urboj de la mondo, la plej aĉaspekta inter ili, la plej abomenklimata kaj tiu plej mucidakva. Estas kvazaŭ ĝi estus la metropolo de la strigo.« Tiel putra estis ĝia aero ke, laŭ proverbo, ĝin transfluganta birdo falus teren morta. Eksplicitaj ordonoj de la sultano kaj liaj ministroj submetis la ekzilitojn, kiuj estis akuzitaj je grava devio kaj esti misgvidintaj aliajn, al la plej strikta mallibereco. Esprimiĝis la memfidaj esperoj ke la kontraŭ ili prononcita puno de dumviva malliberigo signifus ilian finan ekstermadon. La farmán de sultano ‘Abdu’l-‘Azíz, datita la 5an de rabiosanio 1285 p.h. (la 26an de julio 1868), ne nur kondamnis ilin al vivlonga ekzilo, sed dekretis ilian striktan malliberigon kaj malpermesis al ili asociiĝi inter si aŭ kun la loka loĝantaro. La teksto de la farmán estis nelonge post la alveno de la ekzilitoj publike legita en la ĉefa moskeo de la urbo kiel averto por la loĝantaro.

La persa ambasadoro, akreditita je la Sublima Pordo, tiel certigis sian registaron en letero skribita iom pli ol unu jaron post ilia ekzilo al Akko: »Mi faris telegrafajn kaj skribajn instrukciojn malpermesantaj ke Li (Bahá’u’lláh) asociiĝu kun iu escepte de Siaj edzinoj kaj infanoj aŭ sub ajnaj cirkonstancoj forlasu la domon en kiu Li estas enprizonigita.

La ĉefkonsulon en Damasko, ‘Abbás-Qulí Khán, ... mi antaŭ tri tagoj resendis kun la instrukcio iri rekte al Akko ... por konsiliĝi kun ĝia guberniestro pri ĉiuj necesaj aranĝoj por la strikta daŭrigado de ilia enprizonigo ... kaj nomumu, antaŭ sia reveno al Damasko, lokan reprezent- anton por certigi, ke la ordonoj de la Sublima Pordo estu neniel malobeataj. Same mi instrukciis lin, ke unu fojon dum ĉiuj tri monatoj li venu de Damasko al Akko por persone observi ilin kaj por submeti sian raporton al la legacio.« Tia estis la izolo trudita al ili, ke la bahaanoj de Persio, maltrankviligitaj per la onidiroj semitaj de la Azalí-oj de Esfahano ke Bahá’u’lláh estis dronigita, persvadis la britan telegrafan oficejon en Julfá ilianome enketi pri la tiurilata vero. Kiam post malgaja vojaĝo ĉiuj ekzilitoj – viroj, virinoj kaj infanoj – estis elŝipiĝintaj en Akko antaŭ la okuloj de scivola kaj senkompata loĝantaro, kiu kolektiĝis en la haveno por vidi la »Dion de la Persoj«, oni kondukis ilin al la armea kazerno, kie ili estis enfermitaj; kaj gardostarantoj ricevis instrukcion ilin gardi. »La unuan nokton«, Bahá’u’lláh atestas en la Lawḥ-i-Ra’ís, »neniu ricevis nek nutraĵon nek ion por trinki. ... Ili eĉ petegis akvon kaj oni ĝin rifuzis al ili.« Tiel mucida kaj sala estis la akvo en la flako de la korto, ke neniu povis trinki ĝin. Tri buloj de nigra kaj sala pano estis asignitaj al ĉiu, kion ili poste rajtis interŝanĝi per du de pli bona kvalito en la bazaro kien eskortis ilin gardistoj. Fine anstataŭ la asignita porcio da pano ili ricevis mizeran monsumeton. Nelonge post sia alveno ĉiuj krom du malsaniĝis.

Malario kaj disenterio kombinitaj kun la sufoka varmo pliigis ilian mizeron. Tri mortis, inter ili du fratoj kiuj forpasis la saman nokton, »firme brakumantaj unu la alian«, kiel atestis Bahá’u’lláh. Li donis la de Li uzatan tapiŝon por ĝin vendi kaj tiel aĉeti la envolvigajn tukojn por ilia entombigo. La bagatela sumo akirita post ĝia aŭkcia vendo estis donita al la gardistoj, kiuj rifuzis entombigi ilin sen unue esti pagitaj por la necesaj elspezoj. Poste oni eksciis ke tiuj entombigis ilin nelavitaj kaj neenvolvitaj kaj sen ĉerko en iliaj vestoj – malgraŭ ke, kiel konfirmis Bahá’u’lláh, tiuj ricevis la duoblon de tio postulita por ilia entombigo. »Neniu«, skribis Li mem, »scias kio Nin trafis, escepte de Dio, la Ĉiopova, la Ĉioscia. ... De la fondo de la mondo ĝis hodiaŭ ne estas vidita nek aŭdita krueleco kiel ĉi tia.«

»Dum la pli granda parto de Sia vivo«, Li krome notis parolante pri Si mem, »estis Li dolore elprovata en la krifoj de Siaj malamikoj. Liaj suferoj nun atingis sian kulminon en ĉi tiu aflikta Prizono, en kiun tiel nejuste Lin ĵetis Liaj subpremantoj.« La malmultaj pilgrimantoj, kiuj malgraŭ la strikta malpermeso sukcesis atingi la pordojn de la prizono – el kiuj kelkaj piedire venis la tutan distancon de Persio – devis sin kontentigi, starantaj ekster la dua ĉirkaŭfosaĵo rigarde al la fenestro de Lia prizono, per nur momenta ekvido de la vizaĝo de la Kaptito.

La tre malmultaj, kiuj sukcese penetris en la urbon, devis je sia granda aflikto returniĝi sen eĉ esti vidintaj Lian vizaĝon. La unua inter ili, la sindona Ḥájí Abu’l-Ḥasan-i-Ardikání, kromnomita Amín-i-Iláhí (Konfidito de Dio), povis atingi Lian ĉeeston nur en la publika banejo, kie estis aranĝita ke li vidu Bahá’u’lláh-on sen proksimiĝi al Li aŭ doni ian signon de rekono. Alia pilgrimanto, Ustád Ismá‘íl- i-Káshí, alvenis el Mosulo, ekstaris sur la malproksima flanko de la ĉirkaŭfosaĵo kaj, rigardante dum horoj en ravita adorado al la fenestro de sia Amato, finfine pro la malforteco de sia vidkapablo malsukcesis vidi Lian vizaĝon kaj devis reveni al la kaverno sur monto Karmelo, kiu servis al li kiel loĝloko – epizodo kiu igis larmi la Sanktan Familion, kiu ĉagrenite observis de malproksime la frustriĝon de liaj esperoj.

Nabíl mem devis haste fuĝi el la urbo, kie li estis rekonita, devis kontentigi sin per kurta ekvido de Bahá’u’lláh el malantaŭ tiu sama ĉirkaŭfosaĵo kaj daŭrigis vagadi tra la kamparo ĉirkaŭ Nazareto, Ĥajfo, Jerusalemo kaj Hebrono, ĝis kiam la iompostioma malseveriĝo de la restriktoj ebligis al li kuniĝi kun la ekzilitoj. Al la ĉagrena pezo de ĉi tiuj afliktoj nun aldoniĝis la amara funebro de subita tragedio: la tro frua perdo de la nobla, la pia Mírzá Mihdí, la Plej Pura Branĉo, la dudekdujara frato de ‘Abdu’l- Bahá, sekretario de Bahá’u’lláh kaj kunulo de Lia ekzilo ek de la tagoj kiam li kiel infano estis venigita de Teherano al Bagdado por kuniĝi kun sia Patro post Ties reveno el Sulajmanijo.

Iun vesperon dum krepusko li paŝadis sur la tegmento de la kazerno, sorbita en siaj kutimaj devotadoj, kiam tra nebarita luko li falis sur lignan keston, kiu staris sube sur la planko kaj kiu penetris liajn ripojn, kio, dudek du horojn poste, kaŭzis lian morton je la 23a de rabiolavalo 1287 p.h. (la 23a de junio 1870).

Mortante li petegis sian funebrantan Patron, ke lia vivo estu akceptita kiel elaĉeto por tiuj, kiuj estis malhelpataj atingi la ĉeeston de sia Amato.

En ege signifoplena preĝo revelaciita de Bahá’u’lláh memore al Sia filo – preĝo kiu levas ties morton al la rango de tiuj grandaj agoj de pentofaro, kiuj asociiĝas kun la preteco de Abrahamo oferi Sian filon, kun la krucumado de Jesuo Kristo kaj kun la martiriĝo de la Imamo Ḥusayn – ni legas la jenon: »Mi, ho mia Sinjoro, oferis kiun Vi donis al Mi, por ke Viaj servantoj estu vivigataj kaj ĉiuj surtere estu unuigataj.« Kaj similas ĉi tiuj profetaj vortoj direktitaj al la martirigita filo: »Vi estas la Konfidito de Dio kaj Lia Trezoro en ĉi tiu Lando. Baldaŭ Dio pere de vi rivelos kion deziras Li.« Post kiam en la ĉeesto de Bahá’u’lláh li estis lavita, estis li – »kiu estis kreita el la lumo de Bahá«, pri kies »mildo« atestis la Supera Plumo kaj la »misterojn«

de kies ascendo tiu sama Plumo mencias –, eskortita de la fortresaj gardistoj, forportita kaj entombigita ekster la muroj de la urbo en loko apud la sanktejo de Nabí Ṣáliḥ, de kie, sepdek jarojn poste, lia korpa restaĵo estis samtempe kun tiu de lia nobla patrino translokita al la deklivoj de monto Karmelo, en la areo de la tombo de lia fratino kaj sub la ombro de la sankta tombo de la Báb. Sed ne estis tio ĉi jam la plena kvanto de afliktoj, kiujn devis elteni la Kaptito de Akko kaj Liaj kunekzilitoj. Kvar monatojn post ĉi tiu tragika evento necesigis mobilizo de turkaj trupoj la forigon de Bahá’u’lláh kaj ĉiuj estantaj kun Li el la kazerno. Al Li kaj Lia familio estis sekve asignita la domo de Malik, en la okcidenta kvartalo de la urbo, de kie, post nelonga trimonata restado, ilin la aŭtoritatuloj transloĝigis al la domo de Khavvám, kiu troviĝis vid- al-vide. Kaj post kelkaj monatoj ili estis denove devigitaj ekloĝi aliloke, nome en la domo de Rábí’ih, por fine, kvar monatojn poste, esti translokitaj al la domo de ‘Údí Khammár, kiu estis tiel nesufiĉa por iliaj bezonoj, ke en unu el ĝiaj ĉambroj ne malpli ol dek tri personoj de ambaŭ seksoj devis trovi lokon por si. Kelkaj el la kunuloj devis loĝi en aliaj domoj, dum la ceteraj estis lokitaj en karavanejo nomita Khán-i-‘Avámid.

Apenaŭ estis ilia strikta enfermo mildigita kaj deklarita ke ne plu estus bezonataj la ilin gardintaj soldatoj, kiam interna krizo bruletinta enmeze de la komunumo subite ekflamis al katastrofa kulmino.

Tia estis la konduto de du el la ekzilitoj, kiuj estis inkluz- ivitaj en la grupo akompaninta Bahá’u’lláh-on al Akko, ke fine Li devis ilin elpeli, ago el kiu Siyyid Muḥammad ne hezitis tiri plejan avantaĝon. Plifortigita per ĉi tiuj rekrutigitoj, li, kune kun siaj malnovaj kompanoj agantaj kiel spionoj, ekfaris kampanjon de misuzado, kalumniado kaj intrigoj eĉ pli nocan ol tiu lanĉita de li en Konstantinopolo, kun la celo kaŭzi novan eksplodon de malam- ikeco kaj ekscitiĝo inter la jam malsimpatia kaj suspektema loĝ- antaro.

Nun freŝa danĝero klare minacis la vivon de Bahá’u’lláh. Malgraŭ ke Li mem estis plurfoje, kaj parole kaj skribe, rigore malpermesinta al Siaj adeptoj iel ajn rebate agi kontraŭ iliaj turmentantoj kaj eĉ estis resendinta al Bejruto neresponsan araban konvertiton, kiu konsideris venĝi la maljustaĵojn sufer- atajn de lia amata Gvidanto, sep de la kunuloj sekrete elserĉis kaj murdis tri el la persekutantoj, inter kiuj estis Siyyid Muḥammad kaj Áqá Ján. Nepriskribebla estis la konsterniĝo, kiu kaptis jam ege prematan komunumon. La indigno de Bahá’u’lláh estis senlima. »Se menciu Ni«, vortigis Li Siajn emociojn en Tabelo revelaciita nelonge post kiam ĉi tiu ago estis farita, »kio trafis Nin, disŝiriĝus la ĉielo kaj disfalus la montoj.« »Mia malliberiĝo«, Li skribis je alia okazo, »ne povas malutili al Mi.

Tio, kio nocas al Mi estas la konduto de tiuj amantaj Min, kiuj asertas aparteni al Mi, sed malgraŭ tio faras kio igas Mian koron kaj Mian plumon ĝemadi.« Kaj plie: »Mia mallibereco ne povas hontigi Min. Ne, je Mia vivo, ĝi gloron al Mi donas. Tio, kio povas hontigi Min, estas la konduto de tiuj Miaj adeptoj, kiuj deklaras ke ili amas Min, sed efektive sekvas la Maliculon.« Li diktis Siajn Tabelojn al Sia sekretario kiam la guberniestro ĉekape de siaj soldatoj kun eltiritaj glavoj ĉirkaŭis Lian domon. La tuta loĝantaro same kiel la armeaj aŭtoritatuloj estis en stato de granda agitiĝo. De ĉiuj flankoj aŭdeblis la krioj kaj bruado de la homoj. Bahá’u’lláh estis urĝe vokita al la guberniestrejo, pri- demandita, dum la unua nokto enfermita kun unu el Siaj filoj en ĉambro en la Khán-i-Shávirdí kaj translokita por la sekvaj du noktoj al pli bona ejo en tiu sama kvartalo. Kaj nur post la paso de sepdek horoj estis al Li ebligita reveni al Sia hejmo. ‘Abdu’l-Bahá estis enprizonigita kaj ĉenita dum la unua nokto, post kio Li estis rajtigita kuniĝi kun Sia Patro.

Dudek kvin el la kunuloj estis ĵetitaj en alian prizonon kaj piedkatenitaj. El ili ĉiuj, krom tiuj responsaj por tiu naŭza faro, kies malliberigo daŭris kelkajn jarojn, estis post ses tagoj translokitaj al la Khán-i-Shávirdí, kaj tie dum ses monatoj enfermitaj.

Post kiam Bahá’u’lláh alvenis en la guberniestrejo la komand- anto de la urbo turniĝis al Li kaj bruske Lin demandis: »Ĉu kon- venas, ke iuj el viaj sekvantoj agas tiamaniere?« »Se unu el viaj soldatoj«, estis la tuja repliko, »farus ion riproĉindan, ĉu estus vi responsigita kaj punita anstataŭ li?« Pridemandante Lin oni petis Lin diri Sian nomon kaj la landon el kiu Li venis. »Tio estas pli evidenta ol la suno«, respondis Li. La sama demando estis denove farita al Li, je kio Li respondis: »Mi ne konsideras adekvate mencii tion.

Konsultu la farmán-on de la registaro, kiu estas en via posedo.« Kaj refoje ili, kun evidenta respekto, ripetis sian peton, je kio Bahá’u’lláh kun majesto kaj potenco diris ĉi tiujn vortojn: »Mia nomo estas Bahá’u’lláh (Lumo de Dio) kaj Mia lando estas Núr (Lumo). Tio kiel sciigo por vi.« Tiam, turniĝanta al la muftio, Li al tiu direktis vortojn de vualita riproĉo, post kio Li alparolis la tutan ĉeestantaron per tiel verva kaj ekzaltita lingvaĵo, ke neniu aŭdacis respondi al Li.

Fine Li citis versojn el la Súriy-i-Mulúk kaj post tio ekstaris kaj forlasis la renkontiĝon. La guberniestro nelonge poste sciigis, ke Li rajtus reveni al Sia hejmo kaj pardonpetis pro tio okazinta. Post tiu okazaĵo la loĝantaro, kiu jam havis misajn sentojn pri la ekzilitoj, plenis je neretenebla malamikeco kontraŭ ĉiuj, kiuj portis la nomon de tiu Kredo al kiu apartenis la ekzilitoj. Aperte kaj senbride oni ilin akuzis pri malpieco, ateismo, terorismo kaj herezo. ‘Abbúd, kiu vivis en la domo najbara al tiu de Bahá’u’lláh, plifortigis tiun parton de sia domo, kiu troviĝis inter ĝi kaj la loĝejo de sia tiel multe timata kaj suspektata Najbaro.

Eĉ la infanojn de la malliberigitaj ekzilitoj oni, ĉiam kiam dum tiuj tagoj ili kuraĝis montri sin en la stratoj, persekutis, kalumniis kaj surĵetis per ŝtonoj. La kaliko de afliktoj de Bahá’u’lláh nun plenis ĝis superfluo. Ege hontiga situacio, plena je maltrankvileco kaj eĉ danĝera, daŭre frontis la ekzilitojn, ĝis tiu tempo, difinita de nesondebla Volo, kiam la tajdo de mizero kaj humiligo komencis malaltiĝi, kio signis transformiĝon en la sorto de la Kredo eĉ pli klare videblan ol la revolucia ŝanĝiĝo kiu efektiviĝis dum la lastaj jaroj de la estado de Bahá’u’lláh en Bagdado.

Iompostiom la tuta loĝantaro rekonis la kompletan sen- kulpecon de Bahá’u’lláh; malrapide penetris la vera spirito de Liaj instruoj tra la dura krusto de ilia indiferenteco kaj maltoleremo; la sagaca kaj humana guberniestro Aḥmad Big Tawfíq anstataŭis iun, kies menso estis senespere venenita kontraŭ la Kredo kaj ĝia sekvantaro; ‘Abdu’l-Bahá, nun en Siaj floraj jaroj, senlace aktivis kaj per Siaj kontaktoj kun ĉiuj tavoloj de la loĝantaro pli kaj pli demonstris Sian kapablon agi kiel ŝildo de Sia Patro; providence devis demisii tiuj oficialuloj responsaj pri la plilongigo de la enfermo de la senkulpaj kunuloj – ĉio tio pavimis la vojon al la reago kiu nun ekokazis, reago kun kiu la tempo de la ekzilo de Bahá’u’lláh en Akko ĉiam restos nedisigeble asociita. Tia estis la devoto laŭpaŝe kreita en la koro de tiu guberniestro per ties kontakto kun ‘Abdu’l-Bahá – kaj poste per lia legado de la literaturo de la Kredo, kiun iuj fiuloj, esperante kolerigi lin, estis donintaj al li por lia konsidero –, ke li senescepte rifuzis eniri Lian ĉeeston sen unue forpreni siajn ŝuojn kiel signon de sia respekto al Li. Eĉ oni flustris ke liaj preferitaj konsilistoj estis ĝuste tiuj ekzilitoj, kiuj estis la adeptoj de tiu Kaptito en lia gardo. Sian propran filon li regule sendis al ‘Abdu’l-Bahá por instruiĝo kaj kleriĝo. Estis je la okazo de longe aspirita aŭdienco ĉe Bahá’u’lláh, ke, responde al la peto permesi por Li fari ian servon, venis la sugesto ke li restarigu la akvedukton, kiu dum la lastaj tridek jaroj ruiniĝis kaj ne plu uziĝis – sugesto kiun li tuj efektivigis.

Malgraŭ ke la teksto de la imperia farmán malpermesis ilian aliron al la urbo, li apenaŭ kontraŭstaris la enfluon de pilgrimantoj, inter kiuj estis ankaŭ la pia kaj honora maljuna Mullá Ṣádiq-i-Khurásání kaj la patro de Badí‘, ambaŭ transvivintoj de la lukto de Tabarsí. Muṣṭafá Ḍíyá Páshá, kiu kelkajn jarojn poste fariĝis guberniestro, eĉ ne detenis sin sciigi ke lia Kaptito estis libera laŭplaĉe trapasi la urbajn pordojn, sugesto kiun Bahá’u’lláh malakceptis. Eĉ la muftio de Akko, Shaykh Maḥmúd, viro fifama pro sia maltoleremo, konvertiĝis al la Kredo kaj flamante per sia novnaskita entuziasmo faris kompiladon de la Mohamedaj tradicioj rilate al Akko. Kaj la foje nesimpatiaj guberniestroj, kiuj instaliĝis en tiu urbo, malgraŭ la nelimigita potenco donita al ili, ne povis limigi tiujn fortojn, kiuj portis la Aŭtoron de la Kredo al Sia fakta emancipiĝo kaj la finfina plenumado de Sia celo.

Kleruloj kaj eĉ ulemoj loĝantaj en Sirio sentis sin, kun la paso de la jaroj, devigitaj voĉigi sian rekonon de la kreskantaj grandeco kaj potenco de Bahá’u’lláh. ‘Azíz Páshá, kiu en Adrianopolo estis elmontrinta profundan alligitecon al ‘Abdu’l- Bahá kaj dume promociiĝis al la rango de valí, dufoje vizitis Akkon kun la eksplicita celo elmontri sian respekton al Bahá’u’lláh kaj renovigi sian amikecon kun Tiu, Kiun li admiris kaj honoris.

Kvankam Bahá’u’lláh, aliel ol Li kutimis fari en Bagdado, nun preskaŭ neniam permesis personajn interparolojn, estis Lia influo tamen tia ke la loĝantaro publike asertis, ke la rimarkebla pliboniĝo de la klimato kaj la akvo de la urbo estis rekte atribuebla al Lia daŭra estado inter ili. Ĝuste la titoloj, per kiuj ili elektis nomi Lin, kiel »eminenta gvidanto« kaj »lia moŝto«, pruvis la egan respekton, kiun Li inspiris al ili. Je iu okazo eŭropa generalo, kiu kune kun la guberniestro ricevis aŭdiencon ĉe Li, estis tiel impresita, ke li »restis genuanta sur la planko apud la pordo«. Shaykh ‘Alíy-i-Mírí, la muftio de Akko, eĉ estis je la propono de ‘Abdu’l-Bahá insiste peteginta Lin permesi ke finiĝu Lia naŭjara enfermo ene de la muroj de la prizonurbo, antaŭ ol Li konsentis forlasi ĝin. La ĝardeno Na’mayn – insuleto troviĝanta meze de rivero oriente de la urbo, honorita per la nomo Rezvano kaj nomita de Li la »Nova Jerusalemo« kaj »Nia Verda Insulo« – nun fariĝis kune kun la rezidejo de ‘Abdu’lláh Páshá – situanta kelkajn mejlojn norde de Akko kaj luita kaj preparita por Li de ‘Abdu’l- Bahá – la favorataj retiriĝejoj de Tiu, Kiu dum preskaŭ jardeko ne estis paŝinta preter la urbajn murojn, kaj Kies sola korpa ekzerco estintis monotone ripetita paŝado ene de Sia litoĉambro.

Du jarojn poste la palaco de ‘Údí Khammár – por kies konstruo, dum la mallibereco de Bahá’u’lláh en la kazerno, estis malŝparita tiom da mono kaj kiun ĝia posedanto kun sia familio haste forlasis pro la ekapero de epidemia malsano – estis luita kaj poste aĉetita por Li, loĝloko kiun Li priskribis kiel la »nobla rezidejo«, la ejo kiun »Dio ordonis kiel la plej subliman vizion de la homaro«.

La ĉirkaŭ tiutempa vizito de ‘Abdu’l-Bahá al Bejruto, laŭ la invito de Midḥat Páshá, eksa grandveziro de Turkio, Lia asociiĝo kun la civilaj kaj ekleziaj gvidantoj de tiu urbo, kaj Liaj kelkaj interparoloj kun la tre konata Shaykh Muḥammad ‘Abdu servis por treege plibonigi la kreskantan prestiĝon de la komunumo kaj disvastigi eksterlanden la famon de ĝia plej eminenta membro. La grandioza akcepto de Li fare de la klera kaj tre estimata Shaykh Yúsúf, la muftio de Nazareto, kiu agis kiel gastiganto de la valí-oj de Bejruto kaj kiu sendis ĉiujn gravulojn de la komunumo kelkajn mejlojn sur la vojo direkte al Li por renkonti Lin dum alproksimiĝis Li al la urbo, akompanata de Sia frato kaj la muftio de Akko, kaj ankaŭ la imponega akcepto farita de ‘Abdu’l-Bahá por tiu sama Shaykh Yúsúf, kiam tiu lasta vizitis Lin en Akko, estis tiaspecaj ke ill vekis la envion de tiuj, kiuj nur kelkajn jarojn antaŭe estis traktintaj Lin kaj Liajn kunekzilitojn kun sentoj de degradado kaj malŝato. La radikala farmán de sultano ‘Abdu’l-‘Azíz, malgraŭ ke oficiale nenuligita, estis nun fariĝinta senefika. Kvankam nominale Bahá’u’lláh ankoraŭ estis kaptito, »la pordoj de majesto kaj vera suvereneco estis«, laŭ la vortoj de ‘Abdu’l-Bahá, »larĝe mal- fermitaj«. »La regantoj de Palestino«, Li krome skribis, »enviis Lian influon kaj potencon.

Guberniestroj kaj mutiṣárrif-oj, generaloj kaj lokaj oficialuloj, humile petis la honoron atingi Lian ĉeeston – peto al kiu nur malofte Li konsentis.« Estis en tiu sama rezidejo kie la distingita orientalisto, profesoro E. G. Browne de Kembriĝo, ricevis permeson je kvar sinsekvaj interparoloj kun Bahá’u’lláh dum la kvin tagoj, kiujn li estis Lia gasto en Bahjí (la 15a – 20a de aprilo 1890), interparoloj kiuj eterniĝis pro la historia deklaro de la Ekzilito, ke »finiĝos ĉi tiuj vanaj tumultoj, ke pasos ĉi tiuj ruinigaj militoj kaj venos la ›Plej Granda Paco‹«. »La vizaĝon de Tiu, Kiun mi rigardis«, estas la neforgesebla atesto de la intervjuinto por estontaj generacioj, »mi povos neniam forgesi, kvankam mi ne kapablas priskribi ĝin.

Tiuj penetraj okuloj ŝajnis legi la profundon de onies animo; potenco kaj aŭtoritato sidis sur tiu larĝa frunto. ... Ne necesis demandi en kies ĉeesto mi staris, kiam mi riverencis antaŭ iu, kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo, kiajn reĝoj envias kaj imperiestroj vane sopiras.« »Tie ĉi«, la vizitanto mem atestis, »mi pasigis kvin plej memorindajn tagojn dum kiuj mi ĝuis senegalan kaj neatenditan oportunon rilati kun tiuj, kiuj estas la fontoj de tiu potenca kaj mirinda spirito, kiu per nevidebla sed pli kaj pli granda forto laboras por la transformado kaj revivigo de popolo, kiu falis en mortan dormon.

Estis vere stranga kaj kortuŝa sperto, sed iu pri kiu mi ne kapablas transdoni pli ol nur la plej feblan impreson.« En tiu sama jaro la tendo de Bahá’u’lláh, la »Tabernaklo de Gloro«, estis starigita sur monto Karmelo, »la Monto de Dio kaj Lia Vinberejo«, la hejmo de Elija, laŭdita de Jesaja kiel la »monto de la Eternulo«, al kiu »fluos … ĉiuj nacioj«. Kvar fojojn Li vizitis Ĥajfon; Lia lasta vizito daŭris ne malpli ol tri monatojn. Dum unu el ĉi tiuj vizitoj, kiam Lia tendo estis starigita proksime al la Karmelana Monaĥejo, Li, la »Sinjoro de la Vinberejo«, revelaciis la Tabelon de Karmelo, rimarkinda pro siaj aludoj kaj profetaĵoj. Je alia okazo Li mem, kiam Li staris sur la deklivoj de tiu monto, konigis al ‘Abdu’l- Bahá la lokon kie estonte troviĝu la daŭra ripozejo de la Báb kaj deca maŭzoleo estu konstruota. Krome estis Laŭ peto de Bahá’u’lláh grundoj aĉetitaj, kiu bordis al la Lago asociita kun la misio de Jesuo Kristo, kun la celo dediĉi ilin al la gloro de Lia Kredo kaj esti la antaŭaĵo de tiuj »noblaj kaj imponaj konstruaĵoj« pri kiuj Li en Siaj Tabeloj anticipis, ke ili konstruiĝos »tute tra«

la Sankta Lando, kaj ankaŭ de la »riĉaj kaj sanktaj teritorioj apud la rivero Jordano kaj ĝia ĉirkaŭo«, kiujn, en tiuj Tabeloj, Li permesis dediĉi »al la adorado kaj servado de la sola vera Dio«. La enorme plimultiĝanta korespondado de Bahá’u’lláh; la establiĝo de bahaa agentejo en Aleksandrio por ekspedi kaj distribui ĝin; la aranĝojn, kiujn nun faris Lia lojala adepto, Muḥammad Muṣṭafá, en Bejruto por sekurigi la interesojn de la pilgrimantoj, kiuj trapasis tiun urbon; la relativa facileco kun kiu la nominala Kaptito komunikis kun la multobliĝantaj centroj en Persio, Irako, Kaŭkazio, Turkestano kaj Egiptio; la misio konfidita de Li al Sulaymán Khán-i-Tanakábúní, konata kiel Jamál Effendi, iniciati sisteman kampanjon por diskonigi la Kredon en Barato kaj Birmo; la nomumo de kelkaj Liaj adeptoj kiel »Manoj de la Kozo de Dio«; la restaŭrado de la Sankta Domo en Ŝirazo, kies prizorgado nun estis formale konfidita de Li al la edzino de la Báb kaj ŝia fratino; la konvertiĝo de konsiderinda nombro da anoj de la juda, la zoroastra kaj la budhana Kredoj, la unuaj fruktoj de la fervoro kaj la persisto, kiujn migrantaj instruistoj de la Kredo en Persio, Barato kaj Birmo tiel frape elmontris, kaj el kiuj aŭtomate rezultis, ke tiuj konvertitoj firme rekonis la Dian devenon de kaj Kristanismo kaj Islamo – ĉio ĉi atestis pri la vigleco de estrado kian nek reĝoj nek klerikoj, kiel ajn potencaj aŭ antagonismaj, kapablis detrui aŭ subfosi.

Ankaŭ ni ne ignoru la ekaperon de prosperanta komunumo en la ĵus nove fondita urbo Aŝgabato en Rusa Turkestano, kuraĝigita per la bonvolo de komprenema registaro ebliganta al ĝi establi bahaan tombejon kaj aĉeti terenon kaj starigi sur ĝi konstruaĵojn, kiuj pruviĝis esti la antaŭantoj de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo; aŭ la establo de novaj postenoj de la Kredo en la foraj Samarkando kaj Buĥaro, en la koro de la azia kontinento, sekve de la interparoloj kaj verkoj de la erudicia Fáḍil-i-Qá’iní kaj la klera apologiisto Mírzá Abu’l-Faḍl; aŭ la eldonado en Barato de kvin volumoj de la verkoj de la Aŭtoro de la Kredo, interalie Lia »Plej Sankta Libro«

– eldonaĵoj kiuj heroldis la vastan multobliĝon de ĝia literaturo en diversaj skriboj kaj lingvoj kaj ĝian dissem- adon en postaj jardekoj tra la tutaj Oriento kaj Okcidento.

»Sultano ‘Abdu’l-‘Azíz«, deklaris Bahá’u’lláh laŭ raporto de unu el Liaj kunekzilitoj, »Nin ekzilis al ĉi tiu lando en plej granda humiligo, kaj ĉar estis lia celo detrui kaj humiligi Nin, ĉiam kiam prezentis sin rimedoj de gloro kaj komforto Ni ne malakceptis ilin.«

Li krome, kiel raportas Nabíl en sia rakonto, iam rimarkis: »Nun, laŭdata estu Dio, estas atingita la punkto, ke ĉiuj homoj de ĉi tiuj regionoj manifestas sian sindonemon al Ni.« Kaj plie, kiel registrita

12. La enprizonigo de Bahá'u'lláh en Akko (daŭrigo) SEGPB12

Add range:

en tiu sama rakonto: »La otomana sultano, tute sen pravigo aŭ kialo, leviĝis por subpremi Nin kaj sendis Nin al la fortreso Akko.

Lia imperia farmán dekretis, ke neniu asociiĝu kun Ni kaj ke Ni fariĝu la celo de la malamo de ĉiuj. La Mano de Dia potenco tial rapide venĝis Nin. Unue ĝi liberigis la ventojn de detruado je liaj du neanstataŭeblaj ministroj kaj konfiduloj, ‘Alí kaj Fu‘ád, post kio tiu Mano etendiĝis por kunfaldi la baldakenon de Azíz mem kaj kapti lin kiel povas kapti nur Li, Kiu estas la Potenca, la Forta.« »Liaj malamikoj«, ‘Abdu’l-Bahá skribis pri tiu ĉi sama temo, »celis ke Lia enprizonigo komplete detruu kaj nuligu la benitan Kozon, sed ĉi tiu prizono estis, efektive, plej granda helpo kaj fariĝis la rimedo de ĝia evoluado.« »Ĉi tiu eminenta Estaĵo«, Li krome konfirmis, »starigis Sian Kozon en la Plej Granda Prizono.

De ĉi tiu Prizono Lia lumo verŝiĝis eksterlanden; Lia famo konkeris la mondon kaj la proklamo de Lia gloro atingis la Orienton kaj la Okcidenton.« »Lia lumo komence estis stelo; nun fariĝis ĝi potenca suno.« »Ĝis al nia tempo«, Li krome konfirmis, »neniam ajn okazis io tia.« Estas do nesurprize, ke, konsiderante tiel rimarkindan ren- verson en la cirkonstancoj de la dudek kvar jaroj de Lia ekzilo en Akko, Bahá’u’lláh mem skribis ĉi tiujn signifoplenajn vortojn: »La Ĉiopova ... transformis ĉi tiun Prizonodomon al la Plej Ekzaltita Paradizo, al la Ĉielo de l’ Ĉieloj.« 12. La enprizonigo de Bahá’u’lláh en Akko (daŭrigo) Dum Bahá’u’lláh kaj la malgranda Lin akompananta aro submetiĝis al la severaj afliktoj de ekzilo intencita forviŝi ilin de la tersurfaco, travivis la konstante pli grandiĝanta komunumo de Liaj adeptoj en la lando de Lia naskiĝo persekutadon pli perfortan kaj pli longdaŭran ol la elprovoj, kiuj afliktis Lin kaj Liajn kunulojn. Kvankam de multe pli malgranda skalo ol la sangobanadoj, kiuj baptis la naskiĝon de la Kredo – kiam dum ununura jaro, kiel atestis ‘Abdu’l-Bahá, »pli ol kvar mil homoj estis mortigitaj kaj granda nombro da virinoj kaj infanoj restis sen protektanto kaj helpanto« –, estis la poste de nesatigebla kaj necedema malamiko faritaj murdoj kaj hororaĵoj de same vasta gamo kaj karakterizis ilin eĉ pli intensa feroco.

Dum la de ni traktata periodo troviĝis ŝaho Náṣiri’d-Dín, stigmatizita de Bahá’u’lláh kiel la »Princo de l‘ Subpremantoj«, kiel iu, kiu »faris kio igis lamenti la loĝantojn de la urboj de l‘ justeco kaj egalrajteco«, je la kresto de sia vivo kaj estis atinginta la kulminon de sia despota potenco. Estis li la sola mastro de la sorto de lando »firme stampita per la stereotipoj de la senmortaj tradicioj de la Oriento«, ĉirkaŭata de »koruptaj, insidaj kaj perfidaj« ministroj, kiujn laŭplaĉe li povis promocii aŭ eksigi, la estro de administracio en kiu »ĉiu aktoro estis diversaspekte kaj la subaĉetanto kaj la subaĉetato«, aliancanta en sia oponado kontraŭ la Kredo kun klerikaro, kiu konsistigis ne malpli ol efektivan »Eklezian Ŝtaton«, subtenata de popolo supere krima, fifame fanatika, servila, monavida kaj korupta. Ĉi tiu kaprica monarko jam ne plu povis meti siajn manojn sur Bahá’u’lláh-on, sed devis sin kontentigi per la provado, tie kie li mem regis, ekstermi tiujn, kiuj restis de multe timata kaj ĵus reviviĝinta komunumo. Laŭ rango kaj potenco lin sekvis liaj tri plej aĝaj filoj, al kiuj li estis rilate la internan administradon deleginta preskaŭ tutan sian aŭtoritaton kaj transdoninta la oficon de guberniestro por ĉiuj provincoj de sia regno. La provincon Azerbajĝano li estis konfidinta al la febla kaj timida Muẓaffari’d-Dín Mírzá, lia tronheredonto, kiu estis kaptita de la influo de la Shaykhí-sekto kaj elmontris rimarkindan respekton al la mulaoj.

Du kvinonojn de sia regno, interalie la provincojn Jazdo kaj Esfahano, li estis transdoninta al la severa kaj sovaĝa regado de la ruzaĉa Mas‘úd Mírzá, kutime nomata Ẓillu’s- Sulṭán, lia plej aĝa transvivinta filo, kies patrino estis de pleba deveno, dum al Kámrán Mírzá, lia plej ŝatata filo, kutime nomata per sia titolo Náyibu’s-Salṭanih, li estis transdoninta la regadon super Gilano kaj Mazandarano kaj farinta lin guberniestro de Teherano, sian ministron pri milito kaj la ĉefkomandanton de sia armeo. Tia estis la rivaleco inter la du lastnomitaj princoj, kiuj konkuris unu kun la alia por akiri la favoron de sia patro, ke ili ambaŭ klopodis, kun la subteno de la gvidaj muĝtahidoj ene de sia jurisdikcio, superi unu la alian en la meritplena tasko ĉasadi, prirabi kaj ekstermi la membrojn de sendefenda komunumo, kiuj, laŭ peto de Bahá’u’lláh, ĉesis praktiki armitan rezistadon eĉ por sindefendo kaj efektivigis Lian instrukcion, ke »estas pli bone esti mortigita ol mem mortigi«.

Krome ankaŭ la klerikaj agitantoj Ḥájí Mullá ‘Alíy-i-Kaní kaj Siyyid Ṣádiq-i-Ṭabáṭabá’í, la du gvidaj muĝtahidoj de Teherano, kune kun Shaykh Muḥammad-Báqir, ilia kolego en Esfahano, kaj Mír Muḥammad-Ḥusayn, la Imám-Jum‘ih de tiu urbo, ne permesis ne eluzi eĉ la plej etan okazon por per ĉia sia forto kaj aŭtoritato bati oponanton, kies liberigan influon timi havis ili eĉ pli da kialoj ol la suvereno mem.

Estas do nesurprize ke la Kredo fronte al situacio tiel plena de danĝeroj estis pelata subteriĝi kaj ke arestoj, pridemandadoj, mal- liberigoj, kalumnioj, priraboj, torturadoj kaj ekzekutoj konsistigis la elstarajn trajtojn de ĉi tiu konvulsia ĝia evoluoperiodo.

La en Adrianopolo ekintaj kaj poste en Akko tiel impone multiĝintaj pilgrimoj kune kun la distribuado de la Tabeloj de Bahá’u’lláh kaj la cirkulado de entuziasmaj raportoj de tiuj, kiuj atingis Lian ĉeeston, krome flamigis la malamikecon de same klerikoj kaj laikoj, kiuj stulte imagis ke la breĉo okazinta ene de la vicoj de la sekvantaro de la Kredo en Adrianopolo kaj la verdikto de vivlonga ekzilo poste eldirita kontraŭ ĝia Gvidanto decidus por ĉiam pri ĝia sorto. En Abadeh, laŭ instigo de loka sajido, iu Ustád ‘Alí-Akbar estis arestita kaj tiel senkompate draŝita, ke de kapo ĝis piedo li estis kovrita per sia propra sango. En la vilaĝo Tákúr je la ordono de la ŝaho estis forrabitaj la posedaĵoj de la loĝantoj, estis duonfrato de Bahá’u’lláh, Ḥájí Mírzá Riḍá-Qulí, arestita, kondukita al la ĉefurbo kaj ĵetita en la Síyáh-Chál-on, kie unu monaton li pasigis, dum la bofrato de Mírzá Ḥasan, alia duonfrato de Bahá’u’lláh, estis kaptita kaj kun ruĝe brulanta fero stampita; kaj post tio la najbara vilaĝo Dar-Kalá estis forbruligita. Áqá Buzurg el Ĥorasano, la eminenta »Badí‘« (la Mirinda), konvertita al la Kredo pere de Nabíl kaj kromnomita »la Fiero de Martiroj«, tiu deksepjara ekspedanto de la Tabelo al ŝaho Náṣiri’d- Dín, junulo en kiu, kiel konfirmis Bahá’u’lláh, »spiris la spirito de povo kaj potenco«, estis arestita, dum tri sinsekvaj tagoj torturata per brulantaj feroj, lia kapo per la kolbo de fusilo frakasita al pulpo kaj post tio lia korpo ĵetita en kavon kaj surŝovelita per tero kaj ŝtonoj.

Post kiam li estis vizitinta Bahá’u’lláh-on en la kazerno, dum la dua jaro de Lia enfermo tie, estis li, sola kaj piedire, kun miriga decidiĝo portinta tiun Tabelon al Teherano kaj liverinta ĝin en la manojn de la suvereno. Kvarmonata vojaĝo kondukis lin al tiu urbo. Post pasigi tri tagojn en fastado kaj atendado li renkontis la ŝahon survoje al ĉasekskurso al Shimírán. Trankvile kaj respekteme li proksimiĝis al la reĝa moŝto vokante: »Ho reĝo!

Mi de Ŝeba venis al vi kun gravega mesaĝo«; sekve, je la ordono de la suvereno, estis la Tabelo prenita de li kaj liverita al la muĝtahidoj de Teherano kun la instrukcio respondi al tiu Epistolo – direktivo kiun ili evitis plenumi per tio ke ili anstataŭe rekomendis ekzekuti la mesaĝiston. Tiu Tabelo estis poste plusendita de la ŝaho al la persa ambasadoro en Konstantinopolo kun la espero, ke ĝia legado instigus la ministrojn de la sultano al pli intensa mal- amikeco. Dum ne malpli ol tri jaroj Bahá’u’lláh en Siaj verkoj laŭdadis la heroecon de tiu junulo, karakterizante Siajn menciojn de tiu sublima ofero esti la »salo de Miaj Tabeloj«.

Abá-Báṣir kaj Siyyid Ashraf, kies patroj estis mortigitaj en la lukto de Zanĝano, dum la sama tago en tiu urbo estis senkapigitaj, kun la unua eĉ ne detenante sin, dum surgenue li preĝis, instrukcii sian ekzekutiston kiel plej bone fari la mortan hakon, dum la lasta, post kiam li estis tiel brutale batita ke sango fluis elsub liaj najloj, estis senkapigita tenante en siaj brakoj la korpon de sia martirigita kunulo. Estis la patrino de tiu ĉi sama Ashraf, kiu, kiam sendita al la prizono kun la espero ke ŝi persvadu sian solan filon malkonfesi, estis avertinta lin, ke ŝi rifuzus lin se li malkonfesus sian kredon, estis alvokinta lin sekvi la ekzemplon de Abá-Báṣir, kaj eĉ sen larmi rigardis lin fari sian lastan spiron. La riĉa kaj konata Muḥammad-Ḥasan Khán-i-Káshí en Boruĝerdo ricevis tiel senkompatan bastonadon ke poste li mortis. En Ŝirazo Mírzá Áqáy-i-Rikáb-Sáz kune kun Mírzá Rafí‘-i-Khayyát kaj Mashhadí Nabí, laŭ ordono de la loka muĝtahido, estis samtempe en profunda nokto strangolitaj kaj iliaj tomboj poste profanitaj de kanajlaro, kiu amasigis rubon sur ili. Shaykh Abu’l-Qásim-i- Mazkání en Kaŝano, kiu rifuzis trinki de la akvo ofertita al li antaŭ sia morto, konfirmante ke li soifus je la kaliko de l’ martiriĝo, ricevis mortigan baton je la nuko dum li preĝante sterniĝis.

Mírzá Báqir-i-Shírázi, kiu en Adrianopolo kun tiel plena sin- dediĉo transskribis la Tabelojn de Bahá’u’lláh, estis mortigita en Kermano, dum en Ardikán la maljuna kaj kaduka Gul-Muḥammad estis atakita de furioza kanajlaro, ĵetita teren kaj sekve tiel forte surtretita de du najlbotitaj sajidoj, ke liaj ripoj estis disbatitaj kaj liaj dentoj rompitaj; post tio lia korpo estis portita al la periferio de la urbo kaj entombigita en kavo, sed la sekvan tagon elfosita, trenita tra la stratoj kaj fine forlasita en la sovaĝejo.

En la urbo Maŝhado, fifama pro sia senbrida fanatikeco, Ḥájí ‘Abdu’l-Majíd – la okdekkvinjara patro de la antaŭe menciita Badí‘ kaj transvivinto de la lukto de Tabarsí, kiu, post la martiriĝo de sia filo, vizitis Bahá’u’lláh-on kaj flamanta je fervoro revenis al Ĥorasano – estis disŝirita de talio al gorĝo kaj lia kapo elmetita sur marmora slabo al la gapado de multnombro da insultantaj rigardantoj, kiuj lasis lian korpon, post humilige treni ĝin tra la bazaroj, ĉe la kadavrejo por esti prenita de liaj parencoj. En Esfahano, laŭ ordono de Shaykh Muḥammad-Báqir, estis Mullá Kázim senkapigita kaj ĉevalo igita galopi super lian kadavron, kiu estis poste transdonita al la flamoj, dum oni de Siyyid Áqá Ján fortranĉis la orelojn kaj kondukis lin per tirrimeno tra la stratoj kaj bazaroj. Unu monaton pli poste okazis en tiu sama urbo la tragedio de la du famaj fratoj Mírzá Muḥammad-Ḥasan kaj Mírzá Muḥammad-Ḥusayn, la »ĝemelaj brilantaj lumoj«, res- pektive kromnomitaj »Sulṭánu’sh-Shuhudá« (Reĝo de Martiroj) kaj »Maḥbúbu’sh-Shuhadá«

(Amato de Martiroj), kiuj estis altestimataj pro siaj malavareco, fidindeco, afableco kaj pieco. Ilian martiriĝon instigis la malvirta kaj malhonesta Mír Muḥammad-Ḥusayn, la Imám-Jum‘ih, stigmatizita de Bahá’u’lláh kiel la »ina serpento«, kiu pro la grandaj ŝuldoj amasigitaj de li je siaj transakcioj kun ili, intrigis por nuligi siajn devojn per tio ke li denuncis ilin esti babanoj kaj tiel kaŭzis ilian mortigon. Iliaj riĉe meblitaj domoj estis prirabitaj, eĉ la arboj kaj floroj en iliaj ĝardenoj, kaj iliaj tutaj restantaj posedaĵoj konfiskitaj; Shaykh Muḥammad-Báqir, kondamnita de Bahá’u’lláh kiel la »lupo«, verdiktis ilian mortigon; la Ẓillu’s-Sulṭán ratifis la decidon, post kio ili estis ĉenitaj, senkapigitaj, trenitaj al la Maydán-i-Sháh kaj tie elmetitaj al la malhonorigoj amasigitaj sur ilin de degenerita kaj rabema popolamaso. »La sango de tiuj ĉi du fratoj«, ‘Abdu’l-Bahá skribis, »estis tiamaniere verŝita, ke tiutage la kristana pastro de Julfá ekkriis, lamentis kaj ploris.«

Bahá’u’lláh ankoraŭ dum kelkaj jaroj en Siaj Tabeloj menciis ilin por voĉigi Sian funebron pri ilia forpaso kaj por laŭdi iliajn virtojn. Mullá ‘Alí Ján estis piedire kondukita de Mazandarano al Teher- ano. La suferoj de tiu vojaĝo estis tiel severaj, ke lia kolo estis vundfrotita kaj lia korpo ŝvelinta de la talio ĝis al la piedoj. Dum la tago de sia martiriĝo li petis akvon, faris sian ritan lavadon, recitis siajn preĝojn, donacis konsiderindan monsumon al sia ekzekut- isto kaj estis ankoraŭ preĝanta kiam lia gorĝo estis tratranĉita per ponardo, post kio lia kadavro estis surkraĉita, superŝutita per koto, dum tri tagoj elmetita kaj fine dishakita.

En Námiq estis Mullá ‘Alí, konvertiĝinta al la Kredo dum la tagoj de la Báb, tiel severe atakita kaj liaj ripoj tiel severe rompitaj per pioĉo, ke tuj li mortis. Mírzá Ashraf estis mortigita en Esfahano, lia kadavro surtretita de Shaykh Muḥammad Taqíy-i-Najafí, la »filo de la lupo«, kaj ties lernantoj, sovaĝe mutilita kaj liverita al la kanajlaro por esti bruligita, post kio liaj karbiĝintaj ostoj estis entombigitaj sub la ruinoj de muro, kiu estis faligita por kovri ilin. En Jazdo, laŭ instigo de la muĝtahido de tiu urbo kaj laŭ ordono de la senkompata guberniestro Maḥmúd Mírzá, la Jalálu’l-Dawlih kaj filo de Ẓillu’s-Sulṭán, estis sepo mortigita en unu sola tago sub hororaj cirkonstancoj. La unua el ĉi tiuj, dudeksepjarulo, ‘Alí- Aṣghar, estis strangolita, lia korpo liverita al la manoj de kelkaj judoj, kiuj, devigantaj la ses kunulojn de la mortinto akompani ilin, trenis la kadavron tra la stratoj, ĉirkaŭataj de kanajlaro kaj soldatoj tamburantaj kaj trumpetantaj, post kio, alvenintaj ĉe la telegrafa oficejo, ili senkapigis la okdekkvinjaran Mullá Mihdí-on kaj trenis lin sammaniere al alia kvartalo de la urbo, kie, sub la gapado de granda nombro de spektantoj furiozigitaj per la pulsantaj ritmoj de la muziko, ili sammaniere ekzekutis Áqá ‘Alí- on. Poste, pluirante al la domo de la loka muĝtahido kaj venigante kun si la kvar restintajn kunulojn, ili tratranĉis la gorĝon de Mullá ‘Alíy-i-Sabzivárí, kiu estis alparolinta la homamason kaj glorinta sian tuj okazontan martiriĝon, dishakis lian korpon per ŝpato dum ankoraŭ li vivis kaj kun ŝtonoj batis lian kranion al pulpo.

En alia kvartalo, proksime de la Mihríz pordo, ili mortigis Muḥammad- Báqir-on, kaj poste, en la Maydán-i-Khán, kiam la muziko ankoraŭ pli furioziĝis kaj eĉ superis la kriĉadon de la homoj, ili senkapigis la restintajn transvivintojn, du fratojn iom pli ol dudekjaraĝaj, ‘Alí- Aṣghar kaj Muḥammad-Ḥasan. De la lasta estis la stomako disŝirita kaj liaj koro kaj hepato elplukitaj, post kio lia kapo estis palisumita sur lanco, altenlevita kaj, je la akompano de muziko, portita tra la stratoj de la urbo, fine pendigita sur morusarbo kaj de granda aro da homoj priĵetita per ŝtonoj. Lia korpo estis ĵetita antaŭ la pordon de lia patrina domo, en kiun virinoj trude eniris por danci kaj gaji. Eĉ estis pecoj de ilia karno forportitaj por uzi ilin kiel medikamento. Fine la kapo de Muḥammad-Ḥasan estis ligita al la pli suba parto de lia korpo kaj tiu kune kun tiuj de la aliaj martiroj portita al la periferio de la urbo kie sekve ili estis tiel brutale surĵetitaj per ŝtonoj, ke la kranioj rompiĝis, post kio la judoj estis devigitaj forporti la restaĵojn kaj ĵeti ilin en foson en la ebenaĵo de Salsabíl.

La guberniestro deklaris feriotagon por la homoj, ĉiuj butikoj estis fermitaj je lia dekreto, la urbo nokte iluminita kaj festaĵoj proklamis la kompletiĝon de unu el la plej grandaj barbaraĵoj elfaritaj en la moderna epoko.

Ankaŭ la nove al la Kredo konvertiĝintaj judoj kaj parsioj vivantaj respektive en Hamadano kaj la lastnomitaj en Jazdo, ne estis imunaj kontraŭ la atencoj de malamikoj, kies furiozo estis incitita per la evidenta penetro de la lumo de la Kredo al kvartaloj, kiujn ili imagis esti preter ĝia atingeblo.

Eĉ en la urbo Aŝgabato la ĵus establita ŝijaisma komunumo, envia pro la kreskanta prestiĝo de la sekvantoj de Bahá’u’lláh vivantaj en ilia mezo, instigis du brutalulojn atenci la sepdekjaraĝan Ḥájí Muḥammad-Riḍáy-i- Iṣfahání, kiun dumtage kaj meze de la bazaro ili pikis per ne malpli ol tridek du pikoj, eligante lian hepaton, tratranĉante lian stomakon kaj disŝirante lian bruston. Armea tribunalo, de la caro instalita en Aŝgabato, post longdaŭra esplorado konstatis la kulpon de la ŝijaismanoj, kondamnis du al mortpuno kaj ekzilis ses aliajn – puno kiun povis mildigi nek ŝaho Náṣiri’d-Dín, nek la ulemoj de Teherano, de Maŝhado kaj de Tabrizo, al kiuj oni apelaciis, sed kiun ja la reprezentantoj de la atencita komunumo per sia grandanima interveno, kiu multe mirigis la rusajn aŭtoritatulojn, sukcesis redukti al malpli severa puno.

Tiaj estas iuj tipaj ekzemploj pri kiel traktis la oponantoj de la Kredo la ĵus revigliĝintan komunumon de ĝiaj sekvantoj dum la tempo de la ekzilo de Bahá’u’lláh en Akko – traktado, pri kiu direblas ke ĝi vere atestas pri »kaj la senkompato de la brutaluloj kaj la genieco de la diabluloj.« La »inkvizicio kaj abomenaj torturoj«, sekve de la atenco kontraŭ ŝaho Náṣiri’d-Dín, estis jam, laŭ la vortoj de ne malpli eminenta observanto ol lordo Curzon de Kedleston, doninta al la Kredo »vivecon, kiun neniu alia impulso povintus liveri«. Ĉi tiu reekflamado de persekutado, ĉi tiu freŝa elverŝado de la sango de martiroj, kaŭzis ke pli vigliĝis la radikoj de tiu sankta junarbo jam penetriĝintaj en sia indiĝena grundo. Senatentaj pri la politiko de incendio kaj sango, kiu celis ilin ekstermi, ne konsternitaj pro la tragikaj frapoj pluvintaj sur la Gvidanto tiel malproksimen forigita el ilia mezo, kaj ne devojigitaj per la fiaj kaj ribelaj faroj de la ĉefrompanto de la Interligo de la Báb, nombre multobliĝis la adeptoj de Bahá’u’lláh kaj silente akumulis la necesan forton, kiu ebligis al ili dum pli posta stadio en libereco levi siajn kapojn kaj starigi la strukturojn de siaj institucioj.

Por dispeli la »grandan konfuzon« kaj »erarojn« regantajn » inter eŭropaj kaj precipe anglaj verkistoj« lordo Curzon de Kedleston nelonge post sia vizito de Persio en la aŭtuno de 1889 skribis en siaj raportoj rilate la Kredon, ke »nun oni kredas ke la bahaanoj konsistigas deknaŭ dudekonojn de la babanoj«. Grafo Gobineau jam en la jaro 1865 atestis tion ĉi*: »L’opinion générale est que les Bábís sont répandus dans toutes les classes de la population et parmi tous les religionnaires de la Perse, sauf les Nusayris et les Chrètiens; mais ce sont surtout les classes éclairées, les hommes pratiquant les sciences du pays, qui sont donnés comme très suspects.

On pense, et avec raison, ce semble, que beaucoup de mullás, et parmi eux des mujtahids considér- ables, des magistrats d’un rang élève, des hommes qui occupent à * Trovu tradukon de la francaj citaĵoj Apendicoj. la cour des fonctions importantes et qui approchent de près la personne du Roi, sont des Bábís. D’après un calcul fait rècemment, il y aurait a Ṭihrán cinq milles de ces religionnaires sur une population de quatre-vingt milles âmes a peu près.« Kaj plie: »...Le Bábisme a pris une action considérable sur l’intelligence de la nation persane, et, se répendant même au delà des limites du territoire, il a débordé dans le pachalik de Baghdád, et passé aussi dans l’Inde.« Kaj plu: »... Un mouvement religieux tout particulier dont l’Asie Centrale, c’est-à-dire la Perse, quelques points de l’Inde et une partie de la Turquie d’Asie, aux environs de Baghdád, est aujourd’hui vivement préoccupée, mouvement remarquable et digne d’être étudié à tous les titres. Il permet d’assister à des développements de faits, à des manifestations, à des catastrophes telles que l’on n’est pas habitué à les imaginer ailleurs que dans les temps réculés où se sont produites les grandes religions.« »Ĉi tiuj evoluoj«, krome skribis lordo Curzon, aludante al la Deklaro de la Misio de Bahá’u’lláh kaj la ribelo de Mírzá Yaḥyá, »tamen neniel montriĝis obstaklaj sed male stimulaj por ĝia propagando, kiu avancis kun rapideco neklarigebla por tiuj, kiuj en ĝi povas vidi nur krudan formon de politika aŭ eĉ de metafizika fermentado. La plej malalta takso donas kiel la nunan nombron de babanoj en Persio duonmilionon. Mi mem pensas post konver- sacioj kun personoj bone kvalifikitaj tion prijuĝi, ke la tuto estas pli proksima al unu miliono.« »Ili troviĝas«, li aldonas, »en ĉiuj sociaj tavoloj, de la ministroj kaj nobeloj de la kortego ĝis al kolektantoj de ĉifonoj kaj stratpurigistoj aŭ grumoj, kaj ne laste estas la areno de ilia agado la islama klerikaro mem.«

»De la fakto«, estas alia atesto lia, »ke la Babismo en siaj plej fruaj jaroj trovis sin en konflikto kun la civilaj potencoj kaj ke estis farita de babanoj atenco je la vivo de la ŝaho, estas malĝuste konkludita, ke la movado estas politika laŭ deveno kaj nihilisma laŭ karaktero. ...

Nuntempe la babanoj estas same lojalaj kiel ajnaj aliaj subuloj de la Krono. Ankaŭ ne ŝajnas pravigeblaj iuj akuzoj, tiel ofte faritaj al junulara pensado, pri proksimeco al socialismo, komunismo kaj malmoraleco. ... La sola komunismo kiun konis kaj rekomendis Li (la Báb), estas tiu de la Nova Testamento kaj la frua kristana eklezio, nome la divido de havaĵoj komunaj al la membroj de la Kredo, la donado de almozoj kaj abunda bonfarado. La akuzo pri malmoraleco ŝajne estiĝis parte el la malicaj inventaĵoj de oponantoj, parte el la ege pli granda libereco por virinoj postulita de la Báb, kio en la orienta menso apenaŭ distingeblas de malĉasta konduto.« Kaj, fine, la sekva prognozo el lia plumo: »Se la Babismo daŭrigas kreski laŭ sia nuna progresokadenco, kredeble venos tempo kiam en Persio ĝi la Mohamedismon forpelos de la kampo. Ĉi tion, mi pensas, ĝi probable ne faros, se aperas ĝi sub la flago de malamika kredo. Sed ĉar ĝiaj varbitoj estas gajnitaj de la plej bonaj soldatoj de tiuj trupoj kiujn ĝi atakas, estas pli granda kialo kredi ke fine ĝi triumfos.«

La malliberigo de Bahá’u’lláh en la prizonfortreso Akko, la multoblaj afliktoj eltenitaj de Li, la longdaŭra suferado, al kiu estis submetita la komunumo de Liaj sekvantoj en Persio – ĉio tio ne kapablis haltigi, nek eĉ plej etagrade malhelpi la potencan fluadon de la Dia Revelacio, kiu seninterrompe elfluadis Lian plumon kaj de kiu rekte dependis la estonta orientiĝo, la senmakuleco, la disvastiĝo kaj la konsolidiĝo de Lia Kredo. Efektive superas la amplekso kaj kvanto de Liaj verkoj dum la jaroj de Lia enferm- iteco en la Plej Granda Prizono la elverŝaĵojn de Lia plumo en Adrianopolo kaj Bagdado. Pli rimarkinda ol la radikala trans- formiĝo de la cirkonstancoj de Lia propra vivo en Akko kaj pli multsignifa en siaj spiritaj rezultoj ol la subpremada kampanjo tiel senkompate farita de la malamikoj de Lia Kredo en la lando de Lia naskiĝo, devas ĉi tiu senprecedenca plivastiĝo de la gamo de Liaj verkoj dum Lia ekzilo en tiu Prizono esti konsiderata kiel unu el la plej vivigaj kaj fruktodonaj stadioj en la evoluo de Lia Kredo.

La tempestajn ventojn, kiuj atakis la Kredon je la inaŭguro de Lia misio, kaj la vintrecan dezertecon, kiu karakerizis la ĝermadon de Lia profeta kariero nelonge post Lia ekziliĝo for el Teherano, sekvis dum la fina parto de Lia estado en Bagdado kion oni povas priskribi kiel la florajn jarojn de Lia Misio – jaroj kiuj vidis kiel abrupte aktiviĝis la fortoj latente dormintaj en tiu Dia Semo ekde la tragika forigo de Lia Antaŭulo.

Kun Lia alveno en Adrianopolo kaj la proklamo de Lia Misio kvazaŭ grimpis la astro de Lia Revelacio al sia zenito kaj, kiel atestas tion la stilo kaj tono de Liaj verkoj, briladis en la plena sia somera gloro.

La tempo de Lia mallibereco en Akko alportis la plenkreskon de malrapide maturiĝanta procezo kaj estis periodo dum kiu fine estis rikoltitaj la plej fajnaj fruktoj de tiu misio. Superrigardante la vastan kampon, kiun kovras la verkoj de Bahá’u’lláh dum ĉi tiu periodo, ni trovas ke ŝajne ili dividiĝas en tri klaraj kategorioj. La unua konsistas el tiuj verkoj, kiuj daŭrigas la proklamon de Lia Misio en Adrianopolo. La dua inkluzivas la leĝojn kaj preceptojn de Lia Religiosistemo, kiuj estas plejparte registritaj en la Kitáb-i-Aqdas, Lia Plej Sankta Libro.

Al la tria oni devas asigni tiujn Tabelojn, kiuj parte formulas kaj parte rekonfirmas la fundamentajn principojn sur kiuj baziĝas tiu Religiosistemo. La Proklamo de Lia Misio, kiel jam ni observis, direktiĝis precipe al la reĝoj de la tero, kiuj, pro siaj potenco kaj aŭtoritato, estis aparte kaj neeviteble responsaj pri la destino de siaj regatoj. Ĝuste al ĉi tiuj reĝoj, kaj ankaŭ al la religiaj gvidantoj de la mondo, kiuj havis ne malpli dominan influon je la amaso de siaj adeptoj, direktis la Kaptito de Akko Siajn pledojn, avertojn kaj admonojn dum la unuaj jaroj de Sia mallibereco en tiu urbo. »Je Nia alveno en ĉi tiu Prizono«, konfirmas Li mem, »celis Ni sendi al la reĝoj la mesaĝojn de ilia Sinjoro, la Potenca, la Ĉio-Laŭdata. Kvankam Ni en kelkaj Tabeloj jam sendis al ili tion ordonitan al Ni, tamen Ni refoje faras tion kiel signon de la graco de Dio.«

Al la reĝoj de la tero, en kaj la Oriento kaj la Okcidento, kaj kristanaj kaj islamanaj, kiuj jam estis kolektive admonitaj kaj avertitaj en la Súriy-i-Mulúk revelaciita en Adrianopolo, kaj kiuj estis tiel pasie alvokitaj de la Báb en la malferma ĉapitro de la Qayyúmu’l-Asmá’ dum la nokto mem de la Deklaro de Lia Misio, Bahá’u’lláh dum la plej malhelaj tagoj de Sia enfermiteco en Akko direktis iujn el la plej noblaj alineoj de Sia Plej Sankta Libro. En ĉi tiuj eroj Li alvokis ilin firme teniĝi je la »Plej Granda Leĝo«, proklamis Sin mem esti »la Reĝo de l’ Reĝoj«

kaj »la Deziro de ĉiuj Nacioj«, deklaris ilin esti Liaj »vasaloj«

kaj »emblemoj de Lia suvereneco«, malpretendis ian intencon meti la manon sur iliajn regnojn, alvokis ilin forlasi siajn palacojn kaj ke ili rapidu por esti enlasitaj en Lian regnon, laŭdis tiun reĝon, kiu leviĝos por helpi Lian Kozon, esti »la okulo mem de la homaro«, kaj fine kulpigis ilin pro la aferoj, kiuj Lin trafis pere de iliaj manoj. Krome Li en Sia Tabelo al reĝino Viktorino invitas ĉi tiujn reĝojn firme teniĝi je »la Minora Paco«, ĉar ili estis rifuzintaj »la Plej Grandan Pacon«, admonas ilin paciĝi inter si, unuiĝi kaj redukti siajn armilojn, alvokas ilin ne tro ŝarĝi siajn regatojn, kiuj, Li informas ilin, estas iliaj »konfiditoj« kaj »trezoroj«, starigas la principon ke, se iu inter ili lanĉus armitan atakon kontraŭ alia, ĉiuj leviĝu kontraŭ tiu, kaj avertas ilin ne trakti Lin kiel tion faris la »Reĝo de Islamo« kaj liaj ministroj.

Al la Imperiestro de la francoj, Napoleono III, la plej eminenta kaj influa monarko tiutempa en la Okcidento, nomita de Li la »Ĉefo de l’ Suverenoj«, kiu, por citi Liajn vortojn, estis »ĵetinta malantaŭ sian dorson« la Tabelon revelaciitan por li en Adrianopolo, Li, dum estante kaptito en la armea kazerno, direktis duan Tabelon kaj sendis ĝin pere de la franca agento en Akko. En ĉi tiu Li anoncas la venon de »Li, Kiu estas la Nelimigita«, kies celo estas »revivigi la mondon«

kaj unuigi ĝiajn popolojn, nemiskompreneble asertas ke Jesuo Kristo estis la Heroldo de Lia Misio, proklamas ke falos tiuj »steloj sur la firmamento de l’ scio«, kiuj turniĝas for de Li, elmontras la nesincerecon de tiu monarko, kaj klare profetas ke ties regno »estos ĵetita en konfuzon«, ke lia »imperio forglitos« el liaj manoj, kaj ke »tumulto kaptos ĉiujn homojn en tiu lando« krom se li leviĝos por helpi la Kozon de Dio kaj sekvi Lin, Kiu estas Lia Spirito. En neforgeseblaj alineoj direktitaj al »la Regantoj de Ameriko kaj la Prezidentoj de la tieaj Respublikoj« Li, en Sia Kitáb-i-Aqdas, alvokas ilin »ornami la templon de l’ regado per la ornamaĵo de l’ justeco kaj de l’ timo de Dio, kaj ĝian kapon per la krono de l’ rememoro«

de sia Sinjoro, deklaras ke manifestiĝis »la Promes- ito«, konsilas al ili utiligi la »Tagon de Dio«, kaj alvokas ilin »pansi per la manoj de l’ justeco la vunditojn« kaj »disbati« la »subprem- anton« per »la klabo de la Ordonoj de ilia Sinjoro, la Ordonanto, la Ĉio-Saĝa«.

Al Aleksandro II Nikolajeviĉ, la ĉiopova caro de Rusio, Li direktis, dum Li estis kaptito en la kazerno, Epistolon en kiu Li anoncas la venon de la promesita Patro, Kiun »laŭdis la lango de Jesaja«

kaj »Kies nomo ornamas kaj la Toraon kaj la Evangelion«, ordonas al li »leviĝi … kaj voki la naciojn al Dio«, admonas lin esti singarda por ke ne lia suvereneco retenu lin de »Li, Kiu estas la Plej Supera Suvereno«, agnoskas la helpon de lia ambasadoro en Teherano, kaj avertas lin ne senigi sin de la rango ordonita por li de Dio. Al reĝino Viktorino Li dum tiu sama periodo direktis Epistolon en kiu Li alvokas ŝin favore aŭskulti la voĉon de sia Sinjoro, la Sinjoro de la tuta homaro, »rezigni pri ĉio kio estas sur la tero« kaj fiksi sian koron al sia Sinjoro, la Praulo de l’ Tagoj, asertas ke »ĉio menciita en la Evangelio plenumiĝis«, certigas al ŝi ke, se ŝi sekvas tion kio estas al ŝi sendita de Li, Dio rekompencos ŝin pro tio ke ŝi »malpermesis la komercadon kun sklavoj«, laŭdas ŝin pro tio, ke ŝi »konfidis la bridojn de l’ interkonsiliĝo al la manoj de la reprezent- antoj de la popolo«, kaj admonas tiujn »konsideri sin mem esti la reprezentantoj de ĉiuj loĝantaj surtere«

kaj juĝi inter la homoj kun »pura justeco«. En celebrataj frazoj direktitaj al Vilhelmo I, reĝo de Prusio kaj ĵus aklamita imperiestro de unuigita Germanio, Li en Sia Kitáb-i- Aqdas alvokas la suverenon aŭskulti Lian Voĉon, la Voĉon de Dio mem, avertas lin atenti por ke ne lia fiero malhelpu lin rekoni »la Aŭroron de Dia Revelacio«, kaj admonas lin »memori tiun (Napole- ono III) kies potenco transcendis«

lian potencon kaj kiu »falis en polvon en granda perdo«. Krome en tiu sama Libro, alparolante la »bordojn de la Rejno«, Li antaŭvidas ke »la glavoj de venĝo« tiriĝos kontraŭ tiuj kaj ke aŭdiĝos »la lamentado de Berlino« malgraŭ ke tiutempe ĝi troviĝis »en frapa gloro«. En aliaj rimarkindaj frazoj de tiu sama Libro direktitaj al Francisko Jozefo, la aŭstra imperiestro kaj heredanto de la Sankta Romia Imperio, Bahá’u’lláh riproĉas la suverenon por esti, dum sia pilgrimo al Jerusalemo, neglektinta enketi pri Li, prenas Dion kiel atestanton ke Li trovis lin »alkroĉiĝanta al la Branĉo kaj senatenta pri la Radiko«, malĝojas observi lian kapricecon kaj alvokas lin malfermi siajn okulojn kaj rigardi al »la Lumo brilanta super ĉi tiu lumanta Horizonto«.

Al ‘Álí Páshá, la grandveziro de la sultano de Turkio, Li nelonge post Sia alveno en Akko direktis duan Tabelon en kiu Li riproĉas lin pro lia krueleco »kiu igis la inferon incendii kaj la Spiriton lamenti«, memorigas liajn subpremadojn, kondamnas lin kiel unu el tiuj, kiuj jam de nememorebla tempo denuncis la Profetojn kiel instigantojn de misfaroj, profetas lian defalon, detale priskribas Siajn proprajn suferojn kaj tiujn de Siaj kunekzilitoj, laŭdas ilian eltenemon kaj abnegacion, antaŭvidas ke la »furioza kolero«

de Dio kaptos lin kaj lian registaron, ke »ekbolos ribelado« meze inter ili kaj ke iliaj »regejoj diskrevos«, kaj konfirmas ke, se li vekiĝus, li rezignus pri la tutaj siaj posedaĵoj kaj »elektus loĝi en unu el la kadukaj ĉambroj de ĉi tiu Plej Granda Prizono«.

En la Lawḥ-i-Fu’ád tiel Li konfirmas, kiam Li mencias la tro fruan morton de la ministro de la sultano pri eksterlandaj aferoj, Fu’ád Páshá, Sian supre menciitan profetaĵon: »Baldaŭ Ni eksigos tiun (‘Álí Páshá), kiu estis kiel li, kaj kaptos ilian Ĉefon (sultano ‘Abdu’l-‘Azíz), kiu regas la landon, kaj Mi, vere, estas la Ĉiopova, la Ĉiujn-Deviganta.« Ne malpli apertaj kaj emfazaj estas la mesaĝoj – iuj entenataj en specifaj Tabeloj, aliaj disŝutitaj en Liaj verkoj –, kiujn Bahá’u’lláh direktis al la mondaj religiaj gvidantoj de ĉiuj konfesioj, mesaĝoj en kiuj Li klare kaj senhezite sciigas la pretendojn de Sia Revelacio, alvokas ilin atenti Lian vokon, kaj en certaj specifaj kazoj kondamnas ilian perversecon, ilian ekstre- man arogantecon kaj tiranecon.

En senmortaj alineoj de Sia Kitáb-i-Aqdas kaj aliaj Tabeloj Li alvokas la tutan aron de ĉi tiuj religiaj gvidantoj »timi Dion«, »bridi siajn plumojn«, »forĵeti vantajn fantaziojn kaj imagojn kaj tiam turniĝi al la Horizonto de l’ Certeco«, avertas ilin »ne pesi la Libron de Dio (la Kitáb-i-Aqdas) per tiaj normoj kaj sciencoj aktualaj« inter ili, nomas tiun saman Libron la »Neeraranta Pesilo establita inter la homoj«, lamentas pri ilia blindeco kaj obstino, asertas Sian superecon de vizio, kompreno, parolo kaj saĝo, proklamas Sian denaskan kaj Diodonitan scion, avertas ilin ne »ekskludi la homojn per ankoraŭ plia vualo« post kiam Li mem estis »disŝirinta la vualojn«, akuzas ilin estinti »la kaŭzo de la malagnosko de la Kredo en ĝia frutempo«, kaj insiste alvokas ilin »senantaŭjuĝe kaj juste legi tion senditan malsupren« de Li kaj »ne nuligi la Veron« per la aferoj posedataj de ili. Al papo Pio IX, la nedisputebla estro de la plej potenca eklezio de la kristanaro kaj posedanto de kaj sekulara kaj spirita aŭtoritato, direktis Li, Kaptito en la armea kazerno de la punkolonio Akko, la plej signifoplenan Epistolon, en kiu Li anoncas ke »Tiu, kiu estas la Sinjoro de l’ Sinjoroj, estas veninta, ombrita per nuboj«, kaj ke »manifestiĝis la Vorto kaŝita de la Filo«.

Li krome avertas lin ne disputi kun Li kiel siatempe la fariseoj disputis kun Jesuo Kristo, alvokas lin lasi siajn palacojn al tiuj dezirantaj ilin, »vendi ĉiujn tiujn beligajn ornamaĵojn«

en sia posedo, »elspezi ilin sur la pado de Dio«, rezigni pri sia regno donante ĝin al la reĝoj, »leviĝi ... meze inter la popoloj de la tero« kaj alvoki ilin al Lia Kredo. Rigardante lin kiel unu el la sunoj sur la ĉielo de la nomoj de Dio, Li avertas lin gardi sin por ke ne »mallumo sternu siajn vualojn« super lin, alvokas lin »admoni la reĝojn« »juste trakti la homojn« kaj konsilas al li sekvi la paŝojn de sia Sinjoro kaj Lian ekzemplon. Al la patriarkoj de la kristana eklezio Li sendis specifan alvokon en kiu Li proklamas la venon de la Promesito, admonas ilin »timi Dion« kaj ne sekvi »la vantajn imagojn de la superstiĉuloj«, kaj direktas ilin flankenmeti la aferojn posedatajn de ili kaj »firme tenadi la Tabelon de Dio pere de Lia suverena potenco«. Al la ĉefepiskopoj de tiu eklezio Li simile deklaras ke »aperis Li, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj homoj«, ke ili estas »kalkulataj al la mortintoj«, kaj ke granda estas la beniteco de tiu, kiun »vivigas la brizo de Dio kaj kiu leviĝas el inter la mortintoj en ĉi tiu klara Nomo«. En alineoj direktitaj al ĝiaj episkopoj Li proklamas ke »la Eterna Patro laŭte vokas inter tero kaj ĉielo«, anoncas ke ili estas la falintaj steloj de la ĉielo de Lia scio kaj konfirmas ke Lia korpo »arde sopiras je la kruco« kaj Lia kapo »ege atendas la lancon sur la pado de la Ĉio-Kompata«. La kristanan pastraron Li alvokas »forlasi la sonorilojn«

kaj veni el siaj preĝejoj, admonas ilin »laŭte proklami la Plej Grandan Nomon inter la nacioj«, certigas al ili ke kiu ajn alvokos la homojn en Lia Nomo »elmontros tion, kio superas la povon de ĉiuj estantaj sur la tero«, avertas ilin ke »aperis la Tago de l’ Juĝo« kaj konsilas al ili turni siajn korojn al sia »Sinjoro, la Pardonanta, la Malavara«. En multaj eroj direktitaj al la »aro da monaĥoj« Li vokas ilin ne izoliĝi en preĝejoj kaj klostroj, sed okupi sin per tio, el kio profitos iliaj animoj kaj la animoj de la homoj, preskribas al ili geedziĝi kaj asertas ke, se ili elektas sekvi Lin, faros Li ilin la heredantoj de Lia Regno kaj ke, se ili malobeas Lin, pacience Li en Sia eltenemo toleros tion. Kaj fine, en kelkaj alineoj direktitaj al la tuta sekvantaro de Jesuo Kristo, Li identigas Sin kun la »Patro«

pri Kiu parolis Jesaja, kun la »Konsolanto«

Kies Interligon establis Tiu mem, Kiu estas la Spirito (Jesuo), kaj kun la »Spirito de l’ Vero«, Kiu gvidos ilin »al ĉia vero«, proklamas ke Lia Tago estas la Tago de Dio, anoncas la kunligiĝon de la rivero Jordano kun la »Plej Granda Oceano«, asertas ilian malatenton kaj ankaŭ Sian propran pretendon esti malferminta al ili »la pordegojn de la regno«, konfirmas ke la promesita »Templo« estas konstruita »per la manoj de la volo« de ilia Sinjoro, la Potenca, la Malavara, alvokas ilin »deŝiri la vualojn« kaj Lianome eniri Lian regnon, memorigas pri la eldiroj de Jesuo al Petro kaj certigas ilin ke, se ili elektas sekvi Lin, Li igos ilin fariĝi »la vivigantoj de la homaro«.

Al la tuto de la islamaj klerikoj Bahá’u’lláh en Siaj Libroj kaj Tabeloj specife dediĉis nenombreblajn alineojn, en kiuj Li, en pasia lingvo, kondamnas ilian kruelecon, ilian fieron kaj arogantecon, alvokas ilin meti flanken la aferojn posedatajn de ili, resti silentaj kaj aŭskulti la vortojn diritajn de Li, kaj asertas ke pro iliaj faroj »la alta rango de la popolo estas humiligita, la standardo de l’ Islamo estas renversita kaj ĝia potenca trono falinta«.

Al la »aro da persaj klerikoj« Li pli specife direktas Siajn kondamnajn vortojn, en kiuj Li stigmatizas iliajn farojn kaj profetas ke ilia »gloro transformiĝos al la plej mizera humiligo« kaj ke ili vidos la punon, kiu ilin trafos »kiel dekretita de Dio, la Ordonanto, la Ĉio- Saĝa«. Krome Li al la judoj anoncis, ke venis la Plej Granda Leĝo, ke »regas la Praa Beleco sur la trono de Davido«, Kiu laŭte vokas kaj eldiras Lian Nomon, ke »de Ciono aperis kio estis kaŝita«

kaj ke »de Jerusalemo aŭdeblas la Voĉo de Dio, la Unusola, la Senkompara, la Ĉio-Scia«. Krome Li al la »ĉefpastroj« de la Zoroastrismo proklamis, ke manifestiĝis »la Senkompara Amiko«, ke Li »eldiras tion en kio troviĝas saviĝo«, ke »la Mano de l’ Ĉiopovo estas elstreĉita de malantaŭ la nuboj«, ke la signoj de Lia majesto kaj grandeco estas rivelitaj, kaj deklaris ke »en ĉi tiu tago la agoj de neniu homo estos akcepteblaj krom se li rezignas pri la homaro kaj ĉio kion homoj posedas kaj direktas sian vizaĝon al la Ĉiopova«. Iuj de la plej signifoplenaj eroj de Lia Epistolo al reĝino Viktorino estas direktitaj al la membroj de la brita leĝfara instanco, la Patrino de la Parlamentoj, kaj ankaŭ al la elektitaj reprezentantoj de la popoloj en aliaj landoj. Li en ĉi tiuj asertas ke Lia celo estas revivigi la mondon kaj unuigi ĝiajn popolojn, mencias kiel Lin traktis Liaj malamikoj, admonas la leĝdonantojn »kune interkonsiliĝi«

kaj okupiĝi sole »pri tio, kio profitos al la homaro«, kaj konfirmas ke la »suverena kuracilo« por la »resanigo de la tuta mondo«

estas la »unuiĝo de ĉiuj ĝiaj popoloj en unu universala Kozo, unu komuna Kredo«, kion eblas »neniel atingi krom pere de la potenco de kvalifikita kaj ĉiopova kaj inspirita Kuracisto«.

