Preĝoj kaj Meditadoj
Esperanto ·
Kiu deziras reciti tiun ĉi preĝon, tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li atendas la kompaton de sia Eternulo, la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam diru li:
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas al Vi je tiuj, Kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Nobla, la Plej Glora, faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekskludis min de Via beleco, kaj lumon, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.
Tiam li petegante levu la manojn al Dio – benata kaj superigata estu Li – kaj diru:
Ho Vi, la Sopiro de la mondo kaj la Amato de la nacioj! Vi vidas min turniĝanta al Vi, kaj senigita je ĉia ligo al iu ajn krom al Vi, kaj kroĉiĝanta al Via kordono, per kies movo ekscitiĝis la tuta kreaĵaro. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo, kaj la filo de Via servanto. Vidu, staras mi preta plenumi Vian volon kaj Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplaĉon. Mi petegas al Vi je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto, kiel Vi volas kaj ŝatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas ĉiun mencion kaj laŭdon! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio! Ne rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu ampleksas la ĉielojn kaj la teron. Je Via Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro de ĉiuj nacioj! Mi deziras nur kion Vi deziras kaj amas nur kion Vi amas.
Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante sian frunton al la tero, diru:
Vi transcendas la priskribon de ĉiu ajn krom Vi mem kaj la komprenon de ĉio ajn krom Vi.
Tiam staru kaj diru li:
Faru mian preĝon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kiu vivu mi tiel longe kiel daŭros Via suvereneco kaj menciu Vin en ĉiuj el Viaj mondoj.
Refoje li petegante levu siajn manojn kaj diru:
Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandiĝas kaj per la fajro de Kies amo la tuta mondo estas ekflamigita! Mi petegas al Vi je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreaĵaron: ne detenu de mi, kio estas ĉe Vi, ho Vi, Kiu regas super ĉiuj homoj! Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi fremdulo rapidas al sia plej supera hejmo sub la tendo de Via majesto kaj en la regno de Via kompato, kaj tiu ĉi pekinto serĉas la oceanon de Via pardono, kaj tiu ĉi malaltulo la korton de Via gloro kaj tiu ĉi povra kreaĵo la aŭroron de Via riĉeco. Via estas la aŭtoritato ordoni kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke estas Vi glorenda en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj kaj restu senrestrikta en Via dekretado.
Tiam levu li la manojn kaj ripetu trifoje la Plej Grandan Nomon (t.e. »Alláh-u-Abhá« [ala’ o abha’; arab.: Dio la Plej Glora]).
Tiam kliniĝu li, kun la manoj sur la genuoj, antaŭ Dio – benata kaj superigata estu Li – kaj diru:
Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitiĝis mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante memori kaj glori Vin; kiel ĝi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono atestas en la regno de Via parolo kaj en la ĉielo de Via scio. En tiu ĉi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi ĉion, kio estas ĉe Vi, por ke mi montru mian povrecon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn riĉaĵojn kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.
Tiam staru li kaj dufoje levu petante la manojn kaj diru:
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Sed kiu, do, estas mi, ke povus mi kuraĝi stari ĉe la pordego al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj brilas el la ĉielo de Via volo? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema animo serĉas la riveron de eterna vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj, kaj estas mia la rezigno kaj volonta subiĝo sub Via volo, ho Kreinto de la ĉieloj!
Tiam trifoje levu li la manojn kaj diru:
Pli granda estas Dio ol ĉiu grandulo!
Tiam surgenuiĝu li kaj, klinante sian frunton al la tero, diru:
Tro alta Vi estas por ke la laŭdo de tiuj proksimaj al Vi povus ascendi ĝis la ĉielo de Via proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, povus atingi la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke estas Vi sanktigita super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Nobla, la Plej Glora.
Tiam sidiĝu li kaj diru:
Mi atestas, kion atestas ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la loĝantoj de la plej alta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto mem el la plej glora Horizonto: ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Li, Kiu estas manifestita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservita Simbolo, per Kiu la literoj de l’ »Estu!« estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plej Alta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre.
Tiam staru li rekte kaj diru:
Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj mian ploradon kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco! Miaj mispaŝoj retenas min proksimiĝi al Vi; kaj miaj pekoj tenas min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigas min, kaj la separo de Vi detruas min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj piedsignoj en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj »Ĉi tie mi estas. Ĉi tie mi estas.«, kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj je la Mateno de Via Manifestiĝo, ordonu, ke fiksiĝu mia okulo je Via beleco kaj observu mi ĉion ajn en Via Libro.