Krome Li en Sia Plej Sankta Libro preskribas la elekton de unusola lingvo kaj la adopton de komuna skribo por la uzo de ĉiuj sur la tero, direktivo kiu, kiam plenumita, kiel Li mem en tiu Libro certigas, estos unu el la signoj de la »maturiĝo de la homaro«. Ne malpli signifaj estas la vortoj aparte direktitaj de Li al la »popolo de la Bajano«, al la saĝuloj de la mondo, al ĝiaj poetoj, ĝiaj verkistoj, ĝiaj mistikuloj kaj eĉ al ĝiaj komercistoj, per kiuj Li alvokas ilin atenti Lian voĉon, rekoni Lian Tagon kaj sekvi Lian vokon. Tiaj estas sume la plej elstaraj trajtoj de la finaj vortigoj de tiu historia Proklamo, kies inaŭguraj notoj eksonis dum la fina parto de la ekzilo de Bahá’u’lláh en Adrianopolo kaj kiu venis al sia fino dum la unuaj jaroj de Lia mallibereco en la prizonfortreso Akko. Reĝoj kaj imperiestroj, unuope kaj kolektive; la prezidentoj de la respublikoj de la amerika kontinento; ministroj kaj ambasadoroj; la papo mem; la vikario de la Profeto de la Islamo; la reĝa mandatulo de la Regno de la Kaŝita Imamo; la monarkoj de la Kristanismo, ĝiaj patriarkoj, ĉefepiskopoj, episkopoj, pastroj kaj monaĥoj; la agnoskitaj gvidantoj de kaj la sunaisma kaj la ŝijaisma klerikaroj; la ĉefpastroj de la Zoroastrismo; la filozofoj, la ekleziaj gvidantoj, la saĝuloj kaj la loĝantoj de Konstantinopolo, tiu fiera sidejo de kaj la sultanujo kaj la kalifujo; la tutaj aroj de la deklaritaj anoj de la zoroastrisma, la juda, la kristana kaj la islama Kredoj; la popolo de la Bajano; la saĝuloj de la mondo, ĝiaj literaturistoj, ĝiaj poetoj, ĝiaj mistikuloj, ĝiaj komercistoj, la elektitaj reprezentantoj de ĝiaj popoloj; Liaj propraj samlandanoj – ĉiuj tiuj iam aŭ aliam en libroj, Epistoloj kaj Tabeloj estis rekte la celo de la admonoj, la avertoj, la pledoj, la deklaroj kaj la profetaĵoj, kiuj konsistigas la temon de Lia gravega alvoko al la gvidantoj de la homaro – alvoko kiu staras senegala en la kroniko de iu antaŭa religio kaj kiun iome similas sole la mesaĝoj direktitaj de la Profeto de Islamo al kelkaj regantoj inter Ties samtempuloj.

»Neniam ekde la komenco de la mondo«, konfirmas Bahá’u’lláh mem, »estis la Mesaĝo tiel aperte proklamita.« Specife rilate al la Tabeloj direktitaj de Li al la suverenoj de la tero – Tabeloj aklamitaj de ‘Abdu’l-Bahá kiel »miraklo« – skribis Li: »Ĉiu el ili ricevis specialan nomon.

La unua estas nomita ›La Bruanta‹, la dua ›La Frapo‹, la tria ›La Neevitebla‹, la kvara ›La Evidenta‹, la kvina ›La Katastrofo‹, kaj la aliaj ›La Surdiga Trumpetblovo‹, ›La Proksima Evento‹, ›La Granda Teroro‹, ›La Trumpeto‹, ›La Klariono‹, kaj tiel plu, tiel ke ĉiuj popoloj de la tero sciu kun certeco kaj atestu per kaj la eksteraj kaj la internaj okuloj ke Li, Kiu estas la Sinjoro de l’ Nomoj, regas kaj plu regos, sub ĉiaj kondiĉoj, super la tuta homaro.«

Li krome instrukciis ke la plej grava de ĉi tiuj Tabeloj – kune kun la celebrata Súriy-i-Haykal (la Surao de la Templo) – estu skribita en la formo de pentagramo, simbolanta la homan templon, kaj – direktiĝanta en unu el Siaj Tabeloj al la sekvantoj de la Evangelio – ĝin identigis kun la »Templo« menciita de la Profeto Zeĥarja kaj nomita »la splenda tagiĝejo de la Ĉio- Kompata«, kiun konstruis »la manoj de la potenco de Li, Kiu estas la Kaŭzo de l’ Kaŭzoj«. Unika kaj kolosa kiel estis ĉi tiu Proklamo, montriĝis ĝi esti nur preludo al ankoraŭ pli potenca revelacio de la kreiva potenco de ĝia Aŭtoro kaj al tio, kio verŝajne rangos kiel la plej signifa ago de Lia misio: la promulgo de la Kitáb-i-Aqdas. Aludita en la Kitáb-i- Íqán kaj la ĉefa deponejo de la Leĝo anticipita de la Profeto Jesaja kaj karakterizita de la verkinto de la Apokalipso kiel la »nova ĉielo«

kaj la »nova tero«, kiel »la Tabernaklo de Dio«, kiel la »Sankta Urbo«, kiel la »Novedzino«, la »Nova Jerusalemo mal- supren venanta de Dio«, verŝajne eblas konsideri ĉi tiun »Plej Sanktan Libron« – kies ordonoj devos resti netuŝitaj dum ne malpli ol mil jaroj kaj kies sistemo ampleksos la tutan planedon – kiel la plej brilan emanadon de la menso de Bahá’u’lláh, kiel la Patrinan Libron de Lia Religiosistemo kaj la Ĉarton de Lia Nova Mondordo. Revelaciita nelonge post kiam Bahá’u’lláh estis translokita al la domo de ‘Údí Khammár (ĉirkaŭ 1873), je tempo kiam ankoraŭ Lin turmentis la suferadoj afliktintaj Lin pro la agoj fare de Liaj malamikoj kaj la deklaritaj anoj de Lia Kredo, elstaras ĉi tiu Libro, ĉi tiu trezorejo konservanta la netakseblajn gemojn de Lia Revelacio, pro la principoj kiujn ĝi entenas, la administraj institucioj kiujn ĝi ordonas kaj la funkcioj per kiuj ĝi investas la nomumitan Sukcedonton de ĝia Aŭtoro, kiel unika kaj sen- kompara verko inter la sanktaj skriboj de la mondo.

Ĉar malkiel la Malnova Testamento kaj la sanktaj libroj, kiuj antaŭis ĝin kaj en kiuj mankas la faktaj preceptoj eldiritaj de la Profeto mem, malkiel la Evangelioj, en kiuj la malmultaj diraĵoj atribuitaj al Jesuo Kristo ne donas klaran gvidadon rilate al la estonta administrado de la aferoj de Lia Kredo, kaj malkiel eĉ la Korano kiu – kvankam eksplicita laŭ la leĝoj kaj preceptoj formulitaj de la Apostolo de Dio – silentas pri la gravega temo de la sukcedado, ja la Kitáb-i-Aqdas, revelaciita de la komenco ĝis la fino de la Aŭtoro de la Religiosistemo mem, ne nur konservas por estontaj generacioj la bazajn leĝojn kaj regulojn sur kiuj baziĝas la strukturo de Lia estonta Mondordo, sed ordonas, aldone al la funkcio de interpretado, kiun ĝi transdonas al Lia Sukcedonto, la necesajn instituciojn per kiuj sole povas esti sekurigitaj la integreco kaj unueco de Lia Kredo.

En ĉi tiu Ĉarto de la estonta monda civilizacio anoncas ĝia Aŭtoro – en Kiu kuniĝas la Juĝanto, la Leĝdonanto, la Unuiganto kaj la Elaĉetanto de la homaro – al la reĝoj de la tero la promulgon de la »Plej Granda Leĝo«, nomas ilin Siaj vasaloj, proklamas Sin la »Reĝo de l’ Reĝoj«, malpretendas ian intencon meti la manon sur iliajn regnojn, rezervas por Si mem la rajton »konkeri kaj posedi la korojn de la homoj«, avertas la religiajn gvidantojn de la mondo ne pesi la »Libron de Dio« per la normoj kiuj aktualas inter ili, kaj asertas ke la Libro mem estas la »Neeraranta Pesilo« establita inter la homoj. En ĝi Li formale ordonas la institucion de la »Domo de Justeco«, difinas ĝiajn funkciojn, fiksas ĝiajn enspezojn, kaj nomas ĝiajn membrojn la »Viroj de Justeco«, la »Deputitoj de Dio«, la »Konfiditoj de la Ĉio-Kompata«, aludas al la estonta Centro de Sia Interligo, kaj investas Tiun kun la rajto interpreti Liajn sanktajn skribojn; anticipas implice la institucion de la Gardanteco; atestas pri la radikale transforma efiko de Sia Mondordo; vortigas la doktrinon de la »Plej Granda Senerareco«

de la Manifestiĝo de Dio; konfirmas ke ĉi tiu senerareco estas la esenca kaj ekskluziva rajto de la Profeto; kaj ekskludas la eblecon, ke aperos alia Manifestiĝo antaŭ la paso de minimume mil jaroj. Krome Li en ĉi tiu Libro preskribas la devigajn preĝojn; donas la tempon kaj daŭron de fastado; malpermesas kongregacian preĝon escepte por la mortintoj; fiksas la Kiblon; instalas la Ḥuqúqu’lláh-on (la Rajto de Dio); formulas la leĝon de heredo; ordonas la institucion de la Mashriqu’l-Adhkár; establas la Feston de la Deknaŭa Tago, la bahaajn festotagojn kaj la supertagojn; abolas la institucion de pastreco; malpermesas sklavecon, asket- ismon, almozpetadon, monaĥecon, pentokonfesadon, la uzadon de predikkatedroj kaj la kisadon de manoj; preskribas mono- gamion; kondamnas kruelecon kontraŭ bestoj, nenifaradon kaj pigrecon, klaĉadon kaj kalumnion; malaprobas divorcon; mal- permesas hazardludojn, la konsumon de opio, de vino kaj de aliaj ebriigaj drinkaĵoj; donas la punojn por murdo, krima bruligo, adulto kaj ŝtelo; substrekas la gravecon de geedziĝo kaj preskribas ĝiajn esencajn kondiĉojn; igas devige okupiĝi pri iu metio aŭ profesio kaj levas tiun okupiĝon al la rango de adorado; emfazas la neceson provizi la rimedojn por la edukado de infanoj; kaj igas devige por ĉiu persono skribi testamenton kaj strikte obei sian registaron.

Aldone al ĉi tiuj dekretoj Bahá’u’lláh instigas Siajn adeptojn interrilati amikeme, konkorde kaj sendiskriminacie kun la anoj de ĉiuj religioj; avertas ilin sin gardi kontraŭ fanatikeco, ribelado, fiero, disputo kaj kverelo; postulas de ili senmakulan purecon, striktan veramon, senriproĉan ĉastecon kaj fidindecon, gastamon, fidelecon, ĝentilecon, indulgon, justecon kaj honestecon; konsilas al ili esti »same kiel la fingroj de unu mano kaj la membroj de unu korpo«; alvokas ilin leviĝi kaj servi Lian Kozon; kaj certigas al ili Sian senduban helpon.

Krome Li pritraktas la malstabilecon de homaj aferoj; deklaras ke vera libereco konsistas el tio, ke la homo submetiĝas je Liaj Ordonoj; avertas ilin ne esti neglektemaj plenumante Liajn regulojn; preskribas la neapartigeblajn ĝemelajn devojn rekoni la »Tagiĝon de la Revelacio de Dio«

kaj observi ĉiujn leĝojn revelaciitajn de Li, kiuj, Li asertas, ne akcepteblas unu sen la alia. La signifa alvoko al la prezidentoj de la respublikoj de Ameriko kapti sian ŝancon en la Tago de Dio kaj pledi por justeco; la urĝa alvoko al la membroj de la parlamentoj tutmonde enkonduki universalajn skribon kaj lingvon; Liaj avertoj al Vilhelmo I, la konkerinto de Napoleono III; Lia riproĉo de Francisko Jozefo, la Imperiestro de Aŭstrio; Lia mencio de »la lamentado de Berlino« en Sia alparolo de »la bordoj de la Rejno«; Lia kondamno de »la trono de tiraneco« establita en Konstantinopolo, Lia antaŭdiro de la estingo de ĝia »ekstera splendo« kaj de la afliktoj destinitaj uzurpi ĝiajn loĝantojn; Liaj kuraĝigaj kaj konsolaj vortoj por Sia denaska urbo, certigantaj al ĝi ke Dio elektis ĝin esti »la fonto de ĝojo por la tuta homaro«; Lia profetaĵo ke »la voĉo de la herooj de Ĥorasano« leviĝos glorante sian Sinjoron; Lia konfirmo ke en Kermano leviĝos homoj »ekipitaj kun potenca kuraĝo«, kiuj Lin konigos; kaj fine Lia grandanima certigo al perfida frato, kiu tiel turmente afliktis Lin, ke »ĉiam pardonanta, ĉiel-graca«

Dio pardonos liajn maljustaĵojn se nur li pentos – ĉio ĉi tio pli riĉigas la enhavon de Libro nomita de ĝia Aŭtoro »la fonto de vera feliĉo«, la »Neeraranta Pesilo«, la »Rekta Vojo« kaj la »reviviganto de la homaro«. La leĝojn kaj preceptojn, kiuj konsistigas la ĉeftemon de ĉi tiu Libro, Bahá’u’lláh krome specife karakterizis esti »la spiro de l’ vivo por ĉiuj kreitaĵoj«, esti »la plej potenca bastiono«, la »fruktoj«

de Lia »Arbo«, »la plej alta rimedo por gardi la ordon en la mondo kaj la sekurecon de ĝiaj popoloj«, »la lampoj de Lia saĝo kaj ama providenco«, »la dolĉe odoranta aromo de Lia vesto«, la »ŝlosiloj« de Lia »kompato« por Liaj kreitaĵoj. »Ĉi tiu Libro«, Li mem atestas, »estas la ĉielo, kiun Ni ornamis kun la steloj de Niaj Preskriboj kaj Prohiboj.« »Benita estas tiu homo«, krome Li deklaris, »kiu legos ĝin kaj pripensos ĝiajn versojn senditajn malsupren de Dio, La Sinjoro de Potenco, la Ĉiopova. Diru, ho homoj! Ekprenu ĝin per la mano de l’ rezignemo. ... Je Mia vivo! Ĝi estas sendita malsupren laŭ maniero ravanta la mensojn de l’ homoj. Vere, estas ĝi Mia plej signifoplena atesto por ĉiuj homoj kaj la pruvo de la Ĉio-Kompata por ĉiuj en la ĉielo kaj ĉiuj sur la tero.« Kaj plie: »Benita la palato, kiu gustumas ĝian dolĉecon, kaj la perceptanta okulo, kiu rekonas tion, kio estas zorge konservita en ĝi, kaj la komprenema koro ekhavanta ĝustan ideon pri ĝiaj aludoj kaj misteroj. Je Dio! Tia estas la majesto de tio revelaciita en ĝi kaj tiel grandioza la revelacio de ĝiaj vualitaj aludoj, ke tremas la lumboj de l’ parolo je la provo ilin priskribi.« Kaj fine: »La Kitáb-i-Aqdas estas revelaciita en tia maniero ke ĝi altiras kaj ampleksas ĉiujn Die instalitajn Religio- sistemojn. Benitaj estas tiuj, kiuj atente ĝin legas! Benitaj estas tiuj, kiuj komprenas ĝin! Benitaj estas tiuj, kiuj meditas pri ĝi!

Benitaj estas tiuj, kiuj pripensas ĝian signifon! Tiel vastgama ĝi estas, ke ampleksis ĝi ĉiujn homojn antaŭ ol tiuj rekonis ĝin. Baldaŭ sur la tero manifestiĝos ĝia suverena potenco, ĝia ĉion-penetranta influo kaj la grandeco de ĝia potenco.« La formuladon de la fundamentaj leĝoj de Sia Religiosistemo fare de Bahá’u’lláh en Sia Kitáb-i-Aqdas sekvis, kiam Lia Misio proksimiĝis al sia fino, la klarigo de certaj preceptoj kaj principoj, kiuj konsistigas la kernon de Lia Kredo, la rekonfirmo de veroj antaŭe proklamitaj de Li, la ellaborado kaj ekspliko de kelkaj el la leĝoj jam donitaj de Li, la revelacio de pliaj profetaĵoj kaj avertoj, kaj la dono de duarangaj preceptoj destinitaj kompletigi la dekretojn de Lia plej Sankta Libro. Ĉi tiuj estas registritaj en multnombraj Tabeloj, kiujn Li daŭrigis revelacii ĝis al la lastaj tagoj de Sia surtera vivo, inter kiuj estas la plej rimarkindaj la »Ishráqát« (Splendoj), la »Bishárát« (Ĝojaj Sciigoj), la »Tarázát« (Ornamaĵoj), la »Tajallíyát« (Briladoj), la »Kalimát-i- Firdawsíyyih« (Vortoj de l’ Paradizo), la »Lawḥ-i-Aqdas« (Plej Sankta Tabelo), la »Lawḥ-i-Dunyá«

(Tabelo pri la Mondo) kaj la »Lawḥ-i-Maqsúd« (Tabelo al Maqsúd).

Ĉi tiuj Tabeloj – potencaj kaj finaj elverŝoj de Lia nelacigebla plumo – devas rangi inter la plej delikataj fruktoj, kiujn produktis Lia menso, kaj ili markas la kompletiĝon de Lia kvardekjara misio. De la principoj konservitaj en ĉi tiuj Tabeloj la plej nemal- havebla el ĉiuj estas la principo de la unueco kaj tuteco de la homaro, kiu konsidereblas kiel la distinga marko de la Revelacio de Bahá’u’lláh kaj la pivoto de Liaj instruoj. De tia fundamenta graveco estas ĉi tiu principo de unueco, ke ĝi estas eksplicite pritraktata en la Libro de Lia Interligo kaj ke Li senrezerve proklamas ĝin esti la centra celo de Sia Kredo. »Ni vere«, deklaras Li, »venis por unuigi kaj veldi kune ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero.« »Tiel potenca estas la lumo de l’ unueco«, Li plie konstatas, »ke ĝi kapablas ilumini la tutan teron.« Pri ĉi tiu centra temo de Sia Revelacio Li skribis: »Iam parolis Ni en la lingvo de la leĝdonanto, je alia okazo en tiu de la verserĉanto kaj mistikulo, sed tamen estis ĉiam Nia supera celo kaj plej alta deziro konigi la gloron kaj sublimon de ĉi tiu stato.« Unueco, Li diras, estas la celo, kiu »superas ĉiun celon« kaj aspiro, kiu estas »la monarko inter ĉiuj aspiroj«. »La mondo«, proklamas Li, »estas nur unu lando kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.« Plie Li konfirmas ke la unuiĝo de la homaro, la fina etapo en la evoluo de la homaro al matureco, estas neevitebla, ke »baldaŭ la hodiaŭa ordo estos forrulita kaj nova ordo sternita anstataŭ ĝi«, ke »la tuta tero troviĝas nun en stato de gravedeco«, ke »alproksimiĝas la tago kiam ĝi estos produktinta siajn plej noblajn fruktojn, kiam el ĝi estos ŝosintaj la plej altaj arboj, la plej ravaj floroj, la plej ĉielaj benoj«. Li priploras la difektecon de la aktuale reganta ordo, elmontras la neadekvatecon de patriotismo esti la direktanta kaj kontrolanta forto en la homa socio, kaj konsideras la »amon al la homaro« kaj servi ĝiajn interesojn la plej valorajn kaj la plej laŭdindajn homajn celojn kaj okupojn. Krome Li lamentas ke »la viveco de la homa kredo je Dio estas formortanta en ĉiu lando«, ke la »vizaĝo de la mondo« estas turnita al »kaprico kaj nekredo«; proklamas religion esti »radianta lumo kaj nekonkerebla bastiono por la protektado kaj bonfarto de la popoloj de la mondo« kaj »la ĉefa rimedo por establi ordon en la mondo«; konfirmas ke ĝia fundamenta celo estas la antaŭenigo de unueco kaj konkordo inter la homoj; avertas ke oni ne faru ĝin »fonto de malkonkordo, de malharmonio kaj malamo«; ordonas ke ĝiaj principoj estu instruataj al la infanoj en la lernejoj de la mondo laŭ maniero, kiu kaŭzos nek antaŭjuĝojn nek fanatikecon; ŝuldigas »la obstinecon de la malpiuloj«

al la »regreso de religio«; kaj antaŭvidas »konvulsiojn«

tiel severajn, ke tio »igos tremi la membrojn de la homaro«.

Li urĝas senrezerve apliki la principon de kolektiva sekureco, rekomendas redukti nacian armadon kaj proklamas, ke necesas kaj neeviteblas la kunvenigo de monda renkontiĝo ĉe kiu la reĝoj kaj regantoj de la mondo interkonsiliĝos por establi pacon inter la nacioj. Justecon Li laŭdas esti »la lumo de l’ homoj« kaj ilia »gardanto«, esti »la rivelanto de la sekretoj de la mondo kaj la standardo- portanto de amo kaj malavareco«, deklaras ke ĝia radianta lumo estas senkompara kaj konfirmas, ke de ĝi devas dependi »la organizo de la mondo kaj la trankvilo de la homaro«. Li karakterizas ĝiajn »du kolonojn« – »rekompenco kaj puno«

– esti »la fontoj de l’ vivo« por la homaro, avertas la popolojn de la mondo leviĝi anticipante ĝian venon kaj antaŭdiras ke, post intertempo de granda tumulto kaj grava maljusteco, ĝia suno brilos per plena sia splendo kaj gloro. Krome Li establas la principon de »modereco en ĉiuj aferoj«, deklaras ke »noce influos la homojn« kio ajn, ĉu »libereco, civilizacio kaj tiel plu«, kio »transpaŝas la limojn de modereco«, observas ke la okcidenta civilizacio grave maltrankviligis kaj alarmis la popolojn de la mondo kaj antaŭvidas ke proksimiĝas la tago kiam la »flamo«

de »ekscesigita« civilizacio »forkonsumos la urbojn«. Interkonsiliĝon Li establas kiel unu el la fundamentaj principoj de Sia Kredo, karakterizas ĝin esti »la lampo de gvidado«, »la liveranto de kompreno« kaj unu el la du »lumiloj« de la »ĉielo de Dia saĝo«. Scioj, Li diras, estas »kiel flugiloj por la vivo de l’ homo kaj eskalo por lia supreniro« kaj ilin akiri Li rigardas esti »deviga por ĉiuj«, konsideras »artojn, metiojn kaj sciencojn«

esti rimedoj por la altenlevado de la mondo, laŭdas la riĉojn akiritajn pere de metioj kaj profesioj, agnoskas kion ŝuldas la popoloj de la mondo al sciencistoj kaj metiistoj kaj malinstigas la studadon de tiaj sciencoj el kiuj ne profitas la homo kaj kiuj »komenciĝas per vortoj kaj finiĝas per vortoj«. Krome Li emfazas la devon »interrilati kun ĉiuj homoj en spirito de amikemo kaj kamaradeco«, kaj konsideras tian asociiĝon esti favoranta »unuiĝon kaj konkordon«, kiuj, Li asertas, estas la establantoj de ordo en la mondo kaj la vivigantoj de la nacioj. La neceso adopti universalajn lingvon kaj skribon Li ripete substrekas, priploras la malŝparon de tempo per la studado de diversaj lingvoj, konfirmas ke per la adopto de tiaj lingvo kaj skribo la tuta tero estos konsiderata kiel »unu urbo kaj unu lando«

kaj pretendas posedi la scion pri ambaŭ kaj esti preta ilin konigi al ĉiu ajn, kiu tion eble petas de Li.

Al la konfiditoj de la Domo de Justeco Li asignas la devon leĝdoni en aferoj ne eksplicite dekretitaj en Liaj verkoj, kaj promesas ke Dio »inspiros al ili kion ajn Li volas«. Kiel meritoplenan faron Li rekomendas establi konstitucian formon de registaro, en kiu la idealoj de respublikismo kaj la majesto de reĝeco, karakterizita de Li kiel »unu el la signoj de Dio«, estas kombinitaj. Li alvokas apartan atenton doni al la interesoj de la agrikulturo. Kaj specife Li mencias »la rapide aperantajn ĵurnalojn«, karakterizante ilin esti »la spegulo de la mondo« kaj »miriga kaj potenca fenomeno«, kaj preskribas al ĉiuj, kiuj responsas pri ilia produktado, la devon esti sanktigita de malico, pasio kaj antaŭjuĝoj, esti justaj kaj honestaj, esti skrupulaj je siaj enketoj kaj ke en ĉiu situacio ili certiĝu pri ĉiuj faktoj.

La doktrinon de la Plej Granda Neerareco Li plie ellaboras; la devon de Siaj adeptoj »lojale, honeste kaj verame konduti rilate al la registaro de la lando en kiu ili loĝas« Li rekonfirmas; la malpermeson fari sanktan militon kaj detrui librojn Li ree emfazas; kaj aparte Li laŭdas klerulojn kaj saĝulojn, kiujn Li aprezas esti la »okuloj«

de la korpo de la homaro kaj la »plej grandaj donacoj« donitaj al la mondo. Superrigardo pri la elstaraj trajtoj de la verkoj de Bahá’u’lláh el la fina periodo de Lia ekzilo en Akko devas ankaŭ inkluzivi mencion de la Lawḥ-i-Ḥikmat (la Tabelo de l’ Saĝo), en kiu Li elmetas la fundamentajn principojn de vera filozofio, aŭ de la Tabelo de l’ Vizito revelaciita honore al Imamo Ḥusayn, kies laŭdojn Li celebras en arda lingvaĵo; aŭ de la »Demandoj kaj Respondoj«, kiuj eksplikas la leĝojn kaj preceptojn de la Kitáb-i- Aqdas; aŭ de la »Lawḥ-i-Burhán« (la Tabelo de la Pruvo) en kiu la agoj de Shaykh Muḥammad-Báqir, kromnomita »Dhi’b« (Lupo), kaj Mír Muḥammad-Ḥusayn, la Imám-Jum’ih de Esfahano, krom- nomita »Raqshá« (Serpentino), estas severe kondamnitaj; aŭ de la Lawḥ-i-Karmil (Tabelo de Karmelo), en kiu la Aŭtoro signifoplene parolas pri »la urbo de Dio descendinta el la ĉielo« kaj antaŭdiras ke »baldaŭ Dio igos navigi Sian Arkeon« sur tiun monton kaj »manifestos la popolon de Bahá«. Fine menciendas Lia Epistolo al Shaykh Muḥammad-Taqí, kromnomita »Ibn-i-Dhi’b« (Filo de la Lupo), la lasta elstara Tabelo revelaciita de la plumo de Bahá’u’lláh, en kiu Li alvokas tiun rabeman klerikon pripenti siajn farojn, citas kelkajn el la plej karakterizaj kaj celebritaj eroj de Siaj propraj verkoj kaj prezentas pruvojn, kiuj establas la validecon de Lia Kozo.

Direblas ke kun ĉi tiu libro, revelaciita ĉirkaŭ unu jaron antaŭ Lia ascendo, praktike venis al sia fino la imponega verkaro de la aŭtoro de ĉirkaŭ cent volumoj, deponejoj de la netakseblaj perloj de Lia Revelacio, volumoj plenplenaj je sennombraj admonoj, revoluciaj principoj, la mondon formantaj leĝoj kaj preceptoj, akraj avertoj kaj malbonaŭguraj profetaĵoj, je la animon edifantaj preĝoj kaj meditoj, iluminaj komentarioj kaj interpretoj, pasiaj diskursoj kaj homilioj, ĉio ĉi intermetita per alparoloj aŭ mencioj de reĝoj, de imperiestroj kaj de ministroj el kaj la Oriento kaj la Okcidento, de klerikoj diverskonfesiaj, kaj de la gvidantoj en la intelekta, politika, literatura, mistika, komerca kaj humana sferoj de homa agado.

Superrigardante je la vespero de Sia vivo el Sia Plej Granda Prizono la tutan gamon de ĉi tiu vasta kaj ege signifoplena Revelacio skribis Bahá’u’lláh: »Ni vere ne neglektis Nian devon admoni la homojn kaj liveri tion al kio Min instigis Dio, la Ĉiopova, la Ĉio-Laŭdata.« »Ĉu restas ia senkulpigo«, plie Li deklaris, »por iu ajn en ĉi tiu Revelacio? Ne, je Dio, la Sinjoro de la Potenca Trono! Miaj signoj ampleksis la teron kaj Mia potenco envolvis la tutan homaron.«

13. La forpaso de Bahá'u'lláh SEGPB13

Add range:

13.

La forpaso de Bahá’u’lláh Preskaŭ duonjarcento estis pasinta ekde la inaŭguro de la Kredo. Ĝin, lulitan en afliktoj kaj dum sia infaneco senigitan je sia Heroldo kaj Gvidanto, levis el la polvo, en kiun malamika despoto estis ĝin ĵetinta, ĝia dua kaj plej granda Lumo, Kiu malgraŭ sinsekvaj ekziloj ene de malpli ol duonjarcento sukcesis rehabili ĝian sorton, proklami ĝian Mesaĝon, promulgi ĝiajn leĝojn kaj preceptojn, formuli ĝiajn principojn kaj fondi ĝiajn instituciojn. Ĵus ĝi komencis ĝui la sunbrilon de prospero neniam antaŭe spertitan, kiam subite per la Mano de l’ Destino seniĝis ĝi de sia Aŭtoro kaj droniĝis ĝia adeptaro en malĝojo kaj konsterniĝo – dum reviviĝis la regresintaj esperoj de ĝiaj kontestantoj kaj komencis denove kuraĝiĝi ĝiaj oponantoj, kaj politikaj kaj ekleziaj.

Jam naŭ monatojn antaŭ Sia ascendo Bahá’u’lláh, kiel atestita de ‘Abdu’l-Bahá, vortigis Sian deziron forlasi ĉi tiun mondon. Ek de tiu tempo ĉiam pli evidentiĝis – el la tono de Liaj rimarkoj al tiuj, kiuj estis en Lia ĉeesto –, ke la fino de Lia tera vivo alproksimiĝis, kvankam Li al neniu aperte tion menciis. Je la nokto antaŭ la 11a de ŝavalo 1309 p.h. (la 8a de majo 1892) Li ekhavis iometan febron, kiu tamen, kvankam la sekvontan tagon ĝi altiĝis, nelonge poste mildiĝis. Li daŭrigis havi interparolojn kun certaj el la geamikoj kaj pilgrimantoj, sed baldaŭ evidentiĝis, ke Li ne bonfartis. Lia febro revenis pli akute ol antaŭe, Lia ĝenerala stato konstante pli malboniĝis kaj aperis komplikiĝoj, kiuj fine kulminis per Lia ascendo je la tagiĝa horo de la 2a de dulkadao 1309 p.h. (la 29a de majo 1892), ok horojn post sunsubiro, en la 75a jaro de Lia vivo. Lia spirito, finfine liberigita de la penoj de vivo en kiu amasiĝis afliktoj, nun soris al Siaj »aliaj regnoj«, regnoj »kien la okuloj de la popolo de l’ nomoj neniam penetris«, kaj kien veni estis petinta Lin la »blanke vestita« »Lumanta Junulino«, kiel priskribita de Li mem en la Lawḥ-i-Ru’yá (Tabelo de la Vizio) revelaciita dek naŭ jarojn antaŭe je la naskiĝdatreveno de Lia Antaŭulo.

Ses tagojn antaŭ Sia forpaso Li vokis veni, dum Li kuŝis enlite apogiĝanta je unu el Siaj filoj, la tutan aron da kredantoj, inklude de kelkaj pilgrimantoj, kolektiĝintaj en la Palacdomo, al kio montriĝis esti ilia lasta aŭdienco ĉe Li. »Mi estas tre kontenta kun vi ĉiuj«, milde kaj ameme Li alparolis la plorantan anaron kunvenintan ĉe Li. »Vi faris multajn servojn kaj tre diligente laboris. Vi ĉi tien venis ĉiun matenon kaj ĉiun vesperon. Dio asistu vin resti unuigitaj. Li helpu vin ekzaltigi la Kozon de la Sinjoro l’ estado.« Al la virinoj, inklude de anoj de Sia propra familio, kolektiĝintaj ĉe Lia lito, Li direktis similajn vortojn de kuraĝigo, eksplicite certiganta ilin ke en dokumento donita de Li al la Plej Granda Branĉo Li estis konfidinta ilin ĉiujn al Ties prizorgo.

La novaĵo de Lia ascendo estis tuj komunikita al sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd en telegramo, kiu komenciĝis per la vortoj »subiris la Suno de Bahá« kaj en kiu la monarko estis informita pri la intenco entombigi la sanktan korpan restaĵon sur la tereno de la Palacdomo, aranĝo al kiu li vole konsentis. Sekve Bahá’u’lláh estis entombigita en la plej norda ĉambro de tiu domo, kiu servis kiel loĝloko por Lia bofilo, la plej norda de la tri domoj troviĝantaj okcidente de kaj apud la Palacdomo. Lia entombigo okazis nelonge post sunsubiro de la tago mem de Lia ascendo.

La nekonsolebla Nabíl, kiu havis la privilegion de privata aŭdienco ĉe Bahá’u’lláh dum la tagoj de Ties malsano, kiun elektis ‘Abdu’l-Bahá por selekti tiujn teksterojn, kiuj konsistigas la tekston de la Tabelo de l’ Vizito nun recitata en la Plej Sankta Tombo, kaj kiu en sia neregebla funebro nelonge post la forpaso de sia Amato dronigis sin en la maro, tiel priskribis la angoron de tiuj tagoj: »Ŝajnas al mi ke la spirita ekscitiĝo kaŭzita en la mondo de l’ polvo tremigis ĉiujn mondojn de Dio. ... Miaj langoj interna kaj ekstera tute ne kapablas redoni la kondiĉon en kiu troviĝis ni. ... Meze de la reganta konfuzo videblis amaso da loĝantoj de Akko kaj el la najbaraj vilaĝoj, kiuj dense kolektiĝis sur la kampoj ĉirkaŭ la Palacdomo, batantaj al si la kapon kaj lautvoĉe sciigantaj sian funebron.«

Dum tuta semajno la multnombraj funebrantoj, same riĉuloj kaj malriĉuloj, restis por funebri kun la senigita familio kaj tage kaj nokte manĝis la nutraĵon, kiun malavare disponigis la familianoj. Gravuloj, inter ili ŝijaismanoj, sunaismanoj, kristanoj, judoj kaj druzoj, kaj ankaŭ poetoj, ulemoj kaj ŝtatoficistoj, ĉiuj kune lamentis pri la perdo kaj laŭdegis la virtojn kaj grandecon de Bahá’u’lláh, multaj el ili pagantaj al Li sian skriban tributon en verso kaj en prozo, en kaj la araba kaj la turka.

El urboj tiel for kiel Damasko, Alepo, Bejruto kaj Kairo similaj tributoj riceviĝis. Ĉi tiuj ardaj panegiroj estis senescepte submetitaj al ‘Abdu’l-Bahá, Kiu nun reprezentis la Kozon de la foririnta Gvidanto kaj la laŭdado de Kiu ofte en ĉi tiuj panegiroj miksiĝis kun la omaĝo farita al Lia Patro.

Kaj tamen estis ĉi tiuj ekzaltaj manifestadoj de tristo kaj esprimadoj de laŭdo kaj de admiro, kiujn spontanee elvokis la ascendo de Bahá’u’lláh inter la nekredantoj en la Sankta Lando kaj la apudaj landoj, nur guto kompare kun la oceano de funebro kaj la nenombreblaj evidentoj de senlima devoto elverŝiĝanta, je la horo de la subiro de la Suno de l’ Vero, el la koroj de la sennombraj miloj, kiuj estis la adeptoj de Lia Kozo kaj decideme kaj nepre deziris alte porti ĝian standardon en Persio, Barato, Rusio, Irako, Turkio, Palestino, Egiptio kaj Sirio.

Kun la ascendo de Bahá’u’lláh finiĝas periodo, kiu multrilate ne havas paralelojn en la religia historio de la mondo. La unua jarcento de la Bahaa Erao nun estis duone pasinta. Finiĝis epoko nesuperita de iu antaŭa religiosistemo laŭ sia sublimeco, sia fekundeco kaj daŭro, kaj karakterizita, krom dum mallonga trijara intertempo, per duonjarcenta kontinua kaj progresanta Revelaciado. La Mesaĝo proklamita de la Báb estis doninta sian oran frukton. Finiĝis la plej signifoplena, kvankam ne la plej spektakloriĉa fazo de la Heroa Jararo. La Suno de l’ Vero, la plej granda Lumo de la mondo, estis leviĝinta en la Síyáh-Chál de Teherano, estis trapenetrinta la nubojn envolvintajn ĝin en Bagdado, estis suferinta momentan eklipson dum en Adrianopolo grimpis ĝi al sia zenito kaj estis fine en Akko subirinta por neniam reaperi antaŭ la paso de plena jarmilo. Estis plene kaj senrezerve proklamita la novnaskita Kredo de Dio, la gvidstelo de ĉiuj pasintaj religiosistemoj. Estis rimarkinde plenumiĝintaj la profetaĵoj anoncintaj ĝian venon. Estis klare eldiritaj ĝiaj fundamentaj leĝoj kaj ĉefaj principoj, la varpo kaj vefto de la strukturo de ĝia estonta Mondordo. Estis nemiskompreneble difinitaj ĝia natura rilato kaj ĝia sinteno al la religiaj sistemoj ĝin antaŭintaj. Estis neatakeble establitaj la primaraj institucioj, ene de kiuj devos maturiĝi embria Mondordo. Estis nerevokeble heredigita al estontaj generacioj la Interligo destinita sekurigi la unuecon kaj integrecon de ĝia mondampleksa sistemo.

Estis nekontesteble donita la promeso de la unuiĝo de la tuta homaro, de la inaŭguro de la Plej Granda Paco, de la disvolviĝado de tutmonda civilizacio. Estis ripete eldiritaj la ardaj avertoj antaŭsignantaj katastrofojn destinitajn trafi reĝojn, klerikojn, registarojn kaj popolojn kiel preludo por tiel glora kompletiĝo. Estis farita la signifoplena alvoko al la prezidentoj de la Nova Mondo, heroldanta la Mision kun kiu pli poste estu investita la nordamerika kontinento. Estis establita la unua kontakto kun tiu nacio el kies reĝa familio ankoraŭ antaŭ la paso de la unua bahaa jarcento ano iĝos adepto de ĝia Kozo. Estis donita la origina impulso, kiu dum sinsekvaj jardekoj dotis kaj dum la venontaj jaroj ankoraŭ dotos per netakseblaj benoj de kaj spirita kaj institucia signifo la sanktan monton de Dio, kiu superrigardas la Plej Grandan Prizonon. Kaj fine estis triumfe starigitaj la unuaj standardoj de spirita konkerado ampleksonta antaŭ la fino de tiu jarcento ne malpli ol sesdek landojn en kaj la orienta kaj la okcidenta hemisferoj.

Per la vasteco kaj diverseco de ĝiaj sanktaj skriboj, per la nombro de ĝiaj martiroj, per la kuraĝo de ĝiaj ĉampionoj, per la ekzemplo donita de ĝiaj adeptoj, per la meritita puno suferita de ĝiaj oponantoj, per la penetremo de ĝia influo, per la senkompara heroeco de ĝia Heroldo, per la blindige brila grandeco de ĝia Aŭtoro, per la mistera efiko de ĝia nerezistebla spirito – per ĉio tio la Kredo de Bahá’u’lláh, nun staranta je la sojlo de la sesa jardeko de sia ekzisto, abunde demonstris sian kapablon avanci laŭ la kurso donita al ĝi de sia Fondinto, nedividigebla kaj nedifektebla, kaj antaŭ la rigardo de sinsekvaj generacioj elmontri la signojn kaj markojn de tiu ĉiela potenco per kiu tiel abunde Li ĝin dotis.

Apartan atenton, mi sentas, ricevu je ĉi tiu momento la sorto, kiu trafis tiujn reĝojn, ministrojn kaj klerikojn, en kaj la Oriento kaj la Okcidento, kiuj dum diversaj fazoj de la misio de Bahá’u’lláh aŭ intence persekutis Lian Kozon, aŭ ne atentis la de Li faritajn avertojn, aŭ neglektis sian evidentan devon respondi al Liaj alvokoj aŭ trakti Lin kaj Lian mesaĝon kiel tion ili meritintus. Bahá’u’lláh mem deklaris rilate al tiuj, kiuj aktive leviĝis por detrui aŭ damaĝi Lian Kredon: »Antaŭ la tiraneco de la subpremanto Dio ne fermis, nek iam ajn Li fermos Siajn okulojn. Precipe en ĉi tiu Revelacio Li per Sia venĝo senescepte hantas ĉiun tiranon.«

Efektive estas vasta kaj terura la spektaklo, kiu etendiĝas antaŭ niaj okuloj, kiam ni superrigardas la kampon super kiu furioze balais la venĝantaj ventoj de Dio ekde la inaŭguro de la misio de Bahá’u’lláh – detronigante monarkojn, estingante dinastiojn, elradikigante klerikajn hierarkiojn, eksplodigante militojn kaj revoluciojn, elpostenigante princojn kaj ministrojn, senposedigante uzurp- antojn, faligante tiranojn kaj punante la malvirtulojn kaj la ribel- ulojn.

Sultano ‘Abdu’l-‘Azíz, kune kun ŝaho Náṣiri’d-Dín, estis tiu, kiu estigis la tiel multnombrajn katastrofajn okazaĵojn per kiuj Bahá’u’lláh estis trafita, kaj estis mem responsa pri tri ekzilaj dekretoj kontraŭ la Profeto. En la Kitáb-i-Aqdas li estas stigmat- izita esti okupanta la »tronon de l’ tiraneco« kaj lia falo estis profetita en la Lawḥ-i-Fu’ád. Estis li eloficigita sekve de palaca revolucio, kondamnita pere de fatvá (verdikto) de la muftio en sia propra ĉefurbo, murdita kvar tagojn poste (en 1876), kaj sukcedis lin nevo, kiu estis deklarita esti imbecila. La milito de 1877–78 liberigis dek unu milionojn da homoj el la turka jugo; Adrian- opolon okupis la rusaj fortoj; la imperio mem dissolviĝis rezulte de la milito de 1914–18; la sultanujo estis nuligita; respubliko estis proklamita; kaj finiĝis regado daŭrinta pli ol ses jarcentojn.

La vanta kaj despota ŝaho Náṣiri’d-Dín, kondamnita de Bahá’u’lláh kiel la »Princo de l’ Subpremantoj«, pri kiu Li skribis ke baldaŭ tiu fariĝos »leciono por la mondo«, kies regadon makulis la ekzekuto de la Báb kaj la malliberigo de Bahá’u’lláh, kiu persiste instigis Liajn postajn ekzilojn al Konstantinopolo, Adrianopolo kaj Akko, kiu interkonsente kun brutala klerikaro devontigis sin sufoki la Kredon en ĝia lulilo – tiu estis drame murdita en la sanktejo de ŝaho ‘Abdu’l-‘Aẓím ĝuste la tagon antaŭ sia jubileo, kiu, enkondukante novan epokon, estu celebrita per la plej impona luksego kaj registriĝu en la homa historio kiel la plej granda tago en la kroniko de Persio. La sorto de lia dinastio de post tiam konstante regresis kaj fine, pro la skandala miskonduto de la disipema kaj senresponsa ŝaho Aḥmad, la dinastio de la Kaĝaroj disfalis kaj malaperis.

Napoleono III, la plej eminenta tiutempa monarko en la Okci- dento, ekscese ambicia, eksterordinare fiera, insida kaj supraĵa, kiu laŭ raportoj malestime forĵetis la Tabelon senditan al li de Bahá’u’lláh, kiu estis elprovita de Li kaj trovita mankoplena, kaj kies falo estis eksplicite antaŭvidita en posta Tabelo, estis humilige venkita en la Batalo de Sedano (1870), kio markis la plej grandan armean kapitulacon registritan en moderna historio.

Li perdis sian regnon kaj pasigis la restantajn jarojn de sia vivo en ekzilo. Liaj esperoj tute vaporiĝis, lia sola filo, la imperia princo, estis mortigita en la Zululanda Milito, lia multe fanfaronita imperio disfalis, sekvis interna milito pli feroca ol la francgermana milito mem, kaj Vilhelmo I, la prusa reĝo, estis aklamita imperi- estro de unuigita Germanio en la palaco de Versajlo.

Vilhelmo I, la fieroebria, ĵus aklamita konkerinto de Napoleono III, admonita en la Kitáb-i-Aqdas kaj alvokita pripensi la sorton trafinta tiun »kies potenco superis« la lian, avertita en tiu sama Libro, ke aŭdeblos la »lamentado de Berlino« kaj ke la bordoj de la Rejno estos »sangokovritaj«, transvivis du atencojn je sia vivo kaj lin sukcedis filo, kiu tri monatojn post la surtroniĝo mortis pro morta malsano, heredanta la tronon al la aroganta, obstina kaj miopa Vilhelmo II. La fiero de la nova monarko kaŭzis ties falon. Rapide kaj subite ekflamis en lia ĉefurbo revolucio, la komunismo ekminacis en kelkaj urboj, la princoj de la germanaj ŝtatoj abdikis, kaj li mem, humilige fuĝinta al Nederlando, estis devigita rezigni pri sia rajto je la trono. La konstitucio de Vajmaro sigelis la sorton de la imperio, kies naskiĝo estis tiel laŭte proklamita de lia avo, kaj la kondiĉoj de preme severa packontrakto provokis »la lament- adon«, kiu estis duonjarcenton antaŭe misaŭgure profetita.

La arbitra kaj malcedema Francisko Jozefo, imperiestro de Aŭstrio kaj reĝo de Hungario, kiu en la Kitáb-i-Aqdas estas riproĉita pro tio ke li neglektis sian evidentan devon, dum sia pilgrimo al la Sankta Lando, enketi pri Bahá’u’lláh, estis tiom inundita de misfortunoj kaj tragedioj ke lia regado konsideriĝis kiel iu nesuperita de ajna alia regado rilate al la katastrofoj, kiuj dum ĝi trafis la nacion. Lia frato, Maksimiliano, estis ekzekutita en Meksiko, la Kronprinco Rudolfo pereis sub humiligaj cirkonstancoj, la imperiestra edzino estis murdita, ĉefduko Francisko Ferdinando kaj lia edzino estis murditaj en Sarajevo, la »kaduka imperio« mem diseriĝis kaj estis dispartigita, kaj sur la ruinoj de la malaperinta Sankta Romia Imperio estis starigita ŝrumpinta respubliko, kiu post nelonga kaj malfirma ekzisto estis forskrapita de la politika mapo de Eŭropo.

Aleksandro II Nikolajeviĉ, la ĉiopova caro de Rusio, kiu en Tabelo adresita al li persone estis trifoje avertita de Bahá’u’lláh, estis alvokita »voki la naciojn al Dio«, kaj estis avertita ne permesi ke lia suvereneco malhelpu lin rekoni »la Superan Suverenon«, post pluraj atencoj kontraŭ lia vivo fine mortis per la mano de atencanto.

Lia senkompata politiko de subpremado, iniciatita de li mem kaj daŭrigita de lia sukcedanto, Aleksandro III, pavimis la vojon al revolucio, kiu dum la regado de Nikolao II sur sanga tajdo forbalais la imperion de la caroj, sekvigis militon, malsanon kaj malsategon, kaj establis militeman proletaron, kiu masakris la nobelaron, persekutis la klerikaron, forpelis la intelektulojn, abolis la ŝtatan religion, ekzekutis la caron kun ties edzino kaj familio, kaj estingis la dinastion de la Romanovoj.

Papo Pio IX, la nedisputebla estro de la plej potenca kristana eklezio, kiu en epistolo direktita al li de Bahá’u’lláh estis instrukci- ita lasi siajn »palacojn al tiuj dezirantaj ilin«, »vendi ĉiujn tiujn beligajn ornamaĵojn« en sia posedo, »elspezi ilin sur la pado de Dio« kaj rapidi al »la Regno«, estis sub afliktaj cirkonstancoj devigita kapitulaci al la sieĝantaj fortoj de reĝo Viktorio Emanuelo kaj sub- metiĝi al senproprigo de la Papa Ŝtato kaj de Romo mem. La perdo de »la Eterna Urbo«, super kiu dum jarmilo flirtis la papa flago, kaj la humiligo de la religiaj ordenoj sub lia jurisdikcio aldonis mensan angoron al liaj fizikaj malfortoj kaj amarigis la finajn jarojn de lia vivo. La poste postulita formala rekono de la reĝlando Italio pere de unu el liaj posteuloj en la Vatikano konfirmis la faktan estingon de la sekulara suvereneco de la papo.

Sed la rapida dissolvo de la otomana, la napoleona, la germana, la aŭstra kaj la rusa imperioj, la forpaso de la kaĝara dinastio kaj la fakta estingo de la sekulara suvereneco de la roma pontifiko ne jam konsistigas la tutan historion de la katastrofoj trafintaj la monarkiojn de la mondo pro la neglekto de la avertoj de Bahá’u’lláh komunikitaj en la malfermaj alineoj de Lia Súriy-i- Mulúk. La ŝanĝiĝo al respublikoj de la portugala kaj hispana monarkioj kaj ankaŭ de la ĉina imperio; la stranga sorto kiu pli lastatempe trafis la suverenojn de Nederlando, de Norvegio, de Grekio, de Jugoslavio kaj de Albanio nun vivantaj en ekzilo; la fakta rezigno pri sia aŭtoritato fare de la reĝoj de Danio, de Belgio, de Bulgario, de Rumanio kaj de Italio; la maltrankvilo per kiu iliaj kolegaj suverenoj devas vidi la konvulsiojn kaptintajn tiel multe da tronoj; la honto kaj violento, kiuj kelkokaze ombras la kronikojn de la regadoj de certaj monarkoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento kaj eĉ pli lastatempe la subita falo de la fondinto de la ĵus establita dinastio en Persio – ĉi tiuj estas ankoraŭ pliaj okazoj ke aplikiĝis la »Dia Punado«

antaŭsignita de Bahá’u’lláh en tiu senmorta surao, kaj elmontras la dian realon en la akuzo kontraŭ la regantoj de la tero vortigita de Li en Sia Plej Sankta Libro.

Ne malpli impresa estis la estingo de la ĉien penetrinta influo de la islamaj klerikaj gvidantoj, kaj sunaismaj kaj ŝijaismaj, en la du landoj en kiuj la plej potencaj institucioj de Islamo estis starigitaj kaj kiuj estas rekte asociitaj kun la afliktoj amasigitaj sur la Báb kaj Bahá’u’lláh.

La kalifo, la memnomita vikario de la Profeto de Islamo, konata ankaŭ kiel la »Komandanto de la Kredantoj«, la protektanto de la sanktaj urboj Mekko kaj Medino, kies spirita jurisdikcio etendiĝis super pli ol du cent milionoj da islamanoj, per la abolo de la sultanujo en Turkio perdis sian sekularan aŭtoritaton, kiu ĝis tiam estis konsiderata kiel neapartigebla de lia alta ofico. La kalifo mem, dum nelonga tempo okupinta nenormalan kaj feblan pozicion, fuĝis al Eŭropo; la kalifujo, la plej eminenta kaj potenca islama institucio, estis senhezite abolita sen konsulto de ajna komunumo en la sunaisma mondo; tiel frakasiĝis la unueco de la plej potenca branĉo de la islama Kredo; formala, kompleta kaj konstanta apartiĝo de la turka ŝtato disde la Sunaismo estis proklamita; la kanona leĝo de la ŝario estis nuligita; ekleziaj institucioj estis malfonditaj; civila kodo estis promulgita; religiaj ordenoj estis subpremataj; la sunaisma hierarkio estis dissolvita; la araba lingvo, la lingvo de la Profeto de Islamo, estis ne plu uzata kaj ĝian skribon anstataŭis la latina alfabeto; la Korano mem estis tradukita al la turka; Konstantinopolo, la »Kupolo de Islamo«, sinkis al la nivelo de provinca urbo kaj ĝia senkompara juvelo, la moskeo Hagia Sofia, estis transformita al muzeo – serio da degeneroj memorigantaj pri la sorto, kiu dum la unua jarcento de la kristana epoko trafis la judan popolon, la urbon Jerusalemo, la templon de Salomono, la Sanktejon de l’ Sanktejoj, kaj eklezian hierarkion kies membroj estis la deklaritaj persekutantoj de la religio de Jesuo Kristo.

Simila konvulsio ŝancelis la fundamentojn de la tuta klerikaro en Persio, malgraŭ ke ankoraŭ ne estas proklamita ĝia formala separo de la persa ŝtato. »Eklezia ŝtato« firme enradikiĝinta en la vivo de la lando kaj sterniĝinta super ĉiuj sferoj de la vivo en tiu lando estis preskaŭ nuligita.

La klerika ordo, la roka muro de ŝijaisma Islamo en tiu lando, estis paralizita kaj miskreditigita; ĝiaj muĝtahidoj, la favorataj ministroj de la kaŝita imamo, estis reduktitaj al negrava nombro; ĉiuj ĝiaj turbanon portantaj oficistoj, krom malmultaj, estis senkompate devigitaj interŝanĝi sian tradician kapornamon kaj robon al tiuj eŭropaj vestoj anatemitaj de ili; la iliajn ceremoniajn markintaj pompo kaj lukso malaperis; iliaj fatvá-oj (verdiktoj) nuliĝis; iliaj fondusoj estis transdonitaj al civila registaro; iliaj moskeoj kaj seminarioj estis forlasitaj; la rajto je rifuĝo donita al iliaj sanktejoj ĉesis esti rekonita; iliaj religiaj teatraĵoj estis malpermesitaj; iliaj takyih-oj estis fermitaj kaj eĉ iliaj pilgrimadoj al Naĝafo kaj Karbalao estis reduktitaj kaj restriktitaj. La neuzado de la vualo, la rekono de la egaleco de la seksoj, la establado de civilaj tribunaloj, la abolo de konkubeco, la malŝato uzi la araban lingvon, la lingvon de la Islamo kaj de la Korano, kaj la klopodoj separi ĝin de la persa – ĉio ĉi plie proklamas la degeneron kaj antaŭsignas la finan estingon de tiu fifama skipo, kies gvidantoj aŭdacis nomi sin »servantoj de la Sinjoro de l’ Sankteco« (Imamo ‘Alí), kiuj tiel ofte estis ricevintaj la omaĝon de la piaj reĝoj de la safavida dinastio, kies anatemoj ekde la tempo de la naskiĝo de la Kredo de la Báb estis ĉefe responsaj por la sangotorentoj verŝitaj kaj kies agoj nigrigis la kronikojn de kaj ilia religio kaj ilia lando.

Krome afliktis krizo – efektive ne tiel severa kiel tiu ŝancelinta la islaman klerikaron, la obstinan oponanton de la Kredo – la ekleziajn instituciojn de la Kristanismo. Ekde la tempo de la alvokoj faritaj de Bahá’u’lláh kaj la de Li faritaj avertoj videble reduktiĝis ĝia influo, grave damaĝiĝis ĝia prestiĝo, konstante regresis ĝia aŭtoritato, kaj ĉiam pli limiĝis ĝiaj potenco, rajtoj kaj privilegioj. La efektiva estingo de la sekulara suvereneco de la roma pontifiko, kiun jam ni menciis; la ondo de kontraŭ- klerikalismo el kiu sekvis la apartigo de la katolika eklezio disde la franca respubliko; la organizita atenco je la grekortodoksa eklezio en Rusio lanĉita de triumfanta komunisma ŝtato kaj la sekvinta malestablado, senproprigo kaj persekutado de la ŝtata religio; la dispartigo de la aŭstra-hungara monarkio, kiu lojale aliancis kun la roma eklezio kaj plenforte subtenis ĝiajn institu- ciojn; la suferaj travivaĵoj devige trapasintaj de tiu sama eklezio en Hispanio kaj en Meksiko; la ondo de sekularigo, kiu nuntempe inundas la katolikajn, la anglikanajn kaj la presbiterianajn misiojn en nekristanaj landoj; la fortoj de agresa paganismo, kiuj atakas la antikvajn citadelojn de la katolika, la grekortodoksa kaj la luterana eklezioj en okcidenta, centra kaj orienta Eŭropo, en Balkanio kaj en la baltaj kaj skandinavaj ŝtatoj – ĉi tiuj elstaras kiel la plej klare videblaj manifestiĝoj de la fatala sorto de la ekleziaj gvidantoj de la Kristanismo, gvidantoj kiuj, senatentaj pri la voĉo de Bahá’u’lláh, metis sin inter la Kristo reveninta en la gloro de la Patro kaj siaj respektivaj kongregacioj.

Ankaŭ ni ne maltrafu noti la pli-kaj-plian perdon de aŭtoritato de la pastraj gvidantoj de la juda kaj zoroastrisma Kredoj ekde la tempo de la alvoko farita de Bahá’u’lláh, anoncanta klare kaj nete ke la »Plej Granda Leĝo estas veninta«, ke la Praa Beleco »regas sur la trono de Davido«, kaj ke »kio ajn estis anoncita en la Libroj (la zoroastrismaj sanktaj skriboj) estas revelaciita kaj klarigita«.

La evidentoj de pliiĝanta ribelado kontraŭ la klerika aŭtoritato, la malrespekto kaj indiferenteco elmontritaj rilate al pratempaj moroj, ritoj kaj ceremonioj, la ripetaj entrudiĝoj fare de la fortoj de agresa kaj ofte malamika naciismo en la sferojn de la klerika jurisdikcio, kaj la ĝenerala apatio per kiu estas ĉi tiuj entrudiĝoj tolerataj precipe en la kazo de la deklaritaj anoj de la zoroastrisma Kredo – ĉio tio preter la ombro de dubo plie pravigas la avertojn kaj profetaĵojn faritajn de Bahá’u’lláh en Siaj historiaj mesaĝoj al la religiaj gvidantoj de la mondo.

Tiaj estas sume la teruraj evidentoj de la repaga justeco de Dio afliktinta kaj reĝojn kaj klerikojn, en kaj la Oriento kaj la Okcidento, kiel rekta konsekvenco de aŭ ilia aktiva kontraŭstaro al la Kredo de Bahá’u’lláh aŭ ilia lamentinda neglekto respondi Lian vokon, enketi pri Lia Mesaĝo, preventi la suferojn eltenitajn de Li, aŭ atenti pri la mirigaj signoj kaj mirakloj, kiuj dum cento da jaroj akompanis la naskiĝon kaj kreskadon de Lia Revelacio. »De du rangularoj inter la homoj«, estas Lia konciza kaj profeta eldiro, »la potenco estas forprenita: de reĝoj kaj de klerikoj.«

Tiel Li avertis la reĝojn de la tero: »Se ne atentas vi la konsilojn, kiujn revelaciis Ni en ĉi tiu Tabelo, atakos vin Dia punado el ĉiu direkto. ... Tiutage vi ... konstatos vian propran senpovon.« Kaj plie: »Malgraŭ ke vi sciis pri la plej multaj Niaj afliktoj, vi tamen neglektis haltigi la manon de la agresanto.« Kaj krome ĉi tiu akuzo: »... paciencos Ni, kiel paciencis Ni je tio, kio trafis Nin per viaj manoj, ho aro da reĝoj!«

Kondamnante specife la religiajn gvidantojn de la mondo skribis Li: »La fonto kaj origino de tiraneco estis la klerikoj.

... Dio, vere, havas nenion komunan kun ili kaj ankaŭ Ni kun ili havas nenion komunan.« »Kiam zorgeme Ni observis«, aperte Li kon- firmas, »eltrovis Ni, ke plejparte Niaj malamikoj estis la klerikoj.« Li ilin alparolis: »Ho aro da klerikoj! Vi de nun trovos, ke ne plu vi posedas ian potencon, ĉar Ni ĝin forprenis de vi.« »Estus vi kredintaj je Dio, kiam Li Sin revelaciis«, klarigas Li, »ne de Li forturniĝus la homoj, nek Nin trafus la aferoj, kiuj hodiaŭ nin trafas kiel vi tion atestas.« Pli specife parolante pri la islamaj klerikoj Li certigas: »Ili ribelis kontraŭ Ni per tia krueleco, ke tio forsuĉis la forton de l’ Islamo ...« »La klerikoj de Persio«, Li konfirmas, »faris kion faris neniuj homoj inter la popoloj de la mondo.« Kaj plie: »La klerikoj de Persio ... elfaris kion ne elfaris la judoj dum la Revelacio de Li, Kiu estas la Spirito (Jesuo).« Kaj fine ĉi tiuj multdiraj profetaĵoj: »Pro vi estas la homoj humiligitaj kaj estas la standaro de l’ Islamo tirita malsupren kaj subfosita ĝia potenca trono.« »Baldaŭ pereos ĉio posedata de vi, kaj transformiĝos via gloro al la plej plorinda humiligo, kaj ekvidos vi la punon por tio, kion elfaris vi.« La Báb mem eĉ pli aperte profetis: »Baldaŭ, vere, turmentos Ni ... per la plej aflikta turmento … tiujn, kiuj militis kontraŭ Ḥusayn (Imamo Ḥusayn).« »Baldaŭ Dio aplikos Sian venĝon al ili, je la tempo de Nia reveno, kaj vere Li preparis severan turmenton por ili en la mondo venonta.« Je tia nia retrorigardo ankaŭ ne preterlasu ni mencii tiujn princojn, ministrojn kaj klerikojn, kiuj individue responsis pri la afliktaj elprovoj, kiujn suferis Bahá’u’lláh kaj Liaj adeptoj.

Fu’ád Páshá, la turka ministro pri eksterlandaj aferoj, kondamnita de Li kiel la »instiganto« de Lia ekzilo al la Plej Granda Prizono, kiu kune kun sia kolego ‘Alí Páshá tiel energie penis eksciti la timojn kaj suspektojn de despoto jam antaŭjuĝa kontraŭ la Kredo kaj ĝia Gvidanto, estis, ĉirkaŭ unu jaron post kiam li sukcese efektivigis siajn celojn, dum vojaĝo al Parizo trafita de la venĝa klabo de Dio kaj mortis en Nico (1869). ‘Alí Páshá, la Sadr-i-A‘ẓam (ĉef- ministro), kondamnita tiel fortlingve en la Lawḥ-i-Ra’ís, kies falon la Lawḥ-i-Fu’ád estis nemiskompreneble antaŭvidinta, estis kelkajn jarojn post la ekzilo de Bahá’u’lláh al Akko demisiigita, senigita je ĉia potenco kaj forsinkis en kompletan forgeson.

La tirana princo Mas‘úd Mírzá, la Ẓillu’s-Sulṭán, la plej aĝa filo de ŝaho Náṣiri’d-Dín kaj reganto super pli ol du kvinonoj de lia regno, stigmatizita de Bahá’u’lláh kiel »la infera arbo«, falis en malfavoron, estis senigita je ĉiuj siaj regaj oficoj, krom tiu pri Esfahano, kaj tute perdis la ŝancojn je estonta eminenteco aŭ promocio. La rabema princo Jalálu’d-Dawlih, kondamnita de la Supera Plumo kiel »la tirano de Jazdo«, estis, ĉirkaŭ unu jaron post kiam li faris siajn maljustaĵojn, senigita je sia posteno, revokita al Teherano kaj devigita redoni parton de la propraĵoj, kiujn li ŝtelis de siaj viktimoj.

La intrigema, ambicia kaj disipema Mírzá Buzurg Khán, la persa ĝenerala konsulo en Bagdado, estis fine demisiigita de sia ofico, estis »superŝutita per katastrofoj, rimorsoplena kaj dronis en konfuzo«. La fifama muĝtahido Siyyid Ṣádiq-i-Ṭabátabá’í, kon- damnita de Bahá’u’lláh kiel »la mensogulo de Teherano«, – la aŭtoro de la abomena dekreto, ke estu ĉiu maskla membro de la bahaa komunumo en Persio, juna aŭ maljuna, altranga aŭ sensignifa, kondamnita al ekzekuto, kaj ke ĉiuj ĝiaj inoj estu deportitaj – subite malsaniĝis, fariĝis viktimo de morbo, kiu tute ruinigis lian koron, lian cerbon kaj liajn membrojn kaj fine kaŭzis lian morton. La aroganta Ṣubḥí Páshá, kiu ordoneme venigis Bahá’u’lláh-on al la prefektejo en Akko, perdis la de li okupitan pozicion kaj estis revokita sub cirkonstancoj tre nocaj por lia reputacio. Ankaŭ la aliaj estroj de la urbo, kiuj nejuste traktis la eminentan Kaptiton en ilia gardo kaj Liajn kunekzilitojn, ne saviĝis de simila sorto. »Ĉiu paŝao«, atestas Nabíl en sia rakonto, »kies konduto en Akko estis laŭdinda, ĝuis longtempan oficadon kaj estis abunde favorata de Dio; kontraste al tio ĉiu malamika mutisárrif (estro, guberniestro) estis rapide eloficigita de la Mano de Dia potenco, ĝuste kiel ‘Abdu’r-Raḥmán Páshá kaj Muḥammad- Yúsúf Páshá, kiuj post la vespero, kiam ili decidis etendi sian manon kontraŭ la amatoj de Bahá’u’lláh, jam la sekvan matenon estis telegrafe avizitaj pri sia demisiigo. Tia estis ilia sorto, ke neniam denove ili ricevis postenon.«

Shaykh Muḥammad-Báqir, kromnomita la »lupo«, kiu en la forte kondamna Lawḥ-i-Burhán, direktita al li de Bahá’u’lláh, estas komparata kun »la lasta spuro de sunlumo sur la montopinto«, devis atesti la konstantan regreson de sia prestiĝo kaj mortis en mizera stato de akuta rimorso.

Lia komplico, Mír Muḥammad- Ḥusayn, kromnomita la »serpentino«, kiun Bahá’u’lláh priskribis kiel iun »multege pli fia ol la subpremanto de Karbalao«, estis ĉirkaŭ samtempe forpelita el Esfahano, vagadis de vilaĝo al vilaĝo, estis trafita de malsano, kiu kaŭzis tiel aĉan odoron ke eĉ liaj edzino kaj filino ne povis toleri proksimiĝi al li, kaj mortis en tia malfavora reputacio inter la lokaj aŭtoritatuloj, ke neniu aŭdacis ĉeesti lian entombigan ceremonion kaj ke lia kadavro estis humilige enfosita fare de kelkaj portistoj.

Menciita estu krome la katastrofa malsatego, kiu, ĉirkaŭ unu jaron post kiam la nobla Badí‘ estis ĝismorte torturita, furiozis tra Persio kaj tiel ekstreme reduktis la loĝantaron, ke eĉ la riĉuloj ekmalsatis kaj centoj da patrinoj horore forvoris siajn proprajn infanojn.

Kaj ne eblas forlasi ĉi tiun temon sen aparte mencii la ĉefromp- inton de la Interligo de la Báb, Mírzá Yaḥyá, kiu vivis sufiĉe longe por atesti – dum mizere li ekzistadis sur Kipro, nomita de la turkoj »la insulo de satano« – kiel neniiĝis ĉiuj liaj esperoj tiel malice koncipitaj. Pensiulo unue de la turka kaj poste de la brita registaro, li estis submetita al la plia humiligo, ke lia peto je brita civitaneco estis rifuzita. Dek unu de la dek ok »atestantoj« nomumitaj de li pente revenis al Bahá’u’lláh. Li mem engaĝis sin en skandalo, kiu makulis lian reputacion kaj tiun de lia plej aĝa filo, malhavigis al tiu filo kaj ties posteuloj la rajton je sukcedo, per kiu tiu antaŭe estis investita, kaj nomumis anstataŭ tiu la perfidan Mírzá Hádíy- i-Dawlat-Ábádí-on, fifama Azalí, kiu okaze de la martiriĝo de la supre menciita Mírzá Ashraf tiel ektimegis, ke dum kvar sinsekvaj tagoj li proklamis de la supro de la predikseĝo kaj per la plej krude ofenda lingvaĵo sian kompletan malkonfeson de la Baba Kredo kaj ankaŭ de Mírzá Yaḥyá, lia bonfarinto, kiu estis metinta en li tiel implican konfidon. Estis tiu ĉi sama plej aĝa filo, kiu pere de stranga destino jarojn poste kune kun siaj nevo kaj nevino serĉis la ĉeeston de ‘Abdu’l-Bahá, la nomumitan Sukcedanton de Bahá’u’lláh kaj Centron de Lia Interligo, esprimis penton, preĝis je pardono, estis graceme akceptita de Li kaj restis ĝis la horo de sia morto lojala adepto de tiu Kredo, kiun lia patro estis tiel malsaĝe, tiel senhonte kaj tiel domaĝe klopodinta estingi.

14. La interligo de Bahá'u'lláh SEGPB14

Add range:

14.

La interligo de Bahá’u’lláh En la antaŭaj ĉapitroj mi klopodis spuri la kreskadon kaj pro- greson de la Kredo de la Báb kaj Bahá’u’lláh dum la unuaj kvindek jaroj de ĝia ekzisto.

Se tro longe mi okupiĝis pri la eventoj ligitaj al la vivo kaj misio de tiuj ĝemelaj Lumoj de la Bahaa Revelacio, se foje tro detale mi permesis al mi rakonti certajn epizodojn rilate al Iliaj misioj, estas sole ĉar ĉi tiuj okazaĵoj proklamas la naskiĝon kaj markas la establiĝon de epoko, kiun estontaj historiistoj aklamos kiel la plej heroan, la plej tragikan kaj la plej gravan periodon de la Praaj Jaroj de la Bahaa Revelacio. Efektive estas la rakonto, kiun la postaj jardekoj de la pritraktata jarcento disvolvas antaŭ niaj okuloj, nenio alia ol kroniko pri la multoblaj evidentiĝoj de tiuj nerezisteblaj kreivaj fortoj, kiujn liberigis la paso de kvindek jaroj de preskaŭ seninterrompa Revelaciado.

Dinamika procezo, Die antaŭenpuŝita, posedanta netakseblajn kaj neimageblajn ivojn, mondampleksa kaj en siaj finaj sekvoj mondtransforma estis lanĉita en tiu memorinda nokto kiam la Báb, en kaŝita angulo de Ŝirazo, komunikis la celon de Sia misio al Mullá Ḥusayn. Ĝi akiris treegan impeton kiam meze de la mallumo de la Síyáh-Chál en Teherano Bahá’u’lláh ekhavis la unuajn konigojn de Sia aŭroranta Revelacio. Pli ĝin akcelis la Deklaro de Lia misio tuj antaŭ la ekzilo for el Bagdado. Ĝi sian kulminon atingis kun la proklamo de tiu sama misio dum la tumultaj jaroj de Lia ekzilo en Adrianopolo. La plena ĝia signifo videbliĝis kiam la Aŭtoro de tiu Misio dissendis Siajn historiajn alvokojn, pledojn kaj avertojn al la reĝoj de la tero kaj la klerikaj gvidantoj de la mondo. Fine kompletiĝis ĝi per la leĝoj kaj preceptoj, kiujn Li formulis, per la principoj, kiujn Li anoncis, kaj per la institucioj, kiujn starigi Li dekretis, dum la finaj jaroj de Sia misio en la prizonurbo Akko.

Evidente necesis direkti kaj kanaligi la per ĉi tiu Ĉielo-sendita procezo liberigitajn fortojn, kaj post Lia supreniro certigi ilian harmonian kaj kontinuan funkciadon.

Por tio ne malhaveblis Die ordonita instrumento, ekipita per nedisputebla aŭtoritato kaj intime ligita kun la Aŭtoro de la Revelacio mem. Tiun instru- menton Bahá’u’lláh eksplicite provizis pere de la institucio de la Interligo, institucio kiun antaŭ Sia supreniro firme Li establis. Ja tiun ĉi Interligon anticipis Li en Sia Kitáb-i-Aqdas, aludis al ĝi kiam Li finadiaŭis Siajn familianojn kunvokitajn al Sia lito dum la tagoj tuj antaŭ Sia supreniro, kaj ĝin Li enkorpigis en aparta dokumento, kiun Li nomis »la Libro de Mia Interligo«, kaj kiun dum Sia fina malsano Li konfidis al Sia plej aĝa filo ‘Abdu’l-Bahá.

Komplete skribita per Lia propra mano, malsigelita la naŭan tagon post Lia supreniro en ĉeesto de naŭ atestantoj elektitaj el inter Liaj kunuloj kaj Liaj familianoj, poste legita ĉe Lia Plej Sankta Tombo posttagmeze de tiu sama tago antaŭ granda kolektiĝinta anaro – interalie Liaj filoj, kelkaj el la parencoj de la Báb, pilgrim- antoj kaj lokaj kredantoj –, havas ĉi tiu unika kaj epokfara Dokumento, kiun Bahá’u’lláh nomis Sian »Plej Grandan Tabelon« kaj en Sia »Epistolo al la Filo de la Lupo« aludis kiel la »Karmezina Libro«, nenian paralelon en la sanktaj skriboj de iu antaŭa religio- sistemo, eĉ ne tiu de la Báb. Ĉar nenie en la libroj apartenantaj al iu ajn el la mondaj religiaj sistemoj, eĉ ne inter la verkoj de la Aŭtoro de la Babisma Revelacio, trovas ni ajnan dokumenton establanta Interligon dotitan per aŭtoritato komparebla kun la Interligo, kiun instalis Bahá’u’lláh.

»Tiel firma kaj potenca estas ĉi tiu Interligo«, konfirmis Li, Kiu estas ĝia nomumita Centro, »ke ekde la komenco de l’ tempo ĝis hodiaŭ neniu religiosistemo produktis ion kiel ĝi.« »Nedubeble klaras«, krome Li deklaris, »ke la pivoto de la unueco de la homaro estas nenio alia ol la potenco de la Interligo.« »Sciu vi«, skribis Li, »ke la ›Sekura Tenado‹ menciita de la komenco de la mondo en la malnovaj Libroj, Tabeloj kaj Sanktaj Skriboj estas nenio alia ol la Interligo kaj la Testamento.« Kaj plie: »La lampo de la Interligo estas la lumo de la mondo, kaj la vortoj el la Plumo de l’ Plej Alta estas senlima oceano.« »La Sinjoro, la Ĉiel-Glorata«, krome deklaris Li, »sub la ombro de la Arbo de Anísá (la Arbo de l’ Vivo) faris novan Interligon kaj establis gravan Testamenton. ... Ĉu establiĝis tia Interligo en iu antaŭa revelacio, tempo, periodo aŭ jarcento?

Ĉu iam troveblis tia Testamento, verkita de la Plumo de l’ Plej Alta? Ne, je Dio!« Kaj fine: »La potenco de la Interligo estas kiel la varmo de la suno, kiu vivigas kaj progresigas la evoluadon de ĉiuj kreitaĵoj sur la tero. Sammaniere estas la lumo de la Interligo la edukanto de la mensoj, la spiritoj, la koroj kaj la animoj de la homoj.« Ĝuste ĉi tiu Interligo estas nomita en Liaj verkoj la »Konvinka Atesto«, la »Universala Pesilo«, la »Magneto de la graco de Dio«, la »Starigita Normo«, la »Nerefutebla Testamento«, »la ĉiopotenca Interligo, kian neniam vidis la sanktaj religioj de la pasinteco«

kaj »unu el la distingaj trajtoj de ĉi tiu plej potenca ciklo«. Laŭdita de la verkinto de la Apokalipso kiel »la kesto de Lia (Dio) interligo«, konektita kun la kunveno sub la »Arbo de Anísá« (la Arbo de l’ Vivo) menciita de Bahá’u’lláh en la Kaŝitaj Vortoj, glorita de Li en aliaj eroj de Siaj verkoj kiel la »Arkeo de l’ Saviĝo« kaj kiel »la Ŝnuro streĉita inter la tero kaj la Regno Abhá«, estas ĉi tiu Interligo testamentita por estontaj generacioj en Lasta Volo kaj Testamento, kiu konsistigas – kune kun la Kitáb-i-Aqdas kaj kelkaj Tabeloj, en kiuj estas senambigue sciigitaj la rango kaj pozicio de ‘Abdu’l-Bahá – la ĉefajn apogilojn kreitajn de la Sinjoro de l’ Interligo mem por post Sia supreniro gardi kaj subteni la nomumitan Centron de Sia Kredo kaj la Ellaboranton de ĝiaj estontaj institucioj.

En ĉi tiu signifoplena kaj senkompara dokumento sciigas ĝia Aŭtoro la karakteron de tiu »elstara kaj netaksebla heredaĵo« testamentita de Li al Siaj »heredantoj«; proklamas denove la fundamentan celon de Sia Revelacio; preskribas al la »popoloj de la mondo« firme teniĝi je tio, kio »levos alten« ilian »rangon«; anoncas al ili ke »Dio pardonis tion, kio estas pasinta«; emfazas la sublimecon de la rango de la homo; sciigas la primaran celon de la Kredo de Dio; instrukcias la fidelulojn preĝi por la bonfarto de la reĝoj de la tero, »la manifestiĝoj de la potenco kaj la aŭroroj de la povoj kaj riĉoj de Dio«; taskigas ilin per la estrado de la tero; selektas por Si kiel Sian specifan regejon la korojn de la homoj; strikte malpermesas konflikti kaj kvereli; devigas Sian adeptaron helpi tiujn regantojn, kiuj estas »ornamitaj per la ornamaĵo de l’ vero kaj justo«; kaj specife instrukcias al la Aghṣán (Liaj filoj) pripensi la »potencan forton kaj perfektan povon, kiuj latentas en la mondo de l’ estado«.

Li krome petas ilin, kune kun la Afnán (la parencoj de la Báb) kaj Siaj propraj parencoj »turniĝi, ĉiuj senescepte, al la Plej Granda Branĉo (‘Abdu’l-Bahá)«; identigas Tiun kun »Tiu, Kiun destinis Dio«, »Kiu elkreskis el ĉi tiu Praa Radiko«, pri Kiu aludas la Kitáb-i-Aqdas; dekretas ke la rango de la »Pli Granda Branĉo« (Mírzá Muḥammad-‘Alí) estu sub tiu de la »Plej Granda Branĉo« (‘Abdu’l-Bahá); admonas la kredantojn estime kaj ameme interrilati kun la Aghṣán; konsilas al ili respekti Liajn familianojn kaj parencojn same kiel ankaŭ la parencojn de la Báb; rifuzas al Siaj filoj »ian rajton je la posedaĵoj de aliaj«; preskribas al ili, al Siaj parencoj kaj tiuj de la Báb »timi Dion, fari tion, kio decas kaj konvenas«

kaj observi tion, kio »altigos« ilian rangon; avertas ĉiujn homojn ne permesi, ke »tio kaŭzanta ordon fariĝos la kaŭzo de konfuzo, kaj tio kaŭzanta unuecon la fonto de malkonkordo«; kaj finas per admono al la fideluloj »servi al ĉiuj nacioj« kaj penadi »la mondon plibonigi«. Ke al ‘Abdu’l-Bahá estis donita tia unika kaj sublima rango ja ne povis surprizi kaj efektive ne surprizis tiujn ekzilitajn kunulojn, kiuj tiel longe havis la privilegion observi Lian vivon kaj konduton, nek la pilgrimantojn, kiuj, kiel ajn mallonge, venis en persona kontakto kun Li, nek fakte la vastan aron de la fideluloj, kiuj, en foraj landoj, admire honoris Lian nomon kaj aprezis Lian agadon, nek eĉ la vastan rondon de Liaj geamikoj kaj konatuloj en la Sankta Lando kaj la landoj apudaj, kiuj jam bone konis la pozicion okupitan de Li dum la vivo de Lia Patro.

Estis Li, Kies bonaŭgura naskiĝo okazis dum ĝuste tiu neforges- ebla nokto, en kiu la Báb rivelis al Sia unua disĉiplo, Mullá Ḥusayn, la transcendan karakteron de Sia Misio. Estis Li, Kiu kiel infano sidis sur la genuoj de Táhirih kaj kaptis la ekscitan signifon de la incita defio, kiun tiu nevenkebla heroino faris al sia kundisĉiplo, la erudicia kaj vastfama Vahíd. Estis Li, en Kies tenera naŭjarula animo tranĉiĝis, okaze de vizito en la Síyáh-Chál de Teherano, la neforviŝebla ekvido de Patro magriĝinta, kun haroj distaŭzitaj, klinigita sub pezegaj ĉenoj. Estis Li, kontraŭ Kiu direktiĝis, kiam Li estis ankoraŭ juna infano kaj Lia Patro kaptito en tiu subtera karcero, la malico de stratobuba kanajlaro, kiu Lin per ŝtonoj priĵetis, kalumniis kaj superŝutis per siaj mokoj.

Estis Lia sorto dividi kun Sia Patro, nelonge post kiam Tiu liberiĝis el la karcero, la rigorojn kaj mizerojn de kruela ekzilo for el Sia denaska lando, kaj la elprovojn, kiuj kulminis per Ties devigita retiriĝo al la montoj de Kurdio. Estis Li, Kiu en Sia nekonsolebla funebro pri Sia separiĝo de la adorata Patro konfidis al Nabíl, kiel atestita de tiu en sia rakonto, ke tiam Li sentis Sin adoltiĝinta kvankam ankoraŭ estante junaĝa infano. Lia estis la unika distingo rekoni, estante ankoraŭ infano, la plenan gloron de la dume ankoraŭ ne revelaci- ita rango de Sia Patro, rekono kiu instigis Lin ĵeti Sin al Ties piedoj kaj spontanee petegi la privilegion oferi al Tiu Sian vivon. El Lia plumo, estante ankoraŭ adoleskulo en Bagdado, fluis tiu impona komentario pri tre konata islama tradicio – verkita pro la sugesto de Bahá’u’lláh kaj responde al peto de ‘Alí-Shawkat Páshá –, kiu estis tiom ilumina, ke kaŭzis ĝi la senliman admiron de ĝia ricevanto. Estis Liaj diskutoj kaj interparoloj kun la kleraj doktoroj, kun kiuj Li renkontiĝis en Bagdado, kio unue vekis tiun ĝeneralan admiradon de Li kaj de Liaj scioj – admirado, kiu konstante pliiĝis kiam pli poste, unue en Adrianopolo kaj poste en Akko, plilarĝiĝis la rondo de Lia konatularo.

Estis Li, al Kiu la guberniestro de Adrianopolo, la tiel kapabla Khurshíd Páshá, sentis sin inklinita pagi publikan kaj ardan tributon, kiam, en ĉeesto de kelkaj distingitaj klerikoj de tiu urbo, lia juna Gasto estis koncize kaj mirige solvinta konfuzigan problemon konsterninta la mensojn de la kunvenintoj – atingo, kiu havis tiel profundan efikon je la paŝao, ke ekde tiam apenaŭ li povis toleri la foreston de tiu Junulo el tiaj renkontiĝoj. Kiam Lia Misio pli etendiĝis laŭ amplekso kaj influo Bahá’u’lláh ĉiam pli konfidis al ‘Abdu’l-Bahá nomumanta Lin ĉe multaj okazoj Sian reprezentanton, ebliganta al Li publike pledi por Lia Kozo, asignanta al Li la taskon transskribi Liajn Tabelojn, permesanta al Li transpreni la responson ŝirmi Lin kontraŭ malamikoj, kaj investanta Lin per la funkcio gardi kaj antaŭenigi la interesojn de Liaj kunekzilitoj kaj kompanoj. Estis Li, al Kiu estis komisiita plenumi, tuj kiam la cirkonstancoj tion permesis, la delikatan kaj gravegan taskon aĉeti la terenon por la maŭzoleo de la Báb, certigi la sekuran translokigon de Ties korpa postrestaĵo al la Sankta Lando kaj konstrui por Tiu decan tombon sur monto Karmelo. Estis Li, Kiu ĉefe zorgis por tio, ke liberiĝis Bahá’u’lláh el Sia naŭjara enfermiteco ene de la urbomuroj de Akko kaj ebligis al Li vespere de la vivo ĝui ioman trankvilecon kaj sekurecon, kio tiel longe estis malebligita al Li.

Estis per Liaj konstantaj klopodoj, ke asigniĝis al la eminenta Badí‘ ties neforgesebla interparolo kun Bahá’u’lláh, ke la malamikeco elmontrita fare de kelkaj guberni- estroj de Akko al la komunumo de la ekzilitoj transformiĝis al estimo kaj admiro, ke efektiviĝis la aĉeto de grundoj apud la lago de Tiberiado kaj la rivero Jordano, kaj ke transdoniĝis al estontaj generacioj la plej kompetenta kaj valora prezento de la frua historio de la Kredo kaj ties principoj. Estis pere de la eksterordinare elkora akcepto de Li dum vizito al Bejruto, per Lia kontakto kun Midḥat Páshá – la eksa grandveziro de Turkio –, per Lia amikeco kun Azíz Páshá – kiun antaŭe jam Li konis el Adrian- opolo kaj kiu poste promociiĝis al la rango de valí –, kaj pere de Liaj konstantaj kontaktoj kun oficialuloj, eminentuloj kaj gvidaj klerikoj, kiuj dum la finaj jaroj de la misio de Lia Patro pli kaj pli multnombre strebis al Lia ĉeesto, ke la prestiĝon de la Kozo reprezentata de Li sukcesis Li levi al nivelo neniam antaŭe atingita de ĝi.

Sole Li recevis la privilegion esti vokata »la Mastro« – honoro de kiu Lia Patro strikte ekskludis ĉiujn aliajn Siajn filojn. Al Li elektis Lia amanta kaj neeraranta Patro doni la unikan titolon »Sirru’lláh« (la Mistero de Dio), titolo tiel konvena por Iu, Kiu – kvankam esence homa kaj okupanta rangon tute kaj fundamente malsaman ol tiu de Bahá’u’lláh kaj Ties Antaŭulo – povis pretendi esti la perfekta Modelo de Lia Kredo, esti dotita per superhomaj scioj, kaj esti konsiderata kiel la senmakula spegulo reflektanta Lian lumon. Lin, dum en Adrianopolo, tiu sama Patro en la Súriy- i-Ghusn (la Surao de la Branĉo) nomis: »tiu ĉi sankta kaj glora Estaĵo, tiu ĉi Branĉo de l’ Sankteco«, »la Membro de la Leĝo de Dio«, Lia »plej granda favoro« por la homoj, Lia »plej perfekta donaco« donita al ili, Tiu tra Kiu »reviviĝas ĉiu putranta osto«, deklarante ke »kiu ajn turniĝas al Li, estas turniĝanta al Dio«, kaj ke »tiuj, kiuj senigas sin de la ombro de la Branĉo, perdiĝis en la sovaĝejo de l’ eraro«. Troviĝanta ankoraŭ en tiu urbo aludis Li (en Tabelo al Ḥájí Muḥammad Ibráhím-i-Khalíl) al ‘Abdu’l-Bahá kiel Tiu inter Siaj filoj »de Kies lango Dio igos torenti la signojn de Sia potenco«, kaj kiel Tiu, Kiun »Dio specife selektis por Sia Kozo«.

Lin dum posta periodo dotis la Aŭtoro de la Kitáb-i-Aqdas en celebrata alineo – eksplikita poste en la »Libro de Mia Interligo« – per la funkcio esti la interpretanto de Liaj sanktaj skriboj, samtempe proklamante ke Li estas Tiu, »Kiun intencis Dio, Kiu elbranĉiĝis el tiu ĉi Praa Radiko«. Al Li aludis Bahá’u’lláh – en Tabelo revelaciita dum tiu sama periodo kaj adresita al Mírzá Muḥammad Qulíy-i-Sabzívarí – kiel »la Golfo, kiu eliĝis el tiu ĉi Oceano, kiu entenas ĉion kreitan«, kaj petis Siajn sekvantojn turni sian vizaĝon al ĝi. Krome pagis Lia Patro – okaze de Lia vizito al Bejruto kaj en komuniko, kiun Li diktis al Sia sekretario – brilan tributon al Li, glorante Lin kiel Tiun, »ĉirkaŭ Kiu cirkulas ĉiuj nomoj«, kiel »la Plej Potenca Branĉo de Dio«, kaj kiel »Lia praa kaj neŝanĝebla Mistero«. Estis Li, Kiun Bahá’u’lláh en kelkaj de Li mem skribitaj Tabeloj persone alparolis kiel »la Pupilo de Mia okulo« kaj nomis »ŝildo por ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero«, »ŝirmo por la tuta homaro« kaj »bastiono por ĉiu ajn, kiu kredas je Dio«. Estis nome de Li, ke Lia Patro, en preĝo revelaciita je Lia honoro, petis Dion »igi Lin venka«, kaj »ordoni ... por Li kaj ankaŭ por tiuj amantaj Lin«, tion destinitan de la Ĉiopova por Siaj »Mesaĝistoj« kaj por la »Konfiditoj« de Sia Revelacio.

Kaj fine troviĝas en ankoraŭ alia Tabelo ĉi tiuj signifoplenaj vortoj: »La gloro de Dio estu je Vi kaj je kiu ajn servas al Vi kaj cirkulas ĉirkaŭ Vi. Veo, granda veo, estu al tiu, kiu kontraŭstaros kaj vundos Vin. Bonos al tiu, kiu ĵuros fidelecon al Vi; la fajro de l’ infero turmentu tiun, kiu malamikas kun Vi.« Kaj nun – por kroni la netakseblajn honorojn, privilegiojn kaj benojn, kiuj tra la tutaj kvardek jaroj de la misio de Lia Patro en Bagdado, en Adrianopolo kaj en Akko estis verŝitaj sur Lin en pli kaj pli grandiĝanta abundo – estis Li promociita al la alta ofico de la Centro de la Interligo de Bahá’u’lláh kaj farita la sukcedanto de la Manifestiĝo de Dio mem, pozicio kiu donis al Li la povon kontribui eksterordinaran impeton al la internacia etendiĝo de la

15. La ribelo de Mírzá Muḥammad 'Alí SEGPB15

Add range:

Kredo de Sia Patro, propagandi ĝian doktrinon, venki ĉiun baron obstrukcanta ĝian antaŭenmarson, kaj ellabori kaj konturi la trajtojn de ĝia Administra Sistemo, la Ido de la Interligo, kaj la Antaŭsigno de tiu Mondordo, kies establiĝo devos marki la alvenon de la Ora Epoko de la Bahaa Religiosistemo.

451 15. La ribelo de Mírzá Muḥammad ‘Alí Kiel jam ni observis estis la tuja efiko de la ascendo de Bahá’u’lláh, ke regis egaj funebro kaj perplekso inter Liaj adeptoj kaj kunuloj, kaj ke la vigle atentaj kaj timindaj oponantoj de la Kredo inspiriĝis per freŝa espero kaj renovigita agemo.

Je tempo kiam tiu dolore kalumniita Kredo estis triumfe emerĝinta el la du plej severaj krizoj, kiuj iam ajn ĝin trafis – unu efektivigita de eksteraj, la alia de internaj malamikoj – kaj kiam estis ĝi atinginta prestiĝon je nivelo senegala en iu periodo dum sia kvindekjara ekzisto, estis subite forprenita la senerara Mano, kiu ekde la tempo de ĝia ekestiĝo konturis ĝian destinon. Tio lasis breĉon, pri kiu kredis same la geamikoj kaj la malŝatantoj de la Kredo, ke neniam plu eblus ĝin ŝtopi. Kiel pli poste klarigis mem la nomumita Centro de la Interligo de Bahá’u’lláh kaj la rajtigita Interpretanto de Liaj instruoj, markis tamen la disfalo de la fizika tabernaklo, en kiu portempe estadi estis elektinta la animo de la Manifestiĝo de Dio, la liberiĝon el la restriktoj, kiujn surtera vivo estis neeviteble trudinta al ĝi.

Ĝian influon nun ne plu reguligis iuj fizikaj limigoj, ĝian radiadon jam ne plu kovris la nuboj de ĝia homa templo – tiu animo de nun povis doni energion al la tuta mondo laŭ nivelo ne atingita dum iu ajn antaŭa stadio de ĝia ekzistado sur ĉi tiu planedo. Krome estis, je la tempo de la forpaso de Bahá’u’lláh, Lia kolosa tasko sur ĉi tiu terglobo atinginta sian finan kompletiĝon. Neniel ajn esti senrezulta, estis Lia misio laŭ ĉiu aspekto tute kaj ĝisfine plenumita. La al Li konfidita Mesaĝo estis rivelita al la tuta homaro. La alvokoj adresendaj de Li al ĝiaj gvidantoj kaj regantoj estis sentime eldiritaj. La fundamentaj principoj de la doktrino destinita rekrei ĝian vivon, sanigi ĝiajn malsanojn kaj liberigi ĝin el servuteco kaj degenero estis profunde establitaj.

La tajdo el sortobatoj, kiu purigu kaj fortikigu la tendenojn de Lia Kredo, estis ondinta kun nehaltigita furiozo.

La sango, kiu sterku la grundon el kiu laŭdestine ĝermu la institucioj de Lia Monda Sistemo, estis abunde verŝita. Kaj antaŭ ĉio estis fiksita sur netuŝebla fundamento la Interligo, kiu daŭre certigu la influon de tiu Kredo, sekurigu ĝian senmakulecon, gardu ĝin de skismo, kaj stimulu ĝian tutmondan disvastiĝon. Tiu Lia Kozo – pli valora ol povas la revoj kaj esperoj de la homoj imagi, konservanta ene de sia mantelo la netakseble raran perlon, kiun ekde de sia fondiĝo serĉis la mondo, alfrontiĝanta kolosajn taskojn de neimagebla komplekseco kaj urĝeco – sendube troviĝis en sekuraj manoj.

Lia propra amata Filo, la pupilo de Lia okulo, la reprezentanto Lia surtere, la Efektiviganto de Lia aŭtoritato, la Pivoto de Lia Interligo, la Paŝtisto de Lia ŝafaro, la Modelo de Lia kredo, la Spegulo de Liaj perfektecoj, la Mistero de Lia Revelacio, la Interpretanto de Lia menso, la Arkitekto de Lia Mondordo, la Standardo de Lia Plej Granda Paco, la Fokusa Punkto de Lia senerara gvidado – unuvorte, la okupanto de ofico senegala kaj nekomparebla ie ajn en la religia historio – gardostaris super ĝi, atenta, sentima kaj kun la klara intenco pli etendi ĝiajn limojn, rezolute diskonigi eksterlanden ĝian famon, ĉampioni ĝiajn interesojn kaj plenumi ĝian celon.

La instiga proklamo verkita de ‘Abdu’l-Bahá kaj de Li direktita al la tuta sekvantaro de Sia Patro la matenon post Ties ascendo, same kiel la profetaĵoj, kiujn estis farinta Tiu mem en Siaj Tabeloj, plenis de decidemo kaj konfido abunde pravigotaj per la fruktoj rikoltotaj kaj la triumfoj atingotaj dum Lia tridekjara oficado. Malaperis la nuboj de despero, kiuj portempe ombris super la senkonsolaj amantoj de la Kozo de Bahá’u’lláh. La kontinueco de la senerara gvidado donita al ĝi ekde ĝia naskiĝo estis certigita. Klariĝis nun la signifo de la solena aserto, ke ĉi tiu estas »la Tago, kiun ne sekvos nokto«. Orfa komunumo je la horo de sia urĝa bezono rekonis en ‘Abdu’l-Bahá sian Konsolon, sian Gvidanton, sian Kolonon kaj Ĉampionon.

La Lumo, kiu per tiel brilega radiado eklumis en la koro de Azio kaj dum la vivtempo de Bahá’u’lláh disvastiĝis al la Proksima Oriento kaj iluminis la periferiojn de kaj la eŭropa kaj la afrika kontinentoj, pere de la impeta influo de la novproklamita Interligo kaj preskaŭ tuj post la morto de sia Aŭtoro plu etendiĝis okcidenten ĝis al la nordamerika kontinento, de tie ĝis al la landoj de Eŭropo, kaj poste verŝis sian radiantan lumon super Orienta Azio kaj Aŭstralazio.

Tamen, antaŭ ol povis la Kredo planti sian standardon en la koro de la nordamerika kontinento kaj de tiam starigi siajn pionirajn postenojn tra tiel vasta areo de la okcidenta mondo, devis la novnaskita Interligo de Bahá’u’lláh – kiel ankaŭ okazis kun la Kredo, kiu ĝin naskis – unue esti baptita per ia fajro, kiu pruvis ĝian solidecon kaj al nekredema mondo proklamis ĝian nedetrueblon.

Krizo, preskaŭ tiel severa kiel tiu atakinta la Kredon dum ĝiaj fruaj jaroj en Bagdado, ŝancelis la Interligon, ĝuste kiam ĝi ekstaris, ĝis al la fundamentoj kaj denove submetis la Kozon, de kiu ĝi estis la plej nobla frukto, al unu el la plej dolore suferigaj travivaĵoj spertitaj dum tuta jarcento. Ĉi tiu krizo – kiu estis miskomprenita kiel skismo kaj kiun kaj politikaj kaj klerikaj oponantoj same kiel la postrestanta kaj rapide forvaporiĝanta sekvantaro de Mírzá Yaḥyá aklamis kiel signalon de la tuja disrompiĝo kaj fina disfalo de la sistemo establita de Bahá’u’lláh – elkoviĝis en la koro kaj centro de Lia Kredo kaj estis provokita de neniu alia ol membro de Lia propra familio, duonfrato de ‘Abdu’l-Bahá specife nomita en la libro de la Interligo kaj laŭrange la dua post neniu krom ĝuste Li, Kiu estis la nomumita Centro de tiu Interligo. Tiu krizo dum ne malpli ol kvar jaroj furioze agitis la mensojn kaj korojn de vasta proporcio de la fideluloj tra la tuta Oriento, dum iom da tempo eklipsis la Astron de la Interligo, kreis neripareblan fendon inter la idoj de Bahá’u’lláh, fine sigelis la sorton de la plimulto de Liaj familianoj, kaj grave difektis la prestiĝon de la Kredo mem, kvankam neniam ĝi sukcesis kaŭzi daŭran breĉon en ĝia strukturo. La vera origino de ĉi tiu krizo estis la brula, la neretenebla, la animvora ĵaluzo, kiun la agnoskita supereco de ‘Abdu’l-Bahá laŭ rango, potenco, kapablo, scio kaj virto super ĉiuj aliaj membroj de la familio de Lia Patro, vekis ne nur en Mírzá Muḥammad-‘Alí, la prarompanto de la Interligo, sed ankaŭ en kelkaj el ties plej proksimaj parencoj. Envio, tiel blinda kiel tiu obsedinta la animon de Mírzá Yaḥyá, tiel mortiga kiel bruligis ĝin la supera elstareco de Jozefo en la koroj de ties fratoj, tiel profunda kiel tiu ardinta en la sino de Kaino kaj instiginta tiun mortigi sian fraton Habelo, estis dum kelkaj jaroj antaŭ la ascendo de Bahá’u’lláh subbrulinta en la anguloj de la koro de Mírzá Muḥammad-‘Alí kaj estis sekrete flamigita per tiuj sennombraj signoj de distingo, de admiro kaj favoro elmontritaj al ‘Abdu’l-Bahá ne nur de Bahá’u’lláh, Ties kunuloj kaj Ties adeptoj, sed ankaŭ de la vasta nombro de nekredantoj, kiuj rekonis la denaskan grandecon, kiun posedis ‘Abdu’l-Bahá ekde Sia infan- aĝo.

Neniel kontenta pro la dekreto en tiu Dokumento promocianta lin al la dua plej alta pozicio envice de la fideluloj, eĉ pli furioze ekbrulis la en lia brusto ardinta fajro de neestingebla malamikeco tuj post kiam Mírzá Muḥammad-‘Alí eksciis la plenajn implicojn de la Testamento.

Ĉio, kion ‘Abdu’l-Bahá povis fari dum kvar mornaj jaroj: Liaj senĉesaj deadmonoj, Liaj seriozaj petegoj, Liaj favoroj kaj bonkoreco, Liaj admonoj kaj avertoj, eĉ Lia libervola retiriĝo kun la espero tiel eviti la minacantan ŝtormon – ĉio tio fine montriĝis vana. Iom post iom kaj kun malcedema persisto – pere de mensogoj, duonveraĵoj, kalumnioj kaj ekstremaj troigoj – ĉi tiu »Ĉefribelanto« sukcesis tiri al sia flanko preskaŭ la tutan familion de Bahá’u’lláh kaj ankaŭ multajn de tiuj, kiuj estintis Ties akompanantaro. Du transvivintaj edzinoj de Bahá’u’lláh, Liaj du filoj, la ŝanceliĝema Mírzá Ḍíyá’u’lláh kaj la perfida Mírzá Badí’u’lláh, kun siaj fratino kaj duonfratino kaj ties edzoj, unu el ili la fifama Siyyid ‘Alí, parenco de la Báb, la alia la ruza Mírzá Majdi’d-Dín, kune kun siaj fratino kaj duonfratoj, la idoj de la nobla, la fidela kaj nun forpasinta Áqáy-i-Kalím – ili ĉiuj unuiĝis en decidema klopodo subfosi la fundamentojn de la Interligo, kiun starigis la ĵus proklamita Testamento.

Eĉ Mírzá Áqá Ján, kiu dum kvardek jaroj laboris kiel sekretario de Bahá’u’lláh, kaj ankaŭ Muḥammad-Javád-i-Qazvíní, kiu ekde la tagoj de Adrianopolo okupiĝis pri la transskribado de la nenombreblaj Tabeloj revelaciitaj de la Supera Plumo, kune kun sia tuta familio aliĝis al la rompantoj de la Interligo kaj permesis al si implikiĝi en ties maĥinacioj. Forlasita, perfidita, atencita de preskaŭ la tuta Sia parencaro nun kolektiĝinta en la Palacdomo kaj la najbaraj domoj grupiĝ- antaj ĉirkaŭ la plej Sankta Tombo, devis ‘Abdu’l-Bahá – jam senigita de kaj Sia patrino kaj Siaj filoj, kaj sen ajna subteno krom tiu de needziniĝinta fratino, Siaj kvar needziniĝintaj filinoj, Sia edzino kaj Sia onklo (duonfrato de Bahá’u’lláh) – sola porti la plenan ŝarĝon de la grandegaj responsoj, per kiuj Lin ŝarĝis Lia ekzalta ofico – kaj tion fronte al aro da malamikoj viciĝantaj kontraŭ Li de interne kaj de ekstere.

Kunplektitaj per unu komuna deziro kaj celo; nelacigeblaj en siaj klopodoj; kuraĝigitaj per la subteno de la potenca kaj perfida Jamál-i-Burújirdí kaj ties lakeoj, Ḥájí Ḥusayn-i-Káshí, Khalíl-i- Khú’í kaj Jalíl-i-Tabrízí, kiuj adoptis ilian aferon; kunligitaj per vasta sistemo de korespondado kun ĉiu centro kaj individuo, kiujn ili povis atingi; asistataj je siaj agadoj de senditoj, kiujn ili igis iri al Persio, Irako, Barato kaj Egiptio; en siaj maĥinacioj aŭdacigitaj per la sinteno de oficialuloj, kiujn ili subaĉetis aŭ delogis, leviĝis ĉi tiuj rifuzantoj de Die establita Interligo kiel unusolulo por lanĉi kampanjon de mistraktado kaj kalumniado, kiu laŭ severeco kompareblis kun la fiaj akuzoj, kiujn Mírzá Yaḥyá kaj Siyyid Muḥammad estis komune farintaj kontraŭ Bahá’u’lláh.

Al amikoj kaj nekonatoj, al kredantoj kaj nekredantoj, al oficial- uloj altrangaj kaj simplaj, publike kaj insinue, parole kaj ankaŭ skribe, prezentis ili ‘Abdu’l-Bahá-on kiel ambician, obstinan, senprincipan kaj senkompatan uzurpanton konscie ignoranta la testamentajn dekretojn de Sia Patro; Kiu per intence vualita kaj ambigua lingvaĵo arogis al Si rangon egalan kun tiu la Manifestiĝo mem; Kiu en Sia komunikado kun la Okcidento komencis pretendi esti Jesuo Kristo reveninta, la Filo de Dio, kiu venis »en la gloro de la Patro«; Kiu en Siaj leteroj al la barataj kredantoj proklamis Sin esti la promesita Sháh-Bahrám kaj arogis al Si la rajton interpreti la skribojn de Sia Patro, inaŭguri novan Religiosistemon kaj dividi kun Li la Plej Grandan Neerarecon, la ekskluzivan rajton de la okupantoj de la profeta ofico. Krome asertis ili, ke por Siaj privataj celoj Li incitis malharmonion, kreis malamikecon kaj minacis per ekskomuniko; ke Li tordis la celon de la Testamento – laŭ ilia aserto unuavice traktanta la privatajn interesojn de la familio de Bahá’u’lláh – aklamante ĝin esti Interligo de monda graveco, preekzistanta, senegala kaj unika en la historio de ĉiuj religioj; ke Li senhavigis Siajn gefratojn de ties laŭleĝa heredaĵo kaj tiun elspezis al oficialuloj por Sia propra avanco; ke Li rifuzis ĉiujn ripetitajn invitojn kune diskuti la leviĝintajn disputaĵojn kaj solvi la regantajn malakordojn; ke Li efektive falsis la Sanktan Tekston, enmetis erojn verkitajn de Li mem, kaj tordis la celon kaj signifon de iuj el la plej gravaj Tabeloj revelaciitaj de la plumo de Lia Patro; kaj fine, ke rezulte de tia konduto la orientaj kredantoj levis la standardon de ribelado, ke fendiĝis la komun- umo de la fideluloj kaj ke rapide ĝi regresis kaj estis kondamnita al estingo.

Sed estis tamen tiu ĉi sama Mírzá Muḥammad-‘Alí, kiu estis farinta dum la vivtempo de Bahá’u’lláh – konsideranta sin esti ekzemplo de fideleco, standardisto de la »Unitarianoj«, la »Fingro, kiu indikas la Mastron«, la ĉampiono de la Sankta Familio, la proparolanto de la Aghṣán, la konservanto de la sanktaj skriboj – en skriba komunikaĵo, subskribita kaj sigelita de li mem, ĝuste tiun pretendon, kiun nun li false imputis al ‘Abdu’l-Bahá – kaj faris tion tiel aperte kaj senhonte, ke lia Patro propramane lin punis.

Estis li, kiu, kiam kun misio sendita al Barato, estis manipulinta la tekston de la sanktaj verkoj eldoncele konfiditaj al lia prizorgo. Estis li, kiu senhonte kaj impertinente estis vidalvide dirinta al ‘Abdu’l-Bahá, ke, ĝuste kiel Omaro sukcesis uzurpe sukcedi la profeton Mohamedo, ankaŭ li sentis sin kapabla fari la samon. Estis li, kiu, obsedata de la timo ke eble li ne transvivus ‘Abdu’l- Bahá-on, estis – kiam foje Tiu certigis al li, ke kun la tempopaso ĉiuj tiuj honoroj, kiujn tiel deziregis li, estus liaj – rapide replikis, ke ja li ne havas garantion transvivi Lin. Estis li, kiu estis – kiel atestis tion Mírzá Badí’u’lláh en sia konfeso skribita kaj aperigita okaze de sia pento kaj mallongatempa repaciĝo kun ‘Abdu’l-Bahá –, dum la korpo de Bahá’u’lláh ankoraŭ atendis la entombigon, pere de ruzaĵo forportinta la du tekojn, kiuj entenis la plej valorajn dokumentojn de lia Patro konfiditajn de Tiu antaŭ Sia ascendo al ‘Abdu’l-Bahá. Estis li, kiu, pere de treege lerta kaj simpla falsado de unuopa vorto ripetiĝanta en iuj el la denuncaj eroj direktitaj de la Supera Plumo al Mírzá Yaḥyá, kaj pere de aliaj manipuloj kiel mutilaĵoj kaj interpolaĵoj, estis sukcesinta igi ilin rekte aplikeblaj al tiu Frato, Kiun per tiel konsuma pasio li malamis.

Kaj fine estis tiu ĉi sama Mírzá Muḥammad-‘Alí, kiu, kiel atestita de ‘Abdu’l- Bahá en Sia Lasta Volo, estis diskrete kaj inside konspirinta por preni Lian vivon, intenco indikita per la aludoj faritaj en letero verkita de Shu‘á‘u’lláh (filo de Mírzá Muḥammad-‘Alí), de kiu la originalo estis almetita al tiu sama Dokumento fare de ‘Abdu’l- Bahá. La Interligon de Bahá’u’lláh signife lezis agoj kiel ĉi tiuj kaj ankaŭ aliaj – tro multnombraj por ilin rakonti. Plia frapo, konsterna en siaj unuaj efikoj, estis farita kontraŭ la Kredo kaj kaŭzis portempan tremadon de ĝia strukturo.

La ŝtormo aŭgurita de la aŭtoro de la Apokalipso estis veninta. La »fulmoj«, la »tondroj«, la »tertremo«, kiuj necese devis akompani la revelaciadon de la »Arkeo de Lia Testamento«, ĉiuj okazis.

La funebro de ‘Abdu’l-Bahá pri tiel tragika evoluo, okazinta tiel rapide post la ascendo de Lia Patro, estis tiel profunda, ke ĝi, malgraŭ la triumfoj vidotaj dum Lia oficado, lasis siajn markojn je Li ĝis la fino de Liaj tagoj. La intenseco de la emocioj, kiujn kaŭzis al Li ĉi tiu sombra epizodo, memorigis pri la efiko, kiun havis je Bahá’u’lláh la tranĉaj okazaĵoj kaŭzitaj per la ribelo de Mírzá Yaḥyá. »Mi ĵuras je la Praa Beleco!«, skribis Li en unu el Siaj Tabeloj, »Tiel granda estas Mia malĝojo kaj bedaŭro, ke paraliziĝas Mia plumo inter Miaj fingroj.« »Vi vidas Min«, tiel Li lamentas en preĝo troviĝanta en Lia Lasta Volo, »mergiĝinta en oceano da katastrofoj kiuj superfortas la animon, da afliktoj kiuj premadas la koron. ... Doloraj elprovoj cirkulas ĉirkaŭ Mi kaj danĝeroj plagas Min de ĉiuj flankoj. Vi vidas Min mergiĝinta en oceano da nesuperitaj kordoloroj, sinkinta en senfundan abismon, afliktita pro Miaj malamikoj kaj forkonsumita de la flamo de l’ hato bruligita de Miaj parencoj, kun kiuj Vi faris Vian fortikan Interligon kaj Vian firman Testamenton.« Kaj plie en tiu sama Lasta Volo: »Sinjoro! Vi vidas ĉiujn aferojn plori pri Mi kaj Miajn parencojn ĝoji pri Miaj veoj. Je Via gloro, ho mia Dio! Eĉ inter Miaj malamikoj iuj lamentis pri Miaj malfacilaĵoj kaj Mia tristo, kaj inter la enviuloj kelkaj verŝis larmojn pro Miaj zorgoj, Mia ekzilo kaj Miaj afliktoj.«

»Ho Vi, la Gloro de l’ Gloroj!«, elvokis Li en unu el Siaj lastaj Tabeloj, »rezignis Mi pri la mondo kaj ĝiaj loĝantoj, rompita estas Mia koro kaj dolore afliktita estas Mi pro la malfideluloj. En la kaĝo de ĉi tiu mondo flirtadas Mi kiel timida birdo kaj ĉiutage sopiras ekflugi al Via Regno.« Bahá’u’lláh mem signifoplene revelaciis en unu el Siaj Tabeloj – Tabelo kiu ilumine prilumas tiun tutan epizodon: »Je Dio, ho homoj! Mia okulo larmas, kaj la okulo de ‘Alí (la Báb) larmas inter la Ĉielularo, kaj Mia koro elkrias, kaj la koro de Mohamedo elkrias ene de la Plej Glora Tabernaklo, kaj Mia animo laŭte vokas kaj la animoj de la Profetoj laŭte vokas antaŭ tiuj dotitaj per kompreno. ... Mi malĝojas ne pro Mi mem, sed pro Tiu, Kiu venos post Mi en la ombro de Mia Kozo, kun evidenta kaj senduba suvereneco, ĉar ili ne bonvenigos Lian aperon, malakceptos Liajn signojn, pridisputos Lian suverenecon, batalos kontraŭ Li, kaj perfidos Lian Kozon.« »Ĉu eblas«, observis Li en ne malpli signifoplena Tabelo, »ke post la leviĝo de la suno de Via Testamento super la horizonto de Via Plej Granda Tabelo stumblos la piedoj de iuj sur Via Rekta Pado? Je tio ĉi respondis Ni: ›Ho Mia plej ekzalta Plumo!

Decas al Vi okupiĝi pri tio, kion petis de Vi Dio, la Ekzalta, la Granda. Ne demandu pri tio, kio forkonsumos Vian koron kaj la korojn de la loĝantoj de l’ Paradizo, kiuj cirkulis ĉirkaŭ Mia mirinda Kozo. Ne decas al Vi konatiĝi kun tio, kion forvualis Ni de Vi. Via Sinjoro estas, vere, la Kaŝanto, la Ĉioscia!‹« Pli specife konfirmis Bahá’u’lláh en klara kaj senambigua lingvaĵo pri Mírzá Muḥammad-‘Alí: »Li, vere, estas nur unu el Miaj servantoj. ... Se nur unu momenton elpaŝos li de sub la ombro de la Kozo, certe fiaskos li.« Krome, per ne malpli emfaza lingvaĵo, Li plie deklaris rilate al Mírzá Muḥammad-‘Alí: »Je Dio, la Vera! Se retenus Ni de li, dum nur unu momento, la elverŝadojn de Nia Kozo, forvelkus li, kaj falus li en la polvon.« ‘Abdu’l-Bahá mem krome atestis: »Ne povas esti dubo, ke en milo da eroj en la sanktaj skriboj de Bahá’u’lláh la rompantoj de la Interligo estas kondamnitaj.« Kelkajn el ĉi tiuj eroj Li mem kompilis, antaŭ Sia foriro el ĉi tiu mondo, kaj ilin inkludis en unu el Siaj lastaj Tabeloj – kiel protekton kaj averton kontraŭ tiuj, kiuj dum Lia oficado manifestis tiel malcedeman haton kontraŭ Li kaj estis preskaŭ

16. La ekkresko kaj establiĝo de la Kredo en la Okcidento SEGPB16

Add range:

subfosintaj la fundamentojn de Interligo de kiu dependis ne nur Lia propra aŭtoritato sed la neleziteco de la Kredo mem.

16. La ekkresko kaj establiĝo de la Kredo en la Okcidento 466 Malgraŭ tio ke la ribelado de Mírzá Muḥammad-‘Alí naskis multajn sombrajn kaj afliktigajn eventojn, kaj malgraŭ tio ke ĝiaj mornaj konsekvencoj dum pluraj jaroj malbriligis la lumon de la Interligo, endanĝerigis la vivon de ĝia nomumita Centro, kaj okupis la mensojn kaj prokrastis la progreson de la agadoj de ĝiaj subtenantoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, tamen pruvis esti la tuta epizodo, konsiderita el ĝusta perspektivo, nek pli nek malpli ol unu el tiuj periodaj krizoj, kiuj ekde la ekestiĝo de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj tra tuta jarcento montriĝis esti rimedo por elimini ĝiajn damaĝajn elementojn, fortikigi ĝiajn fundamen- tojn, pruvi ĝian rezistkapablon kaj liberigi pliajn ĝiajn latentajn povojn.

Nun, kiam la dekretoj de la Die instalita Interligo estis preter- dube proklamitaj; nun, kiam la celo kaj intenco de la Interligo estis klare komprenitaj kaj ĝiaj fundamentaj principoj firme establitaj en la koroj de la grandega plimulto de la adeptoj de la Kredo; kaj nun, kiam estis sukcese repuŝitaj la unuaj atencoj lanĉitaj de tiuj, kiuj provis ĝin subfosi – nun povis, laŭ la itinero spurita por ĝi de la fingro de ĝia Aŭtoro, avanci la Kozo, por kiu estis farita tiu Interligo. Brilaj heroaĵoj kaj neforgeseblaj venkoj jam estis markintaj la naskiĝon de tiu Kozo kaj estis akompanintaj ĝian kreskadon en kelkaj landoj de la azia kontinento kaj precipe en la hejmlando de ĝia Fondinto. La misio de ĝia ĵus nomumita Gvidanto – la direktanto de ĝia gloro kaj la disbriliganto de ĝia lumo – estis, kiel Li mem ĝin konceptis, pli ampleksigi kaj etendi la nedetrueblan heredaĵon konfiditan al Liaj manoj pere de tio, ke verŝiĝu la lumo de la Kredo de Lia Patro super la Okcidento, ke estu eksplikataj la fundamentaj preceptoj kaj la primaraj principoj de tiu Kredo, ke firmiĝu la agadoj jam iniciatitaj por la antaŭenigo de ĝiaj interesoj, kaj fine ke pere de la dekretoj de Lia propra Lasta Volo enaŭguriĝu la Formanta Jararo de ĝia evoluado.

Jam unu jaron post la ascendo de Bahá’u’lláh estis ‘Abdu’l-Bahá – en verso revelaciita de Li kaj elvokinta la mokojn de la rompantoj de la Interligo – antaŭsigninta bonaŭguran eventon, kiun rekonos estontaj generacioj kiel unu el la plej grandaj triumfoj de Lia misio, kiu fine dotoa la okcidentan mondon per netakseblaj benoj, kaj kiu estis baldaŭ malaperigonta la funebron kaj la timojn, kiuj okupis la komunumon de Liaj kunekzilitoj en Akko.

El inter ĉiuj aliaj landoj de la Okcidento estis elektita la Granda Respubliko de la Okcidento esti la unua ricevanto de la netaksebla beno de Dio kaj fariĝi la ĉefaganto por ĝia transdonado al tiel multe da ĝiaj gefrataj landoj tra ĉiuj kvin kontinentoj de la tero.

Neniel povas esti tro alte taksita la graveco de tia decidiga evento en la evoluado de la Kredo de Bahá’u’lláh – la establiĝo de Ties Kozo sur la nordamerika kontinento – dum la tempo kiam ‘Abdu’l-Bahá estis ĵus ekinta je Sia Misio kaj estis ankoraŭ plene okupita per la plej grava krizo, kiun iam ajn Li devis alfronti. Jam en la jaro, kiu vidis la naskiĝon de la Kredo en Ŝirazo, estis la Báb en la Qayyúmu’l-Asmá’ – post kiam esti avertinta en neforgesebla ero la popolojn de kaj la Oriento kaj la Okcidento – rekte direktiĝinta al la »popoloj de la Okcidento« kaj signofoplene petinta ilin »elveni« el siaj »urboj« por asisti Dion kaj »fariĝi kiel gefratoj« en Lia »unusola kaj nedividebla religio«. Anticipante ĉi tiun evoluadon skribis Bahá’u’lláh mem: »En la Oriento aŭroris la lumo de Lia Revelacio; en la Okcidento aperis la signoj de Lia regado«. »Se provos ili«, krome Li antaŭvidis, »kaŝi ĝian lumon sur la kontinentoj, certe levos ĝi sian kapon mezkore de la oceanoj kaj laŭtvoĉe proklamos: ›Estas Mi la vivdonanto de la mondo!‹« Laŭ raporto de Nabíl en ties kroniko deklaris Li nelonge antaŭ Sia ascendo: »Se estus ĉi tiu Kozo revelaciita en la Okcidento, se estus Niaj versoj senditaj de la Okcidento al Persio kaj aliaj landoj de la Oriento, evidentiĝintus kiel adoptus Nian Kozon la popoloj de la Okcidento. La popolo de Persio, tamen, ne aprezis ĝin.« »Ek de la komenco de l’ tempo ĝis hodiaŭ«, estas la propra atesto de ‘Abdu’l- Bahá, »la lumo de Dia Revelacio leviĝis en la Oriento kaj verŝis sian radiantan lumon super la Okcidento. Tamen, la tiel verŝita iluminado akiris eksterordinaran briladon en la Okcidento.

Konsideru la Kredon proklamitan de Jesuo. Kvankam unue aperis ĝi en la Oriento, manifestiĝis ĝiaj plenaj ivoj tamen ne antaŭ ol verŝiĝis ĝia lumo super la Okcidento.«

»Alproksimiĝas la tago«, asertis Li, »kiam vidos vi kiel, pere de la splendo de la Kredo de Bahá’u’lláh, la Okcidento anstataŭos la Orienton kaj disradios la lumon de Dia gvidado.« Kaj plie: »La Okcidento akiris iluminadon el la Oriento, sed iurilate la reflektiĝo de tiu lumo estis pli granda en la Okcidento.« Krome: »Vere, la Oriento estis iluminita per la lumo de l’ Regno. Ĝuste ĉi tiu lumo baldaŭ disverŝos ankoraŭ pli grandan iluminadon super la Okcidento.« La Aŭtoro de la Bahaa Revelacio mem pli specife elektis doni al la regantoj de la amerika kontinento la unikan honoron alparoli ilin kolektive en la Kitáb-i-Aqdas, Sia plej Sankta Libro, signifoplene admonanta ilin »ornami la templon de l’ dominado kun la ornamaĵo de justeco kaj la timo de Dio, kaj ĝian kapon kun la krono de l’ rememoro« de sia Sinjoro, kaj alvokanta ilin »kunligi la rompit- ulojn per la manoj de l’ justeco«, kaj »dispremi la subpremanton« per la »klabo de la ordonoj« de sia »Sinjoro, la Ordonanto, la Ĉiosaĝa«.

»En la okuloj de la unusola vera Dio«, skribis ‘Abdu’l-Bahá, »estas la amerika kontinento tiu regiono, en kiu riveliĝos la splendoj de Lia lumo, kie malvualiĝos la misteroj de Lia Kredo, kie loĝos la justuloj kaj kolektiĝos la liberuloj.« »La amerika kontinento«, krome Li antaŭvidis, »elmontras signojn kaj evidentojn de tre granda avanco. Ĝia estonteco estas eĉ pli promesplena, ĉar ĝia influo kaj iluminado estas tre gravaj. Gvidos ĝi ĉiujn landojn spirite.« Elektante por Sia speciala favoro la Grandan Respublikon de la Okcidento, la gvidan landon de la amerika kontinento, ‘Abdu’l- Bahá eĉ pli klare revelaciis: »La usonanoj efektive indas esti la unuaj por konstrui la Tabernaklon de la Plej Granda Paco kaj proklami la unuecon de la homaro.« Kaj plie: »Ĉi tiu usona nacio estas ekipita kaj povigita efektivigi tion, kio ornamos la paĝojn de la historio, fariĝi la envio de la mondo, kaj esti benita en kaj la Oriento kaj la Okcidento pro la triumfo de sia popolo.«

Krome: »Estu ĉi tiu usona demokratio la unua lando establanta la fundamenton de internacia interkonsento. Estu ĝi la unua nacio proklamanta la unuecon de la homaro. Estu ĝi la unua disvolvanta la standardon de la Plej Granda Paco.«

»Leviĝu la loĝantoj de ĉi tiu lando«, krome Li skribis, »… super siaj nunaj materiaj atingoj al tiaj altoj, ke ĉiela iluminado torentu el ĉi tiu centro al ĉiuj popoloj de la mondo.« »Ho vi apostoloj de Bahá’u’lláh!«, adresis ‘Abdu’l-Bahá la kredantojn de la nordamerika kontinento, »... vidu kiel ekzalta kaj elstara estas la rango, kiun laŭdestine atingu vi... La plena amplekso de via sukceso ankoraŭ ne riveliĝis, ĝia signifo ankoraŭ ne kompren- iĝis.« Kaj plie: »Via misio estas nedireble glora. Se sukceso kronos vian entreprenon, certe Usono fariĝos centro, el kiu emanos ondoj de spirita potenco kaj je la pleneco de ĝia majesto kaj gloro firme establiĝos la trono de la regno de Dio.«

Kaj fine ĉi tiu instiga aserto: »Tiumomente, kiam la usonaj kredantoj disvastigos ĉi tiun Dian Mesaĝon ekster la bordoj de Ameriko kaj ĝin diskonigos tra la eŭropa, la azia, la afrika kaj la aŭstralazia kontinentoj kaj ĝis tra la insuloj de la Pacifiko, troviĝos ĉi tiu komunumo sekure establita sur la trono de eterna dominado... Tiam de la tuta tero resonos la laŭdoj de ĝia majesto kaj grandeco.« Ne povas do surprizi ke komunumo, kiu apartenas al nacio tiel abunde benita, nacio okupanta tiel eminentan pozicion sur kontinento tiel riĉe dotita, kapablis dum la kvindek jaroj de sia ekzistado aldoni al la kroniko de la Kredo de Bahá’u’lláh multajn paĝojn plenajn je venkoj. Oni memoru ke ĉi tiu estas la komunumo, kiu estis – de kiam ekestiĝis ĝi pere de la kreivaj energioj liberigitaj de la proklamo de la Interligo de Bahá’u’lláh – nutrata en la sino de la senlaca prizorgado de ‘Abdu’l-Bahá, kaj estis, por plenumi sian unikan mision, trejnata de Li pere de la revelaciado de nenombr- eblaj Tabeloj, pere de la instrukcioj donitaj al revenantaj pilgrim- antoj, pere de la sendado de specialaj mesaĝistoj, pere de Liaj propraj pli postaj vojaĝoj tra la nordamerika kontinento, pere de la dum tiuj vojaĝoj de Li emfazata institucio de la Interligo, kaj fine pere de Lia mandato enkorpigita en la Tabeloj de la Dia Plano. Ĉi tiu estas la komunumo, kiu, de siaj plej fruaj bebaj jaroj ĝis hodiaŭ, seninterrompe laboris kaj sukcesis, pere de siaj propraj klopodoj, sen helpo, firme starigi la standardon de Bahá’u’lláh en la plejmulto de la sesdek landoj, kiuj en la Oriento kaj la Okcidento povas nun pretendi la honoron esti inkluzivitaj en la areo de Lia Kredo. Al ĉi tiu komunumo apartenas la distingo esti ellaborinta la modelon kaj esti kiel la unua stariginta la kadron de la administraj institucioj heroldantaj la alvenon de la Mondordo de Bahá’u’lláh.

Pere de la klopodoj de ĝiaj membroj estas starigita enmeze de la koro de la nordamerika kontinento la Patrina Templo de la Okcidento, la Antaŭsigno de tiu Ordo, unu el la plej noblaj institucioj dekretitaj en la Kitáb-i-Aqdas, kaj la plej majeste impona konstruaĵo en la tuta bahaa mondo. Pere de la diligentaj laboroj de ĝiaj pioniroj, ĝiaj instruantoj* kaj ĝiaj administrantoj, grandege pliampleksiĝis la literaturo de la Kredo, sentime defendiĝis ĝiaj celoj kaj intencoj, kaj firme establiĝis ĝiaj novnaskitaj institucioj. Kiel rekta sekvo de la sen subteno faritaj nehaltigeblaj klopodoj de la plej distingita el inter ĝiaj migrantaj instruantoj certiĝis la spontanea aliĝo de reĝfamilia ano al la Kredo de Bahá’u’lláh kaj estas tiu aliĝo nemiskompreneble proklamita en aro da atestoj transdonitaj al estontaj generacioj per la plumo de la reĝina konvertito mem.

Kaj fine atribuendas al la membroj de ĉi tiu komunumo, la spiritaj posteuloj de la aŭroruloj de la Heroa Jararo de la Bahaa Revelacio, la eterna honoro esti multokaze leviĝintaj kun miriga elano, fervoro kaj persistemo por ĉampioni la kozon de la subpremitoj, mildigi la sorton de la senhavuloj, kaj defendi la konstruaĵojn kaj instituciojn de siaj gefratoj en landoj kiel Persio, Rusio, Egiptio, Irako kaj Germanio, landoj kie la anoj de la Kredo devis diversgrade elteni la rigorojn de rasa kaj religia persekutado.

Efektive estas strange ke en lando dotita per tiel unika tasko inter siaj gefrataj nacioj tra la tuta Okcidento, estis farita la unua publika mencio de la Aŭtoro de tiel glora Kredo per la buŝo de unu el la membroj de tiu eklezio, kun kiu tiu Kredo tiel longe devis konkuri kaj kiu tiel multe suferigis ĝin. Pli strange ankoraŭ estas ke tiu, kiu kiel la unua establis ĝin en la urbo Ĉikago kvindek jarojn post kiam la Báb en Ŝirazo estis deklarinta Sian Mision, mem kelkajn jarojn poste forlasis la standardon, kiun solamane li estis stariginta en tiu urbo. Estis je la 23a de septembro 1893, iom pli ol unu jaron post la ascendo de Bahá’u’lláh, ke en papero verkita de pastro Henry H. * Vidu »instrui« en la glosaro Jessup, D.D., direktoro de la Presbiterianaj Misiistaj Agadoj en Norda Sirio, kaj legita de pastro George A.

Ford el Sirio ĉe la Monda Parlamento de Religioj tiam okazanta en Ĉikago lige kun la Kolumbo-Ekspozicio memore al la kvarcenta datreveno de la malkovro de Ameriko, estis anoncita ke lastatempe »fama persa saĝulo«, »la Bábí-sanktulo«, mortis en Akko kaj ke du jarojn antaŭ Lia ascendo vizitis Lin »sciencisto el Kembriĝo«, al kiu Li estis espriminta »sentojn tiel noblajn, tiel Kristo-similajn«, ke la aŭtoro de la papero en siaj »fermaj vortoj« deziris dividi ilin kun sia publiko. Malpli ol unu jaron pli poste, en februaro 1894, siria doktoro kun la nomo Ibráhím Khayru’lláh – kiu estis, dum li vivis en Kairo, de Ḥájí ‘Abdu’l-Karím-i-Ṭihrání konvertita al la Kredo, ricevis Tabelon de Bahá’u’lláh, komunikis kun ‘Abdu’l-Bahá kaj atingis Novjorkon en decembro 1892 – establis sian loĝlokon en Ĉikago kaj komencis aktive kaj sisteme instrui la Kozon kies adepto li estis fariĝinta. Dum du jaroj li komunikis siajn impresojn al ‘Abdu’l-Bahá kaj raportis pri la rimarkinda sukceso, kiun havis liaj klopodoj. En 1895 malfermiĝis por li nova oportuno en Kenosha, kiun enkadre de siaj instruaj agadoj li vizitadis unu fojon semajne. Kiel raportiĝis, nombris la kredantoj je la venonta jaro en ĉi tiuj du urboj jam centojn. En 1897 Khayru’lláh aperigis sian libron kun la titolo Bábu’d-Dín kaj vizitis Kansasurbon, Novjorkon, Itakon kaj Filadelfion, kie li povis akiri multajn subtenantojn por la Kredo.

La firmkora Thornton Chase – de ‘Abdu’l-Bahá krom- nomita Thábit (la Firma) kaj identigita de Li kiel »la unua usona kredanto«, kiu konvertiĝis al la Kredo en 1894 –, la senmorta Louisa A. Moore – la patrina instruanto de la Okcidento, krom- nomita Livá (la Standardo) de ‘Abdu’l-Bahá –, d-ro Edward Getsinger, kun kiu poste ŝi geedziĝis, Howard MacNutt, Arthur P. Dodge, Isabella D. Brittingham, Lillian F. Kappes, Paul K. Dealy, Chester I. Thacher kaj Helen S. Goodall, kies nomoj ĉiam asociiĝos kun la unuaj vivsignoj de la Kredo de Bahá’u’lláh en la nord- amerika kontinento, elstaras kiel la plej eminentaj inter tiuj, kiuj en tiuj unuaj jaroj vekiĝis je la voko de la Nova Tago kaj konsekris sian vivon al la servo de la ĵus proklamita Interligo.

En 1898 s-ino Phoebe Hearst – la bonkonata filantropino (edzino de senatano George F. Hearst), kiun s-ino Getsinger dum vizito de Kalifornio allogis al la Kredo – esprimis sian intencon fari viziton al ‘Abdu’l-Bahá en la Sankta Lando, invitis kelkajn kredantojn aliĝi al ŝi – inter ili d-ro kaj s-ino Getsinger kaj d-ro Khayru’lláh kaj ties edzino – kaj kompletigis la necesajn aranĝojn por ilia historia pilgrimo al Akko.

En Parizo kelkaj tie loĝantaj usonanoj – inter kiuj estis May Ellis Bolles, kiun s-ino Getsinger estis gajninta por la Kredo, fraŭlino Pearson kaj Ann Apperson, ambaŭ nevinoj de s-ino Hearst, kaj s-ino Thornburgh kaj ties filino – aliĝis al la grupo, kies nombro pli poste en Egiptio ankoraŭ pli grandiĝis pere de la aliĝo de la filinoj de d-ro Khayru’lláh kaj ilia avino, kiun antaŭ nelonge li estis konvertinta.

La alveno de dek kvin pilgrimantoj, en tri sinsekvaj grupoj, el kiuj la unua, en kiu troviĝis interalie d-ro kaj s-ino Getsinger, atingis la prizonurbon Akko la 10an de decembro 1898; la intima persona kontakto establita inter la Centro de la Interligo de Bahá’u’lláh kaj la ĵus leviĝintaj heroldoj de Lia Revelacio en la Okcidento; la kortuŝaj cirkonstancoj de ilia vizito de Lia Tombo- domo kaj la granda honoro donita al ili per tio ke ‘Abdu’l-Bahá mem kondukis ilin en ĝian plej internan ĉambron; la spirito, kiun, pere de principoj kaj ekzemplo kaj malgraŭ la kurteco de ilia restado, amanta kaj bonkora Gastiganto tiel potence inspiris al ili; kaj la pasia fervoro kaj malcedema decidiĝo, kiujn Liaj inspiraj edifoj, Liaj iluminaj instrukcioj kaj la multoblaj evidentoj de Lia dia amo instigis en iliaj koroj – ĉio ĉi markis la inaŭguron de nova epoko en la evoluado de la Kredo en la Okcidento, epoko kies signifon la agadoj, sekve faritaj de kelkaj el ĉi tiuj pilgrimantoj kaj ties kundisĉiploj, abunde elmontris.

Notante siajn impresojn skribis unu el ĉi tiuj pilgrimantoj: »De tiu unua renkontiĝo mi povas memori nek ĝojon nek doloron, nek ion ajn kion mi povas nomi. Mi estis subite levita al troa alto, mia animo venis en kontakto kun la Dia Spirito, kaj ĉi tiu forto, tiel pura, tiel sankta, tiel potenca, profundege impresis min... Ni ne povis forigi niajn okulojn de Lia glora vizaĝo; ni aŭdis ĉion kion Li diris; ni kun Li trinkis teon, kiun Li ofertis al ni; sed ekzistado ŝajnis interrompita; kaj kiam Li leviĝis kaj subite forlasis nin, skuitaj ni revenis al la vivo; sed neniam plu, ho! neniam plu, dank al Dio, al la sama vivo sur ĉi tiu tero.« »En la potenco kaj majesto de Lia ĉeesto«, atestis tiu sama pilgrimanto memorante la finan interparolon ebligitan al la grupo en kiu ŝi anis, »nia timo transformiĝis al perfekta kredo, nia feblo al forto, nia malĝojo al espero, kaj ni forgesis nin mem en nia amo al Li.

Dum ni ĉiuj sidis antaŭ Li, atendante aŭdi Liajn vortojn, iuj de la kredantoj amare ploris. Li petis ilin sekigi siajn larmojn, sed ili tion ne povis eĉ nur momente. Do, denove Li petis ke favore al Li ili ne ploru, ĉar Li povus alparoli kaj instrui nin nur kiam ĉiuj larmoj estus for...« »Tiuj tri tagoj«, atestis s-ino Hearst en unu el siaj leteroj, »estis la plej memorindaj tagoj de mia vivo...

La Mastron mi ne provos priskribi: mi nur konstatas, ke mi kredas kun la tuta mia koro ke Li estas la Mastro, kaj mia plej granda beno en ĉi tiu mondo estas tio, ke mi havis la privilegion esti en Lia ĉeesto kaj rigardi Lian sanktan vizaĝon... Sendube ‘Abbás Effendi estas la Mesio de ĉi tiu tago kaj generacio kaj ni ne devas serĉi alian.« Krome ŝi skribis en alia letero: »Mi devas diri, ke estas Li la plej miriga Estaĵo kiun iam ajn mi renkontis aŭ iam ajn esperas renkonti en ĉi tiu mondo... La spirita etoso, kiu ĉirkaŭas Lin kaj plej potence efikas ĉiujn, kiuj estas benitaj proksimi al Li, estas nepriskribebla... Mi kredas je Li kun la tuta mia koro kaj animo, kaj mi esperas ke ĉiuj, kiuj nomas sin kredanto, koncedas al Li ĉian grandecon, ĉian gloron, kaj ĉian laŭdon, ĉar certe estas Li la Filo de Dio – kaj ›la spirito de la Patro estas en Li‹.« Eĉ la servisto de s-ino Hearst, negro kun la nomo Robert Turner, la unua membro de sia raso, kiu fariĝis adepto de la Kozo de Bahá’u’lláh en la Okcidento, estis transformita per la influo, kiun ‘Abdu’l-Bahá havis je li dum tiu epokfara pilgrimado. Tiel persista estis lia kredo, ke eĉ la posta fremdiĝo de lia amata mastrino de la Kozo, kiun spontanee ŝi estis adoptinta, ne povis enombrigi ĝian radiadon aŭ malpliigi la intensecon de la emocioj, kiujn ekscitis en lia brusto la ama bonkoreco verŝita sur li de ‘Abdu’l-Bahá.

La reveno de ĉi tiuj Dio-ebriaj pilgrimantoj, iuj al Francio, aliaj al Usono, estis la signalo por ektorento de sistema kaj daŭra agado, kiu, kiam pli impetiĝis kaj disvastiĝis ĝi tra okcidenta Eŭropo kaj la ŝtatoj kaj provincoj de la nordamerika kontinento, kreskis al tiel alta skalo ke ‘Abdu’l-Bahá decidis ke Li mem, tuj post kiam Li estus liberigita el Sia longdaŭra enfermiteco en Akko, faru personan mision al la Okcidento.

Neflankiĝanta sur sia pado pro la kata- strofa krizo, kiun kaŭzis la ambicio de d-ro Khayru’lláh je sia reveno el la Sankta Lando (en decembro 1899); ne konsternita per la agitado, kiun tiu provokis kunlabore kun la ĉefrompanto de la Interligo kaj ties mesaĝistoj; ignoranta la atakojn lanĉitajn de li kaj liaj kunsecesiantoj kiel ankaŭ de kristanaj ekleziuloj ĉiam pli ĵaluzaj pro la kreskanta potenco kaj pli etendiĝanta influo de la Kredo; nutrata de kontinua fluado de pilgrimantoj, kiuj transdonis la parolajn mesaĝojn kaj specifajn instrukciojn de gardema Mastro; vigligata per la elverŝoj de Lia plumo registritaj en ne- nombreblaj Tabeloj; instruata de la sinsekvaj mesaĝistoj kaj instruistoj senditaj de Li por ĝin gvidi, edifi kaj firmigi – tiel la komunumo de la amerikaj kredantoj leviĝis por iniciati serion da entreprenoj, kiuj, benitaj kaj stimulitaj jardekon poste de ‘Abdu’l- Bahá mem, montriĝis preludo de senegalaj servoj farotaj de ĝiaj membroj dum la Formanta Jararo de la Revelacio de Lia Patro.

Tuj post kiam unu el ĉi tiuj pilgrimantoj, la antaŭe menciita May Bolles, revenis al Parizo, sukcesis ŝi, konforme kun la emfazaj instrukcioj de ‘Abdu’l-Bahá, establi en tiu urbo la unuan bahaan centron formita sur la eŭropa kontinento. Ĉi tiu centro nelonge post ŝia alveno plifortiĝis per la konvertiĝo de la iluminita Thomas Breakwell – la unua angla kredanto, kiun eternigis fervora pane- giro de ‘Abdu’l-Bahá revelaciita liamemore –, de Hippolyte Drey- fus – la unua franco, kiu adoptis la Kredon kaj kiu, per siaj verkoj, tradukoj, vojaĝoj kaj aliaj pioniraj servoj, povis kun la pasantaj jaroj solidigi la laboron iniciatitan lialande –, kaj de Laura Barney – kies nepereebla servo estis kolekti kaj eldoni por estontaj generacioj en la formo de libro kun la titolo »Kelkaj Responditaj Demandoj« la netakseblajn eksplikojn de ‘Abdu’l-Bahá kovrantaj tre diversajn temojn, kiuj estis donitaj al ŝi dum pli longa pilgrimado al la Sankta Lando. May Bolles tri jarojn poste, en 1902 kaj nun edziniĝinta kun kanadano, transloĝiĝis al Montrealo kaj sukcese metis la fundamenton de la Kozo en tiu regno. En Londono s-ino Thornburgh-Cropper, rezulte de la kreivaj influoj liberigitaj de tiu neniam forgesenda pilgrimo, povis iniciati agadojn, kiuj, stimulitaj kaj vastigitaj per la klopodoj de la unuaj anglaj kredantoj kaj precipe de Ethel J. Rosenberg, kiu konvertiĝis en 1899, ebligis al ili en postaj jaroj starigi sur la britaj insuloj la strukturon de la administraj institucioj.

Sur la nordamerika konti- nento la deturniĝo kaj la denuncaj eldonaĵoj de d-ro Khayru’lláh (instigitaj de Mírzá Muḥammad-‘Alí kaj ties filo Shu‘á‘u’lláh, kiun li estis sendinta al Usono) plej altagrade elprovis la lojalecon de la freŝnaskita komunumo; sed sinsekvaj mesaĝistoj senditaj de ‘Abdu’l-Bahá (kiel Ḥájí ‘Abdu’l-Karím-i-Ṭihrání, Ḥájí Mírzá Ḥasan- i-Khurásání, Mírzá Asadu’lláh kaj Mírzá Abu’l-Faḍl) sukcesis rapide dispeli la dubojn kaj pli profundigi la komprenon de la kredantoj, teni la komunumon kune, kaj formi la kernon de la administraj institucioj formale inaŭgurotaj du jardekojn poste per la eksplicitaj dekretoj de la Lasta Volo kaj Testamento de ‘Abdu’l-Bahá.

Jam en la jaro 1899 establiĝis en la urbo Kenosha sepmembra konsilia estraro – la antaŭanto de aro da Asembleoj kovrantaj, antaŭ la finiĝo de la unua bahaa jarcento, la nordamerikan kontinenton de bordo al bordo. En 1902 en Ĉikago formiĝis Bahaa Eldona Societo, kreita por disvastigi la literaturon de iompostiom vastiĝanta komunumo. Bahaa Bulteno, kun la celo diskonigi la instruojn de la Kredo, inaŭguriĝis en Novjorko. La »Bahaaj Novaĵoj«, alia period- aĵo, poste aperis en Ĉikago kaj baldaŭ evoluis al revuo kun la titolo »Star of the West« (Stelo de l’ Okcidento). La tradukado de kelkaj el la plej gravaj verkoj de Bahá’u’lláh, kiel la »Kaŝitaj Vortoj«, la »Kitáb-i-Íqán«, la »Tabeloj al la Reĝoj«, kaj la »Sep Valoj«, kune kun la Tabeloj de ‘Abdu’l-Bahá kaj ankaŭ kelkaj traktatoj kaj broŝuroj, kiun verkis Mírzá Abu’l-Faḍl kaj aliaj, estis energie ekfarataj. Konsiderinda korespondado kun diversaj centroj tra la Oriento iniciatiĝis kaj laŭ amplekso kaj graveco konstante kreskis. Same eldoniĝis kaj vaste dissemiĝis kurtaj historioj de la Kredo, libroj kaj broŝuroj skribitaj por ĝin defendi, gazetaraj artikoloj, rakontoj pri vojaĝoj kaj pilgrimoj, panegiroj kaj poemoj. Samtempe leviĝis vojaĝantoj kaj instruantoj – triumfe malmerg- iĝantaj el la ŝtormo de testoj kaj elprovoj, kiu estis minacinta vori ilian amatan Kozon – por propravole fortikigi kaj multobligi la jam establitajn bastionojn de la Kredo.

Centroj malfermiĝis en la urboj Vaŝingtono, Bostono, San-Francisko, Los-Anĝeleso, Klevlando, Baltimoro, Mineapolo, Bufalo, Roĉestro, Pitsburgo, Seatlo, Saint Paul kaj en aliaj lokoj. Aŭdacaj pioniroj avidaj diskonigi la novnask- itan Evangelion preter la limoj de sia denaska lando, ĉu kiel vizitantoj aŭ transloĝiĝantoj, faris vojaĝojn kaj startis agadojn, kiuj portis la lumon de tiu Kozo al la koro de Eŭropo, al Orienta Azio kaj ĝis al la insuloj de la Pacifiko.

Mason Remey vojaĝis al Rusio kaj Persio kaj poste, kun Howard Struven, unuafoje en la bahaa historio rondiris la terglobon vizitante survoje la Havajajn Insulojn, Japanion, Ĉinion, Baraton kaj Birmon. Hooper Harris kaj Harlan Ober veturis, dum ne malpli ol sep monatoj, tra Barato kaj Birmo, vizitante Bombajon, Puneon, Lahoron, Kolkaton, Rangunon kaj Mandalajon. Alma Knobloch, sekvanta tuj post d-ro K. E. Fisher, flirtigis la standardon de la Kredo en Germanio kaj portis ĝian lumon al Aŭstrio. D-ro Susan I. Moody, Sidney Sprague, Lillian F. Kappes, d-ro Sarah Clock kaj Elizabeth Stewart translokiĝis al Teherano por tie akceli la multoblajn interesojn de la Kredo kunlabore kun la bahaanoj de tiu urbo. Sarah Farmer, kiu jam en 1894 iniciatis en Green Acre, en la ŝtato Majno, somerajn konferencojn kaj establis centron por akceli unuecon kaj kamarad- econ inter la rasoj kaj religioj, disponigis, post sia pilgrimo al Akko en 1900, la ejon de ĉi tiuj konferencoj al la sekvantaro de la Kredo, al kiu ŝi mem estis aliĝinta nelonge antaŭe. Kaj laste sed ne malgrave – inspiritaj de la ekzemplo de siaj kundisĉiploj en Aŝgabato, kiuj jam komencis la konstruadon de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo – leviĝis la bahaanoj de Ĉikago, kun la arda deziro percepteble kaj taŭge montri la kvaliton de sia kredo kaj sindediĉo, kaj faris petskribon al ‘Abdu’l- Bahá por akiri la permeson starigi propran adorejon kaj sekurigis al si, per Tabelo revelaciita en junio 1903, Lian senkondiĉan kaj entuziasman aprobon. Tion ili faris malgraŭ la eteco de siaj nombroj kaj malgraŭ siaj nesufiĉaj rimedoj por iniciati entreprenon, kiu elstaras kiel la plej granda unuopa kontribuaĵo, kiun la amerikaj bahaanoj, kaj efektive tiuj de la Okcidento, ĝis nun faris por la Kozo de Bahá’u’lláh. La posta ilia kuraĝigo fare de ‘Abdu’l-Bahá kaj la monkontribuoj kolektitaj de diversaj Asembleoj decidigis la membrojn de la Asembleo de Ĉikago inviti reprezent- antojn de siaj kunkredantoj el la diversaj partoj de la lando kunveni en tiu urbo por iniciati la kolosan entreprenon elpensitan de ili. La 26an de novembro 1907 la kolektiĝintaj reprezentantoj tiucele

17. La denova enprizonigo de 'Abdu'l-Bahá SEGPB17

Add range:

kunvenigitaj nomumis naŭmembran komitaton por trovi taŭgan ejon por la proponita templo.

La 9an de aprilo 1908 la sumo de du mil dolaroj estis pagita por la aĉeto de du konstrugrundoj situantaj apud la bordo de Lago Miĉigano. Laŭ la instrukcioj ricevitaj de ‘Abdu’l-Bahá kunvenis en marto 1909 konvento reprezentanta la diversajn bahaajn centrojn. La tridek naŭ delegitoj, reprezentantaj tridek ses urbojn, kiuj kolektiĝis en Ĉikago – en la tago mem kiam la korpa restaĵo de la Báb estis entombigita de ‘Abdu’l-Bahá en la speciale starigita maŭzoleo sur monto Karmelo –, establis konstan- tan nacian organizaĵon nomata la Bahaa Templo-Unio, kiu registr- iĝis kiel religia kompanio funkcianta sub la leĝoj de la ŝtato Ilinojo kaj investita per plena aŭtoritato posedi la proprietaĵon de la templo kaj fari ĉion necesan por ĝin konstrui.

Je tiu sama konvento formuliĝis statuto, elektiĝis la estraro de la Bahaa Templo-Unio kaj estis tiu de la delegitoj rajtigita kompletigi la aĉeton de la grundo rekomendita de la antaŭa konvento. Kontribuoj por ĉi tiu historia entrepreno el Barato, Persio, Turkio, Sirio, Palestino, Rusio, Egiptio, Germanio, Francio, Anglio, Kanado, Meksiko, la Havajaj Insuloj, kaj eĉ Maŭricio, kaj de ne malpli ol sesdek usonaj urboj, amasiĝis en 1910, du jarojn antaŭ la alveno de ‘Abdu’l-Bahá en Ameriko, je ne malpli ol dudek mil dolaroj, rimarkinda atesto spegulanta la solidarecon de la sekvantaro de Bahá’u’lláh en kaj la Oriento kaj la Okcidento kaj la sindonajn klopodojn de la nordamerikaj kredantoj, kiuj, kiam la laboro progresis, transprenis la plej grandan parton de la sumo de pli ol miliono da dolaroj, kiun postulis la konstruado de la templo kaj ĝia ekstera ornamado.

17. La denova enprizonigo de ‘Abdu’l-Bahá La elstaraj atingoj de brava kaj dolore elprovita komunumo – la unuaj fruktoj de la ĵus establita Interligo de Bahá’u’lláh en la okcidenta mondo – metis fundamenton sufiĉe impresan por inviti la nomumitan Centron de tiu Interligo, Kiu starigis tiun komun- umon kaj gardis ĝian burĝonantan disvolviĝadon per tiel senlima prizorgado kaj prudento.

Tamen, ne antaŭ ol ‘Abdu’l-Bahá estis travivinta severan krizon, kiu estis jam de kelkaj jaroj kateninta Lin, povis Li entrepreni Sian neforgeseblan vojaĝon al la marbordoj de kontinento kie tiel imponaj kaj daŭraj atingoj markis la ekkreskon kaj establiĝon de la Kredo de Lia Patro.

Ĉi tiu dua ĉefa krizo de Lia oficado – deekstera kaj apenaŭ malpli severa ol tiu, kiun estigis la ribelo de Mírzá Muḥammad-‘Alí – grave endanĝerigis Lian vivon, senhavigis de Li dum kelkaj jaroj la relativan liberecon antaŭe ĝuitan, plonĝigis en angoron Lian familion kaj la adeptojn de la Kredo en la Oriento kaj la Okcidento, kaj kiel neniam antaŭe elmontris la impertinenton kaj senhonton de Liaj senlacaj oponantoj. Ĝi komenciĝis du jarojn post la foriro de la unuaj usonaj pilgrimantoj el la Sankta Lando, daŭris, kun varia intenseco, dum pli ol sep jaroj, kaj estis rekte atribuebla al la senĉesaj intrigoj kaj monstraj misprezentoj de la ĉefrompanto de la Interligo de Bahá’u’lláh kaj ties subtenantoj. Amariĝinta pro sia mizera fiasko krei la skismon, kiun tiel ege li esperis estigi; incitita per la evidenta sukceso atingita de la standardistoj de la Interligo en Nordameriko – malgraŭ liaj maĥinacioj; kuraĝigita per tio ke la ekzistanta reĝimo prosperis, sub la regado de ruza kaj kruela suvereno, en etoso de intrigado kaj suspekto; decidema nepre plene ekspluati la oportunojn por damaĝi, kiuj ofertiĝis per la alveno de okcidentaj pilgrimantoj en la prizonfortreso Akko, kiel ankaŭ per tio, ke komenciĝis la konstruado de la maŭzoleo de la Báb sur monto Karmelo – tiel Mírzá Muḥammad-‘Alí, kune kun sia frato, Mírzá Badí’u’lláh, kaj asistata de sia bofrato, Mírzá Majdi’d-Dín, sukcesis pere de senlacaj kaj persistaj klopodoj inciti la suspekton de la turka registaro kaj ĝiaj oficialuloj, kaj igi ilin renovigi tiun enfermon sub kiu tiel grave suferis ‘Abdu’l-Bahá dum la tempo de Bahá’u’lláh.

Tiu frato, la ĉefa komplico de Mírzá Muḥammad-‘Alí, mem atestis en skriba konfeso – subskribita, sigelita kaj publikigita de li okaze de sia repaciĝo kun ‘Abdu’l-Bahá – pri la fiaj intrigoj elpensitaj. »Mi ignoros kion mi aŭdis de aliaj«, skribis Mírzá Badí’u’lláh. »Mi rakontos sole kion mi vidis propraokule kaj aŭdis de liaj lipoj (tiuj de Mírzá Muḥammad-‘Alí).« Kaj tiam li daŭrigas rakonti: »Estis aranĝita de li (Mírzá Muḥammad-‘Alí) sendi Mírzá Majdi’d-Dín-on kun donaco kaj letero skribita en la persa al Náẓim Páshá, la valí (guberniestro) de Damasko, kaj peti lian helpon.

... Kiel li mem (Mírzá Majdi’d-Dín) informis min en Ĥajfo, faris li ĉion eblan por plene konatigi lin (la guberniestron) kun la konstru- laboro sur monto Karmelo, kun la alvenoj kaj foriroj de la amerikaj kredantoj, kaj kun la renkontiĝoj, kiuj okazis en Akko. Náẓim Páshá, en sia deziro ekscii ĉiujn faktojn, estis ekstreme afabla al li kaj certigis al li sian helpon. Kelkajn tagojn post la reveno de Mírzá Majdi’d-Dín riceviĝis de la Sublima Pordo ĉifrita telegramo kun la ordonoj de la sultano malliberigi ‘Abdu’l-Bahá-on, min mem kaj la aliajn.«

Krome li en tiu sama dokumento atestis: »Tiutempe venis viro de Damasko al Akko, kiu deklaris al eksteruloj ke Náẓim Páshá kaŭzis la malliberigon de ‘Abbás Effendi. La plej stranga afero el ĉiuj estas tiu, ke Mírzá Muḥammad-‘Alí, post kiam li estis malliberigita, skribis leteron al Náẓim Páshá por atingi sian propran liberigon. ... Sed la paŝao respondis eĉ ne unuvorte nek la unuan nek la duan leteron.« Estis en 1901, la 5an de la monato ĵumadelao 1319 p.h. (la 20an de aŭgusto), ke ‘Abdu’l-Bahá je Sia reveno de Bahjí, kie Li partoprenis la feston okaze de la datreveno de la Deklaro de la Báb, dum interparolo kun la guberniestro de Akko estis informita pri la instrukcioj de sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd, ke la iom post iom malseveriĝintaj restriktoj estu ree aplikataj kaj ke Li kaj Liaj fratoj estu strikte enfermitaj inter la muroj de tiu urbo. La edikto de la sultano estis komence rigide aplikata kaj la libereco de la komunumo de ekzilitoj severe restriktata, dum ‘Abdu’l-Bahá devis submetiĝi, sola kaj sen asisto, je longaj pridemandadoj de juĝistoj kaj oficialuloj, kiuj pro siaj esploroj postulis Lian ĉeeston en la registara sidejo dum kelkaj sinsekvaj tagoj. Unu el Liaj unuaj agoj estis propeti en la nomo de Siaj fratoj – kiuj estis nemiskompreneble vokitaj de la guberniestro kaj informitaj pri la ordonoj de la suvereno –, ago, kiu ne povis moligi ilian malamikecon aŭ mildigi iliajn malbonvolajn farojn.

Per Sia interveno je la civilaj kaj armeaj aŭtoritatuloj Li pli poste sukcesis akiri la liberecon de Siaj adeptoj loĝantaj en Akko kaj ebligi al ili plu perlabori sian vivtenon senĝene. La rompantojn de la Interligo ankoraŭ ne kontentigis la aranĝoj faritaj de la aŭtoritatuloj kontraŭ Tiu, Kiu tiel grandanime intervenis ilianome.

Ili leviĝis ruinigi Lin, helpataj de la fifama Yaḥyá Bey, la policestro, kaj aliaj civilaj kaj ankaŭ armeaj oficialuloj – kiuj sekve de iliaj elpaŝoj nun anstataŭis tiujn, kiuj estis amike rilatintaj al ‘Abdu’l-Bahá – kaj helpataj ankaŭ de sekretaj agentoj, kiuj vojaĝis tien kaj reen inter Akko kaj Konstantinopolo kaj kiuj vigle observis eĉ ĉion, kio okazis en Lia hejmo. Al oficialuloj ili malŝpare faris donacojn, kiuj inkluzivis aĵojn el la sanktaj memoraĵoj pri Bahá’u’lláh, kaj alt- kaj malaltrangulojn senhonte ili subaĉetis kaj por tio en iuj okazoj eĉ vendis proprietaĵojn ligitajn kun Bahá’u’lláh aŭ donacitajn de ‘Abdu’l-Bahá al iuj el ili. Neniel rezignante pri siaj klopodoj daŭrigis ili senĉese siajn fiajn agadojn, dezirante nepre fari ĉion eblan ĝis kiam ili estis aŭ atingintaj Lian ekzekuton aŭ certigintaj Lian deporton al loko sufiĉe for por ebligi al ili eltordi la Kozon el Lia teno. La valí de Damasko, la muftio de Bejruto, membroj de la protestantaj misioj en Sirio kaj Akko, eĉ la influa Shaykh Abu’l- Hudá en Konstantinopolo, kiun la sultano tiel profunde estimis kiel tion estis farinta ŝaho Muḥammad rilate al sia grandveziro Ḥájí Mírzá Aqásí, estis je diversaj okazoj alparolataj, petataj kaj urĝataj asisti ilin je la plenumado de siaj naŭzaj maĥinacioj. Pere de parolaj mesaĝoj, formalaj komunikoj kaj personaj interparoloj ŝajnigis la rompantoj de la Interligo al tiuj gravuloj la neceson tuj agi, sagace adaptante siajn argumentojn al la apartaj interesoj kaj antaŭjuĝoj de tiuj, kies helpon ili petis.

Al iuj ili prezentis ‘Abdu’l-Bahá-on kiel senkompatan uzurpanton, Kiu surtretis iliajn rajtojn, rabis de ili la heredaĵon, malriĉigis ilin, al ili malamikigis iliajn amikojn en Persio, akumulis por Si mem enormajn riĉaĵojn, kaj akiris ne malpli ol du trionojn de la teritorio en Ĥajfo. Al aliaj ili deklaris, ke ‘Abdu’l-Bahá konsideris fari Akkon kaj Ĥajfon la novajn Mekkon kaj Medinon. Al ankoraŭ aliaj ili asertis, ke Bahá’u’lláh ne estis pli ol retiriĝinta derviŝo, kiu konfesis kaj subtenis la islaman Kredon kaj Kiun Abbás Effendi, Lia filo, altigis al la rango de Dieco por sin mem glori, pretendante mem esti la Filo de Dio kaj la reveno de Jesuo Kristo. Ili krome akuzis Lin konspiri kontraŭ la interesoj de la ŝtato, plani ribelon kontraŭ la sultano, esti jam hisinta la standardon Yá Bahá’u’l- Abhá, la standardon de l’ ribelo, en foraj vilaĝoj de Palestino kaj Sirio, esti kaŝe kaj trompe mobilizinta armeon de tridek mil viroj, esti konstruanta fortreson kaj grandan munician provizejon sur monto Karmelo, esti akirinta la moralan kaj materian subtenon de amaso da anglaj kaj usonaj amikoj, inter tiuj oficiroj de fremdaj regnoj, kiuj multnombre kaj kaŝvestitaj alvenus por omaĝi Lin, kaj esti jam, kune kun tiuj, ellaborinta Siajn planojn por konkeri la najbarajn provincojn, por elpeli la regantajn aŭtoritatulojn, kaj por fine eĉ transpreni la potencon de la sultano.

Pere de misprezentoj kaj subaĉetoj ili sukcese persvadis certajn homojn kiel atestantoj subskribi la dokumentojn, kiujn ilin formulis kaj pere de siaj agentoj ekspedis al la Sublima Pordo. Tiaj gravaj akuzoj troviĝantaj en multaj raportoj ja devis profunde maltrankviligi la menson de despoto jam obsedata per la timo pri baldaŭa ribelo el inter siaj subuloj. Sekve estis komisiono nomumita por enketi pri la afero kaj raporti pri la rezultoj de siaj esploroj. Ĉiujn el la akuzoj, prezentitaj al ‘Abdu’l- Bahá kiam plurfoje Li estis vokita al la tribunalo, prudente kaj sentime Li refutis. Li elmontris la absurdecon de tiuj akuzoj, konigis subtene al Sia argumentado al la membroj de la komisiono la enhavon de la Testamento de Bahá’u’lláh, esprimis Sian pretecon submetiĝi je ajna verdikto kiun la tribunalo decidus, kaj elokvente konfirmis ke, se ili Lin katenus, perforte trenus tra la stratoj, kondamnus kaj mokus, jetus ŝtonojn kaj kraĉus sur Lin, pendigus Lin sur la publika placo, kaj hajle pafus kuglojn al Li, ja konsiderus Li tion signo de honoro, ĉar tiel Li sekvus en la paŝoj kaj dividus la suferojn de Sia amata Gvidanto, la Báb.

La seriozeco de la situacio alfrontata de ‘Abdu’l-Bahá; la onidiroj kiuj ekondis inter loĝantaro kiu anticipis la plej misajn evoluojn; la insinuoj kaj aludoj pri la danĝeroj minacantaj Lin kaj kiujn enhavis ĵurnaloj eldonitaj en Egiptio kaj Sirio; la agresa sinteno, kiun ĉiam pli elmontris Liaj malamikoj; la provoka konduto de iuj el la loĝantoj de Akko kaj Ĥajfo, kiujn aŭdacigis la antaŭdiroj kaj mensogoj de tiuj malamikoj rilate al la sorto atendanta suspektitan komunumon kaj ĝian Gvidanton – ĉio tio igis Lin redukti la nombron de pilgrimantoj kaj eĉ dum iom da tempo suspendi iliajn vizitojn kaj fari specialajn instrukciojn, ke Lian poŝton prizorgu agento en Egiptio prefere ol en Ĥajfo; dum iom da tempo Li instrukciis, ke ĝi tute restu tie ĝis ricevo de nova Lia direktivo. Krome Li igis la kredantojn kaj ankaŭ Siajn proprajn sekretariojn kolekti kaj forigi al sekura loko ĉiujn bahaajn verkojn en ilia posedo, kaj, urĝante ilin translokiĝi al Egiptio, eĉ ne hezitis malpermesi al ili renkontiĝi, kiel ili deziris, en Lia domo.