Tiam trifoje ripetu li la Plej Grandan Nomon kaj kliniĝu malsupren, kun la manoj sur la genuoj, kaj diru:
Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin kaj konigis al mi Lin, Kiu estas la Tagiĝo de Viaj signoj, kaj igis min kliniĝi antaŭ Via Moŝteco kaj humiliĝi antaŭ Via Dieco kaj rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.
Tiam leviĝu li kaj diru:
Ho Dio, mia Dio! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruas min. Kiam ajn mi kontemplas miajn misfarojn kaj Vian bonvolemon fandiĝas mia koro en mia interno kaj bolas mia sango en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo! Ruĝiĝas mi levante mian vizaĝon al Vi, kaj hontas miaj petantaj manoj etendiĝi al la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj sur la tero malsupre! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Reĝo de l’ vidata kaj nevidata!
Tiam trifoje ripetu li la Plej Grandan Nomon kaj surgenuiĝu, kun sia frunto sur la tero, kaj diru:
Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsuprensendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj dotas nin per ĉio bona malsuprensendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ la multegaj vantaj fantazioj kaj vanaj imagoj. Vi, vere, estas la Potenca, la Ĉion-Scianta.
Tiam levu li la kapon kaj sidiĝu kaj diru:
Mi atestas, ho mia Dio, kion atestas Viaj Elektitoj, kaj rekonas, kion rekonas la loĝantoj de la plej alta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj Vian potencan Tronon. Viaj estas la regnoj de l’ tero kaj ĉielo, ho Sinjoro de la mondoj!
Laŭdata kaj glorata estu Vi, ho Dio!
Faru ke rapide alproksimiĝu la tago de la atingo de Via sankta ĉeesto. Serenigu niajn korojn per la potenco de Via amo kaj bonplaĉo kaj donacu al ni firmecon por ke vole submetiĝu ni je Via Volo kaj Via Dekreto. Vere, Via scio ampleksas ĉion de Vi kreitan aŭ kreotan kaj Via ĉiela povo transcendas kion ajn Vi estigis aŭ estigos. Neniu estas kultinda krom Vi, neniu estas dezirinda krom Vi, neniu estas adorinda krom Vi kaj nenio estas aminda krom Via bonplaĉo.
Vere, estas Vi la supera Reganto, la Suverena Vero, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.
Tiu ĉi Tabelo estas recitata ĉe la maŭzoleoj de Bahá’u’lláh kaj de Báb. Ĝi ankaŭ estas regule uzata por celebri Iliajn datrevenojn.
La laŭdo, kiu aŭroris el Via plej majesta Memo, kaj la gloro, kiu hele lumis el Via plej brila Beleco, restu sur Vi, ho Vi, Kiu estas la Manifestiĝo de l’ Grandeco, kaj la Reĝo de l’ Eterneco, kaj la Sinjoro de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero! Mi atestas, ke pere de Vi riveliĝis la suvereneco de Dio kaj Lia regado, kaj la majesteco de Dio kaj Lia grandeco, kaj sternis la Tagsteloj de praa splendo sian briladon tra la ĉielo de Via nerevokebla dekreto, kaj brilis la Beleco de la Nevidebla super la horizonto de ĉio kreita. Atestas mi krome ke per nura movo de Via Plumo efektiviĝis Via ordono »Estu Vi«, kaj malkaŝiĝis la kaŝita Sekreto de Dio, kaj estiĝis ĉiuj kreitaĵoj, kaj sendiĝis malsupren ĉiuj Revelacioj.
Atestas mi krome ke per Via beleco malkovriĝas la beleco de la Adorato, kaj tra Via vizaĝo lumas la vizaĝo de la Dezirato, kaj ke per vorto Via decidas Vi inter ĉiuj kreitaĵoj, kaŭzante ke tiuj devotaj al Vi ascendas al la pinto de l’ gloro kaj tiuj nefidelaj falas en la plej profundan abismon.
Atestas mi, ke tiu konanta Vin, konas Dion, kaj tiu atinganta Vian ĉeeston, atingas la ĉeeston de Dio. Grandega, do, estas la beniteco de tiu, kiu kredas je Vi kaj Viaj signoj, kaj humiliĝas antaŭ Via suvereneco, kaj havas la honoron renkonti Vin, kaj akiras la bonplaĉon de Via volo, kaj ĉirkaŭiras Vin, kaj staras antaŭ Via trono. Ve al tiu, kiu krimas kontraŭ Vi, kaj negas Vin, kaj kontestas Viajn signojn, kaj malkonfesas Vian suverenecon, kaj leviĝas kontraŭ Vi, kaj iĝas fiera antaŭ Via vizaĝo, kaj malakceptas Viajn atestojn, kaj fuĝas de Via dekretado kaj Via regado, kaj apartenas al la malfideluloj kies nomoj enskribiĝas per la fingroj de Via dekreto sur Viaj sanktaj Tabeloj.
Blovigu do al mi, ho mia Dio kaj mia Amato, el la dekstra mano de Via mizerikordo kaj Via ama bonvolemo la sanktajn spirojn de Viaj favoroj, ke ili tiru min for de mi mem kaj de la mondo al la kortoj de Via proksimeco kaj Via ĉeesto. Estas Via la potenco fari kio plaĉas al Vi. Vi, vere, superregas ĉion.
La rememoro pri Dio kaj Lia laŭdo, kaj la gloro de Dio kaj Lia splendo restu sur Vi, ho Vi, Kiu estas Lia Beleco! Mi atestas ke la okulo de l’ kreo neniam vidis iun tiel maljuste traktitan kiel Vin. Mergiĝis Vi ĉiujn tagojn de Via vivo en oceano da afliktoj. Iutempe estis Vi ĉenita kaj katenita; alitempe la glavo de Viaj malamikoj minacis Vin. Tamen, spite al ĉio ĉi, dekretis Vi al ĉiuj homoj observi kion preskribis al Vi Tiu, Kiu estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
Estu mia spirito ofero por la mistraktadoj, kiujn suferis Vi, kaj estu mia animo elaĉeto por la abomenaĵoj, kiujn eltenis Vi. Je Vi kaj je tiuj, kies vizaĝoj iluminiĝas per la splendoj de la lumo de Via vizaĝo, kaj kiuj, pro amo al Vi, observas ĉion dekretitan al ili, mi petegas al Dio forigi la vualojn, kiuj metiĝis inter Vi kaj Viaj kreitoj, kaj provizi min per tio bona en ĉi tiu mondo kaj la mondo venonta. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Nobla, la Plej Glora, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Kompatema.
Benu Vi, ho Sinjoro mia Dio, la Dian Lotusarbon kaj ĝiajn foliojn, kaj ĝiajn branĉetojn, kaj ĝiajn branĉojn, kaj ĝiajn tigojn, kaj ĝiajn ŝosojn, tiel longe kiel daŭros Viaj plej eminentaj titoloj kaj ekzistos Viaj plej majestaj atributoj. Protektu ĝin, do, kontraŭ la fifaroj de la agresanto kaj la idoj de l’ tiraneco. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca. Benu Vi, ho Eternulo mia Dio, ankaŭ Viajn geservantojn, kiuj atingis Vin. Vi, vere, estas la Plej Donacema, Kies graco estas senfina. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Gloro estu al Vi, ho Eternulo, mia Dio! Mi petas Vin je Via Nomo per kiu Li, Kiu estas Via Beleco, instaliĝis sur la trono de Via Kozo, kaj je Via Nomo per kiu ĉion Vi ŝanĝas, kaj ĉion kunmetas, kaj ĉion responsigas, kaj ĉion rekompencas, kaj ĉion konservas, kaj ĉion vivtenas – mi petegas Vin gardi tiun ĉi servantinon, kiu serĉas rifuĝon ĉe Vi kaj kiu venas al la ŝirmejo de Li, en kiu manifestiĝas Vi mem, kaj metas tutan sian fidon kaj konfidon je Vi.
Ŝi malsanas, ho mia Dio, kaj eniras la ombron de la Arbo de Via kuraco; afliktita fuĝas ŝi al la Urbo de Via protekto; suferanta serĉas ŝi la Fontanon de Viaj favoroj; dolore ĉagrenita hastas ŝi atingi la Fonton de Via trankvilo; ŝarĝita kun pekoj turnas ŝi sian vizaĝon al la korto de Via pardono.