Dum la plej tumultaj tagoj de ĉi tiu periodo Liaj multaj geamikoj kaj admirantoj eĉ sin detenis viziti Lin pro timo implikiĝi kaj suspektigi la aŭtoritatulojn.

Je certaj tagoj kaj noktoj, kiam la perspektivo estis plej malhela, estis tute forlasita la domo en kiu Li vivis kaj kiu dum multaj jaroj estis centro de agado. Spionoj sekrete kaj aperte gardostaris ĉirkaŭ ĝi, observantaj ĉiujn Liajn movojn kaj restriktantaj la liberecon de Lia familio. Li tamen rifuzis suspendi aŭ eĉ nur interrompi por kiel ajn nelonga tempo la konstruadon de la maŭzoleo de la Báb, kies fundamentoŝtono estis metita de Li en la loko benita kaj elektita de Bahá’u’lláh. Nek permesis Li iun obstaklon, kiel ajn granda, obstrukci la ĉiutagan fluadon de Tabeloj, kiujn per miriga rapideco kaj pli kaj pli grandkvante elverŝis Lia nelacigebla plumo responde al la vasta nombro da leteroj, raportoj, enketoj, preĝoj, kred- konfesoj, apologioj kaj panegiroj ricevitaj de nenombreblaj adeptoj kaj admirantoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento. Vidatestantoj atestis, ke dum tiu agitita kaj danĝera periodo de Lia vivo ili observis Lin verki propramane ne malpli ol naŭdek Tabelojn dum ununura tago, kaj pasigi sola en Sia litoĉambro multajn noktojn de krepusko ĝis aŭroro okupita pri tiu korespondado, kiun la premo de Liaj multoblaj responsoj malhelpis Lin prizorgi dumtage.

Estis dum ĉi tiuj ŝtormaj tempoj, la plej drama periodo de Lia oficado, ke Li, dum la florado de Sia vivo kaj la plena tajdo de Sia forto, kun neelĉerpebla energio, mirinda sereneco kaj neŝancel- ebla konfido iniciatis kaj senreziste efektivigis la diversajn entreprenojn asociitajn kun tiu oficado. Estis dum ĉi tiuj tempoj, ke la plano de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo estis konceptita de Li kaj ĝia konstruado farita de Liaj adeptoj en la urbo Aŝgabato en Turkestano. Estis dum ĉi tiuj tempoj, ke malgraŭ la tumultoj tiam skuantaj Lian denaskan landon faris Li instrukciojn por la restaŭro de la sankta kaj historia Domo de la Báb en Ŝirazo. Estis dum ĉi tiuj tempoj, ke ĉefe pere de Lia konstanta instigo estis faritaj la unuaj aranĝoj ebenigantaj la vojon por meti la fondoŝtonon de la Patrina Templo de la Okcidento ĉe la bordo de Lago Miĉigano, kiun Li, kiam Li vizitis la ejon jarojn poste, propramane tie lokis. Kaj estis ĉitempe ke estiĝis tiu celebrita kompilaĵo de Liaj ĉetablaj interparoloj, poste aperigitaj sub la titolo »Kelkaj Responditaj Demandoj«, paroloj faritaj dum la kurtaj horoj kiujn Li povis disponigi kaj je kiuj Li klarigis certajn fundamentajn aspektojn de la Kredo de Sia Patro, faris tradiciajn kaj raciajn pruvojn pri ĝia valideco, kaj aŭtoritate eksplikis grandan variaĵon da temoj rilate al la kristana religio, la Profetoj de Dio, bibliaj profetaĵoj, la deveno kaj estado de la homo kaj aliaj parencaj temoj.

Estis dum la plej malhelaj horoj de ĉi tiu periodo, ke ‘Abdu’l- Bahá en komuniko al la kuzo de la Báb, la respektinda Ḥájí Mírzá Muḥammad-Taqí, la ĉefa konstruanto de la templo de Aŝgabato, per impresaj vortoj proklamis la nemezureblan grandecon de la Revelacio de Bahá’u’lláh, vortigis la avertojn, kiuj antaŭsignis la tumultojn kaŭzotajn de ĝiaj malamikoj al la mondo, kaj fore kaj proksime, kaj profetis en kortuŝa lingvaĵo la venkon, kiun la standardistoj de la Interligo fine atingos super ili. Estis en horo de grava streĉiteco dum tiu sama periodo, ke Li skribis Sian Lastan Volon kaj Testamenton, tiun senmortan Dokumenton en kiu Li konturis la trajtojn de la Administra Sistemo, kiu estiĝu post Lia forpaso kaj heroldu la establon de tiu Mondordo, kies alvenon estis jam la Báb anoncinta, kaj kies leĝojn kaj principojn estis jam Bahá’u’lláh formulinta. Estis dum ĉi tiuj tumultaj jaroj, ke pere de la heroldoj kaj ĉampionoj de firme establita Interligo ekestigis Li la embriajn administrajn, spiritajn kaj edukajn instituciojn de konstante vastiĝanta Kredo en Persio, la lulilo de tiu Kredo, en la Granda Respubliko de la Okcidento, la lulilo de ĝia Administra Sistemo, en la Dominio Kanado, en Francio, en Anglio, en Germanio, en Egiptio, en Irako, en Rusio, en Barato, en Birmo, en Japanio, kaj eĉ en izolitaj pacifikaj insuloj. Estis dum ĉi tiuj emociigaj tempoj, ke egan impeton ricevis de Li la tradukado, la eldonado kaj la disvastigado de bahaa literaturo, kies gamo nun inkluzivis variajn librojn kaj traktatojn skribitajn en la persa, la araba, la angla, la turka, la franca, la germana, la rusa kaj la birma lingvoj.

Tiutempe ĉe Lia tablo, ĉiam kiam paŭzis la ŝtormo furioz- anta super Li, kolektiĝis pilgrimantoj, geamikoj kaj enketantoj el la plej multaj de la antaŭe menciitaj landoj, reprezentantaj la kristanan, la islaman, la judan, la zoroastrisman, la hinduan kaj la budhanan Kredojn. Al la malriĉuloj svarmantaj je Liaj pordoj kaj plenigantaj la korton de Lia domo Li ĉiun vendredan matenon, malgraŭ la danĝeroj ĉirkaŭantaj Lin, propramane distribuis almozojn tiel regule kaj malavare, ke per tio Li gajnis por Si la titolon »Patro de la Malriĉuloj«.

En tiuj ŝtormaj tagoj nenio povis ŝanceli Lian memfidon, al nenio Li permesis entrudiĝi en Lia prizorgado de la senhavuloj, la orfoj, la malsanuloj kaj la subpremitoj, nenio povis malhelpi al Li persone viziti tiujn, kiuj aŭ ne kapablis aŭ hontis peti Lian helpon.

Volanta nepre sekvi la ekzemplon de kaj la Báb kaj Bahá’u’lláh, povis nenio igi Lin fuĝi antaŭ Siaj malamikoj aŭ eskapi el la mallibereco, nek la konsiloj donitaj al Li de la gvidaj membroj de la komunumo de ekzilitoj en Akko, nek la insistaj pledoj de la hispana konsulo – parenco de la agento de itala vaporŝipa kompanio – kiu, en sia amo al ‘Abdu’l- Bahá kaj sia ega deziro kontraŭi la minacantan danĝeron, eĉ disponigis al Li lokon sur itala kargoŝipo preta ebligi al Li sekuran forveturon al ajna eksterlanda haveno kiun Li nomu.

Tiel nekonsternebla estis la egalanimeco de ‘Abdu’l-Bahá, ke – malgraŭ onidiroj ke oni povus ĵeti Lin en la maron aŭ ekzili al Fizán en Tripolitanio aŭ pendigi sur la pendumilo – oni vidis Lin, je la mirego de Liaj geamikoj kaj la plezuro de Liaj malamikoj, planti arbojn kaj vitojn en la ĝardeno de Sia domo, kies fruktojn Li petis, kiam estis pasinta la ŝtormo hurlinta super Li, Sian fidelan ĝardeniston, Ismá‘íl Áqá, pluki kaj prezenti al tiuj samaj geamikoj kaj malamikoj okaze de ties vizitoj al Li.

En la frua parto de la vintro de 1907 estis subite laŭ ordono de la sultano alia komisiono de kvar oficiroj, gvidata de Árif Bey kaj investita per vastaj potencoj, sendita al Akko. Kelkajn tagojn antaŭ ĝia alveno ‘Abdu’l-Bahá havis sonĝon, kiun Li rakontis al la kredantoj kaj en kiu Li vidis ŝipon ĵeti ankron borde de Akko el kiu flugis aro da birdoj similaj al dinamitstangoj, kiuj cirkulis ĉirkaŭ Lia kapo, dum Li staris meze de amaso da timantaj loĝantoj de la urbo, kaj kiuj reflugis al la ŝipo sen eksplodi.

Tuj post kiam la membroj de la komisiono surbordiĝis, submetis ili al sia rekta kaj ekskluziva regado la telegrafajn kaj la poŝtajn servojn en Akko, arbitre eksoficigis oficialulojn suspekt- itajn amiki kun ‘Abdu’l-Bahá – kio inkludis la guberniestron de la urbo –, establis rektan kaj sekretan kontakton kun la registaro en Konstantinopolo, ekloĝis en la hejmo de la najbaroj kaj intimaj kunuloj de la rompantoj de la Interligo, starigis gardistojn ĉe la domo de ‘Abdu’l-Bahá por preventi iun ajn viziti Lin, kaj komencis la strangan procedon alvoki kiel atestantojn ĝuste tiujn homojn – inter kiuj estis kristanoj kaj islamanoj, orientuloj kaj okcidentuloj –, kiuj estis antaŭe subskribintaj la dokumentojn senditajn al Konstantinopolo, dokumentojn kiujn nun ili alportis por siaj esploroj.

La agadoj de la rompantoj de la Interligo, kaj precipe de la nun jubilanta kaj esperplena Mírzá Muḥammad-‘Alí, kulminis en ĉi tiu horo de ekstrema krizo.

En etoso de verva atendado, kun la venko videble ĉemane, multobliĝis vizitoj, interparoloj kaj distraĵoj. Ne malmultaj el inter la pli malaltrangaj elementoj de la loĝantaro konkludis, ke ilia akiro de la posedaĵoj postlasotaj de la deportotaj ekzilitoj estus tre baldaŭ okazonta. Insultoj kaj kalumnioj rimarkeble pliiĝis.

Eĉ iuj el tiuj malriĉuloj, kiujn tiel longe kaj abunde helpis ‘Abdu’l-Bahá, turnis sian dorson al Li pro timo de reprezalioj. Dum la membroj de la komisiono daŭrigis sian tiel nomatajn esplorojn kaj dum la tuta ilia restado de proksimume unu monato en Akko, ‘Abdu’l-Bahá konstante rifuzis renkonti ilin aŭ iel intertrakti kun iu el ili, malgraŭ la subtilaj minacoj kaj avertoj komunikitaj de ili tra mesaĝisto al Li – sinteno, pri kiu ili ege miris kaj kiu flamigis ilian malamikecon kaj plifortigis ilian emon persiste efektivigi siajn mavajn planojn.

Malgraŭ ke la danĝeroj kaj afliktoj ĉirkaŭantaj Lin nun estis plej premaj, malgraŭ ke la ŝipo, kiun suriru Li kune kun la membroj de la komisiono, atendis preta, foje en Akko foje en Ĥajfo, kaj malgraŭ ke la plej furiozaj onidiroj estis disvastigataj pri Li, restis Lia konfido neŝancelita kaj Lia sereneco sennuba same nun kiel jam senescepte ekde kiam Lia mallibereco estis renovigita. »La signifo de mia sonĝo«, Li tiutempe diris al tiuj kredantoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en Akko, »nun estas klara kaj evidenta. Faru Dio ke ne eksplodos ĉi tiu dinamito.« Dume la membroj de la komisiono je iu vendredo iris al Ĥajfo kaj inspektis la maŭzoleon de la Báb, kies konstruado sur monto Karmelo seninterrompe daŭris.

Impresitaj per ĝia firmeco kaj dimensioj enketis ili ĉe unu el la akompanantoj pri la nombro de keloj konstruitaj sub tiu masiva konstruaĵo. Nelonge post la inspekto subite observeblis kiel iutage je proksimume sunsubiro malankris la ŝipo kuŝinta antaŭ Ĥajfo kaj direktiĝis al Akko.

Inter la ekscitita loĝantaro rapide disvastiĝis la novaĵo ke surŝipiĝis la membroj de la komisiono. Oni anticipis ke la ŝipo sufiĉe longe haltus en Akko por surŝipigi ankaŭ ‘Abdu’l- Bahá-on kaj ke poste ĝi pluirus al sia celloko. Konsterniĝo kaj angoro kaptis Liajn familianojn kiam ili informiĝis pri la alprok- simiĝo de la ŝipo.

La malmultaj kredantoj ankoraŭ tie troviĝantaj ploris pro funebro pri sia baldaŭa apartigo de la Mastro. Observ- eblis kiel ‘Abdu’l-Bahá, je tiu tragika horo, sole kaj silente paŝadis tra la korto de Sia domo. Tamen, kiam krepuskiĝis subite rimarkeblis ke la lumoj de la ŝipo turniĝis kaj ĝi ŝanĝis sian kurson. Nun evidentiĝis ke ĝi direktiĝis al Konstantinopolo.

Tiu informo estis tuj komunikita al ‘Abdu’l-Bahá, Kiu en la intensiĝanta mallumo ankoraŭ paŝadis en Sia korto. Iuj el la kredantoj, kiuj posteniĝis diversloke por observi la navigadon de la ŝipo, rapide konfirmis la ĝojan novaĵon. Je tiu historia tago unu el la plej ekstremaj danĝeroj, kiuj iam ajn minacis la valoregan vivon de ‘Abdu’l-Bahá, subite, providence kaj definitive deturniĝis. Nelonge post la hasta kaj tute neatendita forvelado de tiu ŝipo venis la novaĵo, ke bombo eksplodis sur la vojo de la sultano kiam de la moskeo, kie li faris siajn vendredajn preĝojn, li revenis al sia palaco. Kelkajn tagojn post tiu atenco je lia vivo la komisiono prezentis sian raporton al li; sed li kaj lia registaro estis tro absorbitaj por konsideri tiun aferon. La kazo estis flankenmetita kaj kiam, kelkajn monatojn poste, ĝi denove surtabliĝis abrupte ĝin fermis por ĉiam evento, kiu definitive lokis la Kaptiton de Akko ekster la

18. La entombigo de la Báb sur monto Karmelo SEGPB18

Add range:

atingeblo de Sia reĝa malamiko: La en 1908 rapide kaj decide ekanta revolucio de la »Junaj Turkoj«

devigis heziteman despoton promulgi la suspenditan konstitucion kaj liberigi ĉiujn religian kaj politikajn prizonulojn malliberigitajn de la malnova reĝimo. Eĉ tiam necesis unue sendi telegramon al Konstantinopolo por specife demandi ĉu ‘Abdu’l-Bahá estis inkludita en la kategorio de tiuj kaptitoj, al kiu senprokraste venis jesa respondo. En 1909 la Junaj Turkoj post nur kelkaj monatoj akiris de la Shaykhu’l-Islám la kondamnon de la sultano mem, kiu rezulte de pliaj provoj nuligi la konstitucion estis fine kaj humilige eloficigita, deportita kaj igita kaptito de la ŝtato. Dum ununura tago de tiu sama jaro ekzekutiĝis ne malpli ol tridek unu gvidaj ministroj, paŝaoj kaj oficialuloj, inter kiuj troviĝis fifamaj malamikoj de la Kredo. Tripolitanion mem, la scenejon de la intencita ekzilo de ‘Abdu’l-Bahá, poste Italio forprenis de la turkoj. Tiel finiĝis la regado de la »Granda Insida Murdisto«, »la plej fia, ruza, nefidinda kaj kruela intriganto de la longa dinastio de ‘Uthmán«, regado »pli katastrofa – laŭ siaj subitaj perdoj de teritorio kaj certe sekvontaj pliaj perdoj kaj ankoraŭ pli pro la klare videbla malboniĝo de la kondiĉoj de liaj subuloj – ol tiu de iu ajn alia el liaj dudek tri degenerintaj antaŭuloj ekde la morto de Sulaymán la Glora.« 18.

La entombigo de la Báb sur monto Karmelo La neatendita kaj drama liberigo de ‘Abdu’l-Bahá el Sia kvardek- jara enfermiteco donis al la ambicioj de la rompantoj de la Interligo baton tiel ruinigan kiel tiu, kiu jardekon antaŭe frakasis iliajn esperojn subfosi Lian aŭtoritaton kaj Lin elpostenigi de Sia Dio-donita pozicio. Nun, tuj post Lia triumfa liberigo, trafis ilin tria frapo tiel konsterna kiel tiuj antaŭintaj ĝin kaj apenaŭ malpli spektakla. Tiu sama desupra potenco, kiu ebligis al ‘Abdu’l-Bahá nemakulite konservi la Die al Li aljuĝitajn rajtojn, establi la Kredon de Sia Patro en Nordameriko, kaj triumfi super Sia reĝa subprem- anto, ankaŭ ebligis al Li – dum precize tiu jaro, kiu vidis la falon de sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd, kaj ene de nur kelkaj monatoj post la historia dekreto, kiu Lin liberigis – unu el la plej rimarkindaj atingoj de Sia misio: la transigon de la korpa postrestaĵo de la Báb de ties kaŝloko en Teherano al monto Karmelo.

Li mem pli ol unufoje atestis, ke la sekura translokigo de ĉi tiu postrestaĵo, la konstruado de deca maŭzoleo por ĝi, kaj ties fina entombigo en ĝia konstanta ripozejo per Siaj propraj manoj estis unu el la tri ĉefaj celoj, kiujn atingi Li konsideris Sian plej gravan devon ekde kiam komenciĝis Lia misio.

Ĉi tiu faro efektive meritas rangi kiel unu el la elstaraj eventoj de la unua bahaa jarcento. Kiel ni vidis en antaŭa ĉapitro, estis la mutilitaj korpoj de la Báb kaj Lia kunmartiro, Mírzá Muḥammad-‘Alí, en la mezo de la dua nokto post ilia ekzekuto per la pia interveno de Ḥájí Sulaymán Khán forportitaj de la rando de la urba ĉirkaŭfosaĵo, kien ili estis ĵetitaj, al silkofabriko, kiun posedis unu el la kredantoj de Mílán, estis la sekvan tagon metitaj en lignan ĉerkon kaj de tie portitaj al sekura loko. Poste, laŭ instrukcioj de Bahá’u’lláh, estis ili trans- portitaj al Teherano kaj lokitaj en la sanktejo de Imám-Zádih Ḥasan. Pli poste estis ili translokitaj al la loĝejo de Ḥájí Sulaymán Khán mem en la tiuurba kvartalo Sar-Chashmih kaj de ties domo al la sanktejo de Imám-Zádih Ma‘ṣúm, kie ili restis kaŝitaj ĝis la jaro 1284 p.h. (1867–1868) kiam Tabelo revelaciita de Bahá’u’lláh en Adrianopolo donis instrukcion al Mullá ‘Alí-Akbar-i-Sháhmírzádí kaj Jamál-i-Burújirdí senprokraste transloki ilin al iu alia ejo, instrukcio kiu pro la posta rekonstruado de tiu sanktejo pruviĝis esti providenca.

Ne povante trovi taŭgan lokon en la antaŭurbo Sháh ‘Abdu’l- ‘Aẓím, daŭre serĉis Mullá ‘Alí-Akbar kaj lia kunulo ejon ĝis kiam, sur la strato al Chashmih-‘Alí, ili renkontis la forlasitan kaj kadukan Masjid-i-Mashá’u’lláh-on, kie ili post noktiĝo deponis, ene de unu de ĝiaj muroj, sian valoregan ŝarĝon – esti unue envolvintaj la korpajn postrestaĵojn en silkan tukon tiucele alportitan de ili. Trovinte la sekvan tagon je sia konsterniĝo ke la kaŝejo estis malkovrita, ili sekrete portis la ĉerkon tra la pordo de la ĉefurbo rekte al la domo de Mírzá Ḥasan-i-Vazír, kredanto kaj bofilo de Ḥájí Mírzá Siyyid ‘Alíy-i-Tafríshí, la Majdu’l-Ashráf, kie ĝi restis ne malpli ol dek kvar monatojn. Kiam la longe kaŝita sekreto de ĝia kieesto sciiĝis al la kredantoj, komencis ili viziti la domon tiel multnombre ke Mullá ‘Alí-Akbar devis skribi al Bahá’u’lláh kaj peti instrukcion en tiu afero. Ḥájí Sháh Muḥammad-i-Manshádí, kromnomita Amínu’l-Bayán, estis sekve komisiita ricevi de li la Konfidaĵon kaj petita gardi plejeblan sekretecon rilate al ĝia deponejo.

Ḥájí Sháh Muḥammad entombigis la ĉerkon, helpita de alia kredanto, sub la planko plej interne de la sanktejo de Imám-Zádih Zayd, kie ĝi troviĝis nerimarkita ĝis kiam Mírzá Asadu’lláh-i- Iṣfahání estis informita pri ĝia ekzakta loko pere de mapo sendita al li de Bahá’u’lláh.

Instrukciita de Bahá’u’lláh kaŝi ĝin aliloke, li unue translokis la postrestaĵojn al sia propra domo en Teherano, post kio ili estis deponitaj en kelkaj aliaj lokoj kiel la domo de Ḥusayn-‘Alíy-i-Iṣfáhání kaj tiu de Muḥammad-Karím-i-‘Aṭṭár, kie ili restis kaŝitaj ĝis la jaro 1316 p.h.

(1899) kiam, sekve de instrukcioj donitaj de ‘Abdu’l-Bahá, tiu sama Mírzá Asadu’lláh kune kun kelkaj aliaj kredantoj transportis ilin tra Esfahano, Kermanŝaho, Bagdado kaj Damasko al Bejruto kaj de tie ŝipe al Akko, alvenantaj je sia celloko la 19an de la monato ramadano 1316 p.h. (la 31an de januaro 1899), kvindek lunajn jarojn post la ekzekuto de la Báb en Tabrizo. En la sama jaro, en kiu ĉi tiu valorega Konfidaĵo atingis la mar- bordojn de la Sankta Lando kaj estis liverita al la manoj de ‘Abdu’l- Bahá, veturis Li – akompanata de d-ro Ibráhím Khayru’lláh, kiun Li jam estis honorinta per la titoloj »Petro de Bahá«, la »Dua Kolumbo« kaj la »Konkeranto de Ameriko« – al la antaŭ nelonge aĉetita tereno sur monto Karmelo, benita kaj elektita de Bahá’u’lláh, kaj tie metis kun Siaj propraj manoj la fundamento- ŝtonon de tiu maŭzoleo, kies konstruadon Li komencis kelkajn monatojn poste.

Ĉirkaŭ la sama tempo estis, je la instigo de ‘Abdu’l-Bahá, kompletigita kaj ekspedita al Ĥajfo marmora sarkofago, amdonaco de la bahaanoj de Ranguno, destinita enteni la korpon de la Báb. Ne necesas longe paroli pri la multoblaj problemoj kaj zorgoj, kiuj dum preskaŭ jardeko daŭre plagis ‘Abdu’l-Bahá-on ĝis tiu venka horo kiam Li povis fine kompletigi tiun historian taskon konfiditan al Li de Sia Patro. La riskoj kaj danĝeroj, kiujn devis alfronti Bahá’u’lláh kaj poste Lia Filo en Siaj duonjarcentaj klopodoj certigi la protektadon de tiuj korpaj restaĵoj, estis nur preludo de la gravaj danĝeroj, kiujn en posta periodo la Centro de la Interligo mem devis alfronti dum la konstruado de la maŭzoleo destinita ilin enteni, kaj efektive ĝis la horo de Lia fina liberiĝo el Sia enprizonigo.

La longdaŭraj intertraktadoj kun la ruza kaj profitema posed- anto de la konstrutereno por la sankta maŭzoleo, kiu, sub la influo de la rompantoj de la Interligo, dum longa tempo rifuzis vendi; la ege tro alta prezo komence postulita por malfermi la vojon alire al la ejo, kiu nemalhaveblis por la konstruado; la senfinaj obĵetoj de oficialuloj, alt- kaj malaltrangaj, kies facile vekitajn suspektojn necesis kvietigi per ripetaj klarigoj kaj certigoj de ‘Abdu’l-Bahá mem; la danĝera situacio kreita per la monstraj akuzoj de Mírzá Muḥammad-‘Alí kaj ties kunuloj rilate al la karaktero kaj celo de tiu konstruaĵo; la prokrastoj kaj komplikaĵoj, kiujn kaŭzis la longdaŭra kaj devigita foresto de ‘Abdu’l-Bahá el Ĥajfo kaj sekve Lia maleblo persone kontroli tiun grandan de Li iniciatitan entrepenon – ĉio ĉi apartenis al la ĉefaj malhelpoj kiujn je tiel decida periodo en Sia misio devis Li alfronti kaj superi antaŭ ol povis Li komplete efektivigi la Planon skize komunikitan al Li de Bahá’u’lláh okaze de unu Ties vizitoj de monto Karmelo.

»Ĉiun ŝtonon de tiu konstruaĵo, ĉiun ŝtonon de la vojo alire al ĝi«, multfoje oni Lin aŭdis diri, »kun senfinaj larmoj kaj je treegaj kostoj mi prenis kaj metis al ĝia loko.«

Laŭ vidatestanto iam Li rimarkis: »Iun nokton tiome min premis la zorgoj, ke mi ne havis alian rimedon ol re- kaj refoje deklami kaj ripetadi preĝon de la Báb, kiun mi havis en mia posedo; tiu recitado multe trankviligis min. La sekvan matenon la posedanto de la tereno mem venis al mi, ekskuzis sin kaj min petis aĉeti lian grundon.« Fine, en ĝuste tiu jaro en kiu perdis sian tronon Lia reĝa oponanto kaj kiam okazis en Ĉikago la unua usona bahaa konvento por krei konstantan nacian organizaĵon por la konstruado de la Mashriqu’l-Adhkár, sukcese finis ‘Abdu’l-Bahá Sian entreprenon spite al la senĉesaj maĥinacioj de kaj enaj kaj eksteraj malamikoj.

La 28an de la monato safaro 1327 p.h. (1909), la tago de la unua Naw-Rúz, kiun Li festis post Sia liberigo el la enfermiteco, ‘Abdu’l-Bahá kun granda peno transportigis la marmoran sarkofagon al la kripto preparita por ĝi, kaj vespere, sub la lumo de unu sola lampo, propramane Li metis en ĝin – en la ĉeesto de kredantoj el kaj la Oriento kaj la Okcidento kaj sub cirkonstancoj samtempe solenaj kaj emociigaj – la lignan ĉerkon entenanta la sanktajn kadavrojn de la Báb kaj Ties kunulo.

Kiam ĉio estis finita kaj la materia postrestaĵo de la Martiroprofeto el Ŝirazo estis finfine sekure deponita en sia eterna ripozejo sine de la sankta monto de Dio, kliniĝis ‘Abdu’l-Bahá, Kiu estis flankenmetinta Sian turbanon, forpreninta Siajn ŝuojn kaj la mantelon, super la ankoraŭ malfermita sarkofago – kun Lia arĝenta hararo flirtanta ĉirkaŭ Lia kapo kaj Lia vizaĝo transfigur- iĝinta kaj lumanta –, metis Sian frunton sur la randon de la ligna ĉerko kaj laŭte ĝemanta tiel intense ploris ke ĉiuj ĉeestantoj ploris kun Li. Tiunokte Li ne povis dormi – tiel Lin superis la emocioj. »Tio ĉi estas la plej ĝojigaj novaĵoj«, skribis Li poste en Tabelo anoncanta al Sia adeptaro la novaĵon de ĉi tiu glora venko, »ke la sankta, la luma korpo de la Báb, ...

dum sesdek jaroj transigita de loko al loko pro la trudiĝo de la malamiko kaj pro timo de la malbonvolemuloj kaj dum tiu tempo trovinta nek ripozon nek trankvilon, pere de la kompato de la Beleco Abhá estas ceremonie deponita dum la tago de Naw-Rúz en la sankta sepultejo ene de la Sanktejo sur monto Karmelo...

Pro stranga koincido tiun saman Naw-Rúz-tagon alvenis el Ĉikago telegramo anoncanta ke la kredantoj el ĉiuj usonaj centroj estis elektintaj kaj sendis al tiu urbo delegitojn ... kaj definitve decidis pri la loko kaj konstruado de la Mashriqu’l-Adhkár.« Kun la translokigo de la korpa restaĵo de la Báb, Kies veno markas la revenon de la Profeto Elija, al la monto Karmelo kaj ĝia entombigo en tiu sankta monto, nemalproksime de la kaverno de tiu Profeto mem, fine efektiviĝis la Plano tiel glore antaŭvidita de Bahá’u’lláh fine de Sia vivo, kaj estis kronita per eterna sukceso la penega laboro asociita kun la fruaj kaj tumultaj jaroj de la oficado de la nomumita Centro de Ties Interligo. Tiel estis daŭre establita sur tiu monto – jam de nememorebla tempo konsiderata kiel sankta – fokusa centro de Dia iluminado kaj potenco, deponejo por la polvo mem, kiu, kiel asertis ‘Abdu’l-Bahá, inspiris Lin, ejo ranganta, tra la tuta bahaa mondo, laŭ sankteco nur post la Sepultejo de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio mem. Konstruaĵo samtempe masiva, simpla kaj impona; nestiĝanta en la koro de Karmelo, la »Vitejo de Dio«; okcidente flankata de la Kaverno de Elija kaj oriente de la montetoj de Galileo; malantaŭ si la ebenaĵon de Ŝaron kaj vidalvide de la arĝenta urbo Akko, kaj preter ĝi la Plej Sankta Tombo, la Koro kaj Kiblo de la bahaa mondo; ombranta super la kolonio de la germanaj Templanoj, kiuj, anticipante la »venon de la Sinjoro«, estis forlasintaj siajn hejmojn kaj setlintaj piede de tiu monto ĝuste en la jaro kiam Bahá’u’lláh en Bagdado Sin deklaris (1863) – tiu maŭzoleo de la Báb estis nun per heroa penado kaj nehaltigebla fortostreĉo establita kiel »la Punkto ĉirkaŭ kiu adore cirkulas la Ĉielularo«. Ke estis ĝia destino kun la pasado de la jaroj akiri famon kaj gloron konforme kun la alta celo instiginta ĝian fondon, tion jam montris eventoj kiel la pligrandigo de la konstruaĵo mem, la beligo de ĝia ĉirkaŭaĵo, la akiro de vastaj terenoj ĉirkaŭ ĝi, kaj la proksimeco de la tombolokoj de la edzino, la filo kaj la filino de Bahá’u’lláh mem. Nek ĉesos ĝi manifesti la latentajn ivojn, per kiuj ĝin dotis tiu sama neŝanĝebla intenco, kiam pasos la jaroj kaj iom post iom establiĝos la institucioj ĉirkaŭontaj la Tutmondan Administran Centron de la estonta Bahaa Konfederacio.

Tiu ĉi Dia institucio nerezisteble floros kaj etendiĝos, kiel ajn furiozos la malamikeco de ĝiaj estontaj oponantoj, ĝis kiam evidentiĝos ĝia plena grandiozeco antaŭ la okuloj de la tuta homaro. »Rapidu, ho Karmelo!«

skribis Bahá’u’lláh signifoplene alparol- anta la sanktan monton, »ĉar, ho, la lumo de la Vizaĝo de Dio ... direktiĝis al vi... Ĝoju, ĉar Dio, en ĉi tiu Tago, establis Sian tronon sur vi, faris vin la aŭrorejo de Siaj signoj kaj la tagiĝejo de la evidentoj de Sia Revelacio. Bonas al tiu, kiu cirkulas ĉirkaŭ vi, kiu proklamas la revelacion de via gloro, kaj pludiras tion, kion la graco de la Sinjoro via Dio verŝis super vi.« Krome revelaciis Li en tiu sama Tabelo: »Elvoku al Ciono, ho Karmelo!, kaj anoncu la ĝojigajn novaĵojn: Li, kiu estis kaŝita de mortaj okuloj, estas veninta! Lia ĉionkonkeranta suvereneco manifestiĝis, Lia ĉionampleksanta grandiozeco riveliĝis. Gardu vin, ke ne hezitas aŭ haltas vi. Elvenu

19. La vojaĝoj de 'Abdu'l-Bahá tra Eŭropo kaj Ameriko SEGPB19

Add range:

kaj ĉirkaŭpaŝu la urbon de Dio, kiu descendis el la Ĉielo, la ĉiela Kaabo ĉirkaŭ kiu cirkulis en adorado la favoritoj de Dio, la purkoraj, kaj la aro de la plej altaj anĝeloj.«

19. La vojaĝoj de ‘Abdu’l-Bahá tra Eŭropo kaj Ameriko La establiĝo de la Kredo de Bahá’u’lláh en la okcidenta hemisfero – la plej elstara atingo eterne ligota kun la misio de ‘Abdu’l-Bahá – ekmovis, kiel konstatita sur la antaŭaj paĝoj, tiel enormajn fortojn kaj havis tiel multampleksajn rezultojn, ke adekvatis la aktiva kaj persona partopreno de la Centro de la Interligo mem en la epokfaraj agadoj, kiujn aŭdace iniciatis kaj vigle antaŭenigis Liaj okcidentaj disĉiploj pere de la antaŭenpelanta potenco de tiu Interligo.

Nun estis providence solvita la krizo, kiun estigis la blindeco kaj perverseco de la interligorompantoj kaj kiu dum kelkaj jaroj tiel tragike malhelpis la efektivigon de la planoj de ‘Abdu’l-Bahá. Nesuperebla baro estis subite formovita desur Lia vojo, Liaj katenoj estis forskuitaj kaj la venĝa kolerego de Dio forprenis la ĉenojn de Lia nuko kaj lokis ilin sur tiu de ‘Abdu’l-Ḥamíd, Lia reĝa oponanto trompita de Lia plej malcedema malamiko.

Krome estis, sub grandegaj malfacilaĵoj, la sankta korpa postrestaĵo de la Báb, konfidita al Liaj manoj de Lia forpasinta Patro, translokita de sia kaŝejo en fora Teherano al la Sankta Lando kaj ceremonie kaj respektege de Li lokita sine de monto Karmelo. Tiutempe la sano de ‘Abdu’l-Bahá estis ege lezita. Li suferis je kelkaj malsanoj kaŭzitaj de la mizeroj kaj stresoj de tragika vivo pasigita preskaŭ komplete en ekzilo kaj mallibereco. Li troviĝis sojle de Sia sepdekjariĝo. Tamen, apenaŭ estis Li liberigita de Sia kvardekjara enprizonigo, apenaŭ estis Li metinta la korpon de la Báb en ĝian sekuran kaj konstantan ripozlokon kaj liberis Lia menso de la gravaj zorgoj ligitaj kun la prizorgado de tiu netakseble valora Konfidaĵo, leviĝis Li kun eksterordinara kuraĝo, fido kaj decidemo por vespere de Sia vivo konsekri la restintan Sian forton serve al tiaj heroaj klopodoj, kiaj estas sen paralelo en la kroniko de la unua bahaa jarcento.

Se ĝuste ni taksas ĝian historian gravecon, efektive markas Lia trijara vojaĝado – unue al Egiptio, poste al Eŭropo kaj fine al Ameriko – plej signifan turnopunkton en la historio de la jarcento.

Unuafoje ekde la inaŭguro de la Kredo antaŭ sesdek ses jaroj forskuis ĝia Estro kaj supera Reprezentanto la katenojn, kiuj tiel grave limigis ĝian liberecon tra la tutaj misioj de kaj la Báb kaj Bahá’u’lláh. Malgraŭ ke ankoraŭ diversaj subpremadoj limigis la agadojn de la plejmulto de ĝiaj adeptoj en ĝia naskiĝa lando, ricevis ĝia rekonita Gvidanto nun agoliberon, kiun, krom dum nelonga tempo dum la milito de 1914–18, Li ĝuos ĝis la fino de Sia vivo kaj kiun de tiam neniam malhavis ĝiaj institucioj en ĝia monda centro.

Tiel gravega ŝanĝiĝo en la sorto de la Kredo estis la signalo por tia eksplodo de agadoj fare de Li, ke tio admire kaj rave mirigis Lian adeptaron en la Oriento kaj la Okcidento kaj havis neforviŝ- eblan influon je la plua itinero de la estonta bahaa historio. Leviĝis Li – Kiu laŭ Siaj propraj vortoj kiel junulo eniris prizonon kaj ĝin forlasis kiel maljunulo, Kiu neniam dum Sia vivo staris antaŭ publika aŭskultantaro, ne frekventis lernejon, neniam moviĝis en okcidentaj rondoj, kaj por Kiu la okcidentaj kutimoj kaj lingvoj estis fremdaj – por en iuj el la unuarangaj ĉefurboj de Eŭropo kaj en la gravaj urboj de la nordamerika kontinento ne nur de predikseĝo kaj scenejo proklami la specifajn verojn de la Kredo de Sia Patro, sed por ankaŭ elmontri la Dian devenon de la Profetoj venintaj antaŭ Tiu kaj klarigi kio ligas ilin kun tiu Kredo.

Nereteneble decidinta fari ĉi tiu penan vojaĝon – kiujn ajn fortojn tio kostu al Li, kiel ajn riska tio estu por Lia vivo – Li je iu septembra posttagmezo de la jaro 1910, la jaro post la defalo de sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd kaj la oficiala enterigo de la Báb sur monto Karmelo, kviete kaj tute sen antaŭa averto velis al Egiptio, pasigis proksimume monaton en Port Said kaj tie enŝipiĝis kun la intenco pluiri al Eŭropo. Sed devis Li konstati ke la kondiĉo de Lia sano necesigis, ke Li albordiĝu en Aleksandrio kaj prokrastu Sian vojaĝon. Ekloĝinta en Ramleh, antaŭurbo de Aleksandrio, kaj poste vizitinta Zaytún-on kaj Kairon, Li la 11an de aŭgusto de la sekva jaro velis kune kun kvar akompanantoj sur la S. S. Corsica al Marsejlo, kaj daŭrigis, post nelonga halto en Thonon-les-Bains, al Londono, kie Li alvenis la 4an de septembro 1911.

Post proksimume unumonata vizito tie Li iris al Parizo, kie Li restis dum naŭ semajnoj, revenante al Egiptio en decembro 1911. Denove ekloĝinta en Ramleh, kie Li pasigis la vintron, Li la 25an de marto 1912 sur la vaporŝipo Cedric ekis al Sia dua vojaĝo okcidenten, tra Napolo rekte al Novjorko, kie Li alvenis la 11an de aprilo. Post ok monatojn longa turneo, kiu venigis Lin de marbordo al marbordo kaj dum kiu Li vizitis Vaŝingtonon, Ĉikagon, Klevlandon, Pitsburg- on, Montclair-on, Bostonon, Worcester-on, Broklinon, Fanwood- on, Milford-on, Filadelfion, West Englewood-on, Jersey City-on, Kembriĝon, Medford-on, Morristown-on, Dublin-on, Green Acre- on, Montrealon, Malden-on, Bufalon, Kenosha-on, Mineapolon, St. Paul-on, Omahon, Lincoln-on, Denveron, Glenwood Springs-on, Sallagan Urbon, San-Franciskon, Oakland-on, Palo Alton, Berklion, Pasadena-on, Los-Anĝeleson, Sakramenton, Cincinnati-on kaj Baltimoron, Li la 5an de decembro sur la S. S. Celtic ŝipiris de Novjorko al Liverpolo kaj alveninta tie trajnis al Londono. Pli poste Li vizitis Oksfordon, Edinburgon kaj Bristolon, de tie revenis al Londono kaj pluiris al Parizo la 21an de januaro 1913. La 30an de marto Li vojaĝis al Stutgarto kaj de tie la 9an de aprilo plu al Budapeŝto, naŭ tagojn poste vizitis Vienon, revenis al Stutgarto la 25an de aprilo kaj la 1an de majo al Parizo, kie Li restis ĝis la 12a de junio, ŝipirante la sekvan tagon sur la S.

S. Himalaya de Marsejlo al Egiptio, kvar tagojn poste alvenis en Port Said, de kie, post mallongaj vizitoj al Ismá‘ílíyyih kaj Abúqír kaj pli longa restado en Ramleh, Li revenis al Ĥajfo, finante Siajn historiajn vojaĝojn la 5an de decembro 1913. Estis dum ĉi tiuj epokfaraj vojaĝoj kaj antaŭ grandaj kaj reprezentaj aŭskultantaroj, foje superantaj pli ol mil homojn, ke ‘Abdu’l-Bahá brile simple, konvinke kaj emfaze kaj unuafoje dum Sia misio eksplikis tiujn bazajn kaj distingajn principojn de la Kredo de Sia Patro, kiuj kune kun la leĝoj kaj preceptoj revelaciitaj en la Kitáb-i-Aqdas konsistigas la fundamenton de la plej juna Revelacio de Dio por la homaro.

La sendependa serĉado de la vero, nelimigita per superstiĉoj aŭ tradicioj; la unueco de la tuta homaro, la pivota principo kaj fundamenta doktrino de la Kredo; la baza unueco de ĉiuj religioj; la kondamno de ĉiaj formoj de antaŭjuĝoj, ĉu religiaj, rasaj, klasaj aŭ naciaj; la harmonio, kiu devas ekzisti inter religio kaj scienco; la egaleco de viroj kaj virinoj, la du flugiloj per kiuj kapablas ascendi la birdo homaro; la enkonduko de deviga lernejofrekventado; la adopto de universala helpa lingvo; la abolo de la ekstremoj de riĉeco kaj povreco; la starigo de monda tribunalo por arbitracii disputojn inter nacioj; la levado de laboro farita en la spirito de servado al la rango de Diservado; la glorado de justeco kiel la reganta principo de la homa socio, kaj de la religio kiel la bastiono por la protektado de ĉiuj popoloj kaj landoj; kaj la establo de daŭra kaj universala paco kiel la supera celo de la tuta homaro – ĉi tiuj elstaras kiel la esencaj elementoj de tiu Dia politiko, kiun dum ĉi tiuj misiaj vojaĝoj Li proklamis al gvidantoj de la publika pensado kaj ankaŭ al la ĝeneralaj amasoj. Al la demonstrado de ĉi tiuj vivigaj veroj de la Kredo de Bahá’u’lláh, kiujn Li karakterizis kiel la »spirito de la epoko«, Li aldonis gravajn kaj ripetajn avertojn pri baldaŭ okazonta konflagracio, kiu, se la ŝtatestroj de la mondo ne ĝin preventus, incendius la tutan eŭropan kontinenton.

Krome Li dum ĉi tiuj vojaĝoj antaŭdiris la radikalajn ŝanĝojn okazontajn sur tiu kontinento, komprenigis ke neeviteble ekus malcentralizo de la politika potenco, aludis al la tumultoj trafontaj Turkion, anticipis la persekutadon de la judoj sur la eŭropa kontinento, kaj kategorie asertis ke la »standardo de la unueco de la homaro estos hisata, ke la tabernaklo de universala paco estos starigata kaj ke la mondo fariĝos alia mondo«. Dum ĉi tiuj vojaĝoj ‘Abdu’l-Bahá montris viglecon, kuraĝon, celkonscion kaj sindediĉon al la tasko, kiun atingi Li decidis por Si, kiuj ekscitis la ravon kaj admiron de tiuj, kiuj havis la privilegion observi de proksime Lian ĉiutagan agadon.

Indiferenta pri la vidindaĵoj kaj kuriozaĵoj, kiuj kutime altiras la atenton de vojaĝantoj kaj kiujn viziti ofte Lia akompanantaro por Li deziris; same senatenta pri Sia komforto kaj Sia sano; foruzanta tutan Sian energion tagon post tago de tagiĝo ĝis malfrua nokto; konstante rifuzanta akcepti iujn donacojn aŭ kontribuojn al Siaj vojaĝelspezoj; nepre zorganta por la malsanaj, malĝojaj kaj subpremataj; senkompromisa en Sia defendado de la etnaj kaj klasaj senprivilegiuloj; malavara kiel la pluvo en Sia emo donaci al la malriĉuloj; ignoranta la atakojn lanĉitajn kontraŭ Li de atentaj kaj fanatikaj reprezentantoj de ortodoksismo kaj sektismo; mirige aperta kaj sincera en Sia elmontrado, desur scenejo kaj predik- seĝo, de la profeta Misio de Jesuo Kristo al la judoj, de la Dia deveno de la Islamo en preĝejoj kaj sinagogoj, aŭ de la vero de Dia Revelacio kaj la bezono de religio al materiistoj, ateistoj aŭ agnostikuloj; senambigua en Sia ĉiama glorado de Bahá’u’lláh ankaŭ ene de la sanktejoj de diversaj sektoj kaj konfesioj; insista en Sia plurfoja rifuzo ion akiri per flati al gravuloj aŭ riĉuloj en kaj Anglio kaj Usono; kaj laste, sed ne malpli grave, senkompara en Sia spontaneeco, Sia sincereco kaj la varmo de Sia kunsento kaj ama bonkoreco elmontritaj same al amikoj kaj nekonatoj, kredantoj kaj nekredantoj, riĉuloj kaj povruloj, alt- kaj malaltranguloj, kiujn Li renkontis, ĉu intime aŭ hazarde, ĉu surŝipe aŭ promenanta sur- strate, en parkoj aŭ sur publikaj placoj, ĉe akceptoj aŭ bankedoj, en ladkvartaloj aŭ palacdomoj, dum kunvenoj de Siaj adeptoj aŭ de kleruloj – Li, la enkorpiĝo de ĉiu bahaa virto kaj idealo, dum tri plenplenaj jaroj proklamis, al mondo sinkinta en materialismon kaj troviĝanta jam sub la ombro de milito, la resanigajn, la Diodonitajn verojn sanktajn al la Revelacio de Sia Patro.

Dum Siaj kelkaj vizitoj de Egiptio Li pli ol unufoje havis interparolon kun la kedivo, Abbás Ḥilmí Páshá II, estis konigita al lordo Kitchener, renkontis la muftion, Shaykh Muḥammad Bakhít, kaj ankaŭ la imamon de la kedivo, Shaykh Muḥammad Rashíd, kaj krome kelkajn ulemojn, paŝaojn, persajn eminentulojn, membrojn de la turka parlamento, redaktorojn de gvidaj ĵurnaloj en Kairo kaj Aleksandrio, kaj aliajn gvidantojn kaj reprezentantojn de bonkon- ataj religiaj kaj sekularaj institucioj.

Dum restadis Li en Anglio fariĝis la domo disponigita al Li en Cadogan Gardens vera Mekko por ĉiaspecaj homoj svarme vizit- antaj la Kaptiton de Akko, Kiu elektis ilian grandan urbon kiel la unuan scenejon de Siaj aktivecoj en la Okcidento. La sindediĉa gastigantino de Li dum Lia en Londono pasigita tempo atestis: »Ho, ĉi tiuj pilgrimantoj, ĉi tiuj gastoj, ĉi tiuj vizitantoj! Kiam ni rememoras tiujn tagojn pleniĝas niaj oreloj per la sono de iliaj paŝoj – kiel ili venis el ĉiu lando de la mondo. Ĉiutaga, tuttaga, konstanta torento, senfina procesio! Pastroj kaj misiistoj, orientaj kleruloj kaj studentoj de okultismo, praktikuloj kaj mistikuloj, anglikanoj, katolikoj kaj nekonformistoj, teozofoj kaj hinduoj, anoj de Kristana Scienco kaj medicinaj doktoroj, islamanoj, budhanoj kaj zoroastrismanoj.

Ankaŭ tien venis: politikistoj, anoj de la Savarmeo kaj aliaj laborantaj por la homa bono, sufragetoj, ĵurnalistoj, verkistoj, poetoj kaj sanigantoj, tajloroj kaj elegantaj damoj, artistoj kaj metiistoj, malriĉaj senlaboruloj kaj prosperaj negocistoj, homoj el la teatra kaj muzika mondo – ili ĉiuj venis; kaj neniu estis tro mizera aŭ tro grava por ricevi la simpatian atenton de ĉi tiu sankta Mesaĝisto, Kiu konstante donis Sian vivon por la bono de aliaj.«

La unua publika apero de ‘Abdu’l-Bahá antaŭ okcidenta aŭskul- tantaro okazis la 10an de septembro 1911 kiam signifoplene Li parolis de la predikseĝo en pli ol plena kristana kirko, la City Temple. Enkondukita de la pastoro, la reverendo R. J. Campbell, Li en simpla kaj emociiga lingvaĵo vibravoĉe proklamis la unuecon de Dio, asertis la fundamentan unuecon de la religio kaj anoncis ke alvenis la horo de la unueco de la homaro, de ĉiuj etnoj, religioj kaj klasoj. La 17an de septembro je alia okazo Li laŭ la peto de la respektinda arkidiakono Wilberforce post la vespera diservo alparolis la preĝejan komunumon de St.

John the Divine en Westminster, elektante kiel Sian temon la transcendan grandecon de Dio kiel ĝin konfirmas kaj eksplikas Bahá’u’lláh en la Kitáb-i- Íqán. »La arkidiakono«, skribis tiutempulo pri tiu evento, »por sia gasto lokis la episkopan seĝon sur la predikejaj ŝtupoj kaj, starante apud Li, legis mem la tradukon de la parolado de ‘Abdu’l-Bahá. La preĝejanaro profunde emociiĝis kaj, sekvante la ekzemplon de la arkidiakono, genuiĝis por ricevi la benon de la Servanto de Dio, Kiu staris kun etenditaj brakoj kiam Lia grandioza voĉo dum Lia potenca alparolo soris kaj sobis tra la silento.« Laŭ ties invito Li matenmanĝis kun la ĉefurbestro de Londono en Mansion House, prelegis je la eksplicita peto de ties prezidanto antaŭ la teozofia societo en ties sidejo kaj ankaŭ ĉe renkontiĝo de la Higher Thought (Alta Pensado) centro en Londono, estis de delegacio de la Brahmo Samaj societo invitita fari prelegon sub ties aŭspicio, vizitis laŭ invito de la islama komunumo de Granda Britio la moskeon en Woking kaj tie prelegis pri monda unueco, kaj gastigis Lin persaj princoj, nobeloj, eksministroj kaj membroj de la persa legacio en Londono. Li gastis en la hejmo de d-ro T. K. Cheyne en Oksfordo kaj en Manĉestro faris paroladon antaŭ »granda kaj profunde interesiĝanta aŭskultantaro« de altaj universitatuloj kunvenintaj en la tiuurba Machester College, kion prezidis d-ro Estlin Carpenter.

Ankaŭ parolis Li desur la predikseĝo de la Congregational Church en la East End de Londono responde al la peto de ĝia pastoro kaj antaŭ kunvenoj en Caxton Hall kaj Westminster, ĉilaste sub la prezido de Sir Thomas Berkeley. Kaj ĉeestis Li en Church House, Westminster, prezentadon de »Eager Heart«, teatraĵo pri la kristnaska mistero – la unua teatraĵo iam ajn spektita de Li kaj larmiganta Lin pro la viva prezentado de la vivo kaj suferoj de Jesuo Kristo. En la halo de la Passmore Edwards kvartalo je Tavistock placo Li parolis al aŭskultantaro de proksim- ume kvarcent sesdek tre miksdevenaj homoj prezidataj de profesoro Michael Sadler, parolis kun kelkaj laboristinoj de tiu kvartalo, kiuj feriis en Vanners, Byfleet, ĉirkaŭ dudek mejlojn ekster Londono, kaj faris tie duan viziton je kiu Li renkontis ĉiaspecajn homojn, kiuj speciale kolektiĝis por vidi Lin kaj inter kiuj troviĝis »la klerikoj de kelkaj konfesioj, lernejestro de privata knaba lernejo, parlamentano, doktoro, fama politika verkisto, la vicrektoro de universitato, kelkaj ĵurnalistoj, bonkonata poeto, kaj juĝisto el Londono«.

»Oni longe memoros pri Li«, skribis kronikisto de Lia vizito al Anglio priskribante tiun okazon, »kiel Li en orielo sidis en la posttagmeza suno, Lia brako ĉirkaŭ ege ĉifonita sed tre feliĉa knabeto, kiu venis por peti de ‘Abdu’l-Bahá sespenco- moneron por sia ŝparmonujo kaj por sia handikapita patrino, dum en la salono ĉirkaŭ Li kolektiĝis viroj kaj virinoj diskutantaj pri edukado, socialismo, la unua reforma leĝo, kaj pri kiel rilatas submarŝipoj kaj senkabla telegrafio al la nova epoko, kiun nun eniras la homaro.« Inter tiuj, kiuj vizitis Lin dum la neforgeseblaj tagoj pasigitaj de Li en Anglio kaj Skotlando estis la reverendo arkidiakono Wilberforce, la reverendo R. J. Campbell, la reverendo Rhonddha Williams, la reverendo Rowland Corbet, lordo Lamington, Sir Richard kaj Lady Stapley, Sir Michael Sadler, la Jalálu’d-Dawlih, filo de la Ẓillu’s-Sulṭán, Sir Ameer Ali, la maharaĝo de Jalawar, kiu antaŭ nelonge forpasis kaj ofte Lin vizitis kaj Liahonore faris luksan festenon kaj akcepton, la maharaĝo de Rajputana, la Ranee de Saravako, princino Karadja, baronino Barnekov, Lady Wemyss kaj ŝia fratino, Lady Glencomer, Lady Agnew, fraŭlino Constance Maud, profesoro E. G. Browne, profesoro Patrick Geddes, s-ro Albert Dawson, redaktoro de la Christian Commonwealth, s-ro David Graham Pole, s-ino Annie Besant, s-ino Pankhurst, kaj s-ro Stead, kiu havis longajn kaj seriozajn interparolojn kun Li.

Priskribante la impreson, kiun faris Li je tiuj, kiuj ricevis de Li la privilegion de privata aŭdienco, skribis Lia gastigantino: »Tre multnombraj estis la kandidatoj por tiel unika sperto – kiel unika ĝi estis, tion eksciis nur tiuj, kiuj efektive atingis la ĉeeston de la Mastro; ni povis nur parte diveni tion vidante ilian rigardon kiam ili elvenis el Lia ĉeesto, rigardo en kiu kvazaŭ kunfandiĝis miro, ravo kaj iuspeca kalma ĝojo.

Foje ni en ili rimarkis ian hezitemon reeniri la eksteran mondon, kvazaŭ ili provus konservi sian beatecon kaj eviti, ke la reveno de surteraj aferoj ĝin forprenu de ili.« Resumante la rezultojn de tiu neforgesebla vizito registris la supre menciita kronikisto: »Profunda impreso restis en la mensoj kaj memoroj de ĉiaspecaj viroj kaj virinoj. ... Ege aprezata estis la restado de ‘Abdu’l-Bahá en Londono, tre ege bedaŭrata Lia foriro. Postlasis Li multajn, multajn geamikojn. Lia amo ekbruligis amon. Lia koro malfermiĝis por la Okcidento kaj tiu patriarko el la Oriento trovis lokon en la koroj de la okcidentuloj. Liaj vortoj enhavis ion, kio efikis ne nur je tiuj, kiuj rekte ilin aŭskultis, sed je viroj kaj virinoj ĝenerale.« Liajn vizitojn de Parizo, kie dum iom da tempo Li okupis apartamenton en la Avenue de Camoëns, markis varma bonveno ne malpli rimarkinda ol kiel Lin akceptis Liaj geamikoj kaj adeptoj en Londono.

»Dum la vizito en Parizo«, skribis Lady Blomfield, tiu Lia sindediĉa angla gastigantino, kiu sekvis Lin al tiu urbo, »la ĉiutagaj okazaĵoj alprenis, kiel estis en Londono, la etoson de spiritaj eventoj. ... Laŭ Sia kutimo la Mastro ĉiumatene eksplikis la principojn de la instruoj de Bahá’u’lláh al tiuj, kiuj entuziasme kaj respektoplene kolektiĝis ĉirkaŭ Li, ĉu kleraj aŭ malkleraj. Ili estis de ĉiuj nacioj kaj kredoj, el la Oriento kaj la Okcidento, kaj inkludis teozofojn, agnostikulojn, materiistojn, spiritistojn, anojn de Kristana Scienco, sociajn reformantojn, hinduojn, sufianojn, islam- anojn, budhanojn, zoroastrismanojn kaj multajn aliajn.« Kaj plie: »Interparolon sekvis interparolo.

Venis eminentuloj de diversaj branĉoj de la kristana arbo, el kiuj iuj serioze deziris trovi novajn aspektojn de la Vero. ... Aliaj ŝtopis siajn orelojn por ne aŭdi kaj ne kompreni.«

Persaj princoj, nobeloj kaj eksministroj, inter ili la Ẓillu’s- Sulṭán, la persa ministro, la turka ambasadoro en Parizo, Rashíd Páshá, eksa valí de Bejruto, turkaj paŝaoj kaj eksministroj, kaj vicgrafo Arawaka, la japana ambasadoro ĉe la hispana korto, estis inter tiuj, kiuj havis la privilegion atingi Lian ĉeeston. Alparolis Li renkontiĝojn de esperantistoj kaj teozofoj, studentojn de la teologia fakultato kaj grandajn aŭskultantarojn ĉe l’Alliance Spiritualiste; en tre malriĉa kvartalo de la urbo Li laŭ la invito de la pastoro parolis en misia salono al la preĝejanaro, dum en multaj kunvenoj de Liaj adeptoj havis tiuj jam konantaj Liajn instruojn la privilegion aŭskulti de Liaj lipoj detalajn klarigojn de certaj aspektoj de la Kredo de Lia Patro.

En Stutgarto, kie Li restis nelonge sed neforgeseble kaj kien Li vojaĝis malgraŭ lezita sano por establi personan kontakton kun la membroj de la komunumo de Siaj entuziasmaj kaj tre amataj germanaj geamikoj, krom partopreni la renkontiĝojn de Siaj dediĉitaj adeptoj, abunde Li benis la membrojn de la junulgrupo kolektiĝinta en Esslingen kaj laŭ la invito de profesoro Christaller, prezidanto de la eŭropaj esperantistoj, faris paroladon ĉe granda renkontiĝo de esperantistoj en ties klubo. Li krome faris viziton al Bad Mergentheim en Virtembergo, kie kelkajn jarojn poste (1915) fare de unu el Liaj dankemaj disĉiploj monumento estis starigita memore al Lia vizito. »La humileco, amo kaj sindediĉo de la germanaj kredantoj«, skribis vidatestanto, »ĝojigis la koron de ‘Abdu’l-Bahá. Ili akceptis Liajn benojn kaj kuraĝigajn konsilajn vortojn en kompleta obeemo. ... Geamikoj venis de fore kaj de proksime por vidi la Mastron. Estis konstanta fluado de vizitantoj ĉe la hotelo Marquart. Tie ‘Abdu’l-Bahá bonvenigis ilin per tia amo kaj bonvolemo ke ili eklumis per ĝojo kaj feliĉo.«

En Vieno, kie Li restis malmultajn tagojn, ‘Abdu’l-Bahá faris paroladon ĉe renkontiĝo de teozofoj en tiu urbo, dum en Budapeŝto Li konsentis al intervjuo kun la prezidanto de la universitato, renkontis ĉe kelkaj okazoj la faman orientaliston profesoro Arminius Vambery, alparolis la teozofian societon, kaj vizitis Lin la prezidanto de la tuttjurkisma societo, reprezentantoj de la turkaj societoj, armeaj oficiroj, kelkaj parlamentanoj kaj deputitoj de la Junaj Turkoj gvidataj de profesoro Julius Germanus, kiu elkore bonvenigis Lin en la urbo. »Dum tiu tempo«, estas la skriba atesto de d-ro Rusztem Vambery, »Lia (tiu de ‘Abdu’l-Bahá) ĉambro en la hotelo Dunapalota fariĝis kvazaŭ Mekko por ĉiuj, kiujn la mistikismo de la Oriento kaj la saĝo de ĝia Mastro allogis en sian magian cirklon.

Inter Liaj vizitantoj estis grafo Albert Apponyi, prelato Alexander Giesswein, profesoro Ignatius Goldziher, la mondrenoma orientalisto, kaj profesoro Robert A. Nadler, la fama budapeŝta pentristo kaj gvidanto de la Hungara Teozofia Societo.« Estis tamen rezervita por la nordamerika kontinento atesti la plej mirigan manifestiĝon de la senlima vigleco elmontrita de ‘Abdu’l-Bahá dum ĉi tiuj vojaĝoj.

La rimarkinda progreso atingita de la organizita komunumo de Liaj adeptoj en Usono kaj Kanado, la evidenta akceptemo de la amerika publiko por Lia Mesaĝo, kaj ankaŭ Lia konscio de la alta destino atendanta la loĝantojn de tiu kontinento, plene pravigis la elspezadon de la tempo kaj energio, kiujn li dediĉis al ĉi tiu plej grava fazo de Siaj vojaĝoj. Tiu vizito – kiu ampleksis vojaĝon de pli ol kvin mil mejloj, kiu daŭris de aprilo ĝis decembro, kiu venigis Lin de la atlantika ĝis la pacifika marbordo kaj reen, el kiu rezultis tiom da paroladoj ke ili plenigas ne malpli ol tri volumojn – markis la kulminon de Liaj vojaĝoj kaj plene praviĝis per la tiel signofoplenaj rezultoj produktotaj, kiel bone Li konsciis, per tiuj Liaj fortostreĉoj. Al Siaj adeptoj kunvenintaj okaze de Lia unua renkontiĝo kun ili en Novjorko Li diris: »Ĉi tiu longa vojaĝo pruvos kiel granda estas Mia amo al vi. Estis multaj problemoj kaj sortobatoj, sed la penso renkontiĝi kun vi malaperigis kaj forgesigis ĉion tion.« La speco kaj maniero de tio farita de Li plene montris la gravecon, kiun havis por Li tiu vojaĝo: Ke Li propramane metis la fundamentan ŝtonon de la Mashriqu’l-Adhkár ĉe la bordo de Lago Miĉigano apud Ĉikago sur la lastatempe aĉetita tereno kaj en ĉeesto de bahaanoj reprezentantaj la Orienton kaj la Okcidenton; kiel post legado de la ĵus tradukita Tabelo de la Branĉo en ĝenerala asembleo de Siaj adeptoj en Novjorko, de tiam nomata la »Urbo de la Interligo«, emfaze Li asertis la implicojn de la Interligo establita de Bahá’u’lláh; la emociiga ceremonio en Inglewood, Kalifornio, okaze de Lia speciala pilgrimo al la tombo de Thornton Chase, la »unua usona kredanto«

– kaj efektive la unua en la okcidenta mondo, kiu konvertiĝis al la Kozo de Bahá’u’lláh; la de Li mem aranĝita simbola festeno por granda renkontiĝo de Liaj disĉiploj subĉiele kunvenintaj en verda naturo dum junia tago en West Englewood, Nov-Ĵerzejo; kiel en Green Acre, Majno, sur la bordo de la rivero Piscataqua, kie estis kunvenintaj multaj Liaj adeptoj, Li benis la Apertan Forumon, kiu poste evoluis al unu el la unuaj bahaaj someraj lernejoj de la okcidenta hemisfero kaj kiu rekoniĝis kiel unu el la plej fruaj bahaaj fondaĵoj establitaj sur la amerika kontinento; Lia parolado en Ĉikago al aŭskultantaro de kelkcent partoprenantoj ĉeestantaj la finan sesion de la novfondita bahaa Templo Unio; kaj, laste sed ne malpli grave, la modela Lia ago geedze unuigi du el Siaj adeptoj de malsama nacieco, unu blankulo kaj la alia nigrulo – ĉio tio devas rangi inter la elstaraĵoj asociitaj kun Lia vizito de la komunumo de la amerikaj kredantoj kaj destinita pavimi la vojon por la starigo de ilia centra adorejo, por fortikigi ilin kontraŭ la testoj baldaŭ eltenendaj, por cementi ilian unuecon, kaj por beni la ĝermadon de la Administra Sistemo baldaŭ de ili iniciatota kaj ĉampionota.

Ne malpli rimarkinda estis la publika agado de ‘Abdu’l-Bahá per tio ke dum Sia vojaĝo tra la kontinento Li renkontiĝis kun multege da homoj.

Plena raporto pri tiuj tre multfacetaj aktivecoj, kiuj plenigis Liajn tagojn dum ne malpli ol ok monatoj, transpaŝus tiun ĉi superrigardon. Sufiĉu diri, ke sole en Novjorko estis ne malpli ol kvindek kvin malsamaj lokoj kie Li faris publikajn paroladojn kaj formalajn vizitojn. Pacosocietoj, kristanaj kaj judaj komunumoj, altlernejoj kaj universitatoj, bonfaraj kaj karitataj organizaĵoj, membroj de etikaj sektoj, novpensaj centroj, metafizikaj grupoj, virinaj kluboj, sciencaj asocioj, renkontiĝoj de esperantistoj, teozofoj, mormonoj kaj agnostikuloj, institucioj por la avanco de nigruloj, reprezentantoj de la siria, la armena, la greka, la ĉina kaj japanaj komunumoj – ili ĉiuj konatiĝis kun Lia vigla personeco kaj havis la privilegion aŭdi de Liaj lipoj la mesaĝon de Lia Patro. Nek maltrafis la gazetaro en redakciaj komentoj kaj la publikigo de raportoj pri Liaj paroladoj aprezi la vastecon de Lia vizio aŭ la karakteron de Liaj alvokoj.

Lia aktiva partopreno en la packonferencoj ĉe Lago Mohonk; Liaj paroladoj ĉe grandaj renkontiĝoj en la universitatoj en Columbia, Howard kaj Novjorko; Lia partopreno en la kvara jara konferenco de la Nacia Asocio por la Avanco de Nigruloj; Lia sentima aserto de la vero de la profetaj Misioj de kaj Jesuo Kristo kaj Mohamedo en la Templo Emmanu-El, juda sinagogo en San- Francisko, kie kolektiĝis ne malpli ol du mil homoj; Lia ilumina prelego antaŭ aŭskultantaro de mil okcent studentoj kaj cent okdek docentoj kaj profesoroj ĉe la universitato Leland Stanford; Lia neforgesebla vizito de la Bowery misio en ladurba kvartalo de Novjorko; la brilega akcepto okazigita Liahonore en Vaŝingtono, kie multaj elstaraj personoj de la ĉefurba socia vivo prezentiĝis al Li – ĉi tiuj elstaras kiel la kulminoj de la neforgesebla Misio entreprenita de Li serve al la Kozo de Sia Patro.

Ministroj, ambas- adoroj, parlamentanoj, distingitaj rabenoj kaj ekleziuloj, kaj aliaj eminentuloj konatiĝis kun Li, inter ili estis personecoj kiel d-ro D. S. Jordan, prezidanto de la universitato Leland Stanford, profesoro Jackson de la universitato Columbia, profesoro Jack de la universi- tato Oxford, rabeno Stephen Wise el Novjorko, d-ro Martin A. Meyer, rabeno Joseph L. Levy, rabeno Abram Simon, Alexander Graham Bell, Rabindranath Tagore, la honora Franklin K.

Lane, s- ino William Jennings Bryan, Andrew Carnegie, la honora Franklin MacVeagh, usona ministro pri financoj, Lee McClung, s-ro Roose- velt, admiralo Wainwright, admiralo Peary, la brita, la nederlanda kaj la svisa ĉefdiplomatoj en Vaŝingtono, Yúsúf Ḍíyá Páshá, la turka ambasadoro en tiu urbo, Thomas Seaton, la honora William Sulzer kaj princo Muḥammad-‘Alí de Egiptio, la frato de la kedivo. »Kiam ‘Abdu’l-Bahá vizitis ĉi tiun landon unuafoje en 1912«, skribis komentisto de Lia vojaĝo tra Ameriko, »trovis Li grandan kaj simpatian aŭskultantaron preta persone saluti Lin kaj aŭdi de Liaj propraj lipoj Lian aman kaj spiritan mesaĝon. ... Preter la diritaj vortoj estis en Lia personeco io nerakontebla per kio profunde impresiĝis ĉiuj, kiuj havis kontakton kun Li. Lia alta frunto, la patriarka barbo, la okuloj, kiuj ŝajne estis rigardintaj preter tempo kaj spaco, la mola kaj tamen klara kaj penetra voĉo, la diafana humileco, la neelĉerpebla amo, sed antaŭ ĉio la sentebla potenco miksita kun mildeco donanta al Lia tuta estaĵo raran majestecon de spirita ekzalteco, io kio apartigis Lin sed ankaŭ proksimigis Lin al la plej humila animo – estis ĉio tio kaj multo pli neniam difinebla, kio postlasis ĉe Liaj multaj ... geamikoj neforviŝ- eblajn kaj nedireble valorajn memorojn.« Superrigardo, kiel ajn neadekvata, pri la diversaj kaj multegaj aktivecoj de ‘Abdu’l-Bahá dum Lia vojaĝo tra Eŭropo kaj Nordameriko ne povas ne mencii iujn el la strangaj incidentoj, kiuj ofte okazis dum la personaj kontaktoj kun Li.

La aŭdaca persistemo de iu nebridebla junulo, kiu, timante ke ne eblus al ‘Abdu’l-Bahá viziti la okcidentajn ŝtatojn kaj ne povante mem pagi la bileton de trajna vojaĝo al Novanglio, veturis la tutan vojon de Mineapolo al Majno kuŝanta sur la stangoj inter la trajnoradoj; la transformiĝo en la vivo de la filo de rura pastro en Anglio, kiu en sia mizero kaj povreco dum promeno laŭ la bordoj de Tamizo decidis meti finon al sia ekzistado, sed kiu, ekvidinte foton de ‘Abdu’l-Bahá en iu montrofenestro, enketis pri Li, rapidis al Lia loĝejo kaj tiel reviviĝis per Liaj kuraĝigaj kaj konsolaj vortoj ke li rezignis pri ĉiuj pensoj nuligi sian vivon; la eksterordinara travivaĵo de virino kies filineto rezulte de sonĝo, kiun ŝi havis, insistis pri tio ke Jesuo Kristo estus en la mondo kaj kiu, ekvidinte foton de ‘Abdu’l-Bahá elmetitan en la fenestro de revuobutiko, tuj identigis ĝin kiel tiun de la Jesuo Kristo en sia sonĝo – tio instigis ŝian patrinon, leginte ke ‘Abdu’l- Bahá troviĝis en Parizo, preni la sekvan ŝipon al Eŭropo kaj rapidi por renkonti Lin; la decido de la redaktoro de japana revuo interrompi sian vojaĝon al Tokio en Konstantinopolo kaj vojaĝi al Londono por »la ĝojo pasigi vesperon en Lia ĉeesto«; la emociiga sceno kiam ‘Abdu’l-Bahá, el la manoj de persa amiko antaŭ nelonge alveninta en Londono de Aŝgabato, ricevis kotonan tuketon enhavanta pecon da seka branriĉa pano kaj velkintan pomon – la oferto de malriĉa bahaa laboristo en tiu urbo –, malfaldis ĝin antaŭ Siaj kolektiĝintaj gastoj kaj, lasante Sian lunĉon netuŝita, pecigis tiun panon kaj, mem manĝante ĝin, dividis tiun kun la ĉeestantoj – ĉi tiuj estas nur kelkaj el amaso da okazaĵoj, kiuj rivele prilumas iujn personajn aspektojn de Liaj neforgeseblaj vojaĝoj.

Nek povas iam ajn forviŝiĝi el la memoro certaj scenoj disvolviĝintaj ĉirkaŭ tiu majesta kaj patriarka Personeco kiam Li vojaĝis tra la eŭropaj kaj nordamerikaj urboj. La rimarkinda inter- parolo ĉe kiu ‘Abdu’l-Bahá, ame metante Sian manon sur la kapo de arkidiakono Wilberforce, respondis ties multajn demandojn dum tiu distingita ekleziulo sur malalta seĝo sidis apud Li; la eĉ pli rimarkinda sceno kiam tiu sama arkidiakono en la kirko St.

John the Divine, post esti kun la tuta sia preĝejanaro genuinta por ricevi Lian benon, manenmane kun sia Gasto trapaŝis la kirkon voje al la sakristio dum la tuta staranta kunvenintaro kantis himnon; vidi Jalálu’d-Dawlih-on, sterniĝanta ĉe Liaj piedoj, ripete penti kaj petegi Lian pardonon por siaj pasintaj maljustaĵoj; la entuziasma akcepto de Li ĉe la universitato Leland Stanford, kie antaŭ la okuloj de preskaŭ du mil profesoroj kaj studentoj Li parolis pri kelkaj el la plej noblaj veroj sur kiuj baziĝis Lia mesaĝo al la Okcidento; la emociiga vidaĵo ĉe la Bowery misio kiam kvar cent novjorkaj malriĉuloj laŭvice pasis antaŭ Li, ĉiu ricevanta arĝentan moneron el Liaj benitaj manoj; la aklamo de siria virino en Bostono, kiu, puŝante flanken la homamason kolektiĝintan ĉirkaŭ Li, ĵetis sin al Liaj piedoj kaj ekkriis: »Mi konfesas ke en Vi mi rekonas la Spiriton de Dio kaj Jesuo Kriston mem«; la ne malpli fervora tributo pagita al Li de du admirantaj araboj, kiuj, kiam Li forlasis tiun urbon voje al Dublin, Nov-Hampŝiro, ĵetis sin antaŭ Li kaj laŭte plorĝemante konfesis Lin esti la Mesaĝisto de Dio por la homaro; la granda kunvenantaro de du mil judoj en sinagogo en San-Francisko, atente aŭskultanta Lian paroladon en kiu Li elmontris la validecon de la pretendoj de kaj Jesuo Kristo kaj Mohamedo; la renkontiĝo en kiu parolis Li iuvespere en Montrealo kaj ĉe kiu, dum Li parolis, Lia turbano falis de Lia kapo – tiel verva estis Li pro la temo, kiun Li eksplikis; la tumulta homamaso en tre malriĉa kvartalo de Parizo, kiu, ravita de Lia ĉeesto, respektege kaj silente cedis la vojon al Li kiam Li pasis tra ilia mezo revenante de misia salono kie Li estis parolinta; la multdira gesto de zoroastrisma kuracisto, kiu, haste kaj senspire alveninta por adiaŭi Lin je la mateno kiam Li forlasis Londonon, per bonodora sankta oleo ŝmiris unue Lian kapon kaj Lian bruston kaj poste, tuŝinte la manojn de ĉiuj ĉeestantoj, metis girlandon de rozoburĝonoj kaj lilioj ĉirkaŭ Lia kolo kaj ŝultroj; la amaso de vizitantoj alvenintaj nelonge post tagiĝo, pacience atendintaj sur la sojlo de Lia domo en Cadogan Gardens ĝis kiam la pordo malfermiĝis por enlasi ilin; Lia majesteco kiam viglapaŝe Li suriris tribunon kaj en preĝejoj kaj sinagogoj kun levitaj manoj staris antaŭ multnombraj, respektoplenaj aŭskultantaroj por diri benon; la nepetita signo de respekto montrita al Li de distingitaj damoj de la londona socio, kiuj spontanee riverencis kiam ili venis en Lian ĉeeston; la kortuŝa vidaĵo kiam en la tombejo de Inglewood Li profunde kliniĝis super la tombo de Sia amata disĉiplo Thornton Chase kaj kisis ties tomboŝtonon – ekzemplo kiun ĉiuj ĉeestantoj rapide sekvis; la eminenta renkontiĝo de kristanoj, judoj kaj islamanoj, viroj kaj virinoj, reprezentantaj la Orienton kaj la Okcidenton, kiuj kunvenis por aŭskulti Lian paroladon pri monda unueco en la moskeo de Woking – scenoj kiel ĉi tiuj devas eĉ sur la sobraj presitaj paĝoj transdoni ankoraŭ multon de sia origina impresivo kaj potenco.

Kiu scias, kiuj pensoj inundis la koron de ‘Abdu’l-Bahá dum Li trovis sin esti la centro de tiaj neforgeseblaj scenoj?

Kiu scias, kiuj pensoj regis Lian menson kiam Li sidis matenmanĝe apud la ĉef- urbestro de Londono, aŭ kun eksterordinara respekto Lin bonven- igis en sia palaco la kedivo mem, aŭ kiam Li aŭskultis la »Alláh-u- Abhá«-vokojn kaj la himnojn de danko kaj laŭdo, kiuj heroldis Lian alvenon ĉe multaj kaj brilaj kunvenoj organizitaj de Liaj entuzias- maj adeptoj kaj geamikoj en tiel multe da urboj de Nordameriko? Kiu scias, kiuj memoroj viviĝis en Li kiam Li staris antaŭ la tondrantaj akvoj de Niagaro kaj spiris la liberan aeron de tiel fora lando, aŭ kiam dum nelonga kaj tre bezonata ripozo Li rigardis la verdajn arbaron kaj kamparon de Glenwood Springs, aŭ kiam Li kun aro de orientaj kredantoj paŝis laŭ la vojoj de la Trocadero- ĝardeno en Parizo aŭ vespere sola piediris tra la riverborda Riverside Drive de la majesta rivero Hudsono en Novjorko, aŭ kiam Li paŝadis sur la teraso de la Hotel du Parc en Thonon-les-Bains kun panoramo de la lago de Ĝenevo, aŭ kiam Li rigardis de la ponto Serpentine en Londono la perlan lumĉenon sub la arboj etendiĝanta ĝis la limo de videbleco? Memoroj pri la turmentoj, la povreco, la minacanta pereo de Siaj pli fruaj jaroj; memoroj pri Sia patrino, kiu vendis siajn orajn butonojn por provizi Lin, Lian fraton kaj Lian fratinon per io manĝebla, kaj kiu en siaj plej mornaj horoj devis meti manplenon da seka faruno sur la polmon de Lia mano por kvietigi Lian malsaton; pri Sia propra infanaĝo kiam en la stratoj de Teherano persekutis kaj mokis Lin stratknaba kanajlaro; pri la humida kaj malhela ĉambro, antaŭa kadavrejo, kiun Li okupis en la kazerno de Akko, kaj pri Sia malliberigo en la subtera karcero de tiu urbo – memoroj kiel tiuj ĉi sendube svarmis tra Lia menso. Certe ankaŭ Li pensis pri la mallibereco de la Báb en la foraj montoj de Azerbajĝano, kie estis rifuzita al Li eĉ lampo en la nokto, kaj pri la kruela kaj tragika ekzekuto kiam centoj da kugloj truis Ties junan bruston. Antaŭ ĉio Liaj pensoj certe centriĝis je Bahá’u’lláh, Kiun tiel pasie Li amis kaj Kies turmentojn ek de Siaj knabaj jaroj Li observis kaj dividis.

La parazitoplena Síyáh-Chál de Teherano; la bastonado farita al Li en Ámul; la mizera provizo en Lia kashkúl dum la du jaroj, kiujn Li vivis kiel derviŝo en la montoj de Kurdio; la tagoj en Bagdado kiam Li eĉ ne posedis duan ĉemizon por vestoŝanĝo kaj kiam Liaj sekvantoj devis sin vivteni per nur kelkaj daktiloj; Lia enfermo malantaŭ la prizonmuroj de Akko, kiam dum naŭ jaroj eĉ vidi verdaĵon estis malebligita al Li; kaj kiam en la tiuurba registara sidejo Li estis submetita al publika humiligo – bildoj el la tragika pasinteco kiel ĉi tiuj certe Lin ofte inundis per miksitaj sentoj de danko kaj tristo kiam Li vidis la multajn signojn de respekto, estimo kaj honoro kiujn nun renkontis Li kaj la Kredo, kiun Li reprezentis.

»Ho Bahá’u’lláh! Kion faris Vi?«, elvokis Li, kiel tion raportis la kronikisto de Liaj vojaĝoj, iun vesperon kiam en Vaŝingtono oni rapide Lin veturigis al plenumi Sian trian engaĝiĝon de tiu tago, »Ho Bahá’u’lláh! Estu mia vivo ofero por Vi! Ho Bahá’u’lláh! Estu mia animo oferita por Vi! Kiel plenaj de turmentoj kaj afliktoj estis Viaj tagoj! Kiel severajn suferojn devis Vi elteni! Kiel solida estas la fundamento, kiun fine metis Vi, kaj kiel glora estas la standardo, kiun hisis Vi!« »Iun tagon dum promeno«, skribis tiu sama kronikisto, »memoris Li la tagojn de la Benita Beleco kaj triste menciis Ties tempon pasigitan en Sulajmanijo kaj

20. La kreskado kaj ekspansio de la Kredo SEGPB20

Add range:

Ties solecon kaj la maljustaĵojn truditajn al Li.

Kvankam ofte Li rerakontis tiun epizodon, emociiĝis Li tiutage tiom profunde ke Li plorĝemis kaj funebris. ... Ĉiuj Liaj helpantoj ploris kun Li kaj dronis en malĝojo kiam ili aŭdis la rakonton pri la lamentindaj elprovoj eltenitaj de la Praa Beleco, kaj povis ili atesti la elkoran teneron elmontritan de Ties Filo.« Plej signifoplena sceno en jarcenton longa dramo estis nun surscenejigita. Glora ĉapitro en la historio de la unua bahaa jarcento estis verkita. En iuj el la fekundaj kampoj de la okcidenta mondo semoj de neimagita potenco estis semitaj per la mano de la Centro de la Interligo mem.