Vestu ŝin, ho mia Dio kaj mia Amato, per Via suvereneco kaj Via boneco kun la robo de Via balzamo kaj Via kuraco, kaj igu ŝin trinki el la kaliko de Via mizerikordo kaj Viaj favoroj. Protektu ŝin, plie, kontraŭ ĉiu aflikto kaj malsano, kontraŭ ĉia doloro kaj morbo, kaj kontraŭ ĉio, kio povus esti de Vi abomenata.
Vi, vere, ege superas ĉion krom Vi mem. Vi estas, vere, la Resaniganto, la Plej Sufiĉanta, la Konservanto, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Mizerikorda.
Kiu deziras preĝi, tiu lavu siajn manojn kaj dum la lavado diru li:
Fortigu mian manon, ho mia Dio, ke firme ĝi tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian potencon super ĝi. Plie, ŝirmu ĝin, ke ne enmiksiĝu ĝi en io, kio ne konvenas al ĝi. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Kaj lavante sian vizagon diru li:
Mi turnis mian vizaĝon al Vi, ho mia Eternulo! Iluminu ĝin per la lumo de Via rigardo. Plie, protektu ĝin, ke ĝi ne turnu sin al iu alia krom al Vi.
Tiam li ekstaru kaj, turniĝinta al la Kiblo (adorpunkto, t.e. Bahĝi, apud Akko), diru li:
Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo. Li, vere, manifestis Tiun, Kiu estas la Tagiĝo de Revelacio, Kiu parolis sur Sinajo, per Kiu la Plej Alta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotusa Arbo, trans kiun ne eblas pasi, kaj per Kiu estas proklamita la voko al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero: »Jen, la Ĉion-Posedanta estas veninta. Tero kaj ĉielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro de ĉiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre!«
Tiam li klinu sin malsupren, kun la manoj restantaj sur la genuoj, kaj diru:
Superas Vi mian laŭdon kaj la laŭdon de ĉiu ajn apud mi, mian priskribon kaj la priskribon de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero!
Tiam, starante kun malfermitaj manoj, tenante la polmojn supren antaŭ la vizaĝo, diru li:
Ne senigu je siaj esperoj, ho mia Dio, tiun, kiu kun petegantaj fingroj sin kroĉas al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el ĉiuj kompatemaj estas la Plej Kompatema!
Tiam sidiĝu kaj diru li:
Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Vi. Vi, vere, rivelis Vian Kozon, plenumis Vian Interligon kaj larĝe malfermis la pordon de Via graco al ĉiuj, kiuj restadas en la ĉielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu al Viaj amatoj, kiujn la sanĝiĝoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi turniĝi al Vi kaj kiuj fordonis ĉion sian esperante ricevi tion Vian. Vi, vere, estas la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
(Se iu preferus citi anstataŭ la longan verson tiujn ĉi vortojn: »Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta«, sufiĉus tio. Kaj same sufiĉus se li, sidante, preferus reciti tiujn ĉi vortojn: »Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi.«)
Laŭdata estu Vi, ho mia Dio, ke dekretis Vi Noruzon kiel feston por tiuj observintaj la Faston pro amo al Vi kaj detenintaj sin de ĉio abomena por Vi. Permesu, ho mia Eternulo, ke la fajro de Via amo kaj la ardo rezultinta el la Fasto dekretita de Vi igu ilin flami en Via Kozo kaj konstante Vin laŭdi kaj memori.
Ĉar Vi, Ho mia Sinjoro, dekoris ilin per la ornamo de la Fasto preskribita de Vi, ankaŭ dekoru ilin, per Via graco kaj malavara favoro, per la ornamo de Via akcepto. Ja dependas ĉiuj homaj faroj de Via bonplaĉo kaj kondiĉas ilin Via ordono. Se Vi konsideras tiun rompinta la Faston, kiel iun ĝin observinta, kalkuliĝas tiu homo inter tiuj eterne jam plenumintaj la Faston. Kaj se dekretas Vi, ke tiu observinta la Faston ĝin rompis, estas tiu kalkulita inter tiuj makulintaj per polvo la Robon de Via Revelacio kaj esti forpelitaj de la kristale klaraj akvoj de ĉi tiu Fonto vivanta.