Neniam dum la tuta historio de la religioj estis iu komparebla Personeco leviĝinta por plenumi laboron tiel enorman kaj nepereeble valoran. Tiuj providencaj vojaĝoj liberigis fortojn, kiujn eĉ nun, post preskaŭ tridek kvin jaroj, ni ankoraŭ ne povas mezuri nek kompreni. Inspirita per la potencaj argumentoj kun kiuj ‘Abdu’l-Bahá dum Siaj paroladoj defendis la Diecon de Mohamedo, jam reĝino proklamis sian kredon kaj publike atestis la Dian devenon de la Profeto de l’ Islamo. Prezidento de Usono jam transprenis kelkajn de la principoj, por kiuj tiel klare Li pledis en Siaj paroladoj, kaj tiujn inkludis en pacprogramo, kiu elstaras kiel la ĝis nun plej aŭdaca kaj plej nobla propono farita por la bonfarto kaj sekureco de la homaro. Kaj jam, ho ve!, mondo kiu pruviĝis surda por Liaj avertoj kaj rifuzis aŭdi Lian alvokon dronis en du tutmondaj militoj de senprecedenca severeco, kies sekvojn ĝis nun neniu kapablas eĉ nur svage bildigi al si. 20. La kreskado kaj ekspansio de la Kredo en Oriento kaj Okcidento La historiaj vojaĝoj de ‘Abdu’l-Bahá al la Okcidento kaj precipe Lia okmonata turneo tra Usono konsidereblas kiel la kulmino de Lia oficado, periodo kies nekalkuleblajn benojn kaj kolosajn atingojn adekvate taksi povos nur estontaj generacioj. Kiel la suno de la Revelacio de Bahá’u’lláh ekbrilis per sia tagmeza splendo en Adrianopolo je la horo de la proklamado de Lia Mesaĝo al la regantoj de la tero, tiel la Astro de Lia Interligo atingis sian zeniton kaj pleje disbrilis kiam Tiu, Kiu estis ĝia nomumita Centro, leviĝis por proklami la gloron kaj grandecon de la Kredo de Sia Patro al la okcidentuloj.

Preter la ombro de dubo tiu Die starigita Interligo jam nelonge post sia establiĝo montris sian nevenkeblan forton pere de sia decida triumfo super la malhelaj fortoj per kiuj ĝia ĉefa rompanto tiel persiste kontraŭis ĝin. Ĝia vigliga potenco nelonge poste proklamiĝis pere de la signifoplenaj kaj tiel rapidaj venkoj de ĝiaj kuraĝaj standardistoj en la foraj urboj de okcidenta Eŭropo kaj Usono. Krome plene praviĝis ĝiaj altaj pretendoj pere de ĝia kapablo certigi la unuecon kaj senmakulecon de la Kredo en kaj la Oriento kaj la Okcidento.

Poste ĝi plie pruvis sian nesubigeblan forton pere de la memorinda venko super sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd, kiu devis rezigni pri sia trono kaj sekve de kio liberiĝis ĝia nom- umita Centro el kvardekjara mallibereco. Por tiuj, kiuj ankoraŭ emis pridubi ĝian Dian devenon, donis ĝi eĉ plian nedisputeblan ateston de sia fortikeco per tio ke malgraŭ konsiderindaj obstakloj ĝi ebligis al ‘Abdu’l-Bahá transloki kaj fine entombigi la korpan postrestaĵon de la Báb en maŭzoleo sur monto Karmelo. Ĝi ankaŭ antaŭ la tuta homaro, per ĝis tiam nekonataj forto kaj amplekso, manifestis siajn vastajn ivojn kiam ĝi ebligis al Li, en Kiu enkorp- iĝis ĝia spirito kaj ĝia intenco, eki al trijara misio tra la okcidenta mondo – misio tiel decida ke ĝi meritas rangi kiel la plej granda atingo asociiĝanta kun Lia oficado. Nek estis ĉi tiuj – kiel ajn gravaj ili estas – la solaj fruktoj rikoltitaj pere de la tiel heroaj klopodoj de la nelacigebla Centro de tiu Interligo. La progreso kaj disvastiĝo de la Kredo de Lia Patro en la Oriento, la iniciato de agadoj kaj entreprenoj konsidereblaj kiel la ĝermo de la estonta Administra Sistemo, la konstruado de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo en la urbo Aŝgabato en Rusa Turkestano, la pliampleksigo de la bahaa literaturo, la revelaciado de la Tabeloj de la Dia Plano, kaj la enkonduko de la Kredo sur la aŭstralia kontinento – ĉi tiuj konsidereblas kiel la elstaraj atingoj, kiuj ornamas la brilan kronikon de la unika misio de ‘Abdu’l-Bahá.

En Persio, la lulilo de la Kredo – malgraŭ la persekutadoj, kiuj tra la jaroj de tiu misio daŭris kun nemildiĝanta violento –, klare percepteblis notinda ŝanĝiĝo markanta la iompostioman mal- mergiĝon de malpermesita komunumo el sia ĝistiama subtera ekzistado.

Ŝaho Náṣiri’d-Dín estis mortigita kvar jarojn post la ascendo de Bahá’u’lláh, sojle de sia jubileo destinita marki turnopunkton en la historio de la lando, fare de mortiginto nomita Mírzá Riḍá, sekvanto de la fifama Siyyid Jamálu’d-Dín-i-Afghání, malamiko de la Kredo kaj unu el la fondintoj de la konstitucia movado, kiu, kiam tiu impetiĝis dum la regado de la filo de la ŝaho kaj ties posteulo Muẓaffari’d-Dín, tiris jam hantatan kaj persekut- atan komunumon en pliajn malfacilaĵojn. Eĉ la murdon de la ŝaho komence oni ŝuldigis al tiu komunumo, kiel tion atestas la kruela morto, kiu trafis, tuj post la murdo de la suvereno, la faman instruanton kaj poeton Mírzá ‘Alí-Muḥammad, de Bahá’u’lláh kromnomita »Varqá«

(Kolombo), kiu kune kun sia dekdujara filo, Rúhu’lláh, estis nehome ekzekutita en la prizono de Teherano per la mano de la brutala Ḥajíbu’d-Dawlih, kiu, post kiam antaŭ la okuloj de ties filo li puŝis sian ponardon en la ventron de la patro kaj tranĉis tiun al pecoj, postulis de la knabo malkonfesi kaj, kiam tiu aŭdacis klare rifuzi, lin ĝismorte strangolis per ŝnuro. Tri jarojn pli frue estis junulo, Muḥammad-Riḍáy-i-Yazdí, mortpafita en Jazdo en la nokto de sia edziĝfesto kiam de la publika banejo li revenis al sia hejmo – la unua martiro dum la oficado de ‘Abdu’l-Bahá. Pro la murdo de la ŝaho oni en Turbat-i- Ḥaydaríyyih ekzekutis kvin personojn konatajn kiel la Shuhadáy- i-Khamsíh (Kvin Martiroj). En Maŝhado oni murdis bone konatan komerciston, Ḥájí Muḥammad-i-Tabrízí, kaj lian kadavron for- bruligis. La nova suvereno kaj lia grandveziro, la senprincipa kaj reakcia Mírzá ‘Alí-Aṣghar Khán, la Atábik-i-A’ẓam, konsentis al interparolo kun du reprezentantaj adeptoj de la Kredo en Parizo (en 1902), sed tio restis sen veraj rezultoj. Male, freŝa ŝtormo de persekutadoj ekflamis kelkajn jarojn poste, persekutadoj kiuj, kiam evoluis tiulande la konstitucia movado, eĉ pli severiĝis kiam reakciuloj faris senbazajn akuzojn kontraŭ la bahaanoj kaj publike denuncis ilin esti subtenantoj kaj inspirantoj de la naciisma movado.

En Esfahano iu Muḥammad-Javád estis nudigita kaj severe batita per vipo el plektitaj dratoj, dum en Kaŝano je instigo de la islama klerikaro kaj la judaj doktoroj oni monpunis, batis kaj katenis la juddevenajn anojn de la Kredo. Estis tamen en Jazdo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kie okazis la plej sangaj ekscesoj dum la oficado de ‘Abdu’l-Bahá. En tiu urbo Ḥájí Mírzáy-i-Ḥalabí-Sáz estis tiel senkompate skurĝita ke lia edzino ĵetis sin sur lian korpon kaj estis siavice severe batita, post kio al li estis fendita la kranio per buĉista hakilo. Lia dekunujara filo estis senkompate draŝita, pikita kun poŝtranĉiloj kaj ĝismorte torturita. Dum nur duona tago naŭ homojn oni mortigis. Homamaso el proksimume sesmilo de ambaŭ seksoj elverŝis sian furiozon super la senhelpaj viktimoj, kelkaj eĉ ne detenis sin trinki ties sangon.

En iuj okazoj, kiel ĉe viro kun la nomo Mírzá Asadu’lláh-i-Ṣabbágh, oni prirabis ilin kaj inter si disputis pri iliaj posedaĵoj.

La urbanoj montris tian kruelecon, ke tio plorigis iujn el la ŝtatoficistoj kiam tiuj vidis la korŝirajn scenojn – en kiuj la virinoj de tiu urbo ludis rimarkinde hontindan rolon. En Taft oni mortigis kelkajn homojn, el kiuj iuj estis pafitaj kaj iliaj korpoj trenitaj tra la stratoj. Ĵus konvertitan dekokjaran junulon kun la nomo Ḥusayn denuncis ties propra patro kaj oni lin disŝiris antaŭ la okuloj de sia patrino, dum iun Muḥammad-Kamál oni pecigis per tranĉilo, ŝpato kaj pioĉo. En Manshád, kie la persekutadoj daŭris dek naŭ tagojn, elfariĝis similaj abomenaĵoj.

Okdekjaran viron kun la nomo Siyyid Mírzá oni surloke mortigis dum dormo per tio ke du grandegajn ŝtonojn oni ĵetis sur lin; al iu Mírzá Ṣádiq, kiu petis akvon, oni per tranĉilo traboris la bruston kaj lia ekzekutinto poste forlekis la sangon de la klingo, dum oni vidis ke Sháṭír-Ḥasan, unu el la viktimoj, antaŭ sia morto distribuis iujn de li posedatajn sukeraĵojn inter la ekzekutantoj kaj dividis inter ili siajn vestaĵojn. Sesdekkvinjara virino, Khadíjih-Sulṭán, estis ĵetita de la tegmento de domo; kredanto kun la nomo Mírzá Muḥammad estis ligita al arbo, farita la celo de centoj da kugloj kaj lia korpo bruligita, dum oni observis ke iu alia kun la nomo Ustád Riḍáy-i-Ṣaffár kisis la manon de sia murdonto post kio li estis pafita kaj lia kadavro mistraktita.

En Banáduk, en Dih-Bálá, en Farásháh, en Abbás-Ábád, en Hanzá, en Ardikán, en Dawlat-Ábád kaj en Hamadano okazis similaj krimoj. Elstaris la kazo de iu ege respektata kaj kuraĝa virino, Fáṭimih-Bagum, kiun oni humilige fortrenis de ŝia domo, forŝiris la vualon de ŝia kapo, tratranĉis al ŝi la gorĝon, tranĉe malfermis ŝian ventron kaj fine, post kiam ŝi estis batita de sovaĝa homamaso per ĉiu havebla armilo, oni ŝin pendigis sur arbo kaj bruligis. En Sári oni, dum la tagoj kiam la agitado por la konstitucio proksimiĝis al kulmino, mortigis kvin kredantojn de rekonita socia pozicio, pli poste konataj kiel la Shuhadáy-i-Khamsíh (Kvin Martiroj), dum en Nejrizo la malamiko lanĉis ferocan atencon, kiu memorigis pri tiu en Jazdo kaj dum kiu dek naŭ perdis sian vivon, inter ili la sesdekkvinjara Mullá ‘Abdu’l-Ḥamíd, blinda viro kiun oni mortpafis kaj kies korpon oni aĉe mistraktis, kaj dum kiu konsiderinda kvanto da posedaĵoj estis forirabita kaj multaj virinoj kaj infanoj devis aŭ fuĝi por savi sian vivon, aŭ serĉi rifuĝon en moskeoj, aŭ loĝi en la ruinoj de sia domo, aŭ senŝirme restis surstrate.

En Sirján, en Dúgh-Ábád, en Tabrizo, en Ávih, en Ĥomo, en Najaf-Ábád, en Sangsar, en Sháhmírzád, en Esfahano kaj en Jahrum teruraj kaj senkompataj malamikoj, kaj religiaj kaj politikaj, sub variaj pretekstoj – kaj eĉ post la subskribo de la konstitucio fare de la ŝaho en 1906 kaj dum la regado de ties posteuloj, ŝaho Muḥammad-‘Alí kaj ŝaho Aḥmad – daŭrigis mortigi, torturi, prirabi kaj mistrakti la membrojn de tiu komun- umo, kiuj rezolute rifuzis malkonfesi aŭ nur je la dimensio de haro devojiĝi de la vojo, kiun por ili markis iliaj Gvidantoj.

Eĉ dum la vojaĝoj de ‘Abdu’l-Bahá al la Okcidento kaj post Lia reveno al la Sankta Lando, kaj efektive ĝis la fino de Lia vivo, daŭre Li ricevis afliktajn novaĵojn pri la martirigo de Siaj adeptoj kaj pri la kruelaĵoj faritaj kontraŭ ili de nesatigebla malamiko. En Dawlat- Ábád oni per hakilo mortigis princon de la reĝa familio, Ḥabíbu’lláh Mírzá – konvertito al la Kredo, kiu konsekris sian vivon serve al ĝi – kaj bruligis lian kadavron. En Maŝhado la klera kaj pia Shaykh ‘Alí-Akbar-i-Quchání estis mortpafita. En Sulṭán- Ábád Mírzá ‘Alí-Akbar kaj sep membroj de lia familio, inter tiuj kvardektaga bebo, estis barbare masakritaj. Diversgrade severaj persekutadoj ekflamis en Ná’in, en Sháhmírzád, en Bandar-i-Jaz kaj en Qamsar. La lasta, kiu dum la oficado de ‘Abdu’l-Bahá lasis sian vivon, estis la martiro Mírzá Ya’qúb-i-Muttáṭidih en Kermanŝaho, fervora dudekkvinjara juda konvertito al la Kredo; lia patrino, laŭ liaj propraj instrukcioj, en Hamadano celebris lian martiriĝon per modela eltenemo. En ĉiu okazo la konduto de la kredantoj atestis pri la nesubigebla spirito kaj necedanta persistemo, kiuj plu distingis la vivojn kaj servojn de la persaj adeptoj de la Kredo de Bahá’u’lláh. Malgraŭ tiuj ĉi intermitaj severaj persekutadoj konstante kaj silente kreskis tiu Kredo, kiu en siaj herooj elvokis tiel raran spiriton de sinofero. Dum iom da tempo ege minacata kaj dum la sombraj tagoj post la martirigo de la Báb preskaŭ estingita, pelita subteren dum la tuta oficado de Bahá’u’lláh, komencis ĝi post Ties ascendo – sub la neerarema gvidado kaj rezulte de la konstanta prizorgado de saĝa, gardema kaj amanta Mastro – kolekti siajn fortojn kaj iompostiom starigi la embriajn instituciojn pavontaj la vojon por la establo, dum posta periodo, de ĝia Administra Sistemo. Estis dum ĉi tiu periodo ke rapide multobliĝis la nombro de ĝiaj anoj, ke ĝi, nun jam troviĝanta en ĉiu provinco de tiu regno, konstante plu etendis sian influosferon, kaj inaŭguriĝis la rudimentaj formoj de ĝiaj estontaj Asembleoj.

Estis dum ĉi tiu periodo – dum tempo kiam en tiu lando preskaŭ ne ekzistis ŝtataj lernejoj kaj altlernejoj kaj estis la edukado fare de la ekzistantaj religiaj institucioj lamentinde mankoza – ke establiĝis ĝiaj plej unuaj lernejoj komencante per la Tarbíyat lernejoj por knaboj kaj por knabinoj en Teherano kaj per poste la Ta’yíd kaj Mawhibat lernejoj en Hamadano, la Vaḥdat-i-Bashar lernejo en Kaŝano kaj aliaj similaj edukaj institucioj en Bárfurúsh kaj Kazvino. Estis dum ĉi tiuj jaroj ke la bahaa komunumo de tiu lando profitis el konkreta kaj efika helpo, kaj spirita kaj materia, en la formo de vizitantaj instruistoj, flegistoj, konsilistoj kaj kuracistoj el Eŭropo kaj Ameriko, kiuj konsistigis la avangardon de tiuj multaj helpantoj, kiuj laŭ promeso de ‘Abdu’l-Bahá estonte leviĝos por antaŭenigi la interesojn de la Kredo – same kiel de la lando, en kiu naskiĝis ĝi.

Estis dum ĉi tiuj jaroj ke la termino »Bábí«, por nomi la adeptojn de Bahá’u’lláh en tiu lando, ĝenerale anstataŭiĝis ĉe la popolo favore al »Bahá’í« – la unua de nun ekskluzive plu uzata nur por nomi la rapide malkreskiĝantan adeptaron de Mírzá Yaḥyá. Krome estis faritaj dum ĉi tiu periodo la unuaj sistemaj provoj organizi kaj stimuli la instruan agadon de la persaj kredantoj, provoj kiuj, krom plifortikigi la fundamentojn de la komunumo, allogis al ĝi kelkajn elstarajn personojn de la publika vivo de tiu lando, ne ekskludante certajn eminentajn membrojn de la ŝijaisma klerikaro kaj eĉ idojn de la plej severaj persekutintoj de la Kredo. Estis dum ĉi tiu periodo ke la Domo de la Báb en Ŝirazo, dekretita de Bahá’u’lláh por Lia adeptaro kiel pilgrima centro kaj nun tiel agnoskita, laŭ instrukcio de ‘Abdu’l-Bahá kaj per Lia helpo estis restaŭrita kaj ke ĉiam pli ĝi fariĝis fokuso de bahaa vivo kaj agado por tiuj, al kiuj pro la cirkonstancoj maleblis viziti la Plej Grandan Domon en Bagdado aŭ la Plej Sanktan Tombon en Akko. Tamen, pli rimarkinda ol ĉiuj tiuj faroj estis la konstruado de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo en la urbo Aŝgabato, centro fondita en la tagoj de Bahá’u’lláh, kie la unuaj paŝoj prepare al tiu konstruo estis faritaj jam dum Ties vivo.

Iniciatita je proksimume la finiĝo de la unua jardeko de la oficado de ‘Abdu’l- Bahá (en 1902); de Li asistita en ĉiu etapo de sia evoluado; persone superrigardita de la respektinda Ḥájí Mírzá Muḥammad- Taqí, la Vakílu’d-Dawlih, kuzo de la Báb, kiu dediĉis tutajn siajn rimedojn por ĝin starigi kaj kies polvo nun ripozas piede de monto Karmelo sub la ombro de la Tombo de ties amata Parenco; realigita laŭ la direktivoj de la Centro de la Interligo mem; daŭra atesto pri la fervoro kaj la sinofero de la orientaj kredantoj, kiuj rezolute efektivigis la precepton de Bahá’u’lláh revelaciitan en la Kitáb-i-Aqdas – tiel ĉi tiu entrepreno rangas ne nur kiel la unua pli granda faro lanĉita per la kunigitaj klopodoj de Lia adeptaro dum la Heroa Jararo de Lia Kredo, sed kiel unu el la plej geniaj kaj daŭraj atingoj en la historio de la unua bahaa jarcento.

Bahaa vizitanto el la Okcidento detale tiel priskribis la konstruaĵon mem, kies fondoŝtonon oni metis en ĉeesto de generalo Kuropatkin, la ĉefguberniestro de Turkestano, kiu estis delegita de la caro por reprezenti lin ĉe la ceremonio: »La Mashriqu’l-Adhkár staras en la koro de la urbo; ĝia alta kupolo elstaras super la arboj kaj dompintoj kaj de multaj mejloj videblas de vojaĝantoj alproksimiĝantaj al la urbo. Troviĝas ĝi meze de ĝardeno ĉirkaŭata de kvar stratoj. En la kvar anguloj de ĉi tiu tereno troviĝas kvar konstruaĵoj: unu estas la bahaa lernejo, unu estas gastejo kie pilgrimantoj kaj vojaĝantoj povas loĝi, unu estas por la prizorgantoj, dum la kvara estas uzata kiel hospitalo. Naŭ radiaj vojoj kondukas el la diversaj partoj de la tereno al la templo. Unu el tiuj, la ĉefa alirvojo de la konstruaĵo, kondukas de la ĉefa alirejo de la tereno al la ĉefa pordo de la templo.« Plu li aldonas: »Laŭ sia plano konsistas la konstruaĵo el tri sekcioj, nome la centra rotondo, la ĝin ĉirkaŭanta galerio, kaj la rondvojo ĉirkaŭanta la tutan konstruaĵon. Estas ĝi konstruita kiel regula naŭflankaĵo. Unu flankon okupas, kun ambaŭflanke minareto, la grandega ĉefa enirejo – alta, duetaĝa arkaĵo, kiu en sia aranĝo memorigas pri la konstrustilo de la mondfama Taj Mahal en Agra, Barato, kiu fascinas la turistojn kaj kiun multaj konsideras esti la plej bela templo en la mondo. La ĉefpordo malfermiĝas direkte al la Sankta Lando. La tuta konstruaĵo estas ĉirkaŭata de du sinsekvaj arkadoj – unu supra kaj unu malsupra – kiuj malfermiĝas al la ĝardeno kaj donas tre belan arkitekturan efikon harmonie kun la densa duontropika vegetaĵo pleniganta la ĝardenon. ...

La internaj muroj de la rotondo dividiĝas je kvin distingaj etaĝoj: Unue serio de naŭ arkaĵoj kaj kolonoj, kiuj apartigas la rotondon de la galerio; due simila aranĝo kun balustradoj, kio apartigas la pasejan galerion (kiu estas super la teretaĝa galerio kaj atingeblas el la rondvojo per du ŝtuparoj lokitaj ambaŭflanke de la ĉefa enirejo) de la rotonda kupolhalo.

Trie, serio de naŭ malplenaj arkaĵoj ornamitaj per kradaĵoj ene de kiuj troviĝas blazonŝildoj kun la Plej Granda Nomo.

Kvare serio de naŭ larĝaj arkaj fenestroj. Kvine serio de dek ok rondaj fenestroj. Supre de tio kaj sin apoganta sur la kornico super tiu lasta etaĝo altiĝas la interna duonkugla ŝelo de la kupolo. La interno estas riĉe ornamita per stukaj reliefoj. ... La tuta konstruaĵo impresas per sia grandeco kaj fortikeco.«

Ankaŭ menciitaj estu la du lernejoj por geknaboj establitaj en tiu urbo, la domo por pilgrimantoj realigita en la rekta najbareco de la Templo, la Spirita Asembleo kaj ĝiaj helporganoj formitaj por administri la aferojn de kreskanta komunumo kaj la novaj agadcentroj inaŭguritaj en diversaj urbetoj kaj urboj en la provincoj de Turkestano – ĉiuj tiuj atestas pri la vigleco elmontrita de la Kredo ekde la tempo kiam ĝi establiĝis en tiu lando. Paralela, tamen iom malpli okulfrapa evoluo observeblis en Kaŭkazio. Post la establiĝo de la unua centro kaj la formado de Asembleo en Bakuo – urbo kiun senescepte vizitis bahaaj pilgrim- antoj pli kaj pli grandnombre vojaĝantaj de Persio tra Turkio al la Sankta Lando – organiziĝis novaj grupoj kaj, poste evoluantaj al solidaj komunumoj, kunlaboris pli kaj pli intense kun siaj gefratoj en Turkestano kaj Persio. En Egiptio la konstantan kreskadon de la anaro de la Kredo akompanis ĝenerala plivastiĝo de ĝiaj agadoj. La establiĝo de novaj centroj, la solidiĝo de la ĉefa centro establita en Kairo, la konvertiĝo – grandparte pere de la senlacaj klopodoj de la klera Mírzá Abu’l-Faḍl – de kelkaj eminentaj studentoj kaj instruistoj de la universitato Azhar – aŭguraj simptomoj antaŭsignantaj la alvenon de la promesita tago je kiu, laŭ ‘Abdu’l-Bahá, la standardo kaj emblemo de la Kredo estos starigata en la koro de tiu malnova kaj honorinda islama sidejo de klero –, la tradukado kaj la disvastigo en la araba de kelkaj el la plej gravaj verkoj perslingve revelaciitaj de Bahá’u’lláh kune kun alia bahaa literaturo, la printado de libroj, traktatoj kaj broŝuroj de bahaaj aŭtoroj kaj kleruloj, la publikigo en la gazetaro de artikoloj skribitaj defende de la Kredo kaj kun la celo diskonigi ĝian mesaĝon, la formado de prototipaj administraj institucioj en la ĉefurbo kaj ankaŭ en apudaj centroj, la riĉiĝo de la vivo de la komunumo pere de la aliĝo de kurdaj, koptaj kaj armenaj konvertitoj – ĉio tio konsidereblas kiel la unuaj fruktoj rikoltitaj en lando, kiu, benita per la paŝoj de ‘Abdu’l-Bahá, en postaj jaroj ludu historian rolon en la emancipiĝo de la Kredo kaj kiu pro sia unika pozicio kiel la intelekta centro de kaj la araba kaj la islama mondo devos neeviteble transpreni rimarkindan kaj decidan responson je la fina establiĝo de tiu Kredo tra la tuta Oriento.

Eĉ pli rimarkinda estis la vastiĝo de bahaa agado en Barato kaj Birmo, kie konstante kreskanta komunumo – nun inkludanta inter siaj membroj interalie reprezentantojn de la zoroastra, la islama, la hindua kaj la budhana Kredoj kaj ankaŭ membrojn de la sika komunumo – sukcesis establi siajn antaŭpostenojn ĝis al Mandalajo kaj la vilaĝo Daidanaw-Kalazoo en la distrikto Hanthawaddy de Birmo, kie lastaloke loĝis ne malpli ol ok cent bahaanoj, posedantaj proprajn lernejon, tribunalon kaj hospitalon kaj ankaŭ grundojn por komunuma kultivado, kies enspezojn ili dediĉis al la antaŭenigo de la interesoj de sia Kredo.

En Irako, kie la Domo en kiu loĝis Bahá’u’lláh estis tute restaŭrita kaj renovigita kaj kie malgranda, tamen sentima komunumo luktis fronte al konstanta kontraŭstaro por reguligi kaj administri siajn aferojn; en Konstantinopolo, kie bahaa centro estis establita; en Tunizo, kie la fundamentoj de loka komunumo estis firme metitaj; en Japanio, en Ĉinio kaj en Honoluluo, kien bahaaj instruantoj vojaĝis kaj kie ili ekloĝis kaj diskonigis la Kredon – en ĉiuj tiuj lokoj eblis klare percepti la multspecajn evidentojn de la gvida mano de ‘Abdu’l-Bahá kaj la senteblajn efikojn de Lia sendorma gardemo kaj konstanta prizorgado.

Post Liaj neforgeseblaj vizitoj al Francio, Anglio, Germanio kaj Nordameriko la novaj komunumoj tie establitaj ne ĉesis ricevadi pliajn signojn de Lia speciala intereso kaj zorgo por ilia bonfarto kaj spirita avanco.

Estis surbaze de Liaj instrukcioj – kaj la senĉesa fluado de Liaj Tabeloj direktitaj al la membroj de ĉi tiuj komunumoj kaj ankaŭ per Lia konstanta instigado de iliaj klopodoj –, ke bahaaj centroj daŭre multobliĝis, ke publikaj kunvenoj organiziĝis, ke novaj periodaĵoj eldoniĝis, ke tradukoj de iuj el la plej bonkonataj verkoj de Bahá’u’lláh kaj de la Tabeloj de ‘Abdu’l-Bahá presiĝis kaj cirkulis en la angla, la franca kaj la germana lingvoj, kaj ke estis faritaj la unuaj provoj organizi la aferojn kaj solidigi la fundamentojn de ĉi tiuj ĵus establitaj komunumoj.

Precipe sur la nordamerika kontinento faris la membroj de vigla komunumo – inspiritaj per la benoj de ‘Abdu’l-Bahá kaj ankaŭ per Lia ekzemplo kaj agoj dum Lia longa vizito de ilia lando – seriozan unuan kontribuon al la imponegaj paŝoj entrepren- endaj de ili en postaj jaroj.

Ili aĉetis la dek du restantajn parcelojn apartenantajn al la tereno de sia planita Templo, elektis dum la sesioj de sia konvento en 1920 la dezajnon de la franckanada bahaa arkitekto Louis Bourgeois, faris la kontrakton por la elfosadoj kaj por meti ĝian fundamenton, kaj sukcesis nelonge poste kompletigi la necesajn aranĝojn por la konstruado de ĝia suba etaĝo: faroj heroldantaj la kolosajn klopodojn, kiuj post la ascendo de ‘Abdu’l-Bahá kulminis en la finkonstruado de la templo kaj la kompletiĝo de ties eksteraj ornamaĵoj.

La milito de 1914–18, ripete aŭgurita de ‘Abdu’l-Bahá en mornaj avertoj faritaj de Li dum la okcidentaj vojaĝoj kaj eksplodinta ok monatojn post Lia reveno al la Sankta Lando, refoje per danĝero – la lasta mallumiganta la jarojn de Lia agitita sed glora misio – enombrigis Lian vivon.

La malfrua partopreno de Usono en tiu mondkonvulsia konflikto, la neŭtraleco de Persio, kaj ke Barato kaj Orienta Azio estis for de la scenejo – tio certigis la protekton de la granda plimulto de Liaj adeptoj, kiuj, kvankam plejparte dum kelkaj jaroj tute fortranĉitaj de la spirita centro de sia Kredo, kapablis tamen en relativa sekureco kaj libereco plu konduki siajn aferojn kaj gardi la fruktojn de siaj lastatempaj atingoj.

Kvankam la rezulto de tiu enorma lukto estis la definitiva liberigo de la Koro kaj Centro de la Kredo de sub la turka jugo – jugo kiu tiel longe estis trudinta al ĝia Fondinto kaj Ties Sukcedinto tiel subpremajn kaj hontigajn restriktojn –en la Sankta Lando dum granda parto de tiu konflikto tamen daŭre severa malhavo kaj gravaj danĝeroj ĉirkaŭis ĝiajn loĝantojn kaj dum iom da tempo revenigis la danĝerojn, kiujn devis alfronti ‘Abdu’l-Bahá dum la jaroj de Sia mallibereco en Akko. La senhaveco trudita al la loĝantoj per la ekstrema malkompetento, la hontinda neglektado, la krueleco kaj senkompata indiferenteco de kaj la civilaj kaj la armeaj aŭtoritatuloj – kvankam tre mildigita per la malavara grandanimeco, la prudento kaj la ama prizorgo de ‘Abdu’l-Bahá – pligraviĝis per la rigoroj de strikta blokado. Bombado de Ĥajfo fare de la aliancanoj estis konstanta minaco – iam tiel reala ke ĝi necesigis la portempan foriron de ‘Abdu’l-Bahá, Lia familio kaj la membroj de la loka komunumo al la vilaĝo Abú-Sínán piede de la montetoj oriente de Akko. La turka ĉefkomandanto – la brutala, ĉiopova kaj senskrupula Jamál Páshá, obstina malamiko de la Kredo – estis jam, pro siaj propraj senbazaj suspektoj kaj la instigo de ĝiaj malamikoj, kaŭzinta gravajn afliktojn al ‘Abdu’l-Bahá kaj eĉ espriminta sian intencon krucumi Lin kaj komplete detrui la Tombon de Bahá’u’lláh. ‘Abdu’l-Bahá mem ankoraŭ suferis pro febla sano kaj elĉerpiĝo kaŭzitaj de Lia ege laciga trijara vojaĝado.

Li dolore sentis la faktan halton de ĉia komunikado kun la plimulto de la bahaaj centroj tutmonde.

Angoro plenigis Lian animon vidante la homan buĉadon kaŭzitan per tio ke la homaro ignoris respondi al Liaj avertoj aŭ atenti Liajn admonojn. Aflikto post aflikto nun aldoniĝis al la ŝarĝo de elprovoj kaj sortobatoj, kiujn ekde Sia knaba aĝo tiel heroe Li eltenadis por la bonfarto kaj en la servado de la Kozo de Sia Patro. Kaj ja ‘Abdu’l-Bahá dum ĉi tiuj sombraj tagoj – kies malhelo memorigis pri la afliktoj eltenitaj dum la plej danĝera tempo de Lia malliberigo en la prizonfortreso de Akko – sentis, kiam Li pasigis tempon sur la tereno de la maŭzoleo de Sia Patro aŭ en la domo okupita de Li en Akko aŭ sub la ombro de la tombodomo de la Báb sur monto Karmelo, la instigon refoje – lastfoje dum Sia vivo – konfidi al la komunumo de Siaj nordamerikaj adeptoj rimark- indan signon de Sia aparta favoro por ili, per tio ke rekte antaŭ la fino de Sia surtera oficado Li legacis al ili, pere de la revelaciado de la Tabeloj de la Dia Plano, mondan mision, kies plenaj implicoj eĉ nun, post la paso de dudek kvin jaroj, ankoraŭ restas nemalkaŝitaj, kaj kies disvolviĝo ĝis nun, kvankam nur en siaj unuaj stadioj, jam tiel vaste pliriĉigis la spiritan kaj ankaŭ la administran kronikon de la unua bahaa jarcento.

La ĉeso de tiu terura konflikto – la unua stadio en titana konvulsio longe antaŭvidita de Bahá’u’lláh – ne nur markis la estingon de la turka regado en la Sankta Lando kaj sigelis la pereon de tiu armea despoto, kiu devontigis sin detrui ‘Abdu’l- Bahá-on, sed ankaŭ definitive frakasis la lastajn esperojn de la ankoraŭ restinta areto de rompantoj de la Interligo, kiuj, neprudentiĝintaj per la severa puno jam ilin trafinta, plu aspiris vidi la estingon de la lumo de la Interligo de Bahá’u’lláh. Krome kaŭzis la militofino tiujn revoluciajn ŝanĝojn, kiuj unuflanke efektivigis la malbonaŭgurajn antaŭdirojn de Bahá’u’lláh en la Kitáb-i-Aqdas kaj laŭ la profetaĵoj en la sanktaj skriboj ebligis al granda nombro de la »dispelitoj de Izraelo«, la »restaĵo« de la »popolo«, »kolektiĝi« en la Sankta Lando kaj reveni »sur sian paŝtejon« kaj »en siajn limojn«, sub la ombro de la »Nekomparebla Branĉo«

menciita de ‘Abdu’l-Bahá en Sia »Kelkaj Responditaj Demandoj«, kaj kiuj aliflanke naskis la institucion de la Ligo de Nacioj, la antaŭanto de tiu Monda Tribunalo, kiun devos komune starigi, kiel profetita de tiu sama »Nekomparebla Branĉo«, la popoloj kaj nacioj de la tero.

Ne necesas longe paroli pri la energiaj paŝoj, kiujn faris la anglaj kredantoj, tuj post kiam ili eksciis pri la granda danĝero minacanta la vivon de ‘Abdu’l-Bahá, por certigi Lian sekurecon; pri la sendepende de tio faritaj aranĝoj por informi lordon Curzon kaj aliajn en la brita kabineto pri la kriza situacio en Ĥajfo; pri la senprokrasta interveno de lordo Lamington, kiu tuj skribis al la ministerio pri eksterlandaj aferoj por »klarigi la gravecon de la pozicio de ‘Abdu’l-Bahá«; pri la depeŝo, kiun, je la tago kiam li ricevis ĉi tiun leteron, sendis la ministro pri eksterlandaj aferoj, lordo Balfour, al generalo Allenby instrukci- ante al li »fari ĉion eblan por la protekto kaj gardo de la interesoj de ‘Abdu’l-Bahá, Lia familio kaj Liaj geamikoj«; pri la telegramo sekve sendita de la generalo, post la konkero de Ĥajfo, al Londono kun la peto ke la aŭtoritatuloj »sciigu la mondon ke ‘Abdu’l-Bahá estas sekura«; pri la ordonoj de tiu sama generalo al la ĉefa komandanto responsa pri la operacoj ĉe Ĥajfo certigi la sekurecon de ‘Abdu’l-Bahá, tiel vanigante la klaran intencon de la turka ĉefkomandanto (laŭ informoj atingintaj la britan sekretan servon) »krucumi ‘Abdu’l-Bahá-on kaj Lian familion sur monto Karmelo«

se okazus ke la turka armeo devus evakui Ĥajfon kaj retiriĝi norden. Karakterizis la tri jarojn, kiuj pasis inter la liberigo de Palestino fare de la britaj trupoj kaj la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, plia altiĝo de la prestiĝo, kiun malgraŭ ĝiaj pli fruaj persekutadoj akiris la Kredo en sia monda centro, kaj ankoraŭ pli granda etendiĝo de ĝiaj instruaj agadoj en diversaj mondopartoj. Pro tiu milito nun finfine komplete kaj definitive nuliĝis la danĝero, kiu dum ne malpli ol ses kaj duona jardekoj minacis la vivojn de la Fondintoj de la Kredo kaj de la Centro de la Interligo. La Estro de la Kredo kaj ĝiaj du sanktaj maŭzoleoj sur la ebeno de Akko kaj sur la deklivoj de monto Karmelo de nun unuafoje ĝuis – pere de tio ke nova kaj liberala reĝimo anstataŭis la koruptan regadon de la pasinteco – senrestriktan liberecon, kiu pli poste evoluis al pli klara rekono de la institucioj de la Kozo. Nek malrapidis la britaj aŭtoritatuloj esprimi sian aprezon de la rolo ludita de ‘Abdu’l- Bahá por mildigi la suferojn trafintaj la loĝantojn de la Sankta Lando dum la mallumaj tagoj de tiu turmenta konflikto.

La distingo de Li kiel kavaliro, je ceremonio speciale aranĝita Lianome en Ĥajfo ĉe la sidejo de la brita guberniestro, ĉe kiu kolektiĝis gravuloj de diversaj komunumoj; ke vizitis Lin generalo kaj sinjorino Allenby, kiuj estis Liaj gastoj ĉe lunĉo en Bahjí kaj kiujn Li gvidis al la Tombo de Bahá’u’lláh; la interparolo en Lia domo en Ĥajfo inter Li kaj reĝo Feisal, kiu nelonge poste fariĝis la reganto de Irako; la pluraj vizitoj faritaj al Li de Sir Herbert Samuel (pli poste vicgrafo Samuel de Karmelo) kaj antaŭ kaj post ties nomumo kiel alta komisiito por Palestino; Lia renkontiĝo kun lordo Lamington, kiu ankaŭ vizitis Lin en Ĥajfo, kaj same kun la tiama guberniestro de Jerusalemo, Sir Ronald Storrs; la multobliĝantaj evidentoj pri la rekono de Lia alta kaj unika pozicio pere de ĉiuj religiaj komunumoj, ĉu islama, kristana aŭ juda; la alfluo de pilgrimantoj, kiuj relative facile kaj sekure venis amase el Oriento kaj Okcidento al la Sankta Lando por viziti la sanktajn tombojn en Akko kaj Ĥajfo, por siaflanke omaĝi Lin, por celebri la signifoplenan protekton per kio la providenco ekipis la Kredon kaj ĝian sekvantaron, kaj por esprimi sian dankon pro la fina emancipiĝo de ĝiaj Estro kaj monda Centro elsub la turka jugo – tio ĉi kontribuis, ĉio siamaniere, al la pliiĝo de la prestiĝo akirita konstante kaj iompostiome de la Kredo de Bahá’u’lláh per la inspira gvidado de ‘Abdu’l-Bahá.

Kiam la oficado de ‘Abdu’l-Bahá proksimiĝis al sia fino, multobliĝis signoj de la nerezistebla kaj multfaceta disvolviĝado de la Kredo en kaj la Oriento kaj la Okcidento – per la elformiĝo kaj firmiĝo de ĝiaj institucioj kaj per la larĝiĝantaj ĝiaj gamo de agadoj kaj influo. En la urbo Aŝgabato estis sukcese kompletigita la konstruado de la Mashriqu’l-Adhkár, kiun Li mem estis iniciatinta. En Wilmette estis faritaj la elfosadoj por la Patrina Templo de la Okcidento kaj la kontrakto por la konstruado de la subetaĝo de tiu konstruaĵo. En Bagdado estis faritaj, laŭ Liaj specifaj instrukcioj, la unuaj paŝoj por, post plifortigo de ĝiaj fundamentoj, restaŭri la Plej Grandan Domon, kiu asociiĝas kun la memoro pri Lia Patro. En la Sankta Lando, per la iniciato de la Sankta Patrino kaj kun la subteno de kontribuaĵoj de bahaanoj el kaj la Oriento kaj la Okcidento, estis aĉetita vasta tereno oriente de la Tombodomo de la Báb por servi kiel ejo por la estonta konstruado de la unua bahaa lernejo en la monda Administra Centro de la Kredo. La grundo por domo por pilgrimantoj el la Okcidento estis akirita en la kvartalo de la loĝdomo de ‘Abdu’l- Bahá kaj la konstruaĵo realigita de usonaj kredantoj nelonge post Lia ascendo. La domo por pilgrimantoj el la Oriento, konstruita sur monto Karmelo de kredanto el Aŝgabato nelonge post la enterigo de la korpa postrestaĵo de la Báb kaj servanta la bezonojn de vizitantaj pilgrimantoj, ricevis de la civilaj aŭtoritatuloj escepton de la neceso pagi imposton (la unua fojo ekde la establiĝo de la Kredo en la Sankta Lando ke tiu privilegio estis donita).

La fama sciencisto kaj entomologo d-ro Auguste Forel konvertiĝis al la Kredo tra la influo de Tabelo sendita al li de ‘Abdu’l-Bahá – unu el la plej signifoplenaj, kiujn la Mastro iam ajn verkis. Alia ege grava Tabelo estis Lia respondo al letero direkita al Li de la plenumkomitato de la »Centra Organizaĵo por Daŭra Paco« en Hago, kiun al ĝi Li ekspedis per la manoj de speciala delegacio. Nova kontinento estis malfermita por la Kozo kiam, responde al la publikigo de la Tabeloj de la Dia Plano ĉe la unua postmilita konvento, la grandanima kaj heroa Hyde Dunn en la aĝo de jam sesdek du senprokraste forlasis sian hejmon en Kalifornio kaj, subtenata kaj akompanata de sia edzino, setlis kiel pioniro en Aŭstralio, kie li povis porti la Mesaĝon al ne malpli ol sepcent urboj kaj urbetoj de tiu lando. Nova epizodo komenciĝis kiam, per rapida reago al tiuj samaj Tabeloj kaj ilia alvoko, la steloservanto de Bahá’u’lláh, la nesubigebla kaj senmorta Martha Root, nomita de ŝia Mastro »heroldo de la Regno« kaj »mesaĝisto de la Interligo«, ekis al la unua el siaj historiaj vojaĝoj, kiuj daŭris ne malpli ol dudek jarojn, venigis ŝin plurfoje tra la tuta mondo kaj finiĝis nur per ŝia morto tre for de sia hejmo kaj je aktiva servado al tiu Kozo, kiun tiel ege ŝi amis. Ĉi tiuj eventoj markas la finan stadion de oficado, kiu sigelis la triumfon de la Heroa Jararo de la Bahaa

21. La forpaso de 'Abdu'l-Bahá SEGPB21

Add range:

Religio kaj kiu estos konata en la homa historio kiel unu el la plej gloraj kaj fruktodonaj periodoj de la unua bahaa jarcento.

21. La forpaso de ‘Abdu’l-Bahá 576 Nun finiĝis la granda laboro de ‘Abdu’l-Bahá. Glore kompletiĝis la historia Misio per kiu dudek naŭ jarojn antaŭe Lia Patro estis investinta Lin. Memorinda ĉapitro en la historio de la unua bahaa jarcento estis skribita. La Heroa Jararo de la Bahaa Religio, kiun Li partoprenis ekde ĝia inaŭguro kaj en kiu Li ludis tiel unikan rolon, venis al sia fino. Suferis Li kiel suferis neniu disĉiplo de la Kredo, kiu eltrinkis la kalikon de l’ martiriĝo, laboris Li kiel laboris neniu el ĝiaj plej grandaj herooj.

Vidis Li triumfojn kiel nek la Heroldo de la Kredo nek ĝia Aŭtoro iam ajn ilin vidis. Ĉe la finiĝo de Liaj elĉerpaj okcidentaj vojaĝoj, kiuj postulis la lastan reston de Lia reduktiĝanta forto, skribis Li: »Geamikoj, venas la tempo kiam mi ne plu estos kun vi. Faris mi ĉion fareblan. Mi servis la Kozon de Bahá’u’lláh ĝis la plejeblo de mia kapablo. Mi laboris tage kaj nokte ĉiujn jarojn de mia vivo. Ho kiel mi sopiras vidi la kredantojn surŝultrigi la responsojn de la Kozo! ... Miaj tagoj estas nombritaj, kaj krom tiu ĉi restas neniu alia ĝojo por mi.« Kelkajn jarojn antaŭe Li tiel aludis al Sia forpaso: »Ho vi, miaj fidelaj amatoj! Se iam ajn okazos afliktaj eventoj en la Sankta Lando, neniam zorgu aŭ agitiĝu. Ne timu, nek funebru. Ĉar ĉio ajn okazonta kaŭzos, ke la Vorto de Dio altiĝos kaj Liaj Diaj parfumoj disvastiĝos.« Kaj plie: » Memoru ke, ĉu mi troviĝas surtere aŭ ne, ĉiam mi estos kun vi.« »Ne rigardu la personon ‘Abdu’l-Bahá«, Li en unu el Siaj lastaj Tabeloj konsilis al Siaj geamikoj, »ĉar tiu fine foriros de vi ĉiuj; ne, fiksu vian rigardon je la Vorto de Dio. ... La amatoj de Dio devas leviĝi kun tia firmeco ke nenio ajn povos efiki al ili aŭ malpliigi ilian ... servadon al la Kozo de Dio, eĉ se en unu momento centoj da animoj kaj eĉ ‘Abdu’l-Bahá mem fariĝos la celo por la sagoj de l’ aflikto.«

Kelkajn tagojn antaŭ Sia forpaso Li en Tabelo adresita al la amerikaj kredantoj tiel esprimis Sian subpremitan sopiron forlasi ĉi tiun mondon: »Rezignis mi pri la mondo kaj ĝiaj homoj. ...

En la kaĝo de ĉi tiu mondo flirtas mi kiel timigita birdo kaj ĉiutage sopiras ekflugi al Via Regno. Yá Bahá’u’l-Abhá! Igu min trinki el la kaliko de l’ ofero kaj liberigu min.« Malpli ol ses monatojn antaŭ Sia ascendo Li revelaciis preĝon honore al parenco de la Báb kaj skribis en ĝi: »›Ho Sinjoro! Malfortas miaj ostoj kaj blankaj haroj briletas sur mia kapo ... kaj atingis mi nun altan aĝon kaj perdis miajn fortojn.‹ ... Ne restas en mi forto por leviĝi kaj servi Viajn amatojn. ... Ho Sinjoro, mia Sinjoro! Rapidigu mian ascendon al Via sublima Sojlo ...

kaj mian alvenon ĉe la Pordo de Via graco sub la ombro de Via plej granda kompato ...« Ke Lia fino estis rapide alproksimiĝanta ĉiam pli evidentiĝis – pro Liaj sonĝoj, en Liaj konversacioj, tra la Tabeloj revelaciitaj de Li. Du monatojn antaŭ Sia forpaso Li rakontis al Sia familio sonĝon. Li diris: »Ŝajnis mi stari ene de granda moskeo, en la centra sanktejo, rigarde al la kiblo, sur la loko de la imamo mem. Mi ekkonsciis ke pli kaj pli granda nombro da homoj kolektiĝis en la moskeo. Pli kaj ankoraŭ pli da amasiĝis ene, okupantaj sian lokon en vicoj malantaŭ mi, ĝis estis vasta homamaso. Starante tie mi laŭte vokis al preĝado. Tiam subite venis al mi la penso foriri el la moskeo. Kiam mi estis ekstere, mi diris al mi mem: ›Pro kio mi elvenis sed ne gvidas la preĝadon? Sed ne gravas; nun, kiam mi vokis al preĝado, la vasta homamaso el si mem ĉantos la preĝon.‹« Kelkajn semajnojn poste, kiam Li troviĝis en aparta ĉambro en la ĝardeno de Sia domo, Li rakontis alian sonĝon al tiuj ĉirkaŭ Li: »Mi sonĝis«, diris Li, »kaj vidis la Benitan Belecon (Bahá’u’lláh) veni kaj diri al mi: ›Detruu ĉi tiu ĉambron.‹« Neniu el la ĉeestantoj komprenis la signifon de tiu sonĝo ĝis kiam Li nelonge poste estis forpasinta. Tiam klariĝis por ili ĉiuj ke la »ĉambro« signifis la templon de Lia korpo.

Unu monaton antaŭ Sia morto (kiu okazis en la 78a jaro de Lia vivo, frumatene la 28an de novembro 1921) Li eksplicite menciis ĝin per serenigaj kaj konsolaj vortoj diritaj de Li al kredanto, kiu funebris pri la perdo de sia frato. Kaj ĉirkaŭ du semajnojn antaŭ Sia forpaso Li parolis al Sia fidela ĝardenisto en maniero, kiu klare indikis ke Li sciis Sian finon esti proksima: »Mi estas tiel lacega«, rimarkis Li al tiu, »venis la horo kiam mi devas lasi ĉion kaj ekflugi. Estas mi tro elĉerpita por marŝi.«

Li aldonis: »Estis dum la lastaj tagoj de la Benita Beleco, kiam mi estis okupita pri la kolektado de Liaj paperoj, kiuj troviĝis disŝutitaj sur la sofo en Lia skriboĉambro en Bahjí, ke Li sin turnis al mi kaj diris: ›Senutilas kunmeti ilin. Mi devas lasi ilin kaj fuĝi for.‹ Ankaŭ mi finis mian laboron. Povas mi plu fari nenion. Tial mi devas lasi ĝin kaj foriri.«

Ĝis la plej lasta tago de Sia tera vivo ‘Abdu’l-Bahá daŭrigis disverŝi tiun saman amon super kaj alt- kaj malaltranguloj, oferti tiu saman helpon al malriĉuloj kaj povruloj, kaj plenumi tiujn samajn devojn serve al la Kredo de Sia Patro kiel estis Lia kutimo ekde Siaj knabaj tagoj. La vendredon antaŭ Sia forpaso Li, malgraŭ granda laceco, ĉeestis la tagmezan preĝon en la moskeo kaj poste, kiel estis Lia kutimo, distribuis almozojn inter la malriĉuloj, diktis kelkajn Tabelojn – la lastajn revelaciitajn de Li –, benis la geedziĝon de fidela servanto pri kiu Li insistis ke ĝi okazu tiun tagon, ĉeestis la kutiman kunsidon de la geamikoj en Lia hejmo, sentis febron la sekvan tagon kaj ne povante forlasi la domon la postan dimanĉon sendis ĉiujn kredantojn al la Tombo de la Báb por ĉeesti festenon, kiun parsia pilgrimanto ofertis okaze de la datreveno de la Deklaro de la Interligo, gastigis tiun saman posttagmezon – kaj malgraŭ pliiĝanta elĉerpiĝo – kun Sia ĉiam sama ĝentileco kaj bonkoreco la muftion de Ĥajfo, la urbestron kaj la ĉefon de la polico, kaj informiĝis tiun vesperon antaŭ ol retiriĝi por la nokto – la lasta de Lia vivo – pri la sano de ĉiu membro de Sia familio, de la pilgrimantoj kaj de la geamikoj en Ĥajfo.

Je 1:15 nokte Li leviĝis, iris al tablo en Sia ĉambro, trinkis iom da akvo kaj revenis al la lito. Poste Li petis unu el Siaj du filinoj, kiuj restis nedormaj por prizorgi Lin, suprentiri la retkurtenojn plendante ke malfacilis al Li spiri. Iom da rozakvo estis donita al Li, de kio Li trinkis. Post tio Li denove kuŝiĝis kaj, kiam estis nutraĵo proponita al Li, klare rimarkis: »Vi deziras ke mi ion manĝu, nun, kiam mi estas foriranta?« Minuton poste Lia spirito estis ekfluginta al sia eterna rezidejo por finfine unuiĝi kun la gloro de Sia amata Patro kaj gusti la ĝojon de eterna reunuiĝo kun Li.

La sciigo de Lia forpaso – tiel subita, tiel neatendita – disvastiĝis fulmrapide tra la tuta urbo kaj tuj telegrafe atingis la plej forajn partojn de la terglobo, stuporigante en ega funebro la komunumon de la adeptoj de Bahá’u’lláh en la Oriento kaj la Okcidento. Mesaĝoj de fore kaj malfore, de same alt- kaj malaltranguloj, per telegramoj kaj leteroj, amase alvenadis esprimantaj gloradon, sindediĉon, angoron kaj kunsenton al la membroj de familio trafita de profunda tristo kaj senkonsolo.

La brita ministro pri aferoj de la kolonioj, s-ro Winston Churchill, tuj telegrafis al la alta komisiito por Palestino, Sir Herbert Samuel, kaj instrukciis lin »transdoni nome de la registaro de lia reĝa moŝto al la bahaa komunumo ties kunsenton kaj kondolencon.« Vicgrafo Allenby, la alta komisiito por Egiptio, telegrafis al la alta komisiito por Palestino kaj lin petis »transdoni al la parencoj de la forpasinta Sir ‘Abdu’l-Bahá Abbás Effendi kaj al la bahaa komunumo« lian »sinceran kunsenton pro la perdo de ilia ege respektita gvidanto«. La ministra konsilio en Bagdado instrukciis la ĉefministron Siyyid ‘Abdu’r-Raḥmán transdoni ĝian »kunsenton al la familio de Lia sankta moŝto ‘Abdu’l-Bahá en ĝia funebrado pro la forpaso.« La ĉefkomandanto de la egipta ekspedicia armeo, generalo Congreve, sendis mesaĝon al la alta komisiito por Palestino petante, ke li »transdonu lian plej profundan kunsenton al la familio de la forpasinta Sir Abbás Bahá’í.« Generalo Sir Arthur Money, eksa ĉefadministranto de Palestino, skribe esprimis sian triston, sian profundan respekton kaj sian admiron de Li kaj ankaŭ sian kunsenton pro la perdo elportenda de Lia familio. Unu el la distingitaj personecoj en la akademia vivo de la universitato de Oksfordo, fama profesoro kaj sciencisto, skribis nome de si mem kaj sia edzino: »Pasi for preter la vualon al pli plena vivo devas esti aparte mirinda kaj benita por Iu, Kiu ĉiam direktis Siajn pensojn al la transmondo kaj penis ĉisube konduki vivon ekzaltitan.«

Multaj kaj diversaj ĵurnaloj, kiel la londona »Times«, la »Morning Post«, la »Daily Mail«, la »New York World«, »Le Temps«, la »Times of India«

kaj aliaj, en diversaj lingvoj kaj landoj, pagis sian tributon al Iu, Kiu tiel evidente kaj nepereble servis al la homa frateco kaj paco. La alta komisiito, Sir Herbert Samuel, tuj sendis mesaĝon komunikanta lian deziron persone ĉeesti la funebran ceremonion por, kiel poste li mem skribis, »esprimi mian respekton por Lia kredo kaj mian estimon por Lia personeco«. La funebran ceremonion mem, kiu okazis mardon matene – entombigo kian Palestino neniam antaŭe vidis –, partoprenis ne malpli ol dek mil homoj reprezentantaj ĉiujn klasojn, religiojn kaj etnojn de tiu lando. »Granda svarmo«, atestis pli poste la alta komisiito mem, »kolektiĝis, trista pro Lia morto, sed ankaŭ ĝoja pro Lia vivo.« Sir Ronald Storrs, la tiutempa guberniestro de Jerusalemo, ankaŭ priskribis la entombigon: »Mi neniam spertis pli unuaniman esprimon de bedaŭro kaj respekto ol ĉe tiu ĉi tute modesta ceremonio.«

La ĉerko enhavanta la korpan restaĵon de ‘Abdu’l-Bahá estis portata al sia fina ripozejo sur la ŝultroj de Liaj amatoj. La ĝin antaŭantan funebran procesion gvidis la urba polico, kiu agis kiel honora gvardio. Malantaŭ tiu sekvis laŭvice la skoltoj, alte tenantaj siajn standardojn, de la islama kaj kristana komunumoj, aro da islamaj korusaj kantistoj ĉantantaj siajn versojn el la Korano, la ĉefoj de la islama komunumo kun ĉekape la muftio, kaj aro da kristanaj pastroj latinaj, grekaj kaj anglikanaj. Malantaŭ la ĉerko iris la membroj de Lia familio, la brita alta komisiito, Sir Herbert Samuel, la guberniestro de Jerusalemo, Sir Ronald Storrs, la guberniestro de Fenicio, Sir Stewart Symes, oficialuloj de la registaro, konsuloj de diversaj landoj kun sia sidejo en Ĥajfo, eminentuloj de Palestino, islamanoj, judoj, kristanoj kaj druzoj, egiptoj, grekoj, turkoj, araboj, kurdoj, eŭropanoj kaj usonanoj, viroj, virinoj kaj infanoj.

Sub la plorĝemoj kaj veoj de multaj tristegaj koroj la longa vico de funebrantoj sur la deklivoj de monto Karmelo malrapide suprentreniĝis al la Maŭzoleo de la Báb. Apud la orienta enirejo de la Sanktejo oni la sanktan ĉerkon starigis sur simpla tablo kaj en la ĉeesto de tiu granda homamaso naŭ parolantoj, kiuj reprezentis la Islamon, la Judaismon kaj la Kristanismon kaj kiuj inkluzivis la muftion de Ĥajfo, faris siajn kelkajn funebrajn oratoraĵojn. Kiam tiuj estis finitaj, proksimiĝis la alta komisiito al la ĉerko kaj kun klinita kapo direkte al la Maŭzolejo faris sian finan adiaŭan omaĝon al ‘Abdu’l-Bahá – lian ekzemplon sekvis la aliaj oficialuloj de la registaro.

La ĉerko estis poste transigita al unu el la ĉambroj de la Maŭzolejo kaj tie respektoplene kaj sub larmoj metita en sian finan ripozejon en kripto najbare al tiu, en kiu estis metita la korpa restaĵo de la Báb. Dum la semajno sekvanta Lian forpason ĉiutage inter kvindek kaj cent el la malriĉuloj de Ĥajfo estis nutrataj en Lia domo, kaj la sepan tagon estis je Lia memoro greno distribuata al proksimume mil el ili senkonsidere de kredo aŭ deveno.

La kvardekan tagon okazis honore al Li impona memorkunveno al kiu estis invititaj pli ol sescent el la loĝantoj de Ĥajfo, Akko kaj la ĉirkaŭaj partoj de Palestino kaj Sirio, interalie oficialuloj kaj eminentuloj de diversaj religioj kaj devenoj. Tiutage ankaŭ pli ol cent malriĉuloj estis nutrataj.

Unu el la kunvenintaj gastoj, la guberniestro de Fenicio, per la jenaj vortoj pagis finan tributon al la memoro de ‘Abdu’l-Bahá: »La plej multaj el ni tie ĉi havas, mi pensas, klaran bildon pri Sir ‘Abdu’l-Bahá Abbás: Lia digna personeco penseme iranta tra niaj stratoj, Lia ĝentila kaj bonkora agmaniero, Lia afableco, Lia amo por infanetoj kaj floroj, Lia malavareco kaj zorgado por la malriĉuloj kaj suferantoj.

Tiel ĝentila Li estis kaj tiel simpla, ke en Lia ĉeesto oni preskaŭ forgesis ke Li ankaŭ estis granda instruisto kaj ke Liaj verkoj kaj Liaj konversacioj estis konsolo kaj inspiro por centoj kaj miloj da homoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento.«

Tiel finiĝis la oficado de Tiu, Kiu, pro la rango per kiu Lin dotis Lia Patro, estis la enkorpiĝo de institucio, kiu estas senparalela en la tuta historio de la religioj, oficado markanta la finan etapon de la Apostola, la Heroa kaj la plej glora Jararo de la Revelacio de Bahá’u’lláh. La Interligo, tiu »brila kaj netaksebla Heredaĵo« testamentita de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio, estis de Li proklamata, energie subtenata kaj defendata. Tra la povo, per kiu Lin ekipis tiu Dia Instrumento, la lumo de la beba Kredo de Dio penetris la Okcidenton, disvastiĝis tiel for kiel al la insuloj de la Pacifiko kaj iluminis la franĝojn de la aŭstralia kontinento. Per Lia persona interveno estis ĉien diskonigata la Mesaĝo de Tiu, Kiu devis gusti la amarecon de dumviva mallibereco, kaj estis la esenco kaj celo de ĝi sciigataj, unuafoje en ĝia historio, al entuziasmaj kaj reprezentaj aŭskultantaroj en la ĉefaj urboj de Eŭropo kaj de la nordamerika kontinento. Pere de Lia senĉesa gardemo povis la sankta korpa restaĵo de la Báb finfine eliĝi el sia kvindekjara kaŝiteco, sekure transportiĝi al la Sankta Lando kaj daŭre kaj tiel dece entombiĝi precize en tiu loko, kiun Bahá’u’lláh indikis por ĝi kaj benis per Sia ĉeesto. Pere de Lia aŭdaca iniciato estis en Centra Azio, en rusa Turkestano, konstruita la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo, dum pere de Lia konstanta instigo estis simila entrepreno ankoraŭ pli grandproporcia lanĉita en la koro de la nordamerika kontinento kaj la areo por tiu dediĉita de Li mem. Per la asista graco ombranta super Li ekde la inaŭguro de Lia oficado estis humiligita al polvo Lia reĝa oponanto, estis la ĉefa rompanto de la Interligo de Lia Patro plene venkita, kaj estis definitive deturnita la danĝero, kiu minacis, ekde la tempo kiam Bahá’u’lláh estis ekzilita al turka tero, la koron de la Kredo. En plenumado de Ties instrukcioj kaj konforme al la principoj donitaj kaj la leĝoj promulgitaj de Lia Patro, formiĝis kaj establiĝis la prototipaj institucioj heroldantaj la formalan inaŭguron de la Administra Sistemo fondota post Lia forpaso.

Pere de Liaj senlacaj laboroj – evidentaj en la traktatoj verkitaj de Li, la miloj da Tabeloj revelaciitaj de Li, la paroladoj faritaj de Li, la preĝoj, poemoj kaj komentoj postlasitaj de Li por estontaj generacioj, plejparte en la persa, iuj arablingvaj kaj malmultaj en la turka – estas eksplikitaj la leĝoj kaj principoj, kiuj konsistigas la vefton kaj varpon de la Revelacio de Lia Patro, estas ree deklaritaj kaj interpretitaj ĝiaj fundamentaj principoj, estas detale aplikitaj ĝiaj doktrinoj kaj estas plene kaj publike elmontritaj la valideco kaj nemalhavebleco de ĝiaj veroj. Malatenta homaro, trempita en materialismo kaj forgesema pri sia Dio, estas pere de Liaj avertoj sciigita pri la danĝeroj, kiuj minacas disrompi ĝian bonordan vivon, danĝeroj kiuj igis ĝin, kiel konsekvenco de ĝia persista degenero, elteni la unuajn spasmojn de tiu monda renversiĝo ĝis hodiaŭ daŭre skuanta la fundamentojn de la homa socio. Kaj laste verŝis la membroj de brava komunumo, per la mandato donita de Li al ĝi, kun siaj komune realigitaj atingoj fortan brilon sur la kronikon de Lia propra oficado, kaj lanĉis Li Planon, kiu tre baldaŭ post sia formala inaŭguriĝo atingis, ke malfermiĝis por la Kredo la aŭstralia kontinento, ke en posta periodo gajniĝis por ĝi la subteno de la koro de reĝa konvertito al la Kozo de Lia Patro, kaj ke hodiaŭ – pere de la nerezistebla disvolviĝado de ĝiaj ivoj – tiel mirige reviviĝas la spirita vivo de ĉiuj respublikoj de Latinameriko kaj tiel prezentiĝas taŭga finalo en la kroniko de tuta jarcento.

Superrigardo pri la elstaraĵoj de tiel benita kaj fruktoriĉa oficado ankaŭ ne preterlasu mencion de la profetaĵoj el la sen- erara plumo de la nomumita Centro de la Interligo de Bahá’u’lláh. Ĉi tiuj anticipas la furiozecon de la atenco, kiun la nehaltigebla avanco de la Kredo devos provoki en la Okcidento, en Barato kaj en Orienta Azio, kiam ĝi renkontos la pratempajn klerikarojn de la kristana, la budhana kaj hindua religioj. Ili anticipas la tumulton, kiun kaŭzos ĝia emancipiĝo el la katenoj de religia ortodoksismo en Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko.

Ili anticipas la rean kolekt- iĝon de la idoj de Izraelo en sia antikva hejmlando, la starigon de la standardo de Bahá’u’lláh en la egipta citadelo de sunaisma Islamo, la estingon de la potenca influo de la ŝijaismaj klerikoj en Persio, la mizeregon nepre trafonta la kompatindan reston de la rompantoj de la Interligo de Bahá’u’lláh ĉe la monda centro de Lia Kredo, la grandiozecon de la institucioj – kiujn tiu triumfanta Kredo devos starigi sur la deklivoj de la monto destinita tiel ligiĝi kun la urbo Akko, ke formiĝos unusola granda metropolo por enteni la spiritan kaj ankaŭ la administran sidejojn de la estonta bahaa konfederacio –, la klare videblan honoron ĝuotan en fora estonteco de la loĝantoj ĝenerale kaj la registaro precipe de la patrolando de Bahá’u’lláh, la unikan kaj enviindan pozicion okupotan de la komunumo de la Plej Granda Nomo sur la nordamerika kontinento – kiel rekta rezulto de ĝia realigo de la monda misio de Li konfidita al ĝi –; kaj fine ili anticipas – kiel la resumo kaj kulmino de ĉio – la »flirtigon de la standardo de Dio inter ĉiuj nacioj« kaj la unuigon de la tuta homaro, je kiu »ĉiuj homoj apartenos al unu religio ...

kunfandiĝos en unu raso kaj fariĝos unusola popolo«. Nek eblas ne noti la revoluciajn ŝanĝigojn en la tuta mondo, kiujn vidis okazi tiu oficado – la plej multaj de tiuj rekte fluantaj el la avertoj eldiritaj de la Báb en la unua ĉapitro de Sia Qayyúmu’l- Asmá’, kiun Li revelaciis en ĝuste la nokto de la Deklaro de Sia Misio en Ŝirazo kaj pli poste ree emfazataj en la ege signifoplenaj alineoj en kaj la Súriy-i-Mulúk kaj la Kitáb-i-Aqdas adresitaj de Bahá’u’lláh al la reĝoj de la tero kaj la religiaj gvidantoj de la mondo. La transformiĝo de la portugala monarkio kaj la ĉina imperio al respublikoj, la disfalo de la rusa, la germana kaj la aŭstra imperioj kaj la humiliga sorto trafinta iliajn regantojn, la murdo de ŝaho Náṣiri’d-Dín, la falo de sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd – pri ĉi tiuj direblas, ke ili markis pliajn stadiojn en la disvolviĝado de tiu katastrofa procezo, kies inaŭguron jam dum la vivo de Bahá’u’lláh signis la murdo de sultano ‘Abdu’l-‘Azíz, la drama falo de Napoleono III kaj la estingo de lia Tria Imperio, kaj de la memvola malliberiĝo de la papo kaj la fakta finiĝo de ties sekulara suvereneco. Pli poste, kiam ‘Abdu’l-Bahá estis forpasinta, ankoraŭ akceliĝis tiu sama procezo per la pereo de la kaĝara dinastio en Persio, la demisiigo de la hispana monarkio, la kolapso de kaj la sultanujo kaj la kalifujo en Turkio, la rapida degenero de la ŝija- isma Islamo kaj la kristanaj misioj en la Oriento kaj per la kruela sorto nun trafanta tiel multajn el la kronitaj kapoj de Eŭropo.

Nek eblas forlasi ĉi tiun temon sen speciala mencio de la nomoj de tiuj eminentuloj kaj kleruloj kiuj, dum malsamaj fazoj de la oficado de ‘Abdu’l-Bahá, deziris pagi tributon ne nur al ‘Abdu’l- Bahá mem sed ankaŭ al la Kredo de Bahá’u’lláh. Leo Tolstoj, profesoro Arminius Vambery, profesoro Auguste Forel, d-ro David Starr Jordan, la honora arkidiakono Wilberforce, profesoro Jowett de Balliol, d-ro T.

K. Cheyne, d-ro Estlin Carpenter de la universitato Oksfordo, vicgrafo Samuel de Karmelo, lordo Lamington, Sir Valentine Chirol, rabeno Stephen Wise, princo Muḥammad-‘Alí de Egiptio, Shaykh Muḥammad ‘Abdu, Midḥat Páshá kaj Khurshíd Páshá – nomoj kiel tiuj atestas, pro la tributoj, kiuj asociiĝas kun ili, pri la granda progreso farita de la Kredo de Bahá’u’lláh sub la brilega gvidado de Lia elstara Filo, tributoj, kies egan impreson en postaj jaroj ankoraŭ pliigis la historiaj, ripetaj kaj skribaj atestoj, kiujn fama reĝino, nepino de reĝino Viktorino, sentis sin instigita postlasi al estontaj generacioj kiel ateston, ke ŝi rekonis la profetan mision de Bahá’u’lláh.

Koncerne al tiuj malamikoj, kiuj senlace provis estingi la lumon de la Interligo de Bahá’u’lláh – la meritita puno suferata de ili ne malpli klare videblas ol la pereo trafinta en pli frua periodo tiujn, kiuj tiel primitive klopodis disbati la esperojn de leviĝanta Kredo kaj detrui ties fundamentojn.

La murdon de la tirana ŝaho Náṣiri’d-Dín kaj la postan estingon de la kaĝara dinastio jam ni menciis. Sultano ‘Abdu’l-Ḥamíd post sia detronigo fariĝis ŝtata kaptito kaj estis kondamnita al vivo de kompleta forgeso kaj humiligo, malŝatata de la kolegaj regantoj kaj kalumniata de siaj eksaj regatoj. La sangosoifa Jamál Páshá, kiu decidis krucumi ‘Abdu’l-Bahá-on kaj komplete detrui la sanktan tombodomon de Bahá’u’lláh, devis fuĝi por savi sian vivon kaj estis, kiam li troviĝis kiel rifuĝinto en Kaŭkazio, murdita mane de armeno, kies samlandanojn estis li tiel senkompate persekutinta. La intrigema Jamálu’d-Dín Afghání – kies senindulga malamikeco kaj potenca influo tiel akre kontrastis kun la progreso de la Kredo en la landoj de la Proksima Oriento – estis trafita, post serpentuma kariero plena je sortobatoj, de kancero kaj pereis en mizero havinte en sensukcesa operacio fortranĉita grandan parton de sia lango. La kvar membroj de la malbonsorta ŝtata enketa komisiono, ekspedita el Konstantinopolo por sigeli la sorton de ‘Abdu’l-Bahá, suferis, ĉiu siavice, humiligon apenaŭ malpli drastan ol tiu, kiun ili planis por Li. ‘Árif Bey, la komisionestro, estis mortpafita de gardostaranto kiam noktomeze li provis kaŝe fuĝi antaŭ la koler- ego de la Junaj Turkoj. Adham Bey sukcesis eskapi al Egiptio, sed survoje lia servanto forrabis liajn posedaĵojn kaj fine li devis peti financan helpon de la bahaanoj en Kairo, peto ne rifuzita. Pli poste li petis helpon de ‘Abdu’l-Bahá, Kiu tuj instrukciis la kredantojn Lianome doni sumon al li, instrukcio kiun ili ne povis efektivigi pro lia subita malapero.

De la du aliaj membroj estis unu ekzilita al fora loko kaj mortis la alia nelonge poste en mizera malriĉeco. La fifama Yaḥyá Bey, la policĉefo de Akko, volonta kaj potenca ilo en la manoj de Mírzá Muḥammad-‘Alí, la ĉefrompanto de la Interligo de Bahá’u’lláh, devis vidi kiel fiaskis ĉiuj liaj esperoj, perdis sian pozicion kaj devis fine petegi monan helpon de ‘Abdu’l-Bahá. En Konstantinopolo, en la jaro, kiu vidis la defalon de ‘Abdu’l-Ḥamíd, ne malpli ol tridek unu ŝtataj gravuloj – inklude de ministroj kaj aliaj altaj oficistoj de la registaro kaj inter tiuj multaj malamikoj de la Kredo – estis en unu tago arestitaj kaj kondamnitaj al la pendumilo, drasta venĝo por ilia kontribuo je la konservado de tirana reĝimo kaj je la klopodoj ekstermi la Kredon kaj ĝiajn instituciojn.

En Persio krom la suvereno – kiu estis forprenita, dum alte tajdis liaj esperoj kaj en la pleneco de sia potenco, de la scenejo per tiel frapa maniero – unu post alia perdis sian prestiĝon kaj aŭtoritaton aro da princoj, ministroj kaj muĝtahidoj, kiuj aktive partoprenis je la subpremado de persekutata komunumo, interalie Kámrán Mírzá, la Ná’ibú’s-Salṭanih, kaj la Jalálu’d-Dawlih, kaj la Atábik-i-A’ẓam Mírzá ‘Alí-Aṣghar Khán, kaj Shaykh Muḥammad-Taqíy-i-Najafí, la »Filo de la Lupo«. Ili sinkis en forgeson, devis rezigni pri ĉiu espero atingi sian malican celon, kaj iuj el ili vivis sufiĉe longe por vidi la unuajn evidentojn de la ascendo de Kozo, kiun tiel forte ili timis kaj tiel pasie hatis.

Kiam ni notas, ke en la Sankta Lando, en Persio kaj en Usono certaj reprezentantoj de la kristana eklezio – kiel Vatralsky, Wilson, Richardson aŭ Easton, kiuj observis kaj en iuj kazoj timis la viglan avancon de la Kredo de Bahá’u’lláh en kristanaj landoj – leviĝis por haltigi ĝian progreson, kaj kiam ni rigardas la lasta- tempan kaj konstantan forvaporiĝadon de ilia influo, la malkresk- adon de ilia potenco, la konfuziĝon en iliaj vicoj kaj la nuliĝon de iuj el iliaj longtempe ekzistintaj misiejoj kaj institucioj en Eŭropo, en la Mezoriento kaj en Orienta Azio – ĉu ne ni ŝuldigu ĉi tiun mal- fortiĝon al la kontraŭstaro, kiun dum la oficado de ‘Abdu’l-Bahá membroj de diversaj kristanaj klerikaroj komencis elmontri al la adeptoj kaj institucioj de Kredo, kiu pretendas esti ne malpli ol la plenumiĝo de la promeso donita de Jesuo Kristo kaj la establanto de tiu Regno, por kiu Tiu mem preĝis kaj kies venon Tiu profetis?

Kaj fine tiu viro, kiu ekde la momento kiam naskiĝis la Dia Interligo ĝis la fino de sia vivo montris haton pli senindulgan ol tiu animinta la antaŭe menciitajn oponantojn de ‘Abdu’l-Bahá, kiu pli energie ol iu el tiuj komplotis kontraŭ Li kaj afliktis la Kredon de sia Patro per honto pli dolora ol iu trudita al ĝi de ĝiaj eksteraj malamikoj, kune kun la fifama skipo de interligorompantoj, kiujn li misgvidis kaj instigis, estis kondamnita atesti kiel pli kaj pli – kiel ankaŭ okazis kun Mírzá Yaḥyá kaj ties kunularo – fiaskis liaj malicaĵoj, forvaporiĝis ĉiuj liaj esperoj, klare surfaciĝis liaj veraj motivoj kaj komplete estingiĝis liaj iamaj honoro kaj gloro. Lia frato, Mírzá Ḍíya’u’lláh, mortis antaŭtempe; Mírzá Áqá Ján, lia trompito, tri jarojn poste sekvis ĝuste tiun fraton en la tombon; kaj Mírzá Badí‘u’lláh, lia ĉefa komplico, perfidis lian aferon, publikigis subskribitan denuncon de liaj fiaj agoj, sed denove kuniĝis kun li por tamen ree distanciĝi de li sekve de la skandala konduto de sia propra filino. La duonfratino de Mírzá Muḥammad-‘Alí, Furú- ghíyyih, mortis pro kancero, dum ŝia edzo, Siyyid ‘Alí, forpasis pro koratako antaŭ ol al li povis veni liaj filoj, de kiuj la pli aĝan baldaŭ poste dum ties floraj vivjaroj trafis la sama malsano. Muḥammad- Javád-i-Qazvíní, fifama interligorompanto, pereis mizere. Shu‘á- ‘u’lláh, kiu, kiel atestis ‘Abdu’l-Bahá en Sia testamento, kalkulis pri la murdo de la Centro de la Interligo kaj kiun lia patro sendis al Usono por alianciĝi kun Ibráhím Khayru’lláh, revenis deprimita kaj kun malplenaj manoj de sia malglora misio. Jamál-i-Burújirdí, la plej kapabla ulo de Mírzá Muḥammad-‘Alí en Persio, fariĝis la viktimo de mortiga kaj abomeninda malsano; Siyyid Mihdíy-i- Dahají, kiu, perfidante ‘Abdu’l-Bahá-on, aliĝis al la interligoromp- antoj, mortis anonime kaj povre, sekvata de siaj edzino kaj du filoj; Mírzá Ḥusayn-‘Alíy-i-Jahrúmí, Mírzá Ḥusayn-i-Shírázíy-i- Khurṭúmí kaj Ḥájí Muḥammad-Ḥusayn-i-Káshání, kiuj reprezentis la ĉefrompanton de la Interligo en Persio, Barato kaj Egiptio, plene malsukcesis kun siaj misioj; kaj la avida kaj aroganta Ibráhím-i- Khayru’lláh, kiu elektis plu alten teni la standardon de sia ribelo en Usono dum ne malpli ol dudek jaroj, kaj kiu arogis al si skriban denuncon de ‘Abdu’l-Bahá, de Liaj »falsaj instruoj, Lia misprezent- ado de la Bahaa Kredo, Lia ŝajnigo«, kaj stigmatizis Ties viziton al Ameriko kiel »mortofrapon« por la »Kozo de Dio«, mortis nelonge post kiam li faris tiujn denuncojn, tute forlasita kaj malestimata de la tuta anaro de komunumo, kies fondintojn li mem konvertis al la Kredo kaj en ĝuste tiu lando, kiu vidis la multobliĝantajn evidentojn de la nehaltigebla daŭra fortiĝo de la aŭtoritato de ‘Abdu’l-Bahá, aŭtoritato kiun li dum siaj malfruaj jaroj sin devontigis elradikigi.

Kaj rilate al tiuj, kiuj aŭ publike pledis por la kozo de ĉi tiu ĉefrompanto de la Interligo de Bahá’u’lláh aŭ sekrete simpatiis kun tiu dum ili ŝajnigis esti subtenantoj de ‘Abdu’l-Bahá: iuj poste pentis kaj estis pardonitaj, aliaj seniluziiĝis kaj tute perdis sian kredon, malmultaj apostatiĝis, dum la ceteraj malaperadis kaj fine postlasis lin, krom manpleno de liaj parencoj, sola kaj nesubtenata.

‘Abdu’l-Bahá-on li transvivis preskaŭ dudek jarojn. Kaj tiel vivis tiu, kiu estis tiel aŭdace asertinta vidalvide al Li ke ja li ne povus esti certa postvivi Lin, sufiĉe longe por vidi la plenan bankroton de sia kozo; dume li vivis mizeran ekzistadon ene de la muroj de palacdomo, en kiu iam loĝis aro de liaj subtenantoj, estis rifuzita al li de la civilaj aŭtoritatuloj – rezulte de la krizo, kiun post la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá malsaĝe li kaŭzis – la oficiala kuratoreco de la Tombo de sia Patro, devis li kelkajn jarojn poste vakigi tiun palacdomon, kiu pro lia tiela neglektado troviĝis en plorinde kaduka stato, estis li afliktita de paralizo kripliganta duonon de lia korpo kaj devis li dum monatoj sub doloroj kuŝi enlite antaŭ ol li mortis. Oni lin entombigis laŭ islamaj ritoj, rekte apud loka islama sanktejo, kun tombo restanta ĝis hodiaŭ sen eĉ tomboŝtono – kompatinda rememorigo pri la senbazeco de liaj pretendoj, pri la fundeco de la fifamo al kiu li sinkis, kaj pri la severeco de la venĝo, kiun tiel abunde meritis liaj faroj.

22. La starigo kaj establiĝo de la Administra Sistemo SEGPB22

Add range:

Formanta Jararo de la Bahaa Kredo 22.

La starigo kaj establiĝo de la Administra Sistemo Kun la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá estis pasintaj pli ol tri kvaronoj de la unua jarcento de la bahaa epoko, kies inaŭguro koincidis kun Lia naskiĝo.