Vi estas Li, tra Kiu estas hisita la flago »Laŭdinda estas Vi en Viaj faroj« kaj estas sternita la standardo »Obeata estu Vi en Via ordono«. Konigu ĉi tiun Vian rangon, ho mia Dio, al Viaj geservantoj, por ke konsciiĝu ili pri tio, ke la perfekteco de ĉiuj aferoj dependas de Via dekreto kaj Via vorto, kaj ke la virtecon de ĉiu ago kondiĉas Via konsento kaj la bonplaĉo de Via volo, kaj ke agnosku ili, ke la brido de la homaj faroj estas en la teno de Via akcepto kaj Via Ordono. Konigu tion ĉi al ili por ke nenio ajn povu ekskludi ilin de Via Beleco dum ĉi tiuj tagoj, pri kiuj eldiras Kristo: »Ĉia dominado estas Via, ho Vi la Generinto de l’ Spirito«* kaj Via Amiko** elvokas: »Gloro estu al Vi, ho Vi la Plej Amata, pro tio ke Vi malkovris Vian Belecon kaj notis por Viaj elektitoj tion, kio igos ilin atingi la tronon de la revelacio de Via Plej Granda Nomo, kiu igis lamenti ĉiujn homojn escepte de tiuj dekroĉiĝintaj de ĉio krom Vi kaj direktiĝintaj al Li, Kiu estas la Revelacianto de Vi mem kaj la Manifestiĝo de Viaj atributoj.«
Li, Kiu estas Via Branĉo, kaj ĉiuj Viaj kompanoj, ho mia Sinjoro, ĉi-tage finis sian Faston post kiam ili ĝin observis interne de Via korto kaj pro sia arda deziro plaĉi al Vi. Por Li kaj por ili kaj por ĉiuj tiutage atingintaj Vian ĉeeston dekretu Vi ĉian bonon destinitan de Vi en Via Libro. Provizu ilin, do, per tio profita al ili en kaj ĉi tiu vivo kaj la vivo transa.
Vi, vere, estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
*Jesuo
*Mohamedo
Firmigu, ho Eternulo, niajn paŝojn sur Via pado kaj plifortigu Vi niajn korojn obeeme al Vi. Turnu niajn vizaĝojn al la beleco de Via unueco kaj ĝojigu niajn brustojn per la signoj de Via dia unueco. Ornamu niajn korpojn per la robo de Via malavaro, forigu de niaj okuloj la vualon de pekado kaj donu al ni la kalikon de Via graco, por ke la esenco de ĉiuj estaĵoj, vidante Vian gran-diozon, kantu Vian laŭdon. Tiam, ho Eternulo, rivelu Vin mem per Via kompatema parolo kaj la mistero de Via dia estaĵo, por ke la sankta ekstazo de l’ preĝado plenigu niajn animojn — preĝado, kiu leviĝu trans vortoj kaj literoj kaj transcendu la murmuradon de silaboj kaj sonoj —, tiel ke ĉiuj aferoj fandiĝu al nenio antaŭ la revelacio de Via splendo.
Eternulo! Tiuj ĉi estas geservantoj, kiuj neŝanceleble kaj firme restis en Via Interligo kaj Via Testamento, kiuj fikse teniĝas je la kordono de l’ konstanteco en Via Kozo kaj kiuj kroĉiĝas je la orlo de la robo de Via grandiozo. Helpu ilin, ho Sinjoro, per Via graco, konfirmu ilin per Via potenco kaj plifortigu iliajn lumbojn en obeado al Vi.
Estas Vi la Pardonanto, la Graca.
Mia Dio, mia Fajro kaj mia Lumo! Komenciĝis la tagoj, kiujn en Via Libro nomis Vi la Ajamiha’, ho Vi, Kiu estas la Reĝo de l’ nomoj, kaj alproksimiĝas la Fasto, kiun Via plej supera Plumo dekretis observi al ĉiuj en la regno de Via kreitaĵo. Mi petegas al Vi, ho mia Eternulo, je tiuj ĉi tagoj kaj je ĉiuj, kiuj dum tiu periodo kroĉiĝas al la ŝnuro de Viaj ordonoj kaj kaptas la tenilon de Viaj preceptoj, bonvolu asigni al ĉiu animo lokon ene de la tereno de Via korto kaj seĝon ĉe la rivelado de la splendoj de la lumo de Via vizaĝo.
Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas Viaj geservantoj, kiujn neniu maldeca inklino detenas de tio malsuprensendita de Vi en Via Libro. Ili kliniĝas antaŭ Via Kozo, kaj akceptas Vian Libron kun tia decidemo kia naskiĝas el Vi, kaj observas tion preskribitan al ili de Vi, kaj elektas sekvi tion senditan malsupren de Vi.
Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel ili rekonas kaj konfesas ĉion revelaciitan de Vi en Viaj Skriboj. Donu al ili por trinki, ho mia Eternulo, la akvojn de Via eterneco el la manoj de Via gracemo. Alskribu, do, al ili la rekompencon destinitan por tiu mergiĝinta en la oceano de Via ĉeesto kaj atinginta la delektan vinon de l’ renkontiĝo kun Vi.
Mi petegas al Vi, ho Vi, la Reĝo de l’ reĝoj kaj la Kompatanto de l’ mizeruloj, ke dekretu Vi por ili la bonon de kaj ĉi tiu mondo kaj la mondo venonta. Alskribu al ili, krome, kion neniu el Viaj kreitoj malkovris kaj nombru ilin inter tiuj cirkulantaj Vin kaj moviĝantaj proksime de Via trono en ĉiu el Viaj mondoj.
Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Ĉioscia, la Plej Informita.
Laŭdo estu al Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj la Skribita Tabelo revelaciita, kaj la dismetita Skribrulaĵo malkovrita, sendu malsupren al mi kaj al tiuj apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj kiaj baras al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco.
Mi estas tiu, ho mia Eternulo, kiu firme tenas la kordonon de Via ama prizorgo kaj kroĉas sin al la orlo de Via mizerikordo kaj favoro. Dekretu por mi kaj por tiuj karaj al mi la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru, do, al ili la Kaŝitan Donacon, kiun dekretis Vi por la unuarange elektitaj el inter Viaj kreitoj.
Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj dekretis Vi al Viaj geservantoj observi la faston. Benata estas, kiu observas la faston plene pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Eternulo, obei Vin kaj sekvi Viajn preceptojn. Via, vere, estas la potenco fari kion Vi elektas.
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉioscia, la Plej Saĝa. Ĉiuj laŭdoj estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.
Laŭdegata estu Via nomo, ho mia Dio, ĉar manifestis Vi tiun Tagon, kiu estas la Reĝo de la Tagoj, la Tagon, kiun Vi en Viaj plej elstaraj Tabeloj anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj, la Tagon, dum kiu Vi verŝis la splendon de la gloro de ĉiuj Viaj nomoj super ĉio kreita. Granda estas la beniteco de ĉiu ajn, kiu direktiĝas al Vi kaj eniras Vian ĉeeston kaj kaptas la sonojn de Via voĉo.
Mi petegas al Vi, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene ĉirkaŭas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter Viaj geservantoj kaj vaste disverŝu Vian laŭdon inter Viaj kreitoj, tiel ke la ekstazoj de Via revelacio plenigu la animojn de ĉiuj, kiuj vivas sur Via tero.
Ĉar Vi gvidis ilin, ho mia Eternulo, al la vivantaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco, ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj ĉar Vi ilin vokis al Via tronejo, ne pelu ilin for el Via ĉeesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin, kio plene malligos ilin de ĉio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj sori tra la sfero de Via proksimeco, tiel ke povu ilin deteni de Vi nek la leviĝo de la subpremanto nek la sugestoj de tiuj malkredantaj je Via plej majesta kaj plej forta Memo.
Glorata estu Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Li, Kiu estas Via Plej Alta Nomo, Kiun amare afliktis tiuj el Viaj kreitoj, kiuj rifuzis Vian veron, kaj Kiu estis ĉirkaŭata de angoroj kiajn neniu buŝo povus eldiri, permesu, ke mi memoru Vin kaj festu Vian laŭdon dum ĉi tiuj tagoj, kiam ĉiuj sin turnis for de Via beleco, disputis kontraŭ Vi kaj senestime turniĝis for de Tiu, Kiu estas la Revelacianto de Via Kredo. Ekzistas neniu, ho mia Eternulo, por helpi al Vi krom Via propra Memo, kaj nenia potenco por asisti Vin krom Via propra potenco.