Sepdek sep jarojn antaŭe la lumo de la Kredo proklamita de la Báb estis leviĝinta super la horizonto de Ŝirazo kaj ekbrilinta sur la firmamento de Persio, dispelinta la malhelon, kiu dum jarcentoj envolvis ties popolon. Nekredeble feroca amas- buĉado – en kiu komune partoprenis la registaro, la klerikaro kaj la popolo senatentaj pri la signifo de tiu lumo kaj nekapablaj vidi ĝian splendon – estis preskaŭ tute estinginta la radiadon de ĝia gloro en la lando de ĝia naskiĝo. Dum la plej malhelaj horoj sur la vojoj de tiu Kredo estis Bahá’u’lláh – dum Li estis kaptito en Teherano – vokita ĝin revigligi kaj komisiita efektivigi ĝian finfinan celon. En Bagdado, fine de la dekjara prokrasto inter la unua sciigo de tiu Misio kaj ĝia Deklaro, estis Li revelaciinta la Misteron, kiu konserviĝis en la embria Kredo de la Báb kaj rivelinta la de ĝi produktintan frukton. En Adrianopolo estis la Mesaĝo de Bahá’u’lláh, la promeso de la babisma kaj ankaŭ de ĉiuj antaŭaj religiaj sistemoj, proklamita al la homaro kaj ĝia defio eldirita al la regantoj de la tero en kaj la Oriento kaj la Okcidento. Malantaŭ la muroj de la prizonfortreso Akko estis la Portanto de la novnaskita Revelacio de Dio dekretinta la leĝojn kaj formulinta la principojn konsistigantaj la varpon kaj vefton de Lia Mondordo. Krome estis Li antaŭ Sia forpaso stariginta la Interligon pli poste servonta kiel gvidilo kaj helpo je la metado de ties fundamentoj kaj por sekurigi la unuecon de ties konstruantoj. Armita per tiu unika kaj potenca instrumento estis ‘Abdu’l-Bahá, Lia plej aĝa Filo kaj Centro de Lia Interligo, stariginta la standardon de la Kredo de Sia Patro sur la nordamerika kontinento kaj establinta nevenkeblan bazon por ĝiaj institucioj en okcidenta Eŭropo, en orienta Azio kaj en Aŭstralio. En Siaj verkoj, Tabeloj kaj paroladoj estis Li eksplikinta ĝiajn principojn, interpretinta ĝiajn leĝojn, plifortiginta ĝian doktrinon kaj stariginta la rudimentajn instituciojn de ĝia estonta Administra Sistemo.

Estis Li konstruinta en Rusio ĝian unuan Domon de Adorado kaj sur la deklivoj de monto Karmelo konvenan maŭzoleon por ĝia Heroldo, Kies korpajn postrestĵojn Li propramane tie metis al eterna ripozo. Per Siaj vizitoj de aro da urboj en Eŭropo kaj Nordameriko estis Li diskoniginta la Mesaĝon de Bahá’u’lláh al la popoloj de la Okcidento kaj levinta la prestiĝon de la Kozo de Dio al nivelo, kian neniam antaŭe estis ĝi atinginta. Kaj fine estis Li vespere de Sia vivo doninta – revelaciante al komunumo, kiun Li mem estis stariginta, trejninta kaj nutrinta, la Tabelojn de la Dia Plano – Sian mandaton, Planon, kiu dum la jaroj venontaj devos ebligi al la anoj de tiu komunumo disvastigi la lumon kaj starigi la administran strukturon de la Kredo tra ĉiuj kvin kontinentoj de la terglobo.

Nun venis la momento, ke tiu senmorta, tiu la mondon viviganta Spirito naskiĝinta en Ŝirazo, reardigita en Teherano, flamigita en Bagdado kaj Adrianopolo, portita al la Okcidento kaj nun iluminanta la bordojn de kvin kontinentoj, enkarniĝu en institucioj destinitaj kanale plukonduki ĝiajn disverŝiĝantajn energiojn kaj stimuli ĝian kreskadon. Nun finiĝis la jararo, kiu vidis la naskiĝon kaj leviĝon de la Kredo. La Heroa, la Apostola Jararo de la Religio de Bahá’u’lláh, tiu ĝerma periodo dum kiu vivis ĝiaj Fondintoj, dum kiu generiĝis ĝia vivo, dum kiu luktis kaj eltrinkis la pokalon de l’ martiriĝo ĝiaj plej grandaj herooj, kaj dum kiu estis metitaj ĝiaj senmakulaj fundamentoj – periodo kun kies splendoj ne povos rivali ajnaj kiel ajn brilaj venkoj en ĉi tiu aŭ venonta epoko – nun finiĝis kun la forpaso de Tiu, Kies misio konsidereblas kiel la ligo konektanta la jararon dum kiu ĝermis la semo de la novnaskita Mesaĝo kun tiuj jararoj destinitaj vidi ĝian disfloradon kaj finfinan fruktiĝon.

Nun komenciĝis la Formanta Periodo, la Fera Jararo de tiu religiosistemo, la jaroj dum kiuj la institucioj de la Kredo de Bahá’u’lláh kristaliĝos, evoluos kaj plene solidiĝos – loke, nacie kaj internacie –, antaŭ ol eniri la trian, la finan, la Oran Jararon, kiu estas destinita vidi la elmergiĝon de mondampleksa Sistemo enkorpiganta la finfinan frukton de la plej juna Revelacio de Dio por la homaro, frukto, kies maturiĝo indikos la establiĝon de monda civilizacio kaj la formalan inaŭguron de la Regno de la Patro sur la terglobo kiel estas promesita de Jesuo Kristo mem.

Tiun ĉi Mondan Sistemon la Báb, dum estis Li kaptito en la montaj fortikaĵoj de Azerbajĝano, eksplicite menciis en Sia Persa Bajano, la Patrina Libro de la Babismo, anoncante ĝian alvenon kaj ligante ĝin kun la nomo de Bahá’u’lláh, Kies Mision Li heroldis.

»Bonas al tiu«, estas Lia rimarkinda deklaro en la deksesa ĉapitro de la 3a Váḥid, »kiu fiksas sian rigardon je la Sistemo de Bahá’u’lláh kaj dankas sian Sinjoron! Ĉar certe manifestiĝos Li.« Ĉi tiun saman Sistemon Bahá’u’lláh, Kiu en pli posta periodo revelaciis la leĝojn kaj principojn, kiuj devos stiri la funkciadon de tiu Sistemo, tiel vortigis en la Kitáb-i-Aqdas, la Patrina Libro de Lia Religiosistemo: »Rompiĝis la ekvilibro de la mondo per la vibranta influo de tiu ĉi Plej Granda Sistemo. Renversiĝis la orda vivo de la homaro pro la impeto de tiu ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kian fizikaj okuloj neniam vidis.« Ĝiajn trajtojn konturis ‘Abdu’l-Bahá, ĝia granda Arkitekto, en Sia Lasta Volo kaj Testamento, dum la fundamentojn de ĝiaj prototipaj institucioj nune, post Li, metas Liaj adeptoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento dum ĉi tiu, la Formanta Jararo de la Bahaa Religiosistemo.

Sekve povas oni la lastajn dudek tri jarojn de la unua bahaa jarcento konsideri la unuan stadion de la Formanta Periodo de la Kredo, transira jararo, kiu identiĝas kun la leviĝo kaj establiĝo de tiu Administra Sistemo surbaze de kiu devos finfine konstruiĝi la institucioj de la estonta Bahaa Monda Federacio de l’ Nacioj dum la Ora Jararo, kiu atestos la kompletiĝon de la Bahaa Religio- sistemo. La Ĉarto, kiu estigis ĉi tiun Administran Sistemon, skizis ĝiajn trajtojn kaj lanĉis ĝiajn procezojn estas nenio alia ol la Lasta Volo kaj Testamento de ‘Abdu’l-Bahá, Lia plej granda legaco por estontaj generacioj, la plej brila emanaĵo de Lia menso kaj la plej potenca instrumento forĝita por certigi la kontinuecon de la tri jararoj, kiuj konsistigas la komponajn erojn de la Religiosistemo de Lia Patro.

La Interligo de Bahá’u’lláh estas starigita sole pere de Lia rekta Volo kaj intenco. La Lasta Volo kaj Testamento de ‘Abdu’l-Bahá, aliflanke, konsidereblas kiel la ido rezultinta el la mistika rilatado inter Tiu, Kiu generis la fortojn de Dio-donita Kredo, kaj Tiu, Kiu estis farita ĝia sola Interpretanto kaj rekonita kiel ĝia perfekta Modelo. La kreivaj energioj liberigitaj de la Farinto de la Leĝo de Dio en ĉi tiu tempo – pere de sia efiko je la menso de Tiu, Kiu estis elektita kiel ĝia neeraranta Eksplikanto – naskis tiun Instru- menton, kies vastajn implicojn la nuna generacio, eĉ post la paso de dudek tri jaroj, ankoraŭ ne kapablas plene kompreni. Ĉi tiun Instrumenton, se ĝuste ni ĝin taksas, eblas separi nek de Tiu, Kiu provizis la instigan impulson de ĝia kreado, nek de Tiu, Kiu rekte ĝin konceptis.

La intenco de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio, kiel jam konstatite, tiel plene penetris la menson de ‘Abdu’l-Bahá kaj Ties Spirito tiel profunde formis Lian estaĵon, kaj la intencoj kaj motivoj de ambaŭ tiel komplete kunfandiĝis, ke disigi la doktrinon donitan de la unua disde la supera agado, kiu asociiĝas kun la misio de la lasta, efektive egalus al malakcepti plej fundamentan veron de la Kredo.

Oni notu, ke la Administra Sistemo establita de ĉi tiu historia Dokumento pro sia deveno kaj karaktero unikas en la kroniko de la mondaj religiaj sistemoj. Memfide aserteblas, ke neniu Profeto antaŭ Bahá’u’lláh, eĉ ne Mohamedo, Kies Libro klare preskribas la leĝojn kaj preceptojn de la Islama Religiosistemo, establis, aŭtoritate kaj skribe, ion, kio kompareblas kun tiu ĉi Administra Sistemo, kiun starigis la sankciita Interpretanto de la instruoj de Bahá’u’lláh, Sistemo, kiu pro la administraj principoj formulitaj de ĝia Aŭtoro, pro la institucioj establitaj de Li kaj pro la rajto je interpretado, per kiu investis Li ĝian Gardanton, devos, laŭ maniero senegala en iu antaŭa religio, nepre gardi de skismo la Kredon el kiu ĝi radikas. Nek similas la principo reganta ĝian funkciadon al iu sur kiu baziĝas ajna sistemo, ĉu teokratia aŭ alia, kiun la homa menso elpensis por administri homajn instituciojn. Direblas pri la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh, ke nek teorie nek praktike ĝi konformas kun ia speco de demokratia regado, kun ia sistemo de aŭtokratio, kun ia pure aristokrata sistemo, aŭ kun iu ajn el la diversaj teokratioj, ĉu juda, kristana aŭ islama, kiujn vidis la homaro en la pasinteco. Ĝi en sia strukturo integras certajn elementojn, kiuj troveblas en ĉiu el la tri agnoskitaj formoj de sekulara regado, dum mankas al ĝi la difektoj, kiujn ĉiu el tiuj dekomence posedas, kaj kuniĝas en ĝi la bonefikaj veroj, kiujn ĉiu el ili sendube enhavas, sen iel ajn lezi la integrecon de la Diaj veroj sur kiuj esence ĝi baziĝas. La heredita aŭtoritato, kiun efektivigi estas vokita la Gardanto de tiu Administra Sistemo, kaj la rajto je interpretado de la sanktaj skriboj aljuĝita sole al li; la potencoj kaj prerogativoj de la Universala Domo de Justeco, kiu posedas la ekskluzivan rajton leĝfari je aferoj ne eksplicite revelaciitaj en la Plej Sankta Libro; la regulo, kiu liberigas ĝiajn membrojn de ia responseco rilate al tiuj, kiujn ili reprezentas, kaj de la devo konformi kun ties starpunktoj, konvinkoj aŭ sentoj; la specifa aranĝo postulanta, ke tiu Institucio, kiu konsistigas la solan leĝdonan organon ene de la tutmonda bahaa komunumo, libere kaj demokrate elektendas fare de la kredantaro – ĉio tio apartenas al la trajtoj, kiuj kombiniĝas por malsamigi la Sistemon de la Revelacio de Bahá’u’lláh de iu ajn el la ekzistantaj homaj regadsistemoj.

Ankaŭ ne sukcesis atingi sian malican celon la malamikoj, kiuj, je la horo de la inaŭgro de ĉi tiu Administra Sistemo kaj dum ĝia 23jara ekzisto – en la Oriento kaj la Okcidento, elinterne kaj elekstere – misprezentis ĝian karakteron, aŭ mokis kaj kalumniis ĝin, aŭ penis haltigi ĝian antaŭenmarŝon, aŭ elkovis krei breĉon en la vicoj de ĝiaj subtenantoj.

Tute fiaskis atingi sian celon la viglaj penadoj de ambicia armeno, kiu, dum la unuaj jaroj de ĝia establiĝo en Egiptio, klopodis anstataŭigi ĝin per la »Scienca Societo«, kiun li en sia miopeco elpensis kaj sponsoris. Sen ajna efiko restis la agitado de trompita virino, kiu en Usono kaj Anglio diligente penadis demonstri la malaŭtentikecon de la Ĉarto responsa por ĝia kreado kaj eĉ persvadi la civilajn aŭtoritatulojn de Palestino procesi en la afero – peto, kiu je ŝia granda ĉagreniĝo estis bruske rifuzita – kaj ankaŭ la defalo de unu el la plej fruaj pioniroj kaj fondintoj de la Kredo en Germanio, kiun tiel tragike misgvidis tiu sama virino. Simile abortaj pruviĝis – dum tiu sama periodo en Persio – la volumoj, kiujn senhonta apostato verkis kaj disvastigis kaj pere de kiuj impertinente li klopodis ne nur disrompi tiun Sistemon sed ankaŭ subfosi la Kredon mem, kiu ĝin konceptis. La artifikoj elpensitaj de la restintaj rompantoj de la Interligo, kiuj leviĝis, gvidataj de Mírzá Badí’u’lláh kaj tuj kiam sciiĝis la celoj kaj intencoj de la Lasta Volo de ‘Abdu’l-Bahá, por eltordi el la manoj de ĝia nomumita Gardanto la gardorajton por la plej sankta maŭzoleo de la bahaa mondo, same vanis kaj alportis al ili plian misfamigon. La postaj atakoj lanĉitaj de certaj reprezentantoj de la kristana ortodoksismo – en kaj kristanaj kaj nekristanaj landoj kaj kun la celo subfosi la fundamentojn kaj distordi la trajtojn de tiu ĉi sama Sistemo – tute ne kapablis malfortigi la lojalecon de ĝiaj subtenantoj aŭ devojigi ilin de sia alta celo. Eĉ ne la fiaj kaj insidaj maĥinacioj de eksa sekretario de ‘Abdu’l-Bahá – kiu, ne saĝiĝinta per la venĝo trafinta la sekretarion de Bahá’u’lláh kaj per la sorto de ankoraŭ kelkaj aliaj sekretarioj kaj tradukantoj de sia Mastro en la Oriento kaj la Okcidento, leviĝis kaj ankoraŭ fuŝe klopodas misinterpreti la celon kaj nuligi la esencajn elementojn de tiu senmorta Dokumento, el kiu tiu Sistemo derivas sian aŭtoritaton – kapablis eĉ nur momente haltigi la antaŭenmarŝon de ĝiaj institucioj laŭ la itinero starigita por ĝi de ĝia Aŭtoro aŭ krei ion ajn, kio povus eĉ nur supraĵe simili al breĉo en la vicoj de ĝiaj konvinkitaj, ĝiaj ege atentemaj kaj neŝanceleblaj subtenantoj.

La Dokumento establanta tiun Sistemon – la Ĉarto de estonta monda civilizacio, kiu laŭ kelkaj siaj trajtoj konsidereblas kiel suplementa por Libro tiel gravega kiel la Kitáb-i-Aqdas, estas subskribita kaj sigelita de ‘Abdu’l-Bahá, komplete de Li skribita propramane kaj ĝia unua sekcio verkita dum unu el la plej malhelaj periodoj de Lia malliberigo en la prizonfortreso Akko – proklamas, kategorie kaj senambigue, la fundamentajn kredojn de la adeptoj de la Kredo de Bahá’u’lláh, rivelas en ne miskomprenebla lingvaĵo la duoblan karakteron de la Misio de la Báb, sciigas la plenan rangon de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio, asertas ke »ĉiuj aliaj estas servantoj de Li kaj faras kion Li preskribas«, emfazas la gravecon de la Kitáb-i-Aqdas, establas la institucion de la Gardanteco kiel heredan oficon kaj skizas ties esencajn funkciojn, indikas kiel elekti la Internacian Domon de Justeco, difinas ties taskaron kaj priskribas ties rilaton al tiu Institucio, preskribas la devojn kaj emfazas la responsojn de la Manoj de la Kozo de Dio, kaj gloras la virtojn de la nedetruebla Interligo establita de Bahá’u’lláh.

Krome laŭdas tiu Dokumento la kuraĝon kaj eltenemon de la subtenantoj de la Interligo de Bahá’u’lláh, priskribas la suferojn eltenitajn de ĝia nomumita Centro, memorigas pri la fia konduto de Mírzá Yaḥyá kaj ties neatento al la avertoj de la Báb, elmontras en serio da kulpigoj la perfidecon kaj ribeladon de Mírzá Muḥammad-‘Alí kaj la komplicecon de ties filo Shu‘á‘u’lláh kaj ties frato Mírzá Badí’u’lláh, konfirmas ilian ekskomunikon kaj antaŭdiras la frustriĝon de ĉiuj iliaj esperoj, alvokas la Afnán-ojn (la parencojn de la Báb), la Manojn de la Kozo kaj la tutan adeptaron de Bahá’u’lláh unuigite leviĝi por disvastigi Lian Kredon, disiri foren kaj vasten, labori senlace kaj sekvi la heroan ekzemplon de la Apostoloj de Jesuo Kristo, avertas ilin pri la danĝeroj asociiĝi kun la rompantoj de la Interligo kaj petas ilin ŝirmi la Kozon kontraŭ la atencoj de la nesinceruloj kaj la hipokrituloj, kaj konsilas al ili demonstri per sia konduto la universalecon de la Kredo al kiu ili adeptiĝis kaj defendi ĝiajn altajn principojn. En tiu ĉi sama Dokumento rivelas ĝia Aŭtoro la signifon kaj intencon de la Ḥuqúqu’lláh (Rajto de Dio) jam establita en la Kitáb-i-Aqdas, dekretas submetiĝon kaj fidelecon al ĉiuj justaj monarkoj, esprimas Sian sopiron je martiriĝo kaj voĉigas Siajn preĝojn por la pento kaj ankaŭ la pardono de Siaj malamikoj.

Obeemaj al la alvokoj de la Aŭtoro de tiel gravega Dokumento, konsciaj pri sia alta alvokiteco, pelitaj ekagi per la ŝoko de la neatendita kaj subita foriĝo de ‘Abdu’l-Bahá, gvidataj de la Plano, kiun Li, la Arkitekto de la Administra Sistemo, konfidis al iliaj manoj, nedevojigitaj per la atakoj kontraŭ ĝi fare de perfidantoj kaj malamikoj – ĵaluzaj pro ĝia pliiĝanta forto kaj blindaj rilate al ĝia unika signifo –, leviĝis la membroj de la vaste dissemitaj bahaaj komunumoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento kun klara vizio kaj nefleksebla persistemo por inaŭguri la Formantan Periodon de sia Kredo per tio, ke ili metis la fundamenton de tiu mondampleksa Administra Sistemo destinita evolui al Mondordo, kiun estontaj generacioj devos aklami kiel la promeson kaj kronantan gloron de ĉiuj Religisistemoj de la pasinteco. Nekontentigitaj per la starigo kaj firmigo de la administra maŝinaro antaŭvidita por la konservado de la unueco kaj la efika plenumado de la aferoj de konstante vastiĝanta komunumo, decidiĝis la adeptaro de la Kredo de Bahá’u’lláh dum la du jardekoj, kiuj sekvis la forpason de ‘Abdu’l-Bahá, aserti kaj elmontri pere de siaj agadoj la sende- pendan karakteron de tiu Kredo, ankoraŭ pli etendi ĝiajn limojn kaj multigi la nombron de ĝiaj deklaritaj subtenantoj.

Oni notu, ke en ĉi tiu triobla tutmonda fortostreĉo la rolo ludita de la usona bahaa komunumo ekde la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá ĝis la fino de la unua bahaa jarcento estis tia, ke ĝi donis treegan impeton al la evoluado de la Kredo tutmonde, pravigis la konfidon donitan al ĝiaj membroj de ‘Abdu’l-Bahá mem kaj la egan laŭdon per kiu Li dotis ilin, kaj same la karajn esperojn vartitajn de Li por ilia estonteco. Efektive estis la influo de ĝiaj membroj je la ekstarigo kaj la solidigo de bahaaj administraj institucioj tiel signifoplena, ke ja ilia lando meritas esti rekonita kiel la lulilo de tiu Administra Sistemo antaŭvidita de Bahá’u’lláh mem kaj starigita per la Lasta Volo de la Centro de Lia Interligo.

Tiurilate oni memoru, ke la preparaj paŝoj por konigi la sferon kaj funkciadon de ĉi tiu Administra Sistemo – kiu nun, post la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, formale establiĝu – estis jam faritaj de Li, kaj eĉ jam de Bahá’u’lláh, dum la jaroj antaŭintaj Ties supreniron.

Ke Tiu nomumis certajn elstarajn kredantojn en Persio kiel »Manoj de la Kozo«, la ekstarigo de lokaj Asembleoj kaj konsilantaroj fare de ‘Abdu’l-Bahá en gvidaj bahaaj centroj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, la formado de la Bahaa Templo Unio en Usono, la establado de lokaj fondusoj por la antaŭenigo de bahaaj agadoj, la aĉetado de grundoj dediĉitaj al la Kredo kaj ĝiaj estontaj institucioj, la fondado de eldonaj societoj por la disvastigo de bahaa literaturo, la konstruado de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo, la konstruado de la maŭzoleo de la Báb sur monto Karmelo, la pretigo de gastejoj por la loĝigo de migrantaj instruantoj kaj pilgrimantoj – ĉio tio konsidereblas kiel heroldanta tiujn instituciojn, kiujn tuj post la finiĝo de la Heroa Jararo de la Kredo daŭre kaj sisteme establis la tuta bahaa mondo.

Tuj post kiam eksciis Liaj adeptoj pri la enhavo de tiu ĉi Dia Ĉarto konturanta la ecojn de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh, ekis ili efektivigi – sur la fundamento, kiun metis la vivoj de la herooj, la sanktuloj kaj la martiroj de tiu Kredo – la unuan stadion de la kadro de ties administraj institucioj. Konsci- ante la neceson konstrui unuapaŝe larĝan kaj solidan bazon sur kiu poste stariĝu la kolonoj de tiu potenca konstruaĵo; plene konsciaj, ke sur ĉi tiuj kolonoj, kiam firme establitaj, devos fine metiĝi la kupolo, la fina ero kronanta la tutan konstruaĵon; nedevojigitaj de sia itinero per la krizo kaŭzita en la Sankta Lando de la rompantoj de la Interligo, aŭ per la agitado provokita de la malbonvolemuloj en Egiptio, aŭ per la ĝenoj rezultintaj el la uzurpo de la Domo de Bahá’u’lláh en Bagdado fare de la ŝijaisma komunumo, aŭ per la kreskantaj danĝeroj alfrontantaj la Kredon en Rusio, aŭ ke pri la unuaj agadoj de la usona bahaa komunumo esprimis malestimon kaj mokon certaj rondoj, kiuj komplete mistaksis ties celojn – tiel la pioniraj konstruantoj de Die konceptita Sistemo entreprenis en kompleta harmonio kaj malgraŭ la granda diverseco inter ili de la perspektivoj, la kutimoj kaj la lingvoj, la duoblan taskon establi kaj solidigi siajn lokajn konsiliojn, elektitajn de la tuto de la kredantoj kaj destinitaj gvidi, kunordigi kaj multigi la agadojn de la adeptoj de vaste dissemita Kredo. En Persio, en Usono, en Kanado, en Brito, en Francio, en Germanio, en Aŭstrio, en Barato, en Birmo, en Egiptio, en Irako, en Rusa Turkestano, en Kaŭkazio, en Aŭstralio, en Nov-Zelando, en Sud-Afriko, en Turkio, en Sirio, en Palestino, en Bulgario, en Meksiko, en la Filipinoj, en Jamaiko, en Kostariko, en Gvatemalio, en Honduraso, en San-Salvadoro, en Argentino, en Urugvajo, en Ĉilio, en Brazilo, en Ekvadoro, en Kolombio, en Paragvajo, en Peruo, en Alasko, en Kubo, en Haitio, en Japanio, en Havajo, en Tunizio, en Porto-Riko, en Baluĉio, en Rusio, en Transjordanio, en Libano kaj en Abisenio iom post iom establiĝis tiaj konsilioj konsistigantaj la bazon de la leviĝanta Sistemo de longe persekutita Kredo.

Nomitaj »Spirita Asembleo«, nomo kiu kun la paso de l’ tempo devos anstataŭiĝi per ilia daŭra kaj pli priskriba titolo, nome »Domo de Justeco«, atribuita al ili de la Aŭtoro de la Bahaa Revelacio; senescepte starigitaj en ĉiu urbo, urbeto kaj vilaĝo kie loĝas naŭ aŭ pli da adoltaj kredantoj; ĉiujare kaj per senperaj balotoj elektitaj je la unua tago de la plej granda bahaa Festo fare de ĉiuj adoltaj kredantoj, same viroj kaj virinoj; investitaj per aŭtoritato kiu ne devigas ilin pravigi siajn agojn kaj decidojn al tiuj, kiuj ilin elektis; solene devigitaj sekvi, sub ĉiuj kondiĉoj, la postulojn de la »Plej Granda Justeco«, kio sola povos enkonduki la regadon de la »Plej Granda Paco«, kiun proklamis Bahá’u’lláh kaj kiu devos finfine establiĝi; ŝarĝitaj per la responso ĉiam progresigi la plej bonajn interesojn de la komunumoj ene de sia jurisdikcio, konatigi al tiuj siajn planojn kaj agadojn kaj inviti tiujn laŭdezire fari ajnajn rekomendojn; konsciaj pri sia ne malpli grava tasko demonstri, pere de asociiĝo kun ĉiuj liberalaj kaj humanaj movadoj, la universalecon kaj tutampleksecon de sia Kredo; komplete distanciĝantaj de ĉiuj sektecaj organizaĵoj, ĉu religiaj aŭ sekularaj; asistataj de komitatoj, kiujn ĉiujare ili nomumas, kiuj responsas rekte al ili kaj al ĉiu el kiuj estas asignita iu specifa branĉo de bahaa agado por pristudo kaj plenumado; subtenataj de loka fonduso al kiu ĉiuj kredantoj libervole kontribuas – tiel ĉi tiuj Asembleoj, la reprezentantoj kaj komisitoj de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj nuntempe nombrantaj kelkcenton da, kies membroj reprezentas la diversajn etnojn, kredojn kaj klasojn formantaj la tutmondan bahaan komunumon, dum la lastaj du jardekoj per siaj atingoj abunde demonstris sian rajton esti konsiderataj kiel la ĉefaj tendenoj de la bahaa socio same kiel la finfina fundamento de ties administra strukturo.

»La Sinjoro ordonis«, estas la precepto de Bahá’u’lláh en Sia Kitáb-i-Aqdas, »ke en ĉiu urbo establiĝu Domo de Justeco, en kiu kolektiĝu konsilantoj je la nombro de Bahá (9), kaj kaze ke ili superas tiun nombron tio ne gravas. Estu ili la konfiditoj de la Kompatema inter la homoj kaj konsideru ili sin la gardantoj nom- umitaj de Dio por ĉiuj loĝantaj surtere.

Devas ili kune interkonsiliĝi kaj, favore al Dio, konsideri la interesojn de la servantoj de Dio tiel same kiel ili konsideras siajn proprajn interesojn, kaj elekti tion, kio ĝustas kaj adekvatas.« »Ĉi tiujn Spiritajn Asembleojn«, atestas ‘Abdu’l-Bahá en Tabelo direktita al usona kredanto, »asistas la Spirito de Dio. Ilia defendanto estas ‘Abdu’l-Bahá. Super ili etendas Li Siajn Flugilojn. Kia graco pli grandas ol ĉi tiu?« En tiu sama Tabelo deklaras Li: »Ĉi tiuj Spiritaj Asembleoj estas lumantaj lampoj kaj ĉielaj ĝardenoj el kiuj disvastiĝas la bonodoroj de l’ sankteco super ĉiuj regionoj kaj verŝiĝas la lumoj de l’ scio disen super ĉiuj kreitaĵoj. De ili ĉiudirekten torentas la spirito de l’ vivo. Estas ili, efektive, la potencaj fontoj de la homa progreso – ĉiam kaj ĉiakondiĉe.« Konfirmanta preter ĉia dubo ilian Dio-donitan aŭtoritaton skribis Li: »Estas la devo de ĉiuj ne fari ajnan paŝon sen konsulti la Spiritan Asembleon kaj devas certe ĉiuj tutkore kaj tutanime obei ĝiajn dekretojn kaj submetiĝi je ĝi, por ke estu la aferoj ĝuste ordigitaj kaj bone aranĝitaj.« »Se post pritraktado«, krome Li skribis, »unuanima decido estas farita, belas kaj bonas; sed se, kontraŭ kio gardu la Sinjoro, restos malsamaj opinioj, devos validi la plimulto de la voĉoj.«

Esti establintaj la strukturon de siaj lokaj Asembleoj – la bazo de la konstruaĵo, kiun starigi instrukciis al ili la Arkitekto de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh – senhezite aliris Liaj disĉiploj en la Oriento kaj la Okcidento la sekvan kaj pli malfacilan stadion de sia grava entrepreno. En landoj kie la lokaj bahaaj komunumoj fariĝis sufiĉe multnombraj kaj influaj oni iniciatis la starigon de Naciaj Asembleoj, la pivotoj ĉirkaŭ kiuj devas cirkuli ĉiuj naciaj aktivecoj. Nomitaj de ‘Abdu’l-Bahá en Lia testamento »Sekundaraj Domoj de Justeco« konsistigas ili la elektantarojn por la formado de la Internacia Domo de Justeco kaj gvidas, unuecigas, kunordigas kaj stimulas la agadojn de individuoj kaj de lokaj Asembleoj ene de sia jurisdikcio. Ĉi tiuj Asembleoj sin apogas sur la larĝa bazo de organizitaj lokaj komunumoj kaj – estante mem la kolonoj sur kiuj baziĝas tiu institucio kiu konsiderendas kiel la apogeo de la bahaa Administra Sistemo – estas elektitaj, laŭ la principo de proporcia reprezent- ado, fare de delegitoj reprezentantaj la lokajn bahaajn komunumojn kaj kunvenantaj dum la Rezvano-festo en aparta Konvento.

Posedas ili la necesan aŭtoritaton, kiu ebligas al ili certigi la harmonian kaj efikan evoluadon de bahaa agado ene de siaj respektivaj sferoj; estas ili liberigitaj de ĉia rekta responso al siaj elektintoj por kiel ili plenumas siajn taskojn kaj por siaj decidoj; havas ili la sanktan devon konsulti la starpunktojn, inviti la rekomendojn kaj certigi al si la konfidon kaj kunlaboron de la delegitoj kaj konigi al tiuj siajn planojn, problemojn kaj agojn; kaj subtenas ilin la financaj rimedoj de la naciaj fondusoj al kiuj kontribui estas alvokataj ĉiuj kredantoj. Ili estas starigitaj en Usono (1925 – la Nacia Asembleo anstataŭis en tiu lando la institucion de la Bahaa Templo Unio formita dum la oficado de ‘Abdu’l-Bahá), en Britio (1923), en Germanio (1923), en Egiptio (1924), en Irako (1931), en Barato (1923), en Persio (1934) kaj en Aŭstralio (1934). Ili elektiĝas ĉiujare fare de delegitoj kies nombro estas fiksita – laŭ la naciaj kondiĉoj – je 9, 19, 95 aŭ 171 (9 oble 19). Ĉi tiuj naciaj korporacioj pere de sia apero markis la naskiĝon de nova epoko en la Formanta Jararo de la Kredo kaj plian stadion en la evoluado, la unueciĝo kaj la solidiĝo de daŭre plu etendiĝanta komunumo. Kun la konstante vastiĝanta amplekso de siaj agadoj, pere de sia internigita disciplino kaj pere de sia senkompromisa teniĝo je principoj, kiuj ebligas al ili levi sin super ĉiuj rasaj, naciaj, klasaj aŭ haŭtkoloraj antaŭjuĝoj, pruviĝis ĉi tiuj bahaaj Naciaj Asembleoj kapablaj – asistataj de naciaj komitatoj, kiuj estas res- ponsaj al kaj elektitaj de ili, kiuj estas sendiskriminacie formitaj el anoj de la tuta kredantaro ene de ilia jurisdikcio, kaj al ĉiu el kiuj estas asignita specifa sfero de bahaa agado – en rimarkinda mani- ero administri la multobliĝantajn agadojn de freŝe firmiĝinta Kredo.

Kaj ankaŭ la naciaj komitatoj ne malpli energie kaj dediĉite plenumas siajn respektivajn funkciojn. Defendante la fundamen- tajn interesojn de la Kredo, klarigante ĝian doktrinon, disvastig- ante ĝian literaturon, solidigante ĝiajn financojn, organizante ĝiajn instruajn agadojn, pli intensigante la solidarecon inter ĝiaj unuopaj eroj, aĉetante ĝiajn historie gravajn ejojn, konservante ĝiajn sanktajn kronikojn, valoraĵojn kaj relikvojn, kontaktante la diversajn instituciojn de la socio al kiu ĝi mem apartenas, edukante ĝian junularon, trejnante ĝiajn infanojn, plibonigante la statuson de ĝiaj inaj anoj en la Oriento – tiamaniere la membroj de ĉi tiuj diversecaj instancoj funkciantaj sub la egido de la elektitaj naciaj reprezentantoj de la bahaa komunumo abunde montras sian kapablon efike antaŭenigi la nemalhaveblajn kaj multoblajn interesojn de la Kredo.

La nura specifado de la naciaj komitatoj – kiuj estiĝis plejparte en la Okcidento kaj per modela efikeco funkcias en Usono kaj Kanado kaj nun aktivas per tia vigleco kaj tiel unuigita celo ke tio akre kontrastas kun la senfortiĝintaj institucioj de mortanta civilizacio – sufiĉus por riveli kiel vastgamaj estas ĉi tiuj asistaj institucioj, kiujn jam lanĉis la evolu- anta Administra Sistemo troviĝanta ankoraŭ en la duaperioda stadio de sia evoluado: la Instrua Komitato, la Regionaj Instruaj Komitatoj, la Inter-Amerika Komitato, la Eldona Komitato, la Rasunuiga Komitato, la Junulara Komitato, la Recenza Komitato, la Templovarta Komitato, la Programkomitato de la Templo, la Komitato por Templo-Ĉiĉeronoj, la Komitato de la Bibliotekisto kaj Vendoj ĉe la Templo, la Komitatoj por Aktivecoj de Geknaboj, la Infaneduka Komitato, la Komitatoj por Ina Progreso, Ina Instruado kaj Inaj Programoj, la Jura Komitato, la Komitato por Arkivo kaj Historio, la Censa Komitato, la Bahaa Ekspozicia Komitato, la Komitato por la Bahaaj Novaĵoj, la Bahaa Novaĵ- agenteja Komitato, la Brajlotransskriba Komitato, la Komitato por Kontaktoj, la Komitato de Servoj, la Editora Komitato, la Indeksa Komitato, la Biblioteko-Komitato, la Radio-Komitato, la Kont- revizora Komitato, la Komitato por Ĉiujaraj Suveniroj, la Redakta Komitato por The Bahá’í World, la Komitato por Studmaterialoj, la Komitato por Internacia Helplingvo, la Komitato por la Instituto de Bahaa Edukado, la Komitato por la Magazino World Order, la Komitato por Bahaaj Eksteraj Rilatoj; la Komitato por Bahaaj Lernejoj, la Komitato por Someraj Lernejoj, la Komitato por Internacia Lernejo, la Komitato por Broŝura Literaturo, la Bahaa Tombeja Komitato, la Ḥazíratu’l-Quds Komitato, la Mashriqu’l- Adhkár Komitato, la Komitato por la Evoluigo de Asembleoj, la Komitato de Nacia Historio, la Komitato por Diversaj Materialoj, la Komitato por Senpaga Literaturo, la Tradukkomitato, la Komitato por la Katalogado de Tabeloj, la Komitato por la Publikigo de Tabeloj, la Komitato por Proprietaĵoj, la Arbitracia Komitato, la Reklama Komitato, la Oriento kaj Okcidento Komitato, la Bonfara Komitato, la Komitato por la Transskribado de Tabeloj, la Komitato por Vojaĝantaj Instruantoj, la Bahaa Eduka Komitato, la Komitato por Sanktejoj, la Komitato por Infana Ŝparkaso.

Kiel ajn rimarkinda estis en si mem la establado de lokaj kaj naciaj Asembleoj kaj la sekva formado de lokaj kaj naciaj komitatoj agantaj kiel necesaj asistaj organoj de la elektitaj reprezentantoj de bahaaj komunumoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, estis tio tamen ne pli ol preludo al serio da entreprenoj fare de la ĵus formitaj Naciaj Asembleoj, kiuj grandparte kontribuis al la unuigo de la bahaa mondkomunumo kaj la solidigo de ĝia Administra Sistemo.

La unua tiudirekta paŝo estis ellabori kaj akcepti bahaan nacian statuton, kion en 1927 faris kaj promulgis kiel la unuaj la elektitaj reprezentantoj de la usona bahaa komunumo. De tiam estas la teksto – kun etaj variaĵoj konforme al naciaj kondiĉoj – tradukita al la araba, germana kaj persa lingvoj kaj nuntempe servas kiel la ĉarto de la Naciaj Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj de Usono kaj Kanado, de Britio, de Germanio, de Persio, de Irako, de Barato kaj Birmo, de Egiptio kaj Sudano kaj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Tiu ĉi nacia statuto – heroldanta la formuliĝon de la konstitucio de la estonta Bahaa Monda Komunumo, submetita por konsidero al ĉiuj lokaj Asembleoj kaj ratifita de la tuta aro de la rekonitaj kredantoj en la landoj havantaj nacian Asembleon – suplementiĝis per simila dokumento enhavanta la proceduran regularon de bahaaj lokaj asembleoj, unue ellaborita en novembro 1931 de la bahaa komunumo de Novjorko kaj akceptita kiel modelo por ĉiuj lokaj bahaaj statutoj. La teksto de tiu nacia statuto konsistas el Deklaracio de Principoj, kies artikoloj prezentas la ecojn kaj celojn de la nacia bahaa komunumo kaj fiksas la funkciojn, indikas la centran oficejon kaj priskribas la oficialan sigelon de la institucio de ĝiaj elektitaj reprezentantoj, kaj ankaŭ regularon, kiu difinas la statuson, la elektmanieron kaj la povojn kaj devojn de kaj lokaj kaj naciaj Asembleoj, priskribas la rilaton de la Nacia Asembleo al la Internacia Domo de Justeco kaj ankaŭ al lokaj Asembleoj kaj individuaj kredantoj, skizas la rajtojn kaj devojn de la Nacia Konvento kaj ties rilaton al la Nacia Asembleo, sciigas la karakteron de bahaaj elektoj kaj elmetas la kondiĉojn de voĉdonrajta membreco en ĉiuj bahaaj komunumoj.

La ellaborado de ĉi tiuj statutoj, kaj loka kaj nacia, kies preskriboj identas laŭ la intencoj kaj celoj, provizas la necesan fundamenton por la laŭleĝa registriĝo de ĉi tiuj administraj institucioj konforme al la ŝtata statuto regulanta religiajn aŭ komercajn organizaĵojn. Ĉi tiu registriĝo, donanta al tiuj Asem- bleoj juran statuson, multe firmigis ilian povon kaj pli ampleksigis iliajn eblecojn. Kaj ĉirilate denove ekzemplis – imitinde por iliaj gefrataj Asembleoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento – la atingoj de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Usono kaj Kanado kaj de la Spirita Asembleo de la bahaanoj de Novjorko.

La registriĝo de la usona Nacia Spirita Asembleo kiel libervole financata organizaĵo, speco de korporacio agnoskita sub la ĝenerala leĝo, ebligas al ĝi fari kontraktojn, proprieti kaj ricevi heredaĵojn – surbaze de dokumento el majo 1929, sigelita de la Departemento de Eksterlandaj Aferoj en Vaŝingtono kaj kun la subskribo de la ministro pri eksterlandaj afero Henry L. Stimson. Al tio poste sekvis similaj laŭleĝaj aranĝoj el kiuj rezultis la sinsekvaj registriĝoj en januaro 1933 de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Barato kaj Birmo en Lahoro, en la ŝtato Panĝabo, laŭ la kondiĉoj de la Akto por Societaj Registriĝoj de 1860, en decembro 1934 de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Egiptio kaj Sudano kiel atestita de la Miksita Tribunalo en Kairo, en januaro 1938 de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando kiel atestita de la Vicregistristo ĉe la Ĝenerala Registrejo por la ŝtato Sudaŭstralio, kaj lastatempe en aŭgusto 1939 de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Britio kiel nelimigita neprofitcela kompanio sub la Kompania Akto de 1929 kaj dokumentita de la Asista Registristo por Kompanioj en la urbo Londono.

Paralele kun la laŭleĝa registriĝo de tiuj Naciaj Asembleoj simile registriĝis multe pli granda nombro de bahaaj lokaj Asembleoj – sekvantaj la ekzemplon de la bahaa Asembleo de Ĉikago en februaro 1932 – en landoj tiel disaj kiel Usono, Barato, Meksiko, Germanio, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Birmo, Kostariko, Baluĉio kaj Havajo. La Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj de Esslingen en Germanio, de Meksikurbo en Meksiko, de San José en Kostariko, de Sidnejo kaj Adelajdo en Aŭstralio, de Aŭklando en Nov-Zelando, de Delhio, Bombajo, Karaĉio, Puneo, Kolkato, Secunderabad, Bengaluro, Vellore, Ahmedabad, Serampore, Andheri kaj Baroda en Barato, de Quetta en Baluĉio, de Ranguno, Mandalajo kaj Daidanaw-Kalazoo en Birmo, de Montrealo kaj Vankuvero en Kanado, de Honoluluo en Havajo, kaj de Ĉikago, Novjorko, Vaŝingtono D.K., Bostono, San-Francisko, Filadelfio, Kenosha, Teaneck, Racine, Detrojto, Klevlando, Los-Anĝeleso, Milwaukee, Mineapolo, Cincinnati, Winnetka, Phoenix, Columbus, Lima, Portlando, Jersey City, Wilmette, Peoria, Seatlo, Binghamton, Helena, Richmond Highlands, Miamo, Pasadena, Oakland, Indianapolis, St. Paul, Berklio, Urbana, Springfield kaj Flint en Usono – ĉiuj ĉi sukcesis iom post iom, submetinte la preskaŭ identan tekston de loka bahaa statuto al la civilaj aŭtoritatuloj, en siaj respektivaj ŝtatoj aŭ provincoj registriĝi kiel leĝe rekonita societo aŭ kompanio protektita de la ŝtata konstitucio de sia respektiva lando.

Ĝuste kiel la formuliĝo de bahaaj statutoj donis la fundamenton por la registrado de bahaaj Spiritaj Asembleoj, tiel ankaŭ pavimas la rekono – fare de lokaj kaj naciaj aŭtoritatuloj – de la elektitaj reprezentantoj de bahaaj komunumoj la vojon por establi naciajn kaj lokajn bahaajn fondaĵojn – historia entrepreno, kiun unuafoje iniciatis, kiel ankaŭ estis la kazo ĉe antaŭaj gravaj atingoj, la usona bahaa komunumo. Plej ofte estas ĉi tiuj fondaĵoj pro sia religia karaktero liberigitaj de la devo pagi ŝtatajn aŭ lokajn impostojn – tio rezulte de sinprezentoj fare de la registritaj bahaaj korporacioj ĉe la civilaj aŭtoritatuloj kaj kvankam la valoro de la tiel ne impostpagendaj proprietaĵoj en pli ol unu lando sumiĝas je konsiderinda cifero.

En Usono la naciaj fondaĵoj de la Kredo – establitaj tra serio da fondaĵaj kontraktoj el la jaroj 1928, 1929, 1935, 1938, 1939, 1941 kaj 1942 kaj faritaj de la Nacia Spirita Asembleo en tiu lando aganta kiel la komisiito de la usona bahaa komunumo – valoras sume jam 1,75 milionojn da dolaroj, kaj al tio nun apartenas: la tereno kaj konstruaĵo de la Mashriqu’l-Adhkár kaj la dometo por la prizorganto en Wilmette, Ilinojso; la apuda Ḥazíratu’l-Quds (bahaa nacia sidejo) kaj ĝia suplementa administra oficejo; la gastejo, la komuna domo, la bahaa halo, la metiarta studio, la bieno, kelkaj dometoj, kelkaj parceloj, interalie la proprietaĵo sur Monsalvat benita per la paŝoj de ‘Abdu’l-Bahá, en Green Acre en la ŝtato Majno; la Bosch-domo, la bahaa halo, horto, sekvoja bosko, dormejo kaj ranĉaj konstruaĵoj en Geyserville, Kalifornio; la Wilhelm-domo, Evergreen-kabano, pina bosko kaj sep parceloj kun konstruaĵoj en West Englewood, Nov-Ĵerzejo, kie okazis la neforgesebla unuecfesto al kiu invitis ‘Abdu’l-Bahá en junio 1912 la bahaanojn de la novjorka metropola distrikto; la Wilson-domo, benita per Lia ĉeesto, kaj grundo en Malden, Masaĉuseco; la Mathews-domo kaj ranĉaj konstruaĵoj en Pine Valley, Koloradio; grundo en Muskegon, Miĉigano; kaj tombejo en Portsmouth, Nov- Hampŝiro.

Eĉ pli gravaj kaj laŭ sia suma valoro ege superantaj tiujn de la naciaj fondaĵoj de la usona bahaa komunumo estas la nuntempaj posedaĵoj de la Kredo en la lando de ĝia origino, kvankam tiujn – pro la neeblo de la persa bahaa komunumo registri sian nacian kaj siajn lokajn asembleojn – konfidobaze proprietas individuoj.

Al la Domo de la Báb en Ŝirazo kaj la Hejmo de la prafamilianoj de Bahá’u’lláh en Tákúr, Mazandarano, kiujn posedis la komunumo jam en la tempo de la oficado de ‘Abdu’l-Bahá, ekde Ties forpaso aldoniĝis vastaj propietaĵoj en la periferio de la ĉefurbo sur la deklivoj de la Elborz-montaro panorame de la naskiĝurbo de Bahá’u’lláh; tiuj inkluzivas bienon, ĝardenon kaj vinberejon, kiuj kovras terenon de pli ol 3,5 milionojn da kvadrataj metroj rezervitaj kiel la ejo por la estonta unua Mashriqu’l-Adhkár en Persio. Aliaj akiroj, kiuj multe grandigas la gamon de bahaaj fondaĵoj en tiu lando, inkluzivas la naskiĝdomon de Bahá’u’lláh en Teherano, kelkajn konstruaĵojn apud la Domo de la Báb en Ŝirazo – interalie la domo, kiun posedis Lia patrina onklo –, la Hazíratu’l- Quds-on en Teherano, la butikon aparteninta al la Báb dum Liaj jaroj kiel negocisto en Buŝero, kvaronon de la vilaĝo Chihríq – kie Li estis malliberigita –, la domon de Ḥájí Mírzá Jání – kie Li paŭzis survoje al Tabrizo –, la publikan banejon uzita de Li en Ŝirazo kaj kelkajn apudajn domojn, duonon de la domo posedita de Vaḥíd en Nejrizo kaj parton de la domo posedita de Ḥujjat en Zanĝano, la tri ĝardenojn luitajn de Bahá’u’lláh en la vilaĝeto Badasht, la tombolokon de Quddús en Bárfurúsh, la kalántar-domon en Teherano – kie estis Táhirih enfermita –, la publikan banejon vizititan de la Báb kiam Li estis en Urúmíyyih, Azerbajĝano, la domon poseditan de Mírzá Ḥusayn-‘Alíy-i-Núr – kie la kadavro de la Báb estis kaŝita –, la Bábíyyih-on kaj la domon poseditan de Mullá Ḥusayn en Maŝhado, la rezidejon de la Sulṭánu’sh-Shuhudá (Reĝo de Martiroj) kaj de la Maḥbúbu’sh-Shuhadá (Amato de Martiroj) en Esfahano, kiel ankaŭ konsiderindan nombron da ejoj kaj domoj, inkluzive de tombejoj, ligitaj kun la herooj kaj martiroj de la Kredo. Ĉi tiuj posedaĵoj, kiuj, kun tre malmultaj esceptoj, estas lastatempe akiritaj en Persio, estas nun konservataj, ĉiujare plimultigataj kaj ĉiam kiam necesas zorgeme restaŭrataj per la diligentaj klopodoj de speciale nomumita nacia komitato aganta sub la konstanta kaj ĝenerala kontrolado de la elektitaj reprezentantoj de la persaj kredantoj.

Ankaŭ estu menciataj la diversaj kaj multobliĝantaj naciaj havaĵoj, kiuj estas, ekde la tempo de la inaŭguro de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh, konstante akirataj en aliaj landoj kiel Barato, Birmo, Britio, Germanio, Irako, Egiptio, Aŭstralio, Transjordanio kaj Sirio.

Inter ĉi tiuj aparte menciindas la Hazíratu’l-Quds de la bahaanoj de Irako, la Hazíratu’l-Quds de la bahaanoj de Egiptio, la Hazíratu’l-Quds de la bahaanoj de Barato, la Hazíratu’l-Quds de la bahaanoj de Aŭstralio, la Bahaa Hejmo en Esslingen, la eldonejo de la bahaanoj de Britio, la Bahaa Domo por Pilgrimantoj en Bagdado, kaj la bahaaj tombejoj en la ĉefurboj de Persio, Egiptio kaj Turkestano. Ĉi tiuj tre disaj havaĵoj – ĉu temas pri grundoj, lernejoj, administraj sidejoj, sekretariatoj, bibliotekoj, tombejoj, gastejoj aŭ eldonejoj kaj parte enskribitaj en la nomo de registritaj Naciaj Asembleoj kaj parte posedataj konfidobaze de rekonitaj individuaj kredantoj – siaparte dum la lastaj jaroj kontribuis al la seninterrompa plimultiĝo de naciaj bahaaj fondaĵoj kaj ankaŭ al la solidiĝo de ties fundamentoj. Ege gravaj, kvankam malpli signifoplenaj, estas krome la lokaj fondaĵoj, kiuj kompletigas la naciajn havaĵojn de la Kredo kaj kiuj kiel konsekvenco de la registriĝo de lokaj bahaaj Asembleoj laŭleĝe establiĝis kaj protektiĝis en diversaj landoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento.

Precipe en Persio ĉi tiuj posedaĵoj – ĉu kiel grundoj, administraj konstruaĵoj, lernejoj aŭ aliaj institucioj – multe pliriĉigis kaj plilarĝigis la gamon da lokaj fondaĵoj de la tutmonda bahaa komunumo. Ĉi tiuj ĵus fonditaj Asembleoj iniciatis – samtempe kun la establiĝo kaj registriĝo de lokaj kaj naciaj bahaaj Asembleoj, kun la formado de ties respektivaj komitatoj, kun la formuliĝo de naciaj kaj lokaj bahaaj statutoj kaj kun la kreiĝo de bahaaj fondaĵoj – institucie tre signifajn entreprenojn, inter kiuj devas rangi kiel unu el la plej gravaj la institucio de la Hazíratu’l-Quds, la sidejo de la bahaa Nacia Asembleo kaj pivoto de ĉiuj estontaj bahaaj administraj agadoj. Ĉi tiu institucio – origine deveninta el Persio kaj nun universale konata sub sia oficiala kaj aparta titolo signifanta »la sankta protektita ejo«, kaj kvankam troviĝanta ankoraŭ en frua etapo de sia evoluado – markas rimarkindan avancon en la evoluado de procezo, kies ĝermon eblas retrospuri ĝis al la foje konspire kaj en profunda nokto okazintaj sekretaj renkontiĝoj de la persekutitaj adeptoj de la Kredo en tiu lando. Jam ĝi kontribuis al la solidiĝo de la interna funkciado de la nature evoluanta bahaa komunumo kaj plie evidentigas ties konstantan kreskadon kaj pliiĝantan potencon. Kiam ĝiaj konsistigaj eroj, kiel la Sekretariato, la Financa Departemento, la Arkivo, la Biblioteko, la Eldonejo, la Kunvenhalo, la Konsilia Ĉambro kaj la Gastejo por Pilgrimantoj, kuniĝas kaj komune funkcias en unu sama ejo, komplementas ĉi tiu institucio la funkciojn de la Mashriqu’l- Adhkár – konstruaĵo ekskluzive rezervita por bahaa kultado – kaj estos, ĉu loke aŭ nacie, pli kaj pli konsiderata kiel la fokuso de ĉiuj bahaaj administraj agadoj kaj kiel digna kaj taŭga simbolo por la idealo de servado, kiu animas la bahaan komunumon same rilate al la Kredo kiel rilate al la homaro ĝenerale.

De la Mashriqu’l-Adhkár – dekretita de Bahá’u’lláh en la Kitáb- i-Aqdas kiel domo de kultado – ricevos la reprezentantoj de bahaaj komunumoj, kaj loke kaj nacie, kune kun la membroj de siaj respektivaj komitatoj – kiam ĉiutage ili je la matena aŭroro kolektiĝos ene de ĝiaj muroj – la necesan inspiron, kiu ebligos al ili plenumi siajn devojn kaj responsojn, kiel decas al la elektitaj oficistoj de Lia Kredo, dum ilia ĉiutaga laborado en la Hazíratu’l- Quds, la ejo de iliaj administraj aktivaĵoj.

Jam sur la bordoj de Lago Miĉigano – en la periferio de la unua bahaa centro establita sur la amerika kontinento kaj sub la ombro de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la Okcidento –, en la ĉefurbo de Persio – la lulilo de la Kredo –, apud la Plej Granda Domo en Bagdado, en la urbo Aŝgabato – apud la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo –, en la ĉefurbo de Egiptio – la plej eminenta centro de la araba kaj islama mondo –, en Delhio – la ĉefurbo de Barato – kaj eĉ en Sidnejo en fora Aŭstralio, estas faritaj la unuaj paŝoj, kiuj iam estonte devos kulmini en la establado – en plena splendo kaj potenco – de la naciaj administraj sidejoj de la bahaaj komunumoj establitaj en tiuj landoj.

Krome en la supre menciitaj landoj kaj ankaŭ en kelkaj aliaj estas je loka nivelo preparaj aranĝoj faritaj por establi ĉi tiun institucion en la formo de domo, aŭ posedata aŭ luata, de la loka bahaa komunumo – unuarangaj inter tiuj estas la multaj administraj konstruaĵoj, kiujn, malgraŭ la de ili suferataj malhelpoj, sukcesis aŭ aĉeti aŭ konstrui la kredantoj en diversaj provincoj de Persio.

Same grava faktoro en la evoluado de la Administra Sistemo estas la rimarkinda progreso atingita – precipe en Usono – ĉe la institucio de la someraj lernejoj, kies celo estas nutri la spiriton de kunuleco en distingeble bahaa etoso, trejni kiel necese bahaajn instruantojn, kaj doni eblecojn por studi la historion kaj la instruojn de la Kredo, kaj por pli bone kompreni ĝian rilaton al aliaj religioj kaj al la homa socio ĝenerale.

Establitaj en tri regionaj centroj – por la tri ĉefaj partoj de la nordamerika kontinento: en Geyserville en la montoj de Kalifornio (1927), en Green Acre situanta je la bordo de la rivero Piscataqua en la ŝtato Majno (1929) kaj en la Louhelen-ranĉo apud Davison, Miĉigano (1931), kaj kun la lastatempe aldonita Internacia Lernejo fondita en Pine Valley, Colorado Springs, kiu estas dediĉita al la trejnado de bahaaj instruantoj dezirantaj servi en aliaj landoj kaj precipe en Latinameriko, donas ĉi tiuj tri embriaj bahaaj edukaj institucioj pere de siaj konstante vastiĝantaj programoj ekzemplon, kiu imitindas fare de aliaj bahaaj komunumoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento.

Pere de la intensa studado de la bahaaj sanktaj skriboj kaj de la frua historio de la Kredo; pere de la organizado de kursoj pri la instruoj kaj historio de Islamo; pere de konferencoj por la antaŭenigo de interrasa amikeco; pere de laborgrupaj kursoj por konatigi al la partoprenantoj la strukturojn de la bahaa Administra Sistemo; pere de specialaj sesioj por la edukado de junuloj kaj infanoj; pere de klasoj por lerni publike paroli; pere de lekcioj pri kompara religioscienco; pere de grupa pridiskutado de la multflankaj aspektoj de la Kredo; pere de la establo de bibliotekoj; pere de instruadaj kursoj; pere de kursoj pri bahaa etiko kaj pri Latinameriko; pere de la enkonduko de vintrolernejaj sesioj; pere de forumoj kaj preĝrenkontiĝoj; pere de teatraĵoj kaj prezentadoj; pere de piknikoj kaj aliaj distraj agadoj – tiel donas ĉi tiuj lernejoj, kiuj estas egale malfermaj por kaj bahaanoj kaj nebahaanoj, tiel noblan ekzemplon, ke tiu inspiris aliajn bahaajn komunumojn en Persio, en Britio, en Germanio, en Aŭstralio, en Nov-Zelando, en Barato, en Irako kaj en Egiptio fari la unuajn aranĝojn ebligantaj ankaŭ al ili konstrui similajn instituciojn, kiuj tenas en si la promeson evolui al la bahaaj universitatoj de la estonteco.

Inter aliaj faktoroj kontribuantaj al la vastiĝo kaj establiĝo de la Administra Sistemo estu menciataj la organizitaj agadoj de la bahaa junularo, kiuj jam multe avancis en Persio kaj en Usono, kaj estas lanĉitaj pli lastatempe en Barato, en Britio, en Germanio, en Irako, en Egiptio, en Aŭstralio, en Bulgario, en Havajo, en Hungario kaj en Havano.

Ĉi tiuj agadoj konsistas el ĉiujaraj, tutmonde okazantaj bahaaj junularaj simpozioj, junularaj sesioj ĉe bahaaj someraj lernejoj, junularaj bultenoj kaj revuoj, internacia koresponda buroo, ejoj por la registriĝo de gejunuloj dezirantaj aliĝi al la Kredo, la eldonado de studotekstoj kaj referencaroj por la studado de la instruoj, kaj la organizado de bahaa studgrupo kiel oficiala universitata programero en eminenta usona universitato. Ili krome inkluzivas »studotagojn«

faratajn en bahaaj hejmoj kaj centroj, klasojn por la lernado de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, la organizadon de bahaaj bibliotekoj, la malfermon de legosalonoj, la produktadon de bahaaj teatraĵoj kaj surscenigoj, la okazigon de oratoraj konkursoj, la edukadon de orfoj, la organizadon de klasoj por lerni publike paroli, la okazigon de renkontiĝoj por gardi la memoron de historiaj bahaaj personecoj, intergrupajn regionajn konferencojn kaj junulsesiojn okazigitajn lige kun la ĉiujaraj bahaaj konventoj.

Ankoraŭ aliaj faktoroj antaŭenigantaj la evoluadon de tiu Sistemo kaj kontribuantaj al ĝia solidiĝo estas la sistema enkonduko de la Festo de la Deknaŭa Tago – kiu kun ĝia triobla emfazo de kaj la preĝa, kaj la administra kaj la socia flankoj de bahaa komunuma vivo okazas en la plimulto de la bahaaj komunumoj en la Oriento kaj la Okcidento –, estas iniciati censon de bahaaj infanoj kaj krei por ili klasojn, preĝlibrojn kaj bazan literaturon, kaj estas formuli kaj publikigi aron da aŭtoritataj deklaroj pri la nepolitika karaktero de la Kredo, pri membreco en nebahaaj religiaj organizaĵoj, pri instruaj metodoj, pri la bahaa sinteno al milito, pri institucioj kiel la ĉiujara konvento, la bahaa Spirita Asembleo, la Festo de la Deknaŭa Tago kaj la nacia fonduso. Krome estu menciata la establiĝo de naciaj arkivoj por certigi la aŭtentikecon kaj kolekti, traduki, katalogi kaj konservi la Tabelojn de Bahá’u’lláh kaj de ‘Abdu’l-Bahá kaj por konservi la sanktajn relikvojn kaj historiajn dokumentojn; estu menicata la konfirm- ado de la aŭtentikeco kaj la transskribado de la originalaj Tabeloj de la Báb, de Bahá’u’lláh kaj de ‘Abdu’l-Bahá posedataj de orientaj kredantoj; estu menciata la kompilado de detala historio de la Kredo ekde ĝiaj originoj ĝis hodiaŭ; estu menciata la malfermo de Internacia Bahaa Buroo en Ĝenevo; estu menciata la okazigo de bahaaj distriktaj konventoj; estu menciata la aĉetado de historie gravaj ejoj; estu menciata la establado de bahaaj memoraj bibliotekoj; kaj estu menciata la inaŭguro de floranta porinfana ŝparkaso en Persio.

Ankaŭ ni ne preterlasu mencii la partoprenadon, ĉu oficiale aŭ neoficiale, de reprezentantoj de ĉi tiuj ĵus fonditaj naciaj bahaaj komunumoj en la aktivecoj kaj diskutadoj de granda variaĵo de kongresoj, asocioj, kunvenoj kaj konferencoj okazigitaj en diversaj landoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko por la antaŭenigo de religia unueco, paco, edukado, internacia kunlaboro, intergenta amikeco kaj aliaj humanaj celoj.

Kun organizaĵoj kiel la Konferenco de Kelkaj Vivantaj Religioj ene de la Brita Imperio, okazigita en Londono en 1924, kaj la Monda Kamaradeco de Kredoj okazigita en tiu sama urbo en 1936; kun la Universalaj Esperanto-Kongresoj okazigitaj ĉiujare en diversaj ĉefurboj de Eŭropo; kun la Instituto de Intelekta Kunlaboro; kun la Ekspozicio pri Jarcento de Progreso okazigita en Ĉikago en 1933; kun la Monda Ekspozicio okazigita en Novjorko en 1938 kaj 1939; kun la Internacia Golden Gate Ekspozicio okazigita en San-Francisko en 1939; kun la Unua Konvento de la Religia Kongreso okazigita en Kolkato; kun la Dua Tutbarata Kultura Konferenco kunvenigita en tiu sama urbo; kun la Konvento de la Ligo de Ĉiuj Kredoj en Indore; kun la Konferencoj de Arya Samaj kaj Brahmo Samaj same kiel tiuj de la Teozofia Societo kaj la Tutazia Virina Konferenco okazigitaj en diversaj urboj de Barato; kun la Monda Konsilio de Junuloj; kun la Orienta Virina Kongreso en Teherano; kun la Tutpacifika Virina Konferenco en Honoluluo; kun la Internacia Ligo de Virinoj por Paco kaj kun la Konferenco de la Popoloj en Bonaero en Argentino – rilatoj estas flegataj kun ĉi tiuj kaj aliaj en iu aŭ alia formo, kio servis la duoblan celon demonstri la universalecon kaj ampleksecon de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj forĝi viglajn kaj daŭrajn ligojn fare de la tre vaste etentiĝantaj organizaj eroj de ĝia Administra Sistemo.

Ankaŭ ni ne ignoru aŭ subtaksu la kontaktojn establitajn inter tiuj samaj organizaĵeroj kaj iuj el la plej altrangaj registaraj aŭtoritatuloj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, same kiel kun islamaj gvidantoj en Persio, kaj kun la Ligo de Nacioj, kaj kun eĉ kronituloj cele al defendi la rajtojn, aŭ prezenti la literaturon, aŭ elmontri la celojn kaj intencojn de la adeptoj de la Kredo je ties senlacaj klopodoj antaŭenigi junan Administran Sistemon.

La komunikaĵoj direktitaj de la membroj de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Usono kaj Kanado – la ĉefkonstruantoj de tiu Sistemo – al la alta komisiito por Palestino cele al la redono de la ŝlosiloj de la Tombodomo de Bahá’u’lláh al ĝia kuratoro; kvarfoje al la ŝaho de Persio pledante por justeco en la nomo de iliaj persekutataj gefratoj ene de lia regno; al la persa ĉefministro pri tiu sama temo; al reĝino Maria de Rumanio esprimanta dankon por ŝiaj historiaj tributoj al la Bahaa Kredo; al la islamaj gvidantoj en Persio pledante por konkordo kaj paco inter la religioj; al reĝo Feisal de Irako kun la celo certigi la sekurecon de la Plej Granda Domo en Bagdado; al la sovetiaj aŭtoritatuloj en la nomo de la bahaaj komunumoj en Rusio; al la germanaj aŭtoritatuloj rilate al la malhelpoj suferataj de iliaj germanaj gefratoj; al la egipta registaro por emancipi siajn samreligianojn de sub la jugo de islama ortodoksismo; al la persa kabineto lige kun la fermo de persaj bahaaj edukaj institucioj; al la departemento de eksterlandaj aferoj de la usona registaro kaj la turka ambasadoro en Vaŝingtono kaj la turka kabineto en Ankaro defendante la interesojn de la Kredo en Turkio; al tiu sama departemento de eksterlandaj aferoj por realigi la translokigon de la korpaj postrestaĵoj de Lua Getsinger de la protestanta tombejo en Kairo al la unua bahaa tombejo establita en Egiptio; al la persa ministro en Vaŝingtono rilate al la misio de Keith Ransom-Kehler; inklude de bahaa literaturo al la reĝo de Egiptio; al la registaro de Usono kaj la registaro de Kanado klarigante la bahaajn instruojn rilate al universala paco; al la rumana ministro en Vaŝingtono en la nomo de la usonaj bahaanoj okaze de la morto de reĝino Maria de Rumanio; kaj al prezidento Franklin D.

Roosevelt konigante al li la alvokon de Bahá’u’lláh en Ties Kitáb-i-Aqdas al la prezidentoj de la amerikaj respublikoj kaj inklude de certaj preĝoj revelaciitaj de ‘Abdu’l-Bahá – tiaj komunikaĵoj konsistigas en si mem rimark- indan kaj iluminan ĉapitron en la historio de la disvolviĝado de la bahaa Administra Sistemo. Al tio ĉi aldonendas la komunikaĵoj direktitaj el la monda centro de la Kredo kiel ankaŭ de naciaj kaj lokaj bahaaj asembleoj, ĉu telegrafe aŭ letere, al la alta komisiito por Palestino kaj pledante ke liveriĝu la ŝlosiloj de la Tombodomo de Bahá’u’lláh al ĝia origina gardinto; la pledoj fare de bahaaj centroj en kaj la Oriento kaj la Okcidento al la irakaj aŭtoritatuloj, ke oni restaŭru la Domon de Bahá’u’lláh en Bagdado; la konsekvenca pledo farita al la brita ministro por la kolonioj post la verdikto pri tiurilataj pledoj fare de la bagdada apelacia tribunalo; la mesaĝoj senditaj al la Ligo de Nacioj en la nomo de bahaaj komunumoj en la Oriento kaj la Okcidento aprezante la oficialan deklaron de la konsilio de la Ligo favore al la pretendoj prezentitaj de la bahaaj petskribintoj, kaj ankaŭ kelkajn leterojn interŝanĝitajn inter la internacia centro de la Kredo, unuflanke, kaj la perfekta ekzemplo de bahaa instruanto, Martha Root, aliaflanke, kun reĝino Maria de Rumanio sekve de la publikigo de ŝiaj historiaj aprezoj de la Kredo, kaj la mesaĝoj de kunsento al reĝino Maria de Jugoslavio en la nomo de la tutmonda bahaa komunumo okaze de la forpaso de ŝia patrino, kaj al la dukino de Kent sekve de la tragika morto de ŝia edzo.

Nek maltrafu ni aparte mencii la petskribon liveritan de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Irako al la mandata komisiono de la Ligo de Nacioj rezulte de la konfisko de la domo de Bahá’u’lláh en Bagdado, aŭ la skribitajn mesaĝojn senditajn al reĝo Ghází I de Irako fare de tiu sama Asembleo post la morto de ties patro kaj okaze de ties geedziĝo, aŭ ĝian skriban kondolencon al la nuna reganto de Irako je la subita morto de tiu reĝo, aŭ la komunikaĵojn de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Egiptio submetitajn al la egipta ĉefministro, la ministro pri internaj aferoj kaj la ministro de justico sekve de la verdikto de la islama tribunalo en Egiptio, aŭ la leterojn direktitajn de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Persio al la ŝaho kaj al la persa kabineto lige kun la fermo de bahaaj lernejoj kaj la malpermeso de bahaa literaturo en tiu lando.

Krome estu menciataj la skribaj mesaĝoj senditaj de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Persio al la reĝo de Rumanio kaj al la reĝa familio okaze de la morto de lia patrino, reĝino Maria, kaj ankaŭ al la turka ambasadoro en Teherano inkluzive de la mondonaco de la persaj kredantoj por la suferantoj de la tertremo en Turkio; la leteroj de Martha Root al la forpasinta prezidento von Hindenburg kaj al d- ro Stresemann, la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, akompane al prezenti bahaan literaturon al ili; de sep sinsekvaj petskriboj de Keith Ransom-Kehler al la ŝaho de Persio kaj de ŝiaj multnombraj komunikaĵoj al diversaj ministroj kaj gravuloj de la regno dum ŝia neforgesebla vizito de tiu lando.

Kune kun ĉi tiuj unuaj vivsignoj de la bahaa Administra Sistemo kaj samtempe kun la ekapero de naciaj bahaaj komunumoj kaj kun la fondo de ties administraj, edukaj kaj instruaj institucioj nerezist- eble disvolviĝadis la potenca procezo lanĉita en la Sankta Lando, la koro kaj nervocentro de tiu Administra Sistemo, ĉe la neforgeseblaj okazoj kiam Bahá’u’lláh revelaciis la Tabelon de l’ Karmelo kaj vizitis la lokon por la estonta maŭzoleo de la Báb.

Tiu procezo ricevis treegan impeton pere de la aĉeto de tiu tereno nelonge post la ascendo de Bahá’u’lláh, pere de la sekva translokigo de la korpaj postrestaĵoj de la Báb el Teherano al Akko, pere de la konstruado de tiu maŭzoleo dum la plej turmentaj jaroj de la malliberigo de ‘Abdu’l-Bahá kaj fine la porĉiama entombigo de tiuj restaĵoj en la koro de monto Karmelo, pere de la establiĝo de porpilgrimanta domo proksime de tiu maŭzoleo, kaj pere de la elekto de la estonta ejo por la unua bahaa eduka institucio sur tiu monto.

Profitante el la libereco donita al la monda centro de la Kredo de Bahá’u’lláh ekde la tempo de la humiliga malvenko de la kaduka Otomana Imperio dum la milito de 1914–18 povis de tiam la fortoj liberigitaj per la iniciato de la kolosa Plano konceptita de Li, sub la bonefika influo de simpatia reĝimo, senhalte fluadi en kanalojn tra kiuj koniĝu al la tuta mondo la ivoj per kiuj tiu Plano estas dotita. La entombigo de ‘Abdu’l-Bahá mem ene de kripto de la maŭzoleo de la Báb ankoraŭ pli sanktiganta tiun monton; la instalado de elektrostacio, la unua siaspeca realigita en la urbo Ĥajfo, ilumine inundanta la Tombon de Tiu, al Kiu laŭ Ties propraj vortoj estis malhavigita eĉ la »lumo de lampo« en Ties fortresa prizono en Azerbajĝano; la alkonstruo de tri suplementaj ĉambroj al Ties tombodomo, tiel kompletigante la planon de ‘Abdu’l-Bahá por la unua konstrufazo de tiu kostruaĵo; la vasta pliampleksigo – malgraŭ la maĥinacioj de la rompantoj de la Interligo – de la proprietaĵoj ĉirkaŭ tiu tomboloko, entendiĝantaj de la kresto de Karmelo malsupren ĝis la kolonio de la Templanoj nestiĝanta ĉe ĝia piedo, kiuj sumiĝas al valoro de ne malpli ol proksimume 400.000 pundoj, kune kun la akiro de kvar terpecoj dediĉitaj al bahaaj Sanktejoj kaj situantaj norde sur la ebeno de Akko, sude en la distrikto Beersheba, kaj oriente en la valo de la rivero Jordano – sume proksimume 600 akreoj; la malfermo de serio da terasoj, kiuj, kiel planita de ‘Abdu’l-Bahá, donos al la Tomboloko de la Báb rektan aliron de la urbo kuŝanta sube en ĝia ombro; la plia beligo de ĝia areo pere de parkoj kaj ĝardenoj, ĉiutage malfermitaj al la publiko kaj allogantaj al siaj pordoj same turistojn kaj enlandajn loĝantojn – tio ĉi konsidereblas kiel la unuaj evidentoj de la miriga plietendiĝo de la internaciaj institucioj kaj fondaĵoj de la Kredo en sia monda centro. Aparte signifa estas krome ke la alta komisiito por Palestino asignis impostescepton por la tuta ĉirkaŭa areo dediĉita al la Sanktejo de la Báb, por la lerneja proprietaĵo kaj por la arkivo proksime de ĝi, por la domo de okcidentaj pilgrimantoj situanta najbare de ĝi kaj por historie gravaj lokoj kiel la Palacdomo en Bahjí, la Domo de Bahá’u’lláh en Akko, kaj la Rezvano-ĝardeno oriente de tiu urbo; ke establiĝis – rezulte de du formalaj peticioj submetitaj al la civilaj aŭtoritatoj – la palestinaj filioj de la usona kaj de la barata Naciaj Spiritaj Asembleoj kiel agnoskitaj religiaj societoj en Palestino (sekvita, cele al interna firmiĝo, de simila registriĝo de la filioj de aliaj Naciaj Spiritaj Asembleoj tra la tuta bahaa mondo); kaj ke tra serio da ne malpli ol tridek transakcioj transiĝis al la filio de la usona Nacia Spirita Asembleo proprietaĵoj dediĉitaj al la Tomboloko de la Báb sumiĝantaj je proksimume 50.000 kvadrataj metroj, kies posedrajtaj dokumentoj plejparte portas la subskribon de la filo de la ĉefrompinto de la Interligo de Bahá’u’lláh en ties funkcio kiel registristo de grundoj en Ĥajfo.

Same signifoplena estis la fondo de du internaciaj arkivoj sur monto Karmelo, tiu apud la sanktejo de la Báb kaj la alia proksime de la tomboloko de la Plej Granda Sankta Folio, kie, unuafoje en la bahaa historio, kolektiĝas kaj nun estas prezentataj al vizitantaj pilgrimantoj netakseble valoraj trezoraĵoj antaŭe disigitaj tra la mondo kaj ofte kaŝitaj por sekure ilin gardi.

Apartenas al ĉi tiuj trezoraĵoj portretoj de kaj la Báb kaj Bahá’u’lláh; personaj relikvoj kiel la haroj, la polvo kaj vestoj de la Báb; la bukloj kaj sango de Bahá’u’lláh kaj aĵoj kiel Lia plumingo, vestoj de Li, brokaĵaj táj-oj (kapovestaĵo) de Li, la kashkúl el Liaj tagoj pasigitaj en Sulaj- manijo, Lia horloĝo kaj Lia Korano; manuskriptoj kaj Tabeloj de netaksebla valoro, iuj el ili ornamitaj, kiel parto de la Kaŝitaj Vortoj, skribitaj per la propra mano de Bahá’u’lláh, la Persa Bajano manskribita de Siyyid Ḥusayn, la sekretario de la Báb, la originalaj Tabeloj al la Literoj de l’ Vivanto skribitaj de la Báb, kaj la manuskripto de »Kelkaj Responditaj Demandoj«.

Ĉi tiu valora kolekto inkluzivas krome aĵojn ligitajn kun ‘Abdu’l-Bahá, la sangomakulitan veston de la Plej Pura Branĉo, la ringon de Quddús, la glavon de Mullá Ḥusayn, la sigelojn de la Vazír, la patro de Bahá’u’lláh, la broĉon donacitan de la reĝino de Rumanio al Martha Root, la originalojn de la leteroj de la reĝino al ŝi kaj al aliaj kaj de la tributoj faritaj de la reĝino al la Kredo, same kiel ankaŭ ne malpli ol dudek volumojn da preĝoj kaj Tabeloj revelaciitaj de la Fondintoj de la Kredo, kies aŭtentikeco estas konfirmita, kiuj estas transskribitaj de bahaaj Asembleoj tra la tuta Oriento kaj al kio aldoniĝas la vasta kolektaĵo de la verkoj eldonitaj de tiuj. Krome mencieblas – kiel plia atesto pri la majesta disvolviĝado kaj progresanta solidiĝo de la kolosa entrepreno lanĉita de Bahá’u’lláh sur tiu sankta monto –, ke parto de la lerneja proprietaĵo situanta sur la areo de la Sanktejo de la Báb estas elektita por servi kiel konstanta ripozloko por la Plej Granda Sankta Folio, la »multamata« fratino de ‘Abdu’l-Bahá, la »Folio branĉita« el la »Preekzistanta Radiko«, la »parfumo« de la »brilanta robo«

de Bahá’u’lláh, levita de Li al »rango kian superis neniu alia virino« kaj laŭrange komparebla kun tiuj senmortaj heroinoj kiel Sarah, Ásíyih, la Virgulino Maria, Fáṭimih kaj Táhirih, ĉiu el kiuj en antaŭaj religiaj sistemoj superbrilis ĉiujn aliajn anojn de sia sekso. Kaj fine estu menciata, kiel plia evidento de la benoj fluantaj el la Dia Plano, la translokigo al tiu sama sankta punkto kelkajn jarojn poste – post apartigo en morto tra pli ol duonjarcento kaj spite al la protestoj de la frato kaj leŭtenanto de la ĉefrompanto de la Interligo de Bahá’u’lláh – de la korpaj restaĵoj de la Plej Pura Branĉo, la martira filo de Bahá’u’lláh, »kreita el la lumo de Bahá«, la »Konfidaĵo de Dio« kaj Lia »Trezoro« en la Sankta Lando, kaj oferita de sia Patro kiel »elaĉeto« por la regenerado de la mondo kaj la unuigo de ĝiaj popoloj.

Al ĉi tiu sama tombeja grundo kaj ĝuste en la sama tago kiam estis entombigitaj la korpaj restaĵoj de la Plej Pura Branĉo, estis ankaŭ translokita la korpo de ties patrino, la sankta Navváb, ŝi, pri kies ekstremaj afliktoj atestas, kiel indikita en Tabelo de ‘Abdu’l-Bahá, la kompleta 54a ĉapitro de la Libro de Jesaja, kaj kies »edzo«, laŭ la vortoj de tiu Profeto, estas »la Sinjoro de l’ Ĉieluloj«, kies »idaro ekposedos naciojn«, kaj kiun Bahá’u’lláh en Sia Tabelo distingis kiel »Sian kunulinon en ĉiuj mondoj de Dio«. La kuniĝo de tiuj ĉi tri tomboj sub la ombro de la Tombo de la Báb, sine de la koro de Karmelo, vid-al-vide de la neĝblanka urbo trans la golfo de Akko – la Kiblo de la bahaa mondo – kaj lokita en rave bela ĝardeno, plifortigas, se ĝuste ni taksas ĝian signifon, la spiritan potencon de tiu areo nomita de Bahá’u’lláh la sidejo de la trono de Dio.

Ankaŭ markas tio plian mejloŝtonon survoje al la finfina establiĝo de la konstanta monda Administra Centro de la estonta bahaa Konfederacio, kies destino estas neniam disiĝi de la Spirita Centro de tiu Kredo kaj funkcii proksime de ĝi – en lando jam honorata kaj konsiderata kiel sankta fare de la adeptoj de tri el la elstaraj mondaj religiaj sistemoj.

Apenaŭ malpli signifoplena estis la realigo de la supera konstrustrukturo kaj la kompletiĝo de la ekstera ornamaĵo de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la Okcidento, la plej nobla faro eterniganta la servojn de la usona bahaa komunumo al la Kozo de Bahá’u’lláh. Kompletigita helpe de la funkciado de efike aganta kaj nove establita Administra Sistemo, treege multigis ĉi tiu entre- preno la prestiĝon, firmigis la forton kaj ampleksigis la asistajn instituciojn de tiu komunumo, kiu ebligis ĝian konstruadon.