Mi petegas al Vi fari min kapabla firme kaj fidele kroĉiĝi je Via amo kaj Via memoro. Tio estas, vere, al mi ebla, kaj Vi estas Tiu, Kiu konas ĉion en mi. Vi vere estas la Konanto informita pri ĉio. Ne senigu min, ho mia Eternulo, je la splendoj de la lumo de Via vizaĝo, kies brileco iluminas la tutan mondon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Potenca, la Plej Glora, la Ĉiam-Par-donanta.
Multe da frostaj koroj, ho mia Dio, estas ekflamigitaj per la fajro de Via Kredo, kaj multajn dormantojn vekas la dolĉeco de Via voĉo. Kiom da vaguloj serĉas rifuĝon sub la ombro de la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj dum Viaj tagoj anhele strebas al la fonto de Viaj vivigaj akvoj!
Benata estas kiu direktas sin al Vi kaj hastas atingi la Tagiĝon de la lumoj de Via Vizaĝo. Benata estas kiu tutkore turniĝas al la Aŭrorejo de Via Revelacio kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas kiu sur Via vojo elspezas kion Vi donacas al li pere de Via malavaro kaj favoro. Benata estas kiu en sia korimpeta sopiro al Vi ĵetas for ĉion krom Vi. Benata estas kiu ĝuas konfidan komunecon kun Vi kaj senigas sin je ĉiuj ligoj al iu ajn krom Vi.
Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu, Kiu estas Via Nomo, Kiu, per la potenco de Via suvereneco kaj forto leviĝis super la horizonto de Sia prizono, ke Vi dekretu al ĉiuj kio konvenas al Vi kaj kio decas al Via supereco.
Via povo, vere, egalas al ĉio.
Ĉiuj laŭdoj, ho mia Dio, estu al Vi, Kiu estas la Fonto de ĉia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de suvereneco kaj reĝeco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco. Kiun ajn Vi volas, altiras Vi al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn Vi deziras, donacas Vi la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, povas neniu rezisti la efikon de Via suverena Volo. De eterne regas Vi la tutan kreitaron kaj ĉiam regados Vi super ĉiuj kreitaĵoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Supera, la Ĉiopotenca, la Ĉiosaĝa.
Iluminu, ho Eternulo, la vizaĝojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn, por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj ĉielaj favoroj kaj konfesu Tiun, Kiu estas la Manifestiĝo de Via Memo kaj la Tagiĝo de Via Esenco. Vere, estas Vi la Reganto de ĉiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Nelimigita, la Ĉion-Venkanta.
Laŭdegata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Vi estas Tiu, Kiun ĉio adoras kaj Kiu Mem adoras neniun, Kiu estas la Sinjoro de ĉio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias ĉion kaj estas konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto el Via buŝo, ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Mi petegas al Vi, je ĝuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj Vin, por ke turnu mi, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, mian vizaĝon plene al Vi.
Estas Vi la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom Vi, la Reganto Supera, la Ĉioglora, la Ĉioscia.
Laŭdata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Via Nomo, per kiu ek-sonis la Horo kaj efektiviĝis la Resurekto, kaj kaptis timo kaj tremo ĉiujn, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, pluvigu el la firm-amento de Via mizerikordo kaj el la nuboj de Via tenera kompatemo tion, kio ĝojigos la korojn de Viaj geservantoj, kiuj turnas sin al Vi kaj helpas Vian Kozon.
Protektu Viajn geservantojn, ho mia Etern-ulo, kontraŭ la sagoj de vantaj kapricoj kaj vanaj imagoj, kaj donu al ili el la manoj de Via graco trinkon de la milde fluanta akvo de Via kono.
Vere, estas Vi la Ĉiopova, la Plej Supera, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Ho Vi, al Kies vizaĝo direktiĝas mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia celo, Kies laŭdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto, Kies amo estas la kaŭzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo, Kies proksimeco estas mia deziro, Kies ĉeesto estas mia plej kara strebo kaj plej alta aspiro – mi petegas Vin ne deteni de mi tion, kion Vi ordonis por la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj provizu min, do, per la bono de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta.
Vi, vere, estas la Reĝo de ĉiuj homoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.