Konceptita antaŭ 41 jaroj; naskiĝinta el petskribo en marto 1903 spontanee direktita al ‘Abdu’l-Bahá de la »Domo de Spiriteco« de la bahaanoj de Ĉikago – la unua bahaa centro establita en la okcidenta mondo – kies membroj, inspiritaj de la ekzemplo donita de la konstruintoj de la Mashriqu’l-Adhkár de Aŝgabato, petis permeson konstrui similan Templon en Usono; benita per Lia aprobo kaj alta estimo en Tabelo revelaciita de Li en junio de tiu sama jaro; lanĉita de la delegitoj de diversaj usonaj Asembleoj kunvenintaj en Ĉikago en novembro 1907 por elekti la ejon de la Templo; establita sur nacia bazo pere de religia korporacio nomita la »Bahaa Templo Unio«, kiu registriĝis nelonge post la unua usona bahaa Konvento okazigita en tiu sama urbo en marto 1909; honorita per la dediĉa ceremonio, kiun prezidis ‘Abdu’l-Bahá mem kiam Li vizitis tiun lokon en majo 1912, progresis ĉi tiu entrepreno – la krona atingo de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh en la unua bahaa jarcento – ekde la tempo de tiu neforgesebla okazo kun interrompoj ĝis la tempo kiam estis la fundamentoj de tiu Sistemo firme metitaj sur la nordamerika kontinento kaj estis la usona bahaa komunumo kapabla utiligi la instrumentojn forĝitajn de ĝi por la efika efektivigo de tiu ĝia tasko.

La aĉeto de la Templo-proprietaĵo estis kompletigita ĉe la usona bahaa Konvento en 1914. La Konvento de 1920, okazigita en Novjorko kaj antaŭe taskigita de ‘Abdu’l-Bahá elekti la dezajnon de tiu Templo el inter kelkaj konkurse prezentitaj dezajnoj, elektis tiun de la franckanada arkitekto Louis J. Bourgeois, elekto poste konfirmita de ‘Abdu’l-Bahá. La kontraktoj por la sinkigo de la naŭ grandaj kasonoj – ĝis profundeco de 120 futoj sub ternivelo kaj subtenantaj la centran parton de la konstruaĵo – kaj por la konstruado de la kela etaĝo estis sinsekve faritaj en decembro 1920 kaj aŭgusto 1921. En aŭgusto 1930 – malgraŭ la reganta ekonomia krizo kaj dum tempo de senprecedenca senlaboreco en la historio de Usono – estis farita alia kontrakto kun 24 suplementaj subkontraktoj por la konstruado de la supera strukturo; tiu laboro estis kompletigita ĝis la 1a de majo 1931, la tago kiam en la nova konstruaĵo estis celebrita la unua diservo, kio koincidis kun la 19a datreveno de la dediĉo de la konstrutereno fare de ‘Abdu’l-Bahá. La ornamado de la kupolo estis komencita en junio 1932 kaj finita en januaro 1934. La ornamado de la superaj etaĝoj estis kompletigita en julio 1935 kaj tiu de la galerio sub tiuj en novembro 1938.

La ĉefetaĝa ornamado ekis, malgraŭ la eksplodo de la nuna milito, en aprilo 1940 kaj kompletiĝis en julio 1942; kaj la 18 ĉirkaŭaj rondaj ŝtuparoj pretiĝis ĝis decembro 1942, 17 monatojn antaŭ la centjariĝa festo de la Kredo, kiam la eksteraĵoj de la Templo estu pretaj, kaj 40 jarojn post kiam estis la petskribo de la kredantoj el Ĉikago submetita al ‘Abdu’l-Bahá kaj aprobita de Li.

Ĉi tiu unika, impona konstruaĵo, la unua frukto de malrapide maturiĝanta Administra Sistemo, la plej nobla konstruaĵo realigita dum la unua bahaa jarcento, kaj la simbolo kaj antaŭanto de estonta monda civilizacio, situas en la koro de la nordamerika kontinento, je la okcidenta bordo de Lago Miĉigano, kaj estas ĉirkaŭata de siaj propraj grundoj iom malpli ol sep akreojn larĝaj. Financis ĝin, je kosto de pli ol miliono da dolaroj, la usona bahaa komunumo foje helpita per libervolaj kontribuoj de rekonitaj kredantoj en la Oriento kaj la Okcidento kaj devenintaj el Kristan- ismo, Islamo, Judismo, Zoroastrismo, Hinduismo kaj Budhismo. Ligiĝis ĝi en sia unua fazo kun ‘Abdu’l-Bahá kaj dum la finaj stadioj de ĝia konstruado kun la memoro al la Plej Granda Sankta Folio, la Plej Pura Branĉo kaj ilia patrino. La konstruaĵo mem estas pure blanka naŭangulaĵo, originale kaj unike dezajnita, leviĝanta de sur blanka ŝtuparo ĉirkaŭanta ĝian bazon, kronita per majesta kaj belproporcia kupolo kun simetrie naŭ konusaj ripoj dekoracie kaj ankaŭ statike signifaj, kiuj alteniĝas ĝis al ĝia kulmino kaj tie kunfandiĝas kaj strebas ĉielen. Ĝia baza strukturo estas farita el ŝtalbetono kaj la materialo de ĝiaj ornamaĵoj konsistas el kombin- aĵo de kristala kvarco, maldiafana kvarco kaj blanka portlanda cemento el kio rezultas klara teksaĵo, dura kaj daŭra kiel ŝtono, veterimuna kaj delikata kiel punto. Ĝi altas 191 futojn de la planko de sia subetaĝo ĝis la pinto de la ripoj ĉirkaŭantaj la duongloban kupolon, kiu altas 49 futojn, kun ekstera diametro de 90 futoj kaj unu triono de la surfaco aperturita por ke povas lumo tage eniĝi kaj nokte eliĝi. Fortikigas ĝin 45 futojn altaj kolonoj. Kaj super ĝiaj naŭ enirejoj, el kiuj unu estas direktita al Akko, troviĝas naŭ elektitaj citaĵoj el la verkoj de Bahá’u’lláh kaj ankaŭ la Plej Granda Nomo meze de ĉiuj arkaĵoj super ĝiaj pordoj. Estas ĝi konsekrita ekskluzive al kultado respektive preĝado kaj meditado tute sen ajna ceremonio aŭ rito. Havas ĝi aŭditorion kun sidlokoj por 1.600 homoj. Kaj ankoraŭ aldoniĝos al ĝi suplementaj institucioj de socia servo establiĝontaj en ĝia proksimeco – kiel orfejo, hospitalo, kuracilejo por malriĉuloj, hejmo por handikapuloj, gastejo por vojaĝantoj kaj supera lernejo por la studado de artoj kaj sciencoj.

Jam longe antaŭ sia konstruado vekis ĝi, kaj nun ĉiam pli vekas ĝi – kvankam ankoraŭ ne komenciĝis ĝia interna ornamado – tian intereson kaj tiajn komentojn en la publika gazetaro, en teknikaj revuoj kaj en magazinoj en kaj Usono kaj aliaj landoj, ke tio pravigas la esperojn kaj atendojn vartitajn por ĝi de ‘Abdu’l-Bahá. Kun sia modelo ekspoziciata en artinstitutoj, galerioj, ŝtataj foiroj kaj naciaj ekspozicioj – inter kiuj menciindas la Ekspozicio pri Jarcento de Progreso okazigita en Ĉikago en 1933, kie ne malpli ol 10.000 homoj pasantaj tra la Halo de Religioj devas ĉiutage esti ĝin vidintaj –; kun kopio de ĝi estante parto de la konstanta ekspozici- aĵo de la Muzeo de Scienco kaj Industrio en Ĉikago; kun nun vizitantoj de fore kaj apude svarmantaj al ĝiaj pordoj, kies nombro dum la periodo de junio 1932 ĝis oktobro 1941 superis 130.000 homojn el preskaŭ ĉiu lando de la mondo – tiel ĉi tiu granda »Silenta Instruanto«

de la Kredo de Bahá’u’lláh tiagrade kontribuis, kiel eblas memfide aserti, al la diskonigo de Lia Kredo kaj ties instruoj, ke neniu alia unuopa ero funkcianta kadre de ĝia Administra Sistemo iam ajn eĉ nur proksimiĝis al tio. »Kiam estos metita la fundamento de la Mashriqu’l-Adhkár en Ameriko«, antaŭvidis ‘Abdu’l-Bahá, »kaj estos tiu Dia konstruaĵo kompletigita, aperos en la mondo de l’ ekzisto plej mirinda kaj ekscitiga moviĝo... De tiu lumpunkto penetros la spirito de instruado, disvastigante la Kozon de Dio kaj diskonigante la instruojn de Dio al ĉiuj partoj de la mondo.« »El ĉi tiu Mashriqu’l- Adhkár«, konfirmis Li en la Tabeloj de la Dia Plano, »sendube naskiĝos miloj da Mashriqu’l-Adhkár-oj.« »Markas ĝi«, krome Li skribis, »la inaŭguron de la Regno de Dio surtere.« Kaj plie: »Estas ĝi la manifesta Standardo flirtanta en la centro de tiu granda kontinento.« »Miloj da Mashriqu’l-Adhkár-oj«, deklaris Li dediĉ- ante la grundon de la Templo, »...

estos konstruitaj en la Oriento kaj la Okcidento, sed tiu ĉi, estante la unua konstruita en la Okcidento, estas ege grava.« »Tiu ĉi aranĝo de la Mashriqu’l-Adhkár«, krome Li deklaris pri tiu konstruaĵo, »estos modelo por la venontaj jarcentoj kaj okupos patrinan rangon.« »Ĝi originas«, atestis la arkitekto de la Templo mem, »ne de homo, ĉar, kiel muzikistoj, artistoj, poetoj ricevas sian inspiron de alia sfero, tiel la arkitekto de la Templo, tra ĉiuj siaj jaroj de laboro, konstante konsciis ke Bahá’u’lláh estis la kreinto de ĉi tiu konstruaĵo realigota je Lia gloro.«

»En ĉi tiu nova dezajno«, krome li skribis, »... estas enteksita, en simbola formo, la granda bahaa instruo de unueco – la unueco de ĉiuj religioj kaj de la tuta homaro. Troviĝas en ĝi kombinaĵoj de matematikaj linioj simbolantaj tiujn de la universo, kaj en ilia interplektita kombiniĝo de cirklo en cirklon kaj cirklo ene de cirklo vidiĝas por ni kiel kunfandiĝas ĉiuj religioj en unu.« Kaj plie: »Cirklo el ŝtupoj, entute dek ok, ekstere ĉirkaŭos la konstruaĵon kaj kondukos al la aŭditorio.

Ĉi tiuj dek ok ŝtupoj reprezentas la dek ok unuajn disĉiplojn de la Báb, kaj per la pordo, al kiu ili kondukas, reprezentiĝas la Báb mem.« »Kiel la esenco de la puraj originaj instruoj de la historiaj religioj estis unu sama ... tiel en la bahaa Templo estas uzata sinteza arkitekturo esprimanta la esencon en la vico de ĉiuj grandaj arkitekturaj stiloj harmonie kuniganta ilin en unu tuto.« »Estas ĝi la unua nova ideo en la arkitekturo ekde la 13a jarcento«, deklaris la distingita arkitekto H. van Buren Magonigle, prezidanto de la Arkitektura Ligo, post esti en junio 1920 vidinta gipsan modelon de la Templo en ekspozicio en la Engineering Societies Building en Novjorko.

»La arkitekto«, krome li deklaris, »konceptis Templon de Lumo en kiu la statika strukturo, kiel kutime komprenita, estos kaŝita, videbla subtenado laŭeble eliminita kaj la tuta konstrustrukturo iĝanta aeruma substanco de sonĝo. Estas ĝi punta koverto konservanta ideon, la ideon de lumo, ŝirmejo el araneaĵo metita inter tero kaj ĉielo, trae kaj trae penetrata de lumo – lumo parte konsumanta la formojn kaj faranta ĝin feaĵo.« En la tre konata publikaĵo »Architectural Record« skribis verkinto: »En la geometriaj formoj de la ornamaĵoj kovrantaj la kolumnojn kaj ĉirkaŭajn fenestrojn kaj pordojn de la Templo deĉifras oni ĉiujn religiajn simbolojn de la mondo.

Jen la svastiko, la cirklo, la kruco, la triangulo, la duobla triangulo aŭ sespinta stelo (sigelo de Salomono) – sed pli ol tio ĉi – la nobla simbolo de la spirita mondo ...

la kvinpinta stelo; la greka kruco, la romia kruco kaj super ĉio la mirinda naŭpinta stelo figuranta en la strukturo de la Templo mem kaj ree kaj ree aperanta en ĝiaj ornamaĵoj kiel signo de la spirita gloro en la hodiaŭa mondo.« »La plej granda kreaĵo ekde la gotika periodo«, estas la atesto de George Grey Barnard, unu el la plej vaste konataj skulptistoj en Usono, »kaj la plej bela, kiun iam ajn mi vidis.«

»Ĉi tio estas nova kreaĵo«, deklaris profesoro Luigi Quaglino, eksa arkitektura profesoro el Torino, post kiam li vidis la modelon, »kiu revolucie efikos je la arkitekturo de la mondo, kaj estas ĝi la plej bela kion iam mi vidis.

Sendube okupos ĝi daŭran paĝon en la historio. Estas ĝi revelacio el alia mondo.« Sherwin Cody skribis en la magazina sekcio de la New York Times pri la modelo de la Templo kiam estis tiu ekspoziciata en la Kevorkian-galerio en Novjorko: »La usonanoj devos paŭzi sufiĉe longe por trovi, ke artisto enplektis en ĉi tiun konstruaĵon la koncepton de Religia Ligo de Nacioj.« Kaj fine tiu ĉi tributo pagita al la ecoj kaj la idealoj reprezentataj de ĉi tiu Templo – la plej sankta Adorejo en la bahaa mondo, ĉu de la nuno aŭ de la estonteco – fare de d-ro Rexford Newcomb, dekano de la instituto de la belaj kaj aplikataj artoj ĉe la universitato de Ilinojso: »Ĉi tiu ›Temple de Lumo‹ sur la tereno de homa sperto malfermas naŭ grandajn pordojn, kiuj geste vokas virojn kaj virinojn de ĉiu etno kaj mondregiono, de ĉiu kredo kaj mondpercepto, de ĉia kondiĉo, ĉu libera aŭ servuta, eniri ĉi tien por rekoni tiujn parencecon kaj

23. Atakoj kontraŭ bahaaj institucioj SEGPB23

Add range:

fratecon sen kiuj la moderna mondo povos apenaŭ progresi plu...

La pintiĝanta kupolo celas, tiel certe kiel faris tion la aspiraj linioj de la mezepokaj katedraloj, al io pli alta kaj pli bona, kaj atingas ne nur pere de sia simboleco sed ankaŭ pere de sia unika strukturo kaj pura formo tian belecon kian ne atingis iu ketedrala konstruaĵo ekde la konstruado de la mikelanĝela kupolo sur la baziliko de Sankta Petro en Romo.« 23. Atakoj kontraŭ bahaaj institucioj 653 La institucioj, kiuj signis la leviĝon kaj establiĝon de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh, ne restis imunaj (kiel abunde tion montris la historio de ilia disvolviĝado) kontraŭ la atencoj kaj persekutadoj, kiujn la Kredo mem, la generinto de tiu Sistemo, suferis dum pli ol sepdek jaroj kaj kiujn ankoraŭ ĝi suferas. La ekapero de firme interligita komunumo pretendanta esti monda religio, estante disvastiĝinta tra kvin kontinentoj kaj reprezent- anta grandan variecon de etnoj, lingvoj, klasoj kaj religiaj tradicioj; provizita per literaturo disvastigita tra la tuta surfaco de la tero kaj eksplikanta en aro da lingvoj ĝian doktrinon; klarvizia, sentima, atenta kaj rezoluta atingi sian celon koste de ajna ofero; organece unuigita pere de la maŝinaro de Die instalita Administra Sistemo; nesekteca, nepolitika, fidela al siaj civilaj devoj, sed transnacia; firma en sia teniĝo je la leĝoj kaj preceptoj regulantaj ĝian komunuman vivon – la ekapero de tia komunumo en mondo trempita en antaŭjuĝoj, adoranta falsajn diojn, turmentata de internaj dividoj kaj blinde alkroĉiĝanta al malaktualiĝintaj doktrinoj kaj mankohavaj normoj, povis ne aliel ol kaŭzi, pli aŭ malpli frue, krizojn ne malpli gravajn, kvankam malpli spektaklajn, ol la persekutadoj kiuj en pli frua tempo furiozis ĉirkaŭ la Fondintoj de tiu komunumo kaj ĝiaj fruaj disĉiploj.

Atakita de elinternaj malamikoj, kiuj aŭ ribelis kontraŭ ĝia Diodonita aŭtoritato aŭ tute rezignis pri sia kredo, aŭ de eleksteraj oponantoj, ĉu politikaj aŭ religiaj, la juna Sistemo identigita kun ĉi tiu komunumo severe sentis – ekde sia enkonduko kaj tra ĉiuj stadioj de sia evoluado – la efikon de la fortoj vane provantaj strangoli ĝian ĝermantan vivon aŭ vuali ĝian celon kaj intencon.

Al ĉi tiuj atakoj, kiuj devos ankoraŭ intensiĝi laŭ amplekso kaj severeco kaj kaŭzi tumulton tutmonde resonantan, ‘Abdu’l-Bahá jam klare aludis kiam Li en Sia Lasta Volo konturis tiun Dian sistemon: »Baldaŭ de fore kaj proksime aŭdeblos la kriĉado de la homamaso tra tuta Afriko kaj tra tuta Ameriko, la kriado de la eŭropanoj kaj de la turkoj, la ĝemado de Barato kaj Ĉinio.

Ĉiuj ili senescepte leviĝos kun tuta sia potenco por rezisti Lian Kozon. Tiam leviĝos la kavaliroj de l’ Sinjoro, ... plifortigitaj per la legioj de l’ Interligo, kaj manifestos la veron de la verso: ›Vidu la konfuzon, kiu trafis la tribojn de l’ venkitoj!‹« Jam en pli ol unu lando civilaj aŭtoritatoj aŭ ekleziaj tribunaloj – nekonantaj ĝiajn pretendojn aŭ malamikaj al ĝiaj principoj aŭ timemaj pro ĝia kreskanta forto – postulis de la komisiitoj kaj elektitaj reprezentantoj de ĉi tiu nedetruebla mondampleksa Sistemo defendi sian Kozon, aŭ rezigni pri sia aliĝo al ĝi, aŭ limigi la gamon de siaj aktivecoj.

Jam etendiĝis agresa mano, nekonscia pri la venĝa kolero de Dio, kontraŭ ĝiaj sanktejoj kaj konstruaĵoj. Jam en iuj landoj deklaris oni ĝiajn defendantojn kaj ĉampionojn esti herezuloj, aŭ stigmatizis ilin esti subfosantoj de la publika ordo, aŭ nomis ilin nepatriotaj viziuloj senzorgemaj pri siaj civitanaj devoj kaj responsoj, aŭ kategorie ordonis al ili ĉesi siajn agadojn kaj dissolvi siajn instituciojn. En la Sankta Lando, la monda sidejo de ĉi tiu Sistemo, kie pulsas ĝia koro, kie ripozas la polvo de ĝiaj Fondintoj, kie originas ĉiuj procezoj por diskonigi ĝiajn celojn kaj intencojn, por vigligi ĝian vivon kaj por formi ĝian destinon – tie okazis, je la horo mem de ĝia inaŭguro, la unua bato kontraŭ ĝi, kies efiko estis proklami same al alt- kaj malaltranguloj la firmecon de la fundamentoj sur kiuj estas tiu Sistemo starigita. La rompantoj de la Interligo, jam ŝrumpintaj al nura manpleno, instigataj de Mírzá Muḥammad-‘Alí, la ĉefribelulo kies dormintaj esperoj vekiĝis per la subita forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, kaj gvidataj de la aroganta Mírzá Badí’u’lláh, perforte kaptis la ŝlosilojn de la Tombo de Bahá’u’lláh, elpelis ĝian kuratoron – la bravanima Abu’l-Qásim-i-Khurásání – kaj postulis, ke ilia ĉefo estu rekonata de la aŭtoritatoj kiel la laŭleĝa gardanto de tiu Sanktejo.

Ne admonitaj per sia mizera malsukceso – kiel tion atestas la firma ago de la palestinaj aŭtoritatoj, kiuj, post longdaŭraj enketoj, instrukciis la britan oficiston en Akko reliveri la ŝlosilojn en la manojn de la vera kuratoro – turniĝis ili al aliaj metodoj esperante tiel krei breĉon ene de la vicoj de la funebrantaj sed ja rezolutaj disĉiploj de ‘Abdu’l-Bahá kaj tiel fine subfosi la fundamentojn de la institucioj pene starigataj de Liaj adeptoj.

Pere de siaj fiaj misprezentoj de la idealoj animantaj la starigantojn de la bahaa Administra Sistemo; pere de la daŭrigo – kvankam ne je la origina skalo – de subfosa korespondado kun individuoj kies lojalecon ili esperis povi febligi; pere de tio ke en sia kontakto kun por ili alireblaj oficialuloj kaj gravuloj intence ili distordis la veron; pere de provoj aĉeti helpe de subaĉetado kaj timigado parton de la Palacdomo de Bahá’u’lláh; pere de klopodoj kun la celo preventi, ke la bahaa komunumo povu akiri certajn parcelojn apud la Tombo de la Báb, kaj klopodoj malhelpi la planojn protekti la posedon de kelkaj el ĉi tiuj parceloj per la transigo de ilia posedrajto al registritaj bahaaj asembleoj – tiel ili dum kelkaj jaroj intermite daŭrigis labori ĝis kiam mortis la ĉefrompanto de la Interligo kaj tio efektive sigelis ilian pereon. La elpelo de tiuj rompantoj de la Interligo el la Palacdomo de Bahá’u’lláh post kiam ili nedisputite okupis ĝin ekde Ties ascendo, domo, kiu pro ilia ekstrema neglektado estis falinta en staton de mizera kadukeco; ĝia posta kompleta restaŭro, kio plenumis longe vartitan kordeziron de ‘Abdu’l-Bahá; ĝia iluminado pere de elektrejo tiucele instalita de usona kredanto; la remeblado de ĉiuj ĝiaj ĉambroj post kiam ĝiaj antaŭaj okupantoj estis komplete forigintaj el ĝi ĉiujn valorajn relikvojn krom ununura kandelingo en la ĉambro kie ascendis Bahá’u’lláh; la kolektado de bahaaj historiaj dokumentoj, de relikvoj kaj de pli ol kvin mil volumoj da bahaa literaturo en ne malpli ol kvardek lingvoj ene de ĝiaj muroj; ke ankaŭ por ĝi estis akirita escepto de la devo pagi registarajn impostojn, escepto jam donita por aliaj bahaaj institucioj kaj proprietaĵoj en Akko kaj sur monto Karmelo; kaj fine ĝia konvertiĝo de privata loĝejo al loko de pilgrimado vizitata same de bahaanoj kaj nebahaanoj – ĉio tio plie nuligis la esperojn de tiuj, kiuj ankoraŭ per ĉiuj siaj fortoj penadis estingi la lumon de la Interligo de Bahá’u’lláh.

Krome la sukcesa aĉeto kaj protektado de la areo formanta la ĉirkaŭaĵon de la Maŭzoleo de la Báb sur monto Karmelo kaj la transigo de la posedrajto de kelkaj el ĉi tiuj proprietaĵoj al la leĝe registrita Palestino-filio de la usona bahaa Nacia Spirita Asembleo, ne malpli ol la cirkonstancoj de la morto de tiu, kiu tra la tuta oficado de ‘Abdu’l-Bahá estis la ĉefa instiganto de fifaroj, poste demonstris al ĉi tiuj malamikoj la vanecon de iliaj klopodoj kaj la senesperecon de ilia afero.

Pli grava kaj kaŭzanta pli grandajn ondojn estis la kontraŭleĝa konfisko fare de la ŝijaismanoj en Irako – je proksimume la sama tempo kiam la ŝlosiloj de la Tombo de Bahá’u’lláh estis eltorditaj de ĝia kuratoro fare de la rompantoj de la Interligo – de ankoraŭ alia bahaa Sanktejo, la Domo en kiu loĝis Bahá’u’lláh dum preskaŭ la tuta tempo de Sia ekzilo en Irako, de Li akirita kaj poste dekretita kiel pilgrimcelo kaj daŭre kaj seninterrompe estinta en la nedisputita posedo de Liaj adeptoj ekde la tempo de Lia foriro el Bagdado. Ĉi tiu krizo – kaŭzita pro la aranĝoj faritaj, laŭ Liaj instrukcioj, por la rekonstruo de tiu Domo post la ŝanĝo de la reĝimo en Irako – komenciĝis ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la ascendo de ‘Abdu’l-Bahá kaj altiris, dum ĝi disvolviĝis, konstante pliiĝantan publikecon.

Okupiĝis pri ĝi sinsekve pluraj tribunaloj, unue la loka ŝijaisma Ja’faríyyih-tribunalo en Bagdado, due la Paco-tribunalo, poste la Tribunalo de la Unua Instanco, poste la kasacia kortumo en Irako kaj fine tiu de la Ligo de Nacioj, la plej granda ĝis nun realigita internacia institucio povigita observi kaj kontroli ĉiujn mandatajn teritoriojn. Kvankam ĝis nun nesolvita pro kombiniĝo de kaŭzoj, religiaj kaj ankaŭ politikaj, jam rimarkinde plenumis tiu ĉi kazo la antaŭdiron de Bahá’u’lláh mem kaj ĝustatempe plenumos, kiam la rimedoj por ĝin solvi estos providence kreitaj, la altan destinon, kiun en Siaj Tabeloj Li dekretis por ĝi. Longe antaŭ ĝia konfisko fare de fanatikaj malamikoj, kiuj ne havis ajnan kredindan pretendon je ĝi, profetis Li, ke »tiel ĝi estos humiligata en la tagoj venontaj ke tio igos larmi ĉiun percepteman okulon«. La Spirita Asembleo de la bahaanoj de Bagdado konsciiĝis pri la vaneco de siaj trijaraj intertraktadoj kun la civilaj aŭtoritatoj en Bagdado por reĝustigi la maljustecon truditan al ĝi, kiam al ĝi estis malebligita uzi tiun sanktan proprietaĵon pro malfavora decido de plimulto de la kasacia kortumo – kiu renversis la verdikton de la pli malalta tribunalo kaj asignis la proprietaĵon al la ŝijaistoj – kaj alarmita de posta ago de la ŝijaistoj, kiuj, nelonge post kiam efektiviĝis la decido de tiu tribunalo, transformis la konstruaĵon al waqf-proprietaĵo (pia fondaĵo), nomata »Ḥusayníyyih«, kun la celo firmigi sian akiron.

Tial sekve ĝi, en sia funkcio kiel la nacia reprezentanto de la bahaanoj de Irako, la 11an de septembro 1928, pere de la alta komisiito por Irako kaj konforme kun la reglamento de artikolo 22 de la kontrakto de la Ligo de Nacioj, aliris la konstantan mandatan komisionon de la Ligo, taskigita kontroladi la administradon de ĉiuj mandataj teritorioj, kaj prezentis petskribon, kiu estis de tiu institucio akceptita kaj aprobita en novembro 1928.

Memorando submetita lige kun tiu petskribo al tiu sama komisiono de la mandata potenco sen- ambigue deklaris, ke la ŝijaistoj havis »neniun ajn videblan pretendon« je la Domo, ke la decido de la juĝisto de la Ja’faríyyih- tribunalo estis »evidente malĝusta«, »maljusta«

kaj »sendube kaŭzita de religia antaŭjuĝo«, ke la sekvinta eldomigo de la bahaanoj estis »kontraŭleĝa«, ke la ago de la aŭtoritatoj estis »ege kontraŭregula«, kaj ke la verdikto de la kasacia kortumo suspektinde estis ne »malinfluita de politikaj konsideroj«. »La komisiono«, deklaris la raporto prezentita de ĝi al la konsilio de la Ligo kaj publikigita en la protokolo de la 14a sesio de la konstanta mandata komisiono okazinta en Ĝenevo en aŭtuno 1928 kaj poste tradukita al la araba kaj publikigita en Irako, »atentigas la konsilion pri la konsideroj kaj konkludoj proponitaj al ĝi sekve de ekzameno de la petskribo...

Ĝi rekomendas, ke la konsilio petu la britan registaron prezentiĝi je la iraka registaro kun la celo tuj ĝustigi la rifuzon de justeco suferatan de la petskribintoj.« La brita akreditita reprezentanto, kiu ĉeestis la sesiojn de la komisiono, krome deklaris, ke »la mandata potenco agnoskis, ke la bahaanoj suferis maljustecon«, kaj aludo estis farita dum tiu sesio al la fakto, ke la ago de la ŝijaistoj konsistigis rompon de la konstitucio kaj de la organiza leĝo de Irako.

La finna reprezent- anto en sia raporto al la konsilio krome deklaris, ke ĉi tiu »maljust- eco atribuendas sole al religia fanatikeco«, kaj petis, ke »la maljustaĵo kaŭzita al la petskribintoj estu reĝustigata«.

Siaflanke la konsilio de la Ligo, konsiderinte ĉi tiun raporton kaj ankaŭ la komunajn rimarkojn kaj konkludojn de la komisiono, la 4an de marto 1929 unuanime adoptis rezolucion – poste tradukita kaj publikigita en la bagdadaj ĵurnaloj –, kiu instrukciis la mandatan potencon »prezentiĝi ĉe la registaro de Irako cele al la tuja reĝustigo de la maljusteco kaŭzita al la petskribintoj«. Konforme kun tio ĉi instrukciis ĝi la ĝeneralan sekretarion informi la mandatan potencon kaj ankaŭ la koncernitajn petskribintojn pri la konkludoj de la komisiono, instrukcio kiu estis laŭregule per ĝia ambasadoro komunikita de la brita al la iraka registaro.

Letero datita de la 12a de januaro 1931, skribita nome de la brita ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Arthur Henderson, kaj adresita al la sekretariato de la Ligo, deklaris ke la konkludoj de la konsilio »ricevis la plej zorgan konsideron de la registaro de Irako«, kiu »fine decidis instali specialan komitaton ... por konsideri la vidpunktojn esprimitajn de la bahaa komunumo rilate al certaj domoj en Bagdado kaj por formuli rekomendojn cele al justa solvo de ĉi tiu afero«. Tiu letero krome atentigis, ke la komitato prezentis sian raporton en aŭgusto 1930, ke ĝin akceptis la registaro, ke la bahaa komunumo »principe akceptis« ĝiajn rekomendojn, kaj ke la aŭtoritatoj en Bagdado instrukciis ke »dum la venonta budĝeta jaro detalaj planoj kaj taksoj estu preparataj cele al efektivigo de ĉi tiuj rekomendoj«. Ne necesas longe okupiĝi pri la posta historio de ĉi tiu grava kazo, pri la longigitaj intertraktadoj, pri la rezultintaj prokrastoj kaj komplikaĵoj, pri la konsultadoj, »pli ol cent«

laŭnombre, en kiuj partoprenis la reĝo, liaj ministroj kaj konsilantoj, pri la esprimoj de »bedaŭro«, de »surprizo« kaj de »maltrankvilo« protokolitaj ĉe sinsekvaj sesioj de la mandata komisiono okazigitaj en Ĝenevo en 1929, 1930, 1931, 1932 kaj 1933, pri la kondamno fare de ĝiaj membroj de la »spirito de maltoleremo« animanta la ŝijaisman komunumon, de la »partieco« de la irakaj tribunaloj, de la »malforteco« de la civilaj aŭtoritatoj kaj de la »religia fanatikeco fundamente de ĉi tiu maljusteco«, pri la de ili atestita »ekstrema kompromisemo« de la petskribintoj, pri ilia »dubo« rilate al la adekvateco de la proponoj, kaj pri ilia rekono de la »serioza« karaktero de la kreita situacio, de la »evidenta rifuzo de justeco« suferata de la bahaanoj, kaj de la »morala ŝuldo« de la iraka registaro, ŝuldo de kiu nepre ĝi liberiĝu sendepende de kiaj ŝanĝoj okazos rilate al ĝia statuso kiel nacio.

Nek necesas detale okupiĝi pri la bedaŭrindaj sekvoj de la tro frua morto de la brita alta komisiito kaj de la iraka ĉefministro, pri la agnosko de Irako kiel membro de la Ligo kaj la sekva finiĝo de la mandato de Britio, pri la tragika kaj neatendita morto de la reĝo mem, pri la malfacilaĵoj rezultintaj el la ekzisto de urbodisvolva plano, pri la skriba konfirmo sendita al la alta komisiito fare de la vicĉefministro en ties letero de januaro 1932, pri la promeso en februaro 1933 farita de la reĝo antaŭ sia morto kaj en ĉeesto de la ministro pri eksterlandaj aferoj, ke oni la Domon eksproprietigos kaj ke la sumo necesa por tio disponiĝos en printempo de la sekva jaro, pri la kategoria deklaro farita de tiu sama ministro pri eksterlandaj aferoj, ke la ĉefministro faris la necesajn konfirmojn por ke la jam farita promeso de la vicĉefministro estu efektivigata, aŭ pri la pozitivaj deklaroj faritaj de tiu sama ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ties kolego, la ministro pri financoj, kiam ili reprezentis sian landon dum la sesioj de la asembleo de la Ligo okazigitaj en Ĝenevo, ke la promeso farita de ilia forpasinta reĝo estos plenumata.

Sufiĉas nur diri, ke – malgraŭ ĉi tiuj senfinaj prokrastoj, protestoj kaj evitoj, kaj la klara malsukceso de la koncernataj aŭtoritatoj efektivigi la rekomendojn faritajn de la konsilio de la Ligo kaj la konstanta mandata komisiono – la publika atento ricevita por la Kredo pere de ĉi tiu memorinda procesado kaj la defendo de ĝiaj interesoj, la interesoj de vero kaj justeco, fare de la plej alta tribunalo de la mondo, estis tia, ke tio mirigis ĝiajn amikojn kaj konsternis ĝiajn malamikojn.

Malmultaj epizodoj, se entute iuj, ekde la naskiĝo de la Formanta Jararo de la Kredo de Bahá’u’lláh kaŭzis eĥojn ene de altaj pozicioj kompareblajn kun la efiko, kiun je registaroj kaj ambasadoj havis ĉi tiu perforta kaj ne provokita atenco fare de ĝiaj obstinaj malamikoj kontraŭ unu el ĝiaj plej sanktaj ejoj.

Bahá’u’lláh mem signifoplene skribis »Ne malĝoju, ho Domo de Dio, se la senfideluloj disŝiros la vualon de via sankteco. Dio ornamis vin, en la mondo de l’ kreaĵo, kun la juvelo de Sia rememoro.

Tian ornamaĵon povas neniu homo iam ajn profanigi. Al vi restos direktitaj, sub ĉiuj kondiĉoj, la okuloj de via Sinjoro.«

En alia ero de Siaj skriboj profete Li diris rilate al tiu sama Domo: »En la pleneco de l’ tempo la Sinjoro, pere de la potenco de l’ vero, ekzaltigos ĝin en la okuloj de ĉiuj homoj. Kaŭzos Li, ke ĝi fariĝos la Standardo de Lia Reĝejo, la Sanktejo ĉirkaŭ kiu cirkulos la fidelularo.« Al la aroganta atenco fare de la rompantoj de la Interligo de Bahá’u’lláh, per kiu kune ili klopodis havigi al si la gardadon de Lia Sankta Tombo, kaj al la arbitra konfisko de Lia Sankta Domo en Bagdado fare de la ŝijaisma komunumo de Irako, kelkajn jarojn poste aldoniĝis ankoraŭ plia grava atenco lanĉita de eĉ pli potenca oponanto kaj direktita kontraŭ la strukturo mem de la Administra Sistemo kiel estis ĝin establintaj du longvivaj bahaaj komunumoj de la Oriento – afero, kiu kulminis en la efektiva disrompo de tiuj komunumoj kaj la konfisko de la unua Mashriqu’l-Adhkár de la bahaa mondo kaj la malmultaj aldonaj institucioj jam establitaj ĉirkaŭ ĝi.

La kuraĝo, la fervoro kaj la spirita vigleco de ĉi tiuj komunumoj; la tre bona organiza stato de iliaj administraj institucioj; ĉio, kion ili provizis por la religia edukado kaj trejnado de sia junularo; la konvertiĝo de kelkaj larĝmensaj rusaj civitanoj kun ideoj proksimaj al la veroj de la Kredo; la kreskanta konsciiĝo pri la implicoj de iliaj principoj emfazantaj la signifon de religio, la sanktecon de la familia vivo, la kreadon de privata proprieto, kaj ilia malaprobo de ĉia distingado inter klasoj kaj de la doktrino de la absoluta homa egaleco – ĉio tio kombinite incitis la suspekton kaj pli poste al furiozan antagonismon de la regantaj aŭtoritatoj kaj kaŭzis iun el la plej gravaj krizoj en la historio de la unua bahaa jarcento.

Kiam la krizo evoluis kaj etendiĝis ĝis eĉ al la periferiaj centroj de Turkestano kaj Kaŭkazio, iompostiom rezultis el ĝi la apliko de restriktoj limigantaj la liberecon de ĉi tiuj komunumoj, la pridemandado kaj arestado de iliaj elektitaj reprezentantoj, la dissolvo de iliaj lokaj Asembleoj kaj de iliaj respektivaj komitatoj en Moskvo, en Aŝgabato, en Bakuo kaj en aliaj lokoj en la supre menciitaj provincoj, kaj la suspendo de ĉiuj bahaaj junularaj agadoj.

Eĉ rezultis el ĝi la fermo de bahaaj lernejoj, infanĝardenoj, bibliotekoj kaj publikaj legosalonoj, la haltigo de ĉia komunikado kun fremdaj bahaaj centroj, la konfisko de bahaaj presmaŝinoj, libroj kaj dokumentoj, la malpermeso de ĉiuj instruaj agadoj, la nuligo de la bahaa statuto, la abolo de ĉiuj fondusoj, nacie kaj loke, kaj la malpermeso por nebahaanoj partopreni bahaajn renkont- iĝojn.

Meze de 1928 aplikiĝis al la Mashriqu’l-Adhkár de Aŝgabato la leĝo pri la eksproprietigo de religiaj konstruaĵoj. La uzado de ĉi tiu konstruaĵo kiel adorejo tamen daŭris per kvinjara lukontrakto, kiu estis renovigita de la lokaj aŭtoritatoj en 1933 por simila periodo.

En 1938 rapide malboniĝis la situacio en kaj Turkestano kaj Kaŭkazio, el kio rezultis la malliberigo de pli ol kvin cent kredantoj – el kiuj multaj mortis – kaj de ankaŭ kelkaj virinoj, kaj la konfisko de iliaj proprietaĵoj, sekvata de la ekzilo de kelkaj eminentaj membroj de ĉi tiuj komunumoj al Siberio, al la polusaj arbaroj kaj al aliaj lokoj proksime de la Arkta Oceano, la posta deportado de plimulto de la restintaj anoj de ĉi tiuj komunumoj al Persio – pro ilia persa nacieco – kaj fine la kompleta eksproprietigo de la Templo mem kaj ĝia konverto al artgalerio. Same en Germanio baldaŭ post la ekestiĝo kaj establiĝo de la Administra Sistemo de la Kredo – al kies plivastigo kaj solidigo la germanaj kredantoj unike kaj tipe kontribuis pli kaj pli – sekvis subpremadoj, kvankam malpli gravaj ol la afliktoj suferitaj de la bahaanoj de Turkestano kaj Kaŭkazio, el kiuj fine rezultis la fakta ĉesigo de ĉia organizita bahaa agado tra tiu tuta lando dum la jaroj tuj antaŭ la nuna konflikto.

La publikan konigadon de la Kredo – kun la aperta emfazo de paco kaj universaleco kaj la malaprobo de rasismo – oni oficiale malpermesis, bahaajn Asembleojn kaj iliajn komitatojn dissolvis, la okazigon de bahaaj konventoj malebligis, la arkivojn de la Nacia Spirita Asembleo konfiskis, la someran lern- ejon abolis kaj la eldonadon de ajna bahaa literaturo suspendis. Krome ankaŭ en Persio – apud sporadaj ekaperoj de persekutadoj en lokoj kiel Ŝirazo, Abadeh, Ardibíl, Esfahano kaj iuj distriktoj de Azerbajĝano kaj Ĥorasano, kiuj pro la videble malpliiĝanta influo de la iame potencaj ŝijaismaj klerikoj multe reduktiĝis laŭnombre kaj laŭ sia violento – la institucioj de la ĵus establita kaj ĝis nun ankoraŭ ne solidiĝinta Administra Sistemo fariĝis la viktimo de restriktoj fare de la civilaj aŭtoritatoj en kaj la ĉefurbo kaj la provincoj, kun la celo limigi ilian amplekson, kateni ilian liberecon kaj subfosi iliajn fundamentojn.

La iompostioma kaj tute neatendita apero el obskuro de firme veldita nacia komunumo, spertiĝinta pri oponado kaj spirite neniel rompita, kun centroj establitaj en ĉiuj provincoj de tiu lando, malgraŭ la sinsekvaj ondoj de malhoma persekutado, kiu dum trikvarona jarcento inundis kaj preskaŭ tute sufokis ĝin; la persistemo de ĝiaj membroj en la disvastigado de la spirito kaj la principoj de sia Kredo, en la dissemado de ĝia literaturo, en la observado de ĝiaj leĝoj kaj reguloj, en la punado de tiuj malobeantaj ilin, en la flegado de konstanta korespondado kun siaj samkredanoj en fremdaj landoj, kaj en la starigo de la konstruaĵoj kaj la institucioj de ĝia Administra Sistemo – ĉio tio ne povis ne veki la maltrankvilon kaj la malamikecon de la aŭtoritatuloj, kiuj aŭ miskomprenis la celojn de tiu komunumo aŭ deziris subpremi ĝian vivon.

La insisto de ĝiaj membroj – estantaj tamen obeemaj al la civilaj leĝoj de sia lando en ĉiuj aferoj de sole administra karaktero – observi la fundamentajn spiritajn principojn, la preceptojn kaj la leĝojn revelaciitajn de Bahá’u’lláh kaj interalie postulantaj de ili firme teniĝi je la vero, ne malkonfesi sian kredon, observi la regulojn preskribitajn por geedziĝo kaj divorco, kaj haltigi ĉian laboron dum la sanktaj tagoj ordonitaj de Li, tio pli aŭ malpli frue venigis ilin en konflikto kun reĝimo, kiu, pro sia formala rekono de la Islamo kiel la ŝtata religio de Persio, rifuzis iel ajn rekoni tiujn, kiujn la oficialaj islamaj reprezentantoj estis jam denuncintaj esti herezuloj. La fermo de ĉiuj lernejoj apartenantaj al la bahaa komunumo en tiu lando, kiel rekta konsekvenco de la rifuzo de la reprezentantoj de tiu komunumo permesi al oficialaj bahaaj institucioj, posedataj kaj tute kontrolataj de ili, malobei la klare revelaciitan leĝon postulanta la haltigon de laboro dum bahaaj sanktaj tagoj; la malakcepto de ĉiuj bahaaj geedziĝaj dokumentoj kaj la rifuzo registri tiujn en registaraj oficejoj pri civila stato; la

24. La emancipiĝo kaj rekono de la Kredo SEGPB24

Add range:

malpermeso presi kaj cirkuligi ajnan bahaan literaturon kaj ankaŭ ke ĝi povu eniri la landon; la konfisko, en diversaj centroj, de bahaaj dokumentoj, libroj kaj relikvoj; la fermo, en iuj de la provincoj, de la Hazíratu’l-Quds-oj kaj la konfisko, en iuj lokoj, de ties mebloj; la malpermeso de ĉiuj bahaaj manifestacioj, konferencoj kaj konventoj; la strikta cenzuro kaj ofte la nelivero de komunikadoj inter bahaaj centroj en Persio kaj inter ĉi tiuj centroj kaj bahaaj komunumoj en fremdaj landoj; la nedono de atestoj pri bona reputacio al lojalaj kaj leĝobeemaj civitanoj surbaze de ilia konfirmita aliĝo al la Bahaa Kredo; la maldungo de ŝtatoficistoj, la degrado aŭ eksigo de armeaj oficiroj, la arestado, la pridemandado, la malliberigo kaj la trudo de monpunoj kaj aliaj punoj al aro da kredantoj, kiuj rifuzis ĵeti flanken la moralan devon observi la spiritajn principojn de sia Kredo aŭ agi en iu maniero, kiu konfliktus kun ĝia universala kaj nepolitika karaktero – ĉio ĉi konsidereblas kiel la unuaj provoj faritaj en tiu lando, kies grundon jam saturis la sango de nenombreblaj bahaaj martiroj, kontraŭstari la leviĝon kaj malhelpi la lukton por sia emancipiĝo de novnaskita Administra Sistemo, kies radikoj ja suĉis sian forton el tiaj heroaj oferoj.

24.

La emancipiĝo kaj rekono de la Kredo kaj ĝiaj institucioj 676 Dum samtempe en la Oriento kaj la Okcidento ĝia adeptaro faris la unuajn paŝojn cele al starigi la kadron de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh, lanĉiĝis en obskura vilaĝo en Egiptio furioza atako kontraŭ areto da kredantoj, kiuj tie provis establi unu el la primaraj institucioj de tiu Sistemo, atako, kiu el historia perspektivo estos aklamata de estontaj generacioj kiel mejloŝtono ne nur de la Formanta Jararo de la Kredo, sed de la historio de la unua bahaa jarcento. Efektive direblas, ke la konsekvencoj de ĉi tiu atenco malfermis novan ĉapitron en la evoluado de la Kredo.

Kondukanta ĝin tra la sinsekvaj stadioj de subpremado, emancipiĝo kaj rekono kiel sendependa revelacio kaj ŝtata religio, devos rezulti el tiu evoluado la establiĝo de la bahaa ŝtato kaj devos ties kulmino esti la apero de la Bahaa Monda Konfederacio.

Tiu en la sorto de luktanta komunumo decida evoluo – kiu rekte kaj konsiderindagrade kontribuis al la solidiĝo de la Administra Sistemo, kiun tiu komunumo komencis establi, kaj kreskigis ties prestiĝon – originis en lando, kiu prave povas fanfaroni esti la agnoskita centro de kaj la araba kaj la islama mondoj, ĝin kaŭzis ago farita proprainiciate de la klerikaj reprezentantoj de la plej granda islama komunumo, kaj estis ĝi la rekta rezulto de serio da tumultoj instigitaj de iuj membroj de tiu komunumo, kiuj volis subpremi la agadojn de certaj adeptoj de la Kredo, kiuj antaŭe okupis klerikan rangon inter ili.

Krome ĝi – kiam ĝiaj sekvoj estos pli ĝenerale disvastiĝintaj tra aliaj islamaj landoj kaj estos ĝia vasta signifo pli klare komprenita de la anoj de kaj Kristanismo kaj Islamo – plirapidigos la finiĝon de la transira periodo nun trapasata de la Kredo, kiu troviĝas en la formiĝanta stadio de sia kreskado. Estis en la vilaĝo Kawmu’ṣ-Ṣa’áyidih, en la distrikto Beba de la provinco Beni Suef en Supra Egiptio, kie, rezulte de la religia fanatikeco ekbruligita en la brusto de la estro de tiu vilaĝo – pere de la formado de bahaa asembleo – kaj sekve de la gravaj akuzoj faritaj de li ĉe la distrikta policisto kaj la guberniestro de la provinco – akuzoj, kiuj tiel forte incitis la mohamedanojn, ke ili faris hontindajn agojn kontraŭ siaj viktimoj –, la vilaĝa notario, en sia funkcio kiel la religia pledanto sankciita de la ministerio de justico, iniciatis tiun agon kontraŭ tri bahaaj loĝantoj de tiu vilaĝo, nome, li postulis, ke iliaj islamaj edzinoj divorcu de ili pro tio, ke iliaj edzoj forlasis la Islamon post kiam ili estis laŭleĝe geedz- iĝintaj kiel islamanoj.

La opinio kaj la juĝo de la kasacia religia tribunalo de Beba de la 10a de majo 1925, poste sankciitaj de la plej altaj klerikaj aŭtoritatuloj en Kairo kaj konfirmitaj de ili kiel definitivaj, printitaj kaj cirkuligitaj de la islamaj aŭtoritatuloj mem, nuligis la geedziĝojn de la tri bahaaj juĝitoj kaj kondamnis ilin esti herezuloj pro tio ke ili lezis la islamajn leĝojn kaj preceptojn. Eĉ ĝi ne hezitis fari la klaran, frapan kaj efektive historian aserton, ke la Kredo, al kiu aliĝis ĉi tiuj herezuloj, konsiderendas kiel distinga religio, tute sendependa de la religiaj sistemoj antaŭintaj ĝin – aserto, kiun la malamikoj de la Kredo, ĉu en la Oriento ĉu en la Okcidento, ĝis tiam aŭ negis aŭ intence ignoris.

Eksplikinte la fundamentajn principojn kaj leĝojn de la Islamo kaj doninte detalan priskribon de la bahaaj instruoj, subtenatan per diversaj citaĵoj el la Kitáb-i-Aqdas, el la verkoj de ‘Abdu’l-Bahá kaj de Mírzá Abu’l-Faḍl, kun specifa mencio de certaj bahaaj leĝoj, kaj montrinte ke la juĝitoj estis, konsiderante ĉi tiujn deklarojn, efektive forĵurintaj la Kredon de Mohamedo, deklaras la formala verdikto plej malambigue: »La Bahaa Kredo estas nova religio, komplete sendependa, kun siaj propraj kredaro, principoj kaj leĝoj, kiuj malsamas de kaj profunde konfliktas kun la kredaro, principoj kaj leĝoj de Islamo.

Tial povas neniu bahaano esti konsiderata kiel islamano aŭ inverse, same kiel neniu budhano, bramanismano aŭ kristano konsidereblas kiel islamano aŭ inverse.« Dekretante la dissolvon de la geedziĝaj kontraktoj de la juĝitaj partioj kaj la »separon« de la edzoj disde siaj edzinoj, finiĝas ĉi tiu oficiala kaj memorinda deklaro per la sekvaj vortoj: »Se iu el ili (la edzoj) pentos, kredos je kaj agnoskos ĉion tion ... kion Mohamedo, la Apostolo de Dio ... alportis de Dio ... kaj revenos al la majesta islama Kredo ... kaj atestos ... ke Mohamedo ... estas la Sigelo de la Profetoj kaj Mesaĝistoj, ke neniu religio sukcedos Lian religion, ke neniu leĝo nuligos Lian leĝon, ke la Korano estas la fina el la Libroj de Dio kaj Lia fina Revelacio al Siaj Profetoj kaj Siaj Mesaĝistoj ... tiam estos li akceptita kaj rajtos renovigi sian geedziĝan kontrakton.«

Ĉi tiu ege grava deklaro, subtenata de nerefuteblaj pruvoj kaj farita de la sendubaj malamikoj de la Kredo de Bahá’u’lláh, farita en lando aspiranta estri la Islamon – pere de la restarigo de la kalifujo – kaj ricevinta la sankcion de la plej altaj klerikaj aŭtoritatuloj en tiu lando, tiu ĉi oficiala aserto – kiun tra jarcento intence evitis eldiri la gvidantoj de ŝijaisma Islamo en kaj Persio kaj Irako kaj kiu definitive silentigas tiujn kalumniantojn, inklude de kristanaj ekleziuloj en la Okcidento, kiuj en la pasinteco stigmatizis tiun Kredon kiel kulton, kiel Bábí-sekton kaj kiel branĉon de Islamo aŭ prezentis kiel ian sintezon de religioj – estas aklamata de ĉiuj bahaaj komunumoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento kiel la unua ĉarto de la emancipiĝo de la Kozo de Bahá’u’lláh el la katenoj de islama ortodoksismo survoje al sia finfina kaj tutmonda rekono, la unua historia paŝo farita ne de ĝiaj anoj, kiel oni povus atendi, sed de ĝiaj oponantoj. Tiun verdikton, kiu donas netakseble multajn eblecon, tuj rekonis la konstruantoj de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh kiel potencan defion, kiun rapide ili frontis kaj akceptis.

Ĝi prezentis al ili sanktan devon, kiun ja volonte ili pretis utiligi.

Intencita de ĝiaj aŭtoroj por deteni de siaj oponantoj aliron al islamaj tribunaloj kaj tiel meti ilin en perpleksan kaj embarasan situacion, fariĝis ĝi levumilo, kiun la egipta bahaa komunumo, sekvita poste de siaj gefrataj komunumoj, vole utiligis por certigi la sendependecon de sia Kredo kaj por akiri por ĝi la agnoskon de sia registaro. Tradukita al kelkaj lingvoj, cirkuligita inter bahaaj komunumoj en la Oriento kaj la Okcidento, pavimis ĝi iompostiom la vojon por iniciati intertraktadojn inter la elektitaj reprezent- antoj de tiuj komunumoj kaj la civilaj aŭtoritatoj en Egiptio, en la Sankta Lando, en Persio kaj eĉ en Usono, kun la celo havigi la oficialan agnoskon de la Kredo kiel sendependa religio fare de tiuj aŭtoritatoj. En Egiptio estis ĝi la signalo por ekfari serion da aranĝoj, kiuj en sia suma efiko multe faciligis la havigon de tia rekono de registaro, kiu ankoraŭ estas formale asociita kun la islama religio kaj kiu toleras, ke ĝiaj leĝoj kaj reglamentoj estas grandparte skulptitaj laŭ la vidpunktoj kaj deklaroj de ties gvidantaj klerikoj. La nefleksebla persisto de la egiptaj kredantoj ne devii eĉ nur milimetron de la principoj de sia Kredo kaj ke ili evitas ĉiujn intertrakadojn kun iu islama klerika tribunalo en tiu lando kaj rifuzas akcepti ian klerikan postenon eble proponata al ili; la kodigo kaj publikigo de la fundamentaj leĝoj de la Kitáb-i-Aqdas pri aferoj de persona stato kiel geedziĝo, divorco, heredado kaj entombigo, kaj la prezento de ĉi tiuj leĝoj al la egipta kabineto; la pretigo de geedziĝa kaj divorca atestoj fare de la egipta Nacia Spirita Asembleo; la pretendo de tiu Asembleo transpreni ĉiujn devojn kaj responsojn ligitajn kun bahaaj geedziĝoj kaj divorcoj kaj ankaŭ kun la entombigo de mortintoj; la observado de la naŭ sanktaj tagoj – je kiuj, kiel preskribita en la bahaaj instruoj, devas halti ĉia laboro – fare de ĉiuj membroj de tiu komunumo; la prezentado de petskribo direktita de la naciaj elektitaj reprezent- antoj de tiu komunumo al la egipta ĉefministro, la ministro pri internaj aferoj kaj la ministro de justico (subtenata de simila komuniko fare de la usona Nacia Spirita Asembleo al la egipta registaro) entenanta kopion de la juĝo de la tribunalo, ilian nacian bahaan statuton kaj reglamenton kaj petanta tiujn, ke ili rekonu ilian Asembleon kiel korporacion kvalifikita plenumi la funkciojn de sendependa tribunalo kaj povigita apliki, en ĉiuj aferoj influantaj la personan staton, la leĝojn kaj preceptojn revelaciitajn de la Aŭtoro de ilia Kredo – ĉi tiuj elstaras kiel la unuaj konsekvencoj de historia deklaro, kiu iam devos konduki al la establo de tiu Kredo sur fundamento de absoluta egaleco kun ĝiaj gefrataj religioj en tiu lando.

Kroma sekvo de ĉi tiu epokfara deklaro, kaj rekta konsekvenco de la ripetaj tumultoj en Port Said kaj Ismá‘ílíyyih instigitaj de fanatika popolamaso lige kun la entombigo de kelkaj membroj de la bahaa komunumo, estis la oficiala kaj ne malpli rimarkinda fatvá (juĝo) promulgita, laŭ la peto de la ministerio de justico, de la grandmuftio de Egiptio.

Ĉi tiu, nelonge post kiam estis ĝi deklarita, estis publikigita en la egipta gazetaro kaj kontribuis al la plia fortikigo de la sendependa statuso de la Kredo.

Ĝi sekvis la tumultojn, kiuj ekflamis kun aparte intensa furiozo en Ismá‘ílíyyih kiam koleraj rotoj ĉirkaŭis la funebran procesion de Muḥammad Sulaymán, eminenta bahaa loĝanto de tiu urbo, kaj kreis tian bruadon kaj malordon, ke la polico devis interveni kaj, esti savinta la korpon kaj portinta ĝin reen al la hejmo de la forpasinto, estis oni devigita nokte kaj sen eskorto ĝin porti al la rando de la dezerto kaj tie ĝin entombigi en la sovaĝejo. Ĉi tiu juĝo estis farita rezulte de la enketo skribe adresita la 24an de januaro 1939 de la egipta ministerio de internaj aferoj al la ministerio de justico, entenis kopion de la kompilaĵo de bahaaj leĝoj rilate al aferoj de persona stato publikigita de la egipta bahaa Nacia Spirita Asembleo kaj petis deklaron de la muftio rilate al la petskribo direktita de tiu Asembleo al la egipta registaro kun la peto, ke ĝi asignu kvar terpecojn kiel tombejojn por la bahaaj komunumoj de Kairo, Aleksandrio, Port Said kaj Ismá‘ílíyyih.

»Ni ricevis«, skribis la muftio en sia respondo de la 11a de marto 1939 al la komunikaĵo direktita al li de la ministerio de justico, »vian leteron ... datitan de la 21a de februaro 1939 kun ĝiaj almetaĵoj ... enketanta ĉu aŭ ĉu ne estus laŭleĝe entombigi mortintajn bahaanojn en islamaj tombejoj. Ni per ĉi tio deklaras, ke tiu komunumo ne estu konsiderata kiel islama, kiel montras tion la kredaro konfesata de ĝi. Evidente sufiĉas legi tion, kio estas almetita al la paperoj kaj kion ili nomas ›La bahaaj leĝoj rilate al aferoj de persona stato‹. Kiu ajn el inter ĝiaj membroj antaŭe estis islamano, tiu, pro sia kredo je la impertinentaj pretendoj de tiu komunumo, malkonfesas Islamon kaj estas konsiderata troviĝi ekstere de ĝi kaj estu traktata laŭ la leĝoj validaj por apostatiĝo kiel ĝin establis la ĝusta islama Kredo.

Ĉar tiu komunumo ne estas islama, estus kontraŭleĝe entombigi ĝiajn mortintojn en islamaj tombejoj, ĉu ili origine estis islamanoj aŭ io alia...«

Estis sekve de ĉi tiu fina, ĉi tiu klare vortigita kaj aŭtoritata verdikto de la plej alta reprezentanto de islama juro en Egiptio, kaj post longdaŭraj intertraktadoj, ke al la bahaa komunumo de Kairo estis komence asignita kiel entombigejo areo, kiu estis parto de la tereno rezervita por liberpensuloj loĝantaj en tiu urbo, kaj ke poste la egipta registaro konsentis doni al tiu komunumo kaj ankaŭ al la bahaanoj de Ismá‘ílíyyih du proprajn terpecojn por tie entombigi siajn mortintojn – historie signifa ago, kiun ege bonvenigis la membroj de dolore premitaj kaj longe suferintaj komunumoj, kaj kiu demonstris ankoraŭ plie la sendependan karakteron de ilia Kredo kaj vastigis la jurisdikcian sferon de iliaj reprezentaj institucioj.

Poste dece inaŭguriĝis la unua oficiala tiaspeca bahaa institucio establita en la Oriento per la decido de la egipta bahaa Nacia Asembleo, asistita de sia gefrata asembleo en Persio, translokigi al ĝuste la unua de ĉi tiuj du oficiale asignitaj bahaaj tombejoj la korpajn restaĵojn de la eminenta Mírzá Abu’l-Faḍl, kiu tiel ricevis entombigon indan je lia alta pozicio. Ĉi tiun atingon nelonge poste substrekis la transtombigo – helpe de la usona bahaa Nacia Asembleo kaj la ministerio de eksterlandaj aferoj en Vaŝingtono – de la korpo de la fama prainstruantino de la Okcidento, s-ino Getsinger, de kristana tombejo en Kairo al loko kore de tiu bahaa tombejo kaj apud la ripozloko de tiu distingita aŭtoro kaj ĉampiono de la Kredo.

En la Sankta Lando, kie estis bahaa tombejo establita jam antaŭ ĉi tiuj verdiktoj dum la oficado de ‘Abdu’l-Bahá, estis farita la historia decido entombigi la bahaajn mortintojn direkte al la Kiblo en Akko – faro kies signifon substrekis la decido ĉesi aliri iun islaman tribunalon, kiel antaŭe estis la kazo, en ĉiuj aferoj rilate al geedziĝo kaj divorco, kaj komplete kaj tute sen ia kaŝo plenumi la ritojn preskribitajn de Bahá’u’lláh por la preparo kaj entombigo de la mortintoj. Ĉi tion nelonge poste sekvis la submeto de formala petskribo adresita de la reprezentantoj de la loka bahaa komunumo de Ĥajfo kaj datita la 4an de majo 1929 al la palestinaj aŭtoritatoj kun la peto, ke ili – dum ankoraŭ ne estis promulgita ĝenerale valida civila leĝo de persona stato aplikebla por ĉiuj loĝantoj de la lando senkonsidere de ilia religia kredaro – oficiale rekonu ĉi tiun komunumon kaj ke ricevu ĝi »plenan povon administri siajn proprajn aferojn kiel tion nun rajtas aliaj religiaj komunumoj en Palestino«.

Per la akcepto de ĉi tiu peticio – io treege signifa kaj tute senprecedenca en la historio de la Kredo en iu lando – la civilaj aŭtoritatoj oficiale agnoskis la geedziĝajn dokumentojn de la reprezentantoj de la loka bahaa komunumo, kies validecon la oficiala reprezentanto de la persa registaro en Palestino implice agnoskis kaj al kio poste sekvis serio da decidoj per kiuj en la monda centro de la Kredo ĉiuj proprietaĵoj kaj institucioj kon- siderataj de la bahaa komunumo kiel sanktaj ejoj aŭ dediĉitaj al la Tombolokoj de ĝiaj Fondintoj esceptiĝis de la devo pagi impostojn al la registaro.

Surbaze de ĉi tiuj decidoj krome esceptiĝis de la devo pagi por ili doganon ĉiuj artikloj servantaj kiel ornamaĵoj aŭ mebloj por la bahaaj sanktejoj, kaj ebliĝis al la filioj de la usona kaj de la barata bahaa Nacia Spirita Asembleo konforme kun la leĝoj de la lando funkcii kiel »religia societo« kaj tenadi kaj administri proprietaĵojn kiel agentoj de tiuj Asembleoj. En Persio, kie spite al la tradicie malamika sinteno de la civilaj kaj religiaj aŭtoritatoj, multe pli granda komunumo – nombre jam superanta la kristanan, la judan kaj la zoroastrisman minoritatojn loĝantajn en tiu lando – sukcesis krei la strukturon de siaj administraj institucioj, estis la reago je tiel signifoplena deklaro tia, ke ĝi inspiris ties membrojn kaj igis ilin plej eble ekspluati la enormajn avantaĝojn, kiujn donis al ili ĉi tiu tute neatendita atesto. Transvivinte la intensajn persekutadojn fare de la kruelaj, arogantaj kaj senkompataj gvidantoj de ĉiopova kaj nun grave hontigita klerikaro, decideme ekis triumfanta komunumo ĵus ekaperinta el obskuro por nun pli ol iam havigi al si, ene de la limoj preskribitaj por ĝi de ĝiaj Fondintoj, sian rajton esti konsiderata kiel sendependa religia ento kaj per ĉiuj haveblaj rimedoj protekti sian integrecon, la solidarecon de siaj membroj kaj la solidecon de siaj elektitaj institucioj.

Nun, kiam ĝiaj deklaritaj oponantoj en tiu lando, en tiu lingvo kaj rilate al tiel grava afero faris tiel potencan kaj gravegan deklaron kaj disŝiris la vualon, kiu estis tiel longe tirita super iuj de la distingaj veroj kerne de ĝia doktrino, tiu komunumo ne plu povis resti silenta aŭ tute sen protesto toleri la trudadon de restriktoj specife kreitaj por limigi ĝiajn povojn, subpremantaj ĝian komunuman vivon kaj senigantaj ĝin de sia rajto rangi tute egale kaj samnivele kiel la aliaj religiaj komunumoj en tiu lando.

La membroj de ĉi tiu komunumo – firme decidintaj ne plu esti klasifikitaj kiel islamanoj, judoj, kristanoj aŭ zoroastrismanoj – decidis kiel unuan paŝon fari ĉion neceson por validigi ankaŭ por si mem preter ĉia dubo tiun distingan pozicion, kiel iliaj deklaritaj malamikoj ĝin pretendis por siaj respektivaj religioj.

Konsciaj pri sia klara, sia sankta kaj neevitebla devo en ĉiuj aferoj de sole administra karaktero tutkore observi la leĝojn de sia lando, sed firme decidintaj nepre, helpe de ĉia laŭlega rimedo disponebla por ili, aserti kaj demonstri la sendependan karakteron de sia Kredo, formulis ili strategion por si kaj ekis fari tion, kio ilin proksimigu plian stadion al la celo, kiun ili volis atingi. La firma decido ne kamufli sian kredon, ankaŭ ne koste de ajna ofero; la senkompromisa pozicio ne submeti iun aferon rilate al la persona statuso al iu islama, kristana, rabena aŭ zoroastrisma tribunalo; la rifuzo aliĝi al ajna organizaĵo aŭ akcepti iun klerikan postenon ligita al iu el la religioj rekonitaj en la lando; la universala observado de la leĝoj preskribitaj en la Kitáb-i-Aqdas rilate al devigaj preĝoj, fastado, geedziĝo, divorco, heredado, entombigo de la mortintoj, kaj la konsumo de opio kaj alkoholaĵoj; la utiligo kaj cirkuligo de propraj dokumentoj por naskiĝo, morto, geedziĝo kaj divorco nome de kaj kun la sigelo de la agnoskitaj bahaaj Asembleoj; la traduko al la persa de »La bahaaj leĝoj rilate al aferoj de persona stato«, origine publikigita de la egipta bahaa Nacia Asembleo; la haltigo de laboro je ĉiuj bahaaj sanktaj tagoj; la establado de bahaaj tombejoj en la ĉefurbo kaj ankaŭ en la provincoj, destinitaj provizi entombigejojn por la tuta anaro de la fidelaj kredantoj sendepende de tio el kiu religio antaŭe ili devenis; la insistado ke sur siaj identigaj kartoj, geedziĝaj atestoj, pasportoj kaj aliaj oficialaj dokumentoj ili ne plu registriĝu kiel islamano, kristano, judo aŭ zoroastrismano; la emfazo donita al la institucio de la Festo de la Deknaŭa Tago, tia kiel establita de Bahá’u’lláh en Sia Plej Sankta Libro; la sankciado, fare de la bahaaj elektitaj Asembleoj nun transprenantaj la devojn kaj funkciojn de religiaj tribunaloj, de malobeemaj membroj de la komunumo per tio ke tiuj perdas la rajton voĉdoni kaj iĝi membro de tiuj Asem- bleoj aŭ ties komitatoj – ĉion ĉi endas ligi kun la unuaj agosignoj de komunumo stariginta la strukturon de sia Administra Sistemo kaj nun, sub la antaŭenpela influo de la historia jura decido farita en Egiptio, strebanta akiri de la civilaj aŭtoritatoj, ne perforte sed per konvinkado, la agnoskon de tiu statuso, kiun por ĝi estis tiel emfaze atestintaj ĝiaj klerikaj oponantoj.

Ne povas surprizi, ke ĝia unua provo nur parte sukcesis, ke foje ĝi vekis la suspekton de la regantaj aŭtoritatoj, ke ekstreme ĝin misprezentis ĝiaj atentaj malamikoj.

Sukcesis ĝi tamen kelkrilate en siaj intertraktadoj kun la civilaj aŭtoritatoj: kiel per tio, ke ĝi havigis de la registaro dekreton, ke en la pasportoj por persaj civitanoj ne necesis mencii sian religian anecon, kaj per tio, ke kelkloke al ĝiaj membroj estis implice permesita ne plenigi la prireligiajn kolumnojn en iuj ŝtataj dokumentoj, sed rajti siajn atestojn pri geedziĝo, divorco, naskiĝo kaj morto registri ĉe siaj propraj Asembleoj kaj fari siajn funebrajn ceremoniojn laŭ siaj propraj religiaj ritoj.

Aliaspekte, tamen, suferis ĝi gravajn malhepojn: ĝiaj lernejoj, fonditaj, posedataj kaj administrataj ekskluzive de ĝi mem, estis perforte fermitaj ĉar ĝi rifuzis teni ilin malfermitaj dum bahaaj sanktaj tagoj; ĝiaj membroj, kaj viroj kaj virinoj, estis jure persekutataj; tiuj okupantaj armean aŭ civilan postenon estis en iuj kazoj maldungitaj; estis malpermesita importi, presi kaj cirkuligi ĝian literaturon; kaj ĉiuj bahaaj publikaj renkontiĝoj estis malpermesitaj. Ĉiujn administrajn regularojn, kiujn jen kaj jen faris aŭ estonte en tiu lando faros la civilaj aŭtoritatoj, la bahaa komunumo obeis kaj plu obeos, kiel en ĉiuj aliaj landoj, fidele al siaj sanktaj devoj rilate al sia registaro kaj konscia pri siaj civitanaj devoj.

Ke en Persio tuj ĝi fermis siajn lernejojn estas pruvo pri tio ĉi. Ordonojn, tamen, kiuj implicas efektivan malkonfeson de ĝia kredaro fare de ĝiaj membroj aŭ egalas al mallojaleco al ĝiaj spiritaj, ĝiaj bazaj kaj Die donitaj principoj kaj maksimoj, obstine ĝi rifuzos obei, preferante malliberigon, deportadon kaj ĉiaspecan persekutadon, inklude de mortigo – kiel jam tion suferis la dudek mil martiroj, kiuj sur la pado de ĝiaj Fondintoj fordonis sian vivon – prefere ol sekvi la ordonojn de sekulara aŭtoritato postulanta de ĝi malkonfesi la aliĝon al tiu ĉi Kozo.

»Eĉ se vi dispecigos nin – egale ĉu viro, virino aŭ infano – neniam ni, en la tuta distrikto de Ábádeh, submetiĝos je viaj deziroj«, estis la neforgesebla mesaĝo, sendita de la sentimaj posteuloj de kelkaj de la martiroj el tiu tumulta distrikto, al la guberniestro de Farso, kiu intencis trude devigi ilin deklari sin esti islamanoj. Tiu mesaĝo, tuj post kiam ĝi estis liverita al tiu impertinenta guberniestro, igis lin ne plu daŭrigi la aferon. En Usono la bahaa komunumo, jam donanta inspiran ekzemplon starigante kaj perfektigante la maŝinaron de sia Administra Sistemo, kaptis la implicojn de la verdikto de la islama tribunalo en Egiptio kaj la signifon de la pere de tiu ekigitaj reagoj en la Sankta Lando, kaj estis krome stimulita de la kuraĝa persisto, kiun demonstris ĝia gefrata komunumo en Persio. Ĝi nepre deziris aldoni al siaj jamaj rimarkindaj atingoj kromajn, kiuj pli klare reliefigu la statuson atingitan de la Kredo de Bahá’u’lláh sur la nordamerika kontinento. Estis ĝi nombre pli malgranda ol la komunumo de la persaj kredantoj.

Kaj pro la multeco de la leĝoj regantaj en la unuopaj ŝtatoj de la Unio frontis ĝi, en aferoj koncernantaj la personan statuson de siaj membroj, situacion, kiu radikale malsamis de tiu de la kredantoj en la Oriento kaj kiu estis multe pli kompleksa. Sed ĝi, konscia pri sia responso refoje doni fortan impeton por la disvolviĝado de la Die donita Sistemo, aŭdace iniciatis realigi tion, kio necesis por emfazi la sendependan karakteron de la Revelacio, kiun jam tiel noble ĝi ĉampionis. Al la agnoskiĝo, fare de la federaciaj aŭtoritatoj, de ĝia Nacia Spirita Asembleo kiel religia korporacio kun la rajto konfidobaze administri proprietaĵojn dediĉitajn al la Kredo, kaj al la establiĝo de bahaaj fondaĵoj kaj la por tiuj de la civilaj aŭtoritatoj akirita senimposteco – kiel proprietaĵoj posedataj kaj administrataj sole por la bono de pure religia komunumo –, nun ili celis aldoni pliajn decidojn kaj aranĝojn por ankoraŭ pli elstarigi la ligojn unuigantaj ĝiajn membrojn.

La aparta emfazado de iuj el la fundamentaj leĝoj en la Kitáb-i-Aqdas koncerne al la ĉiutagaj devigaj preĝoj, la observado de la fasto, la havigo de la konsento de la gepatroj kiel antaŭkondiĉo de geedziĝo, la unujara apartiĝo inter geedzoj kiel nemalhavebla kondiĉo de divorco, la abstino de ĉiuj alkoholaĵoj, la emfazo donita al la institucio de la Festo de la Deknaŭa Tago kiel dekretita de Bahá’u’lláh en tiu sama Libro, la ĉesigo de membreco en kaj aliĝo al ĉiaj ekleziaj organizaĵoj kaj la rifuzo akcepti ajnan eklezian postenon – ĉio ĉi kontribuis al la emfaza substrekado de la distinga karaktero de la bahaa komunumo kaj al malligi ĝin, en la okuloj de la publiko, de la ritoj, la ceremonioj kaj homfaritaj institucioj ligitaj kun la religiaj sistemoj de la pasinteco. De historie aparta graveco estis la mocio submetita de la Spirita Asembleo de la bahaanoj de Ĉikago – la unua centro establita sur la nordamerika kontinento, la unua inter siaj gefrataj asembleoj, kiu estis registrita, kaj la unua, kiu iniciatis pretigi la vojon por la konstruado de bahaa templo en la Okcidento – al la civilaj aŭtori- tatoj en la ŝtato Ilinojso, ke estu civiljure agnoskita la rajto leĝe geedziĝi laŭ la preceptoj de la Kitáb-i-Aqdas kaj tion dokumenti per geedziĝa atesto antaŭe oficiale sankciita de tiu Asembleo. La akcepto de ĉi tiu peticio fare de la aŭtoritatoj, kio necesigis amendon de la reglamento de ĉiuj lokaj Asembleoj por ebligi al ili fari laŭleĝajn bahaajn geedziĝojn kaj por povigi la prezidanton aŭ la sekretarion de la Asembleo de Ĉikago reprezenti tiun korpora- cion je la celebrado de ĉiuj bahaaj geedziĝoj; la publikigo, la 22an de septembro 1939, de la unua bahaa geedziĝa atesto de la ŝtato Ilinojso, sankcianta tiun Asembleon soleni bahaajn geedziĝojn kaj produkti bahaajn geedziĝajn atestojn; la poste sukcesaj akiroj de similaj privilegioj por si fare de Asembleoj en aliaj ŝtatoj de la Unio kiel Novjorko, Nov-Ĵerzejo, Viskonsino kaj Ohio – tio krome kon- tribuis al la plia elstarigo de la sendependa religia statuso de la Kredo.

Al tio nun necesas aldoni la similan kaj neniel malpli gravan rekonon – ekde la eko de la nuna konflikto kaj fare de la usona milita ministerio kiel tion atestas la komunikaĵo adresita al la usona bahaa Nacia Spirita Asembleo de la ĝenerala furiero de tiu ministerio je la 14a de aŭgusto 1942 –, kiu aprobas uzi la simbolon de la Plej Granda Nomo sur tomboŝtonoj de bahaanoj mortigitaj dum la milito kaj entombigitaj en armeaj aŭ privataj tombejoj, tiel distingante ĉi tiujn tombojn de tiuj portantaj la Latinan Krucon aŭ la Davidan Stelon signantaj la tombojn de respektive kristanaj kaj judaj mortintoj.

Kaj estu menciata ankaŭ la same sukcesa mocio, submetita de la usona bahaa Nacia Spirita Asembleo al la Oficejo de Prezoadministrado en Vaŝingtono D.K., petanta, ke la prezidantoj kaj la sekretarioj de bahaaj lokaj Asembleoj – en sia funkcio kiel oficistoj gvidantaj religiajn kunsidojn kaj sankciitaj, en iuj ŝtatoj, celebri geedziĝojn – rajtu laŭ la kondiĉoj de la avantaĝmejla sekcio de la fuelo-regularo pli favorpreze vojaĝi, se tion ili faras por religie postulata bezono al lokoj por kiuj ili responsas.

Ankaŭ la bahaaj komunumoj en aliaj landoj kiel Barato, Irako, Britio kaj Aŭstralio ne restis inertaj, sed aprezis la avantaĝojn rezultintajn el ĉi tiu historia verdikto kaj, ĉiu laŭ siaj kapabloj kaj ene de la limoj truditaj al ĝi de la regantaj cirkonstancoj, ekspluatis la ŝancojn havigitajn per tiu publika atesto por siaflanke plie demonstri la sendependan karakteron de la Kredo, kies ad- ministran strukturon jam ili starigis. Per tio ke ili observis, tiomgrade kiel tio ŝajnis farebla, la leĝojn promulgitajn en ilia Plej Sankta Libro; per tio ke ili ĉesis ĉiajn aliĝojn al kaj membriĝojn en ekleziaj institucioj de ajna konfesio; per tio ke ili formulis strategion kun la sola celo doni plian publikan atenton al ĉi tiu potenca afero, marki signifoplenan turnopunkton en la evoluado de la Kredo kaj atinigi definitivan solvon – per ĉio tio leviĝis ĉi tiuj komunumoj, kaj efektive ĉiuj bahaaj organizaĵoj, ĉu en la Oriento ĉu en la Okcidento, kiel ajn izolita ilia pozicio aŭ nematura ilia evoluostato, konsciaj pri sia solidareco kaj pri la gloraj perspektivoj malfermiĝantaj antaŭ ili, por unuvoĉe proklami la sendependan karakteron de la religio de Bahá’u’lláh kaj por pavimi la vojon al ĝia emancipiĝo el ajnaj katenoj, ĉu ekleziaj aŭ aliaj, kiuj eble malhelpas aŭ prokrastas ĝian finfinan kaj tutmondan agnoskon.

Al la statuso jam atingita de ilia Kredo, grandparte per iliaj propraj neasistitaj klopodoj kaj faroj, pagis tributon observantoj el diversaj sociaj rondoj, kies atestojn ili bonvenigas kaj konsideras esti plia instigo agi sur la pado de sia kruta kaj pena ascendado al la altoj ankoraŭ de ili konkerendaj.

»Palestino hodiaŭ efektive konsidereblas kiel la lando ne de tri sed de kvar Kredoj«, estas la atesto de profesoro Norman Bentwitch, eksa ĝenerala advokato de la registaro de Palestino, »ĉar la bahaa kredantaro, kiu havas sian centron de kredo kaj pilgrimo en Akko kaj Ĥajfo, atingas la ecaron de monda religio. Surbaze de sia influo en la lando estas ĝi faktoro je la internacia kaj interreligia interkompreniĝo.« Kaj la eminenta svisa sciencisto kaj psikiatro d-ro Auguste Forel deklaris en sia testamento: »En 1920 en Karlsruhe konatiĝis mi kun la transkonfesia monda religio de la bahaanoj, fondita en la Oriento antaŭ sepdek jaroj de perso, Bahá’u’lláh. Ĉi tiu estas la vera religio de ›socia bonfaro‹ sen dogmoj aŭ pastroj, interliganta ĉiujn homojn de tiu ĉi nia malgranda terglobo. Mi fariĝis bahaano. Vivu kaj prosperu tiu ĉi religio por la bono de la homaro! Tio ĉi estas mia plej arda deziro.« »Devos esti tutmonda ŝtato, mondlingvo kaj universala religio«, krome li deklaris. »La bahaa movado por la unueco de la homaro estas miaopinie la plej signifa movado, kiu hodiaŭ laboras por monda paco kaj frateco.« Kaj ankoraŭ alia atesto, el la plumo de la forpasinta reĝino Maria de Rumanio, estas: »Religio interliganta ĉiujn kredarojn ... religio bazita sur la interna spirito de Dio... Ĝi instruas, ke ĉiaj malamoj, intrigoj, suspektoj, fivortoj, eĉ ĉia agresa

25. Internacia plia etendiĝo de la instruaj aktivecoj SEGPB25

Add range:

patriotismo, estas ekster la sola esenca leĝo de Dio, kaj ke apartaj kredoj estas nur surfacaj aferoj dum la koro pulsanta kun Dia amo konas nek tribon nek rason.«

25. Internacia plia etendiĝo de la instruaj* aktivecoj Dum iom post iom realiĝadis la strukturo de la Administra Sistemo de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj dum pere de la influo de neantaŭviditaj fortoj pli kaj pli definitive ĝiaj malamikoj agnoskis kaj ĝiaj amikoj demonstris la sendependecon de la Kredo, lanĉiĝis samtempe io ne malpli sekvoplena. Ties celo estis plietendi la limojn de la Kredo, plimultigi la nombron de ĝiaj deklaritaj subten- antoj kaj de ĝiaj administraj centroj, doni novan kaj konstante kreskantan impeton al la plia riĉigo, vastigo kaj diversigo de ĝia literaturo kaj al la tasko disvastigi ĝin pli kaj pli foren. La sperto efektive pruvas, ke la strukturo mem de la Administra Sistemo – aparte de aliaj distingaj ĝiaj trajtoj – ja instigas al efika kaj rapida tia instrua agado, kaj ke ĝiaj starigantoj trovas, ke ilia elano daŭre ricevas energion kaj ilia misia fervoro pli intensiĝas dum antaŭeniras la Kredo al plia kaj plia emancipiĝo.

Tiuj realigantoj de la Administra Sistemo ankaŭ ne malatentis pri la admonoj, la alvokoj kaj la promesoj de la Fondintoj de ilia Kredo, Kiuj dum trikvarona jarcento tiel heroe laboris – ĉiu propramaniere kaj ene de la restriktoj limigantaj Liajn agadojn – por diskonigi la famon de la Kozo, Kies destinon skulpti komisiis al Ili ĉiopova Providenco.

La Heroldo de la Kredo ordonis al la suverenoj de la tero, ke leviĝu ili mem kaj diskonigu Lian Kozon, skribante en la Qayyúmu’l-Asmá’: »Ho aro da reĝoj! Fidele kaj tre rapide liveru la versojn senditajn malsupren de Ni al la popoloj de Turkio kaj de Barato kaj preter tiuj ... al la landoj en kaj la Oriento kaj la * Vidu »instrui« en la glosaro Okcidento.« »Forlasu viajn urbojn, ho popoloj de l’ Okcidento«, krome Li skribis en tiu sama Libro, »por helpi al Dio.« »Ni vidas vin de Nia plej Glora Horizonto«, alparolas Bahá’u’lláh Siajn adeptojn en Sia Kitáb-i-Aqdas, »kaj kune kun la Ĉieluloj kaj kohorto de anĝeloj, kiuj proksimas al Mi, asistos ĉiun, kiu leviĝos por helpi Mian Kozon.«

»...Konigu vi la Kozon de Dio, ho popolo de Bahá!«, krome Li skribis, »ĉar Dio preskribis al ĉiu la devon proklami Lian mesaĝon kaj konsideras tion la plej meritoplenan el ĉiuj faroj.« »Se homo leviĝas tute sola«, klare Li konfirmis, »en la nomo de Bahá kaj surmetas la kirason de Lia amo, igas la Ĉiopova lin venki, eĉ se la fortoj de la tero kaj la ĉielo ariĝas kontraŭ li.« »Se iu leviĝas por la triumfo de Nia Kozo«, krome Li deklaris, »Dio igas lin venka eĉ se dekmiloj da malamikoj ariĝas kontraŭ li.« Kaj plie: »Fokusu viajn energiojn je la diskonigo de la Kredo de Dio. Kiu estas inda je tiel alta alvoko, tiu leviĝu kaj antaŭenigu ĝin. Kiu ne povas tion fari, tiu havas la devon nomumi iun, kiu anstataŭ li proklamas ĉi tiun Revelacion....« »Tiuj, kiuj forlasas sian landon«, estas Lia propra promeso, »por diskonigi Nian Kozon – tiujn fortigos per sia potenco la Fidela Spirito... Tia servo estas efektive la princo de ĉiuj bonaj faroj kaj la ornamo de ĉiu bona ago.« »En ĉi tiuj tagoj«, skribis ‘Abdu’l-Bahá en Sia Lasta Volo, »la plej grava el ĉiuj aferoj estas la gvidado de la nacioj kaj popoloj de la mondo. Instrui la Kozon estas pleje grava, ĉar tio estas la ĉefa bazangula ŝtono de la fundamento mem.« »La disĉiploj de Kristo«, deklaris Li en tiu sama Dokumento, »forgesis sin mem kaj ĉion teran, rezignis pri ĉiuj siaj aferoj kaj posedaĵoj, purigis sin de memo kaj pasio kaj kun absoluta abnegacio fore kaj vaste disiris kaj okupiĝis pri la ĝusta gvidado de la popoloj de la mondo, ĝis fine ili faris la mondon alia mondo, iluminis la teron, kaj ĝis sia lasta horo pruviĝis sindonaj sur la pado de tiu Amato de Dio. Kaj fine en diversaj landoj suferis ili martiriĝon. Homoj agemaj sekvu en iliaj spuroj.« »Kiam venos la horo«, solene deklaris Li en tiu sama Lasta Volo, »ke ĉi tiu subpremita birdo kun lezitaj flugiloj faris sian flugon al la ĉiela kunularo ... estas la devo ... de la geamikoj kaj amatoj ĉiuj senescepte kolekti ĉiujn siajn fortojn kaj leviĝi por per tuta koro kaj animo kaj en plena akordo ... diskonigi Lian Kozon kaj antaŭenigi Lian Kredon. Decas al ili eĉ ne unu momenton ripozi... Ili devas disiri al ĉiu lando ... kaj vojaĝi tra ĉiuj regionoj. Ageme, sen ripozo kaj firma ĝisfine devas ili en ĉiu lando laŭtigi la vokon Yá Bahá’u’l-Abhá (Ho Vi la Gloro de l’ Gloroj) ... por ke en la Oriento kaj la Okcidento kolektiĝu multnombra aro sub la ombro de la Vorto de Dio, por ke la dolĉaj aromoj de l’ sankteco zefiru, por ke iluminiĝu la homaj vizaĝoj, por ke iliaj koroj pleniĝu per la Dia Spirito kaj iliaj animoj fariĝu ĉielaj.«

Obeemaj al ĉi tiuj ripetitaj apelacioj, atentaj pri ĉi tiuj ardaj promesoj, konsciaj pri la sublimeco de sia alvokiteco, spronitaj per la ekzemplo donita de ‘Abdu’l-Bahá mem, ne konsternitaj pro Lia subita foresto el ilia mezo, ne senkuraĝigitaj per la atakoj lanĉitaj de iliaj oponantoj de interne kaj de ekstere – tiel Liaj sekvantoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento leviĝis kun la plena forto de sia solidareco por pli vigle ol iam ajn antaŭenigi la internacian plietendiĝon de sia Kredo, etendiĝo kiu nun alprenis tiajn proporciojn, ke ĝi meritas esti agnoskita kiel unu el la plej signifaj evoluoj en la historio de la unua bahaa jarcento.

Lanĉitaj en ĉiu kontinento de la terglobo, komence intermitaj, hazardaj kaj neorganizitaj, kaj poste, rezulte de la ekapero de malrapide evoluanta Administra Sistemo, sisteme plenumataj, centre direktataj kaj efike realigataj, konsistigas la instruaj agadoj – efektivigataj de la adeptoj de Bahá’u’lláh en multaj landoj, sed okulfrape en Usono, kaj partoprenataj de membroj de ĉiuj aĝoj kaj ambaŭ seksoj, de novkonvertitoj kaj veteranoj, de migrantaj instruantoj kaj de translokiĝantoj – pro sia etendiĝo kaj la benoj, kiuj rezultis el ili, brilan epizodon, kiu kompareblas kun nenio alia ol tio ligita kun la heroaĵoj, kiuj eterne enmemorigis la unuajn jarojn de la praa jararo de la bahaa religiosistemo.

La lumo de la Kredo, kiu dum la naŭ jaroj de la Revelacio de la Báb iluminis Persion kaj reflektiĝis en la apuda teritorio de Irako, kiu dum la trideknaŭjara oficado de Bahá’u’lláh verŝis sian splendon ĝis al Barato, Egiptio, Turkio, Kaŭkazio, Turkestano, Sudano, Palestino, Sirio, Libano kaj Birmo, kaj kiu poste, pere de la impulso de Die starigita Interligo, moviĝis al Usono, Kanado, Francio, Britio, Germanio, Aŭstrio, Rusio, Italio, Nederlando, Hungario, Svislando, Arabio, Tunizio, Ĉinio, Japanio, Havajo, Sud- Afriko, Brazilo kaj Aŭstralio, estas nun – antaŭ la fino de la unua bahaa jarcento – portata plu kaj ekiluminas ne malpli ol tridek kvar sendependajn naciojn kaj krome kelkajn dependajn teritoriojn situantajn en la amerika, la azia kaj la afrika kontinentoj, en la Persa Golfo kaj en la atlantika kaj la pacifika oceanoj.

En Norvegio, en Svedio, en Danio, en Belgio, en Finnlando, en Irlando, en Pollando, en Ĉeĥoslovakio, en Rumanio, en Jugoslavio, en Bulgario, en Albanio, en Afganio, en Abisenio, en Nov-Zelando kaj en dek naŭ latinamerikaj respublikoj estas starigitaj, ekde la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, insignoj de la Revelacio de Bahá’u’lláh kaj en multaj el ili jam establita la Administra Sistemo de Lia Kredo.

Krome en kelkaj dependaj teritorioj en kaj la Oriento kaj la Okcidento, kiuj inkludas Alaskon, Islandon, Jamaikon, Porto-Rikon, la insulon Solano de Filipinoj, Javon, Tasmanion, la insulojn Barejno kaj Tahitio, Baluĉion, Sudan Rodezion kaj la Belgan Kongon, establis la portantoj de la novnaskita Evangelio sian loĝlokon kaj faras ĉion eblan por meti neelradikeblan fundamenton por ĝiaj institucioj.

Pere de lekcioj kaj konferencoj, pere de la gazetaro kaj radio, pere de la organizado de studklasoj kaj hejmaj renkontiĝoj, pere de partoprenado en la agadoj de societoj, institutoj kaj kluboj, kiujn animas idealoj similaj al la principoj de la Kredo, pere de la disvastigado de bahaa literaturo, pere de diversaj ekspozicioj, pere de la establo de trejnklasoj por instruantoj, pere de kontaktoj kun ŝtataj gvidantoj, sciencistoj, publicistoj, filantropoj kaj aliaj publikaj gvidantoj – agadoj el kiuj la plej multaj estas plenumataj per la eltrovemo de la membroj de la usona bahaa komunumo, kiuj transprenis la rektan responson por la spirita konkerado de la plimulto de ĉi tiuj landoj kaj dependaj teritorioj – kaj antaŭ ĉio pere de la nefleksebla rezoluteco kaj neŝancelebla fideleco de pioniroj, kiuj, ĉu kiel vizitantaj instruantoj aŭ kiel transloĝiĝintoj, partoprenis en ĉi tiuj kampanjoj, estas atingitaj tiuj ĉi rimarkindaj venkoj de la lastaj jardekoj de la unua bahaa jarcento.

Ankaŭ estu menciataj la internaciaj instruaj agadoj de la okcidentaj sekvantoj de la Kredo de Bahá’u’lláh, kaj precipe de la membroj de la neŝancelebla usona bahaa komunumo, kiuj, kaptante ĉiun al ili prezentiĝantan ŝancon, portis la Kredon pere de sia ekzemplo, siaj maksimoj aŭ la cirkulado de ĝia literaturo al virgaj terenoj disĵetante semojn, kiuj iam estonte devos ĝermi kaj produkti rikolton same rimarkindan kiel tiu jam rikoltita en la supre menciitaj landoj. Pere de tiuj klopodoj ventis la brizoj de la viviga Revelacio de Dio ĝis al la ekstremaj anguloj de la tero kaj estas la ĝermo de nova spirita vivo portita al tiel foraj mondo- partoj kaj sovaĝaj regionoj kiel Samio, la insulo Spitzbergen, la plej norda kolonio de la mondo, Hammerfest en Norvegio kaj la Magelanoj, la suda ekstremo de Ĉilio, – do al respektive la plej norda kaj la plej suda urbo de la terglobo –, Pago Pago kaj Fiĝio en la Pacifika Oceano, Chichen Itza en la provinco Jukatanio, la Bahamoj, Trinidado kaj Barbado, Balio kaj Brita Norda Borneo, Patagonio, Brita Gujano, Sejŝeloj, Nov-Gvineo kaj Cejlono.

Nek eblas ne noti la specialajn klopodojn faritajn de individuoj kaj Asembleoj kun la celo establi kontaktojn kun minoritataj grupoj kaj rasoj en diversaj mondopartoj, kiel la judoj kaj la nigruloj en Usono, la eskimoj en Alasko, la patagoniaj indianoj en Argentino, la meksikaj indianoj en Meksiko, la inkaaj indianoj en Peruo, la ĉerokaj indianoj en Norda Karolino, la Oneida-indianoj en Viskonsino, la majaoj en Jukatanio, la sameoj en norda Skandinavio kaj la maorioj en Rotorua, Nov-Zelando.

De aparta kaj valora helpo estis la starigo de internacia Bahaa Buroo en Ĝenevo, centro konceptita ĉefe por asisti je la vastigo de la instruaj agadoj de la Kredo tra la eŭropa kontinento.

La Buroo, asistanta la mondan administran centron en la Sankta Lando, tenis kontakton kun bahaaj komunumoj en la Oriento kaj la Okcidento. Servanta kiel buroo informanta pri la Kredo kaj ankaŭ kiel distribucentro por ties literaturo ĝi signife kontribuis al la solidiĝo de la instruaj agadoj faritaj de individuoj kaj de Naciaj Asembleoj – pere de siaj libere alireblaj legosalono kaj pruntbiblioteko, pere de la bonvenigo de migrantaj instruantoj kaj vizitantaj kredantoj, kaj pere de sia kontakto kun diversaj societoj.

La Kredo de Bahá’u’lláh, kiu dum la daŭro de Lia vivo inkluzivis en siaj vicoj persojn, arabojn, turkojn, rusojn, kurdojn, baratanojn, birmanojn kaj negrojn, kaj kiu poste, en la tempo de ‘Abdu’l-Bahá, plifortiĝis pere de la inkluzivigo de amerikaj, britaj, germanaj, francaj, italaj, japanaj, ĉinaj kaj armenaj konvertitoj, povis nun pere de ĉi tiuj instruaj agadoj – iuj iniciatitaj de individuaj kredantoj, aliaj faritaj surbaze de planoj lanĉitaj de organizitaj Asembleoj – fanfaroni esti enviciginta inter siaj konfirmitaj sub- tenantoj reprezentantojn de tiel vaste disĵetitaj etnoj kaj naciecoj kiel: hungarojn, nederlandanojn, irlandanojn, skandinavojn, sudananojn, ĉeĥojn, bulgarojn, finnojn, etiopojn, albanojn, polojn, eskimojn, amerkajn indianojn, jugoslavojn, latinamerikanojn kaj maoriojn.

Tiel rimarkinda plia etendiĝo de la limoj de la Kredo, tiel frapa kresko de la diverseco de ĝia anaro estis akompanata de enorma vastiĝo de la nombroj kaj de la cirkuligoj de ĝia literaturo, vastiĝo kiu akre kontrastas kun tiuj unuaj aranĝoj por publikigi la malmultajn eldonojn de skriboj de Bahá’u’lláh faritaj dum la lastaj jaroj de Lia oficado. La gamo de bahaa literaturo, limigita dum la duona jarcento de la tagoj de la Báb kaj de Bahá’u’lláh al la du lingvoj en kiuj origine estis revelaciitaj Iliaj instruoj, kaj poste pliampleksigita en la vivdaŭro de ‘Abdu’l-Bahá al inkluzivado de eldonoj publikigitaj en la angla, la franca, la germana, la turka, la rusa kaj la birma lingvoj, estis post Lia forpaso konstante ampleksigata pere de vasta multigo de la nombro de libroj, traktatoj, broŝuroj kaj flugfolioj presitaj kaj cirkuligitaj en ne malpli ol dudek naŭ pliaj lingvoj.

Libroj en la hispana kaj la portugala, en la tri skandinavaj lingvoj, en la finna kaj la islanda, en la nederlanda, itala, ĉeĥa, pola, hungara, rumana, serba, bulgara, greka kaj albana, en la hebrea kaj la esperanta, en la armena, la kurda kaj en la amhara, en la ĉina kaj la japana, kaj ankaŭ en kvin barataj lingvoj, nome la urdua, gujrata, bengala, hindia kaj sinda, publikiĝis, distribuiĝis kaj eniĝis en privataj kaj publikaj bibliotekoj en la Oriento kaj la Okcidento – plejparte pere de la iniciato de individuaj bahaanoj kaj parte perata de bahaaj asembleoj. Krome estas nuntempe literaturo de la Kredo tradukata al la lingvoj latva, litova, ukrainia, tamula, mahrata, paŝtuna, telugua, kanara, sinhala, malajala, odia, panĝaba kaj raĝastana.

Ne malpli rimarkinda estas la gamo de la literaturo produktita kaj disponigita al la ĝenerala publiko sur ĉiu kontinento de la terglobo kaj portita de rezolutaj kaj nelacigeblaj pioniroj ĝis al la ekstremaj randoj de la tero, entrepreno en kiu denove la membroj de la usona bahaa komunumo sin distingas. La publikigo de anglalingva eldono konsistanta el elektitaj eroj de la pli gravaj kaj ĝis nun netradukitaj verkoj de Bahá’u’lláh, de ankaŭ la angla versio de Lia »Epistolo al la Filo de la Lupo«, de samlingva kompilaĵo de Preĝoj kaj Meditoj revelaciitaj de Lia plumo, la tradukado kaj publikigo de Liaj »Kaŝitaj Vortoj« en ok, de Lia »Kitáb-i-Íqán« en sep kaj de »Kelkaj Responditaj Demandoj« de ‘Abdu’l-Bahá en ses lingvoj, la kompilado de la tria volumo de Tabeloj de ‘Abdu’l-Bahá tradukitaj al la angla, la publikigo de libroj kaj traktatoj pri la principoj de bahaa kredado kaj pri la deveno kaj evoluado de la Administra Sistemo de la Kredo, la angla traduko de la Rakonto pri la fruaj tagoj de la Bahaa Revelacio, kiun verkis la kronikisto kaj poeto Nabíl-i-Zarandí, poste publikigita en la araba kaj tradukita al la germana kaj al Esperanto, la publikigitaj komentarioj kaj prezentoj de la bahaaj instruoj, de administraj institucioj kaj de parencaj temoj kiel monda federacio, rasa unueco kaj religisciencaj temoj fare de okcidentaj aŭtoroj kaj eksaj ekleziaj pastroj – ĉio ĉi atestas pri la multfaceta karaktero de bahaaj eldonaĵoj; kaj paralele okazas ties vasta dissemado tra la surfaco de la terglobo.

Al la multiĝo de la produktado kaj plia diversigo de bahaaj eldonaĵoj krome kontribuis la presado de dokumentoj rilate al la leĝoj de la Kitáb-i-Aqdas, de libroj kaj broŝuroj pritraktantaj bibliajn profetaĵojn, de reviziitaj eldonoj de iuj el la verkoj de Bahá’u’lláh, de ‘Abdu’l-Bahá kaj de kelkaj bahaaj aŭtoroj, de gvidlibroj kaj studmaterialoj pri tre vasta gamo da bahaaj libroj kaj temoj kaj de lecionoj pri bahaa administrado, de indeksoj de bahaaj libroj kaj periodaĵoj, de memortagaj kartoj kaj de kalendaroj, de poemoj, kantoj, teatraĵoj kaj prezentadoj, de studmaterialoj kaj preĝolibro por la trejnado de bahaaj infanoj, kaj de novaĵleteroj, bultenoj kaj periodaĵoj eldonitaj en la angla, persa, germana, esperanta, araba, franca, urdua, birma kaj portugala lingvoj.

Aparte valora kaj signifa estis la produktado, en la daŭro de multaj jaroj, de sinsekvaj volumoj de dujara internacia kroniko de la bahaa agado, riĉe ilustrita, plene dokumentita kaj entenanta interalie priskribon de la celoj kaj intencoj de la Kredo kaj ĝia Administra Sistemo, elektitaj eroj el ĝiaj sanktaj skriboj, superrigardon pri ĝiaj agadoj, liston de ĝiaj centroj sur la kvin kontinentoj, bibliografion de ĝia literaturo, tributojn pagitajn al ĝiaj idealoj kaj atingoj de eminentaj viroj kaj virinoj en la Oriento kaj la Okcidento, kaj artikolojn pritraktantaj ĝian rilaton al nuntempaj problemoj.

Nek estus kompleta ia superrigardo de la bahaa literaturo produktita dum la lastaj jardekoj de la unua bahaa jarcento sen specife mencii la publikigon kaj la multflankan influon, kiujn havis la grandioza, aŭtoritata kaj ampleksa enkonduko al la bahaa historio kaj la bahaaj instruoj verkita de la purkora kaj senmorta diskoniganto de la Kredo J. E. Esslemont, kiu estas presita en jam ne malpli ol tridek sep lingvoj kaj estas nun tradukata al pliaj dek tri lingvoj, kies angla eldono atingis jam dekmilojn, kiu estas represita ne malpli ol naŭ fojojn en Usono, kies versioj en la esperanta, la japana kaj la angla estas transskribitaj en brajlo, kaj al kiu reĝino pagis sian tributon karakterizanta ĝin kiel »gloran libron de amo kaj boneco, forto kaj beleco«, rekomendanta ĝin al ĉiuj kaj konfirmanta ke »ĉiu homo, kiu legos ĉi tiun Libron, nepre pliboniĝos«. Specialan mencion krome meritas la establo de eldonejo fare de la brita Nacia Spirita Asembleo, registrita kiel »The Bahá’í Publishing Co.«

kaj aganta kiel eldonejo kaj distribuejo de bahaa literaturo tra Britio; la kompilado fare de diversaj bahaaj Asembleoj tra la Oriento de ne malpli ol kvardek volumoj da manuskriptoj de aŭtentaj, neeldonitaj verkoj de la Báb, de Bahá’u’lláh kaj de ‘Abdu’l-Bahá; la anglalingva traduko de la Apendico de la Kitáb-i-Aqdas titolita »Demandoj kaj Respondoj«; kaj ankaŭ la arablingva kaj perslingva eldono de la Skizo de Bahaaj Leĝoj pri Aferoj de Persona Statuso fare de respektive la egipta kaj barata bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj, kaj de, fare de la lastnomita Asembleo, nelonga skizo de la leĝoj rilate al la entombigo de la mortintoj; kaj la traduko de maorilingva broŝuro fare de maoria bahaano en Nov-Zelando.

Menciata estu ankaŭ la kolektado kaj publikigo fare de la Spirita Asembleo de la bahaanoj de Teherano de konsiderinda nombro de prelegoj faritaj de ‘Abdu’l-Bahá dum Liaj vojaĝoj tra la Okcidento; la preparado de detala historio de la Kredo en la persa; la printado de bahaaj atestoj de geedziĝo kaj divorco en kaj la persa kaj la araba fare de kelkaj Naciaj Spiritaj Asembleoj en la Oriento; la eldono de atestoj pri naskiĝo kaj morto fare de la persa bahaa Nacia Spirita Asembleo; la preparado de testamenta formularo havebla al kredantoj dezirantaj heredi al la Kredo; la kompilado de konsiderinda nombro de neeldonitaj Tabeloj de ‘Abdu’l-Bahá fare de la usona bahaa Nacia Spirita Asembleo; la tradukado de kelkaj bahaaj libroj, inter ili kelkaj el la pli gravaj verkoj de Bahá’u’lláh kaj de ‘Abdu’l-Bahá al Esperanto fare de la filino de la fama Zamenhof, kiu mem konvertiĝis al la Kredo; la traduko de bahaa broŝuro al la serba lingvo fare de profesoro Bogdan Popoviĉ, unu el la plej eminentaj sciencistoj de la universitato de Beogrado, kaj la spontanee farita oferto de princino Ileana de Rumanio (nun edzino de ĉefduko Anton de Aŭstrio) traduki al sia propra denaska lingvo angalingvan bahaan broŝuron kaj poste ĝin distribui en sia devenlando. Ankaŭ ni notu la progreson faritan rilate al la transskribado de la bahaaj skriboj al brajlo – transskriboj, kiuj jam inkluzivas verkojn kiel la anglajn versiojn de la »Kitáb-i-Íqán«, »Kaŝitaj Vortoj«, »Sep Valoj«, »Ishráqát«, »Súriy-i-Haykal«, »Vortoj de l’ Saĝo«, »Preĝoj kaj Meditoj de Bahá’u’lláh«, de »Kelkaj Respond- itaj Demandoj«

de ‘Abdu’l-Bahá, de la »Promulgo de Universala Paco«, de la »Saĝo de ‘Abdu’l-Bahá«, de »La Celo de Nova Mondordo«, kaj ankaŭ de la angla (du eldonoj), la esperanta kaj la japana versioj de »Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko« kaj de broŝuroj en la angla, franca kaj esperanta. La responsuloj por la plimultigo de la literaturo de la Kredo kaj por ĝia tradukado al tiel multe da lingvoj ankaŭ ne malrapidis ĉiarimede disvastigi ĝin kadre de siaj ĉiutagaj kontaktoj kaj ankaŭ de siaj oficialaj kontaktoj kun organizaĵoj, kiujn ili provis konatigi kun la celoj kaj principoj de sia Kredo.

Plejan laŭdon meritas la energio, la vigleco kaj la firmeco elmontritaj de ĉi tiuj heroldoj de la Kredo de Bahá’u’lláh kaj de ĝiaj elektitaj reprezentantoj, sub kies aŭspicio la cirkuligo de bahaa literaturo dum la lastaj jaroj atingis enormajn dimensiojn.

En la raportoj preparitaj kaj cirkuligitaj de la ĉefaj agentejoj al kiuj estis konfidita la tasko eldoni kaj distribui ĉi tiun literaturon en Usono kaj Kanado aperas la rimarkindaj faktoj, ke ene de la dek unu monatoj ĝis la 28a de februaro 1943 pli ol 19.000 libroj, 100.000 broŝuroj, 3.000 studtekstoj, 4.000 ekzempleroj da elektitaĵoj el la skriboj, kaj 1.800 datrevenaj kaj Templo-kartoj kaj faldfolioj estis aŭ venditaj aŭ distribuitaj; ke dum du jaroj estis presitaj 376.000 broŝuroj skizantaj la karakteron kaj celon de la Adorejo konstruita en Usono; ke pli ol 300.000 literaturaĵoj estis distribuitaj ĉe la du Mondaj Foiroj okazintaj en San-Francisko kaj Novjorko; ke ene de dek du monatoj 1.089 libroj estis donacitaj al diversaj bibliotekoj kaj ke tra la Nacia Komitato por Kontaktoj pli ol 2.300 leteroj kun pli ol 4.500 faldfolioj atingis aŭtorojn, radioparolantojn kaj reprezentantojn de la juda kaj negrula malplimultoj kaj ankaŭ diversajn organizaĵojn interesiĝantaj pri internaciaj aferoj. Je la prezentado de ĉi tiu vasta literaturo al eminentuloj kaj altranguloj montris la elektitaj reprezentantoj kaj ankaŭ la vojaĝantaj instruantoj de la usona bahaa komunumo, subtenataj de alilandaj Asembleoj, energion kaj persistemon same laŭdindajn kiel la klopodoj investitaj en ĝia produktado. Al la reĝo de Anglio, al reĝino Maria de Rumanio, al prezidento Franklin D.

Roosevelt, al la imperiestro de Japanio, al la forpasinta prezidento von Hindenburg, al la reĝo de Danio, al la reĝino de Svedio, al reĝo Ferdinand de Bulgario, al la imperiestro de Abisenio, al la reĝo de Egiptio, al la forpasinta reĝo Feisal de Irako, al reĝo Zog de Albanio, al la forpasinta prezidento Masaryk de Ĉeĥoslovakio, al la prezidentoj de Meksiko, de Honduraso, de Panamo, de El- Salvadoro, de Gvatemalo kaj de Porto-Riko, al generalo Ĉiang Kai- ŝek, al la eksa kedivo de Egiptio, al la kronprinco de Svedio, al la duko de Windsor, al la dukino de Kent, al la edzino de ĉefduko Anton de Aŭstrio, al princino Olga de Jugoslavio, al princino Kadria de Egiptio, al princino Estelle Bernadotte de Wisborg, al Mahatma Gandhi, al kelkaj regantaj princoj de Barato kaj al la ĉefministroj de ĉiuj ŝtatoj de la aŭstralia konfederacio – al ĉi tiuj kaj ankaŭ al aliaj malpli eminentaj kaj altrangaj personoj estas prezentita bahaa literaturo tuŝanta diversajn aspektojn de la Kredo – al iuj persone, al aliaj tra konvenaj perantoj, fare de aŭ individuaj kredantoj aŭ la elektitaj reprezentantoj de bahaaj komunumoj.

Ĉi tiuj individuaj instruantoj kaj Asembleoj ankaŭ ne neglektis sian devon loki ĉi tiun literaturon je la dispono de la publiko en ŝtataj, universitataj kaj publikaj bibliotekoj kaj tiel multigis plu la eblecojn ke la granda amaso de la legantaj civitanoj povu konatiĝi kun la historio kaj la preceptoj de la Revelacio de Bahá’u’lláh.

Nura nomado de kelkaj el la pli gravaj el ĉi tiuj bibliotekoj sufiĉos por riveli la amplekson de ĉi tiuj agadoj etendiĝantaj tra la kvin kontinentoj: La Brita Muzeo en Londono, la Bodleian-biblioteko en Oksfordo, la Kongresa Biblioteko en Vaŝingtono, la Pacpalaca Biblioteko en Hago, la bibliotekoj de la Nobel-Pacfondaĵo kaj la Nansen-Fondaĵo en Oslo, la reĝa biblioteko en Kopenhago, la biblioteko de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo, la Hoover Paco Biblioteko, la biblioteko de la universitato de Amsterdamo, la parlamenta biblioteko en Otavo, la biblioteko de la universitato de Allahabad, la biblioteko de la universitato de Aligarch, la biblioteko de la universitato de Madraso, la biblioteko de la internacia universitato Shantineketan en Bolepur, la biblioteko de la universitato Uthmáníyyih en Hajderabado, la imperia biblioteko en Kolkato, la biblioteko Jamia Milli en Delhio, la biblioteko de la universitato Mysore, la biblioteko Bernard en Ranguno, la biblioteko Jerabia Wadia en Poona, la publika biblioteko en Lahoro, la universitataj bibliotekoj en Lucknow kaj Delhio, la publika biblioteko de Johanesburgo, la cirkulanta biblioteko de Rio-de- Ĵanejro, la nacia biblioteko de Manilo, la biblioteko de la univer- sitato de Hongkongo, la publikaj bibliotekoj de Rejkjaviko, la biblioteko Carnegie sur la Sejŝeloj, la nacia biblioteko de Kubo, la publika biblioteko de San Juan, la universitata biblioteko de Ciudad Trujillo, la publikaj universitata kaj Carnegie bibliotekoj en Porto- Riko, la parlamenta biblioteko en Kanbero, la parlamenta biblio- teko en Velingtono. En ĉiuj ĉi kaj ankaŭ en ĉiuj ĉefaj bibliotekoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, en naŭ bibliotekoj en Meksiko, en kelkaj bibliotekoj en Mukden, Manĉurio, kaj en pli ol milo da publikaj, centoj da entreprenaj kaj ducent universitataj kaj altlernejaj biblio- tekoj, inkludantaj indianajn altlernejojn en Usono kaj Kanado, estas lokitaj aŭtoritataj libroj pri la Kredo de Bahá’u’lláh. Bibliotekoj de ŝtataj prizonoj kaj, ekde la eksplodo de la milito, de la armeo estas ankaŭ inkluditaj en la ampleksa plano, kiun pere de speciala komitato ellaboris la usona bahaa komunumo por la disvastigo de la literaturo de la Kredo.

Tiu atenta kaj entrepren- ema komunumo ankaŭ ne neglektis la interesojn de la blinduloj, kiel tion demonstras la lokigo de bahaaj libroj, transskribitaj de ĝiaj membroj al brajlo, en tridek bibliotekoj kaj institutoj en dek ok ŝtatoj de Usono, en Honoluluo (Havajo), en Regina (Saskaĉevano) kaj en bibliotekoj por blinduloj en Tokio kaj Ĝenevo kaj ankaŭ en granda nombro de cirkulantaj bibliotekoj ligitaj kun publikaj bibliotekoj en diversaj grandaj urboj de la nordamerika kontinento.

Ankaŭ ne povas mi forlasi tiun ĉi temon sen aparta elstarigo de ŝi, kiu ne nur per sia ĉefa rolo je la iniciatado de aranĝoj por la tradukado kaj disvastigo de bahaa literaturo, sed antaŭ ĉio per siaj superaj kaj efektive unikaj penadoj sur la tereno de la internacia instruado sin kovris per gloro eklipsanta ne nur la atingojn de la samtempulaj instruantoj de la Kredo tra la tuta terglobo, sed superbrilanta ajnajn atingojn de ajna ĝia propagandanto dum la tuta jarcento.

Martha Root, tiu perfekta ekzemplo de bahaa migr- anta instruanto kaj la plej eminenta Mano kreita de Bahá’u’lláh ekde la forpaso de ‘Abdu’l-Bahá, meritas, se ni volas ĝuste taksi ŝiajn multoblajn servojn kaj ŝian superan vivon, la titolon de Gvida Ambasadorino de Lia Kredo kaj la Fiero de bahaaj instruantoj, ĉu viroj aŭ virinoj kaj ĉu en la Oriento aŭ la Okcidento.

Estinta la unua, kiu leviĝis, en la jaro mem en kiu la Tabeloj de la Dia Plano estis rivelitaj en Usono, responde al la en tiuj farita epokfara alvoko de ‘Abdu’l-Bahá; ekirinta kun neŝancelebla decidiĝo kaj spirito de sublima abnegacio al siaj mondvojaĝoj, kiuj preskaŭ seninterrompe daŭris dudek jarojn kaj kiuj igis ŝin kvarfoje ĉirkaŭiri la terglobon, dum kio kvarfoje ŝi venis al Ĉinio kaj Japanio kaj trifoje al Barato, vizitis ĉiun gravan urbon en Sud- ameriko, transdonis la mesaĝon de la Nova Tago al reĝoj, reĝinoj, princoj kaj princinoj, prezidentoj de respublikoj, ministroj kaj ŝtataj reprezentantoj, publicistoj, profesoroj, klerikoj kaj poetoj, kaj ankaŭ al vasta nombro de homoj en diversaj sociaj tavoloj, kaj kontaktis, kaj oficiale kaj neformale, religiajn kongresojn, pacsocietojn, Esperanto-asociojn, socialismajn kongresojn, teo- zofiajn societojn, virinajn klubojn kaj aliajn parencajn organiz- aĵojn – tiel ĉi tiu nevenkebla animo pro la karaktero de siaj penadoj kaj la kvalito de la de ŝi gajnitaj venkoj atingis tion, kio plej proksimiĝas al la ekzemplo donita de ‘Abdu’l-Bahá mem al Siaj disĉiploj dum Siaj vojaĝoj tra la Okcidento.

Ŝiaj ok aŭdiencoj ĉe reĝino Maria de Rumanio, el kiuj la unua okazis en januaro 1926 en la palaco Controceni en Bukareŝto, la dua en 1927 en palaco Pelisor en Sinaia, sekvata de vizito en januaro de la sekva jaro al ŝia reĝina moŝto kaj ties filino princino Ileana en la reĝa palaco en Beogrado, kie ili estadis kiel gastoj de la reĝo kaj reĝino de Jugoslavio, kaj poste, en oktobro 1929, en la somera palaco »Tehna Yuva«

de la reĝino en Balcic ĉe la Nigra Maro, kaj denove en aŭgusto 1932 kaj februaro 1933 en la hejmo de princino Ileana (nun edzino de ĉefduko Anton de Aŭstrio) en Mödling apud Vieno, sekvita unu jaron poste en februaro de alia aŭdienco en la palaco Controceni, kaj fine, en februaro 1936, en tiu sama palaco – ĉi tiuj aŭdiencoj elstaras el tiuj neforgeseblaj vojaĝoj pro la profunda influo, kiun havis la vizitanto je sia reĝa gastigantino, kiel atestas tion la sinsekvaj panegiroj el la propra plumo de la reĝino. La tri invitoj, kiujn tiu nelacigebla ĉampiono de la Kredo ricevis por renkonti princon Paul kaj princinon Olga de Jugoslavio en la reĝa palaco en Beogrado; la lekcioj, kiujn ŝi liveris en pli ol kvarcent universitatoj kaj altlernejoj en kaj la Oriento kaj la Okcidento; ŝiaj dufoje ripetitaj vizitoj al ĉiuj germanaj universitatoj escepte de du, kaj ankaŭ de preskaŭ cent universitatoj, altlernejoj kaj lernejoj en Ĉinio; la nenombreblaj artikoloj, kiujn ŝi publikigis en ĵurnaloj kaj revuoj en preskaŭ ĉiu lando vizitita de ŝi; la multnombraj radioelsendoj faritaj de ŝi kaj la nenombreblaj libroj, kiujn ŝi lokis en privataj kaj ŝtataj bibliotekoj; ŝiaj personaj renkontiĝoj kun la ŝtatgvidantoj de pli ol kvindek landoj dum ŝia trimonata restado en Ĝenevo en 1932 okaze de la Malarmiga Konferenco tie; ŝiaj ege diligentaj klopodoj, dum ŝiaj lacigaj vojaĝoj, superrigardi la tradukadon kaj produkt- adon de granda nombro de versioj de la libro »Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko« de d-ro Esslemont; la korespondado kun eminent- uloj kaj kleruloj kaj la prezentado de bahaaj libroj al tiuj; ŝia pilgrimo al Persio kaj ŝia kortuŝa omaĝo memore al la herooj de la Kredo kiam ŝi vizitis la por la bahaa historio gravajn lokojn en tiu lando; ŝia vizito al Adrianopolo, kie, en sia superfluanta amo al Bahá’u’lláh, ŝi elserĉis la domojn kie Li loĝis kaj la homojn, kiujn Li renkontis dum Sia ekzilo en tiu urbo, kaj kie ŝin bonvenigis la guberniestro kaj la urbestro; ŝia volonta kaj ĉiama helpo al la administrantoj de la Kredo en ĉiuj landoj kie ĝiaj institucioj estis starigataj aŭ jam establitaj – ĉio tio konsidereblas kiel la elstaraĵoj de servado, kiu multaspekte unikas en la tuta historio de la unua bahaa jarcento. Ne malpli impona estas la listo de la nomoj de tiuj, kiujn dum sia misio ŝi intervjuis.

Tiuj inkluzivas, krom la jam menciitaj, reĝajn moŝtojn kaj distingitajn personojn kiel: reĝo Haakon de Norvegio; reĝo Feisal de Irako; reĝo Zog de Albanio kaj membroj de lia familio; princino Marina de Grekio (nun la dukino de Kent); princino Elizabeth de Grekio; prezidentoj Thomas G.

Masaryk kaj Eduard Beneš de Ĉeĥoslovakio; la prezidento de Aŭstrio; d-ro Sun Jatsen; d-ro Nicholas Murray Butler, prezidanto de la university Columbia; prof. Bogdan Popoviĉ de la universitato Beogrado; la ministro pri eksterlandaj aferoj de Turkio, Tawfíq Rushdí Bey; la ĉinaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj pri edukado; la litova ministro pri eksterlandaj aferoj; princo Muḥammad-‘Alí de Egiptio; Stephen Raditch; la maharaĝoj de Patiala, de Benareso kaj de Travancore; la guberniestro kaj la grandmuftio de Jerusalemo; d-ro Erling Eidem, ĉefepiskopo de Svedio; Sarojini Naidu; Sir Rabindranath Tagore; Madame Huda Sha‘ráví, la egipta feminisma gvidantino; d-ro K. Ichiki, ministro de la japana imperia familio; prof. Tetrujiro Inouye, emerita profesoro de la imperia universi- tato de Tokio; barono Yoshiro Sakatani, membro de la senato de Japanio; kaj Mehmed Fuad, dojeno de la filozofia fakultato kaj prezidanto de la instituto de turka historio. Nek aĝo, nek malsaneco, nek la manko de literaturo malhelp- intaj ŝiajn fruajn klopodojn, nek la nesufiĉo de rimedoj aldone malfaciliganta ŝian laboron, nek la klimataj ekstremoj eltenendaj de ŝi, nek la politikaj tumultoj, kiuj trafis ŝin dum ŝiaj vojaĝoj, povis redukti la fervoron de tiu ĉi spirite viglega kaj sanktula virino aŭ devojigi ŝin de ŝia celo.

Sen asisto kaj pli ol unufoje en ekstreme danĝeraj cirkonstancoj ŝi konstante kaj fanfare alvokis anojn de diversaj kredoj, etnoj kaj klasoj al la Mesaĝo de Bahá’u’lláh ĝis kiam survoje – dum, spite al mortiga kaj dolora malsano eltenata kun heroa eltenemo, ŝi rapidis hejmen por helpi je la antaŭ nelonge lanĉita Sepjara Plano – en malproksima Honoluluo ŝi kolapsis. Tie, en tiu simbolplena loko inter la orienta kaj okcidenta hemisferoj, en kiuj ambaŭ ŝi tiel intense laboregis, ŝi mortis la 28an de septembro 1939. Tiel finiĝis vivo, kiu plenrajte konsider- eblas kiel la plej glora frukto ĝis nun produktita de la Formanta Jararo de la religio de Bahá’u’lláh. Al la de ‘Abdu’l-Bahá en Sia Lasta Volo testamentita instrukcio sekvi la spurojn de la disĉiploj de Jesuo Kristo, »ne ripozi momenton«, »vojaĝi tra ĉiuj regionoj« kaj laŭtigi »sen ripozo kaj firma ĝisfine« »en ĉiu lando la vokon ›Yá Bahá’u’l-Abhá‹«

obeis ĉi tiu senmorta heroino tiel fidele, ke povas fieri pri tio la nuna kaj ankaŭ estontaj generacioj kaj ke klopodu ili tion imiti. »Senbrida kiel la vento« kaj metanta sian »tutan konfidon« je Dio kiel »la plej bonan provizon« por sia vojaĝado, tiel ŝi preskaŭ laŭlitere plenumis la deziron tiel emociige esprimitan de ‘Abdu’l- Bahá en la Tabeloj, kies alvokon efektivigi senprokraste ŝi ekis: »Ho ke mi povus vojaĝi, eĉ se piedire kaj en pleja malriĉeco, al tiuj regionoj kaj, levante la vokon ›Yá Bahá’u’l-Abhá‹ en urboj, vilaĝoj, montoj, dezertoj kaj oceanoj, diskonigi la Diajn instruojn!

Ĉi tio, tamen, bedaŭrinde maleblas al mi fari. Kiel intense mi tion priploras! Faru Dio, ke vi tion plenumu.« »Profunde min malĝojigas ekscii pri la morto de kara fraŭlino Martha Root«, estas la tributo pagita memore al ŝi de princino Olga de Jugoslavio kiam eksciis tiu pri ŝia morto, »ĉar mi tute ne sciis pri tio. Ĉiam ni ĝuis ŝiajn pasintajn vizitojn.

Ŝi estis tiel afabla kaj ĝentila, kaj vera laboranto por la paco. Mi certas ke ŝi ege mankos en tiu sia laboro.« »Vi vere estas heroldo de la Regno kaj mesaĝisto de la Interligo«, estas la atesto de la senerara plumo de la Centro de la Interligo de Bahá’u’lláh. »Vi estas vere sindonema. Vi elmontras bonkorecon al ĉiuj nacioj.

Vi semas semon, kiu je konvena tempo donos miloblajn rikoltojn. Vi plantas arbon, kiu eterne donos foliojn kaj floros kaj produktos fruktojn kaj kies ombro tagon post tago majeste kreskos.« El ĉiuj servoj faritaj de tiu ĉi stela servanto de Lia Kredo al la Kozo de Bahá’u’lláh estis la plej superba kaj la nedisputeble plej signifa, ke de reĝino Maria de Rumanio ŝi elvokis preskaŭ tujan reagon al la Mesaĝo, kiun ĉi tiu fervora kaj aŭdaca pionirino transdonis al tiu dum unu el la plej malhelaj momentoj de ties vivo, horo de amara bezono, konfuziteco kaj malĝojo.

Tiu mem atestis en letero: » Ĝi venis kiel venas ĉiuj grandaj mesaĝoj, je horo de ekstrema sufero kaj interna konflikto kaj aflikto. Tial la semo sinkis profunde.«

La plej aĝa filino de la duko de Edinburgo, kiu siavice estis la dua filo de tiu reĝino, al kiu Bahá’u’lláh en signifoplena Tabelo estis direktinta vortojn de formala laŭdado; nepino de caro Aleksandro II, al kiu fare de tiu sama Plumo Epistolo estis revelaciita; parence konektita pere de naskiĝo kaj geedziĝo kun la plejmulto de la eminentaj familioj de Eŭropo; naskiĝinta en la anglikana kredo; pere de sia geedziĝo proksime asociita kun la grekortodoksa eklezio, la ŝtata religio de ŝia adoptita lando; mem lerta kaj sperta aŭtorino; posedanta ĉarman kaj brilan person- econ; laŭnature tre talenta, klarvizia, aŭdaca kaj pasia; fervore dediĉita al ĉiuj humanecaj entreprenoj – tiel, sola inter siaj kun- reĝinoj, sola inter ĉiuj reĝdevenuloj kaj -ranguloj, spontanee aklamis ŝi la grandecon de la Mesaĝo de Bahá’u’lláh, proklamis Lian Patrecon same kiel la Profetecon de Mohamedo, rekomendis al ĉiuj viroj kaj virinoj la bahaajn instruojn kaj gloris iliajn potencon, sublimecon kaj belecon.

Pro tio ke sentime ŝi konfesis sian kredon antaŭ siaj propraj infanoj, familianoj kaj parencoj, kaj precipe al sia plej juna filino; pro tri sinsekvaj panegiroj konsistigantaj ŝian plej grandan kaj daŭran legacon por estontaj generacioj; pro tri kromaj aprezoj verkitaj de ŝi kiel ŝia kontribuo al bahaaj eldonaĵoj; pro kelkaj leteroj skribitaj al geamikoj kaj konatuloj, kaj ankaŭ pro tiuj adresitaj al ŝia gvidantino kaj spirita patrino; pro diversaj signoj esprimantaj ŝian kredon je kaj dankon por la ĝojaj novaĵoj alportitaj al ŝi; pro la mendoj de bahaaj libroj faritaj de ŝi kaj ŝia plej juna filino; kaj fine pro ŝia intencita sed malebligita pilgrimo al la Sankta Lando kun la eksplicita celo omaĝi ĉe la tomboj de la Fondintoj de la Kredo – pro tiuj agoj ĉi tiu eminenta reĝino ja meritas rangi kiel la unua el tiuj reĝaj subtenantoj de la Kozo de Dio, kiuj estonte leviĝos kaj el kiuj ĉiu unuopa, laŭ la vortoj de Bahá’u’lláh mem, estu aklamata kiel »la okulo mem de la homaro, la brilanta ornamaĵo sur la frunto de l’ kreaĵo, la fonto de benoj por la tuta mondo.«

»Iuj el mia kasto«, signifoplene ŝi atestis en persona letero, »miras pri kaj malaprobas mian kuraĝon elpaŝi kaj diri vortojn, kiujn kutime ne diras kronitaj kapoj, sed mi elpaŝas pro interna impulso, kiun mi ne povas rezisti.

Kun kapo klinita mi agnoskas, ke ankaŭ mi estas nur instrumento en pli grandaj Manoj kaj mi ĝojas tion ekkoni.« El noto, kiun Martha Root je sia alveno en Bukareŝto sendis al ŝia reĝina moŝto, kaj ekzemplero de »Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko«

akompananta tiun noton, kiu tiel absorbis la atenton de la reĝino, ke ŝi daŭrigis legi ĝin tra la nokto ĝis la aŭroro, rezultis, du tagojn poste, ke la reĝino asignis al Martha Root aŭdiencon je la 30a de januaro 1926 en palaco Controceni en Bukareŝto, dum kiu ŝia reĝina moŝto konfirmis sian kredon, ke »ĉi tiuj instruoj estas la solvo por la problemoj de la mondo«. Kaj el tio ĉi sekvis ŝia proprainiciata samjara publikigo de tiuj tri epokfaraj atestoj, kiuj aperis en preskaŭ du cent usonaj kaj kanadaj ĵurnaloj, kaj kiuj estis poste tradukitaj kaj publikigitaj en Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Aŭstralio, la Proksima Oriento kaj la insuloj de la maroj.

En la unua el ĉi tiuj atestoj ŝi konfirmis, ke la skriboj de Bahá’u’lláh kaj ‘Abdu’l-Bahá estas »laŭta voko al paco, trans ĉiuj baroj kaj limoj, preter ĉiuj malkonkordoj pri ritoj kaj dogmoj. ...

Estas mirinda mesaĝo, kiun Bahá’u’lláh kaj Lia filo ‘Abdu’l-Bahá donis al ni! Ili ne faris ĝin agreseme, sciante ke la ĝermo de la eterna vero, kiu konsistigas ĝian kernon, nepre enradikiĝos kaj disvastiĝos. ... Estas la mesaĝo de Kristo daŭrigata, en preskaŭ la samaj vortoj, sed adaptita al la pli ol miljara diferenco inter la jaro unu kaj hodiaŭ.« Ŝi aldonis rimarkindan admonon similan al la multklarigaj vortoj de d-ro Benjamin Jowett, kiu en konversacio kun sia studento, profesoro Lewis Campbell, bonvenigis la Kredon kiel »la plej granda lumo veninta en la mondon ekde la epoko de Jesuo Kristo« kaj avertis lin »atenti pri ĝi« kaj neniam perdi ĝin el la okuloj. »Se iam«, skribis la reĝino, »la nomo de Bahá’u’lláh aŭ ‘Abdu’l-Bahá venos al via atento, ne formetu iliajn skribojn. Serĉu iliajn librojn kaj lasu iliajn glorajn, pacigajn, amigajn vortojn kaj lecionojn profundiĝi en via koro kiel ili faris en la mia. ... Serĉu ilin kaj estu pli feliĉa.« En alia el ĉi tiuj atestoj, en kiu ŝi faris signifoplenan rimarkon pri la rango de la Araba Profeto, ŝi deklaris: »Dio estas ĉio. La tuto. Li estas la potenco malantaŭ ĉiuj estaĵoj. ... Lia estas la voĉo ene de ni, kiu montras al ni bonon kaj malbonon.

Sed plejparte ni ignoras aŭ miskomprenas ĉi tiun voĉon. Tial igis Li Siajn Elektitojn malsuprenveni al ni sur la tero por klarigi Sian Vorton, Sian veran Intencon. Tial la Profetoj, tial Kristo, Mohamedo, Bahá’u’lláh, ĉar la homo surtere de tempo al tempo bezonas voĉon portanta Dion al li por akrigi la konscion pri la ekzisto de la vera Dio. Tiuj voĉoj senditaj al ni devis fariĝi karno, tiel ke kun niaj teraj oreloj ni povu aŭdi kaj kompreni.« Aprezante ĉi tiujn atestojn estis komunikaĵo sendita al ŝi en la nomo de la sekvantaro de Bahá’u’lláh en la Oriento kaj la Okcidento, kaj en la profunde kortuŝa letero, kiun ŝi sendis responde, skribis ŝi: »Kun la Mesaĝo de Bahá’u’lláh kaj ‘Abdu’l- Bahá venis efektive granda lumo al mi.

... Mia plej juna filino ankaŭ trovas grandan forton kaj konsolon en la instruoj de la amataj Mastroj. Ni pludonas la Mesaĝon de buŝo al buŝo, kaj ĉiuj, al kiuj ni ĝin donas, vidas subitan eklumiĝon antaŭ si, kaj multo, kio estis neklara kaj konfuza, fariĝas simpla, luma kaj plena je espero kiel neniam antaŭe. Ke mia publika letero estis balzamo por tiuj suferantaj por la Kozo, estas efektive granda feliĉo por mi, kaj mi konsideras tion kiel signon, ke Dio akceptis mian humilan tributon.

Ke mi havis la okazon esprimi min publike ankaŭ estis Lia laboro, ĉar fakte estis sinsekvo de cirkonstancoj el kiuj ĉiu ĉenero senscie gvidis min unu paŝon plu, ĝis subite ĉio estis klara antaŭ miaj okuloj kaj mi komprenis kial tiel estis. Tiel Li gvidas nin al nia finfina destino. ... Iom post iom la vualo leviĝas, aflikto ĝin disŝiris. Kaj estis ankaŭ aflikto, kiu gvidis min paŝon pli proksimen al la vero; pro tio mi ne plendas kontraŭ aflikto!« En signifoplena kaj emociiga letero al tre proksima amerika amikino de ŝi loĝanta en Parizo ŝi skribis: »Lastatempe venis granda espero al mi de iu ‘Abdu’l-Bahá.

En la Mesaĝo pri kredo de Li kaj de Lia Patro, Bahá’u’lláh, mi trovis kontentigitaj ĉiujn miajn sopirojn je vera religio. ... Kion mi volas diri: Ĉi tiuj Libroj nekredeble fortigis min kaj nun mi pretas morti ajnatage plena je espero. Sed mi preĝas al Dio ankoraŭ ne forpreni min, ĉar ankoraŭ mi havas multan laboron farendan.« Kaj plie en unu el ŝiaj postaj aprezoj de la Kredo: »La bahaa instruo alportas pacon kaj komprenon.

Estas ĝi kiel larĝa brakumo kunveniganta ĉiujn tiujn, kiuj delonge serĉis vortojn de espero. ... Tristigita per la daŭra kverelado inter la kredantoj de multaj konfesioj kaj ĉagrenita de ilia maltoleremo unu al la alia, mi malkovris en la bahaa instruo la veran spiriton de Kristo, kiu estas tiel ofte negata kaj miskomprenata.« Kaj plie ĉi tiu grandioza konfeso: »La bahaa instruo alportas pacon al la animo kaj esperon al la koro. Al tiuj serĉantaj konfirmon estas la vortoj de la Patro fontano en la dezerto post longa vagado.« »La bela vero de Bahá’u’lláh«, skribis ŝi al Martha Root, »estas ĉiam kun mi, helpo kaj inspiro.

Kion mi skribis, tio estis farita ĉar mia koro superfluis de dankemo por la lumo, kiun vi venigis al mi. Feliĉigas min se viaopinie mi helpis. Mi opiniis, ke tio povus proksimigi la veron, ĉar tiel multaj legas miajn vortojn.«

Dum vizito al la Proksima Oriento ŝi esprimis sian intencon viziti la bahaajn Sanktejojn, kaj, akompanata de sia plej juna filino, efektive trapasis Ĥajfon kaj estis en vida distanco de sia celo, kiam oni rifuzis al ŝi la rajton fari la planitan pilgrimon – je la profunda bedaŭro de la maljuna Plej Granda Sankta Folio, kiu entuziasme atendis ŝian alvenon. Kelkajn monatojn poste, en junio 1931, ŝi skribis en letero al Martha Root: »Ambaŭ ni, Ileana kaj mi, kruele seniluziiĝis kiam oni malpermesis al ni iri al la Sanktejoj ...

sed tiutempe ni pasis tra kruela krizo kaj ĉiu movo farita de mi estis turnata kontraŭ mi kaj en fia maniero politike ekspluatata. Tio kaŭzis al mi multajn suferojn kaj plej malafable restriktis mian liberecon. ... Sed la beleco de la vero restos, kaj mi kroĉiĝas al ĝi tra ĉiuj sortobatoj de vivo fariĝinta sufiĉe malfeliĉa. ... Mi ĝojas pro la informo, ke via vojaĝo estis tiel fruktodona, kaj mi deziras al vi daŭran sukceson sciante kian belan Mesaĝon vi portas de lando al lando.«

Post ĉi tiu trista seniluziiĝo ŝi skribis al amikino de sia infaneco, kiu loĝis apud Akko en domo siatempe okupita de Bahá’u’lláh: »Vere estis bele ekscii de vi kaj pensi ke vi vivas ĝuste proksime de Ĥajfo kaj estas, kiel mi, adepto de la bahaaj instruoj. Interesas min ke vi loĝas en tiu aparta domo. ... Mi tiel intense interesiĝis pri ĉiu foto kaj atenteme ĝin studis. Devas esti ĉarma loko ... kaj la domo en kiu vi loĝas estas tiel nekredeble alloga kaj fariĝis tiel valora per sia asociiĝo kun la Viro, Kiun ni ĉiuj adoras...« Sian lastan publikan tributon al la Kredo, kiun tutkore ŝi amis, faris ŝi du jarojn antaŭ sia morto.

»Hodiaŭ pli ol iam«, skribis ŝi, »kiam la mondo alfrontas tian krizon de konfuziteco kaj agitiĝo, devas ni neŝanceleble stari en la Kredo kaj serĉi tion, kio kunligas anstataŭ disŝiras. Al tiuj serĉantaj lumon ofertas la bahaaj instruoj stelon, kiu ilin gvidos al pli profunda kompreno, al certeco, paco kaj bonvolema rilato al ĉiuj homoj.«

La propra ilumina raporto de Martha Root farita en unu el ŝiaj artikoloj estas la jena: »Dum dek jaroj la reĝina moŝto kaj ŝia filino, la princina moŝto Ileana (nun edzino de ĉefduko Anton), kun intereso legis ĉiun novan libron pri la bahaa movado tuj post kiam ĝi venis el la presejo. ... Dum aŭdienco ĉe ŝia reĝina moŝto en palaco Pelisor, Sinaia, en 1927, post la forpaso de lia reĝa moŝto Ferdinand, ŝia edzo, ŝi kompleze donis al mi intervjuon, en kiu ŝi parolis pri la bahaaj instruoj pri senmorteco. Ŝi havis sur sia tablo kaj sur la divano kelkajn bahaajn librojn, ĉar ĵus ŝi estis leginta en ĉiu el ili la Instruojn pri la vivo post la morto. Ŝi petis la skribintinon transdoni ŝian saluton al ... la geamikoj en Irano kaj al la multaj usonaj bahaanoj, kiuj, kiel ŝi diris, estis tiel rimarkinde afablaj al ŝi dum ŝia vizito al Usono la antaŭan jaron. ...

El la denova renkontiĝo kun la reĝino la 19an de januaro 1928 en la reĝa palaco en Beogrado, kie ŝi kaj la princina moŝto Ileana estis gastoj de la reĝino de Jugoslavio – kaj kien ili alportis iujn el siaj bahaaj libroj –, estas la vortoj, kiujn mi memoros plej longe el ĉiuj, kiujn la kara reĝina moŝto diris, la jenaj: ›La finfina revo, kiun ni realigos, estas tio, ke la bahaa kanalo de pensado estas tiel forta, ke iom post iom ĝi fariĝos lumo por ĉiuj, kiuj estas serĉantaj la efektivan esprimiĝon de la Vero.‹ ... Tiam, dum la aŭdienco en Controceni Palaco, la 16an de februaro 1934, kiam estis dirita al ŝia reĝina moŝto, ke la rumana traduko de ›Bahá’u’lláh kaj la Nova Epoko‹ ĵus estis publikigita en Bukareŝto, ŝi diris, ke ŝi tiel kontentas pri tio, ke ŝia popolo havas la benon povi ĉi tiun valoran instruon legi. ... Kaj nun hodiaŭ, la 4an de februaro 1936, mi ĵus havis alian aŭdiencon ĉe ŝia reĝina moŝto en Controceni Palaco en Bukareŝto. ... Denove reĝino Maria de Rumanio varme min akceptis en sia milde lumigita biblioteko, ĉar estis jam la 6a horo. ... Kia neforgesebla vizito estis tio ĉi! ... Ankaŭ ŝi diris al mi, ke ŝi, kiam ŝi estis en Londono, renkontiĝis kun bahaanino, damo Blomfield, kiu montris al ŝi la originalan Mesaĝon, kiun sendis Bahá’u’lláh al ŝia avino, reĝino Viktorino, en Londono. Ŝi demandis la skribintinon pri la progreso de la bahaa movado, precipe en la balkanaj landoj. ... Ŝi ankaŭ parolis pri kelkaj bahaaj libroj, pri la profundeco de la ›Íqán‹, kaj precipe pri ›Gleanings from the Writings of Bahá’u’lláh‹ (eltiraĵoj de la verkoj de Bahá’u’lláh), pri kiu ŝi diris, ke estas mirinda libro! Por citi ŝiajn proprajn vortojn: ›Eĉ dubemuloj trovus en ĝi potencan forton, se sola ili legus ĝin kaj donus al sia animo tempon vastiĝi.‹ ... Mi demandis ŝin, ĉu eble mi povus paroli pri la broĉo, kiu estas historie valora por bahaanoj, kaj ŝi respondis: ›Jes, vi faru.‹ Iam, estis en 1928, ŝia kara moŝto faris al la skribintino donacon, belan kaj raran broĉon, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis donaco de ŝiaj reĝaj parencoj en Rusio al la reĝino. Estis du etaj flugiloj de forĝita oro kaj arĝento, kun muntitaj etaj diamantaj grajnetoj, kunigitaj per unu granda perlo. ›Ĉiam vi faras donacojn al aliaj kaj mi nun faros donacon al vi‹, diris la reĝino ridetanta, kaj ŝi mem agrafis ĝin al mia robo. La flugiloj kaj la perlo igis ĝin impresi kiel bahaa ›Lumoportanto‹! Ĝi estis sendita la saman semajnon al Ĉikago kiel donaco por la bahaa Templo ... kaj ĉe la Nacia Bahaa Konvento, kiu kunsidis tiun printempon, estiĝis malsamaj opinioj: Ĉu eblas vendi donacon de la reĝino? Ĉu ne konservi ĝin kiel suveniron de la unua reĝino, kiu leviĝis por diskonigi la Kredon de Bahá’u’lláh?

Kiel ajn, tuj ĝi estis vendita kaj la mono donita por la Templo, ĉar ĉiuj bahaanoj donis sian plejeblon por progresigi ĉi tiun potencan konstruaĵon, la unua tiaspeca en Usono.

S-ro Willard Hatch, bahaano de Los-Anĝeleso, Kalifornio, kiu aĉetis la belegan broĉon, en 1931 portis ĝin al Ĥajfo, Palestino, kaj transdonis ĝin al la Arkivo sur monto Karmelo, kie tra la jarcentoj ĝi restos kiel ero de la bahaaj valoraĵoj...« En julio 1938 forpasis reĝino Maria de Rumanio. Kondolenca mesaĝo estis sendita, en la nomo de ĉiuj bahaaj komunumoj en la Oriento kaj la Okcidento, al ŝia filino, la reĝino de Jugoslavio, al kiu tiu respondis esprimante »sinceran dankon al ĉiuj adeptoj de Bahá’u’lláh«. La Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Persio adresis, en la nomo de la sekvantaro de la Kredo en la patrujo de Bahá’u’lláh, leteron esprimanta funebron kaj kunsenton al ŝia filo, la reĝo de Rumanio, kaj al la rumana reĝa familio – ĝi estis skribita en kaj la persa kaj la angla. Esprimo de profunda kaj ama kunsento estis sendita de Martha Root al princino Ileana kaj estis dankeme agnoskita de tiu. Memorkunvenoj okazis rememore al la reĝino, en kiuj oni honoris ŝian aŭdacan kaj epokfaran konfeson de sia kredo je la Patreco de Bahá’u’lláh, ŝian rekonon de la rango de la Profeto de l’ Islamo kaj la kelkajn panegirojn el ŝia plumo. Okaze de la unua datreveno de ŝia morto demonstris la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Usono kaj Kanado sian dankoplenan admiron kaj amon por la forpasinta reĝino per tio, ke ĝi aliĝis, pere de impresa florbukedo, al la impona funebra solenaĵo okazigita honore al ŝi kaj aranĝita de la rumana reprezentanto en Bethle- hem Chapel ĉe la katedralo de Vaŝingtono D.K., kie kuniĝis la usona delegacio, gvidata de la ministro pri eksterlandaj aferoj kaj inkludanta interalie ŝtatoficistojn kaj reprezentantojn de la tera kaj mara armeoj, la brita, la franca kaj la itala ambasadoroj, kaj reprezentantoj de aliaj eŭropaj ambasadejoj kaj legacioj por pagi tributon al tiu, kiu dum sia tera vivo, krom la nepereebla renomo akirita de ŝi en la Regno de Bahá’u’lláh, gajnis la estimon kaj amon de multaj animoj vivantaj ekster la limoj de ŝia propra lando.

La agnosko de la Dia Mesaĝo fare de reĝino Maria prezentiĝas kiel la unua frukto de la vizio, kiun havis Bahá’u’lláh longe antaŭe dum Sia mallibereco kaj anoncis en Sia Kitáb-i-Aqdas. »Kiel granda«, skribis Li, »estas la beniteco atendanta la reĝon, kiu leviĝos por asisti Mian Kozon en Mia Regno, kiu sin liberigos de ĉio alia krom Mi! ...

Ĉiuj devas glori lian nomon, devas respekti lian rangon kaj helpi al li malŝlosi la urbojn per la ŝlosiloj de Mia Nomo, la Ĉiopova Protektanto de ĉiuj loĝantaj en la regnoj videblaj kaj nevideblaj.

Tiu reĝo efektive estas la okulo de la homaro, la luma ornamaĵo sur la frunto de l’ kreaĵo, la fonto de benoj por la tuta mondo. Oferu, ho popolo de Bahá, vian havaĵon, ne, eĉ vian vivon por helpi al li.« La usona bahaa komunumo, kronita per nepereebla gloro pere de ĉi tiuj rimarkindaj internaciaj servoj de Martha Root, havis la destinon, kiam proksimiĝis al sia fino la unua bahaa jarcento, distingi sin, pere de la tutfortaj kunigitaj klopodoj de ĝiaj membroj kaj hejmlande kaj eksterlande, per pliaj atingoj tiel ampleksaj kaj altkvalitaj, ke neniu superrigardo pri la instruaj agadoj de la Kredo dum tiu jarcento povas ilin ignori.

Ne estus troigo diri, ke ĉi tiuj kolosaj atingoj kun siaj mirigaj rezultoj nur povis realiĝi per la enplektado de ĉiuj institucioj de la ĵus establita Administra Sistemo funkcianta konforme kun zorgeme konceptita Plano, kaj ke ili prezentas decan fermon de la kroniko de cent jaroj de nobla klopodado serve al la Kozo de Bahá’u’lláh. Ne povas surprizi ke dum la finaj jaroj de tiu glora jarcento la komunumo de Lia adeptaro en Usono kaj Kanado gajnis al si la venkotrofeon.

Ĝiaj atingoj dum la lastaj du jardekoj de la Heroa kaj dum la unuaj dek kvin jaroj de la Forma Jararo de la Bahaa Religio estis jam antaŭ la finiĝo de la unua jarcento de la Bahaa Epoko bonaŭgure antaŭsignintaj ĝian estontecon kaj ebenigintaj la vojon por ĝia fina venko. La Báb estis en Sia Qayyúmu’l-Asmá’, preskaŭ cent jarojn antaŭe, sonorinta Sian specifan alvokon al la »popoloj de la Okci- dento« »elveni« el siaj »urboj« kaj asisti Lian Kozon. Bahá’u’lláh estis kolektive adresinta, en Sia Kitáb-i-Aqdas, la prezidentojn de la respublikoj de la tuta Ameriko, instrukciinta ilin leviĝi kaj »per la manoj de l’ justeco pansi la vunditojn «, kaj per la »klabo de la ordonoj« de sia Sinjoro »dispremi la subpremanton«, kaj estis krome anticipinta en Siaj skriboj la aperon de la »signoj de Lia dominado« »en la Okcidento«. Siavice estis ‘Abdu’l-Bahá deklar- inta, ke la »iluminado« verŝita de la Revelacio de Lia Patro sur la Okcidenton akirus »eksterordinaran brilecon« kaj ke la »lumo de la Regno« »verŝos eĉ pli grandan iluminadon sur la Okcidenton« ol sur la Orienton. Estis Li laŭdinta precipe la amerikan kontinenton kiel »tiu regiono, en kiu riveliĝos la splendoj de Lia lumo, kie malvualiĝos la misteroj de Lia Kredo«, kaj konfirminta ke »gvidos ĝi ĉiujn landojn spirite«.

Ankoraŭ pli specife Li estis elstariginta la Grandan Respublikon de la Okcidento, la gvidan nacion de tiu kontinento, deklarinte ke ĝiaj popolanoj »efektive indas esti la unuaj por konstrui la Tabernaklon de la Plej Granda Paco kaj proklami la unuecon de la homaro«, ke ĝi »estas ekipita kaj povigita efektivigi tion, kio ornamos la paĝojn de la historio, fariĝi la envio de la mondo, kaj esti benita en kaj la Oriento kaj la Okcidento.«

La unua ago de Lia oficado estis malvolvi la standardon de Bahá’u’lláh ĝuste en la koro de tiu respubliko. Tion sekvis Lia propra longa vizito al ĝi, Lia dediĉo de la unua Adorejo konstruota de la komunumo de Liaj disĉiploj en tiu lando, kaj fine la revelaciado, vespere de Lia vivo, de la Tabeloj de la Dia Plano, kiuj investis Liajn disĉiplojn kun la mandato starigi la standardon de la Kredo de Lia Patro, kiel Li starigis ĝin en ilia propra lando, sur ĉiuj kontinentoj, en la landoj kaj insuloj de la terglobo. Krome estis Li aklaminta unu el ĝiaj plej celebrataj prezidentoj kiel tiun, kiu igis aŭrori – pro la idealoj, kiujn li advokatis, kaj la institucioj, kiujn li inaŭguris – la »tagiĝon« de la Paco anticipita de Bahá’u’lláh; estis Li espriminta la esperon, ke el ilia lando »ĉiela iluminado torentu … al ĉiuj popoloj de la mondo«; estis nominta ilin en tiuj Tabeloj »Apostoloj de Bahá’u’lláh«; estis certiginta ilin ke, »se sukceso kronos« ilian »entreprenon«, »je la pleneco de ĝia majesto kaj gloro firme establiĝos la trono de la regno de Dio«; kaj estis farinta tiun ege instigan anoncon, ke »tiumomente, kiam disvastigos«

ili »ĉi tiun Dian Mesaĝon ekster la bordoj de Ameriko kaj ĝin diskonigos tra la eŭropa, la azia, la afrika kaj la aŭstralazia kontinentoj kaj ĝis tra la insuloj de la Pacifiko, troviĝos ĉi tiu komunumo sekure establita sur la trono de eterna dominado« kaj ke »de la tuta tero resonos la laŭdoj de ĝia majesto kaj grandeco.« Estis tiu Komunumo jam leviĝinta – en la vivotempo de Li, Kiu kreis ĝin, tenere flegis kaj ripete benis ĝin, kaj fine aljuĝis al ĝi tiel elstaran mision – por lanĉi la entreprenon de la Mashriqu’l- Adhkár pere de la aĉeto de ties tereno kaj la meto de ties fundamento. Estis ĝi sendinta siajn instruantojn al la Oriento kaj la Okcidento por diskonigi la Kozon, kiun advokatis ĝi, estis establinta la bazon de ĝia komunuma vivo, kaj estis, ekde Lia forpaso, stariginta la superan konstruaĵon kaj komencinta la eksteran ornamadon de sia Templo.

Estis ĝi krome pli multe ol ĉiu alia kontribuinta al la tasko starigi la kadron de la Administra Sistemo de la Kredo, ĉampioni tiun Kozon, demonstri ĝian sendependan karakteron, riĉigi kaj dissemi ĝian literaturon, morale kaj materie asisti ĝiajn persekutatajn adeptojn, refuti la atencojn de ĝiaj oponantoj kaj gajni al ĝia Fondinto la lojalecon de reĝfamilianoj. Tia grandioza kroniko kulminis, kiam la jarcento proksimiĝis al sia fino, per tio ke iniciatiĝis Plano – la unua stadio en la plenumado de la Misio konfidita al ĝi de ‘Abdu’l-Bahá – kiu, ene de kurtaj sep jaroj, kondukis al la sukcesa kompletigo de la ekstera ornamado de la Mashriqu’l-Adhkár, al preskaŭa duobligo de la nombro de Spiritaj Asembleoj funkciantaj sur la nordamerika kontinento, al la altigo de la suma nombro de lokoj en kiuj loĝas bahaanoj al ne malpli ol mil tricent dudek du sur tiu sama kontinento, al establi la strukturan bazon de la Administra Sistemo en ĉiu ŝtato de Usono kaj ĉiu provinco de Kanado, kaj, pere de meti firman ankron en ĉiuj dudek respublikoj de Centra kaj Suda Ameriko, al ŝveligi al sesdek la nombron de la suverenaj ŝtatoj inkluditaj en ĝia orbito.

Multaj kaj diversaj fortoj nun kombinite urĝas la usonan bahaan komunumon al forta agado: la ardaj instigoj kaj promesoj de Bahá’u’lláh kaj Lia peto starigi Adorejojn je Lia nomo; la direktivoj de ‘Abdu’l-Bahá en la dek kvar Tabeloj adresitaj al la kredantoj loĝantaj en la okcidentaj, la centraj, la nordorientaj kaj la sudaj ŝtatoj de la nordamerika respubliko kaj en la kanada federacio; Liaj profetaj eldiraĵoj rilate al la estonteco de la Mashriqu’l-Adhkár en Ameriko; la influo de la nova Administra Sistemo je la nutrado kaj efikigo de entuziasma spirito de kunlaboro; la ekzemplo de Martha Root, kiu, malgraŭ ke ekipita per nenio pli ol manpleno da neadekvate tradukitaj faldfolioj, vojaĝis al Sudameriko kaj vizitis ĉiun gravan urbon de tiu kontinento; la persistemo kaj sinoferado de la sentima kaj brila Keith Ransom-Kehler, la unua usona martiro, kiu, vojaĝinta al Persio, en aro da interparoloj kun ministroj, klerikoj kaj ŝtatoficistoj pledis por la kozo de siaj subpremataj gefratoj en tiu lando, adresis ne malpli ol sep peticiojn al la ŝaho kaj, senatenta pri la avertaj signoj de aĝo kaj malsaneco, fine forpasis en Esfahano. Aliaj faktoroj, kiuj instigis la membrojn de tiu komunumo al freŝaj oferoj kaj aventuroj, estis ilia arda deziro plifortigi la intermite faritan laboron de kelkaj pioniroj, kiuj pere de translokiĝo kaj vojaĝoj establis la unuan centron de la Kredo en Brazilo, ĉirkaŭiris la sudamerikan kontinenton, vizitis la kariban regionon kaj distribuis literaturon en diversaj landoj de Centra kaj Suda Ameriko; la konscio pri ilia neprokrastebla responso fronte al rapide malboniĝanta internacia situacio; la konscio ke la unua bahaa jarcento tre rapide finiĝos; kaj ilia forta deziro dece fini entreprenon lanĉitan tridek jarojn antaŭe.

Ne malkuraĝigitaj pro la ega vasteco de la agadkampo, pro la potenco posedata de firme enradikiĝintaj ekleziaj organizaĵoj, pro la politika malstabileco de iuj el la landoj en kiuj ili setlis, pro la klimataj kondiĉoj en kiujn ili trafis, kaj pro la malsameco de la lingvoj kaj la kutimoj de la homoj inter kiuj ili ekloĝis, kaj tre klare konsciaj pri la egaj bezonoj de la Kredo sur la nordamerika kontinento – tiel leviĝis la membroj de la usona bahaa komunumo, kiel unusola homo, por inaŭguri zorgeme planitan kaj sisteme faritan trioblan kampanjon celanta establi Spiritan Asembleon en ĉiu virga ŝtato kaj provinco de Nordameriko, formi kernon de surlokaj kredantoj en ĉiu respubliko de Centra kaj Suda Ameriko, kaj fini la eksteran ornamadon de la Mashriqu’l-Adhkár.

Cento da agadoj, administraj kaj edukaj, estas ellaboritaj kaj realigitaj por efektivigi ĉi tiun noblan Planon. Pere de la malavara kontribuado de financaj rimedoj; per establi Interamerikan Komitaton kaj formi adjunktajn Regionajn Instruajn Komitatojn; per fondi Internacian Lernejon por provizi trejnadon al bahaaj instruantoj; per tio ke setlis pioniroj en virgaj regionoj kaj per la vizitoj de migrantj instruantoj; per la disvastigado de literaturo en la hispana kaj la portugala; per iniciati trejnkursojn por instruantoj kaj per disvastiga laboro de grupoj kaj lokaj Asembleoj; per publikaj agadoj en ĵurnaloj kaj la radio; per prezentadi lumbildojn kaj modelojn de la Templo; pere de interkomunumaj konferencoj kaj pere de lekcioj liveritaj en universitatoj kaj altlernejoj; pere de la intensigo de instruaj kursoj kaj latinamerikaj studoj ĉe someraj lernejoj – pere de ĉi tio kaj pere de aliaj agadoj sukcesis la kunlaborantoj de ĉi tiu Sepjara Plano sigeli la triumfon de tio, kion oni devas rigardi kiel la plej grandan kolektivan entreprenon iam ajn lanĉitan en la tuta historio de la unua bahaa jarcento fare de la adeptaro de Bahá’u’lláh.

Efektive, antaŭ la finiĝo de tiu jarcento estis ne nur la laboro ĉe la Templo kompletigita dek ses monatojn antaŭ la planita dato, kaj anstataŭ nur unu eta kerno en ĉiu respubliko de Latinameriko estis jam establitaj Spiritaj Asembleoj en Meksik-urbo kaj Puebla (Meksiko), en Bonaero (Argentino), en Gvatemalo-urbo (Gvate- malo), en Santiago (Ĉilio), en Montevideo (Urugvajo), en Kito (Ekvadoro), en Bogoto (Kolombio), en Limo (Peruo), en Asunci- ono (Paragvajo), en Tegucigalpo (Honduro), en San-Salvadoro (Salvadoro), en San-Joseo kaj Puntarenas (Kostariko), en Havano (Kubo) kaj en Portoprinco (Haitio).

Krome iniciatiĝis kaj vigle plenumiĝis aldonaj agadoj, en kiuj partoprenis novbakitaj latin- amerikaj kredantoj, en la respublikoj Meksiko, Brazilo, Argentino, Ĉilio, Panamo kaj Kostariko; kredantoj setlis ne nur en la ĉefurboj de ĉiuj latinamerikaj respublikoj, sed ankaŭ en centroj kiel Veracruz, Cananea kaj Tacubaya (Meksiko), Balboa kaj Christobal (Panamo), Recife (Brazilo), Guayaquil kaj Ambato (Ekvadoro), kaj en Temuco kaj Magellanes (Ĉilio); la Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj de Meksik-urbo kaj de San-Joseo leĝe registriĝis; en Meksik-urbo fondiĝis bahaa centro kun biblioteko, legosalono kaj lekcio-ĉambro; bahaaj Junularaj Simpozioj okazis en Havano, Bonaero kaj Santiago, dum distribucentro de bahaa literaturo por Latinameriko establiĝis en Bonaero.

Krome la destino ne malhavigis ĉi tiun gigantan entreprenon, dum ĝia unua stadio, de aparta beno cementanta la spiritan union de la Amerikoj, beno rezultinta el la ofero dum ĝuste la aŭroro de la Tago de la Interligo de tiu, kiu – estinta responsa por establi la unuajn bahaajn centrojn en Eŭropo kaj en la Federacio Kanado kaj malgraŭ esti nun jam sepdekjaraĝa kaj malsana – faris la vojaĝon de ses mil mejloj al la ĉefurbo de Argentino, kie, dum ankoraŭ ŝi troviĝis sur la sojlo de sia servado kiel pioniro, subite ŝi forpasis, donanta per tiu morto al la laboro iniciatita en tiu respubliko impulson, kiu jam ebligis al ĝi, pere de la establo de distribua centro de bahaa literaturo por Latinameriko kaj per aliaj agadoj, transpreni la gvidan pozicion inter siaj gefrataj respublikoj.

Al May Maxwell, kiu trovis eternan ripozon en la tero de Argentino; al Hyde Dunn, kies polvo ripozas en la urbo Sidnejo en Aŭstralio; al Keith Ransom-Kehler, enterigita en fora Esfahano; al Susan Moody kaj Lillian Kappes kaj iliaj tiel kuraĝaj kunlaborantoj, kiuj estas entombigitaj en Teherano; al Lua Getsinger, eterne ripozanta en la ĉefurbo de Egiptio; kaj ne laste al Martha Root, entombigita sur insulo en la sino de la Pacifiko – al ili apartenas la senkompara honoro esti per siaj servoj kaj oferoj donintaj tian gloron al la usona bahaa komunumo, ke por tio verŝajne eterne dankemos ĝiaj reprezentantoj dum ili ĉe sia historia, sia unua tutamerika konvento festas siajn pene gajnitajn venkojn.

Kunveninta ene de la muroj de sia nacia Sanktejo – la plej sankta Templo iam ajn konstruita por la gloro de Bahá’u’lláh; memorfestante samtempe la centjariĝon de la naskiĝo de la Báb-a Religio, la

inaŭguron de la bahaa epoko, la iniciaton de la Bahaa Ciklo kaj la naskiĝon de ‘Abdu’l-Bahá, kaj ankaŭ la kvindekan datrevenon de la establiĝo de la Kredo en la okcidenta hemisfero; en sia celebrado kuniĝanta kun reprezentantoj de aliaj amerikaj respublikoj kaj kolektiĝanta tre proksime de tiu urbo, kiu ja povas fieri pri tio ke ĝi estis la unua bahaa centro establita en la okcidenta mondo, eble sentas ĉi tiu komunumo, je ĉi tiu solena okazo, ke ĝi mem siavice, per la triumfa finiĝo de la unua stadio de la Plano elmetita por ĝi de ‘Abdu’l-Bahá, verŝis daŭran gloron sur siajn gefratajn komunumojn en la Oriento kaj la Okcidento kaj per oraj literoj skribis la finajn paĝojn de la kroniko de la unua bahaa jarcento.